Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Sendemandaj respondoj

de Kálmán Kalocsay

(El Lingvo, stilo, formo, Literatura Mondo, 1931)

Reeldonis Sezonoj (Jekateriburg: 1992)


LA DIFINA ARTIKOLO

Nek en la Fundamento de Esperanto, nek en la Lingvaj respondoj de Zamenhof oni trovas striktan regulon pri la uzo de la difina artikolo la. Kaj tial la difina artikolo estas konstanta problemo por tiuj, en kies lingvo ĝi ne ekzistas. Precipe la rusoj preskaŭ ĉiam mistrafas en ĝia uzo.

Tute ne uzi ĝin, kiel Zamenhof iam rekomendis al la dubantoj, laŭ mia opinio ne estas kontentiga solvo. Estas vere, ke superflua artikolo pli ĝenas ol la manko de la artikolo tie, kie ĝi devus stari, sed ankaŭ ĉi tiu lasta estas grava stileraro, kiu multfoje malfaciligas eĉ la komprenon. Oni devas iel starigi striktajn regulojn, kies scio klarigas kaj instruas la uzon de la artikolo por ĉiuj. Ĉi tiujn regulojn mi klopodas nun fiksi.

Oni devas uzi la artikolon:

1. Se temas pri io jam konata, difinita, jam priparolita. Ekzemple: Edzino, aĉetinta ĉapelon sen la scio de la edzo, surprizas lin agrable per la deklaro: “Mi aĉetis ĉapelon”. Sed se ili antaŭe jam intencis aĉeti kune iun certan ĉapelon, eble eĉ marĉandis pri ĝi, kaj poste la edzino ĝin aĉetas en la foresto de la edzo, la deklaro tekstos: “Mi aĉetis la ĉapelon”. El ĉi tiu deklaro, la edzo, se li bone scias la uzon de la artikolo, certe scios, ke temas ne pri ia ajn, sed nepre pri tiu certa ĉapelo. Alia ekzemplo: Mi ricevis leteron de UEA (ian ajn, neatenditan). Mi ricevis la leteron de UEA (tiun certan, kiun ni atendis, pri kiu vi scias, pri kiu ni jam parolis). Aŭ: “Mi vidis sinjorinon irantan kun ses hundoj”, — mi diras al mia amiko. La sekvan tagon mia amiko diras al mi: “Mi vidis la sinjorinon irantan kun ses hundoj”. Kial la? Ĉar temas pri konata, jam priparolita sinjorino. Kiel oni vidas, en la supraj ekzemploj oni povas anstataŭigi la artikolon per tiu, aŭ tiu certa.

2. Se temas pri io, kiel pri reprezentanto de sia klaso, kategorio. Ekzemple: la homo (ĉiu estaĵo apartenanta al la kategorio homo) estas dupieda, senpluma besto. Same en pluralo, se temas pri la tuta klaso, tuta grupo, ĝenerale, aŭ ankaŭ pli malvaste. Ekzemple: La hundoj estas fidelaj bestoj. La arboj (ĉiuj arboj) printempe floras. Oni elhakis la arbojn apud la vojo (ĉiujn arbojn, kiuj estis apud la vojo). Sed: Oni elhakis arbojn (kelkajn, plurajn, multajn, malmultajn) apud la vojo. En ĉi tiuj okazoj do oni povas anstataŭigi la artikolon per ĉiu, ĉiuj, ambaŭ.

3. Se temas pri io ununura, sola en sia speco. Ekzemple: la ĉielo, la firmamento, la suno, la tero. Servisto kuras en la ĉambron, kriante: “Mortis ĉevalo”. Tio signifas: mortis iu nedifinita el la ĉevaloj. Sed se li krias: “Mortis la ĉevalo”, tio signifas ke mortis la sola ĉevalo, kiun oni havis, aŭ mortis tiu certa ĉevalo, kies morton oni atendis. Aŭ: Li estas esperanta verkisto (unu el multaj). Li estas la esperanta verkisto (tiel eminenta, ke li povas kvazaŭ sola pretendi la titolon esperanta verkisto).

Resume: oni uzu la artikolon, se al la respektiva vorto estas antaŭmeteblaj, sen la ŝanĝo de la senco, la jenaj vortetoj:

tiu, tiu certa; ĉiu, ĉiuj; sola, ununura.

Oni ne uzu la artikolon, se estas antaŭmeteblaj:

ia, iu; kelka, kelkaj; peco da; multa, multaj, pluraj.

Per ĉi tiu memkontrolo oni bone povas sin helpi okaze de dubo.

Ekzemploj:

Krome oni povas uzi la artikolon anstataŭ la poseda pronomo sia. Ekzemple: Li vundis la manon. Li rompis al si la kapon. Ĝentile li levis la ĉapelon.

Ĝenerale oni uzas la artikolon antaŭ verbosubstantivoj, kiuj estas ligitaj kun la aktiva aŭ pasiva aganto per la prepozicio de. Ekzemple: Hirundoj anoncas la alvenon de la printempo. Min tre ĉagrenas la perdiĝo de la letero. Ni atendas la malfermon de la pordo.

Oni uzas la artikolon antaŭ superlativo. (La plej bona vino, la plej bela knabino). Sed antaŭ adverboj neniam. (Estus plej bone; li plej multe amas sin mem.)

La artikolo devas stari antaŭ adjektivoj, se ili estas uzataj anstataŭ substantivoj. (La Ĉiopova; ĝi estas la mia; unu al la alia; la fortaj helpu al la malfortaj; mi sopiras je la kara; li ne povas distingi la malbonan aferon de la bona.)

