Vortoj de Komitatano Z
Aktualigita je la 20a de junio 2015
La Ondo de Esperanto en junio 2002 bonvenigis novan konstantan kunlaboranton. Dum pli ol tridek jaroj Komitatano Z aktivis sur ĉiuj niveloj de la Esperanto-movado, i.a. en la Komitato de UEA. Li memorigas nin pri aferoj, kiuj en la movada ĉiutago ricevas malmulte da atento aŭ estas eĉ forgesitaj. Lia nuna ekstermovada pozicio permesas al li vidi tiujn aferojn pli klare ol ilin vidas la engaĝitoj.
(Re)Komentoj estas bonvenaj.
2015
2014
2013
2012
2010
2009
2008
2007
2006
2005
2004
2003
2002
Nebela forgeso de UEA
Pasintjare UEA prave prezentis kiel grandan atingon, ke kelkdeko da eminentuloj
proponis doni al ĝi la Nobel-pac-premion. Tio okazis unuafoje post pli
ol dek jaroj. UEA mem kulpis pri tiu paŭzo, ĉar ĝi neglektis ripeti
la kampanjon inter personoj (ĉefe parlamentanoj), kiuj rajtas proponi
kandidatojn por la premio.
La pasintjaraj komunikoj de UEA substrekis, ke necesos seninterrompe
daŭrigi la kampanjon. La Nobel-komisiito de UEA, Ivo Osibov, plendis en
ili, ke nur malmultaj landaj asocioj partoprenis en ĝi. Lia klarigo estis,
ke oni lanĉis la agadon tro malfrue, en novembro 2000. La kandidatigoj
devis atingi la Nobel-komisionon komence de februaro, tiel ke restis praktike
“nur” du monatoj por agi.
Osibov estis ne-necese ĝentila. Por tiu kiu volis agi, du monatoj sufiĉis,
ĉar ne temis pri temporaba laboro. Oni devas miri, ke ekz. la franca asocio
UFE, kiu pretendas havi bonajn kontaktojn kun naciaj kaj eŭropaj parlamentanoj,
varbis neniun apogon por UEA. La klarigo certe estas, ke UFE donis neniun
atenton al la afero. Mirigas ankaŭ, ke Germain Pirlot ignoris ĝin. Li
tamtamas per listo de pli ol cent eŭroparlamentanoj, kiuj iel amikas al
Esperanto. Kial li ne instigis ilin rekomendi UEA?
Fine mallaŭdo al UEA mem. Komence de 2001 ĝi emfazis la neceson ripeti
kaj plifortigi la kampanjon, por ke UEA denove estu kandidato en 2002.
Kion ĝi faris por relanĉi la agadon? Nenion. La nova estraro forgesis
la aferon, spite al tio, ke komisiito Osibov mem fariĝis ĝia membro.
Ekregis morta silento — ĉu denove dekjara?
La Nobel-kampanjo prezentus ŝancon je publika atento al Esperanto.
Nura fakto, ke UEA estas kandidato, estus novaĵo, kiun multaj gazetoj
diskonigus, se oni informus ilin pri ĝi. Esperanto ricevus pozitivan publikecon
kaj aperus kiel serioza afero. Simpla movadano krome sentus la kandidatecon
mem kiel premion kaj rekonon — kaj kion nia movado pli bezonas ol daŭre
kuraĝigi kaj remotivigi siajn ordinarajn membrojn?
Al flegmuloj ne mankas pretekstoj por fari nenion. Ekz. ke ne indas
perdi tempon por la Nobel-afero, ĉar UEA ne faris tiel grandan agon, ke
ĝi povus gajni la premion. Certe ĝiaj agoj estas modestaj en monda skalo.
Ĝia forto kiel la ĉefa reprezentanto de Esperanto tamen ne estas en unuopaj
faroj, sed en la unikeco kaj longeco de la agado de esperantistoj — paclaboro
en plej nobla senco, kion almenaŭ ni mem agnosku.
Ne gravas, ĉu UEA havos realan ŝancon gajni la premion. Gravas utiligi
la ŝancojn, kiujn la kandidateco donas. Domaĝe, ke tion oni denove ignoris.
Komitatano Z
Reago de Claude Longue-Epée
UFE: ĉu fiasko?
Kun granda intereso mi legis en via revuo №6 la artikolon
de via “nova kunlaboranto Komitatano Z”, kiu rilatas la pasintjaran
kampanjon por kandidatigo de UEA al Nobel-premio.
Mi — kaj UFE, kiu vigle baraktis kadre de tiu kampanjo — tute aprobas
la enhavon de la tri lastaj alineoj de la artikolo, kiuj prave elmontras
la celojn kaj la meritojn de tiu “Nobel-kampanjo”, bone resumitajn
en la konkludo: “Ne gravas, ĉu UEA havos realan ŝancon gajni la premion.
Gravas utiligi la ŝancojn, kiujn la kandidateco donas”.
Sed mi — kaj UFE — bedaŭras, ke “Komitatano Z” estis grave
erarigita, kaj ke “Komitatano Z” ne kontrolis la fidindecon (aŭ eĉ
ne la fonton?) de siaj informoj, kiam li facilanime asertas, ke: “La
franca asocio UFE, kiu pretendas havi bonajn kontaktojn kun naciaj kaj
eŭropaj parlamentanoj (1), varbis neniun apogon por UEA (2). La klarigo
certe estas, ke UFE donis neniun atenton al la afero (3).”….
Por ke vi povu — kaj mi ne dubas, ke tio estas via intenco — ripari
tiujn ofendajn misinformojn kaj sciigi taŭgajn korektitaĵojn al viaj
legantoj, mi estas preta sendi al vi kopiojn de eltiraĵoj de diversaj
dokumentoj pruvantaj la ĉi-subajn punktojn:
(1) Pri la ne-kontaktatoj de UFE. Kvankam UFE neniam iel ajn
“pretendis” ion pri siaj kontaktoj kun francaj politikistoj kaj parlamentanoj,
UFE al ĉiu-ĉi regule sendas informojn kaj tradukaĵojn, kiuj instigas
al intereso por esperanto kaj UEA. UFE tiel sukcesis naski regulan interesan
interŝanĝon de korespondoj kaj de rebatoj kun dudeko da Eŭropdeputitoj
(favoruloj aŭ kontraŭstarantoj), kaj okazigi vizitojn al kelkiuj, ĝenerale
en Bruselo.
(2) Pri la ne-varbitoj de UFE. Speciale pri tiu afero de Nobel-premio,
UFE estis informita far du kontaktitaj Eŭropdeputitoj pri ilia oficiala
kandidatiga letero por UEA kaj pri ties ricev-informo sendita de la “Norvega
Nobela Instituto” en januaro kaj marto 2001. Temas pri s-roj Bernié
kaj Pietrasanta. Tio cetere estis konfirmita en la listo sendita de Ivo
Osibov en lia retmesaĝo de 27 mar 2001, titolita “Ĝisdatigita raporto
pri Nobel-kampanjo”. Dume, kelkiuj aliaj el la kontaktitoj bonvolis respondi,
ke “Ili ne kandidatigos UEA, kiu ne konformiĝas al la Nobel-kriterioj…”.
(3) Pri la ne-atentitaĵoj de UFE. La ĉi-supre menciita rezulto
sekvas obstinan kampanjon de UFE:
— kun perletere komentita sendo de pli ol cent francaj tradukaĵoj
de la Esperanto-Dokumento 36 E La laboro de Universala Esperanto-asocio
por pli paca mondo de Ulrich Lins;
— kun pluraj telefonaj aŭ retaj “konversacioj” kun la kontaktitaj
oficialuloj;
— kun interŝanĝo de multaj retmesaĝoj inter C. Longue-Epée kaj
R. Corsetti aŭ I. Osibov…
Tiel magra rezulto el tiaj pezaj kaj kostaj klopodoj certe rajtigas
diri, ke “UFE fiaskis”. Sed la tuto certe malebligas diri, ke “UFE
donis neniun atenton al la afero”, aŭ ke UFE “ignoris la aferon”.
Cetere UFE persiste daŭrigos sian agadon al la politikistaro… ne
atendante vian atenditan alporton de korekto pri viaj asertoj…
UFE ja konsideras — kaj ne nur rilate la problemon de Nobel-premio
— ke “Ne necesas esperi por eklabori, nek sukcesi por plupersisti”…
Claude Longue-Epée
prezidanto de UFE Esperanto-France
Responsulo pri la Eksteraj Rilatoj
Mi volonte agnoskas mian neinformitecon pri la Nobel-aktivado de UFE
kaj gratulas pro la varbitaj apogantoj! Krome, mi notas kun intereso, ke
la studo de Lins haveblas en franca traduko, pri kio mi same ne sciis.
Komitatano Z
Per flugiloj de populisma vento
La politikan konstelacion en pluraj eŭropaj landoj kirlas populismaj partioj,
kiuj utiligas la malkontenton de civitanoj pro kreskantaj krimado, senlaboreco
kaj ĝenerala necerteco pri estonteco.
Populismon karakterizas manko de kohera programo kaj fiŝado
de voĉoj per unuopaj temoj de aktuala malkontento inter popolanoj, kiuj
perdis fidon je la kapablo de la malnovaj partioj solvi iliajn problemojn.
Populismo baziĝas sur emocioj, ne sur programo farita post analizo pri
la socia kaj ekonomia situacio. Ĝia sukceso tamen emas havi mallongan
vivon, ĉar al voĉdonintoj ofte sufiĉas unufoja montro de sia ĉagreno
en balotoj. Protestpartioj ankaŭ emas disfali pro internaj kvereloj.
Ŝajnas al mi, ke populisma vento blovas ankaŭ tra Esperantujo, kies
problemoj ne estas senlaboreco, azilpetantoj kaj surstrata perforto, sed
kie oni ja sentas necertecon pri estonteco. La movado malfortiĝis en landoj,
kie ankaŭ nia ĉefa organizaĵo, UEA, tradicie havis la bazon de sia membraro.
Landaj asocioj velkas kaj kluboj mortas. La estonteco de Esperanto aperas
malcerta, ĉar la venkiro de la angla ŝajnas nehaltigebla.
Kiu el ni ne ŝatus vidi la Finan Venkon? Kiam la Afero ne kreskas nek
eĉ retenas siajn poziciojn, oni ekesperas pri miraklo kaj pretas kuri
post tiuj, kiuj ĝin promesas. Ankaŭ en la ekstera mondo prosperas pseŭdokuracistoj
kaj mirterapiistoj. UEA serĉas savon en Bruselo, kie ĝi pretas investi
multan monon por persvadi EU por Esperanto — kaj tio ŝajnas ĝui vastan
apogon pro emocia kredo je kolapso de la Brusela Babelo post akcepto de
novaj landoj. Aktivuloj de UEA el la 80aj jaroj memoras, ke jam tiam ekzistis
Brusela Oficejo, kiu estis fine fermita en plena silento. Oni neniam ricevis
analizon pri tiu fiasko nek eksciis, kiom ĝi kostis. Tiun sperton oni
nun pretas ripeti.
Ankaŭ la nova laborplano de UEA odoras populisme. Diference de la strategia
plano de 1989 — kiun oni rapide entombigis, ĉar ĝi ne plaĉis al iuj
novaj estroj — ĝi ne ekestis el analizo pri fortoj kaj malfortoj, minacoj
kaj ŝancoj, kiuj difinas la situacion de UEA. Rezultis mikspoto de ĉio,
kion unuopuloj dise proponis. Laŭ la sama principo de io por ĉiu la prezidanto
poste verkis sian novjaran mesaĝon, tuŝante en ĝi ĉion — krom la
laborplano. Eblas flari populismon ankaŭ en la revuo de UEA, en kiu plifortiĝis
klubecaj trajtoj je la kosto de analiza kaj kleriga materialo.
Supraĵeco kaj emocioj neniam mankis en nia movado kaj senfinas la listo
de receptoj por la Fina Venko. Silenta aktivulo tamen ĉiam sciis distingi
fantaziaĵojn kaj okaze de dubo li fidis je la saĝo de siaj gvidantoj.
Kio okazos, se li eksuspektos, ke ankaŭ la gvidantoj estas portataj de
la vento?
Komitatano Z
Kio lezas la Universalan Kongreson
Universala Kongreso estas unika fenomeno. Por tiu, kiu partoprenis ĝin
pli ol unufoje, la plej unika restas la unua UK. Antaŭ sia unua UK neniu
havis tiom da Esperanto-parolantoj ĉirkaŭ si. La unuan sperton de la
Bulonja miraklo neniu forgesas.
Ke la ĉi-jara UK estis jam la tria malgranda sinsekve, estas maltrankvilige.
La malgrandeco de Tel-Avivo ŝajnis klarigebla per tio, ke ĝi okazis en
malpaca regiono kaj ke la maldekstremaj esperantistoj pli emas al la palestina
flanko en la tiea konflikto. Multe malpli facile estis klarigi, kial en
Zagrebo apenaŭ duone plenumiĝis la atendoj de LKK kaj KKS, kiuj en intervjuoj
kaj komunikoj anticipis 3000 kongresanojn.
Kun 1484 aliĝoj Fortalezo fariĝis plia elreviĝo. La brazila UK en
1981 kolektis 1749 aliĝintojn, kio ŝajnis facile superebla nun, kiam
transoceanaj flugoj kostas malpli kaj la brazila movado laŭdire pli fortas
ol antaŭ 20 jaroj, kiam ĝi estis kverelema kaj dividita.
Post tri seniluziiĝoj la estraro de UEA kaptiĝis de pesimismo. Laŭ
ĝia buĝeto por 2003 la UK en Gotenburgo liveros al la kaso de UEA nur
tiom da enspezoj kiom la UK en Tel-Avivo. Oni do oficiale aŭguras, ke
Gotenburgo enviciĝos apud Tel-Avivo kaj Adelajdo en la grupo de etaj UK-oj.
Dio gardu, ke tio ne iĝu memrealiĝonta prognozo! Se vivus Lapenna, li
tondrus kontraŭ tia defetismo.
Ne povas esti hazardo, ke ekde la jaro 2000, kiam la individua membraro
de UEA komencis rapide malkreski, ankaŭ la UK-oj eĉ ne proksimiĝas 2000
aliĝojn. Ambaŭ estas simptomoj de sama plago: ŝrumpanta allogo de UEA.
Ankaŭ el la aparta allogo de UK-oj io perdiĝis. Ili ne plu havas siajn
iamajn imponon, fascinon kaj magion. La solena inaŭguro, kiu difinas ilian
etoson kaj kiu ĉiujare devus esti la plej impona aranĝo de Esperantujo,
degeneris en fuŝe gvidatan tedan legadon el papero, kies malsolenecon
kompletigas surpodie inter si babilantaj kaj fotantaj estraranoj. Mankas
stilo kaj gusto, kiuj ankaŭ estas ingrediencoj de kompetenteco.
Multaj sopiras la festparoladojn de Lapenna, kiuj sorĉe plenigis la
publikon per elano sufiĉa ĝis la sekva UK. Tonkin montris sin inda disĉiplo
de Retoriko, sed en la lastaj jaroj la brilo tute malaperis. Prezidanto
de UEA ne nepre estu oratoro, se li havas aliajn kompetentojn, sed se li
ne scias oratori kaj stumblas lingve, pri festparoladoj oni tasku iun alian.
Kial tio de longe ne okazas, dum eĉ Tonkin pro vario foje cedis tiun rolon?
Kelkfoje oni aŭdas, ke la koncepto de UK malnoviĝis, ke ĝia programskemo
devus esti rearanĝita kaj eĉ ĝia nomo devus esti ŝanĝita. Ne estas
surprize, ke tiel emas kredigi ĝuste tiuj, kiuj mem forte lezis la funkciadon
de elprovita koncepto. Vidi trabon en la propra okulo estas malfacile.
Komitatano Z
Hobiisma sindromo
Profesiigo estas unu el la celoj de la laborplano de UEA. Malfeliĉe la
nuna estraro ekrealigis ĝin kontraŭdire, malfortigante la kapaciton de
sia profesia mano, la Centra Oficejo. Tamen, profesiigo kaj profesieco
ne limiĝas al dungitoj. Eĉ se UEA kaj aliaj Esperanto-establoj duobligus
sian dungitaron, nia sorto plu dependus de neprofesiaj aktivuloj. Ili devas
fariĝi pli profesiecaj ol nun. Tio ne estas nova slogano. Ĝia plej elstara
advokato estis Lapenna, kiu metis ĝin en la centron de sia konstruado
de “moderna UEA”.
Hobiismo ne eviteblas sur la herboradika nivelo, sed ĝi estas des malpli
pardonebla, ju pli supra estas la movada nivelo. Landa asocio devas esti
pli profesieca ol loka klubo kaj sur la internacia nivelo la postuloj estas
ankoraŭ pli severaj. Evidente la plej severajn kriteriojn oni devas starigi
al la gvidado de UEA. Tial ŝokis legi la reagon de estrarano Andrej Grigorjevskij
al kritikoj pri diletante kompilita estrara agadraporto pri la jaro 2001.
Laŭ li la estraranoj ne povas esti pli profesiecaj ol la membroj, ĉar
ili estas elektitaj el inter la membroj kaj plenumas siajn taskojn en libera
tempo. Mi tamen kredas, ke membroj atendas, ke estrarano de ilia monda
organizaĵo ne estu kiel kiu ajn el ili sed pli kapabla, klera kaj kompetenta,
unuvorte: profesieca. En tiu senco la estraro kaj ĉiuj organoj de UEA
estu la kremo de la asocio.
Hobiismo havas profundajn radikojn. Ĝi kaŝiĝas en ĉiu esperantisto,
ĉar praktike al ĉiu Esperanto ja estas hobio. Inter ni troviĝas aprezataj
fakuloj de diversaj kampoj, sed ni ne povas profiti de iliaj kapabloj.
Kiam ili libertempe okupiĝas pri Esperanto, ili malvestas sin de sia profesio
aŭ fako kaj fariĝas esperantistoj. Ili volas malstreĉiĝi, havi kontraŭpezon
al sia taga vivo. Kalocsay estis eminenta medicinisto, sed ni havas de
li neniun libron pri medicino. Nu, lin ni pardonas pro liaj superbaj servoj
al nia lingvo, sed kion diri pri Richard Wood? Tiu usonano verkis angle
renomajn librojn pri kurtonda aŭskultado sed eĉ ne unu broŝuron en Esperanto
por helpi nin kapti Esperanto-staciojn. Kaj kiu hobio en niaj renkontiĝoj
estas la plej populara post Esperanto? Fotado. Tamen, ni ne havas lernilon
de fotado. La finno Vilho Setälä aperigis tiajn nacilingve, sed kiel
esperantisto li preferis senutile verki pri participoj. Ankaŭ la fakaj
asocioj suferas, ĉar elstaraj fakuloj ne kunportas sian fakon en Esperantujon.
