“Papero, plum' kaj sopir'…”
Ruso, siberiano. Naskiĝis en 1945. Ricevis mezteknikan kleron. Esperantistiĝis
en 1965. Partoprenis en multaj sovetiaj kaj ruslandaj belartaj konkursoj;
en ĉiuj estis premiita. Originalaj poemoj aperis en Amikeco, Sezonoj,
La Ondo de Esperanto, Literatura Foiro k. a. Loĝas en Barnaul.
* * *
Mi ŝatas, ke ĉio estu bela…
Jen!
Vidu!
Kiom da libeloj!
Jen kuras tempo
tag' post nokt'
ŝajncele…
nerimarkeble…
Kiel hormontril'.
Sed…
kiam plenas vi da orlikvaĵ',
vi vere vivas
kaj tentas
vin elsuĉi,
ke poste jene pigri
iel trive
sen tio,
ke pri io
emu juĝi.
Aliaj jen
venas,
ke junu
hodiaŭ.
Saluti
mi emas,
estiĝas
“Adiaŭ…”
kunligi
strofojn
trans
rimlimoj,
laŭ kiuj
migras
pilgrimoj
inter lini'
kaj
ni…
Aperas!
por moment' —
tuj foren…
mi adiaŭas
en angoro
al ili…
ĉe man' kun plum'
en magra lum'
mi tiam restas
sola,
sola
kiel insulo
dronizola
en la malplen'…
sen em',
sen flam',
sen am'…
* * *
Jam venis temp' al dorm' —
adiaŭ do,
hodiaŭa tag',
por ĉiam.
Ĉu donis vi
aŭ prenis ion
en nia vivo?..
scias … dio…
Jen tiu halo…
kie kantis mi pri Safo
laŭ l' amangoraj versoj de Hohlov.
En lud' de ombroj
kaj vibronda stumbl'
de la muzikelektraj
veaj sonoj,
en svarm' de danc'
kaj en vortara zum'
sin kreis
temp' en ŝajn'
por ĉies em' bondone.
Dum l' klin' kaj fleks'
en ritma interplekt'
l' okulojn nigrajn, grizajn
aŭ bluantajn
junligis gaj'…
kaj gajnis l' fest'
kaj ĉie sonis…
sonis…
esperante…
Ja…
en ĉi migra son'
dir'
pri l' renkont'…
… kaj jam forir'…
… vojaĝaj rememoroj…
kaj l' mutadmir'
de fore
en sonĝdelir'…
El la eksec'
apenaŭ…
en la sensojn
trafa,
al hodiaŭ' revenis mi
por sinretrov'
tra hal' malluma,
kie kantis mi pri Safo
laŭ la klasikaj versoj
de Hohlov.
Almenaŭ ke de supra senfinlim'
al mi tra l' nokt' mistere fulmo venu…
disbatu min je polv', per fajra brak' katenu
kaj de ĉi fremda land' forportu min.
Ili koron mian haltigos —
ne plu lasos sur tero vivi —
tiel lumon sunan estingos,
ke ne plu povu mi vidi.
Ke ne plu aŭdu mi kantojn,
tiel aŭdon al mi elŝaltos.
Kaj ekhaltos ĉi viv' vaganta,
kiun tiom, tiom mi ŝatis.
“Bardo-vagabondo iras mi…”
Baŝkiro. Naskiĝis en 1958. Eklernis esperanton en 1973. Laboristo.
Ekde 1978 verkas originale kaj tradukas el la rusa kaj baŝkira lingvoj.
Laŭreato en la konkursoj Liro kaj Muzo. En 1986 ĉe la eldonejo Sezonoj
aperis
lia originala poemaro Zigzage. Liaj poemoj, recenzoj kaj polemikaĵoj
aperis en Amikeco, Ekzakte, La Ondo de Esperanto, Ruslanda Esperantisto,
Sezonoj, Literatura Foiro, Fonto kaj aliloke. Loĝas en Salavat (Baŝkortostano).
