Bernhard Schlink. La legisto

La legisto

La originala eldono: Bernhard Schlink. Der Vorleser

Copyright © 1995 by Diogenes Verlag AG Zurich, Switzerland.
All rights reserved.

Serio Mondliteraturo; Volumo 19

Tradukis el la germana: Jean-Luc Tortel

Redaktis, prinotis kaj enpaĝigis: Aleksander Korĵenkov

Korektis: Halina Gorecka

Kovrilo: Larisa Jakovleva

© Traduko en Esperanto, Jean-Luc Tortel 2013.
© Notoj kaj aranĝo, Sezonoj 2013.


Milionoj da venditaj ekzempleroj en kvardeko da lingvoj, prestiĝaj libropremioj, la unua loko en la usona literatura furorlisto (unuafoje por germana literaturo) kaj la samtitola filmo (2008), kies ĉefaktorino Kate Winslet estis Oskar-premiita (2009) pro la rolo de Hanna, atestas la sukceson de La legisto de Bernhard Schlink. Ĝi senprecedence rapide estis enmetita en la studprogramojn de la germanaj gimnazioj. Laŭ Newsweek, «La legisto de Bernhard Schlink estas mallonga, morale komplika, erotike ŝargita romano, studanta la influon de la kulposento al la germana generacio, naskiĝinta post Holokaŭsto».

Pri kio temas? La subita amo de 15-jara adoleskulo el profesora familio kaj 36-jara virino same subite ĉesis, kiam ŝi senaverte forlasis la urbon. Post ok jaroj li, jam studento de la lasta studjaro de jura fakultato, revidis ŝin en proceso inter eksaj voktinoj de porvirina koncentrejo. Sed ĉi tiu ne estas la sola mistero, kiun frontis la protagonisto de La legisto.

Esperanto iĝis la 40a lingvo en kiu La legisto aperis. Ĝin tradukis el la germana originalo Jean-Luc Tortel kaj eldonis Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kun permeso de la kopirajt-posedanto Diogenes (Svislando). La romano aperis kiel la 19a ero en la populara libroserio Mondliteraturo.

La legisto estis lanĉita la 7an de julio 2013 en la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Utena (Litovio). Ĝi estas aĉetebla en la libroservo de UEA kaj en aliaj gravaj Esperanto-libroservoj kontraŭ 12 eŭroj. Litoviaj, Pollandaj kaj Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti ĝin rabatite ĉe la eldonejo Sezonoj kaj ties reprezentantoj en la koncernaj landoj.


Bernhard Schlink. La legisto: Romano / Tradukis el la germana Jean-Luc Tortel; Notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2013. — 120 paĝoj; 400 ekzempleroj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 19).


La komenco de la romano

UNUA PARTO

1

Kiam mi aĝis dek kvin jarojn, min trafis la flava malsano. Ĝi daŭris de aŭtuno al printempo. Ju pli malvarma kaj senluma iĝis la jarfino, des pli malforta mi fariĝis. Nur ĉe la nova jaro tio pliboniĝis. Januaro estis varma; mia patrino instalis mian liton sur la balkonon. Mi vidis ĉielon, sunon, nubojn kaj aŭdis infanojn ludi en la korto. En februara frua vespero mi aŭdis merlon fajfadi.

