L. Zamenhof. Kongresaj paroladoj

Kongresaj paroladoj

Lazarj Markoviĉ Zamenhof

Kongresaj paroladoj

Serio Scio, №2

La 1a eldono: Jekaterinburgo: Ruslanda Esperantisto, 1995.
La 2a eldono: Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: LEA, 2015.

Kompilis kaj redaktis Aleksander Korĵenkov

Kompostis Alla Dzjuba

Enpaĝigis kaj faris la kovrilon Aleksander Korĵenkov

Korektis Halina Gorecka

Sur la kovropaĝo estas foto el la inaŭguro de la 4a Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno (1908), kiun afable disponigis la Centra Oficejo de UEA.

Ĝi estas la 119a libro kuneldonita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

La libro Kongresaj paroladoj estas aĉetebla en la libroservo de UEA kaj en aliaj grandaj Esperantaj libroservoj kontraŭ 6 eŭroj. Litoviaj, Pollandaj kaj Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti ĝin rabatite ĉe la eldonejo Sezonoj kaj ties reprezentantoj en la koncernaj landoj. Petu informojn retpoŝte.

Ĝi estas aĉetebla ankaŭ kiel e-libro (“pdf” kaj “epub”) kontraŭ 3 eŭroj en nia Kiosko.


Zamenhof, Lazarj Markoviĉ. Kongresaj paroladoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. – 2a eld. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2015. – 64 p.; 500 ekz. – (Serio Scio, №2).

© Kompilado, antaŭparolo Sezonoj, 2015.


Enhavtabelo

Aleksander Korĵenkov. Unu el verkoj, kiuj honorigas la homaron
Parolado en la 1a Universala Kongreso (1905)
Parolado en la 2a Universala Kongreso (1906)
Parolado en la 3a Universala Kongreso (1907)
Parolado en la Guildhall de Londono (1907)
Parolado en la 4a Universala Kongreso (1908)
Parolado en la 5a Universala Kongreso (1909)
Parolado en la malferma kunveno de UEA (1909)
Parolado en la 1a Ruslanda Esperantista Kongreso (1910)
Parolado en la 6a Universala Kongreso (1910)
Parolado en la 7a Universala Kongreso (1911)
Parolado en la 8a Universala Kongreso (1912)
Enhavtabelo


Unu el verkoj, kiuj honorigas la homaron

“De 1905 ĝis 1912, li elvokis antaŭ la kongresanoj ĉiujn grandajn demandojn, ĉiujn grandajn problemojn, kiujn la vivo metis al tiu senprecedenta socia-lingva movado, kaj la altajn celojn, kiujn ĝi devas aspiri. La kolekto de tiuj kongresaj Paroladoj <…> estas emocia kaj animaltiga legaĵo, unu el tiuj nemultaj verkoj, kiuj honorigas la homaron”, – skribis Gaston Waringhien en sia biografia skizo pri Zamenhof (1887 kaj la sekvo, p. 20). Por ke ĉi tiuj gravaj tekstoj estu je dispono de la esperantista legantaro, ni decidis reeldoni la intertempe elĉerpitan kolekton, kiun ni aperigis antaŭ dudek jaroj kiel la duan volumon en la serio Scio.

En ĉi tiu kolekto estas ok “oficialaj” paroladoj, faritaj de Zamenhof je la malfermo de la ok unuaj Universalaj Kongresoj de Esperanto (UK).

La plej konata el ĉi tiuj paroladoj estas tiu, kiun li faris en la malfermo de la unua UK en Bulonjo-sur-Maro (1905). Anstataŭ klarigi, kiel la kongreso solvu la organizan kaj lingvoreforman problemojn, li ekparolis en stilo mistika: “… tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda, kiu nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos”. Prezentinte la intergentan batalon, kaŭzitan de lingvaj baroj, li emfazis, ke post miljaroj da batalado, en Bulonjo-sur-Maro komenciĝis “kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro”, omaĝis la forpasintajn pionirojn kaj finis la paroladon per Preĝo sub la verda standardo, kies finon pri la unuiĝo de la religioj li ne rajtis legi pro la malpermeso de la kongres-organizantoj.

La aklama akcepto de la Bulonja parolado instigis Zamenhofon al evoluigo de la homaranismo, kiun li planis lanĉi per sia solena parolado en la malfermo de la 2a UK en Ĝenevo (1906). Kritikinte la pragmatisman tezon “Esperanto estas nur lingvo”, li klarigis ke Esperanto enhavas internan ideon de frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Sed pro la insista premo de la movadgvidantoj li ne legis la duan parton de sia parolado, en kiu li identigis la internan ideon kun sia homaranisma doktrino.

