Profesoro Bociort respondasAntaŭnelonge la rumana esperantisto d-ro Ignat Florian Bociort iĝis 90-jara. En la malfavoraj kondiĉoj de la reĝimo de Ceauşescu li sukcesis establi Kolektivon Esperanto-Interlingvistiko ĉe la Akademio pri Sociaj kaj Politikaj Sciencoj, enkonduki Esperanto-kursojn en ĉiujn filologiajn fakultatojn de Rumanio, krei Esperantan Sekcion en la Societo de Filologoj, aperigi en la Universitato de Timişoara kvin lernolibrojn ktp. Prof. Maria Butan komencis intervjuon kun li per la demando: Kiel povis okazi tia “miraklo” en Rumanio? Niaj atingaĵoj ne estis sensaciaj; ili estas ankaŭ en aliaj landoj ripeteblaj; ili estis nek paradokso, nek miraklo. Mi nur mencias kelkajn meditindajn faktojn de la movado en Rumanio. 1. Nia teorio estas forta, aktuala, grandsignifa. Ĝiaj ĉefaj komponantoj estas la ekonomia, la politika, la jura, la etika, la sociologia, la psiko-pedagogia, la historia, la filozofia kaj, kompreneble, la lingvistika. 2. La preleganto devas esti modesta kaj konata sciencisto. 3. Post la prelegoj sekvu diskutoj. 4. Por la prelegoj la universitatanoj devas kontakti politikajn gravulojn, ĉar ofte tiuj ĉi estas akceptemaj. Ion Iliescu, estonta prezidento de Rumanio, diris al mi: “La ideo de Esperanto estas ĝusta, mi prenas sur min la respondecon pri ĝi”. Nian necesan teorion mi gajnis en Berlin ne aŭtodidakte, sed dum longaj diskutoj kun Detlev Blanke kaj per legado de liaj libroj. Mi estis docento en la Instituto pri romanidaj lingvoj de la Universitato Humboldt; Blanke, 17 jarojn pli juna ol mi, laboris en la Kulturligo de GDR. Li enkondukis min en esperantologion, mi enkondukis lin en la sciencan universitatan medion, kie li poste doktoriĝis kaj habilitiĝis. Konklude: esperantistoj, kontaktu la universitatanojn! Profesoroj, docentoj, doktoroj helpu al niaj gejunuloj kvalifikiĝi! La argumentoj por internacia helplingvo estis tute nekonataj en Rumanio, eĉ por la intelektularo. Post la prezentoj ofte oni aŭdis sinceran deklaron: “Mi konfesas ke nur nun mi komprenas la sencon de Esperanto”. Kompreneble, ne la tuta aŭskultantaro estis konvinkita, sed gravas ke Esperanto fariĝis objekto de viglaj diskutoj. Kial la sciencistoj estas gravaj por nia movado? La etiko de la scienco asertas, ke la sciencistoj respondecas pri la destino de la ideoj en socio. Nova ideo iufoje aspektas stranga, ĉar ĝi kontraŭas la tradicion, sed eble ĝi ne estas sufiĉe “stranga” por esti vere granda ideo. En moderna epoko, la scienco estas ĉie en aktiva rolo. Kiom da scienco kaj sciencistoj estas en nia movado, tiom da prestiĝo ĝi havas. La sciencisto venas antaŭ la publiko ne nur kun informoj, sed ankaŭ kun sia personeco, kun siaj kulturo, horizonto, kun logikaj argumentoj, kun bona nacia lingvo, kun sperto en parolado kaj sen antaŭjuĝoj. “Ne estas la samo se du diras la samon”, – diris Eminescu, la plej granda rumana poeto. La universitatanoj ne povas esti “stultaj”, “naivaj”, “neinformitaj” kpt. Iliaj gestudentoj kaj gestudintoj respektas ilin kaj helpas iliajn strebojn. La universitatanoj ĝuas respekton ankaŭ ĉe la registaroj kaj ĉe diversaj tavoloj de la socio. Tio ne signifas, ke nur sciencistoj parolu pri Esperanto. Sed ĉiu parolu en sia medio, neniam en superaj forumoj. Ĉar mi estis nur profesoro, sed ne akademiano, mi povis kontakti apartajn akademianojn, sed neniam mi volis prelegi en akademia kunveno. Ne “decas”. Viaj paroladoj havis ĉiam konvinkforton kaj vekis entuziasmon. La racia entuziasmo estas forta. Nia agado