Ĉiulunde en akceptejo de kamarado Serebrovskij inter la dua kaj tria horoj estis ega tumulto. La eta ĉambreto, kun fenestroj, rigardantaj en la korton, ne povis akcepti ĉiujn dezirantojn. Tial parto de la vizitantoj restis en la ĝenerala kancelario. Ĉi tie la vizitantoj estis starantaj dum longaj horoj, sin apogante je la bariero kaj delogante la oficistojn de la laboro. Plej ofte la oficistoj bonhumore estis mem partoprenantaj la kolektivan konversacion. La signalon estis donanta la kancelariestro Osipov. Formetinte la okulvitrojn kaj traviŝante ilin per salivigita naztuko, li fieraspekte ĉirkaŭrigardis la kancelarion kaj turnis sin al plej proksima petanto, mortanta pro la enuo:
— Kiun do aferon vi, civitano, havas al Mikaelo Sergejeviĉ?
La vizitanto, sentante, ke al li malsupreniras persono, okupanta nemezureble altan postenon, konfuziĝis kaj fuŝe klarigis celon de sia vizito. Interne esperante, ke la altpostena persono helpos lin pli rapide trafi al la direktoro, li memorigis, ke venas jam la kvinan fojon.
— Tiel, tiel, — kapjesis majeste kamarado Osipov, — kompreneble! Tute kompreneble! Nenio estas ŝanĝebla! La estraro ĉiam estas okupita!
Li frotis la kalvon per sulkiĝinta maljunula manplato, kaj montrante nigrajn restaĵojn de la putriĝintaj dentoj, sensone ridetis. La vizitanto ekspiris, konsentante. Kamarado Osipov ofte estis parolanta ankaŭ kun la oficistoj pri familiaj novaĵoj. Okazis iufoje, ke la oficistoj ĥore estis dankantaj lin por iuj malgravaj komplezoj. La patrino de unu dankis por enirbiletoj en ŝvitbanejon, la onklino de l' alia petis komuniki al li elkoran dankon por tramkvitancoj, patro de la tria ĝojus vidi kamaradon Osipov en sia hejmo kaj transdonis per sia filo, ke la aŭtobusaj biletoj jam elĉerpiĝis.
Sopireme ĉirkaŭrigardante multsignifajn surskribojn sur la muroj (“Ne forlogiĝu de la laboro!”, “Ne malŝparu la tempon por la personaj aferoj!”, “Estu afabla kun la vizitantoj!”), la vizitantoj estis aŭskultantaj samtempe telefonajn interparolojn kaj partoprenis la ĝeneralan konversacion. Neniun mirigas la fakto, ke la telefonon uzis plejparte maŝinskribistinoj, interkonsentante pri la rendevuoj, kaj por oficaj bezonoj la oficistoj preferis kurierojn kaj poŝton.
Kiel registristo, servis ĉi tie eksprincino Sofio Sergejevna Velikonskaja. Nun ŝi estis nur malbonkaraktera maljunulino kun perditaj haroj kaj akra nazo. Ŝi ĵus estis registrinta en la ĵurnalo inviton al administranto de planfako, kamarado Popov, veni por raporto al kamarado Serebrovskij. Kaj en tiu momento ŝian atenton altiris la ĝojiga okazintaĵo. En la pordo aperis juna ĉarma estaĵo kun purpuraj vangoj kaj bluaj okuloj. La ĉarma estaĵo estis vestita en malnova palto, nelaŭmoda ĉapelo kaj truiĝintaj altgaloŝoj. Ekvidinte Sofion Sergejevna'n, la estaĵo sin ĵetis al ŝi post la barieron kaj kisis ŝin.
— Ivan Pavloviĉ! Ŝi estas mia bonevino Vera. Mi petas konatiĝi! —kortuŝe diris la princino.
— Tre agrable, — ekstarinte sur la loko kaj afable premante la malgrandan maneton, respondis kamarado Osipov. — Tre agrable!
— Ĉu vi memoras, Ivan Pavloviĉ, ke mi estis parolinta kun vi pri ŝi.
— Jes, jes, certe mi memoras! Sed ni ja devas baldaŭ malpligrandigi nian oficaron. Kiun do mi estas liberigonta de la ofico?
Efektive, li neniun povus liberigi de la ofico. La tasko ne estis por Ivan Pavloviĉ solvebla.
— Mi tre bedaŭras! — diris la knabino senreviĝante.
Ivan Pavloviĉ ekrigardis ŝian malnovan palton kaj aldonis duonvoĉe:
— Interparolu kun Mikaelo Sergejeviĉ! Eble li ion aranĝos, dank'al sia delonga amikeco kun via onklino.