De nia strato Blumenstrasse, kie ni loĝis en la dua etaĝo de granda domo konstruita ĉirkaŭ la ŝanĝiĝo de jarcento, mia unua ekstereniro kondukis min al strato Bahnhofstrasse. Tie iun lundon de oktobro, revenante el la gimnazio hejmen, mi vomis. Jam de kelkaj tagoj mi estis senforta, pli ol iam ajn en mia vivo. Ĉiu paŝo estis al mi peniga. Hejmajn aŭ lernejajn ŝtuparojn miaj kruroj apenaŭ kapablis supreniri. Mi krome preskaŭ nenion povis manĝi. Eĉ kiam mi altabliĝis malsata, tuj venis malapetito. Matene mi vekiĝadis kun la seka buŝo, kun enkorpa sento de organoj prempezaj kaj misfunkciantaj. Mi hontis esti tiel malforta kaj aparte hontis vomi. Ankaŭ tio neniam ankoraŭ okazis al mi. Mia buŝo pleniĝis, mi provis retrogluti, streĉis miajn lipojn kaj premis la manojn al ili; sed la vomo ŝprucis el la buŝo tra la fingroj. Mi apogis min al muro, rigardante la elĵeton ĉe miaj piedoj, kun mia buŝo revomema pro hela ŝaŭmo.

La virino, kiu prizorgis min, agis preskaŭ brutale. Ŝi prenis mian brakon kaj tra malluma porĉo tiris min alkorten. Tie supre pendis tolaĵoj el ŝnuroj de fenestro al fenestro; lignostakoj staris sur la pavimo; el malfermita lignaĵejo grincadis segmaŝino kaj flugadis ligneroj. Apud la porĉo estis akvokrano. La virino malfermis ĝin, unue lavis miajn manojn, poste per la siaj, pelve kunmetitaj, inundis mian vizaĝon. Mi sekigis ĝin per mia poŝtuko.

— Prenu la alian!

Apud la krano staris du siteloj. Ŝi plenigis unu. Mi plenigis la alian kaj sekvis ŝin eksteren. Ŝi elĵetis al la trotuaro la akvon, kiu pelis la vomon al la kloako. Ŝi prenis la duan sitelon el mia mano kaj reĵetis akvon.

Restariĝinte, ŝi vidis, ke mi estas ploranta. Ŝi miris:

— Nu, knabo! Nu, knabo!

Ŝi brakumis min. Apenaŭ pli alta ol ŝi, mi sentis ŝiajn mamojn kontraŭ mia brusto, flaris pro nia tuja apudeco la odoraĉon de mia spiro kaj ŝian freŝan ŝviton, ne sciante, kion fari per miaj propraj brakoj. Mi ĉesis plori.

Ŝi demandis, kie mi loĝas, reportis la sitelojn sub la porĉon kaj kondukis min hejmen. Ŝi paŝis, tenante mian brakon per unu mano kaj portante mian tekon per la alia. Proksima estas Blumenstrasse de Bahnhofstrasse. Ŝia paŝado rapida kaj decidema faciligis la mian. Antaŭ nia domo ŝi forlasis min.

Kuracisto samtage vokita de mia patrino diagnozis la flav-malsanon. Iam mi poste rakontis al mia patrino pri la virino. Mi opinias, ke tiun personon de mi mem mi ne estus vizitinta. Sed al mia patrino evidentiĝis, ke kiel eble plej frue mi devas prezentiĝi ĉe la virino kun florbukedo el mia poŝmono kiel ĝentila danko. Tial februarfine mi ekpaŝis al Bahnhofstrasse.

2

La domo en Bahnhofstrasse ne plu ekzistas. Mi ne scias, kial kaj kiam oni malkonstruis ĝin. Dum multaj jaroj mi ne vivis en mia naskurbo. Konstruita en la jaroj sepdekaj aŭ okdekaj la nova domo havas kvin etaĝojn kaj loĝeblan subtegmentejon; ĝia hele stukita fasado estas glata, sen orieloj aŭ balkonoj. Multaj sonorigiloj pruvas multajn apartamentetojn por enloĝiĝi kaj elloĝiĝi tiel simple, kiel oni prenas kaj deprenas luaŭtomobilon. Ĉe la teretaĝo nun estas komputilvendejo, kie antaŭe sinsekvis vendejo de mastrumiloj, de provianto kaj fine luejo de videokasedoj.

