Vortoj de Komitatano Z
Du puĉoj
Monda politiko ŝajnas esti kampo, sur kiu gvidantoj de UEA ne paŝas tre
lerte. Freŝa glito okazis pri la Azia Esperanto-Kongreso, kiu estis planita
por marto en Nepalo. Reĝa puĉo en la montara lando devigis la organizantojn
prokrasti la kongreson ĝis aŭgusto, kun la rezervo, ke eble eĉ tiam
la lando ne estos sufiĉe trankvila por gastigi la kongreson.
Estis saĝe prokrasti la kongreson, sed kial oni entute elektis tiel
eksplodiĝeman landon? Hori Yasuo, la prezidanto de la Komisiono pri Azia
Esperanto-Movado klarigis, ke kiam oni faris la decidon, ĉio estis trankvila
kaj la invitintoj certigis, ke tiel restos. Laŭ li ĉiu lando kaj urbo
estas riska loko, ĉar katastrofoj kaj terorismaj atakoj povas neatendite
okazi ĉie. Konsentite. En Nepalo tamen ne okazis io surpriza, sed gerila
milito kirlas la landon jam de longe. Lastatempe la situacio estis malpliboniĝanta,
kun aldona spicaĵo la kortega sangobano fare de ebria kronprinco, el kiu
rezultis surtroniĝo de malpopulara reĝo. Tiuj, kiuj elektis tiel riskan
lokon por iom grava Esperanto-kongreso, estis naivuloj sen juĝopovo. Ne
estas klare, ĉu al ili apartenis ankaŭ la estraranoj de UEA. La lokon
por la Azia Kongreso ŝajne elektas la komisiono, sed tiel grava decido
verŝajne bezonas aprobon de la Estraro de UEA.
La nepala sperto devus averti pri riskoj, je kiuj UEA povas implikiĝi,
se ĝi lasas tro da aŭtonomio al sensperta komisiono. En siaj unuaj komentoj
prezidanto Hori Yasuo obstine spitis la kialojn de la prokrasto kaj instigis
la aliĝintojn tamen vojaĝi al Nepalo. Tuj poste, eble pro interveno el
Romo aŭ Roterdamo, li retiris siajn vortojn kaj imputis ilin al LKK. Li
certe ne estis pensinta, kiu ricevus la fakturon, se io terura okazus al
tiuj, kiuj laŭ tia instigo tamen irus al lando, kien la ministerioj de
eksteraj aferoj en normalaj landoj jam antaŭ la puĉo malkonsilis vojaĝi.
La pli altaj estroj de UEA eble instinkte pensis pri la riskoj, memorante,
ke nur grandioza bonŝanco evitigis al UEA katastrofon en 2000, kiam la
palestina intifado ekis nur monaton post la Tel-Aviva UK.
La nepalan puĉon sekvis alia en Togolando, kie estas la Afrika Oficejo
de UEA. La puĉo celis daŭrigi diktaturon, kiu katenas la landon jam jardekojn.
Kiel UEA povis starigi oficejon en tia lando? Estas ankaŭ nebule, kion
ĝi reale faras, kaj ĉu la movado iel rericevas la eŭrojn, kiujn ĝia
vivteno voras. Mencioj pri ĝi en la gazetaro trudas la impreson, ke ĝi
estas pli togolanda ol afrika oficejo. Se ne estas tiel, ĝiaj dungitoj
devus pli bone zorgi pri sia bildo. Ili estus ankaŭ ĝustaj homoj por
rebati al Bernard Golden, kiu antaŭ 20 jaroj argumentis, ke la misiado
por Esperanto en Afriko estas sensenca kaj neniam repagos sin. Afrikanoj
povus nun demandi, ĉu la eĉ pli kostaj investoj en Bruselo je oficejo
kaj tutpaĝaj gazetreklamoj iam repagos sin, kaj ni aliaj povas nur bedaŭri,
ke la skribmaŝino de Golden eksilentis antaŭ ol komenti ilin.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2005, №3 (125).
Restas du jaroj
La Estraro de UEA plenumis preskaŭ trionon de sia mandato, sed eĉ forta
lupeo ne helpas distingi, ĉu ĝi atingis ion konkretan. Optimisto dirus,
ke ĝi uzis la tempon por plani kaj ke fruktoj venos poste. Espereble ili
pravas, sed devus jam aperi almenaŭ kelkaj ĝermoj el la semoj, kiujn
la dua teamo de Renato Corsetti semis. En tio, kion ordinara aktivulo povas
observi, nenio elstaras. Restas por vidi, kion la estraranoj skribos en
sia unua jarraporto.
Unu afero klaras: la prezidanto estas la plej aktiva estrarano. Li ŝajnas
vivi tage-nokte apud komputilo, ĉar li mesaĝadas tiel amase, ke oni akuzas
lin pri spamado. Unu temo ripetiĝas en liaj mesaĝoj: serĉado de agantoj
por tio kaj jeno, sed same ofte li plendas pri manko de reago. Ĉiu ajn,
kiu sin anoncas, povus iĝi komisiito de UEA, sed regas granda apatio.
Pri la gekolegoj de Corsetti ne estas multe da spuroj. Mi volus kredi,
ke ili silente diligentas malantaŭ la bruo de retlistoj, kie ĉefe eksponas
siajn frustriĝojn babilemaj nenifarantoj, sed mi dubas.
Kio ajn estas la vero pri la laboremo de la teamanoj de Corsetti, ili
estas anonima grupo. Granda publiko ne konas ilin kaj eble eĉ iuj komitatanoj
jam forgesis, kiujn ili elektis en Pekino. Eĉ se la gvidantoj estus plej
diligentaj laborformikoj, tio ne sufiĉas por vivigi kaj antaŭenigi socian
movadon, se ili ne havas prestiĝon ĉe tiuj, kiujn ili devus gvidi. Tio
validas ankaŭ pri UEA. Ne necesas esti eta Lapenna, sed estrarano devus
havi almenaŭ palan aŭreoleton, kies radiado alvokus ĉe simplaj membroj
ian admiron. En iu intervjuo unu estrarano tamen emfazis mem esti nur simpla
membro. Ho ve! Simplaj membroj ĝuste atendas, ke la gvidantoj ne estu
simplaj. Alie eblus elekti ilin per lotumo.
Ju pli da tempo pasas post la elektoj en Pekino, ŝajnas des pli klare,
ke el ili povis rezulti nur tiu febla grupo, kiun ni ricevis. Malgraŭ
du triamondaj anoj el pli juna generacio, ĝi estas la lasta raŭka elspiro
de malnova TEJO-amikaro el la 1960-aj jaroj. Ĝi tamen havas ŝancon gajni
por si afablan piednoton en la analoj de UEA, se ĝi konscias pri sia propra
nepovo iniciati ion kvalite novan kaj kontentiĝas senpretende mastrumi
la domon ĝis la veno de novaj freŝaj fortoj. Pekino venis tro frue, por
ke ili aperu, ĉar la elektantoj ne konsciis pri ilia neceso kaj ili mem
ankoraŭ ne organiziĝis por sin proponi. Ankaŭ la financa, organiza kaj
oficeja kaoso ne allogis ilin.
Restas du jaroj ĝis la elektoj en 2007. Corsetti ne estos reelektebla,
pro kio ankaŭ tiuj ĝentiluloj ne havos skrupulojn, kiuj laste timis ofendi
lin, se ili proponus aliajn kandidatojn aŭ mem kandidatiĝus. Roterdamo
denove funkcias; do ne bezonos timi ankaŭ tiuj kun intelekta kapacito,
kiuj pretas disponigi sin nur kun la kondiĉo, ke ili povu fidi je tiu
ŝlosilo de la infrastrukturo de UEA. Mi ekkredas, ke en 2007 venos la
ŝanĝo.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2005, №6 (128).
Atendante duan direktoron
UEA disvastigis bonan novaĵon: ĝi jam havas pli da individuaj membroj
ol pasintjare kaj ĉi-jare la membraro eĉ superos 6000, kio laste okazis
en 2001. En tiu tumulta Zagreba jaro estis 6479 membroj, el kiuj kvazaŭ
per turno de mano malaperis pli ol dekono en la posta jaro, kiam la nombro
kolapsis al 5713.
Pri prognozata reatingo de 6000 membroj jam kelkfoje raportis gazetaraj
komunikoj de UEA. Ilia aŭtoro, kiu evidente estas ĝenerala direktoro
Buller mem, detenis sin de komentoj, kiuj povus esti pikaj al la post-Zagrebaj
kaj parte nunaj estraranoj, kun kiuj li en siatempaj polemikoj forte malkonsentis
pri la kaŭzoj de la membrofalo. Laŭ la estraranoj la kaŭzoj estis eksteraj,
laŭ Buller internaj. Nun Buller preferas silenti pri interpretoj, kvankam
li povus montri la statistikan evoluon kiel pruvon de sia pravo. Se vere
la falo okazis pro eksteraj fortoj — precipe de fuĝo al interreto for
de gazetoj, libroj kaj organizaĵoj — ĝi devus plu daŭri. Se UEA jam
ĉi-jare reatingos la nivelon de 2001, la klarigoj de la post-Zagreba estraro
pruviĝos kamuflaj pretekstoj.
Gvidantoj de ĉiu ajn alia organizaĵo tamburus pri kreskanta membraro,
ĉar normale tia populariĝo de asocio indikas ankaŭ popularecon de ĝiaj
gvidantoj. La estraro de UEA emas tamen silenti pri la bona evoluo. Jam
pasintjare estis kresko, sed anstataŭ fiere reliefigi ĝin en la enkonduko
de la agadraporto pri la jaro 2004 ĝi ŝovis tiun informon en la finan
ĉapitron pri administrado, kvazaŭ ĝi estus nur administra detalo. Tiu
malpromocio de esenca informo tamen samtempe estis neintence denunca: pri
la forkuro de membroj ja multe kulpis ĝuste la disfalo de la administra
strukturo, la Centra Oficejo, kiu ĉefe respondecas pri la produktado de
servoj, por kiuj la membroj kotizas. Ju malpli oni parolas pri la nuna
pozitiva tendenco, des malpli necesas ĝin klarigi. Pli bone do silenti,
ŝajnas pensi la estraro.
La reatingo de 6000 membroj koincidas kun la rekuniĝo en la CO de la
sama direktora paro, post kies foriro UEA falis sub tiun limon. Meze de
la jaro Buller revenigis sian longtempan dekstran manon Pasquale Zapelli,
kvankam sen direktora titolo kaj ne plentempe. Sen tiuj limigoj lia reveno
eble ne estis digestebla al Renato Corsetti kaj Ans Bakker, la reelektitoj
el la antaŭa estraro, kiu suspendis la du-direktorecon kiel “troan lukson”.
En la koridoroj en Vilno ŝvebis tamen susuroj, ke Buller planas restarigi
ĝin, kiam la financa resaniĝo de UEA tion permesos. Ĉar la buĝeto,
komponita de Buller mem, ne antaŭvidas pli da oficistoj ol nun, li eble
kalkulas pri dua direktoro en la elektojaro 2007. Por ke Jokohamo ne fariĝu
nova Zagrebo, la elektokomisiono certe aŭskultos liajn dezirojn pli atenteme
ol en 2001, precipe ĉar membras en ĝi István Ertl, unu el la Zagrebaj
demisiintoj. Multa roterdamologia talento ne necesas por diveni, ke unu
el la deziroj-postuloj de Buller estos havi kundirektoron apud si.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2005, №10 (128).
Vojmezaj esperoj
La regoperiodo de la nunaj gvidorganoj de UEA jam transpasis la vojmezon.
Anemia estis la pasado ĝis nun, kaj multa skeptiko eĉ ne necesis por
tion prognozi jam ĉe la komenco. La nun vivantaj movadanoj neniam spertis
pli senkoloran estraron ol la dua teamo de Renato Corsetti, kiu mem estas
la sola, pri kies ĉeesto en la teamo la publiko konscias, ĉar signalojn
pri aliaj ĝi ne povas detekti.
Estas malfacile kompreni, ke la laborkapablo kaj produktiveco de la
gvidorganoj de nia monda tegmento estas tiel minimumaj. Antaŭe la komitatanoj
povis renkontiĝi nur unufoje jare dum la UK. Krome la estraranoj havis
unu kunsidon inter la kongresoj. Diskutado inter la kunsidoj estis malfacila,
ĉar ĝis antaŭ kelkaj jaroj ĝi okazis kiel en la tempo de Zamenhof,
per letera korespondo, kaj telefoni kostis multe. Kiam aperis la retpoŝto,
ne mankis ĝojkrioj, ke ĝi revoluciigus la laboron de la UEA-organoj,
kiuj povus tutjare trakti aferojn preskaŭ kiel en ordinara kunveno. Sekvis
elreviĝo. Nenio ŝajnas indiki, ke serioza diskuto okazas interkongrese.
Eĉ dumkongresaj diskutoj degeneris de tiuj, kiujn mi memoras el la 1960–1970-aj
jaroj, kaj la tempo verŝajne ne rozkolorigis mian memoron.
Eble temas pri tio, kio okazas ĉie en la moderna mondo. Malaperis grandaj
personecoj, kiuj donis koloron al la socia vivo ekde kluboj ĝis landa
registaro. Ilia karismo altiris kaj mobilizis homojn. Ili elvokis naturan
respekton al la organizo, kiun ili reprezentis, kaj la membroj, voĉdonantoj,
ktp., sentis preskaŭ familiecan proksimecon al la organizo. Modernaj gvidantoj
estas sekaj fakuloj, kun kiuj ordinara homo ne sentas ligon. Ili povas
esti alte edukitaj kaj tamen nekleraj, dum veraj gvidantoj bezonas ĝuste
kleron por esti kapablaj vidi trans la hodiaŭon. Se ili ĝin havas, ordinaruloj
tion sentas, respektas ilin kaj sekvas ilin.
El la anemio de la gvidantaro de UEA rezultas, ke la asocio evoluas
senstire. Neniu povas percepti, ke ruĝa fadeno iras tra la tuto. La oficiala
revuo ilustras tiun situacion. Ĝia enhavo impresas kiel senkohera kunŝutaĵo
de hazarde ricevitaj tekstoj, sed tio nur respegulas la realon. Ankaŭ
la redaktoro ne trovas kapteblan fadenon en la asocia praktiko. Post jaro
kaj duono UEA elektos prezidanton kaj estraron, kiuj gvidos la asocion
ankaŭ en 2008, kiam oni festos ĝian 100-jariĝon. En 1986 oni ĝojis
povi reelekti en Humphrey Tonkin karisman gvidanton por la Jubilea Jaro
de la lingvo. Ĉe la elektoj en 2007 oni prenu kiel kriterion por la nova
prezidonto, ke li (ŝi?) estu vaste konata, prestiĝa, klera. La 100-jariĝo
de UEA estos okazo doni revivigan impulson al la movado, sed por eluzi
la okazon necesos konvena prezidanto. Se Mark Fettes disponeblos nur ekde
2010, la elekta komisiono tenu varmaj siajn kontaktojn kun Tonkin kaj John
Wells. Por ke en 2008 oni povu iri al UK kun la espero reentuziasmiĝi
en la inaŭguro, la elekteblo ne estas pli riĉa, sed — recikligi estas
verde.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2006, №1 (135).
Strategia elekto fariĝis Pandora skatolo
“Danĝera ludo en Togolando”, — alarmis Libera Folio en oktobro.
La togolandano Gbeglo Koffi, kiu longe ĝuis la rolon de afrika fetiĉo
en UEA, ekamindumis kun la Esperanta Civito, kio ne povis esti favore rigardata
en UEA. La evoluo kulminis jarfine, kiam UEA ne daŭrigis kontrakton pri
la Afrika Oficejo, kiu ĝis tiam troviĝis en Instituto Zamenhof, privata
lernejo de Koffi financata de nederlandaj karitataj fondusoj kaj privataj
mecenatoj. En januaro UEA anoncis translokiĝon de la oficejo al la najbara
Benino. Koffi rebatis per fondo de Afrika Centro Esperantista, sub kies
nomo li komencis dissendi insultojn pri la gvidantoj de UEA.
Maturiĝis do la afrika Esperantujo, ĉar ĝi havas sian unuan skismon,
kvankam pri lokaj skismoj oni raportis jam multfoje. En Afriko kvereloj
pro envio kaj ĵaluzo havas fekundan grundon. Pro premaj vivkondiĉoj oni
kaptas ĉiun pajleron, kiu povus promesi plibonigon. Ankaŭ Esperanton
oni lernas revante pri mono kaj ŝanco eskapi al la Nordo. Kiam la realo
malkaŝas sin, multaj kabeas kaj tiuj, kiuj restas, ekdisputas pri la magra
mono el Roterdamo. Por iuj la revo pri mono kaj elmigro tamen realiĝis
danke al la donacoj de romantikemaj eŭropanoj kaj malavareco de UEA. Populara
eskapvojo estis UK, sed ankaŭ aliaj renkontiĝoj taŭgis. Iliaj organizantoj
pretis multe peni por venigi gastojn el Afriko, esperante, ke ilian ĉeeston
rimarkus ĵurnalistoj. Ne malofte tamen okazis, ke post la kongreso neniu
plu rimarkis ilian ĉeeston, ĉar ili malaperis. Feliĉe almenaŭ kelkaj
restis aktivaj en la movado de sia nova loĝlando. Ili meritas rekonon
male al tiuj, kiuj misuzis la naivecon de aliaj.
Gbeglo Koffi estas speciala, sukcesa kazo de afrikano. Li ne fuĝis,
sed anstataŭe li akiris lernejon, kiu en fotoj aspektas tre impone. Kiel
la unua afrikano en la UEA-estraro kaj la Akademio li estas la plej fama
afrika esperantisto. Pri lia laboro kiel estrarano mankas observoj, krom
la atesto de Michela Lipari, kiu reage al Koffi en reta diskuto komprenigis,
ke ŝia kolego dormis en la kunsidoj. Okazis, ke en tiu diskuto Koffi montris
sin senscia pri kulturaj aferoj, kvankam kulturo estis lia fako kiel estrarano.
Skribante pri esperantologia kurso en Togolando, kun Giorgio Silfer kiel
profesoro, Koffi resumis, ke UEA portis al Afriko akuzativon, sed necesis
la Civito por porti tien kulturon. Oni demandas sin, pri kiuj ridi plej
multe: pri Koffi aŭ pri tiuj, kiuj levis lin sur la podion de UEA.
Antaŭ 20 jaroj Bernard Golden verve artikolis kontraŭ la uzo de mono
en Afriko, kiu laŭ li bezonis panon anstataŭ Esperanto. Estas bele por
la publika bildo pri Esperanto, ke ĝi estas parolata en Afriko, sed Golden
ne malpravis. Sufiĉis malpli da mono por atingi decan rezulton en Afriko,
kiu por UEA fine fariĝis Pandora skatolo. Kial UEA ne prioritatigis Ĉinion?
