Zamenhofa SemajnfinoKaliningrado, 2–4 dec 200570 esperantistoj el Germanio, Litovio, Pollando kaj Kaliningrado kunvenis la 2an de decembro, vendrede, en la Ĝenerala Konsulejo de Pola Respubliko en Kaliningrado okaze de la kvina Zamenhofa Semajnfino.Jarosław Czubiński, la Ĝenerala Konsulo de Pollando en la plej
okcidenta Ruslanda regiono, tradicie malfermis la Semajnfinon. Li emfazis
la strategian gravecon de Kaliningrado, atentigis ke la iam hobia esperantista
movadeto fariĝas ĉiam pli grava kaj profesinivela, kaj ke la ĉiujaraj
Zamenhofaj Semajnfinoj en la Konsulejo kontribuas al la kunlaboro kaj interŝanĝo
de ideoj inter ordinaraj loĝantoj de Kaliningrado kaj de najbaraj landoj.
Ĉi-foje la konsulejan kunvenon unuafoje partoprenis oficiala diplomata reprezentanto de lando alia ol Pollando. Arvydas Juozaitis, kultura ataŝeo de Litovio en Kaliningrado, konfirmis en sia paroladeto la gravecon, kiun la litoviaj aŭtoritatoj donas al Esperanto. (La ĉefo de la litovia diplomatio, ministro pri eksteraj aferoj, Antanas Valionis, en la malfermo de la 90a UK en Vilno legis mesaĝon de la litovia prezidento, Valdas Adamkus). La regionan administracion, same kiel en la pasinta jaro, reprezentis
Ljudmila
Kovtun el la Kleriga Ministerio de Kaliningrada Regiono. Ŝi koncize
prezentis la historion de Esperanto kaj la rolon, kiun ĉi tiu lingvo devus
ricevi nuntempe. (Ŝi eĉ promesis eklerni Esperanton.)
Viktor Ŝapiro, gvidanto de la kaliningrada juda komunumo, estas ĉiama gasto en la Zamenhofaj Semajnfinoj. Kiel kutime, lia sprita kaj neformala alparolo malstreĉis la esperantistajn partoprenantojn, kiuj ne senescepte konas la diplomatian protokolon. Post muzika paŭzo, dum kiu Natalia Striĵnjova bele kantis en Esperanto, sekvis paroladetoj de la estroj de la landaj delegacioj. Prezidanto de la Litovia Esperanto-Asocio, Povilas Jegorovas, laŭmerite parolis la unua — ja ĉi-jare Litovio estas la metropolo de Esperantujo. Li tute prave ne parolis pri la 90a Universala Kongreso, ĉar ĉiuj ĉeestantaj esperantistoj partoprenis ĝin aŭ multe legis pri ĝi en La Ondo de Esperanto kaj ĉiuj ĉeestantaj ĵurnalistoj, lokaj aŭtoritatoj kaj ĵurnalistoj havis en siaj dokumentujoj nacilingvan informon pri ĝi, kiun La Ondo preparis. Jegorovas uzis sian tempon por rakonti pri la 4a Nitobe-Simpozio, pri la senprecedenca eldonado, kaj pri la neceso reteni la altan nivelon kaj bonan reputacion, kiujn la esperantista movado atingis en Litovio danke al la Kongreso. Edward Kozyra, vicprezidanto de la Pola Esperanto-Asocio koncize prezentis la situacion de Esperanto en la naskiĝlando de Esperanto. Pli detale li parolis pri la esperantista agado en Malbork, kie li gvidas esperantistan klubon. Ĝuste la tagon antaŭ la forveturo de la malborka delegacio al Kaliningrado, en ĉi tiu antikva urbo estis fondita plia ZEO — la arbo de la romaoj. Halina Gorecka, prezidanto de la Kaliningrada Regiona Esperantista Unuiĝo parolis plej malmulte: unue ĉar ŝi ja prezidis la kunvenon, due ĉar KREU estas tute malgranda asocio kompare kun tiuj de la najbaraj landoj, kaj trie ĉar raporto pri la lastajara esperantista aktivado en Kaliningrado estis anticipe disdonita. La plej longan paroladon faris Felix Zesch, gvidanto de la Germana Esperanto-Junularo, verŝajne la plej aktiva junulara esperantista organizo. Li skizis la ĉefajn direktojn de GEJ kaj prezentis ankaŭ la agadon de la Germana Esperanto-Asocio. La duan parton de la parolado li dediĉis al la Germana Esperanto-Centro en Herzberg, kiu nun estas inter la plej aktivaj Esperantejoj en la mondo, ekzemple al la pedagogia trejnado, diversspecaj seminarioj kaj al la kunlaboro, kiun per Esperanto starigis la ĝemelurboj Herzberg kaj Góra (Pollando). Agrabla ceremonio kronis la salutparolan parton de la programo. Halina Gorecka donis dankleterojn de KREU al Jarosław Czubiński, Povilas Jegorovas kaj Edward Kozyra pro granda kontribuo al la promociado de Esperanto en Baltio kaj en Kaliningrada regiono de Ruslando. En la dua muzika paŭzo mallongan elekton el siaj sekvont-tagaj koncertoj
prezentis du polaj artaj kolektivoj: folklora ensemblo Kujawy el
Włocławek kaj romaa ensemblo Hitano el Olsztyn.