multobligas la idealismon en la socio, precipe en la vicoj de la junularo. Niaj rondoj, kluboj, grupoj ne restu nur hobioj. Ili devas fariĝi instruaj kaj edukaj, per komentoj de la klasikaj tekstoj de niaj teoriuloj, de Zamenhof ĝis hodiaŭ. Supera organizado estis nia grava principo, samkiel la neceso unuigi la spontanan movadon kun la scienco. Vi daŭre celis edukon de la esperantistoj, ĉar simpla veno al Esperanto ne sufiĉas. De niaj amikoj esperantistaj ni postulis modestecon, agrablecon, toleremon, reciprokan respekton. La arogantaj homoj, la kverelantoj, la diverstipaj stranguloj ne havis lokon inter ni, kaj mi kelkfoje devis diri al tiaj personoj: “Sinjoro, parolu pri Esperanto en via ĉirkaŭaĵo, sed bonvolu ne plu partopreni niajn aranĝojn”. Neniu estas pli grava ol la aliaj, ĉiu povas esti grava en sia loko. Krom la akademianoj – la grandaj matematikistoj Moisil kaj Dordea, la plej granda siatempe poeto Arghezi, la fama biologiisto Ana Aslan – helpis al ni eksterlandaj kolegoj kaj amikoj. Detlev Blanke ofte sendis al ni esperantaĵojn. Humphrey Tonkin vizitis nian landon kaj mi akompanis lin ĉe la vicministro pri klerigo, ĉe la prezidanto de Akademio pri Sociaj kaj Politikaj Sciencoj kaj al la Nacia Komisiono por UNESCO. Liaj kontaktoj havis gravajn efikojn. La profesoron Helmar Frank mi akompanis ĉe la ministro pri klerigo, poste li paroladis pri Esperanto en la Radio Bukaresto (mi tradukis), kaj li fondis AIS-sekcion en la Universitato de Sibiu. Gravas, ke Frank kaj mi rajtis skribi ministerian adreson permesantan Esperanto-kursojn en ĉiuj universitatoj de la lando, kie ekzistas kvalifikitaj instruistoj. Fine menciindas ke niaj atingaĵoj estis eblaj nur post la fondo de la Akademia Kolektivo. Apartaj personoj malmulte sukcesas. Oni bezonis en Rumanio la ŝirmadon de prestiĝa kolektivo. Mi substrekas tion, ĉar, pro nekompreneblaj kialoj, iuj esperantistoj ne ŝatas sciencistojn. Nu, eble ne en ĉiuj landoj oni povas krei similan kolektivon. Tamen, AIS jam establiĝis en kelkaj eŭropaj landoj. Mi konscias, ke ĝuste via dinamismo, via nelacigebla agado konvinki la superajn instancojn alportis al la rumana movado, eĉ dum tia griza periodo, tiom da sukcesoj. Post viaj spertoj, kiujn sugestojn vi ŝatus fari al la internacia movado? Mi respondas vian demandon per du ideoj – praktika kaj teoria. Por la praktika, ni prenu la ekzemplon de UK en Berlino (1999). Ĝi postulis egan laboron, grandajn monsumojn, ktp, sed poste eĉ ununura germana nova esperantisto ne venis al Esperanto! Tio estis ege bedaŭrinda, kvankam la UKoj havas ankaŭ aliajn taskojn. Tamen se ni bolus en propra supo, tio signifas ke mankas al ni prakseologia perspektivo. Por tiaj fenomenoj la latinoj havis ironian eldiraĵon: “La montoj estis en granda nasksufero, kaj finfine naskiĝis ridinda museto”. Kion fari? Jen unu ebleco: Kvazaŭ ĉiu esperantisto venis per hazardo al Esperanto. Kiel ne organizi la hazardon? La Internacia Scienca Dokumentaro de AIS entenas pli ol 600 nomojn de internacilingvaj sciencistoj. Certe, iuj jam forpasis, aliaj estas maljunaj, ne ĉiuj estas profesoroj, docentoj, doktoroj, ktp, tamen oni povas trovi kelkajn sciencistojn kiuj pretas prelegi esperantlingve pri fakaj problemoj en universitatoj kaj altlernejoj de la kongreslando. (Pri la kostoj, pri simultana tradukado ktp., zorgu la landa movado. Ofte la universitatoj prenas sur sin la kostojn). Niaj spertoj montris ke la gvidantoj de altlernejoj sentas honoron gastigi ne nur grandajn