Tio estus investo, kiu repagus sin multoble, ĉar Ĉinio difinos la estontecon
de la mondo. Malfruas penti.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2006, № 4–5 (138–139).
Ne ridi, sed objektive analizi
La komentario Strategia elekto fariĝis Pandora skatolo
de Komitatano Z (LOdE, 2006, 4–5) prezentis la aferojn ĉirkaŭ la translokigo
de la Afrika Oficejo de Togolando al Benino, kaj aldonis pliajn vortojn
pri Gbeglo Koffi kaj pri la afrika movado. Ĝi enhavas kelkajn misinformojn,
kiujn mi rekomentas ĉi-sube:
1) Afrika Centro Esperantista (ACE) aperis en oktobro 2005 kaj konkretiĝis
en decembro. Ne la translokigo de Afrika Oficejo (AO) al Benino fondigis
ĝin.
2) Estas vere, ke Gbeglo Koffi forte reagis kaj plu reagas al sintenoj
de la estraro kaj ĝenerala direktoro, sed insultis neniun. Tion li faris
ne nome de ACE, sed je propra nomo. Kial li akre kritikas la gvidantojn
de UEA, tion li klare montris al ili kaj ankaŭ tra siaj artikoloj. Tiuj
ĉi gvidantoj estas malsinceraj, mensogas, manipulas kaj tordas la veron.
Pruvojn pri tio Koffi jam montradas al la estraro kaj ĝenerala direktoro
de UEA.
3) Michela Lipari trovas, ke Koffi dormas dum kunsidoj. Kiam diskutoj
estas tute nenecesaj kaj tedaj, sed iuj vortolakse ĵetas ĉion ajn sur
aliajn, iuj el tiuj ĉi somnolas. Dum kunsidoj estraraj somnolas pluraj
estraranoj sed ne samtempe. Tion ofte faris ankaŭ Michela kaj ankaŭ aliaj
kunvenantoj. Michela havas sian manieron moki ĉiujn, tute forgesante,
ke en ŝi estas multaj mankoj, eĉ ne nekapablo starigi veran raporton
pri kunsido.
4) La gvidantoj de UEA havas neniun planon realigeblan pri edukado en
Afriko. Eĉ la akuzativon, kiun scias afrikanoj, preskaŭ nur Hans Bakker
kune kun siaj kunlaborantoj kaj lernintoj afrikanoj instruas. Ili semetas
ankaŭ pri kulturo, sed la monumentan laboron pri kulturo ĵus faris Giorgio
Silfer per la esperantologia seminario en Afriko.
5) En sia dua mandato en la estraro de UEA, Koffi zorgis ankaŭ pri
kulturo kune kun Humphrey Tonkin. Li tute ne postulis tiun ĉi taskon,
sed dum la taskodivido Renato ŝovis ĝin al li kun la diro: “Tie estas
nenio por fari, sed Humphrey Tonkin faros la laboron kun vi”.
6) Esperanto ja donas laboron, kaj eĉ la redaktoro de La Ondo de
Esperanto kaj aliaj homoj vivtenas sin per Esperanto. Tiel ili uzas
Esperanton laŭ la Deklaracio pri Esperantismo de la Bulonja Kongreso de
1905. Ankaŭ afrikanoj siamaniere uzas sian Esperanton, kaj laŭ tiu deklaracio
ili kulpas pri nenio. Ne nur afrikanoj profitis de Esperanto por resti
en riĉmondo. Certe tion scias multaj personoj, sed ĉar nur Afriko estas
taksata, oni ĉiam parolas pri ĝi.
7) Sub la artikolo estas “Komitatano Z”. Pri kiu tio temas? Kial
kaŝnomo? S-ro Koffi neniam kaŝas sin kaj montras sin al la aliaj per
siaj artikoloj. La Ondo de Esperanto rifuzis artikolon kun klara
mencio pri la aŭtoro, sed aperigis alian rilate la saman temon sed kun
kaŝita nomo de la aŭtoro. La Ondo de Esperanto tamen nomas sin
sendependa.
Ĉu ĝi devas ricevi instrukciojn el la ekstero aŭ ĉu ĝi estas simple
subaĉetita? Eble la redaktoro ricevis riproĉojn de UEA-gvidantoj pro
la artikolo de Hans Bakker en lia magazino pri la lastaj ŝanĝoj en la
agado de UEA en Afriko. Nun tiu ĉi redaktoro volas montri al tiuj gvidantoj,
ke li lojalas al ili. Ĉu UEA estas propraĵo de kelkaj, al kiuj Esperantistoj
devas ne nur obei, sed ankaŭ adorkliniĝi, dum ili surtretas aliajn? Decas
mencii, ke la redaktoro de La Ondo de Esperanto estas eldonisto
kaj UEA estas potenciala kliento lia. Sendube li tiel protektas sian komercan
rilaton kun UEA, uzante dirojn ne pruvitajn fare de Esperantistoj kun rasismaj
tendencoj.
8) Tute ne estas skismo en la afrika movado, kiel tion volas la estraro
kaj ĝenerala direktoro de UEA. ACE forte laboras, eĉ helpante al AO.
Tion vere ne scias Komitatano Z, kiu demandas pri kiuj ridi: “pri Koffi
aŭ pri tiuj, kiuj levis lin sur la podion de UEA”.
La unua demando estus kial ridi? Ĉu pro la laboroj sindediĉaj de Koffi
por Esperanto kaj pro la multjaraj laboroj de Hans Bakker aŭ pro la senbazaj
informoj en la artikolo?
Bone informitaj Esperantistoj ege nervoziĝus pro la kondutoj de la
estraro kaj ĝenerala direktoro de UEA pri ties faroj kaj ofendiĝus pro
la komentario de Komitatano Z, ĉar montriĝas, ke tiu ĉi aŭtoro simple
nenion komprenas pri la afrika movado sed nur uzas la mensogojn de la estraro
kaj ĝenerala direktoro por kalumnii. Plie, eble oni povus ankaŭ ridi
pri la redakcio de La Ondo de Esperanto, kiu ne povis scii per kiu
artikolo malfermi la numeron 4–5 de tiu ĉi magazino. Tiu rido povos
frapi ankaŭ UEA-gvidantojn, kiuj intermiksas E-organizaĵojn kun politikaj
partioj kaj tiel draste kontraŭas siajn “opoziciantojn”.
Nun estas la momento ne ridi, sed objektive analizi la aferojn por vidi,
ĉu ĉiu homo en la estraro de UEA vere taŭgas por gvidi tutmondan organizon,
kaj ĉu la nuna ĝenerala direktoro de UEA vere taŭgas por tiu ĉi posteno
de manaĝero. Estus pli bone okupiĝi pri tiaj analizoj ol ridi pri iu.
Necesas ankaŭ al la redakcio bone informiĝi pri vereco de aferoj, antaŭ
ol aperigi ilin. Ĉiuj ni klopodu por la disvastigo de Esperanto, neniam
anatemante iujn, kiel faras UEA-membroj, precipe UEA-gvidantoj, kiuj tiel
kontraŭas iujn, kiujn ili konsideras potencigeblaj kandidatoj por siaj
postenoj kaj ĉiel misinformas pri ili, ke tiujn ĉi ankaŭ aliaj Esperantistoj
malŝatu.
Gbeglo Koffi (Togolando)
La Ondo de Esperanto, 2006, №7 (141).
Nordkorea vento en UEA
Sekretemo infektis nian mondan asocion. La pinton atingis Michela Lipari,
sekretario de la Belartaj Konkursoj, kiu unue publikigis la rezultojn de
la ĉi-jara konkurso dum publika programero en la UK kaj tuj poste deklaris
ilin sekretaj, por ke UEA povu diskonigi ilin tra siaj oficialaj kanaloj.
Imagita povo super aliaj verŝajne donis grandan plezuron al nia serĝentino,
sed la lerta redaktoro de Libera Folio premiis ŝin per publika
ridindigo. Plej bone ridas, kiu laste ridas.
Lipari ne estas la sola kaŝemulo en UEA. Pli serioza estas la deziro
de Lee Chong-Yeong sekretigi la elekton de la nova estraro. En Florenco
la eksprezidanto, nun ano de la elekta komisiono, anoncis, ke la kandidatoj
devos resti sekretaj “ĝis la lasta minuto”. Eĉ tiam la membraro ne
ekscius ilin, ĉar la komisiono “rajtas informi nur la komitaton”.
Lee diras, ke lia celo estas apliki la “azian kutimon” ŝpari al la
malvenkintoj perdon de vizaĝo. Ĉu estas interkultura analfabeteco dubi
la pravon de Lee? Oni ne perdas vizaĝon, se oni perdas en demokratia elekto.
Tio certe validas ankaŭ en aziaj demokratioj, kie elektoj sur ĉiuj niveloj
de la publika vivo estas jam establita praktiko kun venkintoj kaj venkitoj.
Sendepende de kulturaj diferencoj la elektoj devas sekvi la regulojn
de UEA, kiuj siavice sekvas la leĝojn de Nederlando. La komisiono devos
raporti pri kandidatoj jam kelkajn monatojn antaŭ la elektoj, ankaŭ pri
tiuj, kiujn ĝi ne rekomendos. Kiam la raporto atingos la komitaton, ĝi
ne plu estos konfidenca. En tiu ĉi rubriko ni ofte pledis por kreo de
elekta etoso en UEA kiel ŝanco por ĝenerale aktivigi la membraron. Tiurilate
vasta publikeco tra la tuta elektoprocezo estas nepra kondiĉo. Baldaŭ
UEA ekserĉos kandidatojn por komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn
membrojn. Ĉu al la fina baloto oni allasos nur tiom da kandidatoj, kiom
oni elektos, por ke neniu perdu vizaĝon? Ĉu imiti TEJOn, kie por ses
komitatanoj B aperis du kandidatoj?
Alia eksprezidanto, kiu ekstaris kontraŭ la “tiel nomata demokratio”,
estas Humphrey Tonkin. Li volas, ke la komisiono proponu estraron kun nur
unu kandidato por ĉiu loko. “La komitato miskomprenas sian rolon, se
ĝi kredas esti parlamento”. Tonkin elreviĝis, ĉar la komitato kutime
produktas estrarojn, kies anoj poste plejparte montriĝas netaŭgaj. Estas
tamen danĝere malpromocii la komitaton al nura stampilo de la elektokomisiono
aŭ de kiu ajn alia grupeto de saĝuloj. Oni vere devas koncepti ĝin kiel
parlamenton, ĉar tiel oni emfazas ĝian rolon en la demokratio de UEA.
Elekti kaj kontroli la estraron estas la kulmino de tiu rolo. La komitato
reprezentas la membrojn kaj tiel donas al ili la senton, ke UEA estas ilia
asocio. Se ĝi estus kastrita tiel, kiel Tonkin proponas, forfalus bazo
de tiu sento. Cetere, se la komitato emas elekti fuŝajn estrarojn, kiel
ĝi povus esti pli sukcesa elektante la estrar-elektan komisionon?
Ju pli da kandidatoj kaj ju pli da publikeco, des pli bona la rezulto.
Norda Koreio ne estu la modelo.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2006, № 8–9 (142–143).
Komitatano Z estu prezidanto de UEA!!!
Neniu diris tiel dum la “malfermita kunsido” de la UEA-elektokomisiono,
kiu okazis dum unu horo kadre de la pasinta UK en Firenze. La malfermita
kunsido estis programita en la kongreslibro kaj publike anoncita sur la
kongreskuriero.
Ĉirkaŭ 20 kongresanoj, inkluzive de Humphrey Tonkin kaj Renato Corsetti,
partoprenis. La partoprenintoj estis petitaj esprimi siajn opiniojn pri
la preferindaj ĝeneralaj kriterioj de la kandidatoj de la venontaj UEA-estraranoj.
Aŭskultante la preferindajn kriteriojn, oni povus pensi la rekomendinda(j)n
aŭ elektinda(j)n kandidato(j)n. Por rekomendi nomo(j)n de specifika(j)
kandidato(j), la rekomendantoj estis petitaj skribi rekte al unu el la
4 elektokomisionanoj, kies retadresoj estis distribuitaj dum la kunsido.
La Revuo Esperanto ankaŭ petis tiel. (Mia spiono informis al mi,
ke ili jam ricevis “kelkajn” nomojn).
Krome, iu ajn povas skribi aŭ paroli kun iuj ajn por rekomendi sin
mem aŭ alia(j)n taŭga(j)n kandidato(j)n. Eĉ nun en Esperantujo, iu ajn
povus krii: “Komitatano Z estu la venonta prezidanto!”, kvankam eble
tre maloportune estus krii tiel laŭte surstrate en Norda Koreio.
Mi aŭdis, ke la elektokomisiono aŭskultos ĉiujn rekomendojn kaj raportos
pri sia rekomendo al la Komitato en marto venontjare, ĉar la komisiono
estas tiel taskigita de la Komitato. Dum la komitatkunsido en Jokohamo
en aŭgusto venontjare, la komitato diskutos la finan raporton de la komisiono
por konsideri la rekomenditajn kandidatojn, aŭ iu ajn komitatano povas
rekomendi alia(j)n kandidato(j)n por elekti. Ni ankoraŭ havas longan tempon
pripensi aŭ rekomendi.
Ŝajnas, ke la informanto de Komitatano Z ne estis tiel efika kiel malnova
KGB, aŭ li havas problemon en sia aŭdkapablo. Aŭ, “la nordkorea vento”
blovas ne en Rotterdam, sed pli norde. (Vidu:
Nordkorea
vento en UEA en La Ondo de Esperanto, 2006, №8–9, pĝ.
2)
Komitatano Ikso
La Ondo de Esperanto, 2006, №10 (144).
Mi ne perceptis nordkorean venton
Komitatano Z elektis en №8–9 dubindan titolon Nordkorea
vento en UEA kaj faris eraran konkludon. Mi ĉeestis la kunsidon
de la elekta komisiono kaj ne perceptis nordkorean venton. Ankaŭ mi komprenas,
ke la elekta komisiono volas procedi konfidence, tute prave. UEA ne estas
politika organizo, sed asocio. En kiu asocio aŭ firmao oni informas pri
eblaj kandidatoj por la direkcio? Gazetoj povas klaĉi kaj fari supozojn,
ankaŭ Libera Folio. Komitatano Z certe scias, ke ne estas facile
trovi taŭgajn kandidatojn por la estraro de UEA manke de interesatoj kaj
pro honorofica laborego. Mi fidas, ke la elekta komisiono prezentos la
plej bonan eblan solvon. La komitato estas libera akcepti aŭ rifuzi la
proponojn.
Bruno Graf
La Ondo de Esperanto, 2006, №11 (145).
Defendi la jam fositajn sulkojn
Esperantujon skuas minacanta malfondo de la Esperanto-redakcio de Pola
Radio, kies sorto eble jam estas sigelita de la nova direkcio. La obskure
dekstra kaj makartisme paranoja ŝtata regantaro akaparas la oficialajn
informkanalojn kun decidaj paŝoj. Al la Esperanto-redakcio oni imputas
komunisman influon. Ĝia estrino ja estis dungita dum la socialisma reĝimo
kaj pluraj tiamaj mohikanoj plu asistas ŝin.
Ne estus perdo ne plu aŭdi propagandon de registaro, kiu estas unu
el la plej mallumaj en Eŭropo kaj honto por EU, kiu kokete lekcias al
aliaj pri demokratio kaj esprimlibero. Esperige ja estas, ke poloj mem
ekhontas pri siaj estroj, kies populareco jam multe falis. Se la registaro
tamen ne stumblos je internaj kvereloj, ŝanco pervoĉdoni pli bonan aperos
nur post kelkaj jaroj.
Tamen nur parte la programoj estas registara laŭtparolilo. Ili ĉiam
havis ĉefe kulturan enhavon kaj konsiderindan porcion dediĉis al Esperanto-temoj,
pro kio Varsovio fariĝis la plej populara stacio inter esperantistoj.
Ordinara esperantisto ja volas aŭdi en Esperanto nur pri Esperanto, ĉar
pri ĉio cetera onian scivolemon saturas la nacilingvaj komunikiloj. Iom
da politika liturgio estas eta ĝeno, kiun oni akceptas kiel naturan prezon.
Aŭdi ne postulas aŭskulti.
Koincide kun la minaco en Varsovio konvulsias Ĝangalo kaj ĝia
Internacia Televido. Kompetentaj observantoj dekomence ne promesis al ili
longan vivon, ĉar la ambiciaj celoj de ilia posedanto tro malkongruis
kun la deziroj de esperantistoj. Ili povis pli vaste kaj rapide sekvi la
Esperantan mondon per la ŝtata Pola Radio ol per la entreprenoj de Flavio
Rebelo, kiu esperis vivi el la poŝoj de esperantistoj. Rebelo mokante
ignoris ĉiujn, kiuj trovis Esperantujon tro eta merkato por liaj ambicioj.
Al niaj bezonoj bone respondas la pli modestaj informservoj kaj televidoj,
kiujn diversaj retfervoruloj jam starigis. Eble iu el ili kreskos al io
pli granda laŭ natura evoluo kaj sen monavida sintrudo.
Roman Dobrzyński trafe diris en Libera Folio pri la krizo en
Varsovio: “Ni devas defendi la jam fositajn sulkojn”. Ni vere eniris
stadion, en kiu ni defendu niajn atingojn kaj ne malŝparu fortojn por
aŭdacaj konkeroj. Pri tio ŝajnas konscii Buller, laŭ kiu la malapero
de Fonto estas pli serioza afero ol tiu de Ĝangalo. Corsetti
laŭte ekmobilizis siajn rotojn kontraŭ la planoj en Varsovio. Jen bonaj
signoj, sed la sulkojn devas defendi UEA, kiu estas mil membrojn malpli
forta ol antaŭ kelkaj jaroj. Eble la freŝaj batoj komprenigas al ĝiaj
gvidantoj, ke streboj plifortigi la pozicion de Esperanto ekster la propraj
vicoj ne sukcesos, se la propraj vicoj ŝrumpas. Landaj asocioj degeneras,
decaj landaj kaj fakaj revuoj malmultiĝas, libroservoj iĝas raraĵo.
Ĉu pri tio diskutas la estraro aŭ ĉu ĝi plu revas konkeri EU? Komitatanojn
la veraj problemoj ne interesas; anstataŭe ili faris komikan diskuton,
kiel “malfermi UK eksteren”. Restas ĉiam malpli por montri eksteren.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2006, №12 (146).
Elektoj en UEA… ĉu vere nun?