“La esenco kaj celo de niaj kongresoj” estis la temo de la kongresa parolado en Kembriĝo (1907), en kiu Zamenhof revenis al la interna ideo: “ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo, por havi la ĝojon vidi samideanojn, por premi al ili la manon, por varmigi en ni per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la esperantismo en si enhavas”.

Post la Kembriĝa kongreso Esperantujon skuis interna konflikto, kiu kulminis per la apero de Ido. Tial en la 4a UK (Dresdeno, 1908) Zamenhof devis argumenti kontraŭ la reformemuloj. Feliĉe, la sekva jaro pasis trankvile, kaj en Barcelono (1909) Zamenhof faris formalan paroladon kaj nur alvokis marŝi antaŭen diligente kaj harmonie.

La paroladon en la 6a UK (Vaŝingtono, 1910) Zamenhof uzis por rekonfirmi la tezojn de sia eseo Esenco kaj Estonteco. La 7a UK en Antverpeno (1911) fariĝis batalejo inter diversaj konceptoj pri la organiza strukturo de Esperantujo, kaj Zamenhof en sia parolado pledis por regula kaj rajtigita kongresa voĉdonado. Sian lastan oficialan paroladon Zamenhof faris en la 8a UK (Krakovo, 1912); li skizis la kvaron-jarcentan evoluon de Esperanto kaj deklaris pri ĉeso de sia oficiala rolo en Esperantujo.

Krom la ok “oficialaj” paroladoj en ĉi tiu kolekto estas tri pliaj tekstoj.

Post la 3a UK Zamenhof en Londono (1907) provis refuti du akuzojn: esperantistoj volas nur Esperanton, kaj esperantistoj estas malbonaj patriotoj. “Esperantistoj kaj esperantismanoj” estis la temo de la Zamenhofa paroladeto en la malferma kunveno de UEA en Barcelono (1909). La paroladon en la unua Ruslanda Esperantista Kongreso en Sankt-Peterburgo (1910) pri la instrua kaj eduka signifo de la esperantistaj kongresoj, Ivo Lapenna nomis “plej taŭga ekzemplo de Zamenhofa esperantlingva parolarto”.

La paroladoj estas prenitaj el la Iom reviziita verkaro de L. L. Zamenhof (Kioto, 1989-1991) kaj kontrolitaj laŭ la tekstoj en La Revuo, Lingvo Internacia kaj La Ondo de Esperanto. Kelkloke ni korektis spurojn de pres-koboldo.

Aleksander Korĵenkov
Kaliningrado, la 4an de majo 2015


Parolado en la 1a Universala Kongreso

(Bulonjo-ĉe-Maro, la 5an de aŭgusto 1905)

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj!

Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas. Mi salutas vin ankaŭ, glora lando Francujo kaj bela urbo Bulonjo-sur-Maro, kiuj bonvole oferis gastamon al nia kongreso. Mi esprimas ankaŭ koran dankon al tiuj personoj kaj institucioj en Parizo, kiuj ĉe mia trapaso tra tiu ĉi glora urbo esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero Esperanto, nome al s-ro la Ministro de la publika instruado, al la urbestraro de Parizo, al la franca Ligo de Instruado kaj al multaj diversaj sciencaj eminentuloj.

Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo, ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda, kiu nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos.

En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis el la memoro de la homaro, kaj pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian. Fratoj kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalan korpon, egalan spiriton, egalajn kapablojn, egalajn ideojn, egalan Dion en siaj koroj, fratoj, kiuj devis helpi unu la alian kaj labori kune por la feliĉo kaj la gloro de sia familio, – tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn, kaj inter ili komenciĝis eterna milito. En la daŭro de multaj miljaroj, en la daŭro de la tuta tempo, kiun la homa historio memoras, tiuj fratoj nur eterne bataladis inter si, kaj ĉia interkompreniĝado inter ili estis absolute ne ebla. Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo, en kiu la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en unu familion; sed tio ĉi estis nur revo. Oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi.

Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi. En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu la alian, ili parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu nacio. Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia! Tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj, kiuj havis la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn, – ĉiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur per sia korpo, ne per sia kapo: sed en nia kunveno reciproke sin komprenas ĉiuj partoprenantoj, nin facile komprenas ĉiu, kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malriĉeco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la reciproka kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!