La partoprenantoj estis regalitaj per trinkaĵoj kaj dolĉaĵoj, havis iom da tempo por babili inter si kaj respondi demandojn de ĵurnalistoj. La sabata programo antaŭtagmeze havis ekskurson tra la urbo, kiun pretigis kaj gvidis Nikolaj Penĉukov. Posttagmeze en la urba Marista Kulturpalaco la programon daŭrigis koncerto. Mallaŭ la pesimisma takso de la organizantoj, ĝin spektis ne nur esperantistoj — male, ili estis sufiĉe malmultaj, ĉar preskaŭ 200 personoj aĉetis biletojn kaj ĝuis la prezentojn de Kujawy kaj de Hitano kiun helpis per kantado en Esperanto junulina kantogrupo el Pelplin. Ĉi-jare en Esperantujo oni divers-maniere festas la centjariĝon de la Universalaj Kongresoj. Ĉi tial la temo de la festprelego de Aleksander Korĵenkov estis Zamenhof kaj Bulonjo. Sekvis samtempe seminario pri kunlaboro de balt-landaj esperantistoj, en kiu krom la jam nomitaj delegaciestroj partoprenis kelkaj regionaj aktivuloj, kaj konversacia rondo, kiun gvidis Irmina Szustak kaj Irek Bobrzak el la Varsovia Vento. La sabatan programon kompletigis la Zamenhofa Bankedo, ĉi-foje en la restoracio Nart. Ĝi finiĝis postnoktomeze. La dimanĉa programo estis turisma — Alen Kris, kolumnisto de La Ondo de Esperanto, gvidis ekskurson tra la banurbo Svetlogorsk (Rauschen). Jam la vendredan vesperon televidoj Djuny kaj Premier raportis pozitive pri la malfermo de la kvina Zamenhofa Semajnfino, kies partoprenintoj post sia hejmeniro dankis la organizantojn pro la bonaj programo, etoso kaj kondiĉoj. Grava estis ne nur la planita programo, sed ankaŭ multaj neformalaj kontaktoj kun diplomatoj kaj inter la esperantistoj. Ekzemple, estis lanĉita ideo pri serio de kulturaj semajnfinoj, kiuj okazu laŭvice en Pollando, Litovio kaj Kaliningrado kun programa kontribuo de la redaktantoj kaj kunlaborantoj de La Ondo de Esperanto. Same kiel dum ĉiuj Kaliningradaj esperantistaj renkontiĝoj, regis internacia etoso, ja nur 20% da partoprenantoj (14 el 70) estis ruslandanoj. KREU Fotoj de Olga Ŝipovalenko Al la Zamenhofa Semajnfino en KaliningradoKaraj partoprenantoj,Mi varme salutas vin ĉiujn, kiuj kolektiĝis por la Zamenhofa Semajnfino. Mi faras tion kun aparta plezuro, ĉar temas pri aranĝo, kiu fariĝis jam firma tradicio. Pri ĝi aŭdis kaj legis ankaŭ multaj esperantistoj en aliaj landoj kaj ili revas iam povi mem ĉeesti ĝin kaj spiri ĝian etoson. Al kelkaj tiu revo jam realiĝis kaj ankaŭ la nuna Zamenhofa Semajnfino estas internacia evento. Kaliningradaj esperantistoj povas fiere rigardi malantaŭen al la jaro, kiu nun estas finiĝanta. En via najbareco, en la litova ĉefurbo Vilno, okazis impona 90-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu festis la 100-jaran jubileon de tiu unika fenomeno kaj kiun ankaŭ esperantistoj el via regiono partoprenis. Post la UK vi mem gastigis ĉe vi grupon de ekskursantaj kongresanoj. Aparte gratulinde estas, ke en tiu ĉi jubilea jaro la revuo La Ondo de Esperanto gajnis novajn abonantojn kaj legemaj esperantistoj estis regalitaj el Kaliningrado ankaŭ per novaj Esperantaj libroj. Mi deziras al vi agrablan kaj sukcesan semajnfinon kaj ĉion plej feliĉan en la nova jaro. Osmo Buller
La membroj de Bjalistoka Esperanto-Societo varme salutas la partoprenantojn de la Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrado, dezirante al vi ĉiuj sukcesan aranĝon. Samtempe ni invitas vin al Bjalistoko por partopreni la 4an Baltan Esperanto-Forumon en julio 2006 Ela Karczewska
Jarek Parzyszek
La kvara Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrad (decembro 2004)
|