Kiu ne memoras, ke antaŭ tri jaroj estis elektoj en UEA, tiu ne divenas,
ke ĉi-jare ili denove okazos. Rara antaŭsigno pri ili estis la novjara
mesaĝo de prezidanto Renato Corsetti, kiu anoncis ĝin esti lia lasta.
Cetere la movada gazetaro kaj retlistoj prisilentas la aferon. Eĉ klaĉoj
ne estas. Ke ankaŭ la revuo Esperanto silentas, estas jam praktiko,
kvankam ĝuste ĝi devus esti la ĉefa instiganto de “elekta etoso”,
esprimo, kiun Osmo Buller iam vartis sed kiun eĉ li nun evitas. Anemio,
apatio, pasiveco ĉie.
Formale la elektokomisiono devas prepari la elektojn. Pro nekomprenebla
kialo unu el ĝiaj membroj estas Edvige Ackermann, eĉ ĝia gvidanto. Tiun
rolon ŝi havis ankaŭ en la antaŭaj elektoj, kiam ŝia funkciado estis
kritikata pro kaoseco kaj malobservo de reguloj. Unue ŝajnis, ke ŝi faris
el tio pravan konkludon, ĉar jam antaŭ la UK en Pekino ŝi paŭte deklaris
en la reto, ke ŝi rifuzas plu resti komitatano. La aliaj komitatanoj bezonis
nur unu jaron por forgesi ŝian stumbladon kaj ree koopti ŝin kiel komitatanon
kaj elektokomisionanon. Pruvita maltaŭgeco ne aperis kiel malhelpo. Aŭ
ĉu oni bonvole donis novan ŝancon? En koridoroj oni flustris, ke ŝi
bezonis gravan postenon por povi pavi hejme en Italio, precipe fronte al
Michela Lipari, kun kiu ŝi kronike malpacas. Aliaj rebatis, ke kvankam
la damoj febrigas la italan movadon kverelante trans ĉies kapoj, sur mondaj
podioj ili vivas en simbiozo.
Nun ni jam scias, ke Ackermann ne lernis sekvi la regularon. Minimume
ses monatojn antaŭ la UK — komence de februaro — la komisiono devis
raporti pri kandidatoj kaj cetera progreso de la elektopreparoj. Tio ne
okazis, sed tamen Ackermann povas dormi trankvile, ĉar neniu komitatano
plendis. Tiuj, kiuj ne interesiĝas, ne plendas. La letargio, kiu plagas
UEA, kulminas en ĝia supera organo. Eĉ la afabla Corsetti komencis komenti
la superan komaton per malpli karesa elekto de vortoj anstataŭ plu konsoli
sin, ke en ĉiu alia niĉo de la asocio estas pli da vivo ol ĉe la supro.
Ĉu pli viva niĉo estas la estraro? Mi dubas. Oni apenaŭ rimarkas
ĝin, kvankam ĝuste ĝi devus sendi motivigajn impulsojn ĉiudirekten:
al la komitatanoj, komisionoj, landaj kaj fakaj asocioj, kaj al la membroj.
Kien malaperis estraranoj kun pli ol mezaj kapabloj, kleraj kaj larĝhorizontaj
movadanoj, kiujn aliaj rigardas kun respekto kaj fiero? Nun la estraro
ne radias ion, kio nature katalizus agadon ĉe aliaj. Ni esperu, ke ekkonscio
pri la interesoj de UEA igos la komitatanojn reelekti tute novajn kaj freŝajn
homojn, eble kun la sola escepto de Renato Corsetti, kiu ja meritas rekonon,
ke dum la pasintaj jaroj li ne estis superflua. Memori tamen, ke damo Edvige
estis reelektita malgraŭ fuŝa laboro, ne nutras esperon.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2007, №3 (149).
Duboj kaj esperoj pri nova Estraro
Je tiu ĉi tempo devus okazi la elektado de komitatanoj B de UEA. Ĝi ne
okazas, ĉar por sep lokoj anonciĝis kvin kandidatoj. Kia honto, precipe
se oni pensas, ke 15 homoj volas eniri la Komitaton laŭ rekta vojo kaj
esti elektitaj kiel komitatanoj C. Al multaj el ili propra komforto evidente
gravas pli ol respekto al la membroj. Lasi la membrojn juĝi estus tro
riske.
Pri estraraneco revas 11 kandidatoj. Inter ili vera eltrovaĵo estas
Probal Daŝgupto kiel ebla prezidonto. Sen sperto pri la organiza vivo
de la asocio li verŝajne koncentriĝus al filozofumado pri grandaj demandoj,
kio ja konvenas al prezidanto. Por la ekstera bildo tre bonan paron li
havus en Barbara Pietrzak kiel ĝenerala sekretario. La publiko konas ŝin
eĉ pli bone ol Daŝgupton, sed estas malfacile imagi ŝin nur kiel silentan
protokoliston kaj prizorganton de teknikaĵoj. Mi konsilas sekvi la ekzemplon
de Ivo Lapenna, kiu kiel ĝenerala sekretario respondecis pri informado,
natura fako por Pietrzak.
Kun Daŝgupto kaj Pietrzak la Estraro verŝajne dediĉus sin al grandaj
linioj kaj lasus la administradon al la direktoro. La konflikto, kiu antaŭ
ses jaroj kondukis al la demisia krizo, laŭdire sekvis el troa enmiksiĝo
de la Estraro en la vivon de la Centra Oficejo. Post la demisioj la enmiksiĝo
atingis kulminon, ĉar estraranoj devis vole-nevole ekplenumi taskojn de
la CO, eĉ redakti la Jarlibron. Rezultis kaoso kaj deficitoj. La repaciĝo
de Corsetti kaj Buller ebligis restarigi normalan funkciadon de la bazaj
strukturoj kaj ekvilibrigi financojn. Ni esperu, ke daŭros longe, ĝis
iu Komitato aŭ Estraro forgesos la instruojn de la historio. Se la CO
funkcias stabile, grava damaĝo ne okazus, eĉ se oni devus elreviĝi pri
iu laŭvica Estraro.
La nomoj de iuj estraraj kandidatoj vekas dubojn. Kun la reglamentisto
Yves Bellefeuille oni riskus daŭre disputi pri la interpreto de komoj
en tiu aŭ jena regularo. Kun Marija Beloŝević UEA havus estraranon,
kiu en sia lando fondis rivalan asocion apud la oficiala landa asocio de
UEA. Ranieri Clerici estas aktivulo de la itala radikala asocio ERA, kun
kiu UEA rompis rilatojn kaj kiu pasintjare publike deklaris Corsetti komplico
de teroristoj. La komitatanoj faros saĝe, se ili evitos elektojn, kiuj
povus ŝarĝi la novan Estraron per malagrablaj streĉitecoj en tiu aŭ
alia direkto, eĉ se la personoj mem ne estus sen kapabloj.
Dum mi skribas tion ĉi, ne estas konate, kiujn kandidatojn la elektokomisiono
rekomendas. La komisiono ricevis denove samajn kritikojn kiel en antaŭaj
fojoj. Indas demandi, ĉu komisiono por tia tasko entute taŭgas. Kial
ne provi per komisiito? Komitatanoj proponu kandidatojn same kiel nun kaj
unu saĝa spertulo, ne nepre komitatano, proponu el ili unu aŭ du eblajn
teamojn. La rezulto ne povus esti pli malbona ol ĝis nun, sed ĝi povus
esti pli bona. La kapablon de kandidatoj konsistigi teamon komisiito povus
taksi pli bone ol komisiono, ĉe kies propra elekto oni ne atentas, ĉu
ĝi povos funkcii kiel teamo.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2007, №6 (152).
Bonvenon al Probal, absolvon al Edvige!
Denove ni havas novan UEA-estraron kaj denove la samajn esperojn kiel antaŭ
tri jaroj. Estas ankoraŭ tro frue recenzi la estraron, kvankam prezidanto
Probal Dasgupta jam ricevis iom acidan bonvenigon de iuj komentistoj, ankaŭ
en tiu ĉi revuo. Ĝuste la prezidanton oni atente observas. Ĉiu ajn estus
tre alia ol Corsetti, al kies stilo ni jam alkutimiĝis, eĉ se multaj
ĝin ne digestis, sed hinda prezidanto estas neeviteble tre malsama ankaŭ
kulture. La bildo, kiun membroj ricevas pri la prezidanto, laŭ nevideblaj
vojoj influas la sorton de la asocio. Plimulto de la UEA-anoj estas okcidentanoj.
La prezidanto bone impresu ilin, ĉar ili pagas la ludon.
Pri la elektokomisiono la verdikto definitivas: katastrofa. Ĝi estis
superregata de Edvige Ackermann, el kies mankantaj kvalitoj diplomatieco
estis nur unu. Ĉar la komisiono volis elpaŝi eksteren unuece, ĝi egalis
al sia plej fuŝa membro. Estas enigmo, kiel la antaŭa komitato povis
reelekti la italan damon por tasko, pri kiu jam en la unua fojo ŝi fiaskis
kaj estis forte kritikita. La nova estraro eble rezultus sama ankaŭ sen
ŝi en la komisiono, sed la procezo estus pasinta pli elegante kaj, ekzemple,
sen aĉa konflikto kun la kroata landa asocio, kiu koleriĝis eĉ pli ol
necese pro ŝia insisto estraranigi Marija Beloŝević, kun kiu ĝi malpacas.
Unika estis la reago de nia Edvige, kiu pravigis la kandidatigon per tio,
ke kiel LKK-ano de UK en Florenco ŝi mem kverelis kun la aliaj kaj demisiis.
Pro ŝia obstino la amikino suferis publikan humiligon per draŝa malsukceso
en la voĉdonado. Tamen malgraŭ ĉio decas absolvi Edvige kaj transŝarĝi
per ŝiaj pekoj tiujn, kiuj dufoje komisiis ŝin pri tasko, kiu superis
ŝin.
Kvankam komitatanoj kritikis la stumblojn en la elektoprocezo, pri la
rezulto ili ŝajne estis kontentaj. Escepto estis Amri Wandel, kiu eĉ
post la UK plu plendis pri sia nereelekto. Laŭ li tio okazis pro la proceduro,
sed manko de apogo al lia plendo sugestas ion alian. Por ekstera observanto
lia estraraneco pasis nerimarkite, kaj tiel verŝajne spertis ankaŭ komitatanoj.
Fakaj asocioj sinkis pli profunden en sia krizo, sed oni ne rimarkis, ke
Wandel kiel respondeca estrarano aktive intervenus en tio. Verŝajne li
estus senkonsila ĉiukaze, ĉar velkis ankaŭ lia propra astronomia asocio.
Ni vidos, ĉu José Vergara kiel lia anstataŭanto iniciatos ion por eliri
el la krizo, aŭ ĉu fakaj asocioj estas io, kies tempo senespere pasis.
Interese estos vidi la evoluon de rilatoj inter la estraro kaj la Centra
Oficejo, precipe la ĝenerala direktoro. En sia parolado en Jokohamo Dasgupta
promesis “aŭskulti la CO-kolegojn”. Kiel iama volontulo li ankaŭ
konas la medion de la CO, kio helpas fari la rilatadon pli glata. Siavice
Osmo Buller ekparolis publike pri sia deziro ree dungi oficejan direktoron
kaj pligrandigi la stabon. Se la anonco de la estraro en 2004 pri la reveno
de Buller por kvin jaroj estis fiksita en kontrakto, la nuna estraro devos
decidi pri ĝia daŭrigo. Ĉu la deziroj de Buller estos kondiĉoj, jen
la demando.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2007, №11 (157).
Kiam ni komprenos la prezidanton?
En iuj landoj oni lasas novan registaron en paco dum cent tagoj antaŭ
ol fari la unuan takson pri ĝi. La teamo de Probal Dasgupta gvidas UEA
jam duonan jaron. Por grupo, kies anoj vivas dise tra la mondo, eĉ en
la reta epoko, tio en efektivo estas malpli longa tempo ol cent tagoj por
tiuj, kiuj sidas ĉe sama tablo ĉiusemajne. Tamen, duonjaro estas jam
sesono de la tuta regoperiodo konfidita al la estraranoj de nia monda asocio.
Kion eblas konkludi, almenaŭ provizore?
Post la UK ekaperis en la organo de UEA longaj artikoloj de Dasgupta
kaj aliaj estraranoj. Laŭ ili oni ne scias juĝi, ĉu la estraranoj ne
komprenas, kien konduki la asocion, aŭ ĉu temas pri nekompreno de la
leganto, kiu vane serĉas en ili kapteblan fadenon. Ĉu tiel aŭ ĉi tiel,
malbone ĉiukaze. La estraranoj unue klarigu al si mem, kaj inter si mem,
kion ili volas, kaj poste ili ankaŭ sciu klarigi tion al la membroj. Ne
ĉiu bezonas kompreni ĉion, sed en socia movado la herboradikuloj devas
almenaŭ ekfidi, ke la gvidantoj scias, kiel kaj kien stiri la ŝipon.
Eble la artikolemaj estraranoj, krome, estas tiom katenitaj de siaj personaj
verkostiloj, ke provo verki klare povus impresi ridinde. Malgraŭ la risko
István Ertl, eksredaktoro de Esperanto, instigis en la komitata
listo Dasgupta esprimi sin pli kompreneble, sed Ertl apenaŭ estas nun
pli kontenta. La ferma parolado de Dasgupta en Jokohamo tamen permesas
esperi, ke li povus retrovi la lingvan klavaron, per kiu li tie sciis fari
sin komprenata. Ĉu la posta lingvoproblemo venis pro deziro prezenti ion
novan, kio diferencigu lin de lia antaŭulo? Tio estis superflua, ĉar
post la UK validas la sama strategia plano de UEA kiel antaŭe.
En unu rilato Dasgupta imitas Corsetti. Eble li ne aperas en la retlisto
de ĉiu periferio, sed en la plej konataj listoj li emas komenti ĉion
kaj danki kaj gratuli pri banalaj raportetoj sen juĝi pri ilia signifo.
La prezidanto devus agi pli ŝtatestre kaj ne kiel provincaj aŭtoroj de
legantulaj leteroj. Se li volas gratuli klubestron, kiu fiere anoncis novan
kurson, li skribu al la anoncinto persone. Tiu ĉi sentas sin tiam intime
alparolita kaj la publiko ricevas unu spamecan bagatelon malpli. Ju pli
ofte la prezidanto elpaŝas en publikaj forumoj, des malpli pezas liaj
vortoj. De kelkaj jaroj la ĝenerala direktoro estas tiu UEA-bonzo, kiu
plej malofte elpaŝis publike. Eĉ en Libera Folio, kiun iuj etikedas
“bullerisma”, Corsetti aperis multe pli ofte ol Buller. Ne gravas,
ĉu la direktoro porciumas siajn dirojn konscie aŭ pro manko de tempo.
La rezulto estas, ke liaj vortoj pezas.
Krom pli ŝpareme reeĥi al diskutaĵoj, la prezidanto farus saĝe,
se li farus tion ankaŭ malpli rapide kaj ne kiel Corsetti, kiu rapidis
tuj reagi al ĉiu ĝermo de diskuto. En komitata diskuto tio estas malbona,
ĉar la diskuto facile estingiĝas. Iuj ne volas kontraŭi la prezidanton
kaj por aliaj plua diskuto ne necesas, ĉar la prezidanto jam vortigis
la asocian starpunkton.
Prezidanto, ĉu eblas malpli sed pli klare?
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2008, №2 (160).
Ĉu vesti sin ĉemize?
En aprilo Renato Corsetti fiere anoncis, ke alĝeria gazeto aperigis senpage
anonceton pri la ebleco lerni Esperanton kaj ke UEA ricevis 53 petojn pri
lernomaterialo. Tio memorigas pri kampanjo de Hans Bakker en la 1980aj
jaroj en afrikaj gazetoj, kies rezultoj nun videblas kiel amaseta nombro
da afrikaj esperantistoj. La agado de Bakker tamen esence estis konscienc-trankviliga
filantropio de triamondisma romantikulo kaj ĝia efiko povos esti same
efemera kiel la evoluhelpo el riĉaj landoj al la Tria Mondo. Espereble
la orientiĝo de UEA al arabaj landoj daŭros kaj ne montriĝos nur laŭvica
modo. La araba mondo estas pli grava dezerto en Esperantio ol siatempe
la nigra Afriko, ĉar ĝi estas pli evoluinta kaj ĝia ekonomia, politika
kaj religia rolo en la monda vivo ĉiam pli grava.
La anonceto de Corsetti memorigas ankaŭ pri la anoncegoj de la japano
Miyoshi, kiuj de kelkaj jaroj aperas tutpaĝe en gravaj eŭropaj tagĵurnaloj.
Nur ne atingis nin raportoj pri rezultoj. Tio verŝajne signifas, ke ili
mankas, ĉar esperantistoj ja kutimas blovi ĝis multoblo eĉ la plej etajn
sukcesojn. En renomaj ĵurnaloj tutpaĝa reklamo kostas plurajn dekmilojn
da eŭroj. Per tiaj sumoj saĝa kampanjo povus altiri lavangeton da informpetoj,
se tio sukcesis eĉ al eta anonceto en Alĝerio. Kial Miyoshi ne sukcesas?
Ĉu ne devus UEA aŭ Eŭropa Esperanto-Unio analizi, kial la pompa reklamado
estis tiel malfekunda? Ĉu la prestiĝo de UEA ne sufiĉus por persvadi
la mecenaton al rekonsideroj? Espereble tamen ne estas tiel, ke la ĝisnuna
kampanjo okazis kunlabore kaj kunplane kun UEA kaj EEU!
Informado ŝajnas esti malfacila arto, kiun ne scias lerni ĉiuj. Laŭ
sia koncepto eĉ pli miriga ol la reklamoj de Miyoshi estas la absurda
naivismo de iu Peter Weide, kiu antaŭ iom da tempo aperigis reklamon en
la UEA-organo kaj eĉ kreis retpaĝon pri “ŝvitĉemizoj” kun la vorto
Esperanto. Li rezonis, ke la publiko ne konas Esperanton, pro kio esperantistoj
vestu sin per liaj ŝvitĉemizoj kaj dispromenu laŭ stratoj por veki la
atenton de la neklera maso. Feliĉe Weide ne damaĝas la eksteran reputacion
de Esperanto, ĉar li skribas nur sur ĉemizojn, kiujn neniu legas, sed
estas iom strange, ke UEA donis reklamspacon por lia banala filozofio.
Devus ja esti tasko de nia monda tegmento eduki membrojn ankaŭ pri tio,
kia informado estas sencohava. Eble temis tamen pri tio, ke UEA taksis
la inteligenton de la legantoj sufiĉe alta por vidi la banalecon kaj prenis
el la iniciato ĝian solan eblan utilon, la anoncpagon.