Same alta, la antaŭa domo havis nur kvar nivelojn; teretaĝon el grejsaj ŝtonoj diamantforme tajlitaj kaj tri etaĝojn el briko kun orieloj, balkonoj kaj fenestrokadroj el grejso. Al la teretaĝo kaj posta endoma ŝtuparo kondukis kelkaj ŝtupoj, pli kurtaj de malsupre supren, inter du muretoj portantaj feran balustradon kun helikspirala fino. Kolonoj staris ĉirkaŭ la pordo. Ĉe unu angulo de ĝia arkitravo kapo de leono rigardis al la supro de la Bahnhofstrasse; ĉe la alia angulo simila leonkapo rigardis al la malsupro de la sama strato. La porĉo, tra kiu la virino kondukis min al la korta krano, estis la kromenirejo.

Kiam mi estis knabeto, mi jam rimarkis tiun domon. Ĝi superis la stratan domvicon. Mi tiam pensis, ke se ĝi iĝus ankoraŭ pli masiva, pli larĝa, la apudaj domoj devus kunpuŝiĝi por lasi lokon. Mi imagis internan ŝtuparon kun stuko, speguloj, kaj kun tapiŝo el orienta dekoro fiksita al la ŝtupoj per brilfrotitaj latunaj stangetoj. Mi opiniis, ke en tia grandsinjora domo certe loĝas grandsinjoroj. Sed kun la pasado de la jaroj la domo malheliĝis pro la fumo de trajnoj, kaj mi pensis, ke ankaŭ la enloĝantoj iĝis pli melankoliaj, strangaj, eble surdaj, mutaj, ĝibaj aŭ lamaj.

Mi senĉese sonĝis pri tiu domo en la postaj jaroj. Tiuj sonĝoj estis variantoj de la sama temo. Jen mi paŝadas en nekonata urbo kaj mi ekvidas la domon. Ĝi staras en strato de nekonata kvartalo. Mi plu paŝas, mirante en konfuzo, ke mi konas la domon, sed ne la kvartalon. Tiam mi ekmemoras, ke tiun domon mi jam vidis. Kie? Ne en la Bahnhofstrasse de mia naskurbo, sed en alia urbo, en alia lando. Ekzemple, mi ensonĝe estas en Romo, vidas la domon, kaj memoras, ke mi jam vidis ĝin en Berno. Tiu sonĝita rememoro kvietigas min; revidi la domon en alia loko ne ŝajnas al mi pli strange, ol hazarde renkonti malnovan amikon en fremda lando. Mi turniĝas, revenas al la domo, supreniras la ŝtuparon por eniri kaj premas la klinkon.

Kiam en la kamparo mi revidas la domon, la sonĝo estas pli daŭra, aŭ mi pli bone memoras ĝiajn detalojn. Mi aŭte veturas. Mi dekstre ekvidas kaj preterpasas la domon, tamen mirante, ke, evidente apartenanta al urba strato, ĝi tamen staras izola sur kampo. Tiam trafas min, ke mi jam vidis ĝin, kaj mia konfuzo duobliĝas. Kiam mi memoras, kie mi jam renkontis ĝin, mi revene veturas. La vojo en la sonĝo ĉiam estas malplena, mi povas turni miajn kriĉantajn radbendojn kaj tre rapide reveni. Mi timas alveni tro malfrue kaj akcelas. Tiam mi vidas la domon, ĉirkaŭitan de kampoj el kolzo, tritiko aŭ vito en Palatinato, aŭ el lavendo en Provenco. La pejzaĝo estas glata, aŭ apenaŭ monteta, senarba. La tago estas tute hela, la suno brilas, la aero tremetas kaj la vojo glimas pro varmo. La flankaj kontraŭincendiaj muroj donas al la domo aspekton de mizera izoliteco. Tiuj kontraŭincendiaj muroj povus aparteni al iu ajn konstruaĵo. La domo ne ŝajnas pli malgaja, ol en Bahnhofstrasse. Sed la fenestroj estas polvoplenaj kaj lasas nenion travidi, eĉ ne kurtenojn. La domo estas blinda.