Ni kunvenis hodiaŭ, por montri al la mondo, per faktoj nerefuteblaj, tion, kion la mondo ĝis nun ne volis kredi. Ni montros al la mondo, ke reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla, ke por ĉi tio tute ne estas necese, ke unu popolo humiligu aŭ englutu alian, ke la muroj inter la popoloj tute ne estas io necesega kaj eterna, ke reciproka kompreniĝado inter kreitaĵoj de tiu sama speco estas ne ia fantazia revo, sed apero tute natura, kiu pro tre bedaŭrindaj kaj hontindaj cirkonstancoj estis nur tre longe prokrastita, sed kiu pli aŭ malpli frue nepre devis veni kaj kiu fine nun venis, kiu nun elpaŝas ankoraŭ tre malkuraĝe, sed, unu fojon ekirinte, jam ne haltos kaj baldaŭ tiel potencege ekregos en la mondo, ke niaj nepoj eĉ ne volos kredi, ke estis iam alie, ke la homoj, la reĝoj de la mondo, longan tempon ne komprenis unu la alian! Ĉiu, kiu diras, ke neŭtrala arta lingvo estas ne ebla, venu al ni, kaj li konvertiĝos. Ĉiu, kiu diras, ke la parolaj organoj de ĉiuj popoloj estas malsamaj, ke ĉiu elparolas artan lingvon alie kaj la uzantoj de tia lingvo ne povas kompreni unu la alian, venu al ni, kaj, se li estas homo honesta kaj ne volas konscie mensogi, li konfesos, ke li eraris. Li promenadu en la venontaj tagoj en la stratoj de Bulonjo-sur-Maro, li observadu, kiel bonege sin komprenas reciproke la reprezentantoj de la plej diversaj nacioj, li demandu la renkontatajn esperantistojn, kiom multe da tempo aŭ mono ĉiu el ili dediĉis por ellerni la artan lingvon, li komparu tion ĉi kun la grandegaj oferoj, kiujn postulas la lernado de ĉiu lingvo natura, – kaj, se li estas homo honesta, li iru en la mondon kaj ripetadu laŭte: “jes, lingvo arta estas tute ebla, kaj la reciproka kompreniĝado de homoj per neŭtrala arta lingvo estas ne sole tute ebla, sed eĉ tre kaj tre facila”. Estas vero, ke multaj el ni posedas nian lingvon ankoraŭ tre malbone kaj malfacile balbutas, anstataŭ paroli flue; sed, komparante ilian balbutadon kun la perfekte flua parolado de aliaj personoj, ĉiu konscienca observanto facile rimarkos, ke la kaŭzo de la balbutado kuŝas ne en la lingvo, sed nur en la nesufiĉa ekzerciteco de la diritaj personoj.

Post multaj miljaroj da reciproka surda-muteco kaj batalado, nun en Bulonjo-sur-Maro fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam. Gravegaj estas la nunaj tagoj en Bulonjo-sur-Maro, kaj ili estu benataj!

En la unua kongreso de la esperantistoj estas necese diri kelkajn vortojn pri la ĝisnunaj batalantoj de nia afero. Sed antaŭ ol mi parolos pri la batalantoj speciale esperantistaj, mi sentas la devon diri ĉi tie kelkajn vortojn pri unu homo, kiu havas tre grandajn meritojn en nia afero kaj al kiu bedaŭrinde la esperantistoj ofte rilatas maljuste nur tial, ĉar li, multe farinte por la ideo de lingvo internacia ĝenerale, ne apartenas tamen al la amikoj de tiu speciala lingva formo, por kiu ni batalas. Mi parolas pri la tre estiminda sinjoro Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de Volapük. La lingva formo, por kiu laboris tiu respektata maljunulo, montriĝis ne praktika; la vojo, kiun li elektis, montriĝis ne bona, kaj la afero, por kiu li batalis, baldaŭ falis, kaj per sia falo ĝi alportis grandan malutilon al nia ideo entute kaj precipe al tiu speciala formo de la ideo, por kiu ni batalas. Sed ni devas esti justaj, ni devas taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed laŭ liaj laboroj. Kaj la laboroj kaj meritoj de sinjoro Schleyer estis tre grandaj. Kun granda fervoro li laboris por la ideo de lingvo internacia en la daŭro de multaj jaroj; dum multaj personoj donadis nur nudajn projektojn, li estis la unua, kiu havis sufiĉe da pacienco, por ellabori plenan lingvon de la komenco ĝis la fino (kvankam Esperanto tiam estis jam preta, ĝi ne estis ankoraŭ publikigita), kaj ĝi ne estas lia kulpo, se la lingvo montriĝis ne praktika. Li estis la unua, kiu per senlaca laborado vekis la intereson de la mondo por la ideo de lingvo neŭtrala, kaj ĝi ne estas lia kulpo, se lia falinta afero por longa tempo malvarmigis la mondon por ĉia arta lingvo. Li volis fari grandan bonon, kaj por la atingo de tiu bono li laboris tre multe kaj fervore, kaj ni devas lin taksi ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro. Se la ideo de lingvo internacia iam venkos la mondon – tute egale, ĉu ĝi estos sub la formo de Esperanto aŭ de ia alia lingvo – la nomo de Schleyer okupos ĉiam la plej honoran lokon en la historio de nia ideo, kaj tiun ĉi nomon la mondo neniam forgesos. Mi esperas, ke mi esprimos la opinion de ĉiuj partoprenantoj en nia kongreso, se mi diros: “ni esprimas nian koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia”.