Fine ni gratulas al UEA pro ĝia kandidatigo por la Nobel-pacpremio.
Ĉi-jare tio rezultigis multe da publico, ĉar ne nur esperantistoj zorgis
pri tio, sed ankaŭ iuj proponintoj mem diskonigis sian faron. UEA verŝajne
ne bezonas fari planojn pri la uzo de la grandega premio, sed sole la ricevita
informa efiko estas bela donaco al la 100-jara asocio komence de ties jubilea
jaro. Restas enigmo, ke ĝi mem ne donas pli laŭtan atenton al sia jubileo,
sed tio estas alia rakonto.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2008, №5 (163).
UEA plu atendas Godoton
Ni skribas tiujn ĉi liniojn tiel baldaŭ post la UK en Roterdamo, ke la
jam disponeblaj raportoj eble ne donas sufiĉan bildon pri tiu evento.
Libera
Folio denove diligente raportis, kvankam ĝi donis troigitan spacon
al ne-esencaj detaloj kaj randaj fenomenoj, sed tia estas nuntempe la okcidenta
ĵurnalismo, kiun allogas tio, kio “vendiĝas”. Klare la ĉefa kuriozaĵo
estis la aresto de sveda obstinulo, kiu rifuzis porti nomŝildon. Malgraŭ
ĉiuj streboj, insistitaj siatempe de Lapenna, stranguloj ne ŝajnas esti
forigeblaj el la movada fasado. En estonteco ili povos kaŭzi pli da problemoj
danke al prezidanto Dasgupta, kiu esprimis simpation al la ekstravaganca
kongresano. Eraro, kiun al sia posteulo ne pardonus Lapenna.
En la raportoj oni apenaŭ trovas spurojn pri la festado de la 100-jariĝo
de UEA dum la UK. Centran lokon ĝi do ne havis. La kongresa temo mem ignoris
la jubileon kaj rezulte la kongreso rezoluciis nur pri lingvaj rajtoj,
kun devosente enŝovita mencio pri la 100-jariĝo. Nun, kiam plejparto
de la jubilea jaro jam pasis, ni devas bedaŭre konstati, ke la asocio
perdis unikan ŝancon por levi sian profilon inter esperantistoj. Ne estus
juste skoldi pri tio la nunan estraron, ĉar agadplanon por la UEA-jaro
necesis redakti multe pli frue. Certe ne temas pri jubileo de sama kalibro
kiel tiu de la lingvo mem en 1987, kies agadplanon UEA publikigis kvin
jarojn pli frue. La antaŭa estraro estus povinta elfosi tiun planon por
adapti dekonon de ĝi por aktivaĵoj en 2008 loke, lande kaj monde. Tio
ne estus malfacila, ĉar jubileojn oni finfine festas laŭ similaj ŝablonoj.
Kongresaj rezolucioj estas rito kaj apenaŭ gravas por la plua vivo
de la asocio. Neniu memoras, pri kio temis tiu de la UK 1996 en Prago,
sed la Pragan Manifeston oni memoras, almenaŭ laŭnome. Kio pli konvena
momento por nova manifesto aŭ plano ol la 100-jariĝo de UEA? Nenio rezultis.
La komitato eĉ ne diskutis pri nova plano. La decido ŝovi la diskuton
al la komitata retlisto ŝajnas garantio por entombigo de la afero.
Pri kio oni cetere diskutus, se oni diskutus? Ne aperis propono pri
nova plano. Diskuti pri aktualigo de la malnova plano estus nur kakofonio,
se mankus proponoj de la estraro. Fine, diskuto sen gvidado kondukas al
nenio. Jen la problemo: mankas gvidado en UEA. Renato Corsetti refrenis
al la komitatanoj, ke ili plenumu sian rolon kaj mastru la asocion. Li
vokis vane; la supera organo plu dormis en sia letargio. Ni tamen ne kulpigu
la komitatanojn. Preskaŭ cent kapoj ne povas funkcii de si mem, sed iu
devas ilin stiri, kaj tion devus fari la estraro. Eĉ ĝi kiel grupo ne
sukcesus pri tio, sed necesus firma gvido de konkreta estrarano. Nature
tiu estu la prezidanto, sed Dasgupta kun sia emo afabli al ĉiuj rapide
venus en sakstraton. UEA estas do destinita plu atendi Godoton, ĉar denove
ni devas meti la esperon ĉe la nova estraro, elektota post du jaroj, kaj
ho ve, denove nia espero enkorpiĝas en Corsetti, kiu estros la elektojn…
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2008, №8–9 (166–167).
Akademiozo
Ne mankas al ni akademioj. Ekde la ĉi-jara UK estas almenaŭ kvar tiaj,
ĉar Esperantlingva Verkista Asocio transformiĝis al Akademio Literatura
de Esperanto (ALE). Nun preskaŭ ĉiuj iom aktivaj verkistoj nialingvaj
estas akademianoj. Tiurilate aliaj lingvoj ne povas konkurenci kun Esperanto,
sed kun la nivelo de nia literaturo tiu sinpromocio ne havas ligon.
La akademiecon de Akademio de Esperanto la esperantistoj certe agnoskas.
Oni ne dubas pri ĝia legitimeco, ĉar ĝi estis proponita de Zamenhof
kaj fondita kvazaŭ per kolektiva decido de la kongreso en Bulonjo. Ankaŭ
ALE estis fondita dum UK sed sen ties aŭtoritato, ĉar ĝi naskiĝis en
la faka kunsido de EVA kaj ŝajne ne ricevis atenton en la oficiala programo,
kie publika aplaŭdo al anonco pri ĝia fondo estus povinta doni popolan
benon al ĝi. Denaskan prestiĝon donus ankaŭ, se ALE estus iniciatita
de instanco, kiu mem havas prestiĝon. Plej nature tiu estus Akademio de
Esperanto, sed ĝi mem havas Literaturan Sekcion kaj ne povis senti bezonon
pri io nova kaj aparta. Ĉar ALE ne ricevis aŭreolon de akademieco kiel
doton ĉe sia fondo, ĝi devos klopodi akiri ĝin en la praktiko.
Dum 25 jaroj EVA ne sukcesis certigi konstantan aktivecon. Tiu sperto
devus malkuraĝigi ĝian promocion akademio, sed la optimisma prezidanto
Mauro Nervi verŝajne vidis ŝancojn, kiuj al aliaj ne estas evidentaj.
Laŭ la raportoj ankaŭ en EVA ne regis entuziasmo por fondi ALE, kio ŝajnas
esti propra ideo de Nervi. Mi ne scias, kiom longe la plano estis kovata,
sed impreson pri hasto oni ja ricevas. Eĉ pri la nomo regas konfuzo: laŭ
la statuto ĝi estas Literatura Akademio de Esperanto, sed ĝia retejo
uzas tiun, el kiu devenas la mallongigo. Pri tiel elementa afero seriozaj
akademianoj devus esti pli striktaj!
Nia historio plenas de iniciatoj, kiuj disfloris, ĝis mortis la protagonisto
aŭ estingiĝis ties propra entuziasmo. En la Jarlibro de UEA plu fantomas
Scienca Akademio Comenius. Ĝi estis fondita en 1983, sed baldaŭ oni ĉesis
aŭdi pri ĝi, ĉar mortis Paul Neergaard, kies ideo ĝi estis. Ĝi estis
serioza akademio en tiu senco, ke en ĝi plimulto devis esti membroj de
naciaj akademioj, sed ĝi ne transvivis la iniciatinton, ĉar mankis natura
bezono de tia institucio. Samjare fondiĝis ankaŭ Akademio Internacia
de la Sciencoj, kiu fariĝis multe pli sukcesa kaj arigis mirindan kvanton
da scienculoj, kvankam plimulto membris nur formale sen partopreni en la
agado. Nun AIS agonias, ĉar malsaniĝis ĝia patro kaj motoro Helmar Frank.
Lia energio estis fenomena, sed ĉe li realismo cedis tro multe al entuziasmo.
Anstataŭ starti modeste kaj lasi la aferon kreski laŭgrade, li starigis
dekomence tiel pezan strukturon, ke tutmonde dissemita libervolularo ne
povis ĝin vivteni. Troigita ekstera pompeco krome subfosis ĝian seriozecon
ĉe sobraj observantoj, ĉar la malkongruo kun la realo estis tro kria.
Ĉar ni nun havas literaturan akademion, ni deziru al ĝi sukceson por
pruvi sian utilon kaj eble eĉ neceson. Pesimismon oni pardonu, ĉar ĝin
trudas la sperto pri EVA kaj pri la Literatura Sekcio de la lingva Akademio,
kiu jam vane serĉis por si niĉon.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2008, №12 (170).
Kiu revekos la esperon?
Retvoĉdona epidemio iras tra Esperantujo. UEA-estrarano José Antonio
Vergara, kiu mem prelegis en iu UK pri epidemioj, fariĝis tute lirika
en siaj laŭdoj pri la reta kampanjo por subteni proponon al prezidento
Obama pri instruado de Esperanto en usonaj lernejoj. Tiun kampanjon lanĉis
la rusa mediaktivulo Oleg Izjumenko, kaj ĝi superregis la movadan novaĵmerkaton
en januaro. Iuj eĉ pretis proklami lin Esperantisto de la Jaro, kiam oni
ankoraŭ prifestis la pasintjaran laŭreatinon Ilona Koutny, kiu bezonis
du jardekojn da silenta laborado por esti distingita.
Ŝajnas, ke la esperantistoj fariĝis same momentismaj kiel la cetera
mondo. Skribante tiujn ĉi liniojn meze de februaro mi ne plu vidas la
nomon de Izjumenko, kiam mi enŝaltas la komputilon, sed invitoj al reta
voĉdonado pri tio kaj jeno ne ĉesis. Ankaŭ ne mankas postuloj, ke UEA
subtenu ilin same kiel la Obama-kampanjon, kiu ricevis indulgeman aprobon
de Osmo Buller. Lia aprobo venis kun prokrasto, eble pro interna konsiliĝo
pri ĝusta sinteno al la surpriza popola movado. Se tia konsiliĝo okazis,
ĝi lerte solvis la dilemon. UEA ne ligiĝis al la kampanjo per estrara
decido, sed la direktoro nur murmuris, ke plivastigo de la instruado de
Esperanto estas statuta celo de UEA kaj do subteninda. Tion la kampanjistoj
povis preni kiel oficialan apogon kaj la pli sobraj animoj kiel nuran konstaton.
La retvoĉdona febro estas simptomo de pli funda malsano: la movado,
ĉekape UEA, ne havas strategion, sed oni saltas de unu hazarda ago al
alia, kio ne konsistigas ĉenon de celkonscia agado. Siatempe la Manifesto
de Prago kreis senton pri komuna agado por iuj celoj. Oni kritikis diversajn
erojn en ĝi, kio estis natura, ĉar diri kompleksajn aferojn per du-tri
frazoj lasas spacon por tio, sed esperantistoj amase aliĝis al ĝi per
siaj subskriboj kaj dum kelkaj jaroj ĝi estis sur ĉies lipoj. Ne gravas,
ĉu ili konis ĝian enhavon. Amasoj ne studas programojn kaj manifestojn
nek eĉ supraĵe legas ilin. Se aktivuloj legas kaj ekentuziasmas, ili
kontaĝas aliajn. La Manifesto trafis en 1996 komunumon, kiu troviĝis
en senkonsila apatio post la batoj, kiujn ĝi suferis per la disfalo de
la bastionoj en orienteŭropaj landoj kaj pro la ĉiam pli supervenka antaŭeniro
de la angla, ankaŭ ĝuste en tiuj landoj. Per sia manifesto Mark Fettes
tuŝis tiun akupunkturan punkton en la kolektiva menso de esperantistoj,
kiu katalizis novan esperon ĉe ili.
Ĉiu entuziasmo emas velki, ĉar la vivo ĉiam revenas al la ĉiutaga
prozo. Laŭ la cirkonstancoj tio okazas pli aŭ malpli rapide. La Obama-tajdo
glatiĝos rapide pro la ekonomia krizo. La Manifesto de Prago ŝoviĝis
flanken, ĉar Fettes forlasis la scenejon kaj la novan estraron de Kep
Enderby forlogis la tento provi reliefigi sin mem per iu alia nova ideo.
Nenion novan ĝi trovis krom pavimi sakstraton, kiu kondukis al la demisioj
en Zagrebo. Ĉu la lastatempa reapero de referencoj al la Manifesto fare
de UEA-estraranoj estas provo reveki la iaman entuziasmon? Laŭdinda sed
verŝajne vana provo. Kial ne provi resurscenigi ĝian aŭtoron? Kiel Obama,
ankaŭ Fettes reprezentas la jarkolekton 1961.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2009, №3 (173).
Ĉu epidemio aŭ endemioj?
Kun amuziĝo mi rimarkis ke Komitatano Z ironie aludis al tio, ke (laŭ
li) mi “fariĝis tute lirika en siaj [t.e. miaj] laŭdoj pri la reta
kampanjo por subteni proponon al prezidento Obama pri instruado de Esperanto”
(LOdE, 2009, №3, p. 2). Fakte mi antaŭe reagis
skeptike al tiuspecaj alvokoj, sed ĉi-foje mi publike komentis simple,
ke mi samopinias al saĝaj homoj kiel mia usona amiko Steven Brewer, je
tio ke tiu kampanjo tute ne influos la sintenon de la usona registaro nek
la fremdlingvoinstruan (ne)politikon, sed ke tamen ĝi montriĝis interese
aktiviga por kaj eble atentiga pri Esperanto.
Min aparte motivigis la fakto ke ĝi okazis en serioza interreta “kampanjejo”,
amase vizitata, kiun partoprenas kiel partneroj tre gravaj usonaj kampanjo-asocioj
aŭ la usonaj branĉoj de aliaj organizaĵoj, agantaj favore al diversaj
mondplibonigaj celaroj: homaj rajtoj (ekzemple, Amnestio Internacia), demokratio
(ekzemple, People for the American Way), socia justo kaj evoluiga helpo
al malriĉaj popoloj (ekzemple, Oxfam), paco (ekzemple, Americans for Peace
Now), mediprotektado (ekzemple, Rainforest Alliance), ktp. Do, temis pri
ĝusta loko.
La kampanjo permesis, eĉ se anekdote, iom testi la strategian proponon
de Humphrey Tonkin, kiun mi subtenas, nome, ke nia movado, kaj aparte UEA,
pli kaj pli sin modernigu laŭ la efika modelo de tiuspecaj kampanjo-asocioj,
tamen ne flankenlasante sian necesan rolon provizi valorajn servojn por
la membroj. Tial, la procezo mem estis interesa, i.a. ĉar la propono estis
prudente (do neblufe) formulita, iuj homoj lerte kaptis la ŝancon informi
kaj argumenti pri Esperanto, per la ĉi-kaze konvena lingvo (la angla),
kaj la iniciato sukcesis aktivigi multajn homojn.
Mi forte dubas, ĉu surbaze de tiu sperto eblas diagnozi “epidemion”
de tiaĵoj, kiel aplombe faras nia komitatano Z. Tamen, laŭ tiu sama lingvaĵo
miafaka, mi povus alternative diri, ke nia afero ja estas trafita de kelkaj
endemioj, do persistaj malsanoj. Unu el ili estas certagrada aŭtismo de
parto el la movado, kiu ripetante kelkajn limigitajn rutinojn restas enfermita
en la propraj cirkloj, kun serioza subevoluinteco de la kapabloj komunikiĝi
kaj socie interagi kun la ĉirkaŭa mondo.
Ĉar unu el la simptomoj de tio ĝuste estas la tute nesufiĉaj alpropriĝo
kaj plena utiligo de la Manifesto de Prago flanke de diversaj sekcioj de
la movado, diversfoje mi klopodis ligi ĝin al la nunaj scenejo kaj taskoj:
ekzemple, per propono al la Komitato de UEA festi ĝian dekjariĝon per
la temo “Prago+10” por la Strategia Forumo (analoge al la Tera Pintkunsido
“Rio+10” en Johanesburgo 2002, 10 jarojn post tiu de Rio-de-Ĵanejro).
Fakte okazis aparta kunsido pri la temo dum la UK en Florenco (2006), lige
al la Nitobe-procezo, en kiu prelegis H. Tonkin, A. Kadar kaj mi. Simile,
dum la Roterdama UK, mi alvokis la fakajn asociojn serĉi kaj trovi la
manierojn ligi sian specifan agadon al tiu ĝenerala linio favora al la
lingvaj ekologio kaj demokratio, dum la kunsidoj tiel de UMEA kiel de la
subkomitato pri scienca kaj faka agado.
Laste, mi diru al komitatano Z ke mi estas konvinkita ke la principoj
de la Manifesto de Prago restas daŭre validaj kaj donas ankoraŭan signifon
al la pluekzisto de nia tuta afero. Per ĝi Mark Fettes faris unu el siaj
multaj gravaj kontribuaĵoj al nia idearo. Feliĉe, mi certas ke li sindone
oferos aliajn espereble el iu gvida pozicio, kunlabore kun tiuj, kiuj plu
spertas la mondon kiel esperantoj, socie engaĝiĝintaj, realismaj sed
gajaj.
José Antonio Vergara
La Ondo de Esperanto, 2009, №4 (174).
Faktoj kaj fantazioj
Mi legas, ke la monda krizo reduktis internacian turismon. Precipe suferas
flugkompanioj. Inter la flugantoj certe troviĝas ankaŭ malpli da esperantistoj,
ĉar iliaj monujoj ne estas pli dikaj ol tiuj de aliaj civitanoj. Tial
ŝajnas neeviteble, ke ankaŭ la UK en Bjalistoko ne atingos la grandecon,
pri kiu la organizantoj revis, parolante eĉ pri tri mil kongresanoj. Eble
eĉ du mil ne estos atingitaj. La jubileo de Zamenhof altiros al lia naskiĝurbo
pli-malpli tiom da festantoj kiel la jubileo de UEA al ties pli multekosta
hejmurbo pasintjare.
Tamen la ekonomia krizo ne klarigas ĉion. Esperantistoj, kiuj estas
averaĝe maldekstremaj, ne sentas sin komforte kun la nuna Pollando, kies
reputacio kaj sekve allogo estis tre damaĝita dum la periodo de la konservativaj
ĝemeloj Kaczyński. Por ripari la tutan damaĝon la nuna “normala”
registaro ne havis sufiĉe da tempo. Simile, eĉ pli forte, okazis pri
la UK en Tel-Avivo. Mono ne estis problemo, ĉar por eŭropanoj flugi al
Israelo apenaŭ kostas pli ol flugoj ene de Eŭropo. Laŭ la Jarlibro
la tiama UK havis 1212 aliĝintojn. La nombro certe estus pli granda, se
la israela politiko estus pli ŝatata inter esperantistoj.