Tiumomente la pordo malfermiĝis kaj tra ĝia mallarĝa aperturo traportis la grasegan korpon civitano proksimume sesdekjaraĝa. Li estis vestita en peltomantelo kun kastora kolumo kaj astrakana malnovreĝima antaŭrevolucia ĉapo. Ĵetinte ĉirkaŭe rigardon per la mallarĝaj okuletoj, la civitano trasekvis la akceptejon.
— Kiu estas? — demandis unu el la vizitantoj, miregigita per la subita silento.
— Petro Ivanoviĉ Dobroĥotov! Granda komercisto! La domon deziras konstrui, — serveme klarigis kamarado Osipov.
— La pano nia! — aldonis severe elpost sia krado la kasisto kun barbeto a-lá Kalinin.
Responde la oficistoj ĥore ekridegis. En la pordo de l' akceptejo aperis miniatura figureto de Zoja Ivanovna. Rapide ĉirkaŭrigardinte la vizitantojn, kaj ĵetinte en cindrujon cigaredrestaĵojn, ŝi estis nomonta la feliĉulon. Sed princino Velikonskaja eksvingis la brakojn kaj elkuris el post la bariero.
— Zoja Ivanovna, mia kara, estu tiel afabla! Nur por unu minuto lasu trairi mian nevinon! Ne povas ja ŝi atendi la tutan tagon!
Zoja Ivanovna ekrigardis la knabinon per la kritikemaj okuloj, kaptinte ŝian tutan figuron, de la bele sidanta kapo ĝis la malgrasaj piedoj en la malpuraj altgaloŝoj kaj ĝentile konsentis:
— Bone, kamaradino, iru kun mi!
Kaj jam enirante la akceptejon, aldonis:
— Post kiam eliros Dobroĥotov, trairu en la kabineton!
Vitalij sidis en la akceptejo kaj vidis, kiel indignis la vizitantoj. Mezaĝa nerazita viro en kalviĝinta leda jako, verŝajne laboristo, nomis Mosĥozupron komercejo. Ĉi tion Zoja Ivanovna malatentis. Mem Vitalij klopodis ricevi aŭdiencon ĉe la administranto jam la duan monaton kaj pense li konsentis kun la laboristo.
Dobroĥotov eliris de Serebrovskij post du minutoj, rapide butonumante la palton. Liaj movoj estis ŝtele rapidemaj. Sur la purpura sulka vizaĝo estis skribita ĝojo, ĉar la afero prosperis kaj samtempe estis videbla timo, ke io neatendita stariĝos sur la vojo. Kunpuŝiĝinte per la rigardo kun Vitalij, li momente forturnis la okulojn. Silente ŝovinte al Zoja paperon, li malaperis post la pordo. Zoja movetis al la pordo la nevinon de princino Velikonskaja. Ŝin tuj sekvis, nek unu vorton dirinte, longega verdvizaĝa viro.
La laboristo ekinsultis kaj, Vitalij decideme movis sian seĝon al tablo de Zoja. Samtempe li ekpensis, ke la artikolon de Ivagin pri burokratismo en Mosĥozupr estas neceso tuj presigi. Ĝi enlokiĝos espereble en la proksima numero. Rimarkinte la movon de Vitalij, Zoja malzorge alŝovis al li skatoleton “DELI”.
— Ekfumu, Zorin!.. Kiel? Ĉu vi ne fumas? He, vi!.. Kio al vi okazis? Pri kio vi miregas? Ĉernjajev trairis ekster la vico? Sed ĉu mi povus teni lin je la faldoj?
Ie sub la tablo tintis la sonorilo kaj Zoja, ĵetinte sin for de la seĝo, enkuris la kabineton. Vitalij prenis el sub la sorbilo la paperon kaj rapide trakuris ĝin per la rigardo. Ne restis loko por duboj. Serebrovskij estis kunligita kun Dobroĥotov almenaŭ per amika kontakto. Li estis ordoninta disponigi terareon al la privata persono.
Zoja ellasis el la kabineto princidinon Velikonskaja kun Ĉernjajev kaj enlasis tien la laboriston. Post tio ŝi turnis sin al Vitalij:
— Jes, do, ĉu vi vidas, Zorin, ke Serebrovskij ne toleras tiajn aferojn. Sed Ĉernjajev estas fakestro. Li bezonas en sia librejo helpantinon. Jen la tuto! Ĉiuj estas kontentaj!
Ĉar Vitalij, nenion komprenante, rigardis ŝin per larĝe malfermitaj okuloj, Zoja ridis.
— Tio ŝajnas por mi tre simpla, sed vi estas ankoraŭ ofte mironta.
Eldonis Sezonoj (Jekaterinburg: 1992)