Nia diligenta kolegaroNia diligenta kolegaro

La aŭtoroj dankas al Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) pro subvencio, kiu ebligis prepari ĉi tiun libron.

Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov
Nia diligenta kolegaro:
Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj

Redakta komitato: Vilmos Benczik, Detlev Blanke (†), Roman Dobrzyński, Li Chaoyang, Ulrich Lins, Miroslav Malovec, Carlo Minnaja, Anatolij Sidorov, Spomenka Štimec, Zlatko Tišljar

Verkis: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov

Redaktis kaj enpaĝigis: Aleksander Korĵenkov

Korektis: Halina Gorecka

Provlegis: Paweł Fischer-Kotowski, Carlo Minnaja, José Antonio Vergara

La kovrilon kreis: Karolis Zovė

 

Serio Scio, №10

 

Nia diligenta kolegaro estas la 120a libro kuneldonita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

 

Nia diligenta kolegaro meze de februaro estos aĉetebla en la libroservo de UEA kaj en aliaj grandaj Esperantaj libroservoj kontraŭ 30 eŭroj (plus sendokosto)..

Loĝantoj de Ruslando mendu ĉe Sezonoj.


Gorecka, Halina; Korĵenkov, Aleksander.

Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2018. — 320 p., il.; 500 ekz. — (Serio Scio, №10).

 

© Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, 2018.


Specimenaj paĝoj. La komencaj paĝoj (165-171) de la litero “L” estas libere elŝuteblaj kiel dosiero Ndk-l.pdf. Ili entenas la NDK-artikolojn pri Valdemar Langlet, Eŭgeno Lanti kaj Ivo Lapenna.

Alfabeta nomlisto https://sezonoj.ru/2018/02/ndk-4/

NDK sub lupeo: Statistiko pri la enciklopedio https://sezonoj.ru/2018/03/ndk-5/

Kvar artikoloj el NDK aperis en La Ondo de Esperanto (en iom adaptita porgazeta formo); ili estas legeblaj en la novaĵretejo La Balta Ondo:

Émile Boirac https://sezonoj.ru/2017/09/boirac/

Ralph Harry https://sezonoj.ru/2017/10/harry/

Teo Jung https://sezonoj.ru/2017/12/jung/

Juan Régulo Pérez https://sezonoj.ru/2018/01/regulo/


Opinioj

Artikolo de Eugène de Zilah (La Gazeto) https://sezonoj.ru/2018/08/ndk-13/

Ampleksa recenzo de Probal Daŝgupto (Beletra Almanako) https://sezonoj.ru/2019/07/recenzo-104/


Antaŭparolo

En preskaŭ ĉiu librovendejo (krom tre etaj kaj fakaj) oni facile trovas breton aŭ bretaron kun libroserioj, kiuj prezentas 100 (malpli ofte 50, 200, 250 aŭ 500) eminentulojn de iu fako, popolo aŭ lando. Ekzemple, en librovendejo troviĝanta je kelkminuta promendistanco de nia redakcio estas tiaj volumoj pri (alfabetorde) aktoroj, amorantinoj, antikvuloj, aventuristoj, futbalistoj, murdistoj, pentristoj, piratoj, saĝuloj, sciencistoj, stranguloj, suicidintoj, ŝakistoj, teroristoj, tiranoj, venenistoj, verkistoj, vojaĝantoj kaj 50 geniuloj, kiuj ŝanĝis la mondon. Apudas imponaj volumoj pri elstaraj judoj, moskvanoj, romianoj, ruslandanoj, usonanoj… Pli multaj el ili estas abunde farĉitaj per buntaj bildoj kaj marĝenaj anekdotecaj informoj, sed aliaj estas pli fundamentaj enciklopedioj kun altnivele verkitaj artikoloj.