Eble UK-oj neniam plu superos 2000 partoprenantojn, ĉar ade malfortiĝas
ilia bazo, la nombro de esperantistoj. Verŝajne Pollando ankoraŭ estas
inter la landoj kun plej multe da scipovantoj de Esperanto, sed plejparte
ili estas nur virtualaj esperantistoj. Laŭ la nombro de organizitaj esperantistoj
Pollando de longe ne apartenas al la plej grandaj landoj. Krome la pollanda
movado aparte reliefiĝas pro interna kverelado kiel sekvo de malnovaj
frustriĝoj, ĵaluzoj kaj rankoroj inter ĝiaj ĉefaj aktivuloj, kies plej
bona movada servo estus rezigni favore al la juna generacio, kiu ne havas
tian balaston.
De post la giganta Varsovia UK en 1987 UEA perdis pli ol kvaronon de
individuaj membroj. Eĉ pli ŝrumpis SAT, degeneris fakaj asocioj, falis
abonado al gazetoj kaj malaperis libroservoj. Naivuloj tamen donkiĥotas
kontraŭ la faktoj. Lu Wunsch-Rolshoven de la germana Esperantoland
tamtamas, ke plimultiĝo de Esperanto-renkontiĝoj klarigas malpli grandajn
UK-ojn. Ke iam okazis unu novjara renkontiĝo en Germanio, la fama Internacia
Semajno, kaj nun du-tri, sufiĉis por blindigi lin. Se li, aldone al sia
nepre admirinda aktiveco, konus la movadan historion pli bone, li farus
deklarojn pli singarde. Malaperis iam aktivaj renkontiĝejoj kiel Pisanica;
Kastelo Grezijono estas nur ombro de sia iamo. La listo de perdoj estas
pli longa. Manko de realismo regas ankaŭ la kapojn de tiuj, kiuj fantazias,
ke UEA plurobligus sian membraron, se ĝi proponus senpage retan membrecon.
Certe UEA kaj aliaj organizaĵoj enretiĝu kiel eble plej efike — kun
sia reta filmĵurnalo UEA estas sur bona vojo — sed oni ne iluziu, ke
tio multe efikus al la membrostatistikoj aŭ vendosumoj de libroservoj.
Ni ne estas pli multaj ol ni estas. Por ŝanĝi la realon necesas unue
agnoski ĝin.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2009, №7 (177).
Andy foriris sed Renato restas
En la retlisto uea-membroj,
kiu laŭnome estas rezervita nur por membroj de UEA, svarmis mesaĝoj dum
la pasintaj monatoj. Pinto estis en junio kun 607 mesaĝoj; po 20 tage.
Tiu diskutemo ne estis iniciatita de la estraro, sed kaŭzis ĝin unusola
membro, la sviso Andy Künzli.
Li ne estas kiu ajn. Sian plej grandan atingaĵon li faris kiel interlingvisto
per ampleksa kaj kompetenta librego pri la svisa planlingva movado, kiun
ankaŭ UEA rekonis per grava premio. Antaŭ dudeko da jaroj li apartenis
al la gvidantoj de TEJO kaj poste reprezentis longe UEA ĉe Unuiĝintaj
Nacioj en Ĝenevo. Laŭ tiu fono oni jam povas konjekti, ke li konas UEA
kaj la movadon bone, kaj tion konfirmis ankaŭ liaj kontribuaĵoj en la
reta diskuto, en kiu li kritikis pli-malpli ĉion imageblan en la agado
de UEA kaj de la tuta movado kaj ankaŭ tiun de konkretaj korifeoj, precipe
Dasgupta kaj Corsetti sed ankaŭ Tonkin kaj Fettes.
Estas tamen troige paroli pri diskuto. Apenaŭ estis aliaj, kiuj subtenis
la kritikojn de Künzli aŭ rebatis ilin per kontraŭargumentoj. En vera
diskuto unuopaj kontribuaĵoj estas ĉeneroj, tra kiuj la diskuto progresas
ĝis iuj konkludoj. Fine de la ĉeno la diskutantoj devus esti pli saĝaj
ol en la komenco, sed en uea-membroj ne okazis tiel. Je unua vido pri tio
kulpas Künzli mem, kiu tro facile falis en ekscese malĝentilan kaj insultan
lingvaĵon, kiun aliaj ne povis digesti. Ne malofte oni proponis elĵeti
lin el la listo, kio fine ne bezonis okazi, ĉar Künzli mem eksiĝis.
Krom forlasi la retan forumon li ankaŭ anoncis, ke li ne renovigos sian
membrecon en UEA. Kelkaj ne povis kaŝi sian jubilon pri tiu anonco, kvankam
Buller klopodis bridi ilin memorigante, ke UEA ne havas tro da membroj.
Künzli fuŝis per la elekto de la lingvaĵo, sed pri la manko de diskuto
malgraŭ rekorda nombro da intervenoj ne kulpas li sola. Kial saĝaj movadanoj
ne povis ignori la ekscesojn de lia stilo kaj vidi tra ĝi la enhavon?
Laŭ Künzli saĝaj movadanoj ne plu ekzistas, sed se jes, ili perdis okazon
pruvi al la kolera sviso sian ekziston. Verŝajne sobra rezonado estus
influinta lian stilon mildige kaj savinta unu anon, eĉ se ne animon por
UEA en 2010. Pri la sincereco de liaj celoj ni ne dubas.
Elreviga estis la nevidebleco de la estraranoj de UEA, nekompetentaj
laŭ Künzli, precipe Dasgupta, Nourmont kaj Pietrzak. Kial ili ne turnis
la disputon en diskuton pri nova laborplano, kiun oni devos akcepti en
Havano, sed pri kiu mankas ankoraŭ ĉiu spuro? Ĉiam pli evidentiĝas,
ke la estraro ne gvidas la asocion. Ne nur al eksterulo aspektas, ke gvidas
ĝin Corsetti. Ke li svingiĝas ĉie, verŝajne ne rezultas el forgeso,
ke de du jaroj li ne estas prezidanto. Ĉar ne gvidas tiuj, kiuj devus,
en la vakuo aperis Corsetti. Se la elektokomisiono, kiun gvidas Corsetti,
reproponos saman estraron, Corsetti gvidos UEA ankaŭ post Havano. En 2001
Buller demisiis, ĉar Corsetti estis elektita. Naŭ jarojn poste li povos
konstati, ke por havi Corsetti ne necesas elekti lin.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2009, №11 (181).
La perdita honoro de iu Gbeglo Koffi
Lernejestro Gbeglo Koffi, eksa afrika emblemulo de UEA, bruligis unu ponton post alia
en siaj rilatoj kun UEA kaj ties gvidantoj. Enigma silentanto inter la
estraranoj, kiu sur kongresaj podioj impresis kiel kamparano abrupte ĵetita
el vilaĝo al ĉefurbo, evoluis en laŭtan kriĉulon en movadaj retlistoj.
Aklamata en 1998 kiel la unua afrikano, kiu iĝis estrarano de UEA —
eĉ se nur por dormi en la kunsidoj de la ekzekutivo, laŭ Michela Lipari
— li nun vekas malŝaton kaj ĉagrenon ĉe siaj iamaj apogantoj.
Kio misiris kun la togolandano? En si mem nenio eksterordinara okazis.
La monda aklamo estas fragila kaj disflugema, kiel spertas ankaŭ la unua
nigra ŝtatestro usona, sed ĝi ankaŭ facile blindigas kaj la apetito
kreskas dummanĝe. Gbeglo Koffi iris longe de sukceso al alia. Elirinte
el la estraro de UEA li trovis sin en la Akademio, ankaŭ tie la unua nigrulo.
Pri lingvoscio li eĉ ne bezonas honti apud iuj kunakademianoj, ĉar almenaŭ
akuzativon UEA bone plantis en Afriko. Sian ĉefan sukceson, starigon de
propra lernejo en bela konstruaĵo, li tamen rikoltis ekstermovade, kvankam
tio ne eblus sen lia bonŝanca kunvojaĝado en la movado. Al neniu alia
afrikano la lernado de Esperanto alportis tiel grandiozan sukceson kaj
materian prosperon. La lernejon UEA ne povos forpreni de li, sed ĝi restos
lia ankaŭ, kiam la lasta unuamondano perdos paciencon pri li.
La kvintesenco en la retaj litanioj de Koffi estas mono. Dorlotita de
UEA kiel la ĉefa afrikano, li abunde realigis la revon pri materia plibonfarto,
kiun multaj afrikanoj flaras ĉe Esperanto. Kiam materiaj avantaĝoj estas
la ĉefa antaŭen-pelilo, konkurado, envio kaj ĵaluzo fariĝas des pli
krudaj, ju pli limigita estas ilia fonto, ĉi-kaze la poŝoj de UEA kaj
de ĝiaj solidaraj kaj ofte naivaj membroj. Naivaj estis ankaŭ la gvidantoj
de UEA, kiam por “afrikanigi” la gvidadon de la afrika agado ili fondis
oficejon en Togolando, pli precize en la loĝejo de Koffi. Inter ĝiaj
taskoj estis decidi pri la distribuo de subvencioj de UEA. Estis blinde
ne vidi, ke tiu aranĝo favorus Koffi ankoraŭ pli ol li jam estis favorata
kaj pli egaligus la afrikan agadon al togolanda agado. Baldaŭ oni rimarkis
la eraron kaj decidis interveni submetante la oficejon rekte al la ĝenerala
direktoro. Manke de detaloj ekstera observanto demandas sin, kial ne estis
tiel dekomence, ĉar tion ja preskribas pri la oficejoj de UEA ĝia statuto.
Koffi rifuzis submetiĝi al Osmo Buller, kies reputacion li jam kiel estrarano
provis subfosi per asertoj pri fraŭdecaj agoj kaj seksaj perversaĵoj,
kun la sola rezulto detrui sian propran reputacion. Post sia historia estraraniĝo
la iama fieraĵo de UEA tiom marĝenigis sin per siaj aĉaj ĉikanaĵoj,
ke lian nomon en analoj savos nur forgeso de ĉio, kio okazis poste.
Koffi postulas Afrikon por afrikanoj. Postulante regon super sia helpmono
UEA agas kiel ĉiu subvencianto, kiu disponigas sian monon por certaj celoj.
Prave. Ankaŭ la mono verŝata al Afriko servu tion, kion la decidfarantoj
de UEA juĝas utila al la monda movado.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2010, №3 (185).
Ĉu io koviĝas sub la surfaco?
La elektoj en UEA estas teda temo, ĉar apenaŭ eblas skribi ion, kio ne
estis dirita antaŭ tri jaroj kaj eĉ pli frue. En majo la elektokomisiono
publikigis sian proponon pri la nova estraro.
Ne tute sensurpriza estas tiu listo. Vere neatendita estis nur la ellaso de
la vigla ĉiliano José Vergara, kies lokon pri sciencaj kaj fakaj aferoj
akaparis Amri Wandel. La israelano estas jam reciklaĵo kiel estrarano,
ĉar li komencos sian trian periodon. Lia dubinda merito estas, ke li neniam
sukcesis reelektiĝi senpaŭze, kvankam malmultaj movadpolitikistoj same
verve sin ofertadas al videblaj postenoj. Latinamerikanojn reprezentos
la kubanino Maritza Gutierrez, kiu transprenos la lokon de la japano Hori
Yasuo, elektita en Jokohamo por anstataŭi la ĉinon Yu Tao, kiu estis
elektita en Pekino. La estraraneco pri landa agado fariĝis kurioza stafetaĵo
de movadestroj el la landoj, kie okazas la elektojara UK. Same kiel Wandel,
ankaŭ Gutierrez estas revenanto el pli frua estraro. Estas kvazaŭ UEA
adoptus la anemian kutimon de REU rotaciigi en sia estraro samajn nomojn,
ĝuste kiam REU ŝajnas ekrezigni pri ĝi.
Nova UEA-estrarano estos nur Stefano Keller. Pro sia nekonateco la svisa
hungaro ne vekas apartajn sentojn. Ni lasu lin surprizi pozitive, sed cetere
ni povas nur ĝemi de elreviĝo kaj miri, ke inter 6000 membroj de UEA
oni ne trovis pli da freŝaj vizaĝoj. La silento, kiu ekregis en la komitata
retlisto pri la propono, estas komprenebla, kvankam ekster la supera organo
iuj akre kritikis ĝiajn membrojn pri tiu senvorteco. Decis tamen honteme
silenti, ĉar la komisiono kuiris sian proponon el la ingrediencoj, kiujn
donis al ĝi la komitato. Nur la komitatanoj rajtas proponi estraranojn.
Certe ankaŭ la komisiono devus serĉi kandidatojn, sed la komitatanoj
malhavas moralan rajton akuzi ĝin pri pasiveco, se ili dividas saman kulpon.
Pinton de hipokriteco atingis Edvige Ackermann, kiu skoldis la komisionon
pri diktado, ĉar ĝi ne proponis alternativajn kandidatojn, precipe por
la prezidanteco. La laŭta damo antaŭe membris en du elektokomisionoj
kaj povis atendi la saman respondon al siaj krioj, kiun ŝi mem siatempe
donis: malgraŭ persistaj penoj la komisiono ne trovis pli da kandidatoj.
La malkontentuloj ĉesu plendi kaj venontfoje aktiviĝu sufiĉe frue
por proponi kandidatojn, kiujn ili ŝatas. Reĝimoj ne iniciatas revolucion.
La sukceso de la estraranoj en la elekto de komitatanoj B tamen igas pensi,
ke la malkontento ne havas vastan bazon. Mirindas cetere, ke ne multaj
atentis la malvenkon de eŭropanoj en la balotado: Barbara Pietrzak sola
sukcesis apud kvin alimondanoj. Finfine nur eŭropanoj grumblas pri aferoj
en UEA, sed la estonto eble apartenas al aliaj. Alimondanoj povas havi
aliajn pensojn kaj pacience atendi, ĝis la asocio falos en iliajn manojn.
Nu, de la dua teamo de Dasgupta ni apenaŭ povas esperi pli ol donis la
unua, sed ni ekatendu la jaron 2013. La CO almenaŭ zorgos pri la domo,
dum io interesa eble koviĝos sub la surfaco.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2010, №7 (189).
La sengvida cirko
La renova estraro de Probal Dasgupta gvidas UEA jam trionan jaron, sed verajn
vivosignojn ĝi ne donis. Ŝajnas ankaŭ troige diri, ke ĝi gvidas. Se
komunumo havas gvidanton, oni sentas lian ĉeeston, sed ĉu UEA estas gvidata,
jen la demando. Sekvante retlistojn oni konkludas, ke la gvidanto de UEA
estas Renato Corsetti. Eĉ la retlisto de la komitato de UEA igas tiel
konkludi. En la raraj fojoj, kiam iu komitatano komentas ion en tiu apatia
forumo, la respondo venas de Corsetti, malofte de la prezidanto aŭ alia
estrarano.
Ekzemplo pri la gvido-konfuzo estis la tumulto ĉirkaŭ la kontrakto
kun redaktoro Stano Marček. En Havano la unua estraro de Dasgupta nuligis
ĝin kaj decidis anonci konkurson pri la posteno, lasante ankaŭ al Marček
la eblecon kunkonkursi. Tuj post la publikiĝo de la decido ŝatantoj de
la nuna redaktoro ekkolektis nomojn por ĝia nuligo. Ankaŭ en tio aperis
manko de reĝisorado. La decido publikiĝis hazarde kaj por tiu neatendita
situacio la estraro ne estis preparita. La reta filmpaĝo de UEA montras
la farsecan scenon, en kiu Amri Wandel laŭdas la redaktoron kaj tuj poste
Barbara Pietrzak kaj Dasgupta anoncas, ke pro multaj kritikoj la kontrakto
de la redaktoro estis revokita. Post la kongreso la nova estraro nuligis
la nuligon kaj faris novan decidon, kiu daŭrigas la redaktorecon de Marček
tiom longe, kiom li mem volas.
Interesan malkaŝon pri la kaĉo en la gvidado de UEA kaj pri postkulisaj
scenoj en Havano faris Libera Folio. Laŭ ĝi la nova estraro estis
timigita de koleriĝo de Humphrey Tonkin pri la intenco serĉi alian redaktoron.
Al Libera Folio li pravigis sian malkonsenton per nekonvinka klarigo,
ke gravas ne la redaktoro, sed la komunika strategio de UEA ĝenerale kaj
ĝia retpaĝaro precipe. Ankaŭ sen la intelekto kaj sperto de Tonkin oni
scias, ke ne povas esti duarange, kiu redaktas, kaj kiel, la plej gravan
revuon en Esperantujo. Pri tia defendo Stano Marček mem povas fari al
si iom da demandoj.
Kelkaj komentistoj, laŭ kiuj la revuo fariĝis klubeca kaj intelekte
anemia, en la fino ĝemis rezignacie, ke se la membraro volas, ĝi havu
tian revuon, kian ĝi meritas. Estrarano Wandel prenis aplombe la flankon
de la klubanoj kontraŭ “la intelektuloj de Libera Folio”. Anna Löwenstein,
kiu lanĉis la petskribon en Havano, estas unu el la ideologoj de la klubanoj
per siaj plumaĵoj por la “bona lingvo” kaj kontraŭ la “poetoj,
kiuj detruas ĝin”. Lastatempe ŝi disvastigis ankaŭ eseon, en kiu ŝi
kritikas UEA kiel malmodernan organizaĵon, en kiu nenio ŝanĝiĝas. Ŝi
devus ĝojkrii pri la ebleco, ke unu el la plej ŝlosilaj funkciuloj de
tiu dinosaŭro povus baldaŭ ŝanĝiĝi, sed ŝia postulo pri ŝanĝoj
ne ŝajnas koncerni ŝiajn amikojn. Por kompletigi la cirkon, ŝia edzo
Renato Corsetti trovis tute bona la proponon de la estraro pri nova redaktopolitiko,
ne rimarkante, ke la teksto, kiun li legis, estis la malnova principaro
el 1994. Feliĉe li estas en bona societo: konsulo Silfer faris la saman
eraron en sia reta tamtamo.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2010, №11 (193).
Lingvaj dorsosakuloj
Antaŭ jardekoj Lapenna militis kontraŭ ekstremistoj, kiuj kompromitis la movadon antaŭ la ekstera mondo. La granda oratoro eĉ sukcesetis, kvankam unuopaj dorsosakuloj en mallongaj pantalonoj ne ĉesis trovi la vojon al urbaj akceptoj. Eĉ pli ol la nivelo de la ekstera sinmontro de la movadanoj al Lapenna gravis la nivelo de ilia argumentado kaj ne laste la lingva nivelo, eĉ la rego de la propra nacia lingvo. En la Principaro de Frostavallen Lapenna fiksis en 1956 sian plu valoran kodekson pri informado kaj eĉ pri la ĝusta konduto.