Sekve ilin gvidas hobiuloj, kies veraj fakoj estas aliaj. Ne mankas esceptoj,
sed ili estas… esceptoj. Kelkaj tiaj kolektiĝis en AIS, kie ili prelegas
Esperante unu al aliaj, sed ili zorgas ankaŭ pri la administrado, kiu
sekve estas malprofesia kaj malseriozigas ilian institucion ĉe eksteruloj.
La hobiisma sindromo subfosas nian movadon. Necesas konscii pri ĝi
kaj kontraŭagi ĝin. Mankon de kompetenteco ne eblas anstataŭigi per
entuziasmo.
Komitatano Z
Jarlibro 2002: defio ne respondita
Jarlibro de UEA suverenas inter la Esperanto-libroj. Neniu alia povas eĉ
revi pri ĝia eldonkvanto. Tiel estas ankaŭ ĉi-jare, kvankam Jarlibro
2002 havas ĉ. 750 uzantojn malpli ol ĝia pasintjara eldono. Tiel multe
ŝajne malkreskis la individua membraro laŭ julia komuniko de UEA.
Kian verkon ni ricevis ĉi-jare? Antaŭ ĉio tre malfruan, kvankam ne
tiel malfruan kiel en 1986, kiam la antaŭan fojon la Jarlibro aperis post
la UK, nome en novembro. Kiel tiam, ankaŭ ĉi-jare la malfruo rezultis
el perturboj en la Centra Oficejo. En 1986 la Jarlibro tamen malhavis redaktoron
tra la tuta jaro. En la tiujara UK la komitatanoj informiĝis, ke la Centra
Oficejo longe funkciis per duona laborforto. Tiel ne estis ĉi-jare. En
la unuaj monatoj de la jaro en la CO estis eĉ pli da laboruloj ol pasintjare.
Malgraŭ tio diversaj servoj suferis malfruon. Ekz. konteltiroj estis unuafoje
dissenditaj en septembro, kvankam UEA promesas ilin ĉiun duan monaton.
Ĉu nur pro novuloj okazis tiuj stumbloj?
Longa atendado rajtigus supozi zorgemon kaj bonan rezulton. Tiurilate
Jarlibro 2002 seniluziigas. Ŝajnas, ke ĝi estis kompilita tiel haste,
ke oni forgesis forigi (kaj plenumi) eĉ redaktonotojn; plej frape tio
trafis la lokan grupon de Frankfurto ĉe Majno (p.159). Malaperis ĉiuj
bildetoj, kiuj vivecigis la prezenton de en si mem sekaj, katalogecaj informoj
precipe en la sekcio de fakaj asocioj. Nova redaktoro devus preni kiel
defion ankoraŭ plialtigi la kvaliton kaj allogon de la verko super tio,
kion atingis la antaŭulo. Bona laboraĵo spiras sindediĉon de sia aŭtoro,
sed nun oni ne sentas tion. Verŝajne la enmuntadon de dekoj da bildetoj
la jarlibristo trovis teda tempoperdo kaj tial li elŝutis el la komputilo
la paĝojn en la malplej laboriga formo, nome kiel nuran tekston. Kiel
la sola vigligo restas la anoncoj, sed eĉ ilia nombro — kaj sekve enspezoj
— malkreskis.
Maldikiĝis la Jarlibro. UEA klarigis, ke tio okazis pro neceso ŝpari,
sed parte la kaŭzo tamen estis ĝuste la perdo de anoncoj. Komparo kun
Jarlibro 2001 evidentigas, ke la ceteraj ŝparoj malriĉigas la informan
valoron de la libro. Estis malrespekte forigi la honortabelojn de Premio
Deguĉi, Premio Zamenhof kaj Trofeo Fyne. En la radiorubriko oni ellasis
la plej konkretajn informojn — kaj tion ni konstatis en la sama monato,
kiam ni perdis unu plian stacion, Vienon. La rubriko pri interreto estas
komplete elĵetita. Ĉu ĉiuj jam majstras tiun rimedon? Vane oni serĉas
la konsilojn pri internacia telefonado kaj la ĉiam interesan statistikon
pri la delegitaro. Malaperis eĉ la adresoj de la komitatanoj de UEA! Ĉu
la membroj ne plu kontaktu siajn reprezentantojn? Feliĉe la junularo ankoraŭ
trovas la vojon al siaj TEJO-komitatanoj kaj ankaŭ la adresoj de la akademianoj
saviĝis de sekretigo. Konsekvenceco ne estas inter la fortoj de tiu ĉi
Jarlibro.
La sola vera novaĵo estas, ke la delegitoj ricevis retadresojn surbaze
de siaj UEA-kodoj. Tio jam vekis plendojn kaj eĉ dubojn pri la laŭleĝeco
de la ago, ĉar la koncernatoj ne estis antaŭe konsultitaj nek avertitaj.
La sistemo eĉ ebligas, ke iu troscivolemulo en la CO povus kaŝlegi mesaĝojn
de aliaj. Eble tiu risko ne estas reala, sed ke ĝi potenciale ekzistas,
sufiĉas por naski dubojn kaj suspektojn. En tempo de membrara malkresko
kaj ĝenerala malfortiĝo UEA devus atente gardi sin kontraŭ ĉio, kio
povus fragiligi ĝian fidindecon.
Fine la granda enigmo de Jarlibro 2002: kial malfermas ĝin portreto
de Tibor Sekelj? Ni ne festas lian 100-an datrevenon kiel kaze de Waringhien
pasintjare. Kial 2002 do estas Sekelj-jaro en UEA?
Komitatano Z
Oni tro bone lernis de Lapenna
Nia redaktoro, kiu estas komitatano B de UEA, sciigis al via kolumnisto,
kiu siavice rajtas noti kiel sian komitatanan kategorion nek A nek B nek
C, sed nur Z, ke komitatanoj ekinteresiĝis pri la nomo kaj mi-ne-scias-kiuj
donitaĵoj de mia povra persono. Nia redaktoro ripete klopodis instigi
ilin diskuti pri la opinioj de sia ekstertabla kolego, sed neniu estis
preta je tio sen scii unue, kies opinioj ili fakte estas! Prestiĝa komitatano
eĉ veis, ke tiu nescio deprimas lin…
Ĉar mi mem posedas la respondon al la klasika demando de Sokrato: “Kiu
mi estas?”, mi ankaŭ scias, ke multe pli interese ol scii tion, estus
scii, kion pensas kaj opinias niaj veraj komitatanoj pri la vivo de nia
asocio. Kvankam eĉ el la estraro ni apenaŭ aŭdas — ekzemple, pri ĝia
maja kunsido aperis neniu komuniko — la komitato vivas ankoraŭ pli anoniman
vivon.
La komitato ja ne povas revi pri publikeco de naciaj parlamentoj, kies
debatojn freŝe raportas amaskomunikiloj, sed en la Esperanta gazetaro
ni preskaŭ neniam legas pri ĝia funkciado kaj tamen ĝi estas aŭ devus
esti la plej grava kaj prestiĝa organo de UEA. Sporade aperas laŭdindaj
iniciatoj kiel ekz. en la itala L'esperanto, de kiu iam trafis en
miajn manojn numero kun rubriko de komitatanino Edvige Tantin Ackermann
pri aktualaĵoj el UEA. Modele malsporade agas La Ondo, kies legantoj
informiĝis pri la ĉi-jara komitata kunsido, dank' al Anna Ritamäki,
du monatojn pli frue ol la legantoj de la UEA-revuo. Edvige kaj Anna montras,
ke bona komitatano mem estas iniciatema informanto pri sia laboro. Grandan
mallaŭdon pro neglektemo ĉi-kampe meritas la informrespondeculoj en la
estraro kaj en la Centra Oficejo kaj aparte la redaktoro de Esperanto.
Precipe sentiĝas la degenero de la gazetaraj komunikoj de UEA. Tamen,
seriozaj redaktoroj ne dependu de komunikoj de UEA. Ili devas mem varbi
raportojn kaj kritike analizi kaj komenti la evoluojn.
Mi kredas, ke pli da informado pri la interna vivo de la gvidorganoj
de UEA elvokus ankaŭ pli da diskuto, alivorte pli da partopreno de membroj
en la formado de la politiko kaj agado de UEA. Se ni foliumas la nunan
revuon
Esperanto, ni vane serĉas tie diskuton, kaj kritikon ni
certe ne trovas. Tio kaj la rifuzo de komitatanoj diri ion pri la modestaj
meditoj de via kolumnisto antaŭ ol vidi lian/ŝian pasporton estas indicoj
pri fenomeno, kiu ne estas nova. Nome, kritikon oni emas vidi kiel provon
subfosi la aktualan gvidantaron por antaŭenigi proprajn interesojn de
la kritikanto aŭ de iu grupo malamika al UEA. Tiu sinteno enradikiĝis
en mensoj pro la traŭmataj spertoj post la skismo en Hamburgo en 1974,
sed fakte Ivo Lapenna infektis niajn vicojn per ĝi jam dum longa tempo
antaŭe per sistema nigrigo de tiuj, kiuj kuraĝis kritiki “lian” UEA.
Eble ni devas serĉi ĝiajn psikologiajn radikojn en ankoraŭ pli fora
pasinteco, nome la Ido-krizo, kiu fakte spronis la naskiĝon de UEA. Estas
tre damaĝe al la sano de UEA, ke la sinteno de suspektemo plu sidas tiel
firme.
Kiam ni lernos, ke nek progreso nek demokratio ekzistas sen diskuto,
kaj ke diskuto kaj kritiko estas esence sama afero?
Komitatano Z
Mi estas por la diskuto
Jen do kelkaj miaj reagoj (kvankam al anonimuloj mi ne kutimas respondi)
al la Vortoj de la komitatano Z.
Pri la maja estrar-kunsido ne aperis komuniko en la revuo, ĉar ĝi
pli-malpli okupiĝis pri la kongresa programo, pri multaj gravaj aŭ etaj
organizaj problemoj, buĝetoj, preleg(ant)oj, deĵorantoj, salonoj, horaroj,
ktp. Tiaj detaloj certe ne interesas la legantojn kaj la kongresanojn,
kiuj ja povis sperti la rezultojn surloke. Ne estas devo de la redaktoro
klarigi kial li ion ne aperigis. Estas ja miloj da malpli interesaj aferoj,
kiuj simple devas cedi la lokon al la pli interesaj.
Al la brazila UK estis komplete dediĉita la septembra numero (kiu venis
al la legantoj en septembro, oni eble jam forgesis kiel estis antaŭe)
kaj la aldonoj aperis en la oktobra kaj novembra revuoj (kiuj denove aperis
akurate). La redaktoro ne povas ĉiujn artikolojn verki mem, sed dependas
de la ceteraj kunlaborantoj. La komitatano Z verŝajne neniam redaktis
gazeton kaj ne scias kiel malfacile estas post la kongresoj akiri la promesitajn
materialojn de homoj, kiuj revenas al la civila vivo kaj post la libertempo
dronas en siaj propraj problemoj. Mi tiun fenomenon nomus “postkongresa
sindromo” (ĉiuj — kaj la organizantoj — kaj la partoprenantoj —
eksilentas).
Mi povas kvietigi la komitatanon Z, ke al la redakcio (preskaŭ) ne
venas kritikaj leteroj, kiuj tiel mankas al li en la revuo. Etaj esceptoj
estis eble letero de s-ro Haupenthal, kiu kulpigis min kaj la ĝen. direktoron
pri spioneco (!), aŭ “malferma letero” de B. Lapenna, kiun mi sincere
volis aperigi kune kun la recenzo de la koncerna libro. Ĝi aperas en la
decembra revuo, kune kun du kvaronpaĝaj koloraj reklamoj pri Eseoj memore
al Ivo Lapenna kaj Retoriko de Ivo Lapenna — bedaŭrinde sen la malferma
letero, ĉar ĝi intertempe aperis en pluraj retaj kaj paperaj gazetoj
kaj la revuo strebas pri aperigo de ekskluzivaj materialoj (do ne remaĉi
tion, kio jam aperis ĉie). Domaĝe ke s-ino Lapenna ne havis paciencon
ĝis ĝi aperos kun apudaj materialoj, kiuj ekvilibrigos ŝiajn asertojn.
Mi povas kvietigi la komitatanon Z kaj s-inon Lapenna, ke en la revuo ne
estas cenzuro, la unusola homo kiu legas la revuon antaŭ ol mi sendas
ĝin el Slovakio rekte al la presejo en Nederlando (en pdf-formato, neniu
plu povas interveni), estas tre honesta esperantisto kaj korektisto Rob
Moerbeek, kiu interesiĝas nur pri lingvaj malglataĵoj.
Post kvar paĝoj da Leterkesto en la aprila kaj maja revuoj mi
legis en la reto klaĉojn (do ne en leteroj al la redakcio, ĉar oni preferas
klaĉi malantaŭ la dorso) ke mi aperigas nur laŭdojn. Nu, mi aperigis
kio venis kaj tiaj laŭdaj mesaĝoj venis kaj venas plu, eĉ se tio ne
plaĉas al la “komitatano”. Kiu ne kredas tion, povis veni al la novembra
Malferma Tago en Roterdamo (venis pli ol 100 homoj el pluraj landoj, eĉ
el Japanio!), kie oni klare esprimis sian starpunkton pri la nuna linio
de la revuo (kun aplaŭdo, se vi ne kredas) kaj esprimis tion ankaŭ skribe,
en la disdonitaj enketiloj. Nu, vidu: ne eblas kontentigi ĉiujn, sed oni
klopodu kontentigi la plimulton kaj precipe la propran konsciencon. La
enketilon, kiun mi preparis por la Malferma Tago, mi (post aldonoj pro
la novembraj sugestoj) baldaŭ aperigos en la revuo. La legantoj klare
diru kion ili volas havi en la revuo. Mi estas por la diskuto: sincera,
pozitiva, deca, progresiga. Sed dece estas ankaŭ subskribi siajn asertojn,
sinjoro komitatano…
Stano Marček (Slovakio)
redaktoro de Esperanto
Malmalice pri kritiko
Per sia reago al mia decembra medito Stano Marček devigis min relegi,
kion mi fakte skribis, ĉar tra la prismo de la redaktoro de Esperanto
mi ne povis rekoni la tekston, kiun li imputis al mi. La relego feliĉe
trankviligis min: ne estis mia memorkapablo, kiu paneis, sed io krakis
ĉe la redaktoro de nia ĉefa organo. Li deklaris min malica, sed verdire
li mem malice reskribis en sia imago mian meditaĵon kaj poste atakis tiun
falsaĵon.
Ne plaĉas al mi uzi ĉi tiun spacon por rebati rebaton, ĉar nova temo
jam tiklas miajn fingropintojn. Mi tamen cedas al la neceso de la momento,
ĉar la reago de Marček ilustras pli ĝeneralan fenomenon. Li nome pruvis
ĝuste tion, kion mi skribis pri malsana sinteno al kritiko en UEA. Kvazaŭ
instinkte oni emas vidi en kritiko ion negativan kaj malican. La motivojn
de la kritikanto oni ne nur pridubas, sed oni komprenigas, ke ili estas
malpuraj kaj egoismaj, naskitaj el envio aŭ rankoro. Alia varianto de
la sama sinteno estas ignori kaj prisilenti kritikon. Per ambaŭ oni evitas
konfrontiĝi kun ĝi, respondi al ĝi, klopodi pravigi siajn starpunktojn
per argumentoj. Marček ne estas unika kun tiu sinteno. Kiel mi skribis,
ĝi havas longan tradicion inter ni. Ĝi estas nia peza heredaĵo el la
erao de Ivo Lapenna — kio ne signifas kulpigi nur lin — sed eble estas
pli prave serĉi ĝiajn radikojn jam en la lulilo de nia movado.
Al Marček kritiko evidente estas negativa koncepto. Kiam mi skribis
pri ĝia manko sur la paĝoj de Esperanto, tio laŭ li signifis
mankon de mallaŭdaj komentoj pri lia revuo. Sekve li hastis certigi, ke
mallaŭdoj tute ne atingis lin (krom du) kaj ke tial pleniĝis kvar paĝoj
nur el laŭdoj. Nu, mi nenion skribis pri (mal)laŭdoj pri lia revuo, tiel
ke estas al mi enigmo, kial Marček ekhavis la bezonon kvietigi min tiurilate!
Ĉar li tamen mem levis la temon, li ricevu du komentojn.
Unue, incensi al si mem sur kvar paĝoj estas malbonguste. Sufiĉis
unu paĝo kun la ferma noto, ke temas pri eta ĉerpo el inundo. Due, amiko
vizitinta la lastan Malferman Tagon de la Centra Oficejo retumis, ke laŭ
tio kion li aŭdis en la libroserva tumulto, duono el la ĉi-jare perditaj
pli ol 700 membroj estis ricevantoj de la revuo. Komence de la jaro ili
ankoraŭ ricevis la samajn numerojn de la nova redaktoro, kiujn aliaj gloris
en aprilo kaj majo, sed anstataŭ skribi mallaŭde al la redaktoro, ili
decidis ne rekotizi. Estus do pli adekvate doni malpli da graveco al la
aplaŭdoj en Roterdamo, certe tute sinceraj, kaj pli al la deficito en
la statistiko. Ne sufiĉas, ke naŭ dekonoj de la iama legantaro de István
Ertl aklamas ankaŭ al la nuna revuo. La posteulo de Ertl pripensu, kial
dekono malaperis. Per krucvortenigmoj kaj kriaj koloroj oni evidente ne
povas rekonkeri ĝin, verŝajne tute male.
Fine estas ankaŭ mia vico kvietigi Marček: en mia leksikono “kritiko”
ne estas sinonimo de “mallaŭdo”. Por mi kritiko estas ekzamenado,
analizado, penado malkovri kaj montri bonajn kaj malbonajn flankojn de
io, kaj ĝia celo estas evoluigi, plibonigi, pliperfektigi sian objekton.
Vulgarigi kritikon al tio, kion ĝi ŝajnas elvoki ĉe Marček, eĉ ne
decas sur la paĝoj de tiu ĉi revuo, en kies hejmurbo la genio Immanuel
Kant iam verkis siajn grandajn Kritikojn.
Sana organizaĵo ne nur ne rifuzas kritikon, sed instigas ĝin. En UEA
la redaktoro de ĝia revuo devas esti la plej aktiva instiganto. Tio estas
granda intelekta defio kaj tian defion nun alfrontas nia brava Stano Marček.
Komitatano Z
Laŭdoj spicitaj de ĉagreno
La centa numero de La Ondo de Esperanto estas taŭga okazo por rigardi,
kiel ĝi situas en nia gazetaro. Multajn kolegojn, kun kiuj eblus sencohave
kompari ĝin, ĝi ne havas. En strikta senco ĝi estas la unusola “internacia
sendependa magazino en Esperanto”, kiel ĝi mem subtitolas sin. Sojle
de ĝia centnumeriĝo mortis Eventoj, kiu similis al ĝi rilate
sendependecon. Eventoj tamen estis novaĵbulteno kaj ne magazino,
kiu laŭ PIV estas “perioda revuo, ĝenerale ilustrita, k enhavanta artikolojn
pri tre diversaj temoj”.