En la libroamaso pri tiuj anoj, istoj kaj uloj mankas libro pri eminentaj esperantistoj. Ĝi mankas ne nur en la rusa lingvo, sed ankaŭ en la ceteraj lingvoj, inkluzive de Esperanto mem. Jes, danke al la reeldonoj (1979, 1986), je ĉies dispono estas la mirinda Enciklopedio de Esperanto (EdE) kun artikol(et)oj pri ĉirkaŭ 1500 esperantistoj, 450 libroj ktp. Sed malgraŭ la granda historia valoro de EdE, oni scias, ke ĝi aperis antaŭ pli ol 80 jaroj kaj ĝiaj plej novaj informoj venas el majo 1934; krome, la artikoloj en ĝi estas verkitaj de pluraj aŭtoroj, kiuj havis malsamajn ideojn pri la stilo kaj amplekso de siaj tekstoj, sekve de kio enestas, ekzemple, jena artikolo

«Esteban (estevan) Manuel, hispano. Mortis. Estis prez. de HSPE. Kuntradukanto de la H. ŝlosilo, verkis broŝurojn»

kiu silentas pri la vivojaroj, loĝurbo, profesio kaj la jaro de la esperantistiĝo de ĉi tiu aktivulo.

La projekto de nova Esperanto-enciklopedio, lanĉita antaŭ preskaŭ 50 jaroj sub la aŭspicio de CED, iom post iom ĉesis, sed ne malaperis la ideo inde prezenti niajn eminentulojn. En 2000 la redaktoro de Literatura Foiro Ljubomir Trifonĉovski petis legantojn de la revuoj aliĝintaj al la Esperanta Civito sendi proponojn por la nomlisto de la libro La cent plej eminentaj esperantistoj de la 20a jarcento. Post du jaroj li publikigis la liston (la nomojn garnis koncizaj prezentoj, unu el kiuj poste estis vaste citata: “Bernard Golden: Nia plej grava intelektulo el nigrarasa deveno”). Sed ankaŭ ĉi tiu projekto ne realiĝis.

Intertempe aperis kelkaj enciklopedioj kaj konsultlibroj landaj (Estonio, Japanio, Jugoslavio, Kroatio, Slovakio, Svislando) kaj literaturaj (de Josip Pleadin kaj Geoffrey Sutton). Multaj entuziasmuloj artikolis pri Esperanto-aktivuloj en Vikipedio, sed, bedaŭrinde, nur malmultaj el tiuj tekstoj estis kontrolitaj de fakspertaj redaktoroj.

 

Sendepende de la menciitaj projektoj, meze de la 1980aj jaroj ni ekkolektis materialon pri la historio de Esperanto – librojn, gazetartikolojn, rememorojn, fotojn – kiujn ni uzis en prelegoj kaj eldonaĵoj, interalie, en la biografiaj sekcioj de Esperanto en Ruslando (2000) kaj Historio de Esperanto (2005). En 2007 ni decidis, ke post la eldono de Homarano (ĝi aperis en julio 2009) ni eklaboros pri la enciklopedia leksikono pri Esperanto-eminentuloj, kiu ricevis la nomon Nia diligenta kolegaro (NDK).

Esplorinte plurajn enciklopediojn, ni kompilis la skemon, kaj fine de 2007 laŭ ĉi tiu skemo ni verkis la unuan artikolon (pri William Auld) kaj sendis ĝin al kelkaj Esperanto-historiistoj. Ricevinte iliajn komentojn, ni iom modifis la skemon, kompilis demandilon kaj dissendis ĝin al deko da personoj el la komenco de la alfabeta nomlisto de NDK.