personecojn kiel Reinhard Selten (Nobel premiito), Otto Haszpra (ano de la Nacia Scienca Akademio de Hungario), Humphrey Tonkin (elstara profesoro de usona universitato), sed ankaŭ aliajn sciencistojn el diversaj landoj. Post la prelegoj okazu nacilingvaj diskutoj pri Esperanto. La Strategia Forumo sendu al tiuj prelegontoj 10-12 paĝan tekston entenantan la respondojn al ĉiu demando de la komplekso: “Kial la internacia lingvo?” La esperantistoj preparu ĉefajn demandojn por ke la diskutoj ne limiĝu al neniaĵoj. Ĉe la fino de la diskutoj la preleganto informu pri granda kultura evento okazonta en la koncerna lando, nome, la Universala Kongreso, kiu estas senprecedenca fenomeno, kie homoj el dekoj da landoj interparolos sen tradukistoj, ĝojos renkonti amikojn, vizitos kulturajn kaj sciencajn aranĝojn, ktp. Li informu ankaŭ pri Esperanto-lerniloj en la koncerna lingvo, eble ankaŭ pri kursoj de Esperanto. Tio ne estas abstrakta sugesto. En Rumanio okazis dekfoje tiaj kursoj antaŭ la naciaj renkontiĝoj en Timişoara. Prelegantoj estis prof. Ariton Vraciu, prof. Constantin Dominte, prof. Helmar Frank, prof. Tyburcjusz Tyblewski kaj mi. Pro manko de spertoj, la rezultoj ne ĉiam estis kontentigaj, tamen venis en niajn vicojn dekoj da gestudentoj kaj kelkaj universitatanoj, inter ili prof. d-ro Toma Dordea el Timişoara, unu el la famaj sciencistoj de la lando, ano de la Scienca Akademio de Rumanio, prezidanto de la Akademia Bazo en Timişoara. Li vizitis mian Esperanto-kurson en la universitato kaj multe helpis nin per akademia financo. Kun lia helpo estiĝis en Timişoara la Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura Forumo kun pluraj taskoj. Bedaŭrinde, pro la forpaso de la eminenta lingvisto Constantin Dominte, la ĉefrolulo de la laboro, la projekto restis nefinita. Nu, ni povas imagi ke io interesa okazos, se ĉiujare en la kongresaj landoj pluraj sciencistoj partoprenus tian iniciaton. Lastatempe oni ofte parolas pri la egaleco de la popoloj kaj de la landoj; tio preparas favoran atmosferon por nia agado. Vere, sed tiu parolaĉo alportis nur rondajn tablojn en la kunvenoj kaj la elpensitan vorton eŭro por la monsistemo de la Eŭropa Unio, anstataŭ la naciaj marko, franko, liro aŭ dolaro, do oni restis ĉe supraĵaj, sensignifaj aspektoj. La plej grava malegaleco inter la homoj, inter la popoloj, inter la landoj, nome la malegaleco pro la denaskaj lingvoj, restis netuŝita, ĉar la nuna lingva Babelo estas ege favora – ekonomie, kulture, politike, eĉ strategie – por la riĉaj kaj fortaj landoj. Estus interese ekscii viajn konsiderojn pri almenaŭ du malfacilaj komponantoj de nia teorio – la ekonomia kaj la lingva. Ni rigardu la lernadon de fremdaj lingvoj. Mi spertis terurajn seniluziiĝojn en miaj streboj lerni fremdajn lingvojn. Mia patro, kiu dum tri jaroj estis soldato en aŭstria-hungara armeo, lernis “laŭ orelo” la hungaran, kaj dum servado kiel “purigisto” en la domo de aŭstria oficiro li “lernis” la germanan, kompreneble sen gramatiko kaj vortaro. Kiel infano mi lernis de li nombri germane, sed tute false: anc, faj, drai, fir, finf … Tamen, por mi tio estis “fremda lingvo” kaj mi volis regi kelkajn lingvojn. Sed hodiaŭ mi sentas min trompita ĉar ege grandaj fortostreĉoj apenaŭ alportis utiligeblan rezulton. Forpasis la tempo, kiam Esperanto baziĝis nur sur la internacia interkompreniĝo – “sed homo kun homo”. En nia epoko ĝi ricevis pli grandan funkcion, ĝi metas sub demandsignon la raciecon de la nuntempa komunikado en la