Alia gazeto kun tradicioj de sendependeco, Heroldo de Esperanto,
ne plu povas pretendi tian epiteton, ĉar tiom unutona laŭtparolilo de
la Esperanta Civito ĝi fariĝis. Ne gravas, ĉu ĝi formale havas tian
rolon — ankaŭ tiurilate enigmas la klarigoj de la civitestroj.
La difinon de PIV plenumas kompreneble Monato, kiun PIV eĉ mencias
kiel ekzemplon. Ĝi tamen estas alispeca ol nia jubileulo, ĉar ĝi evitas
movadajn temojn, donante tamen spacon al librorecenzoj kaj originalaj beletraĵoj.
Esperanto de UEA iam havis magazinecajn trajtojn, sed artikoloj
sen rilato al Esperanto malaperis el ĝi antaŭ kvardeko da jaroj, kiam
UEA lanĉis Monda Kulturo, kiu ne vivis longe. Novan provon UEA
ne iniciatis kaj la evoluo de Kontakto faris ĝin malpli bezonata
kaj finance neebla. Post apogeo sub Francisco Veuthey
Kontakto nun
spertas krizon de identeco, el kiu ĝi je mia miro klopodas eliri per temaj
numeroj, kiujn Veuthey forlasis ĝuste por allogi pli da legantoj. Kontakto
tamen ne estas larĝgama magazino kaj ankaŭ ĝi evitas movadajn temojn.
Restas nur Heroldo kaj Esperanto. Ilia dependeco en si
mem ne estas negativa, same kiel sendependeco ne sinonimas kun kvalito.
La Civito kaj UEA kompreneble bezonas gazetojn por sia informado. Gazetoj
kiel organoj ligas la membrojn kun sia organizaĵo kaj taŭge redaktataj
plenumas gravan rolon por interna demokratio. Tial la deklaroj de la redaktoro
de Esperanto, ke li estas absolute sendependa en sia funkcio, estas
maltrankviligaj, ĉar finfine Esperanto ja devas esti revuo de UEA.
Mi jam plendis pri manko de kritiko pri la politiko, agado kaj funkciado
de UEA en ĝia revuo. La kvalifikon de kritiko ankaŭ ne meritas la tendencaj
kaj ofte skandalemaj komentoj kaj intence misgvidaj interpretoj pri UEA
en Heroldo, por kiu siavice kritiko pri la Civito estas tabuo. Ambaŭ
revuoj klopodas luli la leganton en falsa kredo pri novaj sukcesoj kaj
pri praveco de ĉio entreprenita. Neeviteble trudas sin komparo kun la
sukcespropagando en la kolapsinta reala socialismo. Tiurilate La Ondo
distingiĝas je sia favoro. Ne nur pri UEA kaj la Civito, sed pri la movado
ĝenerale, aperas en ĝi interesaj komentoj kaj observoj, inter si ofte
kontraŭdiraj, kiel nature okazas en aŭtentika diskuto. Kiel informanto
pri UEA ĝi lastatempe pruviĝis pli rapida kaj fidinda ol Esperanto.
Espereble pli da aktivuloj de UEA malkovros tion kaj ekabonos al La
Ondo!
La kvalito de ĉiu gazeto decide dependas de la redaktoro(j).
La
Ondo estas en kompetentaj manoj. Ĝia redaktoro meritas sian titolon,
dum kutime liaj kolegoj fakte estas kompilantoj. Bona redaktoro ankaŭ
laboras kun vizio, kiun lia/ŝia gazeto spiras. Domaĝe en niaj rondoj
malmultas gazetoj, ĉe kiuj oni sentas identecon kaj animon. Ĉe La
Ondo ni sentas ilin kaj tio estas la granda merito de ĝia redaktoro.
Esperanto-gazeto devas havi bonan lingvaĵon. La Ondo bone trapasas
ankaŭ tiun ekzamenon. Ankaŭ pri Heroldo mi ne plendas sed jes
pri Esperanto post la foriro de la lingve konscia kaj kompetenta
István Ertl. Tio estas ĉagrena, ĉar leganto de la revuo de UEA devas
povi fidi je ĝia senriproĉeco lingva. Se UEA ankoraŭ povas influi sian
revuon, ĝi intervenu almenaŭ pri tiu punkto. Inter ĉiuj revuoj Esperanto
plej multe influas la evoluon de nia lingvo. Ĝi influu ĝin bone.
Tro da laŭdoj al La Ondo? Certe ne, ĉar ĝi simple estas bona.
Nur ke ĝia jubileo igis min refoje pensi pri la malkontentiga nivelo de
nia gazetaro…
Komitatano Z
Ĉu SAT havas estontecon?
La evento de la pasinta jaro estis la apero de la nova PIV. Plenmerite
ĝia ĉefrespondeculo estis proklamita La Esperantisto de la Jaro. Komitatano
Z volonte aliĝas al la gratulantoj de Michel Duc Goninaz!
PIV estas eldonaĵo de SAT, tiu internacia organizaĵo, kiu ne permesas
nomi ĝin internacia sed sennacia. Tiun koncepton ni filozofie malpli harditaj
movadanoj apenaŭ scias bildigi al ni mem kaj certe ne traduki. Scii krome,
ke sennacieco kaj sennaciismo estas malsamaj aferoj, kompletigas la enigmon.
Sed tio flanken.
Longe SAT estis la sola grava kontraŭforto de UEA, aŭ ĉu pli bone
diri apudforto, ĉar diference de la poresperanta UEA, ĝi ĉiam ŝatis
emfazi sian peresperantecon. Logike do ĝi eĉ ne povus esti rivalo de
UEA, sed en la praktiko ĝi tamen aperis ne nur kiel rivalo sed kiel konscia
kontraŭulo de UEA, eĉ malamiko, kiu insiste persvadis siajn anojn eviti
la fineŭtralan UEA. La bojkoto neniam plene sukcesis. Sufiĉe multaj SAT-anoj
trovis ĝin sensenca kaj membris en UEA ankaŭ en la plej floraj tempoj
de SAT. Gaston Waringhien, la ĉefredaktoro de PIV, eĉ akceptis honoran
membrecon de UEA.
Iam SAT apenaŭ postrestis UEA rilate membronombron, sed nun ĝi postrestas
eĉ iujn fakajn asociojn. Ĝi silentas pri sia statistiko, sed supozeble
ĝi nuntempe arigas malpli ol mil membrojn. En la pasintjara referendumo
pri statutŝanĝo voĉdonis 183 membroj. Se tio estus ĉ. 30% de la membraro,
kiel en poŝtaj balotoj de UEA, la tuta membraro estus ĉ. 600. Eble (ĉu
espereble?) la SAT-anaro estas malpli aktiva ol la UEA-anaro, ĉar ĝi
estas tre maljuna, kaj do la membraro tamen pli proksimas al 1000. Klaras
ĉiukaze, ke SAT rapide malkreskas, ĉar ĝiaj membroj formortas. Ĝia
kaso minacas elĉerpiĝi eĉ pli rapide. De multaj jaroj la deficito estas
sur tia nivelo, ke ĝi forviŝos la kapitalon ene de tri-kvar jaroj. Enspezoj
pro la nova PIV verŝajne ne multe helpos. Neeviteble Sennaciulo
baldaŭ devos ekaperi nur dumonate anstataŭ monate. La sola plentempa
oficisto proksimiĝas al emeritiĝo. Rimedojn por dungi posteulon SAT verŝajne
ne plu havos.
SAT suferis de malfavoraj mondpolitikaj kondiĉoj pli ol UEA, sed sian
malkreskon ĝi semis mem. La finfine abolita statuta postulo, ke la plenum-komitatanoj
estu samurbanoj — kio praktike signifis, ke ili ĉiam estis parizanoj
— kondukis al tio, ke la membraro de SAT restis pli ol duone franca.
SAT neniam iĝis vere tutmonda; ankaŭ la resto de la membraro estas preskaŭ
nur eŭropa. La parizaj estroj plejparte estis anarĥiistoj k.a. politikaj
marĝenuloj, kio ne faris SAT alloga al apogantoj de la ĉefaj maldekstraj
partioj. Se la tiamaj estroj estus malpli dogmecaj, antaŭ dudeko da jaroj
SAT estus povinta doni hejmon al ekologiemuloj k.a. alternativuloj, sed
al tiu ŝanco ili estis blindaj. SAT neniam sukcesis krei pri si bildon
kiel organizaĵo malferma, liberala kaj tolerema, unuvorte: progresema.
Tamen, ankaŭ se ĝi havus tian bildon, ĝi apenaŭ estus pli granda ol
nun. La laborista Esperanto-movado estas fenomeno forpasinta kaj nerevivigebla.
Kun milo da membroj reprezentantaj buntan idean spektron SAT tamen vigligus
kaj pliriĉigus la pejzaĝon de Esperanto.
Meze de la 90-aj jaroj la sinteno de SAT al UEA komencis ŝanĝiĝi.
Yamasaki Seikô, klarvida SAT-ano aktivanta ankaŭ en UEA, sukcesis ricevi
konsenton de Parizo por SAT-kunsido kadre de la Universala Kongreso. Ĝi
iĝis tuj populara. El tiu sukceso la SAT-gvidantoj devus konkludi, ke
indas serĉi proksiman rilaton kun UEA. Ekzemple, la SAT-kongresoj, kiuj
iĝis malgrandaj kaj enhave malriĉaj, multe profitus, se ili okazus tuj
antaŭ aŭ post la UK en ĝia geografia proksimeco. Profitus ankaŭ la
kaso de SAT, kaj ankaŭ tion oni ne ignoru. Pri sia sendependeco SAT bezonus
timi nur, se ĝia kaso malpleniĝus. Tiam ĝin povus savi eble nur subvencioj
de UEA.
Komitatano Z
Komitatano Z miskomprenas
SAT
SAT estas tutmonda asocio. Ĝia strukturo estas intermembra, ne
internacia.
Ĉar ĝia strukturo kaj demokratio ne rilatas al nacioj, ĝi estas sennacieca.
SAT mem ne promocias la forigon de nacioj, do ĝi ne estas sennaciista.
(Inter la anoj de SAT troviĝas diversaj “politikoj” inkluzive de sennaciismo,
por kio troviĝas frakcio en SAT, sed tio ne estas la “politiko”
de SAT.)
SAT UZAS Esperanton por antaŭenigi ĝiajn celojn:
— Helpi al laboristoj tra la mondo interkompreniĝi.
— Helpi al laboristoj tra la mondo informiĝi.
— Helpi al laboristoj tra la mondo kleriĝi.
— Helpi al laboristoj tra la mondo plibonigi la vivon.
— Helpi al laboristoj tra la mondo interrilati por “batali” kontraŭ
subpremo ktp.
Por aktive uzi Esperanton, necesis ke SAT priverku kaj aperigu la
Plenan
Vortaron.
Sekvis PIV. (La cetera Esperanta movado klarigu kial ili ne eldonis tian
verkon eĉ antaŭ la fondiĝo de SAT.)
Ankaŭ por helpi la celojn SAT kunlaboras kun lokaj laboristaj organizaĵoj,
kiuj pli bone reklamas kaj lernigas en lokaj lingvoj; SAT eldonas librojn
ktp.
Jen la bazo de SAT — perEsperanta, ne simple
porEsperanta
organizaĵo.
Arturo Prent (Britio)
Responde al Komitatano Z
Ke SAT luktas per Esperanto kaj UEA por Esperanto, estas diferenco. Sed
neniam tio kaŭzu kontraŭecon. UEA kaj SAT ne estas malamikoj, eĉ apenaŭ
konkurentoj. Pli bone ni prenu la originan signifon de la termino: kunkurantoj
ili estas. Espereble en sama direkto, kun parencaj celoj.
SAT devige estas internacia, ĉar la homaro nuntempe bedaŭrinde estas
dividita en nacioj kaj ŝtatoj. Sed kontraŭante la negativajn aspektojn
de tiu disiĝo, SAT pensas kaj agadas sennaciece. Se tiu termino estas
malfacile tradukebla kaj komprenebla por kelkaj, tio estas malagrabla,
domaĝa. Ĝi montras, ke nia mondo ankoraŭ multon devas lerni.
Koncerne la sukceson kaj disvastigon de nia ideo de mondvasta interkompreniĝo
per komuna neŭtrala lingvo nek UEA nek SAT povas esti tro fieraj — bedaŭrinde.
Sed neniu el ambaŭ devas honti. Sed oni devas plue klopodi — nek kontraŭ
nek malgraŭ la alia, sed ambaŭ.
“Ismoj” povas esti danĝeraj. Sed homaranismo estas bona ~ismo kaj
sennacieco estas bona eco.
Jomo Ipfelkofer (Germanio)
Ĉu TEJO plu estas bezonata?
Demisioj de estraranoj fariĝis dubinda tradicio en TEJO. La antaŭlastan
estraron forlasis du membroj meze de sia oficperiodo. En februaro ĉi-jare
demisiis ĝia talenta membro Hokan Lundberg, kiu respondecis pri informado.
En publika deklaro li klarigis, ke lia ago estis protesto kontraŭ la sinteno
de la estraro de UEA al TEJO. Konkrete temis pri nepreteco de UEA salajri
oficiston por TEJO. Laŭ Lundberg la ĝenerala direktoro promesis al la
TEJO-estraro en januaro, ke baldaŭ dungota nova oficisto estus parte je
dispono de TEJO. Poste li neis esti dirinta tiel, kio estis la guto, kiu
igis la galon transverŝiĝi ĉe Lundberg.
Tiu incidento estas simptomo de kaoso, kiu regas en la gvidado de UEA.
Precipe ĝia prezidanto disŝutas belajn vortojn kaj promesojn ankaŭ je
la adreso de TEJO. Pensi pri ilia praktika plenumebleco — kio plej ofte
signifas, ĉu haveblas mono — ne estas lia kutimo. Propran oficiston
TEJO postulas jam de kelka tempo. Se la estraro de UEA estus honesta kaj
prudenta, ĝi respondus dekomence, ke tio ne eblas finance. Se ĝi estus
ankaŭ kuraĝa, ĝi aldonus, ke pagatan prizorganton multe pli urĝe bezonas
vico da aliaj taskoj, ofte de longe neglektataj. Honesto, prudento kaj
kuraĝo tamen ne estas trajtoj de populismaj regantoj. Per belaj paroloj
la gvidantoj de UEA vekis falsajn esperojn ĉe siaj TEJO-kolegoj. Kiam
la realo montriĝis, tiuj ĉi prave ekkoleris kaj UEA ree rikoltis negativan
publikecon.
Sed por kio TEJO postulas oficiston? Ĝi mem apenaŭ povas indiki alian
celon por la posteno ol serĉado de subvencioj, ĉefe ĉe eŭropaj instancoj.
Laŭ TEJO tio estas moderna kaj profesieca stilo de agado, sed tio fakte
estas nenio krom aventurismo, kiu kompareblas kun spekulacia investado
en borso kun la risko perdi ĉion. Tion la komitato de UEA jam kelkfoje
malpermesis postulante, ke UEA ĉiam investu nur en sekuraj celoj.
De dudeko da jaroj TEJO ĝuas la privilegion ricevi subvenciojn de eŭropaj
junularaj instancoj. Tio tamen influis negative ĝian rilaton kun la membroj.
La ekstera mono faris TEJOn malpli dependa de ili. Por la financoj de UEA
ekstera mono havis bagatelan signifon, ĉar UEA ege malofte ricevis ĝin.
Sekve ĝi ĉiam dependis de siaj membroj, pro kio ĝi daŭre devis zorgi
pri ilia varbado kaj pri servoj por ili. Ju pli bone ĝi tion faris, des
pli da rimedoj por sia agado ĝi gajnis. En TEJO-rondoj oni priridas tion
kiel ion malmodernan, sed la rezulto de la ridoj estas, ke la individua
membraro de TEJO duoniĝis en lastaj kelkaj jaroj. Kun apenaŭ 400 membroj
TEJO ne plu konsistigas vere senteblan porcion en UEA.
La malgrandiĝo de TEJO estas nur statistika esprimo de ĝia ŝrumpanta
signifo. Iam ĝi estis avangardo de la movado. El ĝia sino aperis elstaraj
ideaj mejloŝtonoj kiel la Deklaracio de Tyresö en 1969 kaj la Manifesto
de Raŭmo en 1980. En la 80-aj jaroj TEJO estingiĝis kiel fonto de novigaj
ideaj impulsoj por la movado kaj aparte por UEA. En la tempoj de Lapenna
TEJO prezentis veran opozicion kontraŭ li kaj fine liveris en Tonkin lian
posteulon. Anstataŭ opozicii la nuna TEJO provizas UEA per laŭtaj postuloj
pri mono. Inter tiu spirita degenero de TEJO kaj ĝia kroĉiĝo al Bruselaj
burooj certe estas ligo. La gvidantaro de TEJO burokratiiĝis mense kaj
komencis vidi ankaŭ en UEA nur monfonduson, kun la nura diferenco, ke
al Bruselo ĝi petas kaj al UEA ĝi postulas.
Feliĉe la junulara Esperanto-vivo ekster TEJO estas relative vigla.
Ĝi ne bezonas TEJOn kaj ne suferus, se TEJO eĉ malaperus tia, kia ĝi
nun estas. Nun TEJO ankaŭ al UEA neniom utilas. Ĉu ĝi do fariĝis nebezonata?
Evidente almenaŭ nenecesa.
Komitatano Z
TEJO eliru el sia kaŝejo
Montriĝis, ke la informo pri la demisia kialo de estrarano Hokan Lundberg
estis parte misgvida ĝuste pri la kerna punkto, oficisto por TEJO. Lundberg
precizigis, ke li mem kontentus pri duontempa dungito. Poste mi ricevis
ankaŭ la oficialan dokumenton de TEJO pri tiu temo. Laŭ ĝi TEJO ja volas
tuttempan oficiston kaj ke UEA asignu por tio 105.000 eŭrojn dum kvar
jaroj. Tio estas tute malrealisma nun, kiam la estraro de UEA pritranĉas
la laborforton en Roterdamo kaj eĉ prezentas tion kiel fierindan atingon
malgraŭ la marasmigo de la funkciado de la CO. Ĉu TEJO eble marĉandas
kaj tial postulas pli ol estas realisme, por ricevi almenaŭ iom?
Se la estraro de UEA cedus eksperimenti pri duontempa TEJO-oficisto
— plentempan ĝi certe rifuzas — ĝi riskus novajn problemojn. Tiam
verŝajne unu oficisto en la CO dividus sian tempon inter TEJO kaj aliaj
taskoj. Se tamen sama persono devas en sama laborejo servi du mastrojn,
tiuj ĉi baldaŭ ekkverelas pri la malegaleco de la fakta tempodivido.
Facile unu duono emas fariĝi pli granda ol la alia, ĉu ĉar la laboranto
pli ŝatas ĝin, ĉu ĉar en iu periodo amasiĝas farendaĵoj en ĝi, ĉu
pro io alia. Ekgrumblas ankaŭ kolegoj. Direktoro ja devus superrigardi,
ke la labortempo estu dividita pli-malpli egale, sed tiu devo kreus daŭran
tension inter li kaj TEJO. Krome, pri la TEJO-duono la oficisto ne povus
esti sendependa de la direktoro sed devus esti submetita al ties gvidado.