Admiras mi vian ĉarmon
kaj tiun teneran ĉambron,
en kiu vi kreskas, homo.
Al vi ne minacas ventoj,
ĉar gardas vin varmaj vestoj.
Al vi ne miraĝas bomboj.
Al vi la estonto belos,
al vi ĉiu celo beros,
se vin
ne forlogos ombroj.
Kaj kiam vin dispneo eksufokas,
la revo haltas kvazaŭ por ripozo,
atendas vin, incitas kaj pluvokas.
La revo vin provokas ĝis nervozo.
Fine kolera, vi akcelas kuron…
Ho ve! la vivo estas l' olda prozo:
Vi falas, remalgajnas la konkuron!
Ŝi al pasantoj, kiel suno,
Per sia ĝojo varme lumas.
De ŝi aromas flora juno,
Animon ĉiun ŝi parfumas.
Knabin' kaj floroj — kvazaŭ samo —
Kombin' mirinda de l' naturo.
En ili floras vivo-amo.
En ili belas ĉasta puro.
Aliras mi, bukedon prenas —
De ŝia mano sentas varmon.
Ĝin por momento mi retenas,
Ĝuante tiun ravan ĉarmon.
sed ankre enkoras la fero
de l' inkandeska afero
ĝia rusto ronĝas min
kaj la vero restas fora revo
ĉar ekzistas la verva devo
kies veko same ĉerpas min
estas deco kiu ŝercas al mi
mia cedo ofte servas al ĝi
deca devo esti servanto
reva strebo esti verserĉanto
tamen mi restas versercanto
ĉu
?
Kie estas romantiko?
eble en la Rom-antikvo
aŭ en iu roman-tiklo —
tion scias Neniam'.
Steloj estas ĉastaj rozoj,
sed en ili dornas…
dormas…
flam'.
Homoj mortas sur ambosoj,
homojn batas astra ram'.
El vilaĝo laŭ rustika vojo
sankta kaj ĝenia iras mi.
Kun majesta suno kaj kun ĝoja rojo
preter floraj kampoj iras mi.
Vokas horizontoj, vokas foroj!
Bardo-vagabondo iras mi.
Trafas min jen bonaj, jen malbonaj koroj —
sed sanktule ĉiujn kisas mi.
Ĝoje, ĝue en ĝardeno
mi min banas en aŭror'.
Serenadon al sereno
Laŭte laŭdas birda ĥor'.
Freŝo friska frenezigas —
polmotrinkas roson mi.
Min inspiras, min instigas
La maten' al poezi'.
Kaj saliko amindume
emas ĉirkaŭpreni ŝin.
Kverko kun suspir' maljune
staras, gapas en proksim'.
Junulino post naĝado
frotas korpon per viŝtuk'.
Steloj tremas pro kor-bato,
ilin tentas pufa pug'.
Sed ŝi vestas sin rapide,
alvilaĝas preter kamp'.
Akompanas ŝin ekscite
najtingala amokant'.
Enfluis l' mondon la sonar'.
La sango jam ĝis gorĝo gluglis.
Mi dronis en la ŝtorma mar',
sed super mi ŝi lare flugis.
La mevo-revo de l' pasi'.
Sinjoro van Beethoven, dankon!
Pro la tempesta fantazi'
mi en genio via ankaŭ
pereis per la emoci'
por verŝi sangon en la sangon.
Sur la drono violonda
kombas harojn luno blonda
kombas harojn lumo blonda
sur la fono violonda
Lulas min la lunkanzono
inter kanoj de lagzono
inter kantoj de la zono
fajlas min viola sonĝo…
Mi ne ŝalt' la lum'
al mi ĝu' as nokt'
ĉe la giĉ' mi fum'
kaj long' pens' en soft':
Ki' as ŝi por mi
se sen ŝi mi — nul'?
Ki' os mi por ŝi
se mi mort' pro l' brul'?
Oriento — mirinda forlando —
min vokadas al vi, mia bela.