Mi haltas ĉe la vojrando kaj transire alpaŝas la enirejon. Neniu estas videbla, nenio aŭdebla, eĉ ne malproksima motoro, eĉ ne ventoblovo, eĉ ne birdo. La mondo estas senviva. Mi supreniras la ŝtuparon kaj ekpremas la klinkon.

Sed mi ne malfermas; mi vekiĝas, sciante nur, ke mi tuŝis kaj ekpremis la klinkon. Tiam mi rememoras la tutan sonĝon kaj rekonas, ke mi jam antaŭe travivis ĝin.

3

Mi ne konis la nomon de la virino. Kun mia bukedo enmane, mi ĉe la pordo staris malcerta antaŭ la sonoriloj. Mi preferus retropaŝi. Sed tiam eliranta viro demandis, kiun mi serĉas, kaj sendis min al sinjorino Schmitz, en la trian etaĝon.

Nenia stuko, nenia spegulo, nenia tapiŝo. La belaĵoj, kiuj el la impresa fasado iam eble rebrilis en la modesta ŝtuparo, jam de longe malaperis. La ruĝa farbo de la ŝtupoj pro paŝado eluziĝis en la mezo, la ornamita verda linoleumo, ŝultroalte algluita laŭlonge de la ŝtuparo, estis elskrapita, kaj ŝnuroj anstataŭis la kelkloke mankantajn relstangojn. Regis odoro de purigaĵoj. Eble tion mi rimarkis nur pli poste. Ĉiam mi retrovis la saman impreson de mizero, de pureco, la saman odoron de purigaĵoj, kelkfoje miksitan kun tiu de kuirataj brasikoj, fazeoloj aŭ fritaĵoj, aŭ kun tiu de bolanta tollavaĵo. El aliaj enloĝantoj mi neniam konis ion alian, ol tiujn odorojn, ol la ŝu-matojn antaŭ la pordoj kaj la nomŝildetojn ĉe la prembutonoj. Laŭ mia memoro mi neniam renkontis iun alian loĝanton.

Mi ankaŭ ne memoras, kiel mi salutis sinjorinon Schmitz. Sendube mi preparis du-tri frazojn pri mia malsano, ŝia helpo kaj mia dankemo, kaj mi recitis ilin. Ŝi enirigis min en la kuirejon.

Ĝi estis la plej granda ĉambro de la loĝejo. Tie estis fornelo, lavoŝtono, banujo kaj akvohejtilo, tablo kun du seĝoj, telerŝranko, vestoŝranko kaj divano. Ruĝa velura kovrilo estis sternita sur la divano. La kuirejo havis neniun fenestron. Lumo venis tra vitra pordo kondukanta al balkono. Malmulta lumo — la kuirejo helis nur, kiam la pordo restis nefermita. Tiam oni aŭdis kriĉi la segilon de la lignaĵejo en la korto kaj oni flaris odoron de ligno.

La loĝejo havis ankaŭ etan mallarĝan salonon kun telertableto, tablo, kvar seĝoj, brakseĝo kun kapbordoj kaj forno. Tiu ĉambro vintre estis preskaŭ neniam hejtata kaj somere preskaŭ neniam uzata. Tra la fenestro videbliĝis Bahnhofstrasse kaj la disfosita tereno de la malnova stacio, kie oni estis stariganta la fundamentojn de la novaj administracia kaj tribunala konstruaĵoj. Fine la loĝejo ankaŭ havis necesejon senfenestran. Kiam ĝi fetoris, la odoraĉo venis al la koridoro.