Pro laborjuro kaj la statuto de UEA tiu oficisto devus ankaŭ esti elektita
de la direktoro kaj ne de TEJO. Pri tiaj problemoj TEJO ne pensis, sed
UEA ja devas konscii pri ili.
En la argumentado de la TEJO-anoj tiras la atenton, ke ili antaŭvidas
por la oficisto administrajn taskojn, kiuj tamen restas tute malklaraj.
Ili ne specifas, kion konkrete signifus la belsona “administra subteno
al aktivuloj”, kiun ili ŝatas ripeti. Evidente ili mem ne havas klaran
bildon, sed ili ja devus havi antaŭ ol sendi postuleman proponon al UEA.
Por sia ĝenerala administrado TEJO ĉiukaze ne bezonas oficiston. Ĝian
membraron administras la CO. Malpli klare estas pri librotenado. Ŝajne
la CO ne faras ĝin, sed la financa estrarano de TEJO funkcias kiel librotenisto.
Eĉ lia titolo estas kasisto. Tio estas duba el leĝa vidpunkto, ĉar jure
TEJO estas parto de UEA. Se la CO ne librotenas ĝiajn spezojn pro manko
de laborforto, la CO-librotenejo ricevu pli da laborforto. Mi suspektas,
ke la plilaŭtiĝo de la oficista postulo de TEJO fontas el la ĝenerala
malfortigo de la CO fare de la estraro de UEA. Kiam la estraro ŝanĝos
tiun politikon, ĝi kreos bazon ankaŭ por pli trankvila rilato kun TEJO.
La postulo de TEJO ne renkontas simpation ĉe pli aĝaj movadanoj. Ĉe
ili TEJO perdis multon de sia reputacio, ĉar kun la tempo ĝi apartiĝis
de la cetera movado en propran niĉon. Oni ne plu sentas ĉeeston de TEJO,
eble plej konkrete en UK. Jam en Aŭgsburgo 1985 kongresanoj grumblis,
ĉar la junularo kunsidis ekster la kongresejo. En Montpeliero 1998 nederlanda
veterano faris koleran scenon, ĉar nederlanda televida skipo ne trovis
gejunulojn en la kongresejo. Ili vivis propran vivon aliloke. Ĉu same
en Gotenburgo? Ankaŭ en naciaj kongresoj, almenaŭ eŭropaj, mankas gejunuloj,
ĉar ili kunvenas inter si. Tia apartismo estas danĝera por la movado.
Alie estas en Brazilo. Ankaŭ eŭropanoj spertis en Fortalezo, ke tie apartismo
mankas. Tie aperas alispeca fenomeno: provoj revivigi la TEJO-sekcion malsukcesas
unu post alia. La brazila junularo tiom integriĝis en la movado, ke ĝi
ŝajne ne sentas bezonon je aparta organizo. La monda TEJO tamen estas
regata de eŭropanoj kaj havas eŭropajn problemojn.
Komitatano Z
TEJO estas nek nebezonata
nek senutila
Kvankam estas mi, tiu, kiu plej forte provis dum la du pasintaj jaroj,
atentigi TEJO-n pri tio, kion ĝi prefere faru, laŭ mia kompreno, se ĝi
volas gvidi la junajn esperantistojn de la tuta mondo kaj ne nur de Eŭropo,
mi vidas min devigata defendi la estraron de TEJO kaj deklari, ke laŭ
mi TEJO estas nek nebezonata nek senutila. Cetere multaj junaj aktivuloj
faris ion rimarkinde bonan por transporti la Esperanto-movadon en la nunan
retan mondon, kion nek mi nek ĉiuj aliaj dumvivaj membroj estus kapablintaj
fari. Se hodiaŭ multaj homoj lernas Esperanton kaj esperantumas rete,
certe la merito ne apartenas al ni, al la tradicia parto de UEA.
Malsamaj opinioj inter TEJO kaj UEA pri aferoj farindaj estas tradicio,
natura tradicio, de nia movado. Ankaŭ ĉi-foje ni provos solvi la problemojn
per ambaŭflanka bonvolo kaj per reciproka adaptiĝo.
Cetere, se TEJO estas senutila, kion diri pri multaj aliaj partoj de
la movado, kiuj nur provas ekspluati la ekzistantan Esperanto-komunumon
kaj ne esence puŝi pli malproksimen la limon de Esperantujo en la neesperantistan
mondon?
Kaj, fine, kiam temas pri “popolismo”, mi daŭre krias en vakuo
kaj ĉe evidenta ĝenateco de pluraj “gvidantoj de la popolo”: “informado,
instruado kaj nur poste utiligado”. Se tio estas “popolismo”, mi
estas “popolisto”.
La falo de la membraro de TEJO estas io tre malbona, kompreneble. Same
zorgodona estas la falo de membraro de UEA. Ni provis fari ion per la kampanjo
Por
pli vasta komunumo, kaj ni havis ankaŭ kelkajn bonajn reagojn el landaj
asocioj kaj lokaj grupoj, sed entute la fenomeno devas esti pli profunda
ol tio, kion ni povas pensi kaj fari. Manke de pli bona analizo, mi ankoraŭ
opinias, ke membroj aliĝas pro du kialoj: (1) la servoj; (2) la idealo
plibonigi la mondon. Mi ne vere konas la proporcion inter la du kategorioj,
kaj ĉiu el ni emas doni al ĉiuj aliaj siajn proprajn motivojn.
Nun ni vivas en epoko en kiu multaj el la servoj (ekzemple la revuo
aŭ la libroj aŭ la ebleco entute esperantumi) estas senpage ofertataj
en la reto. Ĉiu revuo, kiun mi legas, ŝajnas al mi reludo de aferoj,
kiujn mi renkontis ie en la reto antaŭ unu monato. Retaj lernantoj (kiuj
entute estas en la pagopovaj landoj la preskaŭ solaj lernantoj) ne sentas
la bezonon aliĝi al io ajn.
Nepagopovuloj restas grandparte nepagopovuloj kaj en la dua kaj en la
tria mondoj.
En tiuj kondiĉoj la estraro de TEJO certe devus fari multon plian,
sed ankaŭ ni ĉiuj ne vere scias kion fari antaŭ ĉi tiu fenomeno.
Renato Corsetii
La junulara movado prosperas
kaj bunte vivas
Ni principe samopinias kun la ĉi-koncernaj rimarkoj faritaj de Renato
Corsetti kaj substrekas ke la fenomeno de nemembriĝo al TEJO inter junaj
esperantistoj ankaŭ estas temo por TEJO. Tamen la junulara movado preter
ĉiuj diskutoj pri membrokvanto prosperas kaj bunte vivas. Tion indikas
la multaj junularaj aranĝoj kun multa partopreno en la tuta mondo, tion
montras la bunteco de Esperanto-junulara retmondo kaj ankaŭ la esperiga
kvanto da aliĝoj al retaj kursoj. La klasika formo de juna esperantisto,
kiu fariĝas TEJO-membro por ricevi ĝiajn servojn, estas malofta, sed
ne devige signifas ke la (eksterasocia) junulara movado degeneras.
La estraro de TEJO ŝatus fari multon por kontentigi ambaŭ versiojn
de esperantisteco: la klasikan formon de membro kaj la aktualan de ekz.
konsumanto per la reto (kaj kombinon el ambaŭ). Tamen TEJO estas strukture
tro malforta por fari. Per belaj vortoj longperspektive nenio ŝanĝiĝas.
Por trakti la problemon ĉe ĝiaj radikoj TEJO lanĉis proponon rilate
al oficeja modernigo, investa politiko de UEA kaj ekhavo de TEJO-oficisto,
kiu estas konsultebla ĉe http://www.tejo.org/dok/proponaro_pri_modernigo.html.
Ni invitas ĉiujn legi kaj diskuti ĝin enhave. Por havigi al la movado
denove fortan TEJOn.
Marko Naoki Lins, Holger Boos
TEJO
TEJO estas bezonata kaj bezonas
subtenon de CO
Komitatano Z en LOdE-102 konstatas ke demisioj de estraranoj estas dubinda
tradicio en TEJO. Li forgesas mencii ke demisioj okazis ankaŭ inter la
dungitoj de la CO. Ĉu ne tiuj demisioj estas same dubindaj? Aŭ ĉu ne
ĉiuj demisioj same grave montras ke io estas plibonigenda ĉe UEA?
Kiel kaŭzo por kolero inter la TEJOanoj komitatano Z konstatas ke la
nunaj gvidantoj de UEA disŝutas belajn vortojn kaj promesojn sed ne pensas
pri la plenumeblecoj. Tio ja kolerigas ankaŭ la membrojn, kaj la membronombro
falas. Kion oni povas fari por reakiri la fidon de la membraro?
Laŭ komitatano Z la ekstera mono, kiun ricevis TEJO, influis negative
ĝian rilaton kun la membroj. Liaj konkludoj estas iom strangaj. Ĉu ne
la seminarioj, kiujn TEJO povis aranĝi danke al tiu mono, donis forton
al TEJO? Ĉu ne aktiveco estas la plej grava varbilo? Samtempe oni devas
konfesi ke seminarioj ne estas por ĉiuj kaj la estraro devus havi fortojn
ankaŭ por aliaj taskoj. Tial ili bezonas helpon de oficisto ĉe CO.
Kompreneble ankaŭ la aliaj servoj de UEA estas gravaj. Ne ĉiuj membroj
pensas ke plej gravas nur pagi monon al UEA. Ili ankaŭ postulas servojn.
La revuo, la jarlibro kaj la UEA-kontoj devus funkcii. Sed samtempe oni
devas trovi la monon por investi en la estonto, en la subteno de TEJO.
Manko de mono estas iel relativa afero, se oni rigardas la bilancon de
UEA.
Laŭ mi TEJO estas ege bezonata organizo. Ĝi ja estas la bazo por la
pluvivo de UEA.
Pensanta pensiulo
Aminda ĝisostulo mislokita
Ĉu UEA estas en krizo, oni demandis tuj post la UK en Zagrebo en 2001,
kiam tri ĉefaj oficistoj surprize forlasis siajn postenojn kaj forte kritikis
la tie elektitan estraron, precipe ĝian prezidanton Corsetti, kiun ili
opiniis maltaŭga por konduki la asocion. Tiu ĉi mem havis malan opinion
pri sia taŭgeco, ĉar en sia unua tronparolado li ne hezitis proklami
sin prezidanto de “ĉiuj esperantistoj” kaj ne nur de UEA.
Post Zagrebo la estraro ripete neis, ke la asocio estas en krizo. La
demisiojn ĝi prezentis kiel naturan ŝanĝiĝon kaj apenaŭ respondis
al la kritiko de la demisiintoj, kvazaŭ ĝi ne ekzistus. Prezidanto Corsetti
pli-malpli silentis pri la demisioj kaj pri la asertoj pri krizo, kiuj
ekaŭdiĝis ankaŭ en la komitato. Nome de la estraro tiurilate ĉefe parolis
vicprezidanto Tonkin. Ankaŭ li neis la ekziston de krizo. Per la elekto
de Tonkin kiel sia parolisto la estraro esence agnoskis deficiton de Corsetti
en plenumo de iuj gravaj postuloj al la prezidanto de UEA. Por trankviligi
komitatanojn kaj membrojn en la konfuzo post Zagrebo necesis iu kun eksterduba
prestiĝo. Tia estis nur Tonkin.
Ankaŭ al la Oficeja Komisiono, kies tasko estis serĉi novan ĝeneralan
direktoron kaj fari planon pri reorganizo de la Centra Oficejo, Corsetti
ne estis elektita, kvankam normale la membreco de la prezidanto en tia
organo estus memklara. Onidire Corsetti tamen regule partoprenis en la
laboro de la komisiono, sed publike oni donis la bildon, kvazaŭ li estus
ekster ĝi. Flankenŝovante la probleman prezidanton, eĉ se tio estis
ŝajnigo, oni fakte subfosis lian aŭtoritaton, dum oni devis provi firmigi
ĝin. Muŝoj sur la plafono de la estrara kunsidejo scias, ĉu tiun miskalkulon
patris Corsetti mem aŭ liaj kunestraranoj.
Nun oni ne plu bezonas demandi, ĉu UEA estas en krizo. Ĉiu membro
spertas en unu aŭ alia maniero, ke ĝi estas en profunda krizo. Mil membroj
ne plu eltenis sed eksiĝis. Certe ankaŭ la estraranoj agnoskas la krizon
inter si, sed fari tion publike signifus konfesi sian malsukceson en la
stirado de UEA. Post la aprila estrarkunsido estrarano Grigorjevskij malkaŝis,
ke eĉ tri estraranoj “pretis demisii”, kio evidente signifas, ke ili
volis demisii, sed la aliaj sukcesis persvadi ilin ankoraŭ resti. Verŝajne
jam frue la estraro eksuferis de streĉiteco en siaj vicoj, precipe inter
la solida intelektulo Tonkin kaj la anarĥieme kaprica populisto Corsetti.
Estraro povas esti efika nur, se ĝi estas integra teamo. Granda handikapo
de Corsetti ŝajnas esti lia nepovo krei el la estraranoj teamon kaj teni
ilin tia. Siatempe la forto de Tonkin estis ĝuste tiu kapablo kaj ĝi
montriĝis ŝlosile valora por trairi la krizon post Hamburgo.
Malgraŭ ĉio Renato Corsetti estas populara ĉe multaj movadanoj pro
sia amindeco kiel persono kaj ĝisostulo. Espereble oni trovos taŭgan
manieron, en kiu UEA povos profiti el tio ankaŭ post Pekino, kie li laŭdire
ne rekandidatos. Nun li estas misuzata, ĉar li estas mislokita. Estus
tamen saĝe kaj necese, ke jam en Gotenburgo la komitato pagigu la estraron
pro la libera falo, en kiun ĝi metis la asocion ne nur membronombre. Por
regajni la fidon de la membraro kaj precipe de la eksmembraro necesos multaj
jaroj, sed la komitato ne prokrastu la unuan movon. Se post Gotenburgo
la estraro ne estos tute sama kiel antaŭ ĝi, tio estos almenaŭ simbola
signo, ke en sia lasta kunveno la komitato provis iom ripari sian miselekton
en Zagrebo. Pli funda riparo restos tasko por la nova komitato en Pekino.
Komitatano Z
Tro multekosta pajlero
Dum la pasintaj monatoj ni registris dubindan rekordon. Temas pri malefika
uzo de mono por informi pri Esperanto. Eble iuj legantoj de La Ondo
povis okulumi iun el la grandaj anoncoj pri Esperanto aperigitaj en renomaj
tagĵurnaloj, ekzemple en Danio, Belgio, Francio kaj Italio. Kelkaj aŭ
eĉ ĉiuj el ili okupis tutan paĝon kaj kostis do amase da mono. Verŝajne
plej abunde el tiu subita esperantista malavareco profitis la franca Le
Monde. Amiko-reklamisto taksis, ke ĝia prezo estis 30-40 mil eŭroj,
depende de la negoca lerteco de la mendinto. Tia sumo superas la jaran
salajron de oficisto de UEA. Verŝajne
Le Monde estis la plej multekosta
inter la uzitaj ĵurnaloj, sed mi ne mirus, se tuta centmilo da eŭroj
jam estas uzita por tiu kampanjo, kiu aperis el nenio kaj ŝajne plu daŭros
— subtene al la baraktantaj eŭropaj tagĵurnaloj.
Ne necesas esti reklamista profesiulo por konkludi, ke la kampanjo trapasus
malbone kosto-efiko-analizon. La anoncoj aspektis kvazaŭ ne reklamoj sed
redakciaj artikoloj. Eble oni kredis sin ruza, sed oni eraris. La tekstoj
estis multe tro ampleksaj por allogi al legado, des pli ĉar ilia temo
— la lingva problemo en Eŭropo — estas nekonata kaj do neinteresa
al la publiko. Post la unua trafoliumado de tagĵurnalo oni apenaŭ reprenas
ĝin kaj en la sekva tago ĝi jam estas forĵetota papero. Reklamado en
semajna aŭ monata revuo estus pli efika. La vivodaŭro de iliaj numeroj
estas pli longa, ĉar la leganto povas reveni al ili plurfoje kaj do plurfoje
trafi ankaŭ la anoncojn en ĝi. Foruzante sumegon por unufoja kostega
anonco en unu ĵurnalo de unu lando oni ne profitis de la plifortiga efiko
de ripetado. Estus pli saĝe mendi por sama mono serion da malgrandaj anoncoj
en sama ĵurnalo kun certaj intervaloj.
Kelkaj aktivuloj el landoj, kie jam aperis la anoncoj, plendis en retaj
diskutrondoj, ke iliaj landaj asocioj poste ne ricevis informpetojn aŭ
ke venis nur manpleno da ili. Intertempe UEA malkaŝis, ke ĉio estas pagita
de japana samideano. Ĉu UEA informis lin pri la ricevita reeĥo, jen demando.
Alia demando estas, kial UEA konsentis realigi la kampanjon. La teknika
realiganto estis kaj restas la Brusela Komunikad-Centro, sed ĝi verŝajne
nur agis laŭ komisio de la estraro de UEA. Mi supozas, ke al la estro
de BKC, mem profesia ĵurnalisto, la malefikeco de tia anoncado estus evidenta,
pro kio li apenaŭ povus instige roli en la afero.
Verŝajne la kampanjo ne komenciĝis per decido aŭ eĉ nur propono
de la estraro. Naiva idealisto sendis ĉerkoplenon da mono tiucele al Roterdamo.
Estis do lia decido. Formale la estraro eble ne estas kulpigebla, se ĝi
devis realigi malprudentan komision. Mi tamen kredas, ke ĝi eĉ ne provis
persvadi la mecenaton por pli prudenta kaj efika uzo de mono. La nuna estraro
rikoltis unu malsukceson post alia. Ĝi bezonis ion, kio ŝajnigus progreson
almenaŭ ie, kaj kiu kampo pli taŭgus ol informado. Sinsekvaj estraroj
estis kritikataj, ke ili oferas tro malmulte al la sankta bovino Informado.
Ĉiu bankrotinta registaro, ankaŭ tiu de UEA, avide kaptas populisman
pajleron, kiam ĝi sin prezentas. Bonkora japana riĉulo donis bonvenan
ŝancon je spektakla informa iniciato. Ne gravis, ke ĝi signifis sensencan
forĵeton de mono, ja ne estis mono de UEA. Pli verŝajne tamen la estraro
kiel tuto estis ekster ĉio kaj temis pri plia solula movo de la prezidanto.
Ĉu rolis unu aŭ pluraj, rezultis eksterproporcia ekzemplo pri senrespondeca
movada gvidado. Ĝi ne meritas aplaŭdon.