Ho Guzela-gazel', malproksima
estas via buŝeto miela.
Super mi estas vintra neĝado,
super vi estas varmo sunhela.
Ho Guzela-gazel' mia bela,
nin kunigu la nokto stel-stela.
“Ne pasu tago sen lini'…”Komencis vi kalkuli stelojn
(Nikolai Lozgaĉev)
Kaj montru al ni la plejadon,
en kiu via astra nomo
estas simbolo, ne nur sono,
malkovru al ni nekonaton!
For el la dormo, astronomo!
Ne pasu nokto sen ekkono!
Suferu vian aspran faton!
Kalkulu, juna stelmartiro
kaj envokito de l' aspiro…
Heroldas koko jam aŭbadon.
Ĉu daŭras vi kalkuli stelojn?
ts!
L' aŭror' estingas la kand-
fabelojn.
Sed ŝin potenco de jarcentoj
ne pelas droni en la Leto,
kun ĉarma bel', kun tentaj sentoj
ŝi daŭras vivi en portreto.
Kaj ŝi aŭguras el paseo,
ke sekvos min aliaj homoj
kaj same venos al pereo,
kaj putros en humidaj ŝtonoj.
Senmorta restos nur la Arto,
supervivanta mastron sian,
do, vi agordu gurdon, bardo,
sonoron kreu plej genian.
Al la martiroj de ŝtalismoHo kiom da lucidaj homoj —
Nun pri l' viktimoj decas plori.
Nun licas koni, kiuj kulpis.
Nun oni povas rememori
la tempon, Li en kiu kultis.
Sed kie estis la Racio —
humana, homa, kie estis?
Kial post la Revolucio
neocarism' tra l' lando pestis?
Ne povas mi al mi pardoni
ke mi ne sciis pri la faktoj,
teruraj kanibalaj aktoj,
ne povas tion mi pardoni!
La gigantaj drakoj
unu la alian
mordas per atakoj…
Stultaj aŭ raciaj?
“La tag' momentas, kaj eternas nokto…”
Ruso. Naskiĝis en 1957. Esperantisto de 1981. Reklama desegnisto. Publikigis
originalan poemaron La tago del eterno, tradukan poemaron de Vladimir
Vysockij sub la titolo La birdo Gamajun, tradukan poemon de Vladimir
Majakovskij Jubilee en la Kolekto de la ankro, multajn recenzojn
kaj artikolojn en diversaj periodaĵoj. Kunlaboris en la redakcioj de Sezonoj,
Literatura Foiro, La Ondo de Esperanto. Ricevis plurajn premiojn en
la belartaj konkursoj Liro. Forpasis en Permo en 1998.
Matura viro fronte al
maljust' aŭ malamiko staris
kaj antaŭ lukt' por l' ideal':
— Mi iras kontraŭ vin, — deklaris.
Oldul', konscia pri la viv'
honesta, pacon finakiris
kaj sume pri la efektiv':
— Exegi monumentum, — diris.
Suno venas, nokto svenas,
oriento jam serenas,
la naturo ekfestenas!
Ovras tasojn, trinkas lumon
floroj, fumas la parfumon
kaj komencas amindumon
kun la burdoj kaj abeloj:
reciprokas vivoceloj
pri la semoj kaj mieloj…
La somero nur kvaronas,
poste jam aŭtuno fonas.
Hastu vigli, vivo spronas,
vivo urĝas,
tempo skurĝas…
matenruĝas…
* * *
Al Aleksander KorĵenkovPro ĉio mava kaj malplaĉa,
Se revenĝemo vin ne kaptis,
se vi sukcesis min kompreni,
mi pretas same aparteni
al la afero, kiun beni
vi degnis kaj por ĝi min baptis.
Se ekinsidis verm' de dubo
en via koro, desinfektu —
mi diafanas, ne suspektu.
Kaj se ne plaĉas io, rektu
en via diro al la dupo.