Sen la artikolo povas esti abstraktaj vortoj kaj nomoj de materialo. (Amo estas donaco de Dio. Fero estas metalo. Oro ne rustas. Drinko estas danĝera pasio.) Sed se ili havas adjektivon, aŭ al ili rilatas genitivo, la artikolo ne povas manki antaŭ la subjekto. (La fero de Svedujo estas tre bona; la miksita oro estas pli malkara; la sincera amo estas granda trezoro; la ofta drinko ruinigas.) Sen la artikolo estas la personaj nomoj, kaj Dio. Same la land- kaj urbonomoj. Sed la river- kaj montonomoj havas la artikolon. (Karlo, Urugvajo, Londono, la Monto Blanka, la Danubo.)

La artikolo devas stari antaŭ la propraj nomoj, se ili havas adjektivan epiteton. (La bona Dio; la perfida Efialtes; la kuraĝa Petro; Johano la Brava; Rikardo la Leonkora; Natan la Saĝa; la du fratoj van Buck; la brila Parizo; la potenca Britujo.) Sed se la epiteto estas substantiva, la artikolo mankas. (Reĝo Filipo; Reĝino Kleopatra; Imperiestro Rudolfo; Sekreta Konsilanto Huber; Malsaĝulo Peĉjo; Saĝulo Natan; Sinjorino X; Doktoro Esperanto.) Nur la river- kaj montonomoj, kiuj havas la artikolon ankaŭ solaj, havas ĝin ankaŭ kun substantiva epiteto. (La rivero Danubo; la lago Bajkal; la monto Gerhardo.)

Mankas la artikolo, esceptmaniere, antaŭ la adjektivaj epitetoj sankta, beata (en eklezia senco). Ekzemple: Sankta Johano; Beata Angelika.

Se la propraj nomoj esprimas kvazaŭ ideon, modelon kaj rilatas al iu persono, ili havas la artikolon. Ekzemple: Katarina, la Semiramis de Rusujo; Johano estas la Herkulo de la vilaĝo.

Eldonis Sezonoj (1992)


IOM PRI LA VORTSEKVO

En Esperanto la vortsekvo estas libera. Sed tio ne signifas, ke oni povas laŭplaĉe disĵeti la frazerojn kaj tamen havi bonan, agrablan stilon. Kelkajn reguletojn bone estas memorteni.

1. Subjekto kaj predikato estu proksime unu al la alia. Ilin apartigu maksimume adverbo. Kompreneble la subjekto-predikatan komplekson, kiel tuton, oni povas laŭplaĉe ŝovi tien-reen en la frazo.

Sed la apudeco estas grava apartenaĵo de la bona proza stilo, precipe, se la subjekto estas persona pronomo. En prozo neniam oni metu la personpronoman subjekton post la predikaton. Precipe ne en la imperativo. Ni ne diru do: iru ni, vidu ni, ni restu ĉe la ordinara: ni iru, ni vidu.

2. Se participa adjektivo havas objekton, kaj ankaŭ ĉi tiu objekto havas epiteton, multaj verkantoj embarasiĝas pri tio, kiel ordigi plej bone la vortojn.

Ekzistas tri eblaĵoj:

a. Objekt-epiteto, objekto, particip-adjektivo, substantivo. Ekzemple: “la grandan penon postulanta laboro”. Ĝi estas la malplej bona ĉar la artikolo staras antaŭ la adjektivo grandan, kvankam ĝi rilatas al la substantivo laboro.

b. Particip-adjektivo, objekt-epiteto, objekto, substantivo. Ekzemple: “la postulanta grandan penon laboro”. Ĉi tiu varianto, kiun ŝatas precipe la rusoj, estas iom pli bona, sed tamen fremda por multaj pro la apartigo de la adjektivo kaj substantivo.

c. Substantivo, particip-adjektivo, objekt-epiteto, objekto. Ekzemple: “la laboro postulanta grandan penon”. Jen la plej perfekta kaj sekvinda eblaĵo; en ĝi ĉiu frazero staras senpere apud la frazero, al kiu ĝi rilatas.

Se la particip-objekto ne havas epiteton, plej elegante estas kunfandi ĝin kun la verb-radiko de la participo en kunmetitan vorton. Anstataŭ “pacon donanta morto” ni diru: “paco-dona morto”, anstataŭ “ĉion vidanta suno” : “ĉiovida suno”.

3. Plej ofte oni pekas kontraŭ la logika vortsekvo ĉe la vortoj ankaŭ kaj ne. Ilin oni ĉiam devas meti antaŭ la vortojn, al kiuj ili rilatas.

Per la ŝovado de ĉi tiuj vortoj oni ja povas tute aliigi la sencon de la frazo. Jen ekzemploj:

Ankaŭ li dancis hieraŭ en la korto. (Krom aliaj ankaŭ li.)

Li ankaŭ dancis hieraŭ en la korto. (Krom kanti, li ankaŭ dancis.)

Li dancis ankaŭ hieraŭ en la korto. (Krom hodiaŭ, ankaŭ hieraŭ.)

Li dancis hieraŭ ankaŭ en la korto. (Krom en la ĉambro, ankaŭ en la korto.)

Same:

Ne li min sekvas. (Sed iu alia.)

Li ne min sekvas. (Sed iun alian.)

Li min ne sekvas. (Sed hejmeniris.)

Precipe ofte oni renkontas la malĝustan meton de ne apud la refleksiva pronomo sin. “Li ne sin razas; li ne sin trompas” — aŭdante tiujn ĉi frazojn oni demandas: kiun do, se ne sin? Kvankam la parolanto volis diri: “Li sin ne razas; li sin ne trompas”; aŭ “li ne razas sin; li ne trompas sin”. 


Librokatalogo | Interlingvistiko. Esperantologio