Mi ankaŭ ne memoras, pri kio ni parolis en la kuirejo. Sinjorino Schmitz estis gladanta. Sur lankovrilo kaj tolaĵo, sternitaj sur la tablo, ŝi gladis lavitaĵojn sinsekve prenitajn el korbo; ŝi poste ilin faldis kaj stakigis sur unu el la du seĝoj. Sur la alia sidis mi. Ŝi gladis ankaŭ siajn subvestojn; mi ne volis rigardi, sed ne povis rigardi aliloken. Ŝi portis senmanikan kitelan robon bluan kun floroj hele ruĝaj. Per harpinĉilo ŝi ligis sur la nuko sian cindrece blondan, ĝisŝultran hararon. Ŝiaj nudaj brakoj estis helaj. Ŝiaj preno, movado, depreno de la gladilo, poste de la tolaĵoj estis malrapidaj, zorgoplenaj; same malrapide kaj zorgeme ŝi moviĝis, kliniĝis, restariĝis. Ŝian tiaman vizaĝon maskas en mia memoro ŝiaj postaj vizaĝaspektoj. Kiam mi deziras revidi ŝin tia, kia ŝi tiam ŝajnis, ŝi aperas senvizaĝa. Mi devas rekonstrui ŝin kun ŝia alta frunto, altaj vangostoj, helbluaj okuloj, lipoj regule kurbaj, sen malglataĵoj, kaj fortika mentono. Entute virina vizaĝo larĝaspekta, malmilda. Mi scias, ke mi trovis ĝin bela. Sed tiun belecon mi ne revidas antaŭ mi.

4

Kiam mi ekstaris por foriri, ŝi diris:

— Atendu iomete; ankaŭ mi devas eliri kaj akompanetos cin.

Mi atendis en la koridoro. Ŝi vestiĝis en la kuirejo, kies pordo ne estis tutfermita. Ŝi demetis la kitelan robon kaj staris en helverdaj subvestoj. Sur la dorso de la seĝo pendis du ŝtrumpoj. Ŝi kaptis unu kaj lertamane kuspis ĝin ringoformen. Starante sur unu kruro ŝi surgenuen metis la kalkanumon de la alia piedo, kliniĝis antaŭen, ŝovis la ŝtrumporingon sur la piedpinton, metis tiun piedon surseĝen kaj volvis la ŝtrumpon laŭ kruro, genuo kaj femuro; tiam ŝi kliniĝis flanken por ligi ĝin al la ŝtrumpozono. Ŝi restariĝis kaj reetendis la manon al la seĝo por rekomenci.

Mi ne povis deturni la okulojn de ŝi, de ŝiaj nuko, ŝultroj, mamoj, kiujn la zono pli reliefigis, ol kaŝis, de ŝia postaĵo, kiun la tolaĵo modlis, kiam ŝi metis la piedon surgenuen aŭ surseĝen, de ŝia gambo komence nude hela, poste silke glima en la ŝtrumpo. Ŝi sentis mian rigardon. Ŝi haltigis sian geston al la alia ŝtrumpo, sin turnis al la pordo kaj rekte rigardis min. Mi ne scias, kion ŝi esprimis: miro, demando, kompreno, riproĉo. Mi ruĝiĝis kaj momente restis kun arda vizaĝo. Tiam mi ne plu povis elteni; mi elĵetis min for kaj kurante malsupreniris la ŝtuparon eksteren.

Mi malakcelis. Bahnhofstrasse, Häusserstrasse, Blumenstrasse de jaroj estis mia lerneja vojo. Mi konis ĉiun domon, ĉiun ĝardenon, ĉiujn barilojn; tiun, kiu ĉiujare estis refarbita; tiun, kies ligno tiel griziĝis kaj tiel moliĝis, ke ĝi estis unge ŝirebla; tiujn el fero, kies stangojn mi knabeto povis perbastone sonorigi laŭkurante; kaj la altan muron el brikoj, malantaŭ kiu mi imagis mirindaĵojn aŭ teruraĵojn, ĝis mi kapablis surgrimpi ĝin kaj malkovri tedajn vicojn de forlasitaj bedoj de floroj, berujoj kaj legomoj. Mi konis la pavimon kaj asfalton de la ŝoseo, kaj sur la trotuaroj la aspektoŝanĝon de plakoj el ondumantaj bazaltaĵoj al gudraĵoj aŭ al dismuelitaj ŝtonoj.