Ĉi tiu centnoma listo baziĝis sur la listo de Trifonĉovski kun ĉ. 80 nomoj el ĝi. La listo baldaŭ ekkreskis, ĉar estis aldonitaj plej gravaj Esperanto-agantoj en la sferoj de movad-organizo, informado, instruado, scienco, esperantologio, literaturo, muziko, teatro, eldonado, redaktado, radio, interreto, komerco, turismo k. a. Ni enmetis la nomojn de la prezidantoj de UEA (krom Max Liniger) kaj de la Lingvaj Institucioj (krom John Mabon Warden). Ni ankaŭ konsideris la listojn de la laŭreatoj de la ĉefaj Esperanto-premioj kaj de la personoj, kiuj ricevis la titolon de la Esperantisto de la Jaro. (Vidu ĉi tiujn listojn librofine). Post ĉi tiu kompletigo la listo iĝis preskaŭ ducent-noma.

Pluraj kunlaborantoj de NDK kaj tiuj, kiuj sendis siajn biografiojn, rekomendis enmeti pli da siaj samlandanoj, samfakuloj kaj amikoj. Iujn proponojn ni danke akceptis, sed ni konsentis nek kun paroĥismaj ideoj “eternigi nian karmemoran klubestron”, nek kun “reprezenta principo”, laŭ kiu ĉiu lando havu en la libro almenaŭ unu sian anon. Ni ne cedis ankaŭ al la argumentoj de la “politika ĝusteco”, pledintaj por pli da virinoj, junuloj, afrikanoj k. s. La ĉefa kriterio estis kaj restis nur la graveco de la kontribuo de ĉiu konkreta persono, sendepende de ties nacia kaj seksa apartenoj. Pro tio en NDK plej multas eŭropaj viroj, kiuj dum la unua jarcento de Esperanto disvastigis la lingvon kaj riĉiĝis ties aplikadon en diversaj sferoj de la homa vivo.

Fine, estis verkitaj 231 biografioj, kaj ni jam pensis pri 250, sed post konsultoj kun Detlev Blanke, kiu ĝis sia neatendita morto kuratoris nian projekton flanke de CED, ni decidis redukti la nombron al 200. Ĉirkaŭ dek artikoloj, malgraŭ persista serĉado, malhavis esencajn biografiajn faktojn, kaj pro tio ni devis forigi la tekstojn pri, interalie, Veselin Damjanov kaj Paul Hübner. Ĉe plia reduktado rimarkinde perdis, interalie, Francio kaj Hungario, kiuj ankaŭ post tiu redukto estas plu elstare reprezentitaj en NDK.

 

Kiel menciite, malkiel en EdE, ĉiuj artikoloj en NDK sekvas la saman skemon, sen emocia pritakso, kun faktoj kontrolitaj. La tipa artikolo konsistas el kvar bazaj partoj.

1. Personaĵoj. Nomoj, se necese kun proksimuma prononco (al la literoj Esperantaj ni aldonis la indikon pri la nazaleco kaj la literojn “ö” kaj “ü” por la respektivaj sonoj en kelkaj eŭropaj lingvoj); apartenoj nacia kaj ŝtata; dato kaj loko de la naskiĝo; familio; studado, profesia kaj scienca kariero; socia kaj politika agado, eksteroficaj interesoj kaj hobioj; lingvokonoj; distingoj pro profesiaj, kulturaj kaj aliaj meritoj (ne pro Esperanto); edz(in)iĝoj kaj infanoj; omaĝoj kaj memoraĵoj (monumentoj, stratnomoj, festlibroj k. s.); aktuala loĝloko (por la vivantoj); dato kaj loko de la morto (por la forpasintoj).

2. Esperanto-agado. Jaro kaj maniero de la esperantistiĝo; ĉefaj agadoj per/por Esperanto; oficoj en la movadoj loka, landa, internacia (kun la oficojaroj); verkado; arta agado; redaktado de libroj, gazetoj, radioj, podkastoj (kun jaroj); kontribuo al gazetoj kaj al gravaj artikolaroj; honora membreco en Esperanto-organizoj; Esperanto-premioj; esperantisteco de la familianoj.

3. Ĉefaj verkoj:

V Libroj (ne pli ol 25 titoloj por unu persono kun la escepto de Zamenhof, kies ĉefaj verkoj nepre devis esti menciitaj).

