Granda lando, el kiu mi povis vidi nur ereton. La antaŭkongresa vojaĝo tra Ŝanhajo, Guilin kaj Xi'an prezentis tri diversajn urbojn, unu komercan kaj du plejparte turismajn. Jam en Ŝanhajo la antaŭkongresanoj devis revizii siajn ideojn pri malriĉaj ĉinoj. Tiom impona la urbo estis. Iel la urbo donis impreson pri la nuntempa Moskvo, diferenco nur estis, ke parto de la urbo similis tion, kio estis en Moskvo eble antaŭ 100 jaroj, dum alia parto montris kiel Moskvo eble aspektos post dek aŭ dudek jaroj. Tamen laŭdire nur unu procento da ŝanhajanoj posedas propran aŭtomobilon (kio okazos kiam la nombro atingos 10%?). Bicikloj estas ankoraŭ pli oftaj ol aŭtoj.
En Ĉinio la ekonomiaj reformoj okazis sen kolapso de la ŝtata sistemo
kaj tiel la lando konservis sian efikecon kaj funkciadon. Ekzemple taksioj
ĉiam uzis taksimetron. En la kongresejo necesis foti ĉiujn partoprenantojn
por insignoj: la sveda partoprenanto antaŭvidis la kolapson de la sistemo,
sed male, la ĉinoj efike fotis ĉiujn dum la unua kongresa tago. En restoracioj
mi unuan fojon spertis tion, ke ne eblis doni trinkmonon: eĉ malgranda
sumo, tridek eŭrocendoj aŭ simile, estis redonita kun protestaj signoj,
se mi volis insisti, ke prenu ĝin. Tamen la komerco trapasis ĉiujn nivelojn:
vendistoj de vestaĵoj, suveniroj ktp. ne lasis pacon por turistoj. Ankaŭ
ekskursoj estis organizitaj tiel ke al la programo apartenis ofte vizito
al vendejo, ĉu silka, ĉu perla, foje eĉ al ĉina tradicia sanigejo.
En iuj ekskursoj partoprenantoj protestis kaj la grupo rifuzis eniri, por
malĝojo de la oficiala ĉiĉerono.
Ĉinio estas lando kun enorme granda potencialo. Tio videblas ne nur
en ekonomio, sed ankaŭ en kulturo. La nacia vespero komenciĝis per koncerteto
de knabina roka grupo, kio estus iomete eksterordinara eĉ en Nordio, sed
en Ĉinio mi tute ne povis atendi ion tian.
Por eksterlandanoj la kongreso kaj ĉirkaŭkongresaj aranĝoj donis eblecon sperti sin gastoj de la registaro. Dum la tuttaga ekskurso la ekskursajn aŭtobusojn antaŭis polica aŭtomobilo kaj motorciklaj policistoj haltigis la trafikon, tiel ke la ekskurso fakte finiĝis, eble rekorde, duonhoron antaŭ la anoncita tempo.
La kongreson partoprenis finfine iom pli ol 2000 esperantistoj, el kiuj plimulto estis el Ĉinio. Kompare al al kongreso en 1986 la nombro de ĉinaj partoprenantoj pli ol duobliĝis, dum la nombro de eksterlandanoj duoniĝis. Granda parto el ĉinoj estis komencantoj kaj malmulte parolis. Tamen ili provis havi kontaktojn kun eksterlandanoj (ofte ankaŭ komercajn, se nur eblis), kaj la lingva nivelo de pluraj superas nivelon de la angla (nenia aŭ praktike nekomprenebla) de multaj ĉinoj en Pekinaj hoteloj, vendejoj ktp.
La komitato iom draste renovigis la estraron de UEA. El sep estraranoj nur du estis en la antaŭa estraro, nome la prezidanto Renato Corsetti kaj estrarano pri financoj Ans Bakker-ten-Hagen. La novaj estraranoj fariĝis Ulla Luin (ĝenerala sekretario) el Svedio, Claude Nourmont (vicprezidanto) el Luksemburgio/Francio, Yu Tao el Ĉinio, Maritza Gutierrez el Kubo kaj Amri Wandel el Israelo. El kandidatoj nur Andrej Grigorjevskij forfalis el la estraro. Alia kandidato el la eksa estraro, ĝenerala sekretario Ivo Osipov falis jam en la elektoj de komitatanoj B. Rimarkindas, ke Humprey Tonkin finis sian 30-jaran estraran karieron komencitan en Hamburgo 1974. La plimulto el estraranoj estas nun virinoj, la unuan fojon en la historio de UEA. Post la elekto la nova estraro strebis disdoni taskojn ankaŭ al tiuj, kiuj volis proponi sian kiel alternativaj kandidatoj. Jukka Pietiläinen estis nomumita komisiito pri informado, dum mankas tia fakulo en la estraro, kaj Yves Beullefeuille gvidas la subkomitaton pri administrado kaj financoj.
Ĉinio havas eble aparte gravan rolon en la antaŭenigo de Esperanto. La ŝtataj aŭtoritatuloj subtenas aktive Esperanton, la informaj servoj uzas Esperanton, kaj la ŝtata radio elsendas ĉiutage en Esperanto. Laŭdire estas 10 000 esperantistoj en Ĉinio kaj eventuale 400 000 partoprenis iam Esperanto-kurson. Tamen, temas pri granda lando kaj proporcie tiuj nombroj ne estas pli altaj ol ekzemple en Finnlando.
En sia inaŭgura prezento de la kongresa temo Lingva egaleco en internaciaj rilatoj Humphrey Tonkin atentigis, ke Ĉinio devus havi dulingvan politikon en siaj internaciaj rilatoj kaj lingvolernado: “la angla lingvo por la nuna praktika internacia vivo, sed Esperanto por konstrui novajn egalecajn rilatojn” en kiu Ĉinio kaj aliaj landoj, “estas egalaj kaj amikaj partneroj en la konstruado de egaleca kaj amikeca mondo”. Nuntempe Ĉinio investas enormajn sumojn por instrui la anglan en siaj lernejoj, sed la rezulto estas, ke la lernantoj post plurjara lernado atingas nivelon kiun denaskaj anglalingvanoj havas jam en frua infanaĝo.
En alia prelego pri Esperanto kaj ĝiaj sukcesoj kaj malsukcesoj en internaciaj organizoj Tonkin konstatis, ke estis du sukcesoj, la unua en 1954 en Montevideo, kaj alia en 1985 en Sofio. Ambaŭfoje Unesko rekonis al sukceson de Esperanto kaj ĝian rolon en la mondo. UEA estis unu el la unuaj organizoj, kiuj aktivis por rajto al komunikado, la ĉeftemo de Unesko en la 1980-aj jaroj. Tamen tuj post 1985 Unesko kaj la rajto al komunikado ekhavis seriozajn problemojn: Usono kaj ĝiaj alianculoj opiniis, ke temas pri la provo de evolulandoj kaj socialismaj landoj cenzuri la enhavon de amaskomunikiloj kaj tiuj landoj eksiĝis el Unesko. La ideo estis entombigita. Tonkin konkludis, ke en internaciaj organizoj Esperanto estas rigardata aŭ kiel malgrava kaj sekve sendanĝera, aŭ kiel ilo por rompi la ekzistantan lingvan (mondan) ordon kaj sekve ekstreme danĝera.
Jukka Pietiläinen
La Ondo de Esperanto. 2004, № 8–9.