mondo. La nuna Babelo alportas grandegajn profitojn al tri-kvar landoj riĉaj kaj fortaj, dum la cetera mondo silente, sen opozicio akceptas tiun fenomenon; mankas atenta analizo de la kostoj kaj de estontaj sekvoj. Kio okazus se anstataŭ la nuna situacio Esperanto estus enirinta en larĝan praktikon? La homoj ne povas indiki ĉiujn sekvojn de novaj ideoj. Ĉi-momente mi mencias du faktojn de la ŝanĝoj: unue, ĉesus la kultura koloniismo; due, ĉesus la torturo de plurlingva lernado. Lingvon lernu tiu kiu bezonas ĝin, ne la tuta junularo de la mondo dum dek aŭ pli da jaroj. Docento pri fiziko en nederlanda teknika universitato rakontis pri “sia angla”. Kiam li eksciis ke ekde oktobro li devos instrui optikon en la angla lingvo, li aĉetis modernajn ilojn por lerni la anglan, prenis el la biblioteko traktaton pri optiko kaj komencis legi, traduki kaj memori. Li rimarkis li bezonas ne pli ol 5000 vortojn, do ne 60.000, kaj ĉirkaŭ 100 esprimojn, do ne 700/ 800. En oktobro li povis kvazaŭ senriproĉe instrui optikon. Poste li plu bezonis kelkajn esprimojn kaj vortojn por komuniki kun la kolegoj kaj kun la gestudentoj dum ekzameno. Tio estis racia, rapida solvo de problemo, sen jaroj da lernado. La praktiko faros multe pli ol miaj nunaj rapidaj konsideroj. Ni iru al la dua komponanto, al la lingva. Kial Esperanto, jam pli ol 125-jara, tiom malrapide antaŭeniras? La kialoj estas pluraj: 1. Jam en la internaciaj organizaĵoj oni rimarkis, ke niaj mensoj ne estas programitaj por solvi tutmondajn problemojn. Nia intuicio helpas nian orientiĝon en la ĉirkaŭaĵo, sed ĝi ne sufiĉas por mondaj dimensioj. Laŭ la pasintaj modeloj, ni ne plu povas solvi niajn hodiaŭajn taskojn. En Afriko kaj Azio la eŭropaj lingvoj disvastiĝis per la bajoneto de koloniista soldato. En Sudameriko – per armiloj kaj per la ferocaj hundoj de la konkistadoroj. Nuntempe tiuj modeloj ne plu eblas. 2. Ĉiuj estaĵoj timas nekonatajn fenomenojn, ĉar tiuj povas enteni malagrablajn surprizojn. Ankaŭ la homoj estas konservativaj, rutinaj. Eĉ kulturitaj homoj ofte malakceptis novajn ideojn, kiujn ili konsideris “stultaĵoj”. Multaj ne volis lerni skribi kaj legi. Esperanto estis konfrontata kun tiu konservativismo. La sociaj progresoj malfacile antaŭeniras, ĉar ekzistas fortoj kiuj kontraŭstaras al la progreso. Antaŭ 2500 jaroj Konfuceo parolis pri la egaleco de ĉiuj homoj. Pri paco parolis la malnovaj grekoj, en 1795 Kantio aperigis sian traktaton “Pri la eterna paco”, multaj aliaj pacifistoj kondamnis la militojn. Videble, ĉio tio restis apenaŭ efika. 3. Esperanto renkontis ne nur indiferentecon, sed ankaŭ malamikecon. Hitler kondamnis Esperanton kiel lingvon de judoj kaj de komunistoj. Laŭ Stalin, la rusa lingvo estos la internacia lingvo en mondo kie la komunismo venkos. En ambaŭ landoj kaj en ties satelitoj, Esperanto estis malpermesita, la esperantistoj estis punitaj. Kompreneble, Esperanto estas nur ideo, sen nenia alia forto, kaj ĝi ne povis kontraŭstari al diktatoroj, tial ĝi iam preskaŭ malaperis en pluraj landoj. 4. Ĉar temas pri lingvo, Esperanto vekis atenton de lingvistoj. Kelkaj gravaj sciencistoj, kiel Hugo Schuchardt, Otto Jespersen kaj aliaj, apogis la ideon de racia, demokratia konstruata lingvo, dum aliaj lingvistoj malakceptis la ideon de “artefaritaj lingvoj”. En Rumanio post la kalumnioj de la faŝistoj kaj stalinistoj koncerne Esperanton, venis falsaj opinioj pri Esperanto de akademianoj Graur kaj Jordan, de profesoro Tudoran, kaj de iliaj skoloj, kaj en la tuta lando la gestudintoj de la menciitaj profesoroj disdonis la falsajn asertojn pri Esperanto. 