La Ondo de Esperanto

Elektronika versio de La Ondo de Esperanto

Ekde 2007 La Ondo de Esperanto estas abonebla elektronike laŭ la normo pdf. La pdf-versio enhavas ĉiujn tekstojn kaj ĉiujn bildojn de la originala papera eldono. Sed malkiel en la papera Ondo, en la elektronika preskaŭ ĉiuj bildoj, ne nur la kovrilpaĝoj, estas kolorplenaj. Ekde 2017 La Ondo de Esperanto estas abonebla ankaŭ laŭ la normo ePub.

La elektronika abono por la jaro 2019 kostas 15 eŭrojn, sendepende de la loĝlando. Vi povas tuj aboni per kreditkarto (uzante PayPal). Krome la abonkotizojn akceptas niaj perantoj.

Por legi la pdf-version, oni devas havi en sia komputilo la legoprogramon Adobe Reader aŭ similan. Ĝi estas senpage elŝutebla ĉe http://get.adobe.com/reader/. Informoj pri la legado de la ePub-versio estas en nia novaĵretejo.

Ĉiu abonanto ricevos siajn unikajn nomon kaj pasvorton, kiuj ne estos transdoneblaj al alia persono. Uzante ilin vi povos, en la tempo oportuna por vi, kopii al via propra komputilo la revuon. Ni strebos, ke ĝi estu preta la unuan tagon de ĉiu monato.

La pdf-versioj de ĉiuj numeroj de La Ondo de Esperanto por 2007–2012 estas senpage elŝuteblaj en nia arkivo.
Provnumero de la februara Ondo (2019) laŭ la normoj pdf kaj ePub estas senpage elŝutebla en nia kiosko.

Ni senpage disponigas ankaŭ kelkajn librojn de Sezonoj laŭ la normoj pdf kaj ePub. Vizitu nian kioskon.

Agrablan legadon!


La Ondo de Esperanto | Hejmo