Sed se vi ne plu volas vidi
la atencinton de l' bonfarto,
min ne konsternos tiu fakto;
des pli ne frapos min infarkto,
se vi intencos min priridi.
Mi ŝatas vin, bizare disan.
Malgraŭ kontrasto de l' idoloj,
ludante eĉ kontraŭajn rolojn
ni havos kunon por paroloj,
ne faru nur konkludon misan.
La rando de Eŭropo baŭme montas,
alikiene — l' vivo horizontas,
svarmanta formikejo, homa kuno,
krablanta ie sube en miopo.
Mi staras kaj observas la spektaklon.
Por mia rikanemo povraj predoj, —
mi vidas ilin gapi ĉe l' piedoj,
pro siaj problemetoj korojn trivi…
Postdorse jam anhelas la miraklo,
dekmilan fojon retrudante al mi tedojn…
— Salut, Oldul', ĉu vi ne lacas vivi?
Jen mia man', mi helpos venki la obstaklon!
Frida oldul', trivinta sin
ive-fakulte,
grumbladas al sia 'fiin':
— Vi min envultis!
Feliĉos olda, kies kor'
june ne blindis,
kaj riĉos juna, kies mor'
oldsaĝon indis.
Ŝi flustris — Ne forgesu min…
Pasi-anhelis ŝia sin'…
De tiam fikse tenas ŝin mia memoro.
Kapklinis ni al ĉiu par',
ni dancis en la flora mar'.
Vaglume fluoreskis perloj de lampiroj.
La kapojn turnis flarumin',
abelojn logis suĉumin',
neplukumin' incitis pimpajn kavalirojn.
Ne longas flora vivodaŭr':
ni plukas multajn sen bedaŭr',
eĉ neplukitaj velkas fine de l' sezono.
Post la petal-defal' al ni
amar' postrestas de opi',
sed ankaŭ semoj de l' esper' al novbutono.
Mi flugis kvazaŭ papili',
ĉe multaj restis sub foli',
tra multajn provojn pelis min la viv-destino.
Admiruminoj ligis min,
netuŝuminoj pikis min,
sed plu sopiras mi pri l' neforgesumino.
post kreo ĉes
mi iras tien
por min forgesi
en rutin
vizaĝa vic
rapidas preter
pala povrec
de l viv paletr
facilas driv
laŭ unu kurs
sed re de l viv
mi reven kuras
prima vero
Ĉu estas hipokrito,
kiu ne kredus sian dignon?
Sed lia digno
estas mala.
Ĉu estas enviulo,
kiu ne kredus sian amon?
Sed lia amo
estas mala.
Ĉu estas ekzekutisto,
kiu ne kredus sian utilon?
Sed lia utilo
estas mala.
Do, benu nin, Majstro,
por lukto
ne kontraŭ mal,
sed kontraŭ la mal-emo.
Konversi estas bone,
sed ni kune versu
la poezion de l' uni-verso.
Ne konfidencu, tamen konfidu.
Nur ne konfidu al providenco,
sed providu, kaj
ni kune fidu unu la alian.
Jam superfluas konscienco,
ĉar konscio signifas la samon:
scion pri la kunemo.
Ne parencu,
sed feliĉu pare.
Ne koncedu konfronton,
sed ni kune cedu unu la alian
kaj kune frontu kontraŭ la malbono.
Ne paciencu en kverelo,
sed volu paci,
paci ne konservante la pacon,
sed kune servante al ĝi.
Neniun kondamnu, sed
ni kune damnu la juĝistojn,
ĉar juĝi estas afero falsa,
kaj ĝi falos.
Ne konvoju, sed
ni kune voju laŭ la vero
sen timi pri konsekvencoj,
sed kune sekvante ĝin.
Ne konkurencu,
sed kune kuru al komuna celo.
Ne pietatu al ekscelenco:
li jam ekscelas.
Potencon homo ĉerpu
nur el poto da manĝaĵo.
Ne aŭdiencu,
sed volu aŭdi la petanton.
Ne vendu indulgencon,
sed indulgu el via koro.