Nun mi transiros al la laborantoj speciale esperantistaj. Ne venis ankoraŭ la tempo skribi oficialan historion de nia afero, kaj mi timas, ke mi povus fari ian publikan maljustaĵon al tiu aŭ alia persono ĉe la kompara taksado de la meritoj de la diversaj batalantoj. Tial mi ne nomos ĉiun el ili aparte, sed al ĉiuj kune mi esprimas koran dankon pri ilia laborado en la nomo de ĉiuj amikoj de Esperanto. Dek ok jaroj pasis de la tago, kiam Esperanto aperis en la mondo. Ne facilaj estis ĉi tiuj dek ok jaroj. Nun mi vidas antaŭ mi grandegan nombron da varmegaj amikoj de Esperanto, kiuj reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo, preskaŭ ĉiujn naciojn de la mondo, ĉiujn rangojn, statojn kaj klasojn de la homoj. Tre granda kaj vasta estas jam nia literaturo, tre multaj estas niaj gazetoj, en la tuta mondo ni havas nun grupojn kaj klubojn esperantistajn, kaj al neniu klera homo en la mondo la nomo de nia afero nun estas jam nekonata. Kiam mi rigardas la nunan brilantan staton de nia afero, mi rememoras kortuŝite pri la unuaj pioniroj, kiuj laboris por nia afero en tiu malĝoja tempo, kiam ni ĉie renkontadis ankoraŭ nur mokon kaj persekuton. Multaj el ili vivas ankoraŭ kaj ili rigardas nun kun ĝojo la fruktojn de sia laborado. Sed ho ve, multaj el niaj pioniroj jam ne vivas. Dek ok jaroj estas granda peco da tempo. En tiu ĉi granda spaco da tempo la morto rabis al ni tre multe el niaj fervoraj kunbatalantoj. Citi ĉiujn nomojn estus nun afero ne ebla; mi nomos nur kelkajn el ili. La plej frue forlasis nin Leopoldo Einstein, la unua energia propagandisto de nia afero; lia morto estis granda bato por nia afero entute, kaj speciale por ĝia disvastiĝado en Germanujo. Poste la morto rabis al ni Jozefon Waśniewski, la simpatian kaj de ĉiuj amatan apostolon de nia afero en Polujo. Kaj antaŭ kelke da jaroj mortis tiu persono, al kiu Esperanto ŝuldas multe, tre multe kaj sen kiu nia afero nun eble tute ne ekzistus: mi parolas pri la neforgesebla W. H. Trompeter. Neniam parolante pri si, postulante por si nenian dankon, li prenis sur siajn ŝultrojn nian tutan aferon, subtenadis ĝin tiel longe, ĝis la nombro de la esperantistoj fariĝis sufiĉe granda, por subtenadi la aferon per fortoj komunaj. Kiel li ĝojus nun, se li vidus la nunan staton de nia afero!

Krom la nomitaj tri personoj estas ankoraŭ granda, ho ve, tre granda nombro da personoj, kiuj multe laboris por nia afero kaj kiuj nun jam ne loĝas en nia mondo kaj ne povas vidi la fruktojn de siaj laboroj. Ili mortis korpe, sed ili ne mortis en nia memoro. Mi proponas, estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj. Al la ombroj de ĉiuj mortintaj batalantoj esperantistaj la unua kongreso esperantista esprimas sian respekton kaj pian saluton!

Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento mia koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej alta forto kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same, kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur homo. Kaj en la nuna momento staras antaŭ miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo, kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo:

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
Hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro;
Silentas nun ĉiu disput’ religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro
Ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat’ fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l’ granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos:
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.

[Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj…
Antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj,
Ni ĉiuj de Di’ estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon’ de l’ homaro
Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine
Antaŭen, senfine!]*

* La organizantoj de la Bulonja kongreso petis, ke Zamenhof tute ne legu sian preĝon, sed li fine konsentis ne legi publike nur la lastan strofon, kiu alvokis al unuiĝo de religioj. (Noto de la kompilinto.)