Komitatano Z
Esperigaj signoj el Gotenburgo
Bildkartoj kaj komentoj de miaj kongresintaj geamikoj elspiras, ke la Universala
Kongreso en Gotenburgo estis por ili agrabla sperto. Evidente la 88a sukcesis
almenaŭ kiel travivaĵo de ordinara kongresano. Gratulon al LKK kaj al
la freŝbakita KKS pro tio! Mi esperas, ke venontjare ni trovos inter la
novaj honoraj membroj Roland Lindblom, la solan vivantan LKK-prezidanton
de du UK-oj, kvankam verdire oni estus devinta distingi lin jam ĉi-jare
en lia “propra” kongreso.
Ankaŭ en Gotenburgo la nombro de aliĝintoj denove ne imponis. Kontraŭ
la fono de diversaj plagoj, kiuj lastatempe subfosis internacian turismon,
ĝi tamen ŝajnas kontentiga. La pasintjara UK en Fortalezo estis multe
malpli nombra ol la antaŭa UK tiulande en 1981, sed Gotenburgo allogis
nur dekon da aliĝintoj malpli ol Stokholmo en 1980. Se Pekino venontjare
proksimiĝos nombre al la unua UK tie en 1986, ni havos kaŭzon je optimismo,
des pli ĉar litovoj laŭdire garantias pli ol 2000 kongresanojn en Vilnius
en 2005.
En Gotenburgo la estraro faris strangan eksperimenton, kiu espereble
ne ripetiĝos: inaŭguro en lundo. Oni klarigis, ke tio ebligos al pli
da ĵurnalistoj, diplomatoj k.a. oficialuloj ĉeesti, sed tiu celo ne realiĝis.
Pasintjare mi plendis pri degenero de la inaŭguro. Evidente ĉi-jare ĝuste
la oficialuloj kontribuis al ĝia malsolenigo per nekutime longaj alparoloj.
Ne estis saĝe lasi ilin lacigi per tedaj ŝablonaĵoj la publikon, kiu
devis poste aŭdi ankaŭ franclingvan prelegon pri la kongresa temo, interesan
kaj valoran, sed certe suferigan al multaj post ĉio antaŭa. En Pekino
la nuna estraro aperos lastfoje sur la inaŭgura podio. Ĝi devus zorge
manuskripti sian finan akton, tiel ke la inaŭguro vere agordu la brustojn
de la kongresanaro kaj difinu etoson por la tuta semajno — tasko, por
kiu la tria tago estas tro malfrua. En tiu levo de animoj estas nenio sekteca.
Temas pri daŭra neceso de socia movado reŝargi la entuziasmon de siaj
membroj.
Bele fermi la Pekinan UK estos jam tasko de nova estraro. El Gotenburgo
venis signoj, kiuj donas esperon pri pli deca elektoprocezo ol tiu, el
kiu rezultis la nuna aro da estraranoj. Laŭdinda estis la okazigo de publika
kunveno de la elekta komisiono, en kiu ĉiu ajn rajtis proponi nomojn de
eblaj kandidatoj. Eble pro nesufiĉa reklamado ĝi ne estis amase vizitata,
sed ĝi ĉiukaze donas impreson pri aktiva kaj aktiviga komisiono.
Al la bonaj signoj apartenas ankaŭ la multeco kaj vigleco de la publiko
en “Estraro respondas”. Kiel raportis Libera Folio, estraranoj
tamen respondis “kolere”. Ilin precipe agacis ĝuste Libera Folio,
kiu jam ĵetis lumon sur multajn evoluojn, kiujn la estraro evidente preferis
aŭ prisilenti aŭ plibeligi. Informado tamen estas fundamenta elemento
de demokratio kaj plenumi tion ne estas malica opoziciaĵo. Libera Folio
faris multe da bono en mallonga tempo por instigi interesiĝon kaj diskuton
pri la sorto de UEA. Ĝia lanĉo estis vere la ago de la jaro. Al ĝi parte
ŝuldiĝas plia pozitiva signo el Gotenburgo, nome ke nekutime granda publiko
observis la laboron de la komitato. Mankas al mi ankoraŭ informoj por
komenti tiun laboron, sed nun estas plej grave konstati, ke io tre grava
okazas: membroj de UEA ekinteresiĝas pri sia asocio. Tio neeviteble kunportas
ĝenajn demandojn al la estraro, pro kio precipe Libera Folio estas
ruĝa tuko por iuj en ĝi. Per sia kolero en Gotenburgo ili projekciis
al Libera Folio frustriĝon pri sia propra malsukceso.
Komitatano Z
Tro kritika Ondo
Mi trovas la numeron 8-9 de La Ondo multe tro kritika rilate al
UEA.
Pri la krizo ŝajnas al mi plej ĝusta la opinio de Jakvo Schram. Mi
ne aprobas la aperigon de tutpaĝa artikolo sub pseŭdonimo Komitatano
Z, kies kritiko foje eĉ estus kritikinda. Esperanto kiel planlingvo dependas
de Esperanto-Asocioj. Kion proponas tiuj kritikantoj? Eĉ se laborrilatoj
kun Renato Korseti estas malfacilaj, István Ertl respondas per soleco.
La tutpaĝa artikolo de s-ro Silfer proponas kiel solvon la demokratian
Esperantan Civiton. Sed kiam oni vidas ĝin de proksime oni rajtas ankaŭ
dubi pri ĝia “plurcentra demokratieco”, spite la rozbombonan priskribon
de la Ĉaŭdefona SAT-kongreso.
Alia kritiko temas pri la literatura flanko, certe ne nur de La Ondo.
Kial traduki Esperanten Dostojevskij, Gogol kaj aliajn klasikaĵojn, kiam
jam ekzistas en ĉiuj naciaj lingvoj ĝenerale elstaraj tradukoj? (En la
kazo de la Lada Tambureto eĉ estis malaltkvalita traduko.) Dum
la tempo de Zamenhof oni devis pruvi, ke Esperanto taŭgas pro traduki
ĉefverkon, ĉu ankoraŭ nun? Ĉu ne pli utilus malkovri talentajn verkistojn
nekonatajn eksterlande kaj traduki ilin aŭ ĉu ni ne kapablas fari tion?
Pardonu mian kritikemon, sed la lasta numero de LOdE ankaŭ estis
ege eĉ troe kritika.
Robert Pontnau
delegito de UEA (Francio)
Ĉu ankoraŭ unu “stranga
eksperimento”?
En la 8-9a numero de La Ondo de Esperanto Komitatano Z esprimas
kelkajn ideojn pri la Universalaj Kongresoj, kiuj vere meritas atenton,
eĉ se oni ne konsentas pri ili.
Mi tutanime konsentas pri la komenco de lia kvara alineo, en kiu li
atentigas pri la “signoj, kiuj donas esperon pri pli deca elektoprocezo
ol tiu, el kiu rezultis la nuna aro da estraranoj”. Sed mi aldonus, ke
ankaŭ necesos pli deca elektoprocezo por la elekto de la komitatanoj C,
kies nombro estis livervole decidita pasintfoje (kaj pri kio neniam iu
povis doni kontentigan respondon, sed kiu perdigis valorajn homojn al la
komitato).
Aliflanke mi tute ne konsentas pri lia opinio en la tria alineo, kiam
li malaprobas la iniciaton inaŭguri la kongreson je la lundo, kvankam
ĝi jam komenciĝis en la sabato. Laŭ mi, inaŭguro, al kiu pli facile
venos partopreni invititaj altranguloj kaj ĵurnalistoj, havos pli da elradiado
ol iu dimanĉa okazaĵo. Kaj fakte, kial ne komenci kaj fini en la mezo
de la semajno? La tempo, kiam la homoj disponis pri nur unu semajno da
libertempado jam delonge estas for.
Jam antaŭ pli ol dudek jaroj (mi pensas pri la 67a UK) oni pledis pri
tia ŝanĝo, sed la konservativeco venkis la proponon.
Valorus certe, ke UEA iam konsultu sian membraron (aŭ certe sian komitaton)
por scii, kion ili pensus pri, ekzemple, kongreso de merkredo ĝis merkredo:
la kongresanoj venus en semajntagoj, kiuj enhavas pli da trajnoj, tramoj
kaj aŭtobusoj, kun malfermitaj butikoj k.a., kaj ili jam de la unua tago
asimiliĝus en la urba vivo; krome, kelkaj sabataj kaj dimanĉaj aranĝoj
(ekzemple, diservoj) povus havi pli da reliefo ol nun.
Miras mi, ke la ideo ne pli ofte aperas. Aŭ ĉu eble komitatano Z nomus
ankaŭ ĝin “stranga eksperimento”?
W.M.A. de Smet (Belgio)
Elekta etoso: valoras provi
denove
La Elekta Komisiono promesis provizi la Komitaton per reala elekto inter
pluraj kandidatoj por la Estraro en Pekino. Ĉi-kuntekste mi volas rememorigi
pri la instigo al elekta etoso, kiun prezentis la antaŭa ĝenerala direktoro
okaze de la pasintfoja elekto de B-komitatanoj. Ĝi validos ankaŭ nun!
Tiel finis Anna Ritamäki sian raporton
pri la kunsidoj de la Komitato de UEA en Gotenburgo en la antaŭa numero
de tiu ĉi revuo. (Ĝi estis la unua kaj meze de septembro ankoraŭ sola
serioza raporto pri tiuj kunsidoj, pri kio LOdE ankaŭ ĉi-jare
meritas laŭdojn.) Mia samnumera konstato pri esperigaj signoj el Gotenburgo
estis do konfirmita de la finna komitatanino almenaŭ rilate la preparadon
de la elektoj en Pekino, el kies rezulto decide dependos, ĉu UEA povos
trovi eliron el la krizo, kiu mordas ĝin sekve de la elektoj en Zagrebo
en 2001.
En retrorigardo la instigo de la antaŭa ĝenerala direktoro al elekta
etoso, pri kiu Ritamäki memorigas, impresas eĉ tragike. Siatempe Osmo
Buller efektive alvokis por aktiveco en la elektoj kaj instigis membrojn
ne nur kandidatiĝi sed eĉ reklami sin kiel en balotkampanjoj en la ekstera
mondo. Estas interese, ke salajrata funkciulo de UEA estis fakte la sola,
kiu provis puŝi la asocianojn al reala praktikado de elektoj, la plej
grava instrumento de demokratio. Estas tragike, ke li klopodis vane kaj
ke la decidoj en Zagrebo kondukis al lia demisio. Du lecionoj trudas sin.
Unue, oni sekvu la instigon al elekta etoso almenaŭ nun, tri jarojn
poste. La komenco estas bona, dank' al la Elekta Komisiono, kiu okazigis
publikan kunvenon en Gotenburgo por aŭdi proponojn pri eblaj kandidatoj
por gvidi UEA. Tio estis laŭdinda, ĉar ordinaraj membroj ne havas formalan
rolon en la elektado de estraranoj. Nur komitatanoj rajtas proponi kandidatojn.
(Plia anomalio estas, ke la nova Komitato devas elekti Estraron el la kandidatoj,
kiujn proponis anoj de la antaŭa Komitato!) Mi esperas, ke ankaŭ poste
la komisiono atente sekvos la nomojn, kiujn membroj levos sur diversaj
forumoj ĝis Pekino. Necesas tamen, ke oni vere levu nomojn! Dum la venontaj
monatoj okazos ekz. naciaj kongresoj. Oni diskutu pri la elektoj en UEA
dum ili. Natura forumo estas Esperanto-gazetoj. Certe almenaŭ tiu ĉi
revuo volonte aperigos proponojn pri kandidatoj kaj aliajn komentojn de
siaj legantoj. Tiel kreiĝus la elekta etoso, kiun esperas Buller kaj Ritamäki.
Ĝi donus vivon kaj viglon al la griza ĉiutago en la kriza UEA kaj kreskigus
interesiĝon de la nun apatia membraro pri la asocio. La unua mezurilo
pri la sukceso estos la partopren-aktiveco en la balotado pri la komitatanoj
B, kies nombro en la venonta Komitato — ve! — pro la falo de individuaj
membroj estos bedaŭrinde nur ses. Fakte, la plej unua sukceso de elekta
etoso estus multa nombro da kandidatoj por B-komitataneco.
Due, la Elekta Komisiono aŭskultu ankaŭ la laborantojn de la Centra
Oficejo. El intervjuoj kaj artikoloj de la demisiintaj oficistoj mi konkludis,
ke la antaŭa komisiono ne sufiĉe aŭ eĉ tute ne konsultis la profesian
stabon, kiam ĝi preparis la elekton de la estraro Corsetti. Kompreneble
la dungitoj ne rajtas dikti, el kiuj konsistu la Estraro, sed la lasta
sperto montras, ke estas malsaĝe atendi aŭ eĉ postuli, ke ili akceptu
kiujn ajn estrojn super si. Verŝajne ili pli facile akceptus eĉ malpli
ŝatatajn superulojn, se ili povus esprimi siajn sentojn kaj opiniojn pri
ili antaŭ la elekto. La lastajn elektojn oni evidente povas kritiki ne
nur pro tio, ke pro manko de alternativaj kandidatoj ili ne estis realaj
elektoj, sed ankaŭ ĉar la profesiuloj de la asocio estis ignorataj. Kiel
pruvas la posta evoluo, UEA estas tro fragila konstruaĵo por riski tion.
Komitatano Z
Demokratio povas solvi la krizon
Ĉiun trian jaron UEA elektas siajn novajn gvidantojn. Tiu elekto okazas
en maniero, kiu laŭ sia formo estas plene demokratia. Tamen la rezulto
de la elektoj en UEA ne malofte estas klara jam anticipe. Tiel okazas,
ĉar multaj membroj ne estas sufiĉe informitaj pri la strukturo kaj funkciado
de la Asocio, aŭ simple ne konscias, kiel grave la rezultoj de la elektoj
povas influi la direkton de la agado.
Ĉi-foje oni bedaŭrinde elektos nur ses komitatanojn B, ĉar la nombro
de Individuaj Membroj ja evidente restos sub 6.000. Tiu malmulteco de membroj
estas mem unu el la simptomoj de la nuna krizo. Tamen la elekto de tiuj
komitatanoj B estas ekstreme grava, ĉar ili estas la solaj komitatanoj
rekte elektitaj de la individuaj membroj — fakte la sola maniero, en
kiu la Individuaj Membroj povas rekte influi la politikon de la asocio.
Tio ke nur malgranda ono de la Komitato estas rekte elektataj (komitatanojn
A la landaj asocioj ja povas simple delegi), havas historiajn kialojn,
kiuj radikas en pasinteco eĉ pli fora ol la fondo de Unuiĝintaj Nacioj
kun ties Sekureca Konsilio. Venis la tempo repripensi ambaŭ!
Lastatempe niaj amaskomunikiloj ĝojinde vigliĝis, kaj mi povis multloke
trovi interesajn faktojn pri la situacio de UEA.
Rimarkinda estis ekzemple la konstato de Libera Folio, ke la
Estraro de UEA neniam ricevis financajn raportojn de Eŭropa Esperanto-Unio,
kvankam UEA subvenciis la Bruselan Komunikad-Centron de tiu plejparte surpapera
asocio per dekmiloj da eŭroj. Tian konduton la revizoroj de UEA normale
ne akceptus, sed ĉi-foje la revizoroj ne faris problemon, eble ĉar ambaŭ
estas belgoj. Krome, en la komitato de UEA unu el la revizoroj mem estis
la plej forta pledanto por forta subvencio al BKC.
Tamen tiaj konstatoj de faktoj ne utilos por io, se la kritikantoj de
la nuna politiko ne formulos klaran alternativan programon kaj ne prezentos
liston de kandidatoj en la elekto de komitatanoj B. Estus nature, ke por
la ses vakaj lokoj en la komitato oni proponu almenaŭ duoble tiom da kandidatoj,
alikaze la elektoj estos malpli demokratiaj ol oni povus esperi, kaj pri
tio kulpus la opozicio mem.
Pri la manko de elekta etoso kulpas tamen ne nur la malaktivaj membroj,
sed ankaŭ la eventualaj kandidatoj al gvidaj postenoj. El la nunaj estraranoj
ĝis nun nur Andrej Grigorjevskij deklaris en Libera Folio, ke li
pretas kandidati por la posteno de prezidanto. Eĉ tiu kandidatiĝo ŝajnas
neserioza, ĉar Grigorjevskij faris ĝin kvazaŭ malgraŭvole, iel cetere
kaj pretere, kaj precipe ne prezentis ĝis nun ian konkretan programon.
Eĉ pli neserioze sintenas tamen la nuna Prezidanto de UEA kaj la antaŭa
Ĝenerala Direktoro de UEA. Ambaŭ evidente deziras influi la direkton
kiun prenos la Asocio post la baldaŭaj elektoj, sed sekvante la konatajn
regulojn de la kabinetaj politikaj ludoj, neniu el ili volas frue malkaŝi
siajn kartojn. Kun malmultaj esceptoj, simile agas ankaŭ aliaj personoj,
kies nomoj leviĝis rilate al estrarana kandidateco.
Tia sinteno estas neserioza, ĉar la Asocio ne bezonas kabinetajn ludojn,
sed demokratie elektitajn gvidantojn kun klara kaj argumentita programo
kiu helpos la organizaĵon trapasi la nunan krizon.
Komitatano Z
Tri direktoroj por unu estraro
La nuna estraro de UEA estas faranta rekordon kiel tiu kun plej multe da
ĝeneralaj direktoroj. Anoncinte sian demision Osmo Buller plu laboris
kun Corsetti k.a. ankoraŭ duonan jaron antaŭ ol transdoni la stafeton
al tre surpriza postsekvanto, Trevor Steele. Nun ankaŭ Steele jam estas
demisiinto kaj la sama estraro por la dua fojo serĉas kapon por la Centra
Oficejo. Kiam la estraro mem descendos de la scenejo en Pekino, ĝi estos
vidinta tri ĉefdirektorojn. Buller vidis pasi tri estrarojn, Simo Milojević
kaj Victor Sadler eĉ pli. Tiu renverso de normala iro de aferoj estas
plia simptomo pri la kaoso, kiu turmentas la asocion ekde Zagrebo.
Post sia demisio Steele skribis, ke li ne estis preparita por sia posteno,
ĉar li ne havis sperton pri administrado. Post tiu konfeso oni ankoraŭ
pli miras pri la motivoj, kiuj igis la estraron antaŭ du jaroj kunigi
la funkciojn de la ĝenerala kaj oficeja direktoroj kaj konfidi duoblan
ŝarĝon al senspertulo. Laŭdire Steele ne estis la sola kandidato, sed
estis ankaŭ aliaj. Oni ne publikigis iliajn nomojn, sed supozeble ili
estis, se eble, eĉ pli senspertaj ol Steele aŭ ial nedezirindaj por la
interesoj de la estraro. Leginte siatempe tutpaĝan anoncon pri vakanta
direktora posteno kun longa listo de postulataj kvalifikoj kaj legante
nun klarigon de Steele, ke esencaj kvalifikoj mankis al li, oni ne scias
kion pensi.