Ne konsentu,
ni kune sentu la neceson.
Ne tendencemu tendare, sed
ni vivu kvazaŭ en unu granda tendo.
Ankaŭ la sentenco vantos,
se ni ne scios senti
la doloron de la proksimulo.
Ne estu scienco
konfuzi tiun ĉi scion.
blovo post blovo
folioj kaj rubo
perdo, retrovo
vento la bubo
nubo post nubo
grego enua
ŝancelo kaj dubo
pluvero unua
guto post guto
all puto del tero
muto, balbuto
humida aero
ombro post ombro
nokto kaduka
premo kaj sombro
luno eŭnuka
mi estas stelo
en sitelo
ĉe la puto
del univers
la vivo veras
mi ekzistas
jarojn mil
aŭ pli da
sed tio ne gravas
la misa fars
min faros
cindro
… la bru' mistera
teron ĝenis fore…
foreste de la mondo
do mi sidis
dis ĉio, kion baris tiu muro
murmure grumbla,
sed ne agresema
mesaĝo, kiun legi mi ne povas
sed nur aŭskultas…
tagonokta meso
de la ĉielo —
nur atesto
de la ĉeesto mia
cis tiu lim'…
pluvivas la ĉielo…
la ter' plu vivas…
“mi volus haviMi ne volus havi
tian mian
koloron…”
Mikaelo Ternavski,
(Koloro)
al mi sufiĉus
nigro sur blanko
mi opiniis min
esti poeto
mi legis lian poemon
ĝi estis bona
la dua
ravis min
la tria…
ili estis tro multaj
mi emis imagi lin
eĉ klasikulo
kiu mortis
antaŭ delonge
kiom eble plej frue
mi opiniis min…
kiam Ĵivago staris en kontemplo
de via majesteco. Por vi falo
ne venis ankaŭ poste, en skualo
de l' jaroj furiozaj, olda templo.
Kun kap' senkruca, tamen kun rezisto
kontraŭstarante la malican volon,
sur borda krut' vi staras, firmradika,
kien mortfalis la sonorigisto
en vanta prov' alarmi la popolon,
por ke ne fluu l' sango Andronik'a.
Mi vagas tra la urbo, sed maltrova
sencele gapas al la stumpaj domoj…
Sen la eterno ankaŭ vivas homoj,
sen la ekzekutita mond' malnova…
Nuntempon ree freŝa vent' sieĝas, —
post kia ajn renverso aŭ perturbo
al siaj rondoj la reven' laŭleĝas.
Aŭrore post la tempo-aksa kurbo
mi vidas vian gloron, kaj mi preĝas
je vi, senkapigita mia urbo.
funiklo de jarmiloj
min ligas al la monstroj
en mi animigitaj
mi aŭdas iliajn stridojn
mi sensas iliajn skrapojn
mi ĝuas la muzikon
mazoĥiste
mi sentas ĉiuhiste
apartenon
al
eterno, infinito, materio
Sed mia ekzistada drivo
katenas plu min, kaj la ivo
denove mortas en rutin'…
Ho, min perfidis la naivo,
la vivo akaparis min.
“Al ardaj kapoj fari fridan duŝon…Ruso. Naskiĝis en 1955 en urbeto Rognedino. Diplomiĝis en la Instituto de fremdaj lingvoj en Niĵnij Novgorod. Ĵurnalisto kaj tradukisto. Ekde 1988 membro de la demokratie orientita asocio Solidaro. Partoprenis en la eventoj de la periodo de l' perestrojko. En 1990-1994 deputito de la regiona konsilio, ĉefo de ties informa komisiono. Aŭtoro de poemoj, noveloj, recenzoj kaj eseoj, aperintaj dise en Sezonoj, Literatura Skatolo, La Ondo de Esperanto kaj Literatura Foiro. Loĝas apud Kaliningrad.
al koraj kordoj — ekscitantan tuŝon…”
Enviinde por la gastronomoj
mi degustis (akceptu sen pruv')
la koktelon faritan de gnomoj
el la framboj miksitaj kun pluv'.