La ideoj de Frostavallen pluvivas en la Gvidlinioj por Informado, kiun UEA represas en ĉiu Jarlibro. Tamen ne ĉiu legas sian Jarlibron, ekzemple la grupo, kiu sin nomas Pola Sekcio de EDE. Ĝiaj membroj fieras pri siaj kontaktoj kun polaj politikistoj, sed oni povas timi, ke la bildo pri Esperanto, kiun tiuj ĉi ricevis, ne estas tiu, kiun deziris Lapenna. La lingvaĵo en la sinlaŭdoj de la pola EDE estas fuŝa kaj laŭdire tiu de ĝiaj pollingvaj leteroj ne estas pli bona. Nenio stranga en tio. Ju pli verve iu reklamas Esperanton, des pli verŝajne temas pri iu, kiu mem ne bone regas la lingvon, kiun li trudas al aliaj. Propagandistoj emas ne kompreni, ke la plej bona reklamo por Esperanto estas tiuj, kiuj parolas ĝin perfekte.
Laŭ Trevor Steele la lingva nivelo en la aŭstralia movado estas pli alta ol antaŭ 100 jaroj. Li certe konas siajn homojn, sed lia konstato ne validas universale. Foliumante malnovajn revuojn oni bedaŭras ne nur la malaperon de multaj gloraj titoloj sed ankaŭ la lingvan falon. Feliĉe nia LOdE zorgas pri si ankaŭ lingve, sed la revuon de UEA oni ne povas trankvile doni en ĉies manojn. Tamen ĝia redaktoro estas akademiano, sed en la supera lingva institucio oni trovas nek Mark Fettes nek István Ertl, dum kies periodoj Esperanto estis ankaŭ lingve modela. Lingva fuŝulo Stano Marček certe ne estas, sed pri la neglataĵoj en lia revuo kulpas la multe kritikata manko de redaktado. Verki lernolibrojn eble postulas tro da tempo de la redaktoro. Dorsosakuloj tamen ne mankas en la Akademio de Esperanto kaj simplaj samideanoj kun plezuro ridas pri lingvaj bonzoj, kiuj regas akuzativon malpli bone ol ili, kaj nenio pli ol tio subfosas la reputacion de la Akademio.
Jam de unu kaj duona jaroj laborgrupo preparas strategian planon por UEA, sed ĝis nun oni nenion aŭdis pri ĝi. Nenio miriga en tio sed jes en tio, ke oni metis kune la serioze pensantan Mark Fettes, la populiston Renato Corsetti kaj ties ardan kritikanton José Vergara. Ili ne povus naski paperon, kiu ne estus miŝmaŝa kunflikaĵo kaj same nekohera kiel numero de la Oficiala Organo. Feliĉe tio ne multe damaĝos, ĉar ankaŭ la malnovan planon neniu rigardis post la akcepto. Bona plano tamen povus esti utila – nur necesus, ke verku ĝin unu homo, prefere Fettes. Inter ĝiaj prioritatoj ne manku la plialtigo de la lingva nivelo de la verda popolo. UEA mem denove estu modelo ankaŭ lingve, komencante de ĝiaj revuo kaj estraro.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2012, №1 (207).
Hundoj bojas, karavano vojas
Eĉ la kritikantoj de UEA ne neas, ke malgraŭ ĉio ĝi restas la ĉefa Esperanto-organizaĵo. Verŝajne ĝi restos tia ĝis fora futuro. Kvankam ĝia membronombro falis, ĝi tenas la unuan lokon eĉ pli suverene ol iam ajn. Iam SAT estis preskaŭ same granda, sed nuntempe ĝi estas apenaŭ dekono de UEA kaj nenio plu savos ĝin.
Kritikantoj de UEA pruvas ĝian gravecon, ĉar alie ne indus ĝin kritiki. Ĉio en Esperantujo gravitas ĉirkaŭ UEA, ĉar tiel granda estas ĝia maso. Kelkfoje kritikantoj fondas propran organizaĵon, kies motoro kutime estas unu homo. Kiam la motoro estingiĝas, ĉu pro morto ĉu pro forvelko de entuziasmo de la motoro mem aŭ ties samideanoj, la rivaloj malaperas. Komuna al ili estas, ke ili ne agnoskas esti rivaloj de UEA. Rivaleco signifas konkurencon, kaj agnoski partopreni en konkurenco signifas agnoski la riskon malvenki kaj perdi la vizaĝon. Ĉar malvenko kontraŭ UEA estas tre verŝajna, estas pli saĝe ne prezenti sin kiel rivalon kaj ripete substreki tion.
Ĉi-jare UEA alvokas atenti la centan datrevenon de Tibor Sekelj. Prave, ĉar Sekelj apartenas al nia panteono. En omaĝaj artikoloj oni mencias ankaŭ lian Instituton por Oficialigo de Esperanto kiel modelon pri informado kaj praktika aplikado de Esperanto. Ĝia slogano estis “Pli bona praktiko ol 100-hora prediko”, ĉar ĝi donis ĉefan gravecon al rekta agado. Antaŭ kvardek jaroj ĝi estis protesto al la politiko de UEA de Ivo Lapenna, kiu pli predikis ol agis laŭ IOE. Sekelj diris, ke “UEA ĉefe laboras por UEA”. Lia kompano Giancarlo Fighiera skribis, ke “UEA limiĝis en tro granda parto al administrado kaj liverado de tradiciaj servoj al la membroj”. Laste komitatano Martin Schäffer, kiu el Meksiko reprezentas Germanion ĉe UEA, ricevis la saman enlumiĝon kaj delegis sin fondi “Esperanto Internacia” por la vera agado.
Unu post alia opoziciuloj kiel Sekelj kaj Fighiera fariĝis honoraj membroj de la Asocio, kaj aliaj transprenis iliajn refrenojn. En inversa direkto trafikis Lapenna, kiu el prezidanto fariĝis opoziciulo kaj eĉ apostato. Ankaŭ lia Neŭtrala Esperanto-Movado ne transvivis sian fondinton, sed male Lapenna mem transvivis ĝin, dissolvinte ĝin iom antaŭ ol forpasi.
Kurioza formo de opoziciado estas la Esperanta Civito. Ĝi insiste neas esti iel ajn koncernata de UEA aŭ de la Esperanto-movado entute, sed tamen ĝi daŭre subfosas tiun aserton, ĉar en plej surprizaj kuntekstoj ĝiaj laŭtparoliloj referencas al UEA per mokoj kaj pikoj. Kiel IOE kaj NEM, ankaŭ ĝi turniĝas ĉirkaŭ unu protagonisto. Ŝajnas, ke ĝi nun komencas fronti unuajn simptomojn de ekfalo, kiu pli aŭ malpli frue nepre devis veni. Ĝia rondo de kunlaborantoj ĉiam restis tre malgranda kaj lastatempe suferis perdojn pro forpasoj kaj internaj kvereloj. Kun plezuro Libera Folio do povis raporti, ke la ĉeforgano de la Civito, Heroldo de Esperanto, havas tiel longan malfruiĝon, ke ĝi kvazaŭ tute ĉesis aperi.
Feliĉe UEA ne mortas sed transvivas ĉiujn opoziciojn kaj la plej fuŝajn estrarojn.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2012, №4 (210).
Survoje al la Fettes-erao
Antaŭ jardekoj Lapenna militis kontraŭ ekstremistoj, kiuj kompromitis la movadon antaŭ la ekstera mondo. La granda oratoro eĉ sukcesetis, kvankam unuopaj dorsosakuloj en mallongaj pantalonoj ne ĉesis trovi la vojon al urbaj akceptoj. Eĉ pli ol la nivelo de la ekstera sinmontro de la movadanoj al Lapenna gravis la nivelo de ilia argumentado kaj ne laste la lingva nivelo, eĉ la rego de la propra nacia lingvo. En la Principaro de Frostavallen Lapenna fiksis en 1956 sian plu valoran kodekson pri informado kaj eĉ pri la ĝusta konduto.
La strategia komisiono de UEA prezentis post preskaŭ dujara naskado sian frukton, Strategian vizion por UEA. Ĝis nun ĝi apenaŭ vekis diskuton. Plej vigle devus diskuti pri ĝi la komitatanoj, ĉar la komisiono estis elektita de ili, kaj ili ankaŭ devos formale akcepti aŭ rifuzi la novan dokumenton. Kiel ĉiam, la komitatanoj tamen restas flegmaj kaj indiferentaj. Nur kiam okazas mortoj aŭ jubileoj, la reta diskutlisto de la UEA-parlamento vekiĝas por kondolenci aŭ gratuli. Por la reputacio de la supera organo de UEA estus eĉ pli bone, se ĝia reta forumo ne estus publika, sed nur la komitatanoj mem rajtus legi ĝin kaj skribi en ĝi. Tio ne plaĉus al la kruckavaliroj de demokratio kiel Johan Derks kaj Ian Fantom, sed ni ne miru, se ĝuste la publikeco bridas iujn diri sian opinion, eĉ kiam oni tion petegas. Proforma demokratio malmulte valoras, se la kosto estas malefika funkciado de la Komitato kaj sekve de la tuta UEA. Oni devus en UEA havi la kuraĝon rezigni pri superfluaj demokratiaĵoj, des pli, ĉar iliaj plej laŭtaj postulantoj malhavas apogon de membroj. Ekzemple la menciita Derks estis la malplej voĉdonita kandidato en la lasta elektado de komitatanoj B kaj lia samideano Fantom fariĝis marĝenulo en sia landa asocio.
La indiferenton de la komitatanoj pri la vizio dividas ankaŭ la ordinaraj membroj. Ankaŭ tio ne estas mirinda, ĉar la popolo ne legas programojn ĉiukaze. La entuziasmo ĉirkaŭ la Manifesto de Prago ne signifis, ke la miloj da subskribintoj legis ĝin. Parto certe legis, ĉar ĝia avantaĝo kompare kun la vizia dokumento estis ĝia mallongeco, nome unu paĝo anstataŭ dudek, sed por plej multaj la enhavo ne estis la kialo subskribi la Manifeston. Temis pri tio, ke meze de la 90-aj jaroj la prestiĝo de UEA estis kreskanta, ĉar ĝia tiama gvidantaro vekis fidon ĉe la membroj. Nur pri fido temas kaj ĝuste ĝi mankas, ĉar jam de pli ol dek jaroj la membroj ne prenas siajn ĉefajn gvidantojn serioze. Esperantistoj, kaj precipe la membroj de UEA kiel ilia elito, ne estas stultaj, eĉ se ili nenion diras, same kiel la babilemuloj ne estas saĝaj nur pro tio, ke ili ade parolas. En la ekstera mondo populistoj foje sukcesas mistifiki amasojn, sed en UEA la populismo de Renato Corsetti rikoltis neniun venkon, eĉ male. La lastan jardekon karakterizas daŭra malkresko de la membraro kaj proporcie eĉ pli granda forfuĝo de la abonantoj de la revuo, la ĉefa respegulanto de la populismo per siaj raportoj pri “pozitivaĵoj” kaj grupaj fotoj el Esperanto-renkontiĝoj.
La komunaĵo de la nova vizio kaj la Manifesto de Prago estas ilia ĉefa aŭtoro Mark Fettes. Siatempe li estis unu el la fidovekantoj kaj lia blazono ankaŭ poste ne makuliĝis, ĉar li restis flanke dum la Corsetti-erao. Lian popularecon konfirmis ankaŭ lia unua loko en la elektado de komitatanoj B antaŭ du jaroj. Plej saĝe estas jam nun konsenti pri lia elekto kiel la sekva prezidanto de UEA kaj survoje al Rejkjaviko lasi al li la eblecon kunmeti sian estraron.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2012, №7 (213).
Al pli azia estonteco de UEA
Antaŭ jardekoj Lapenna militis kontraŭ ekstremistoj, kiuj kompromitis la movadon antaŭ la ekstera mondo. La granda oratoro eĉ sukcesetis, kvankam unuopaj dorsosakuloj en mallongaj pantalonoj ne ĉesis trovi la vojon al urbaj akceptoj. Eĉ pli ol la nivelo de la ekstera sinmontro de la movadanoj al Lapenna gravis la nivelo de ilia argumentado kaj ne laste la lingva nivelo, eĉ la rego de la propra nacia lingvo. En la Principaro de Frostavallen Lapenna fiksis en 1956 sian plu valoran kodekson pri informado kaj eĉ pri la ĝusta konduto.
Raportoj pri la UK en Hanojo elstarigas la junecon de la loka esperantistaro. Ankaŭ tiu, kiu ne partoprenis la kongreson, povas konkludi tion el la fotoj, kiujn kongresanoj afiŝas en la reto. Estus interese vidi ankaŭ statistikojn pri la aĝostrukturo de tiu ĉi nekutima UK, sed verŝajne nur tre malmultaj UK-oj, se entute iu alia, estis organizitaj de tiel juna loka laborforto kiel tiu en Hanojo.
Al la kongresanoj el landoj kun laca, maljunula movado Hanojo devis esti esperiga sperto: almenaŭ en Vjetnamio kaj iuj aliaj aziaj landoj la Afero ŝajnas havi estontecon. En Vjetnamio ankaŭ la aŭtoritatoj ŝajne rilatas al Esperanto amike, ĉar ili disdonis ordenojn al pluraj esperantistoj kaj ankaŭ al Universala Esperanto-Asocio mem, kiu post pli ol duona jarcento en Roterdamo ankoraŭ atendas sian unuan nederlandan medalon.
Tamen, okcidentanoj ne nur pasive kovu esperon pri hela estonteco en Azio, sed ili, kaj kun ili UEA, flegu la tiean movadon. La graveco de la aziaj tigroj rapide kreskas en la monda ekonomio kaj monda vivo ĝenerale, sed tio ne reflektiĝas en la diskuto pri la strategio de UEA nek en la konsisto de la diskutantoj. Al azianoj tiu diskuto verŝajne estas volapukaĵo kaj apenaŭ tuŝas tion, kiel ili perceptas sian esperantistecon kaj kion ili atendas de UEA. Ĉe iuj ĝi povas plifortigi la senton pri duarangeco, kiu sento jam estas forta pro la privilegia facileco de Esperanto por okcidentanoj.
UEA havis jam tri prezidantojn el Azio kaj po unu-du azianojn en kelkaj estraroj. Ili tamen ne lasis tre profundajn spurojn kaj ne sukcesis esence ŝanĝi la okcidentan orientiĝon de UEA. La vaste respektata Lee Chong-Yeong el Koreio eĉ pli verve fokusiĝis al EU ol liaj antaŭaj kaj postaj kolegoj. Se Azio ne ricevas apartan atenton en la strategio de UEA, aziano en la estraro apenaŭ povas esti pli ol dekoracio, krom se tiu estas aparte forta personeco.
Historiistoj iam pristudu, ĉu antaŭ 30 jaroj UEA faris saĝan strategian elekton, kiam ĝi decidis esperantigi Afrikon. Tiu celo eĉ relative sukcesis, ĉar en iama dezerto de Esperantujo aperis multaj verdaj oazoj. Ilia vivtenado tamen kostis multe da mono, kiu apenaŭ donis tiom da movada rento, kiom oni atendis. Feliĉe UEA reviziis sian afrikan agadon kaj nun celas per malpli da mono pli altan kvaliton de la movado anstataŭ pli granda kvanto. Se ne antaŭ 30 jaroj, ĉu nun estu la vico de Azio?
Bona evoluo estas, ke UK jam okazis kelkfoje en Azio. Multaj azianoj ricevis la ŝancon sperti sian esperantistecon en la plej vera maniero, en vid-al-vida kontakto kun alilandanoj. Tio en si mem estas ege valora. La laboraj diskutoj de UEA tamen ankaŭ en aziaj UK-oj ŝajnas esti samaj kiel en Eŭropo anstataŭ uzi la ŝancon ekscii rekte de azianoj, kion por ili povus signifi UEA.
Almenaŭ postkongrese la gvidantoj de UEA tenu varmaj la kontaktojn kun siaj novaj vjetnamaj konatoj, ĉar tio, kion ili pensas, gravas por la estonteco de UEA multe pli ol tio, kion oni legas en la retlistoj.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2012, №10 (216).
De B al Buller
Ni estas denove meze de elektoj en UEA post la oficiala starto per la alvoko pri kandidatoj por komitatanoj B. Ilia nombro minacis fali al kvin, sed UEA tamen sukcesis komenci la sesan milon da individuaj membroj kiel altosaltisto, kiu faris validan rezulton kun tremanta stango malantaŭ si.
La komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn, sed ilia elektado interesas la membraron malpli ol tiu de la estraranoj. Per 10-oble pli da komitatanoj A la povon en UEA havas la landaj asocioj, kvankam ili kontribuas al la financoj de UEA nur 1/20 de la kotizoj de la individuaj membroj. Tiu misproporcio estas ŝanĝenda por pliproksimigi la Asocion al la membroj. Post tia ŝanĝo en la statuto la B-elektoj fariĝus pli interesaj, ĉar temus pri elekto de influa parto de la Komitato.
Pri la estraraj elektoj oni ankoraŭ malmulton scias. En januaro la elektokomisiono raportis al la komitato, menciante nur Mark Fettes, kies kandidatiĝo por prezidanteco estis konata jam longe. Lia elekto ŝajnas certa, ĉar ne cirkulas onidiroj pri iu ajn rivalo. Eĉ Amri Wandel ŝajne ĉesis ambicii por la plej grava seĝo sur la podio. Ne certas, ĉu li entute retenos sian lokon en la estraro, ĉar por la komitatanoj eble jam sufiĉas liaj tri periodoj. Ĝuste Wandel iniciatis, kun Stefan MacGill, la “demokratiigon” de la elektoregularo, sed se li volos daŭrigi kaj ne estos elektita, li eble trovos mankojn ankaŭ en la nova. Lia amiko MacGill siavice apenaŭ povos akompani Fettes kiel alia eksoficisto en la estraro post sia demisio kiel prezidanto de ILEI por dediĉi sin al la revuo Juna Amiko, kies redaktado laŭ li ne lasas tempon por io alia.
La komisiono ne raportis, kiuj nunaj estraranoj pretas daŭrigi. Oni povas supozi, ke Probal Dasgupta sekvos la ekzemplon de siaj antaŭuloj ekde John Wells, kiuj restis ekster la estraro dum la tujsekva periodo. Kun prokrasto revenis nur Humphrey Tonkin kaj Lee Chong-yeong por malfeliĉa aventuro kun Renato Corsetti. Se tri periodoj barus la vojon al Wandel, tio koncernus ankaŭ Claude Nourmont, sed la aliaj estraranoj estas en sia unua aŭ dua periodo.