Klarigon al la elekto de Steele oni eble povas postspuri en la intervjuoj
kaj deklaroj de liaj pli frue demisiintaj kolegoj. Ĉiu en sia maniero,
ili referencis al problemoj kun la estraro, pli precize kun Corsetti kaj
Michela Lipari, kiuj sidis en ĝi jam antaŭ Zagrebo. Buller, Zapelli kaj
Ertl ja ne estis spertintaj la nunan estraron, kiam ili decidis foriri.
Unu el la fontoj de la problemoj diveneble estis la kontraŭdiro inter
anarĥiemo kaj impulsiĝemo de sudulo Corsetti kaj disciplinemo de nordulo
Buller. Kun pli feliĉa konsisto de la estraro tia kombino de kontraŭaj
kvalitoj eĉ povus esti fruktodona, sed la antaŭa estraro ne estis bona
grundo por tio. Oni povas juĝi laŭ iu artikolo de Andrej Grigorjevskij
kaj eĉ pli laŭ “sindefendo” de eksprezidanto Kep Enderby en la geja
bulteno La Forumo, ke ia ĵaluzo de la movade novica Enderby kontraŭ
Buller, kiu deĵoris en Roterdamo jam antaŭ ol la prezidanto eklernis
la lingvon, venene influis la rilatadon ne nur inter ili du sed fine ankaŭ
inter la estraro kaj CO ĝenerale. En la skismo Corsetti kaj Lipari elektis
la flankon de Enderby kaj ŝajne ne provis mediacii inter li kaj la oficistoj,
kun kiuj ili mem jam longe kunlaboris. La partioj tamen bone zorgis pri
kulisoj, pro kio la Zagrebaj demisioj venis kvazaŭ fulmo el klara ĉielo.
Post Zagrebo la pluaj estraranoj Corsetti kaj Lipari evidente klarigis
al siaj kolegoj, ke pri la skismo kulpis la demisiintoj, unuavice Buller.
Necesis do tute alispeca posteulo. Manko de profesiaj kvalifikoj eĉ povis
esti vidata kiel merito, ĉar tia direktoro pli emus submetiĝi al siaj
estroj. Krome oni verŝajne subtaksis la dimensiojn de la taskaro de la
CO — tion montras ankaŭ la decido rezigni pri oficeja direktoro —
kaj ankaŭ pro tio oni faris la elekton en bona fido. Ke tasko de Steele
estis krei “bonan etoson”, tion li mem diris jam kelkfoje. Por scii,
ĉu efektive regis harmonio inter li kaj estraranoj, ni verŝajne devas
atendi la romanon, kiun li iam espereble verkos surbaze de siaj spertoj.
Per tia verko li ankoraŭ donus sencon al sia dujara odiseado en malpropra
medio. Ke harmonio ene de la estraro disfalis, tion ni scias jam de kelka
tempo. En aprilo eĉ tri estraranoj volis demisii, raportis Grigorjevskij.
Kiam ĉirkaŭe la asocio disfaleme krakas, ankaŭ la estraro ne povas ne
kraki.
Kia la semo, tia la rikolto.
Komitatano Z
Ĉe la eniro en la novan jaron
Kiel membro de UEA mi konservas forgesindan memoron pri la jaro 2003. Tamen,
se ni kredus je deklaroj de Renato Corsetti, ĉio iris bone kaj la nombro
de esperantistoj multe kreskis, ĉar ankaŭ pasintjare miloj lernis la
lingvon interrete. Problemo laŭ nia prezidanto estas nur, ke la retlernantoj
ne interesiĝas pri tradiciaj organizaĵoj kaj do ne membriĝas en UEA.
Mi eble estas malmoderna, ĉar mi vidas pli urĝan problemon en tio, ke
malnovaj membroj ne remembriĝas.
Mi ne scias, kiom da homoj nuntempe lernas Esperanton kaj kiel ili ĝin
lernas. Neniu scias, ankaŭ Corsetti ne scias, sed li ne faras al si skrupulojn
pri vereco de asertoj, kiujn neniu povas kontroli. Estas hontinde, ke malgraŭ
ĉiuj modernaj rimedoj ni ne kapablas inventari la instruadon de Esperanto.
En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj pri tio zorgis la Centro de Esploro kaj
Dokumentado, kies gvidanto Ivo Lapenna donis multan gravecon al la registrado
de malmolaj faktoj. Poste tiu kampo ŝoviĝis en periferion kaj la statistikado
de Esperanto-instruado estingiĝis, ĉar anstataŭ esplori kaj dokumenti
la nova CED pli ŝatis esei kaj diskuti. Ankaŭ en la malnovaj tempoj faktokolektado
ne estis perfekta, sed oni almenaŭ disponis pri ia bazo por povi aserti
ion pri la evoluo.
Ja en 2003 okazis ankaŭ pozitivaĵoj, sed ili ŝajnas al mi incidentoj
kaj efemeroj. Unu tia estis multeco de artikoloj, intervjuoj k.a. gazetaraj
mencioj pri la UK en Gotenburgo. Tiun sukceson iniciatis la Brusela Komunikad-Centro,
kiu meritas laŭdon pro ĝi, sed ne tiel ekscesan, kiun ĝi ricevis de
Corsetti. La prezidanto jubilis, ke neniam la gazetaro tiom skribis pri
Esperanto, sed li forgesis, ke ekzemple dum la Jubilea Jaro 1987 ĝi skribis
multe pli.
Estas interese, ke la agado de BKC iel renversiĝis en ĝia dua jaro.
Anstataŭ koncentriĝi en informado en la labirintoj de EU en Bruselo,
en 2003 ĝi stimulis informadon pri Esperanto al la ĝenerala publiko fare
de landaj kaj lokaj aktivuloj. Mi ne scias, kio kaŭzis tiun evoluon. Eble
la agado en Bruselo rapide montriĝis malpli ŝancohava ol oni komence
imagis. Verdire tiu ŝanĝiĝo estis tre bona. La funkciadon de BKC plejparte
financis UEA kaj estis pli pravigeble ne uzi la monon de nia monda asocio
nur por puraj eŭropaĵoj.
Ŝajnas, ke UEA ne plu financos BKC ĉi-jare, ĉar meze de enormaj deficitoj
la Komitato konstatis, ke mankas mono por tio. Pro donacemo de mecenatoj,
kiuj kredas je bona ŝanco en Bruselo, BKC eble funkcios ankoraŭ iom da
tempo, sed sian zeniton ĝi jam preterpasis kaj ĝi riskas resti en historio
sen daŭraj spuroj, same kiel ĝia antaŭulo en Bruselo du jardekojn pli
frue. Nu, pasos iom da tempo kaj iam oni denove faros similan provon, ĉar
en UEA oni ne kutimas lerni de spertoj. Kiam novuloj faras erarojn, tio
estas pardonebla, sed Corsetti, Tonkin kaj Grégoire Maertens starigis
oficejon en Bruselo jam dufoje.
Estos interese vidi, kiel la epizodo BKC finiĝos. Plej verŝajne tio
okazos same kiel ĉe aliaj projektoj en Esperantujo: post komenca bruo
oni aŭdas malpli kaj malpli pri la afero. Antaŭ kelkaj jaroj niaj periodaĵoj
vaste skribis pri Indiĝenaj Dialogoj kaj en Universalaj Kongresoj okazis
informkunvenoj pri ĝi. Kiel nun fartas tiu projekto? Unu specon de komunikoj
ni ne trovas en nia gazetaro: mortanoncon de projektoj, kampanjoj kaj oficejoj.
En iu momento ni nur devas konkludi, ke la afero mortis, ĉar de longe
ne plu aperis mencioj pri ĝi. Malofte ni tamen atingas la punkton fari
tian konkludon, ĉar ni forgesas, ke entute ekzistis tio, kio iam por ni
estis laŭvica ŝlosilo de fina venko. Konsolo por UEA en la kazo de Indiĝenaj
Dialogoj eble estas, ke diference de la oficejo en Bruselo ĝi ŝajne ne
voris monrimedojn de UEA.
Estas unu komunaĵo en la lastatempa historio de UEA kaj EU: itala prezidanteco.
EU jam havas novan prezidanton, sed UEA devas pacienci ankoraŭ duonan
jaron kun la nunaj prezidanto kaj estraro. Mia novjara revo estas, ke Pekino
donos al ni gvidantojn, kiuj estos sufiĉe realismaj por kompreni, ke ilia
plej unuaranga tasko estos organize restarigi la asocion kaj ĝian sidejon
kaj ne aventuri pri novaj provoj atingi la finan venkon. Laŭdire Corsetti
cedos sian lokon. Tion povus aŭguri ankaŭ la preteco de Osmo Buller reokupi
sian iaman seĝon en Roterdamo. Kiam tiu ĉi medito aperos, oni eble jam
scias, ĉu li efektive ekpakas sian valizon en Finnlando aŭ ĉu ni plu
povas kalkuli pri li kiel posteulo de Corsetti. Al mi pli plaĉas la dua
opcio.
Komitatano Z
Atendante novan prezidanton
Mi serĉas novan kandidaton por anstataŭigi Renato Corsetti, ĉar tiu
ĉi persvadis Osmo Buller reveni al Roterdamo. La komuniko pri la reinstalo
de Buller ne informis, ĉu la decido estis unuanima kaj ĉu ankaŭ Corsetti
apogis ĝin. Probable li apogis, ĉar li subskribis la komunikon kune kun
estraranino Ans Bakker. Klaras ĉiukaze la rezulto: Buller preferis direktoriĝi
anstataŭ ĵeti sin en lukton pri prezidanteco. Estu do tiel, kvankam neniu
alia paro de kandidatoj liverus same vivajn elektojn kiel duelo inter Buller
kaj Corsetti.
Mi kelkfoje relegis la intervjuon de Buller en Libera Folio kaj
la komunikon de la Estraro, klopodante trovi respondojn al diversaj demandoj
ĉirkaŭ tiu decido, kiun mi verdire ne atendis. Stumbla stilo perfidas,
ke la komuniko naskiĝis kiel komuna verko de la Estraro kaj Buller. Pri
iuj eroj ili verŝajne longe baraktis, eble precipe pri tiu, laŭ kiu “la
pasinteco estas konsiderinda fermita”, ĉar ĝi rekte aludas la konflikton,
kiu kondukis al la demisio de Buller. Kvankam oni tuj aldonas, ke “situacio
de ĝenerala interkonsento en UEA povas esti konsiderata reakirita”,
la vortumoj estas tiel rondaj, ke evidente oni ne interpretis same la pasintaĵojn.
Estas ankaŭ dube, ĉu la pasinteco vere estis fermita, se ĝi estas nur
“konsiderinda” tia. La elekto de tiel stranga vortformo devis esti
intenca kaj ne akcidenta, ĉar malantaŭ la teksto estas lingve kompetentaj
aŭtoroj kaj al Buller apenaŭ estis indiferente, kiel lia reveno estos
diskonigita.
Buller mem rigardas al la konflikto alimaniere: “Kolizioj povas okazi
en homa agado, sed se oni ne restas ilia kaptito, ili fariĝas valora,
eĉ se dolora leciono”. Kredeble li ne celas esti sola en la klaso de
la leciono. Interesa kaj scivolemiga estas lia konstato: “Mia demisio
sekvis el epizodo, kiun nek mi nek estraranoj iniciatis, sed oni trudis
ĝin de ekstere kaj ni fariĝis ĝiaj viktimoj”. Ĉu ni iam ekscios,
kiu aŭ kiuj iniciatis la epizodon? Eĉ se por Buller kaj la Estraro la
pasinteco estas “konsiderinda fermita”, tio ne malhelpas al aliaj provi
elfosi, kio vere okazis en la monatoj antaŭ Zagrebo. La sekvoj de la “epizodo”
estis tiel skuaj kaj damaĝaj, ke movadaj historiistoj ne povos preteratenti
ĝin.
Ne vere gravas, kiugrade la estraranoj kaj Buller konsentas pri la pasinteco.
Gravas, ke ili eliris el la Zagreba skismo elegante kaj mature anstataŭ
resti en la katenoj de rankoro kiel la Hamburgaj partioj. Por la praktika
agado gravas, ke por kunlaboro inter niaj pintuloj la etoso ŝajnas esti
sufiĉe bona. Eble ili kalkulis, ke la komuna vivo daŭros nur tri monatojn.
Eble, eĉ espereble, Buller havis sufiĉe da kaŭzo por fidi, ke la posta
Estraro estos radikale alia kaj pli konformos al liaj preferoj. Nekonata
estas lia sinteno al ebla reelekto de Corsetti. Demandite pri elektoj,
li diris, ke “ĉiuj elektoj” estu “veraj”, do evidente ankaŭ tiu
de la prezidanto. Laŭ liaj antaŭaj eldiroj pri elektoj, tio devus signifi,
ke estu pli ol unu kandidato. Estrarano Andrej Grigorjevskij jam anoncis
sin preta leviĝi kontraŭ Corsetti, se neniu alia pretos. Mi dubas, ke
tio estus vere vera elekto laŭ Buller, kiu diversfoje forte kritikis Grigorjevskij.
La “ĥemio” inter tiuj du ne ŝajnas tre bona, sed la kandidatecon
de Grigorjevskij ja apenaŭ iu prenas serioze.
Ĉar serioza alternativo al Corsetti mankis, kiam Buller akceptis redirektoriĝi,
li certe konsideris kunlaboron kun Corsetti ebla ne nur dum tri monatoj
sed, se necese, ankaŭ dum tri jaroj. Li ja eĉ laŭdis en Libera Folio,
ke Corsetti intertempe akiris bonan konon pri la funkciado de la Centra
Oficejo. La renova direktoro ĉiukaze esperas pri vera elekto. Mi siavice
esperas, ke ĝi estos tiel vera, ke ĝi donos al UEA novan prezidanton
kaj metos finon al la dinastio de la Tyresö-rondo.
Komitatano Z
Elektoj en UEA: pli kaj malpli
da optimismo
Rigardo al la barometro de la elekta etoso en UEA donas kaŭzon je pli
da kontento ol antaŭ tri jaroj. Kiam mi skribas tion ĉi, oni raportas,
ke la nombro de kandidatoj por la balotoj pri komitatanoj B jam superis
la nombron de elekteblaj lokoj. Almenaŭ pri komitatanoj B oni do ricevos
la ŝancon vere elekti. Tio estas bona rezulto, se oni konsideras, ke por
diskonigi la serĉadon de kandidatoj la oficiala UEA faris nur la minimumon
per la aperigo de oficiala alvoko en sia revuo, sed cetere ĝi restis pasiva.
La prezidanto konstante plendas pri nesufiĉa aktiveco, sed ankaŭ li ne
montris interesiĝon por instigi la membrojn al aktiveco ĉi-kampe. Skribinte
tiel, mi esperas, ke en la periodo ĝis la apero de tiu ĉi numero de nia
Ondo,
miaj plendoj iĝis ne plu validaj, sed mi timas, ke tio estas vana espero.
La nombro de kandidatoj estus pli modesta sen la aktiveco de la reta
bulteno Libera Folio, kiu donis multe da spaco al la B-elektoj.
Intertempe ĝi komencis aperigi serion de intervjuoj kun la kandidatoj.
Komencis aperi eĉ retpaĝoj de kandidatoj. La finno Jukka Pietiläinen
fariĝis la unua kandidato en la historio de UEA, kiu donis al la publiko
la eblecon konatiĝi kun li per tiu moderna rimedo, sed nur du-tri tagojn
post lia premiero ankaŭ alia kandidato, la juna ruslanda aktivulo Slavik
Ivanov, lanĉis sian retejon. Kiam tiu ĉi revuo aperas, tiuj du pioniroj
eble ne plu estas solaj.
Estas kuraĝige observi la progreson de la B-elektoj, ĉar ĝi estas
signo pri nova vivo en la individua membraro de UEA. Samtempe tamen iuj
emas bagateligi la individuajn membrojn kaj la komitatanojn B. Oni eĉ
ricevas la impreson, kvazaŭ por ili la individuaj membroj estus iel duarangaj,
ĉar ili ja “ĉiukaze estas plejparte ankaŭ membroj de landaj asocioj”,
kiel skribis iu diskutanto. Kun tiu argumento oni kontraŭas ankaŭ la
plimultigon de la nombro de komitatanoj B, pri kio aŭdiĝas ĉiam pli
laŭtaj postuloj. Sole la sperto de la unuaj monatoj de la elektoprocezo
montras, ke flanke de la individua membraro estas multe pli da aktiveco
ol flanke de la landaj asocioj. Ankaŭ tio pravigas plifortigi la voĉon
de la individuaj membroj en la Komitato, sed por tio pledas ankaŭ aliaj
argumentoj, al kiuj mi eble revenos alifoje.
La elektado de la nova Estraro donas malpli da kaŭzo je optimismo.
Mi laŭdis la elektokomisionon pro la okazigo de publika kunveno en la
Gotenburga UK. Ŝajnis, ke la komisiono prenis sian taskon aktive kaj malferme.
Poste, bedaŭrinde, sekvis seniluziiĝoj. Eĉ jam en Gotenburgo la komisiono
surprizis negative, ĉar raportante al la Komitato pri la publika kunveno
ĝi ne publikigis la nomojn proponitajn tie kiel eblajn kandidatojn por
la Estraro. Estas kurioze sekretigi nomojn menciitajn en publika kunveno!
Komence de februaro Libera Folio malkaŝis, ke la komisiono daŭre
ne raportis pri la elektoprogreso, kvankam la regularo postulas skriban
raporton ses monatojn antaŭ la UK. Anstataŭ serioze klarigi, kial ŝi
ignoris la regularon, la estrino de la komisiono, Edvige Tantin Ackermann,
aplombe akuzis redaktoron Kalle Kniivilä pri skandalemo. Ŝi kalkulis
al Kniivilä kiel pekon, ke li skribis pri manko de la raporto, dum “neniu
komitatano rimarkis la mankon”. Ĉu ni timu, ke la itala balotestrino
ignoros la regularon eĉ en pli gravaj momentoj de la elektoprocezo esperante,
ke neniu rimarkos tion? Fari tiel eĉ ne estus malfacile, ĉar inter la
komitatanoj ŝajnas regi profunda nescio kaj indiferento pri regularoj.
La komisiono tamen ne risku, ke per neplenumo de eksplicite preskribitaj
proceduraj paŝoj la elektoj fariĝus jure malvalidaj.
Ju pli pasas la tempo, des pli maltrankviliga estas la neapero de kontraŭkandidato
al Renato Corsetti. Ni jam scias, ke Mark Fettes ne volas kaj Buller ne
rajtas. Feliĉe ili ne estas la solaj bonaj. Kial ne sondi ĉe Duncan Charters,
kiu bone prezidis ILEI kaj havas oratoran kapablon, kiu mankis post John
Wells? Barbara Despiney bone konas UEA kiel iama estrarano kaj vivante
en Parizo povus efike prizorgi la rilatojn kun Unesko, kun kies medio ŝi
familiaras. En Vilmos Benczik sur la prezidanta seĝo eksidus rara kombino
de klera kulturhomo kun organizaj kaj financaj talentoj. Interlingvisto
Wim Jansen havas reprezentan personecon, firman konon pri la movado kaj
profesian sperton kiel ekonomia-komerca konsilisto. Alia nederlandano,
Hans Erasmus, povus meti iom da ordo en la kaosa eŭropa agado de UEA.