M Sondiskoj, sonkasedoj, KDoj.

F Filmoj.

Ĉiuj eroj en ĉi tiu parto estas ordigitaj kronologie, estas notitaj nur la unuaj eldonoj.

4. Bibliografio: Rekomendataj fontoj laŭ kvar kategorioj, dividitaj per punkto; ene de ĉiu kategorio per punktokomo, B:

4a. Enciklopedioj kaj la plej gravaj konsultlibroj (sigloj, alfabetorde).

4b. Aliaj libroformaj verkoj (laŭ la alfabeta ordo de la aŭtoroj).

4c. Gazetartikoloj (laŭ la kronologia ordo).

4ĉ. Interretaj fontoj (ne estas menciitaj la retkatalogoj de IEM, UEA, UFE kaj aliaj vaste konataj katalogoj, ankaŭ Vikipedio ne estas menciita).

 

En NDK estas multaj ĝeneralaj kaj Esperantaj mallongigoj, kies liston vi povas vidi sur p. 7-10. Ni uzis la kutiman enciklopedian stilon, uzitan ankaŭ en EdE. Pro tio preskaŭ ĉiuj frazoj, inkluzive de la subordigitaj propozicioj, estas sensubjektaj (la mankanta subjekto estas la persono, al kiu estas dediĉita la artikolo), krom la okazoj, en kiuj la manko de la subjekto eble kreus miskomprenon.

Nia ĉefa leksika referencilo estis PIV kaj ties postaj eldonoj. Krome, en NDK estas uzataj kelkaj geografiaj nomoj, ne registritaj en PIV, sed vaste uzataj en la Esperanto-vivo: Ĉaŭdefono (La Chaux-de-Fonds, Svislando), Lillo (Lille, Francio), Lodzo (Łódź, Pollando), Nanto (Nantes, Francio), Neŭŝatelo (Neuchâtel, Svislando), Paranao (Paraná, Brazilo), Poznano (Poznań, Pollando), Toruno (Toruń, Pollando), Utreĥto (Utrecht, Nederlando), Vroclavo (Wrocław, Pollando).

 

Laŭ proksimuma takso, nia duopa laboro daŭris dum pli ol 6000 laborhoroj. Por la laboro ni aĉetis librojn kaj gazetkolektojn kontraŭ pli ol mil eŭroj kaj uzis simile grandan sumon por mendi kopiojn de pli ol dek mil paĝoj. Ĉi tiuj kopioj, konservataj en ĉirkaŭ 2100 dosierujoj, nun plenigas speciale aĉetitan “Enciklopedian ŝrankon” en nia negranda loĝejo.

La eldono de NDK ne signifas, ke finiĝis niaj kolektado, esplorado kaj dokumentado; ni daŭre kolektas kaj sistemigas novan materialon, kiu estos uzata en la iam aperonta dua eldono, kiu entenos 250 biografiojn.

La redaktoroj de EdE skribis antaŭ 84 jaroj, ke “neniu Enciklopedio povas kontentigi dezirojn ĉiuflankajn”. Ankaŭ ni komprenas, ke nia laboro kaj la laboro de niaj helpantoj kaj provlegantoj ne estas kompleta kaj senerara. Ni volonte akceptos kaj registros aldonajn informojn, kiuj iukiale mankas en la artikoloj. Ni ankaŭ estos dankaj al niaj legantoj pro korekto de faktaj eraroj kaj de neeviteblaj mistajpoj. Sendu viajn atentigojn retpoŝte al la retadreso laondodeesperanto@gmail.com.

Se vi legas ĉi tiujn vortojn, vi versajne aĉetis ĉi tiun libron aŭ pruntis ĝin ĉe amiko aŭ en biblioteko por uzi ĝin, kaj tio signifas, ke ni laboris ne vane. Ni esperas, ke ĉi tiu enciklopedio, ŝtopinta gravan breĉon en la kulturo de nia lingvokomunumo, trovos favoran kaj kompreneman akcepton de vi kaj de aliaj legantoj, kaj ke la siglo NDK baldaŭ estos same kutima en Esperanto kiel PIV, PAG kaj EdE.