5. Esperanto estis neniam instruata en oficialaj lernejoj. Ĉiuj esperantistoj lernis aŭtodidakte la lingvon. Kian disvastiĝon havus la angla aŭ la germana, se ili ne estus instruataj oficiale dum multaj jaroj? 6. La Esperanto-movado havas tro malmultajn apostolojn, propagandistojn altprestiĝajn, bonege teorie preparitajn. Tro ofte parolas pri Esperanto amatoroj, diletantoj, kaj en niaj kluboj regas la hobiismo. Por Zamenhof, Lapenna kaj por kelkaj aliaj elstaruloj, Esperanto estis granda batalo. Se ni sukcesus havi en multaj landoj sindonemajn batalantojn por Esperanto, la mondo ekscius la veron kaj la gravecon de nia celo. Sed estas malfacile havi grandajn batalantojn, ĉar ili devus senpage, paralele kun siaj ŝarĝoj profesiaj, familiaj, sociaj ktp fari grandegan laboron, kaj tio signifas malfacilaĵojn en iliaj familioj. 7. Krom la menciitaj gesinjoroj en internaciaj organizaĵoj, ankaŭ iuj instruistoj pri fremdaj lingvoj timas perdi siajn profesiojn. Miaopinie tiaj timoj estas, pro du kialoj: a) Nova lingva ordo ne povas establiĝi en kelkaj tagoj; tiu procezo daŭros eble pli ol 20 jarojn; b) La socio povus pensi pri dulingvismo. Ekzemple, en Grekio dum longa epoko funkciis du kulturlingvoj: la malnova helena lingvo kaj la novgreka. En Ĉinio funkcias paralele du kulturlingvoj: la popola kaj la altstila. Do estus imageble ke ankaŭ en nia kazo povus funkcii du kulturlingvoj: nacia lingvo, ekzemple, la angla, en diplomatiaj sferoj, en internaciaj forumoj, en komputila tekniko, kaj Esperanto en ĉiuj profesiaj sferoj, en produktado, en komerco, en turismo, en sporto ktp, ktp. Ĉu Esperanto ne marĝenigus la naciajn lingvojn kaj ne endanĝerigus ties estontecon? Ne, tute ne, ĉar ne lingvo marĝenigas alian lingvon, sed riĉa, forta, prestiĝa ŝtato kiu havas la superregantan lingvon kaj eniras en aliajn landojn per siaj pluraj kanaloj. Kiam la latino estis instrumento de la antikva Romia Imperio, tiu imperio sennaciigis la iberojn, la gaŭlojn, la dakojn, sed dum la mezepoko, kiam la latino estis nura komunikilo inter la sciencistoj en okcidentaj landoj, ĝi neniun sennaciigis. Esperanto, samkiel la Ruĝa Kruco, ne eniras la internan vivon de la popoloj. Ĉiu homo, eĉ la senkulturita, havas opiniojn pri la lingvo, kaj ofte estas en la kapoj falsaj demandoj; ekzemple: ĉu artefarita lingvo kapablus esprimi ĉiujn realajn fenomenojn kaj ĉiujn nuancojn de la homa penso? Do la demandanto kredas, ke lia gepatra lingvo povas ĉion, sed li forgesas ke la lingvo esprimas nur kelkajn konceptojn pri la realo, sed ne la “kompletan” realon. Ĉu oni povas esprimi per lingvo la kantadon de najtingalo? Ni ne listigu erarajn demandojn. La rutino, la tradiciismo, la limigiteco havas multajn facetojn. Rumana poeto Marcel Breslaşu mallaŭdis per epigramo tiun povran spiriton:” Tia estas la sorto / del' bovo / plenkreska bovido / pli longe resti / al pordo / de l' novo / pro mank' de konfido. Rilate nian lingvon, ni menciu ke Zamenhof laboris intuicie surbaze de latinidaj, germanidaj kaj slavidaj lingvoj. Povas esti ke iam la teknikistoj kapablos per siaj modernaj iloj konsideri ĉiujn lingvojn de la mondo kaj trovi kelkajn novajn esprimformojn por pliriĉigi la nunan Esperanton. Konklude ni memorigu al ĉiu esperantisto la vortojn de antikva poetino: “Mi scias, ke mi povas tuŝi la ĉielon per la mano”. Intervjuis Maria Butan La Ondo de Esperanto, 2015, №4-5 (246-247). |