Eĉ du nunaj estraranoj meritas konsideron: la digna damo Ans Bakker, kiu
laŭ miaj fontoj malkomforte sidas kun sia nuna respondeco pri financoj,
kaj Ivo Osibov, kiu en siaj publikaj elpaŝoj donas solidan impreson kaj
onidire bone harmonias kun Buller, kies imagon pri kandidatoj la komisiono
espereble ankoraŭ ekkonos, ne forgesante la spertojn de Zagrebo. Jen do
sep kvalifikitaj nomoj. Ek al kontakto kun ili, komisiono!
Komitatano Z
Kandidatoj tra mia lenso
La alvokoj por “elekta etoso“ en UEA ne restis sen efiko, almenaŭ
rilate la elektadon de komitatanoj B. Eĉ 16
kandidatoj konkursas pri 6 lokoj. Estos do veraj elektoj. En 1998 estis
preskaŭ same multe da kandidatoj, 15, sed tiam oni elektis 8 komitatanojn.
Ĉar oni ankaŭ rajtis voĉdoni por 8 kandidatoj, ĉiu povis esti certa,
ke almenaŭ unu el la apogitaj kandidatoj ĉiukaze elektiĝos. Ĉi-jare
ne estas tiel, ĉar la kandidatoj nombras preskaŭ trioblon de la lokoj.
Abundas alternativoj, kio kontribuos al pli streĉaj kaj interesaj balotoj.
Sed ĉiu medalo du flankojn posedas. En ĉiuj elektoj emas prosperi
tiu, kies nomojn la popolo konas. Ju pli da kandidatoj, des pli da ŝancoj
por famuloj. Sen granda risko erari mi vetas, ke kvar kandidatoj certe
elektiĝos: estraranoj Lee Chong-Yeong kaj I.Osibov, eksredaktoro I.Ertl
kaj la jama B-komitatano A.Wandel. Ili enkasigos multe pli da voĉoj ol
la ceteraj 12 kandidatoj. Optimismaj eble estas ankaŭ M.Beloševič kaj
Wu Guojiang, ĉar ili sukcesis ankaŭ lastfoje. Kvankam Beloševič kiel
virino kaj Wu kiel ne-eŭropano ricevos ekstran apogon pro tiuj apartaĵoj,
tio ne nepre sufiĉos, ĉar unike ekzotikaj ili ne estas. La korea Hortensio
eble elpuŝos Beloševič, ĉar ŝi estas kaj virino kaj ne-eŭropano kaj
intertempe ankaŭ pli konata.
La redakcio de La Ondo notis kun ioma fiero, ke la kvar unuaj
kandidatoj publike anoncintaj sian kandidatiĝon jam antaŭ la fino de
la kandidatiĝa periodo, montriĝis esti abonantoj de LOdE. La redakcio
donis al ili la ŝancon koncize prezenti siajn celojn. Kiel vi povas
konkludi el iliaj tekstoj, ili estas samideanoj kun klara kapo. Ili ne
promesas la lunon. Verdire, al mi iliaj konkretaj celoj eĉ ne gravas tiom
kiom ĝenerala impreso pri ili, kaj ĝi estas nepre pozitiva. Simpatiaj
uloj!
István Ertl kaj Jukka
Pietiläinen diskoniĝis kiel kritikantoj de la Corsetti-estraro.
Reeĥo de ilia kritiko estas la emfazo de la funkcipovo de la Centra Oficejo.
Tiurilate ili denove estas optimismaj pro la redirektoriĝo de Buller,
kiun ili aparte mencias, kvazaŭ por substreki esti ĉe la flanko de tiu
protagonisto de la skolo de forta CO. Cetere, unu rimarkindan eron, kiun
Ertl menciis en intervjuo en Libera Folio, li ĉi-foje ellasis:
apogon al reprezidantiĝo de Tonkin. Mi notis lian proponon kun intereso,
ĉar lastatempe atingis min onidiro, ke siatempe Buller klopodis persvadi
Tonkin kandidatiĝi en Zagrebo alternative al Corsetti. Tonkin ne akceptis
kaj la resto estas historio.
Ertl bonvenus en nia supera organo, pri kies dormemo kaj indiferento
ankaŭ Corsetti plendas. Kiel inteligenta vortmajstro kaj bone informita
aktivulo li vivigus la diskutojn tie ne nur dum kongresaj kunsidoj sed
tra la tuta jaro, kiel li mem skribas. Same eblas diri ankaŭ pri Pietiläinen,
kies intervenoj en retaj debatoj lasis impreson pri serioza homo, kiu scias
bone argumenti. Se necese, li estas ankaŭ kuraĝa; ekzemple, pasintjare
li pledis, ke la nuna Estraro demisiu en Gotenburgo.
Al la ĉiliano José Antonio Vergara
mi deziras sukceson pro multaj kialoj. Mi ŝatas movadanojn, kiuj estas
samtempe idealismaj kaj praktikaj, ĉar ĝuste ili pluportis nian aferon,
esprimo, kiun Vergara uzas “por omaĝi niajn pionirojn“. Mi volonte
vidus ĝin uzata pli ofte, ĉar en ĝi estas nenio sekteca, kiel iuj asertas.
Plia kialo apogi Vergara estas lia periferieco, ĉar ĝi nur elstarigas
lin kiel individuan membron de UEA, kvankam li agas ankaŭ en landa asocio,
kiu en Ĉilio tamen havas dimensiojn de klubo pli ol de asocio.
La TEJO-aktivulo Slavik Ivanov
estas la plej juna en nia kvaropo. Verŝajne ankaŭ ekster Ruslando oni
jam iom scias pri liaj meritoj en informado pri Esperanto. Ĉio indikas,
ke pri tiu ĉi junulo ni ankoraŭ aŭdos multon. Al diskutoj pri informado
en la Komitato li portus freŝajn ideojn kaj efektivan praktikan sperton.
Kandidatas ankaŭ du aliaj TEJO-aktivuloj, sed mi prognozas por ili malpli
da sukceso ol por Ivanov. Kiel zelotoj de jura sendependiĝo de TEJO ili
ne povas kalkuli pri simpatio de pli aĝaj membroj, kiuj trovas la ideon
pri tia malintegriĝo forpuŝa, ĉar ili vidas ĝin esprimi nur mallarĝajn
interesojn de eŭropa provincismo. Ivanov ne havas tian balaston, male,
li rikoltas simpation skribante pri sia fiero esti membro de UEA kaj pri
ĝiaj noblaj celoj. Tio estas lingvaĵo, kiun ordinara membro de UEA ŝatas.
Resume: mi voĉdonos por ĉiuj kvar — kaj por du aliaj, kompreneble.
Komitatano Z
Ĉu fino de misadministrado?
De tempo al tempo min atingas leteroj de legantoj, kiuj postulas, ke mi
malkaŝu mian identecon. Iuj opinias, ke estas malhoneste kritiki aliajn,
kaj mem kaŝiĝi malantaŭ pseŭdonimo. Aliaj entute ne kredas, ke mi ekzistas,
kaj supozas, ke mi estas identa kun la redaktoro de ĉi tiu elstara periodaĵo.
Sed kompreneble mi ekzistas. Kaj ĉiu estas libera kritiki min. La Esperanto-movado
nenion bezonas tiom, kiom konstruan kritikon deinterne.
Demokratio kaj konstrua kritiko estas intime ligitaj, sed bedaŭrinde
nia movado dum longa tempo ne estis aparte evoluinta en tiuj kampoj. Tamen
en la lasta tempo denove aperis esperigaj signoj sur nia firmamento. En
du elstaraj artikoloj, aperintaj sur la paĝoj de La Ondo de Esperanto,
la svedo Sten Johansson brile kaj kritike analizas diversajn trajtojn de
nia movado. La dua artikolo, aperinta en la aprila numero, evidente estis
inspirita de la stimulaj komentarioj de Maria Sandelin en Libera Folio.
Ni bezonas pli da tia serioza memanalizo, kaj prefere ne nur el Svedio.
Parolante pri memanalizo, mi ricevis iom da kritiko pro mia pasinta
artikolo, en kiu mi denove pledis por forta Centra Oficejo. Male ol iuj
legantoj kredis, mi kompreneble ne celas, ke la oficejo regu kaj aliaj
obeu. Nepras kaj urĝas ĝuste plia demokratiigo de nia asocio, ne plia
centrigo de la potenco, ĉu ĉe la estraro, ĉu en la oficejo.
Sed plia demokratiigo postulas unuavice, ke la asocio efike funkciu
kaj ne disfalu. La tendencoj al tia disfalo en la lastaj jaroj bedaŭrinde
estis nur tro evidentaj. La supera organo de nia demokratio, la komitato,
apenaŭ montris vivosignojn inter la kongresoj. La oficejo dronis sub lavango
da taskoj nekompetente administrataj, kaj ie meze pendis la estraro kun
la kapo en la nuboj kaj la piedoj en la eterna marĉo de misadministrado.
Tial la reveno de Osmo Buller en la Centran Oficejon certe estas esperiga
signo de resaniĝo, sed tiuj, kiuj vidas en lia reveno ian panaceon, ne
faru al si iluziojn.
Buller estas sendube kapabla administranto, kiu konas la movadon kaj
la asocion kiel siajn dek fingrojn. La oficistoj certe rajtas esperi, ke
la nova-malnova direktoro turnos sian atenton al la refunkciigado de la
administra aparato de nia asocio, elaŭdos la zorgojn kaj ideojn de la
dungitoj kaj ne pelos ilin surstraten por manifestacii kontraŭ ĉiuj mondaj
maljustaĵoj.
Sed tio bedaŭrinde ne sufiĉas. La damaĝo kiun la pasintaj du jaroj
kaŭzis en la oficejo povas esti tro granda por esperi esencan pliboniĝon,
almenaŭ ene de simila tempodaŭro, kaj la plua evoluo de la eventoj finfine
dependos de la nova komitato, kiu en Pekino elektos la novan estraron.
Ja ĝuste la komitato kaj la estraro devos montri la vojon, laŭ kiu nia
asocio iru rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante.
Refunkciigo de la oficejo helpos la novan estraron liberiĝi el la marĉo
de misadministrado. Sed por vidi la vojon necesos ankaŭ, ke la estraro
ne havu la kapon en nuboj. Serioza estraro devus zorgi pri ideologie pli
klara linio, sen flirtado kun etnonaciistoj kaj sen flatado al ĉio kio
verdas.
En la plej bona kazo la reveno de Osmo Buller konvinkos novajn kapablajn
homojn akcepti postenojn en la estraro. Eventuale eĉ eblus logi iujn el
la kundemisiintoj reaktivi por tiri la asocion el la marĉo. Sed se la
estraro ne renoviĝos en Pekino, en la reveno de Osmo Buller povus kaŝiĝi
la semo de novaj konfliktoj.
Komitatano Z
Ĉu reĝimŝanĝo en Pekino?
Mi skribas tiun ĉi mediton unu monaton antaŭ la komenco de la UK en Pekino,
kie UEA ricevos novan Estraron. Ĉu ĝi estos vere nova aŭ nova nur en
ia jura senco, estas eĉ tiel proksime al la UK ankoraŭ malfacile prognozeble.
En majo fariĝis publika la raporto de la elektokomisiono, kiu proponas
reelekton de tri ĉefroluloj el la malnova Estraro: Renato Corsetti, Ivo
Osibov kaj Ans Bakker. Por Corsetti kaj Osibov la komisiono ne prezentas
alternativan kandidaton. Tria senalternativa kandidato estas la svedino
Ulla Luin, proponata por transpreni la funkcion de ĝenerala sekretario
de Osibov, kiu en la nova konsisto iĝus vicprezidanto. Por kvar estraraj
lokoj la komitatanoj povus iom gustumi veran elektadon, ĉar estas ses
kandidatoj, inter ili la nunaj estraranoj Bakker kaj Andrej Grigorjevskij
kaj iama estrarano Amri Wandel. Siatempe Wandel faris ĝenerale aprezitan
laboron kiel estrarano pri faka agado, sed al Michela Lipari sufiĉis nur
plori antaŭ la Komitato en Montpeliero por forpuŝi lin el la Estraro.
Ke ŝi mem ne troviĝas inter la kandidatoj, lasas supozi, ke pri tio oni
interkonsentis, kiam Corsetti kaj Bakker negocis kun Osmo Buller pri la
kondiĉoj de lia reveno al Roterdamo. Vidi Wandel reveni al la Estraro
duoble maldolĉigus la kalikon de malgraco, kiun Lipari fine devus trinki.
Se Corsetti, Osibov, Bakker kaj Grigorjevskij estus reelektitaj, ili
estus plimulto en la nova sepkapa Estraro. Tio estus seniluziiga rezulto
por tiuj, kiuj esperis, ke la misregado de la lastaj tri jaroj estus punita
en Pekino. Ilia reestraraniĝo tamen ne estas aŭtomate certa. Osibov jam
komprenigis, ke origine li ne intencis rekandidatiĝi sed ke li fine cedis
al insistaj petoj. Diference de pluraj aliaj kandidatoj por la Estraro,
kiel ekzemple Corsetti, Osibov certe meritas rekonon pro tio, ke li ne
elektis la plej facilan vojon. Anstataŭ esti unue elektita kiel komitatano
C, li kuraĝis prezenti sin por popola prijuĝo en la balotado pri komitatanoj
B. Kiam tiuj ĉi linioj aperas, oni scias, ĉu li sukcesis. Se ne, estus
tre dubinde spiti la popolan opinion kaj ankoraŭ savi lian vojon al la
Estraro elektante lin kiel komitatanon C. Ŝajnas cetere, ke Osibov ankaŭ
mem ne estus preta por tio.
En la rezulto de la balotado pri komitatanoj B du aferoj estas plej
interesaj: kiom da eksplicitaj kritikantoj de la Corsetti-erao troviĝos
inter la elektitoj kaj kiel sukcesos Osibov. Por la malnova Estraro la
plej malbona scenaro estus, se iu el la kritikantoj — plej probable István
Ertl — akirus la plej grandan voĉpredon kaj Osibov estus elektita inter
la lastaj aŭ eĉ tute ne elektita. Tia rezulto signifus, ke la individuaj
membroj malaprobas la agadon de la demisianta Estraro. La balotado pri
B-komitatanoj donis la unusolan eblecon al ili esprimi sian opinion pri
ĝi. Ĝenerala sekretario Ivo Osibov simbolis la tutan malnovan Estraron;
voĉdoni aŭ ne voĉdoni por li signifis voĉon por aŭ kontraŭ la politiko
de la lastaj tri jaroj. Tial bona aŭ malbona rezulto por Osibov devus
havi konsekvencojn ne nur por li, sed ankaŭ por la aliaj nunaj estraranoj,
kiuj esperas reelektiĝi en Pekino. Precipe en la kazo, ke Osibov tute
ne estus elektita kiel komitatano B, Corsetti kaj Bakker devus konkludi,
ke estas plej honeste, ke ankaŭ ili cedu siajn lokojn en la Estraro. Kun
Corsetti identiĝas la politika kaj organiza kaoso kaj kun Bakker la financa
kaj administra marasmo de post Zagrebo. Propra cedo estus en ilia kazo
pli estiminda ol malvenko en la voĉdonado en la Komitato.
Malgraŭ multaj paroloj kaj postuloj pri alternativo al Corsetti ĉe
la elekto de prezidonto de UEA, neniu serioza alternativo aperis. Tio ne
signifas, ke ili mankas. Nia kulturo nur tiom misformiĝis, ke neniu kuraĝas
elpaŝi por tiu rolo pro la timo esti stampita kiel semanto de malpaco
aŭ kiel karieristo aŭ nur pro la simpla timo ofendi Corsetti. Se tamen
Corsetti mem rezignos aŭ se en la sekreta voĉdonado en la Komitato plimulto
voĉdonos kontraŭ lia reelekto — almenaŭ la alternativojn por aŭ kontraŭ
la komitatanoj havos — ekestos nova situacio, en kiu oni certe trovos
posteulon por li. Ĉiam iu estis elektita kiel prezidanto.
Komitatano Z
Misio sen ŝanco
Post la elekto de la nova estraro de UEA apenaŭ aŭdiĝis aplaŭdoj. Kompare
kun la tumulto post la enoficiĝo de la unua teamo de Renato Corsetti lia
dua renkontas grandan apation. Ŝajnas, ke oni submetiĝis longe antaŭ
la UK al la neevitebleco de la reelekto de Corsetti kaj samtempe al la
neebleco, ke komenciĝu en UEA periodo, kiu iel povus esti renoviga, refreŝiga
kaj reentuziasmiga.
Kiel mi suspektis, la reelekto de Corsetti fariĝis evidenta jam en
decembro, kiam la antaŭa estraro reinstalis Osmo Buller al la direktora
ofico. Fakte ĝi certiĝis jam pli frue en la negocado de Corsetti kaj
la financa estrarano Ans Bakker kun Buller. La oficiala reelekto de Buller
fare de la estraro estis nur formala konfirmo de la interkonsento atingita
de tiu triopo. Cirkulas tamen onidiroj, ke parto de la tiama estraro estis
kontraŭ la reveno de Buller. Estas ja rimarkinde, ke oni neniam publikigis,
ĉu la estraro estis unuanima aŭ, se ne, kiel dividiĝis la voĉoj. Demandite
pri tio de Libera Folio Buller mem diris, ke la afero “ne interesas
lin”. En klarlingva traduko tiu politikista eldiro sendube signifas,
ke lia elekto ne estis unuanima.
Memorante, ke ĝuste Corsetti kaj Bakker traktis kun Buller, estas interese
konstati, ke nur tiuj du troviĝas en la nova estraro. Plej verŝajne la
revenigo de Buller garnis ilin per laŭro de pacfarantoj kaj certigis simpation
de komitatanoj por ilia reelekto. Buller siavice kontribuis al ilia afero
lasante flanke, almenaŭ publike, sian antaŭan kritikon pri organizaj
mispaŝoj kaj financaj aventuroj dum la unua Corsetti-erao, kiun li prezentis
en retlistoj kaj en Libera Folio ankoraŭ pasintjare kaj kies ĉefaj
adresitoj fakte estis ĝuste Corsetti kaj Bakker kiel la plej koncernataj
estraranoj.
En la UK en Gotenburgo Buller havis multe da subtenantoj por iĝi estrarano
kaj eĉ prezidanto. Lia decido reveni al Roterdamo kaj retiriĝi el la
elektokonkurso — se li vere iam planis partopreni ĝin — malarmis la
opozicion al Corsetti. Ĝi ne plu kapablis trovi alternativon al Corsetti,
kvankam tempo por serĉi ne mankis, ĉar la nedisponeblo de Buller estis
fakto jam fine de la pasinta jaro. La oponantoj estis kvazaŭ ŝlemiloj
kun misio sen ŝanco. Ili akuzis la elektokomisionon pri manko de alia
kandidato, kvankam kulpis nur ilia propra senpoveco. La komisiono ja ne
taŭgis por sia tasko, sed almenaŭ pri tiu punkto la kritikantoj malprave
bruis.