 

Nia diligenta kolegaro / en laboro paca ne laciĝos…

Kaliningrado
15 jan 2018

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov


Dankpaĝo

Ni kore dankas:

al Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) pro subvencio, kiu ebligis la preparadon de ĉi tiu libro;

al la membroj de la redakta komitato: Vilmos Benczik, Detlev Blanke (†), Roman Dobrzyński, Li Chaoyang, Ulrich Lins, Miroslav Malovec, Carlo Minnaja, Anatolij ­Sidorov, Spomenka Štimec, Zlatko Tišljar;

al Paweł Fischer-Kotowski, Carlo Minnaja kaj José Antonio Vergara, kiuj diligente provlegis ĉiujn tekstojn;

al pli ol sepdek samideanoj – vivantaj kaj forpasintaj dum la redaktado – afable respondintaj al niaj demandiloj kaj sendintaj siajn fotojn;

al ĉiuj, kiuj korektis aŭ kompletigis artikolojn kaj sendis aldonan tekstan kaj fotan materialon kaj alimaniere helpis en la verkado kaj redaktado de la tekstoj: Věra Barandovská-Frank, Antonio del Barrio, Anna Bartek, Gersi Alfredo Bays, Ulrich Becker, Wera Blanke, Ireneusz Bobrzak, Antonina Bokarjova, Thomas Bormann, Ed Borsboom, Piet Buijnsters, Osmo Buller, Gerd Bussing, Petras Čeliauskas, Probal Dasgupta, Hans-Burkhard Dietterle, Doi Ĉieko, Đorđe Dragojlović, Ralph Dumain, Lida Elbakyan, Agneta Emanuelsson, István Ertl, Márton Fejes, Gian Carlo Fighiera, Dániel Lariko Golden, Gotoo Hitosi, Edmund Grimley Evans, Nikolao Gudskov, Irmi Haupenthal, Reinhard Haupenthal (†), Fabiano Henrique, Francesc J. Inglada, Isino Yosio, Jesper Jacobsen, Jang Jeong-Ryeol “Ombro”, Dimitrije Janičić, Povilas Jegorovas, Sten Johansson, Sonja Jurković, Kim Young Myung, Geofrrey King, Wolfgang Kirschstein, Christer Kiselman, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Harry Laine, Birthe Lapenna, Lee Nak-kee, Li Jianhua, Jouko Lindstedt, Hermann Luyken, Rakoen Maertens, Clair Mahé, Ana Manero, Stano Marček, Vinko Markov, Perla Martinelli, Roy McCoy, Georgi Mihalkov, Simo Milojević, Mine Yositaka (†), Doron Modan, Rob Moerbeek, Teresa Nemere, Mauro Nervi, Milan Neubeler, Nguyen Thi Phuong Mai, Nguyen Xuan Thu (†), Ionel Oneţ, Tim Owen, Bernhard Pabst, Dimitar Papazov, Leopold Patek, Jukka Pietiläinen, Celso Pinheiro, Josip Pleadin, Veronika Poór, Milan Radovanac, Nikola Rašić, Hju Rid, Spiros Sarafian, Karl Heinz Schaeffer, Erzsébet Sekelj, Sibayama Zyun’iti, Taŭriono Smykov, Andrzej Sochacki, Trevor Steele, Dorica Stenbäck, Anna Striganova, Syôzi Nobuyuki, Jehoshua Tilleman, Éva Tófalvy, Humphrey Tonkin, Jean-Luc Tortel, Leandro Trujillo Casañas, Angelos Tsirimokos, Bernhard Tuider, Margit Turková, John Wells, Jan Werner, Edward Wojtakowski, Fritz Wollenberg, Viera Zvarová.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov


Niaj libroj | Hejmo