Mi dividis kun bestoj la celojn
— dividita do estu la kulp' —
kun sciuro mi manĝis avelojn
kaj postiris la vojon de vulp'.
Do vi diros — plezuro ermita!
kaj en io vi pravos, sed nur
ĉu ne solas vi mem separita
de l' socio de vulp' kaj sciur'?
El ĝia gaja flava taso
insektoj trinkas en amaso.
Kun granda kapo olda flor'
— do ĉiu flugas for.
Kaj nove en pieda vag'
ni pase spektas teran prozon,
dum ĉe la rando al imag'
la blindaj petas la almozon.
Nigro dancas en l' okuloj,
jen l' abundo de abundoj!
Senkalkulaj jukaj vundoj,
senindulgaj inokuloj.
Paranojaj nigraj hordoj —
mi forkuras, ĉesis svingi.
Ili scios min atingi
eĉ post du fermitaj pordoj.
Nur ne falu sub la mordoj,
nur ne stumblu dum la fuĝo.
Infinita pika muĝo.
Se en l' obeo de la rito
la sida morbo trafus reĝon,
ĉu oni juste en irito
akuzus lian tronan seĝon?
Sed li min observis en plena silent',
kaj ŝajnis eterna la pena moment'.
Mi triste ekpensis — probable li nun
aludas per muta respondo
la vanton de ĉiu spirita komun'
kaj fundan ĥaoson de l' mondo.
Do ĉiu scienco nur estas miraĝ',
kaj vanas naivaj pretendoj de l' saĝ'.
Sed tremis senile la sulkoj de l' buŝ',
descendis la barba makzelo,
kaj kvazaŭ per iu sinistra retuŝ',
ekŝajnis simia muzelo.
Kaj sonis etende ĉu muĝo, ĉu mek' —
la fama pensulo respondis per blek'.
Mi staris ŝokita, kaj sento de spit'
sin naskis en flagra kolero:
jen kia li estas, sagaca spirit'!
Jen — glora heroldo de vero!
Kaj kiel defio resonis en mi
la bleka rivelo de l' dokta simi'.
Kun gutoj de pluvo kaj flokoj de neĝ'
ĉu povas ne veni la pento?
Ĉu oni ne aŭdas la kanton de preĝ'
en tiu ĉi siblo de vento?
Ĉu lia stupida balanco sur eĝ'
ne estas kaprico de tento?
Neniu eĉ pensis akuzi vin, sed
vi ŝajnas prononci parolon de pled'.
Ankoraŭ pli densas la volvo de frid',
pli bruske sinuas la falo,
bizaras la jelpoj — ĉu ploro, ĉu rid'
emerĝas el tiu molesto de strid':
ĉu estas situo pli inda je fid'
ol via rifuĝo de valo?
Ĉi tie ĉe l' fajro vi dormos, kaj plu
vi sekvos la vojon en klaro de blu'.
Sub folaj aspergoj nur fumas la meĉ',
post metro videblas nek ŝtono —
en tiu tenebro ne trovus lin eĉ
la hundoj de l' tuta kantono.
Post flagroj de l' fajro, en blovo de l' vent'
ĉu turbo de nigro, ĉu blanka serpent'.
“Li perdis la menson kaŭze de inkognito, kiu, veninte al li matene, frapis lin sur la kapon per kverka skatolo”.
Ieronim Krank
(“Aŭtenta historio de barono Bisĥen”)
La bela temo havas saĝan penson:
la troa fido povas noci tre.
Kaj do sinistra estos tiu kre'
kaj la indulgo lasos mian menson.
La distra rigard'
kaptis sen gard'
nenion pli gravan ol
la pavimon de kort',
la pomojn de hort'
kaj la fajron de ruĝa tegol'.
Kaj eĉ en vesper'
ĉe la bord' de l' river'
sur humida sablo de plaĝ'
malgraŭ la lac'
sur la hejma spac'
ne finiĝis mia vojaĝ'.