Por ke la membraro havu senton pri ŝanĝo, la estraro devus ŝanĝiĝi kiel eble plej plene. La ŝanĝoj en la regularo tamen postulas fari la elekton same kiel tiun de la komitatanoj B: ĉiuj kandidatoj estos sur sama listo kaj elektiĝos tiuj kun plej multe da voĉoj. Tia maniero eble favoros la antaŭajn oficulojn kaj nur hazardo povos rezultigi estraron, kies anoj kapablos kunlabori kiel teamo. La regularo permesas al la komisiono fari konsilojn pri “teamkunmetoj”, sed tiaj konsiloj povos facile veneni la atmosferon. Ni ne miru, se post la UK oni sopiros la tempon, kiam eĉ prezidanton oni elektis el du kandidatoj. Laste tio okazis en 1989 inter Wells kaj Yosimi Umeda kaj en 1986 inter Tonkin kaj Werner Bormann.
La elektoj ne ĉesos en Rejkjaviko. Pro la pensiiĝo de Osmo Buller la estraro alfrontos elekton, kiu ne estos facila. Buller mem ofte pledis por reinstalo de direktoro de la CO, kiu estus natura trejniĝo por la ĝenerala direktoreco, sed por tio komencas esti malfrue. En la vizioj de Fettes la CO havas gravan lokon, sed se ĝia stabileco estos skuita, la ŝanĝo sub Fettes riskos esti kiel tiu promesita de Obama.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2013, №2 (220).
Antaŭraporto el Rejkjaviko
“Naŭ viroj kaj Barbara Pietrzak kandidatas por la UEA-estraro”, – resumis Libera Folio la liston de la kandidatoj por stiri nian plej gravan establon dum tri venontaj jaroj. La plej okulfrapa detalo kompreneble estas la ĉeesto de nur unu virino en la listo. Ĉu oni perdis la fidon, ke dua sinsekva estraro kun virina plimulto scius konduki la asocion al pli hela estonteco?
Kiel la sola virino Pietrzak povas esti certa pri sia reelekto, ĉar estraro sen virino ne estas imagebla. Eble ŝi sukcesus ankaŭ sen tiu aldona pluso, ĉar apud la prezidanto ŝi estis la plej videbla estrarano. Ankaŭ ŝiaj kolegoj Amri Wandel kaj Stefan Keller aspiras reelekton, kiu tamen estas same neimagebla kiel neelekto de virino. Eĉ se Rejkjaviko produktus ŝanĝon, kiu en la realo montriĝus nur movada obamaĵo, komence oni rajtos havi almenaŭ senton pri ŝanĝo. Se tri anoj de la nuna estraro enirus la novan sepopon, eĉ falsan senton oni ne havus.
Se oni devos recikligi unu estraranon, tiu povos esti nur Pietrzak, ĉar al Wandel kaj Keller mankas meritoj por reelekto. En la sinprezento por la elekto de B-komitatanoj Wandel citas siajn farojn kiel estrarano en la 90-aj jaroj. Per ili la astronomo eble meritis duan periodon, sed ĉi-foje temus jam pri la kvara periodo. Pri la nuna farto de UEA Wandel portas naŭjaran respondecon, kio sufiĉu. Keller siavice estas tiu, kies kontribuon oni plej malmulte rimarkis. Ĉe sia elekto li estis same nekonata kiel la financa estraranino Loes Demmendaal, kiu tamen diligente aperigis artikolojn en la UEA-revuo pri sia laborkampo. Kiel estrarano pri eksteraj rilatoj ĝuste Keller devus esti elstare videbla kaj aktive artikoli en la revuo. Mirigas cetere, ke Demmendaal rezignas, kvankam dum ŝiaj du periodoj UEA havis solidajn financojn kaj ne interesiĝis pri eŭropaj subvencioj – diference de iuj registaroj kaj spite al la laŭtaj postuloj, ke UEA apogu sin al eksteraj monfontoj anstataŭ membroj.
Ankaŭ Johan Derks revas esti estrarano, sed el tio ne povos rezulti pli ol noto en la protokolo. Li famiĝis kiel akra kritikanto de la estraro, aŭ pli vere misfamiĝis, ĉar per agresa stilo li forpuŝis ankaŭ tiujn, kiuj konsentas pri iuj eroj de lia kritiko. Krome lia kritiko limiĝis al teknikaj kaj formalaj aspektoj, kiuj estas duarangaj apud enhavaj demandoj pri la senco kaj celo de la ekzisto de UEA. Derks estas kandidato ankaŭ en la balotado pri komitatanoj B. Kun sep kandidatoj por ses lokoj tiu balotado temas nur pri tio, kiu ne estos elektita. Derks konscias pri sia magra populareco kaj tial, por certeco, li kandidatiĝis ankaŭ por komitataneco C. Li verve pledas por demokratio en la decidfarado de UEA, sed klare nur se lia propra intereso ne estas sub minaco. Se liaj vortoj kaj faroj kongruus, li ne klopodus enŝteliĝi en la superan organon de UEA laŭ multe malpli demokratia vojo post ebla malkonfido de la membraro.
La lastatempaj ŝanĝoj en la elektoregularo signifas, ke en Rejkjaviko oni elektos ne la estraron sed la estraranojn. Tio okazos simile al la elekto de komitatanoj B. El listo de dek kandidatoj la komitatanoj voĉdonos por sep. Se ili rezonos kiel mi, elektiĝos du eŭropanoj (Pietrzak kaj MacGill), unu aziano (Lee Jung-kee) kaj kvar amerikanoj (Fettes, Raola, Schäffer kaj Vergara). Vojaĝkostoj do multe kreskos en la buĝeto de UEA, sed globaliĝo havas sian prezon.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2013, №4-5 (222-223).
Ĉu io nun estas nova?
Jam de kelkaj semajnoj ni estas en la Fettes-erao, sed nenion specialan ni ankoraŭ sentas. Eble sub la surfaco io ankoraŭ maturiĝas kaj postulas de ni iom da pacienco. Se tamen en Rejkjaviko komenciĝis nova ĉapitro en la historio de UEA, oni devus senti pli da vibrado en la aero.
La aero tamen ĉesis vibri jam antaŭ la kongreso. Ne ekestis diskutoj pri kandidatoj kaj iliaj celoj. Neniu eĉ flustris eblan alian nomon por prezidanteco ol Mark Fettes. Silentis tiuj, kiuj antaŭe plendis pri la sovetieco de la elektoj. Amri Wandel, kiu fine elfalis el la estraro, ne postulis revizion de la elektoregularo, sed li flegme akceptis la sorton. Eĉ la reelekto de Dasgupta en Havano okazis en pli streĉa etoso, kun aldona vigligo pro la nuligo de la kontrakto kun redaktoro Marček kaj tuj poste la nuligo de la nuligo. Ankaŭ ĉi-foje Marček estis fordankita, sed neniu ekkampanjis por li. Male, du estraranoj, kiuj en Havano petskribis por li, ĉi-foje maldungis lin. Kiam laste povoŝanĝo en UEA pasis same sensuke?
UEA havas novan estraron, sed kiel novan? Nia kongresa raportisto kalkulis, ke ĝi estas pli maljuna ol la antaŭa, kiam ĝi estis elektita. Evidente la reelektitaj Pietrzak kaj Keller aĝas nun tri jarojn pli ol en Havano, sed ankaŭ ĉiuj aliaj estas jam super 50. Fettes kaj Vergara ne estas novaj, ĉar iam ili jam estis estraranoj. Unuafojaj estas nur tri, sed ankaŭ el ili MacGill kiel direktoro de la CO antaŭ 30 jaroj ne impresas tre freŝe. La elekton de MacGill akompanas enigmo: jarkomence li rezignis kiel prezidanto de ILEI por havi tempon por redakti Junan Amikon. Kiel li nun tamen havas tempon por UEA?
Novaĵo estas, ke kelkaj gvidantoj havas eksterajn interesojn, kiuj povas kunfrotiĝi kun tiuj de UEA. Fettes prezidas la usonan fonduson ESF, kun kiu estas finance plektitaj la instrua retejo de Katalin Kováts, la retkursejo Lernu! kaj la firmao E@I, kies direktoro Peter Baláž elektiĝis al la nova organo de UEA, la konsilio, same kiel Francesko Maurelli el la firmao Kosmo, kies dancado sur la delikata limo inter delikto kaj permeseblo ĉirkaŭ eŭropaj subvencioj ne ĉesas kaŭzi bruon. Ĝenerala sekretario Martin Schäffer starigis retan adresaron, kiu iel konkurencas kun la delegita reto de UEA kaj Pasporta Servo de TEJO. Ankaŭ lia fonduso Esperanto Internacia paŝas sur tereno, kiu tradicie apartenis al UEA. Ni vidos, kiel tiuj samideanoj solvos siajn dilemojn.
Jes, nova estas la konsilio, kiu “kunpensos kaj kunaktivos” kun la estraro. Tempo montros, kiel vivipova ĝi estos, sed unu konsekvenco ŝajnas neevitebla: plia pasiviĝo de la komitato. Pri la aktivigo de la komitato devus zorgi la estraro, sed de longe ĝi ne sukcesis pri tio. La nova estraro apenaŭ povos esti pli sukcesa, eĉ se ĝi volus, ĉar ĝi ne havos tempon por okupiĝi pri la komitato, se ĝi volos doni sencon al la nova konsilio.
Fine, nova estas la Strategia Plano. Ĝi havas pli da ŝanco ne esti rapide forgesita kiel antaŭaj planoj, ĉar Fettes kiel ĝia ĉefa aŭtoro certe sentas sin honorligita al ĝi, sed inter la komitatanoj verŝajne malmultaj legis, kion ili akceptis. Al la membraro la dokumento restos fremda, ĉar ĝi estas nedigesteble ampleksa. Helpus, se ĝi estus kristaligita al unu aŭ kelkaj frapfrazoj, kiuj povus emocie kapti la animojn, sed el ĝiaj ĉefvortoj – konsciigo, kapabligo, komunumo, kunordigo – saltas neniu sparko. Se tamen la estraranoj foliumos ĝin de tempo al tempo, ĝi almenaŭ servos al ili kiel utila memorando pri farindaj aferoj, kaj tio estus tute sufiĉa.
Ni esperu, ke ja komenciĝis nova ĉapitro. La mezurilo pri sukceso tamen ĉiam restos la sama: membrostatistiko.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2013, №8-9 (226-227).
Atendante la revuon de Valle
Post kelkaj semajnoj ni foliumos radikale reformitan revuon Esperanto, – promesas Fabrício Valle, kiu venkis en la konkurso pri la plej grava redaktora posteno en la movado. La nova redaktoro priskribis sian revuon en intervjuo por Libera Folio. Nenion konkretan oni povas imagi surbaze de liaj respondoj, kiujn estus povinta doni ankaŭ Stano Marček antaŭ 12 jaroj. La ĉefa diferenco kun respondoj de Marček estus la tono. Valle saturas sian intervjuon per stumblaj ŝercoj kaj troigoj pli ol decas al la redaktoro de la Oficiala Organo, kiu estas submetita al lupeoj de diversaj flankoj. Unu akcidenton oni povas pardoni, sed ni konsilas al li estonte esprimi sin same digne kiel li estas vestita en la foto apud sia intervjuo.
Ni fidu je la juĝpovo de la estraranoj. Verŝajne la kvalitoj kaj kapabloj de Valle tiom superis tiujn de la kvin aliaj kandidatoj, ke oni riskis elekti homon, kiu laŭ sia propra konfeso dum pli ol dek jaroj restis ekster la movado kaj eĉ ne estis membro de UEA. Ĉu malgraŭ tiel longa foresto li tamen havas “bonan konon de la Esperanto-movado”, kiel preskribis la anonco pri la vakanta posteno, tion ni povos baldaŭ prijuĝi. Kono de la movado estos necesa, kiam li devos decidi pri temoj por artikoloj kaj pri invitindaj kontribuontoj kaj kiam li kribros el la miŝmaŝo de raportoj pri ĉiaj movadaĵoj tiujn, kiuj vere ion signifas. Redakti estas ankaŭ pesi, kaj por tio necesas sufiĉe koni ankaŭ tion, kio okazis dum la lastaj 12 jaroj kaj ne nur pli frue.
En Fabrício Valle UEA do ricevos ne nur novan redaktoron sed ankaŭ novan membron. Legante lian intervjuon ni komencis pensi, ke eble lia longa vagado ekster UEA eĉ ne estis necesa. Inter la linioj eblas konkludi, ke Valle povis esti je dispono jam en 2001, kiam UEA serĉis posteulon de István Ertl meze de la demisia krizo post la Zagreba UK. Tiam nek li nek aliaj ricevis okazon anonci sian interesiĝon, ĉar la tiama estraro ne serĉis kandidatojn publike, sed ĝi trovis Stanon Marček en enigma maniero. Laŭdire iu estrarano klarigis, ke mankis tempo por fari publikan konkurson. Tio tamen ne povis esti la kaŭzo, ĉar novan ĝeneralan direktoron oni serĉis per publika konkurso, kvankam Osmo Buller ne demisiis pli frue ol Ertl.
La plej verŝajna klarigo por la trovo de Marček estas, ke li mem estis rapida kaj proponis sin al prezidanto Renato Corsetti kaj vicprezidanto Humphrey Tonkin tuj, kiam li eksciis pri la foriro de Ertl. Meze de la granda krizo Marček falis al ili el la ĉielo, ĉar ili bezonis plu serĉi nur direktoron kaj, kiel dolĉa bonuso, ili perturbis la vivon de Giorgio Silfer, al kiu subite mankis redaktoro de Heroldo de Esperanto. En postaj jaroj Silfer tamen ne ĉesis moke danki Roterdamon, ke ĝi liberigis lin de malbona redaktoro. Estas vero, ke la aperado de Heroldo ne suferis pro la eskapo de Marček. Ĝia agonio paradokse koincidas nun, kiam Marček finas sian periodon ĉe UEA. Klarigo estas simpla: Giorgio Silfer estas nun 12 jarojn pli aĝa ol ĉe la foriro de Marček el Heroldo. Ankaŭ la fortojn de la Imprimatura Komisiono erodas la jaroj.
En la antaŭa fojo ni miris pri la silenta akcepto de la eksigo de Marček. Simila provo nur tri jarojn pli frue kaŭzis bruan kakofonion kaj lanĉon de nomkolektado favore al Marček kaj alian por maldungo de Buller, la supozata malbona spirito malantaŭ la decido. Ni ne havas bonan klarigon pri tiu silento, sed ni ne miros, se post kelkaj numeroj de Valle la sopirantoj de Marček reaŭdigos sin. Ni vidos, ĉu aŭdigos sin ankaŭ tiuj, kiuj longe volis adiaŭi Marček.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2013, №12 (230).
Ricevinte la revuon de Valle
Ni ricevis jam du numerojn de Esperanto de Fabrício Valle. Tuj post sia elekto li memkontente promesis mejloŝtonan reformon de la oficiala organo de UEA. En sia unua numero li aplombe deklaras ĝin “historia”. Sur la paĝoj de tiu ĉi revuo ankaŭ Mark Fettes avizis “novan epokon” sub Valle kaj juĝis la tempon de Stano Marček tiel negative, ke lia nediplomatia vangofrapo vere ne decis al la prezidanto de UEA, ne laste pro tio, ke Fettes mem siatempe ne aliĝis al la kritiko pri Marček.
Laŭ PIV epoko “prezentas apartan novan karakteron”. Klare la revuo estas nun alia pro sia kolora bunteco kaj radikale ŝanĝita grafiko. En la reto tuj aperis laŭdoj, kio ne surprizas. Same estis en 2002, kiam la nova redaktoro Marček plenigis kvar paĝojn per aklamo pri “freŝa vento” kaj “nova kostumo” de la revuo, kiu fariĝis “bunta, alloga, interesa, altnivela”. La sekvon ni konas: la abonantaro ŝrumpis kaj kritikoj laŭtiĝis. Kial ne okazus same pri la revuo de Valle?
Eksteraĵo povas unue ravi, sed oni rapide alkutimiĝas al ĝi kaj la fascino forvelkas. Kun la tempo pli gravas la enhavo kaj ĝuste ĝi difinas la karakteron de la revuo. La frontpaĝo de la dua numero krias diklitere: “La granda salto antaŭen” kaj “La movado bezonas salti antaŭen”, kvazaŭ tio estus nur afero de decido. Valle eĉ donis nomon al tiu hopo: “novelanismo”. Por infekti aliajn per nova elano tamen ne sufiĉas, ke ĝi ŝprucas el la redaktoro mem, kies elano fakte impresas dubinde vakue kaj pro tio apenaŭ povos daŭri longe. Se Valle estus pli klera pri la monda historio, li ankaŭ ne elektus precize saman sloganon, kiun iam lanĉis Maŭ Zedong por saltigi Ĉinion al komunismo. Rezultis ruiniĝo de la ekonomio kaj malsatmorto de dekoj da milionoj.
Kiel kolportisto de matracoj Valle precipe amas komercon. “Esperantista ekonomio fariĝas kara temo, ĉar ĝi gravegas por la evoluo de Esperanto”, li diras. Tiun ideon oni ne trovas en la Strategia Plano de UEA, kiun la redaktoro devus sekvi anstataŭ reklami proprajn ĉevaletojn. Poste ni legas, ke ĝis nun Esperanto estis konsiderata lingvo de amikeco, demokratia komunikado, ktp, sed “paroli pri komerco kaj profito oni apenaŭ toleris”. Sufiĉus legi la artikolon “Komerco per Esperanto” en Vikipedio por scii, ke UEA havis komercan fakon jam antaŭ la 1a mondmilito kaj ke komerco per Esperanto floris ĝis ĉ. 1930. Poste ĝi preskaŭ estingiĝis, sed tio okazis ne pro netolero de la movado sed pro kaŭzoj ekster ĝia povo. Se iu nun revas atingi ion sur tiu kampo, tiu provu je propra risko, sed UEA kaj ĝia oficiala revuo ne fantaziu.