Serioza opozicio devas prezenti ankaŭ alternativan programon aŭ almenaŭ
indiki ŝlosilajn aferojn, pri kiuj ĝi malkonsentas kaj proponas ion alian.
Ju pli tamen proksimiĝis Pekino, des malpli enhavaj fariĝis la opoziciaj
intervenoj. Formalaj mankoj kaj preteratentoj de la elektokomisiono fariĝis
la ĉefa temo. Tio konvenis al la kandidatoj Corsetti kaj Bakker, al kiuj
la opozicio per tio ŝparis la devon respondi, kial ili devus esti reelektitaj
malgraŭ tio, ke dum ilia unua periodo mil membroj turnis la dorson al
UEA kaj akumuliĝis deficito de 150 mil eŭroj.
Finfine, ĉu ekzistis opozicio? Apenaŭ. Estis ja Libera Folio
kun du redaktoroj kaj manpleno da kontribuantoj kaj estis unuopaj kritikantoj
en retaj listoj, sed ili estis oficiroj sen armeo. Tamen estis klare, ke
inter la membroj regis vasta malkontento, kiu evidentiĝis — krom en
la statistikoj — en la sukceso de Corsetti-kritikistoj en la elektado
de la komitatanoj B. Tiu malkontento tamen restis neuzita potencialo, ĉar
ne aperis fidinda figuro, kiu estus povinta elpaŝi en ĝia nomo por defii
la malnovan ordon.
Sed ja estas lumo fine de tunelo! Post tri jaroj UEA certe ricevos novan
prezidanton, ĉar Corsetti ne plu estos reelektebla pro la statuto. Tiam
do neniu bezonos timi esti stampita kiel semanto de malpaco, se li aŭ
ŝi malkaŝos sian pretecon kandidatiĝi. Se tiam la Centra Oficejo funkcios
kiel en malnovaj tempoj, la financaj saldoj estos pli sanaj kaj la membronombro
iom superos la nunan, fariĝi prezidanto de UEA estos pli alloge. Kiu diros
tion al Mark Fettes?
Komitatano Z
De belaj virinoj al fuŝaj akademianoj
Multaj aferoj estas nekompreneblaj. Ekzemple, kio estis tiel malbona en
la fotoj de belaj junulinoj, kiuj aperis en kelkaj numeroj de nia revuo
kaj boligis la galon de iuj feministoj en retaj diskutlistoj? De ilia kolero
ricevis sian porcion ankaŭ la redaktoro de UEA, ĉar li lasis belulinojn
enŝteliĝi ankaŭ en lian revuon. Mi ne sukcesis distili el la kritikoj
seriozan klarigon pri tio, kio estis la peka malbonaĵo, kiun la kompatindaj
redaktoroj faris. Iu diris, ke la belulinoj sur kovrilpaĝo havis neniun
rilaton kun la enhavo de la numero. Kial ili devus havi? Se iu stranga
regulo devigus tiun rilaton, multaj revuoj de plej diversaj ĝenroj, kiujn
mi foliumis en apuda gazetkiosko, devus ricevi la saman vangofrapon.
Aprezo de homa beleco estas io pramalnova. Se temas pri virina beleco,
ŝajnas al mi, ke estas la virinoj mem, kiujn ĝi plej multe fascinas.
Kiam okazas konkursoj pri laŭvica titolo de nacia aŭ eĉ universa belulino,
almenaŭ en mia ĉirkaŭaĵo virinoj gapas ilin pli intense ol viroj. Al
feministoj tiuj konkursoj evidente ne plaĉas kaj mi dividas ilian malplaĉon,
ne laste pro la komercaĉo, kiun ili servas, sed en si mem konkursoj pri
beleco ne havas ion morale malbonan. Komercistoj kompreneble scias uzaĉi
por monfarado ĉion eblan, espereble baldaŭ ankaŭ Esperanton, sed tio
estas alia afero.
Diskutoj en retaj listoj ofte estas tre forpuŝaj, ĉar ili rapide sinkas
en disputon, eĉ kiam la temo estas interesa kaj promesplena. Eble estas
plej saĝe turni la dorson al ĉiuj listoj kaj uzi la retpoŝton nur por
ordinara korespondado. Tamen ne estas kulpo de retlista kulturo, kvankam
ĝi ja akcelis tion, ke malantaŭ la junulinaj bildoj oni paranoje vidis
viran ŝovinismon kaj dio-scias-kian postrestintecon kaj subprememon. Min
tio memorigis pri la absurda ata/ita-milito de la 1960-aj jaroj, kiam atistoj
kaj itistoj ŝaŭmante persekutis unu la aliajn pro misa uzo de participoj.
Tiam kontraŭulo decidis, kion celis diri alipartia aŭtoro de iu frazo
kun laŭdire erara participo, dum la participo povis tute ĝuste esprimi
tion, kion la aŭtoro mem vere celis diri. Ĉu temas pri participoj ĉu
pri fotoj de belaj virinoj, estas ĉio krom toleremo imputi al alia motivojn
kaj celojn, kiujn tiu ne havis.
Estis ja bonvene, ke malgraŭ la ekscesoj la ĉi-jara diskuto pri la
rolo de virinoj en la Esperanto-movado, kaj aparte en UEA kaj la Akademio,
surtabligis atentindan demandon. Virinoj ĉiam estis subreprezentitaj en
la ĉefaj movadaj organoj, sed klopodi enpuŝi ilin duonperforte en gvidajn
funkciojn ne havas sencon kaj povas nur efiki kontraŭe. Nun UEA havas
estraron, en kiu preskaŭ mankas viroj. Parte tio rezultis el la feminisma
ondo, kiu subite — kun kvaronjarcenta malfruo — ŝprucis sur nin, parte
el pura hazardo. Estos interese vidi, kiel sukcesos la novaj estraraninoj,
kaj ĉu ilia sukceso aŭ malsukceso iel ajn devenas de ilia virineco. Supozeble
la sekso tiurilate nenion signifas, sed decidaj estas la kapabloj kaj kompetenteco
de la konkretaj individuoj.
La Akademio en siaj elektoj donis malan ekzemplon ol UEA, kvankam ĝia
sekretario estas la sama Corsetti kiel la prezidanto de UEA. Neniu virino
aldoniĝis al la akademianoj, sed elektiĝis nur viroj. Eĉ inter la kandidatoj
ne estis virinoj. Nun nur 5 el 45 membroj estas inoj, dum antaŭe estis
6. Laŭ multaj ĉio ĉi tute ne gravas, ĉar la Akademio de longe havas
nek signifon por la lingvo nek prestiĝon ĉe la lingvouzantoj. Pli da
virinoj ne povus ŝanĝi nur per si mem ion tiurilate. Por tio necesus
kompetentaj membroj. Mezuri la kompetentecon de akademianoj cetere estas
pli facile ol tiun de UEA-estraranoj, ĉar troviĝas por tio kelkaj objektivaj
kriterioj. La plej grava inter ili estas la lingvoscio, pri kiu oni ne
faru cedojn. Ĝi devas esti elstara. Tamen, anstataŭ liveri al ni modelojn
de bona lingvo multaj akademianoj nur donas furaĝon al ŝercoj, kaj ilia
sola stumblilo ne estas la akuzativo. Neniu povas fidinde diri, ĉu vere
la estraroj de UEA lastatempe degeneris, sed pri la Akademio tio estas
pli ol evidenta.
Komitatano Z
Kuraĝiga legaĵo
Estis agrable ekscii, ke la statistikoj de UEA kaj de nia revuo montras
kreskon kompare kun la pasinta jaro. Kiam komencis veni informoj, ke la
membraro de UEA ĉesis malkreski, ĉesis ankaŭ la disputo pri la kialoj
de la perdo de mil membroj en du-tri jaroj. Indus tamen nun reekzameni
teoriojn kaj asertojn, kiujn antaŭnelonge oni memcerte faris.
Estis populare kredigi, ke la perdo de membroj estas neevitebla fatalo
en la erao de interreto. Tion precipe ripetadis Renato Corsetti kaj Andrej
Grigorjevskij, kiuj tiel provis ŝovi la kulpon al ekstera fenomeno, pri
kiu ili kiel estraranoj estis senpovaj. Nun la statistikoj de UEA kaj de
tiu ĉi revuo denuncas tiajn klarigojn kiel Pilatan lavadon de manoj. Iuj
membroj povis forfali pro interreto, sed ili ne estis leona parto de ĉiuj,
kiuj malaperis. Eble eĉ neniu foriris pro interreto, sed ĝi ja estas
fenomeno, kiu malfaciligas varbi novajn membrojn.
Alia interesa konstato estas, ke ankaŭ tiuj, laŭ kiuj la perditoj
turnis la dorson al UEA kiel protesto al la post-Zagreba estraro kaj aparte
al Corsetti, ne komentas nun la statistikojn. Se iu legus nur Liberan
Folion, tiu ne scius, ke la UEA-membraro kreskas. Pro la simpatio,
kiun LF montris al Osmo Buller, oni supozus, ke ĝi rapidus raporti pri
la kresko, kiun ĝi facile povus prezenti kiel lian meriton. Eble temas
pri nura preteratento, eble pri la malfacileco kombini kun la pozitiva
evoluo la fakton, ke Corsetti plu estas prezidanto.
Eble la kresko – laŭ diversaj informoj 100-200 membroj – ja estas
klarigebla per la reveno de Buller kaj lia akordo kun Corsetti. Iuj, kiuj
forlasis UEA pro solidareco kun la Zagrebaj demisiintoj, evidente remembriĝis.
Ŝajnas krome, ke sufiĉe rapide restariĝis la rutinoj en la CO-maŝino,
kaj ankaŭ tion ni nun retrovas en la statistikoj. En la administra kaoso
UEA certe perdis membrojn pro la sama kaŭzo, kiun ni ĉiuj de tempo al
tempo spertas forlasante vendejon pro malbona servado aŭ ĉar servisto
neniam aperas. Granda defio al UEA estas, ke al tia vendejo oni malvolonte
revenos.
Estas ĉiam malfacile malkovri, kio vere kaŝiĝas malantaŭ statistikoj.
Neniu povas rekte demandi al ĉiuj perditaj membroj, kial ili ĉesis kotizi.
Ni ofte skribis ĉi-loke, ke ĉefe temis pri malkontento pri la gvidado
de UEA fare de la Zagreba estraro. Tio implicas, ke multaj eksiĝis tute
konscie. Ili aktive sekvis la aferojn kaj ne indiferentis pri tio, kio
okazas en UEA. Tion pruvis la ĵusa balotado pri komitatanoj B. Unue oni
ĝojis pri la granda nombro da kandidatoj, kio normale devus signifi pli
interesajn balotojn kaj rezulti en pli granda partopreno. Tamen la membroj
fine partoprenis malpli aktive ol antaŭe, kvankam la balotado certe ne
estis ĉi-foje malpli disanoncata. La klarigo devas esti en tio, ke la
mil perditoj estis averaĝe pli konsciaj membroj ol tiuj, kiuj plu membris
kaj rajtis voĉdoni. El la organiza kaj intelekta kapacito de UEA la perdita
milo fortranĉis pli grandan porcion ol la sesono, kiun ĝi okupis en la
statistiko. Tial estas eksterordinare grave rekonkeri ilin kaj ĝuste tial
la novaj statistikoj estas kuraĝiga legaĵo.
Komitatano Z
Pri la novembraj vortoj de
Komitatano Z
La ĵusa membroregajno ĉe UEA estas nur malgranda ono de la antaŭe spertita
perdo, kiu plu restas ne klarigita, sed prikonjektebla.
Mi kredas, ke estas multe da merito en la argumento pri membroperdo
ĉe asocioj pro interreto. La disvastiĝo de interreto laŭ mia konjekto
efikas trimaniere:
a) Ĝi disvastigas al esperantistoj informojn, kiujn ili devis antaŭe
ĉerpi el gazetoj, i.a. asociaj organoj, tiel ke tiuj lastaj ŝajnas al
kelkaj malpli nepraj.
b) Ĝi ebligas senĝene ĉerpi nefiltritajn informojn pri kvereloj,
interhomaj problemoj, argumentaj malfortoj ĉe la gvidpersonaro, politikaj
fonoj de neesperantistaj kunvojaĝantoj ktp., kaj kelkfoje tiuj informoj
estas seniluziigaj.
c) Ĝi faciligas la sinreklamadon de projektoj, kiuj konkurencas kun
la tradiciaj asocioj je la donacmono de esperantistoj.
Malgravigante la rolon de fizikaj distancoj, la interreto ebligas moviĝi
ene de la Esperanta lingva komunumo pli kiel oni faras tion en etnolingvaj
komunumoj, kies anoj kutime ne sentas bezonon aparteni al lingva asocio.
Tio, kaj krome la kreskanta malkredo je la “fina venko”, verŝajne
forte influos la asoci-aliĝan konduton de novaj esperantistoj en la estonteco,
kun gravaj efikoj ne nur en UEA, sed ankaŭ en SAT kaj aliaj asocioj.
Gary Mickle (Germanio)
Reen al Unesko
La 10a de decembro 1954 apartenas al la plej gravaj datoj de niaj verdaj
analoj. Por Ivo Lapenna ĝi estis la plej glora tago de lia vivo, ĉar
tiam realiĝis la Venko en Montevideo, kiu en iu momento de la konferenco
de Unesko ŝajnis esti mortigota naskolite fare de iu dano Blinkenberg,
kiu tamen fine atingis neniom pli ol certigi senmortecon al sia nomo en
la Esperanta leksiko kiel sinonimo de aroganta kaj malica kalumnianto de
la lingvo.
Duona jarcento jam pasis de post Montevideo, kiu elvokis enorman entuziasmon
en niaj vicoj. Lapenna rikoltis senliman aklamon. Tiam eble eĉ Zamenhof
ne venkus lin en populareco. William Auld dediĉis al Lapenna sian epopeon
La infana raso. Hodiaŭaj snoboj, kiuj memsufiĉe paŭtas al tiaj “ekscesoj”,
malkaŝas sian mankantan kapablon je historia hermeneŭtiko. Kvindek jarojn
poste aperas tre trafe, ke la plej altaj pintoj de la historio kaj literaturo
de Esperanto estas kvazaŭ formale interkonektitaj per la dediĉo de Auld,
nia kara bardo, al kiu via kolumnisto ĉi-loke sendas siajn plej varmajn
bondezirojn pro lia ĵusa datreveno.
Ĉar estas tempo por retrorigardi, indas demandi, kion vere alportis
la fama rezolucio. Laŭ iuj nur ornamaĵon por la unuaj paĝoj de la Jarlibro,
kie tri jardekojn poste ĝi ricevis akompanon de dua rezolucio de Unesko
el Sofio en 1985. Estus jam tempo por objektiva studo pri la signifo de
ambaŭ rezolucioj por la progreso de Esperanto. Ilia aprezo kaj eĉ nur
kono ŝajnas lastatempe malkreski kaj ne mankas eĉ ilia intenca malgravigo
pro motivoj, kiuj povas esti diversaj. Mi vetas, ke la fina konkludo de
tiu studo estus ege pozitiva. Plej verŝajne la plej daŭra kontribuo precipe
de la Montevidea dokumento ne troveblas en ĝiaj postsekvoj ĉe oficialaj
instancoj; laŭ iuj kritikistoj tio apenaŭ estis pli ol emisio de iom
da poŝtmarkoj. Plej multe valoras ĝia impeto al la entuziasmo de esperantistoj,
kion bone komprenis kaj eluzis Lapenna, kiu per tio montris posedon de
instinkta kapablo legi la popolan menson, la bazo de sukceso de ĉiu elstara
gvidanto. Konsentite, ke li ankaŭ ŝpinis belajn mitojn ĉirkaŭ sia atingaĵo,
sed iom da furaĝo por folkloro ne povis malutili por plifortigi la memfidon
de esperantistoj kaj ilia movado.
La historio iras nur laŭ tiu vojo, laŭ kiu ĝi iras. Ni ne scias,
kiel tiu de Esperanto estus irinta, se en Montevideo venkus ne Lapenna
sed Blinkenberg. Mi kredas, ke la movado estus nun konsiderinde malpli
granda ol antaŭ 50 jaroj. En Afriko eble ne estus eĉ unu verda oazeto,
la Esperanta revolucio en Irano ne estus eksplodinta kaj la asocietoj en
Eŭropo estus eĉ pli grizharulaj. Montevideo siatempe blovis en la movadon
entuziasmon kaj optimismon, kies fruktoj ne malaperis. La ludoteoriisto
Reinhard Selten faris kalkulojn pri iu “kritika maso”, kiun la uzado
de Esperanto devus atingi por ekprogresi kvazaŭ de si mem, ĝis fine ĝi
estos ĝenerale akceptita. La teorioj de la Nobela samideano superfortas
mian laikan kapon, sed tio ne malhelpas min riski lian rideton per la aserto,
ke kvante kaj kvalite Montevideo puŝis la movadon generi la kritikan mason,
kiu necesis por pasi la limon, trans kiu la ekzisto de la lingvo ne plu
estas minacata. Se mi almenaŭ modeste pravas, en tio estas la plej granda
signifo de Montevideo.
Malgraŭ ĉiuj brilaj talentoj de Lapenna kaj malgraŭ la necesa bonŝanco,
kiu certe ankaŭ helpis lin — teoriistoj de militarto diras, ke ankaŭ
la bonŝancon oni eldevigas — ne sen signifo estis, ke temis pri rezolucio
de Unesko. Se tiam ekzistus io kiel EU, simila rezolucio de ĝi apenaŭ
povus same tuŝi esperantistajn korojn. Esperantistoj estas kultura movado,
“popolo de libro”, kaj tial ili facile povis senti parencecon kun la
kultura alo de UN. Ĝiaj noblaj celoj estis kvazaŭ moderna reskribo de
la idealoj de Zamenhof. Kompare kun la spirita mondo de Unesko tiu de EU
impresas distance kaj spiras malvarme, ĉar ĝi estas mondo de ekonomiistoj,
teknokratoj kaj kalkulemaj politikistoj. Se Zamenhof revenus, li sentus
sin hejme en Parizo sed fremdulo en Bruselo. Hazardaj ekŝatoj de movadestroj
povas jen kaj jen supozigi ion alian, sed la mezan movadanon pli allogas
molaj valoroj ol malmolaj. Tial ankaŭ UEA farus plej saĝe kaj membro-altire,
se ĝi denove fokusus sin al Unesko kaj UN. Ĝi povus forsvingi sian tutan
kapitalon por agado ĉe EU kun la nura firma atingo — sia propra bankroto,
dum la rezolucio de 1954 kostis apenaŭ pli ol ŝipan bileton transatlantikan.
Tiu bileto estis nia plej sukcesa investo post la eldono de la Unua Libro.
Komitatano Z
Hejmo
|