Unue, l' ebria servisto lanterna
iranta post troa kunsido taverna.
Kaj plu — la eksperto de kloŝa sonoro
sakranta la densan obskuron de l' horo.
Kaj en la azilo de la katedralo
la majstro orgena ĉe nova ĥoralo.
Ĉi lasta vidante ŝin tremis kaj lasis
la notojn disfali, sed ŝi tuj forpasis.
— En la arbar' kun abatis' konifera
sub la abio kie naskiĝas roj'
inter radikoj estas kaverno subtera —
tien, al barba oldulo kondukas la voj'.
Tie kun kverka skatolo li sidas subbranĉe,
tamen ne ĉiu kapablas rimarki lin ĉar
nur la elitaj personoj naskitaj dimanĉe
povas ricevi la donon de l' sorĉa arbar'.
(Mi konas vian vervon —
Irante tra arbar'
vi farus hundan servon
kun krudo de barbar'.)
Mi mortas pro la febloj de la mondo,
Ĉiela Patro estas nur fabelo,
l' eterno de l' spirito — iluzi'.
Sed mi ne volis esti detruita
kaj sub la suno mi vegetis dum
ok dekoj jaraj kaj la lastan dekon
mi trenis trans la marĉo kontinua
de l' morbo kiu trafas ĉiujn nin —
de la sinila velko de la karno.
Sed mi postlasas ion por la vivo
kaj testamentas riĉan heredaĵon
por la serĉanta fundojn de la est':
Al oriento de ĉi tiu tombo,
post marĉo, en arbaro estas kamp',
sur ĝi ĉe sorpo kuŝas muska ŝtono
kaj sube, en botelo — manuskripto
kun la formulo de la tuta mond'.
Do estu flora lia hort'
kaj forta via am',
ne dubu, por li tio estas nur vort'
ĉar li plenumas la volon de l' sort'.
Li ne revenos jam.
Vanas postkuro, kiel al lamp'
flugas en nokto tine',
Li iras antaŭen, neniu stamp'
restos por vi sur tenaca kamp'.
Li ne revenos, ne.
Kiam l' unua atingos la fonton
la olda, pro certa pago,
dece aranĝos edifan renkonton
al tiu amiko de vago.
Kaj la alia, amiko de vero,
jam lasis la firman grundon
baldaŭ kaj sen superflua sufero
li trovos la veran fundon.
Komence mi preskaŭ jam dronis kaj en la unua moment'
ne sciis eĉ venki l' antikvan panikon de l' sent'.
Sed baldaŭ mi notis unuajn kaj ĉefajn regulojn de l' pas'
kaj nun mi sukcese boardas en alna amas'.
Vi diros — por kio, pro kio la risko de tiu vojaĝ'?
por kio ne aŭdi la simplajn avertojn de l' saĝ'?
Mi pense respondos pri tio al vi (kaj samtempe al mi)
post lego kaj takso de mia subŝtona premi'.
Prenu, apertu
kaj estu feliĉa
tie, sub l' arbo
ĉe l' loko kondiĉa.
Do kio estas tiuj strangaj monologoj, kiujn mi prezentas por lego: ĉu abstrakta kaprico reflektanta nur fragmentaron de humoro? ĉu poezia fabelo, kies konsisto ie bezonas divenon?Alen KrisĜusta estas la lasta respondo. Jes, tio estas enigma rakonto, sed en si ĝi havas ĉion necesan por la kompreno, kaj la imago helpos rekrei la detalojn.
Mi vere amas ĉi tiun poemon ĉar en ĝi sonas por mi nostalgia muziko de la alia vivo, de tiu, kiu ĉiam estas, sed kiun ni plejofte preterpasas. Ĝia pulso oscilas en la ritmoj de la versoj kaj en iliaj melodioj vagas ĝiaj sentoj.
Mi volas ke por iu el vi resonu tiu muziko.
Eldonis Sezonoj (1996)