Mark Fettes prave parolas pri UEA kiel eduka organizaĵo. Ĝia revuo devus esti la ĉefa edukilo, sed la unuaj numeroj de Valle apenaŭ promesas tion. Apud nesekvebla babilado, kiu provas konigi la Strategian Planon, aperas samaj raportoj de samaj aŭtoroj pri samaj jarfinaj aranĝoj, pro kiuj oni priridis la revuon de Marček. Post ĉiu numero la leganto devus senti sin iom pli klera ol antaŭe. Ĉu almenaŭ por estontaj numeroj Valle mendis artikolojn pri lingvaj, kulturaj, movadaj kaj historiaj temoj? Maltrankviligas, ke recenzoj preskaŭ malaperis: nur po unu trionpaĝa recenzeto en ambaŭ numeroj kaj neniu el ili pri beletraĵo. La revuo de UEA devas flegi la librokulturon, ĉar ne komerco sed literaturo vivigis kaj vivtenos Esperanton. Marček komprenis tion, dediĉante du aŭ eĉ tri paĝojn al recenzoj. Se lia posteulo indiferentas pri kulturo, li almenaŭ pensu, ke recenzoj nutras la librokomercon kaj do ankaŭ la kason de UEA, el kiu li estas pagata.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2014, №3 (233).
Esperanto plej gravas – kaj unue Esperanto
Ne indas denove paroli pri la revuo de Valle, ĉar nenio nova direblas. La redaktoro de Esperanto daŭre diras, ke numeron post numero la revuo fariĝas pli bona kaj malaperas la infanmalsanoj de ĝia nova stilo. Verŝajne eĉ li mem ne plu kredas siajn promesojn. La direktoro jam alarmis la komitaton pri la malbone evoluanta membrostatistiko. La multe tamtamita reformo de la revuo ne lubrikis la statistikon, ĉar laŭ la informo de Buller al la komitato, komence de majo la revuo havis kelkdek abonantojn malpli ol unu jaron pli frue. Via kolumnisto do ne estas la sola, kiu malkontentas pri la piroteknikaĵo de Valle. Oni povas konsili al la estraro nur, ke ĝi denove ekserĉu novan redaktoron, ĉar la eksperimento kun Valle fiaskis. Agnoski sian eraron eĉ kreskigus respekton al la estraro, ĉar tiel ĝi montrus, ke ĝi serioze celas la bonon de la Asocio kaj ne blinde kredigas propran pravon, kiam malpravo evidentas al ĉiu.
La estraro sidas jam preskaŭ jaron, sed malfacilas vidi signojn pri komenco de pli bona periodo en UEA. Mark Fettes anoncis, ke la membrostatistiko estas la mezurilo pri la sukceso de lia estraro. Miraklo tamen necesos, por ke realiĝu la celo pri 10-procenta kresko de la membraro ĉiujare, kiel skribite en la Strategia Plano. Tamen ne kulpas nur la revuo, kies karnavala vesto ne allogas pli da membroj.
Esperantistoj membriĝas en UEA, ĉar kiel ĝia nomo diras, ĝi estas Esperanto-asocio en la monda skalo. Por Esperanto-asocio Esperanto estas la ĉefa afero. Se io alia ol Esperanto estus la ĉefa ekzistokialo kaj celo de UEA, ĝia nomo estus vortumita laŭ tiu alia afero. Laŭ la statuto de UEA la disvastigo de la uzado de Esperanto estas ĝia ĉefa celo, kvankam nur malmultaj legis la statuton kaj kredas populistojn kiel Renato Corsetti, por kiuj la unua celo de UEA estas disvastigi Esperanton. Tiu simplismo kaŭzis forvelkon de agadoj, kiuj ĝuste celis disvastigi la uzadon de Esperanto. Iam UEA klopodis instigi terminologian agadon, eĉ kun dungito en sia Terminologia Esperanto-Centro, sed de dudek jaroj oni ne plu aŭdas pri TEC. Antaŭ tridek jaroj UEA kaj ILEI lanĉis triŝtupan internacian ekzamensistemon, sed unu generacion poste la tria, supera ŝtupo plu mankas. Jen nur du ekzemploj pri neglektado de la kreo de kvalitaj kondiĉoj por pli vasta uzado de Esperanto.
Oni ofte ŝercas, ke ĉiuj diskutoj de esperantistoj pli aŭ malpli frue fariĝas disputoj pri lingvaj detaloj. Oni eĉ donis nomon al tiu fenomeno: “leĝo de Tonjo”, laŭ Tonjo del Barrio, kiu iam sprite skribis pri ĝi. Eblas ridi aŭ plendi pri tiu fenomeno, sed ankaŭ ĝi montras, kiom la lingvo gravas al esperantistoj. Tial estas kompreneble, ke UEA allogas ilin malpli, se ili sentas, ke aliaj aferoj gravas al UEA pli ol Esperanto. Kelkfoje oni volas fari el UEA asocion por homaj rajtoj ĝenerale, kiel Kep Enderby dum sia prezidanteco, aŭ por lingvaj rajtoj. Nun Mark Fettes artikolas pri daŭripova mondo kiel la vojo de UEA kaj pri la neceso alianciĝi kun aliaj fortoj, kiuj strebas por daŭripovo. Ĉio tio estas aferoj, pri kiuj indas paroli ankaŭ sur la forumoj de UEA, sed ne pli ol paroli. Ili restu flankaj temoj, kaj UEA evitu preni starpunkton pri ili. Temas ja pri sociaj kaj politikaj problemoj, pri kiuj esperantistoj same malsame opinias inter si kiel homoj ĝenerale. Eĉ pri lingvaj rajtoj ne povas ekzisti universale akceptita esperantista starpunkto.
Esperanto fariĝu denove la plej grava afero por UEA, kaj tiam disvastigo de Esperanto estu malpli grava ol la disvastigo de ĝia uzado. Tiu ĉefa celo precipe signifas kvalitan kreskon de la Esperanto-komunumo – kaj de la individua esperantisto – kaj nur duagrade ĝian nombran kreskon. El ĝi tamen nature sekvos nombra kresko de UEA, kiam esperantistoj rimarkos, ke Esperanto gravas al UEA kaj ke ĝi unuavice servas al la lingvo kaj al siaj membroj. Plej urĝe ni tamen atendu de la estraro, ke ne nur Esperanto sed Esperanto gravas al ĝi. La revuo de UEA renaskiĝu kiel revuo, kiun oni denove povos montri al esperantistoj. Poste ĉio cetera iros de si mem, aŭ almenaŭ multe pli facile.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2014, №6 (236).
Fieron sentu ni interne
La estraro de UEA lanĉis membrovarban kampanjon. Ni ne plu memoras, kiam iu antaŭa estraro faris similan provon. Alvokoj ne mankis, sed sistema plano ne estis farita almenaŭ en tiu ĉi jarmilo. La alvokoj estis io por festparoladoj kaj novjaraj salutoj de la prezidanto, sed en la ĉiutago oni restis kontentaj tiom longe, kiom la membraro pendolis ĉirkaŭ 6000. Necesis fali sub la kritikan limon de 5000 membroj por vekiĝi. Laŭ la informoj al la komitato la risko estas granda, ke ankaŭ ĉi-jare UEA restos sub tiu limo, por la dua jaro sinsekve. La vekiĝo de la teamo de Fettes estas pli ol komprenebla, ĉar en sia Strategia Plano Fettes engravuris la celon, ke la membraro kresku ĉiujare 10%. Laŭ la lastaj informoj eĉ unuprocenta kresko ne okazos en la unua jaro de la planperiodo.
La evoluo mobilizis la estraranojn ne nur al varbkampanjo. Ili ne povis ne atenti, ke plej multe malaperis membroj, kiuj ricevas la revuon Esperanto. Se ilia nombro restus senŝanĝa, UEA facile rehavus 5000 membrojn. Tio estus sukceso en la jaro de la plej malgranda UK post la 2a mondmilito. La fama kongresa efiko influas la statistikon foje pluse foje minuse, sed ĝi ne difinas la evoluon en longa daŭro. La malbonfaranto jam de longe estis la “revua efiko”, kiu mordis el la statistiko 100–200 membrojn jare. Dum jardeko estraroj pretekstis, ke tio estas neevitebla pro la interreto, ĝis tuj post sia elekto la nova prezidanto Fettes kuraĝis montri al la revuo mem. Se varo ne vendiĝas, io devas esti misa pri la varo. Devis esti elreviĝo al li, ke la nova redaktoro Valle ne plenumis liajn esperojn. Malnaivan observanton tio ne surprizis, ĉar per tiel vakua bombasto Valle prezentis sin kaj sian – ĉu vi memoras? – novelanismon jam antaŭ ol aperis lia unua numero. Nun ni donu al Fettes novan poenton pro la kuraĝo almenaŭ duone agnoski la realon kaj daŭrigi la kontrakton kun Valle nur per duonjaro. Ĝis la kunsido en marto la mensoj en la estraro eble sufiĉe maturiĝos por adiaŭi Valle kaj ekserĉi alian, al kiu konfidi la oficialan organon. Fettes agos saĝe, se li silente ekserĉos jam pli frue.
La estraro komencis plani ankaŭ agadon sub la etikedo “Montevideo 60" memore al la rezolucio de Unesko en 1954. Tiu atingo signifis enorman kuraĝigon al la Esperanto-movado kaj kreskigis la prestiĝon de UEA inter esperantistoj pli ol iu ajn alia unuopa evento. La skipo de Fettes devus nun klopodi denove briligi la blazonon de UEA, utiligante la jubileon de Montevideo. Al herboradika esperantisto gravas povi fieri pri sia esperantisteco, almenaŭ interne de si mem se ne publike. Lapenna kaj Tonkin sciis ŝmiri tiun memfieron per elstara atento al la rilatoj kun UN kaj Unesko, ĝis oni ekridis pri uneskismo, kiu atingas nenion konkretan por antaŭenigi Esperanton. Feliĉe en la pinto de UEA ĉiam restis sufiĉe da uneskismo por prizorgi, ke la asocio ne perdu sian statuson ĉe UN kaj Unesko. Sen ĝi UEA estus pli ordinara faktoro en Esperantujo kaj tio eĥus ankaŭ en ĝia membrostatistiko.
Finfine UEA ne savos sian statistikon nur per leginda revuo aŭ alloga retejo, sed ĝi devos plu resti io speciala, ne nur unu inter multaj. Pli efika varbado, distribuado de aliĝiloj kaj donacado al Fondaĵo Canuto povos iom helpi, sed rezultos nur portempaj fruktoj, se en la komitato oni primokas la klopodojn por Nobel-premio, ĉar “UEA ne meritas ĝin”, kaj se trejnisto de AMO-seminario deklaras en retforumo, ke UEA ne estas necesa.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2014, №10 (240).
Aŭskultante ĉe la Ronda Tablo
Estas malfacile prognozi la estontecon, ankaŭ se temas pri distingo de tio, kio en tute lastatempa pasinteco restos signifa ankaŭ poste. Estus interese legi post dek jaroj la respondojn de la konataj movadanoj, kiujn nia redakcio invitis al sia Ronda Tablo por rakonti, kiujn Esperanto-eventojn en 2014 ili taksas plej pozitive aŭ plej negative. Plej multaj el la menciitaj eventoj tiam estos forgesitaj. Preskaŭ ĉiuj respondintoj rigardas la aferojn el la perspektivo de sia propra umbiliko kaj eĉ sen ligo al Esperanto. La naskiĝo de la filino estis certe la plej pozitiva evento por la ĝenerala sekretario de UEA, sed promesi instrui al ŝi la lingvon ne faras ĝin Esperanto-evento.
Kelkaj respondintoj ne bezonus kapablon de futuristo por konstati la maltaŭgecon de siaj deklaroj, precipe pri la daŭra malkresko de UKoj. Sufiĉus pensi pri la tujposta jaro, nome la nuna, kiam la 100a UK ŝajnas fariĝi pli granda ol iu ajn alia ĉi-jarmile. Kvankam ne jam aperis informoj pri la nombro de aliĝoj, kiam la intervjuitoj donis siajn respondojn, ne necesis esti profeto por aŭguri, ke Lillo venkos la lastatempajn UKojn, kaj sekve ŝanĝi la tonon de sia respondo. La instruo el la UK-serio ekde 2010 estas, ke okazigi UK ĉiun duan jaron ekster Eŭropo estis aventurismo, kiu subfosis ne nur la kongresajn statistikojn sed ankaŭ la membronombrojn kaj la ekonomion de UEA. Feliĉe sekvos du kongresoj sinsekve en Eŭropo kaj espereble restarigo de la pli sana ritmo kongresi alikontinente unufoje en tri jaroj.
Okulfrapas ankaŭ la senvalorigo de la pasintjara UK en Bonaero, kiu laŭ Anjo Amika estis la “malplej sukcesa dum ĉi tiu jarcento” kaj laŭ Humphrey Tonkin “rekorde malgranda”. Se UKoj estas kompareblaj inter si, ilian sukceson oni ne mezuru nur laŭ la nombro de aliĝintoj. Tiom malpli tiel devus fari kantistino, al kiu aliaj kriterioj devus pezi pli. Tonkin siavice devis pli bone legi la liston de UKoj en sia Jarlibro por konstati, ke Bonaero ne estis malrekordo. Almenaŭ José Antonio Vergara vidis la aferon pli vaste kaj taksis la kongreson kiel unu el la sukcesoj en 2014.
Kvankam respondis 11 korifeoj, neniu el ili donis atenton al la Strategia Laborplano de UEA, kies realigo (?) trairis sian unuan plenan kalendaran jaron. Ankaŭ en tio montriĝas, ke tiu dokumento ne vivas, sed tion oni ankaŭ ne povis atendi de 38-paĝa dikulo. Se en Rejkjaviko estus akceptita unu duflanka folio kun simpla sed elvoka enhavo, ĝi povus nun esti familiara al ni ĉiuj, same kiel iam la Praga Manifesto, sed akceptita estis kajerego, kiu pli bone taŭgus kiel ekzegezo de la mankanta folio.
Ĉe la Ronda Tablo oni ankaŭ apenaŭ aŭdis pri la revuo Esperanto, kies nova redaktoro cetere estis la unua por forgesi la Strategian Planon. Jam en sia unua numero li ektrudis proprajn strategiojn, tiel kaosajn kaj kontraŭdirajn, ke neniu kapablas sekvi ilin, kaj la redaktoro mem plej malmulte, ĉar eĉ la nomon de sia miŝmaŝo li jam ŝanĝis kelkfoje. Malgraŭ ĉio Tonkin laŭdas la aspekton de la revuo, kiu laŭ li iĝis pli moderna. Bela aspekto tamen ne longe sufiĉas, sed pli aŭ malpli frue la leganto ekkonscios, ke enhave kaj idee la revuo iĝis vakua. Al grafike kompetenta foliumanto eĉ la aspekto ne estas profesia. Mankas firma, klara enpaĝiga strukturo, pro kio la tuto kvazaŭ disfalas en la manoj kaj la leganto konfuziĝas. Eble ankaŭ Tonkin devus unufoje provi legi la revuon kaj ne nur senatente ĵeti rapidan rigardon al ĝi.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2015, №2 (244).
La vana instruo de Franz Jonas
En februaro oni eksciis, ke “Rusia sekcio de laborgrupo de UEA pri Esperanto en la BRICS-landoj” skribis al prezidento Putin kaj ĉefministro Medvedev por pledi, ke Esperanto transprenu la rolon de la angla en la komunikado inter la BRICS-landoj, precipe Ruslando, Brazilo kaj Ĉinio. Kun aplomba memfido la aŭtoroj de la letero promesis “ĉian eblan helpon” en kunmetado de agadplano por atingi tiun celon. Ili aŭguris, ke el ĝia realigo sekvus kresko de la prestiĝo de Ruslando en la mondo kaj ĝia liberiĝo el la dependeco de Okcidento, al kiu la angla lingvo katenas ĝin kaj la aliajn landojn de BRICS.
UEA distanciĝis de la letero kaj anoncis, ke ĝi tute ne havas laborgrupon pri Esperanto en BRICS-landoj, kaj ke tial ankaŭ ne povas ekzisti ĝia sekcio en Ruslando. Aparte rimarkinde estas, ke la unua subskribinto de la letero estis Miĥail Ĉertilov, unu el la kotizperantoj de UEA en Ruslando. Oni ankoraŭ ne scias, ĉu UEA konsideras disciplinajn agojn kontraŭ li pro nerajtigita uzo de ĝia nomo por ŝajnigi, ke la letero apogas sin al aŭtoritato, kiu eĉ havas konsultajn rilatojn kun UN kaj Unesko, kion ili emfazis tuj en la unua alineo. Se UEA eĉ ne riproĉas Ĉertilov, kiu en la asocio plenumas nur teknikan taskon sen rajto paroli en ĝia nomo, ankaŭ aliaj esperantistoj povos senti sin liberaj glui la nomon de UEA sur siaj fantaziaj proponoj al naciaj kaj mondaj gravuloj kaj organizaĵoj. Por gardi sian aŭtoritaton en la movado UEA devus zorgi, ke en ĝia nomo elpaŝu nur tiuj, kiuj havas la rajton je tio. Aliaj estu ĝustatempe haltigitaj, kaj se tio ne eblas, oni apliku kontraŭ ili taŭgajn agojn ekde riproĉo ĝis eksigo.
La letero atestas pri granda politika naiveco kaj verŝajne eĉ ne atingos tion, kion atingis Probal Dasgupta. Antaŭ kelkaj jaroj li pioniris pri simila korespondado, skribante al ĉiuj ŝtatestroj de la landogrupo, kiun Ĉertilov k. a. revis konkeri nur tra Putin kaj Medvedev. La tiama prezidanto de UEA ricevis ĝentilan respondon el Brazilo fare de iu kancelaria oficisto, kiu nome de prezidento Lula esprimis ties laŭdiran konsenton, ke Esperanto estas bela afero. Dasgupta almenaŭ havis la rajton sendi leterojn nome de UEA, eĉ se nur por perdi tempon.
Finvenkisma revpensado kaj primitiva desuprismo firme persistas inter esperantistoj. Realismo kaj aferkono fremdas, kiam ili sturmas por persvadi politikistojn.
Antaŭ la enoficiĝo de Obama oni kolektis subskribojn, por ke li enkonduku Esperanton en usonajn lernejojn. La iniciatinto estis por momento aklamata kiel heroo de la movado, kvankam li ne sciis, ke en Usono la prezidento ne okupiĝas pri tiaj aferoj.
Eĉ kiam ŝtatestro mem estas esperantisto, li ne sukcesas semi realismon ĉe siaj samideanoj. Prezidento Franz Jonas admonis en la Viena UK en 1970, ke esperantistoj fidu sian propran forton kaj ne atendu ion de politikistoj, ĉar “se la Esperanto-movado estas forta, la oficialaj institucioj de si mem agnoskos ĝiajn gravecon kaj signifon.” Intertempe la lingvo kaj ĝia movado perdis multon de sia forto, ĉar esperantistoj nombras nun malpli ol antaŭ 45 jaroj. La vortoj de Jonas tre aktualas, sed ju malpli multaj ni iĝas, des pli niaj zelotoj leteras al prezidentoj.
Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2015, №4-5 (246-247).
Indekso de la Vortoj de Komitatano Z | Hejmo
|