Ĉio estis al mi familiara. Mia koro ne plu galopis, mia vizaĝo ne plu ardis, kaj la interrigardo tra la nefermita pordo estis fora. Mi riproĉis min. Mi infanece fuĝis, anstataŭ memrege reagi, kiel espereble. Mi ne plu estis naŭ-, sed dek kvin-jara. Ĉiel, enigma estis al mi memrega sinteno.

Alia enigmo estis nia vid-al-vido inter la kuirejo kaj la koridoro. Kial mi ne povis deturni la rigardon de ŝi? Tre fortikan kaj tre virinecan korpon ŝi havis, pli plenan ol tiuj de la plaĉaj junulinoj, al kiuj mi interesiĝis. Mi estis certa, ke mi ne rimarkus ŝin en iu naĝejo. Ŝi ankaŭ ne montris sin pli nuda ol la aliaj junulinoj aŭ virinoj, kiujn mi jam vidis tie. Cetere ŝi estis multe pli aĝa, ol la knabinoj, pri kiuj mi sonĝis. Pli ol tridek? Oni taksas pli alta la aĝon, kiun oni ankoraŭ nek atingis nek transpasis.

Post jaroj mi komprenis, ke mi ne povis deturni la rigardon ne nur pro ŝia silueto, sed ankaŭ pro ŝiaj sinteno kaj gestoj. Mi poste petis amikinojn surmeti ŝtrumpojn, sed ne volis klarigi kial, ne volis rakonti la enigmon inter la kuirejo kaj la koridoro. Mia peto do ŝajnis deziro pri ĵarteloj kaj puntoj, aperis kiel erotika ekstravaganco, kiujn oni kontentigis en koketa pozado. Tio ne estis la kaŭzo de mia rigarda sklaviĝo. La sinjorino estis nek pozinta, nek koketinta. Mi memoras, ke neniel ŝi pozis aŭ koketis, ke male ŝiaj korpo, sinteno, gestoj ofte aspektis plumpaj. Ne pro troa pezo. Pli ĝuste, ŝi ŝajnis retiriĝinta en sian korpon lasitan al propra trankvila ritmo, sen obeo al elcerbaj ordonoj, kaj en tuta forgeso de la ekstera mondo. Tiun mondforgeson esprimis ŝiaj sinteno kaj gestoj, kiam ŝi surmetis la ŝtrumpojn. Sed ŝi tiam ne estis plumpa, sed male facilgesta, plaĉaspekta, alloga — invitanta ne al siaj mamoj, pugoj, gamboj, sed al mondforgeso ene de ŝia korpo.

Mi tiam ne sciis tion — ĉu mi nun scias, aŭ nur imagas? Sed kiam mi volis pensi pri la kaŭzo de mia ekscitiĝo, tiu renaskiĝis. Por solvi la enigmon mi rememoris la vid-al-vidon; sed tiam forsvenis la tempdistanco kreita de mi mem. Mi revivis la tutan scenon kaj ne povis deturni la okulojn.

Notoj

Blumenstrasse <…> Bahnhofstrasse. Stratoj en Heidelberg, paralele al la rivero Neckar. Ĝis 1955 Bahnhofstrasse (Staci­doma strato) finiĝis ĉe la ĉefstacidomo, kiu poste estis relokita.

Naskurbo. Schlink naskiĝis en Bielefeld la 6an de julio 1944, kaj du jarojn poste la familio ekloĝis en Heidelberg.

Häusserstrasse. Ĉi tiu strato kruciĝas kun Blumenstrasse kaj Bahnhofstrasse.