Respondo: Kompreneble, estas agrable ekscii tion. Ĉiam estas agrable, kiam oni rimarkas rezultojn de konsekvenca laboro kaj pozitive taksas tion. Tiu ĉi honorigo, verŝajne, estas la plej alta en Esperantujo, do mi povas esti fiera pri tio. Sendube, unu homo, eĉ la plej elstara, ne povas fari multon, kaj tiu ĉi honorigo, laŭ mi, estas rezulto de la multjara agado de multaj litoviaj esperantistoj. Ja multaj laŭ siaj eblecoj kaj kapabloj kontribuis al tio, ke la agado de Litova Esperanto-Asocio estu tiel alte taksita.
Demando: La internacia elektantaro emfazis tri kialojn de via laŭreateco. Estas interese, ke ĝis nun neniu iĝis “jarheroo” pro organizado de Universala Kongreso. Kial, laŭ vi, la Vilna UK estis tiel sukcesa?
Respondo: Unue, pro tio, ke ni sukcesis enplekti en la preparadon de UK kaj tutlandajn kaj urbajn instancojn kaj sukcesis pruvi al ili, ke UK estas afero ne nur de esperantistoj, sed de la tuta lando, ke ĝi estas afero de la nacia signifo por Litovio. Rezulte de tio ni ricevis konsiderindan financadon de ŝtataj kaj urbaj instancoj — verŝajne, la plej grandan en la historio de UK-oj. Dum tri jaroj (2003–2005) Litova Esperanto-Asocio por kongresaj celoj ricevis subvencie entute 710 mil lidojn (pli ol 200 mil eŭrojn). Kaj ankoraŭ iom da mono devos veni.
Due, ni sukcesis mobilizi por la kongresaj laboroj praktike ĉiujn esperantistojn de la tuta lando, ne nur de Vilno.
Trie, ni komencis tre frue, antaŭ kelkaj jaroj prepariĝi al la kongreso.
Kvare, ni tre respondece traktis la taskon organizi UK-on kaj provis tiun taskon plenumi la plej bone.
Demando: La dua “merito” koncernas la eksterajn rilatojn. Kiel vi sukcesis impliki tiom da neesperantistoj en la disvastigadon de Esperanto?
Respondo: Por disvastigi Esperanton oni ne nepre devas esti esperantisto. Sufiĉas kompreni la ideon kaj subteni ĝin. Esperantistoj ofte estas fermitaj kaj malmulte kunlaboras kun aliaj organizaĵoj, ŝtataj instancoj k.s. Mia koncepto ĉiam estis, ke ni estu malfermitaj al la socio, ke ni provu komprenigi al ĉiuj la celojn de nia movado, kaj ke ni provu kunlabori kun aliaj surbaze de solida, pli-malpli profesia nivelo. Mi ĉiam strebis, ke nia asocio estu ne marĝena organizaĵo, sed ke ĝi havu statuson de serioza kaj grava organizaĵo en la lando. Mult-aspekte ni atingis tion.
Sed gravas ankaŭ tradicioj. Ekde la apero de Esperanto la movado en Litovio estis sufiĉe forta, kaj la sovetia periodo ne sukcesis forgesigi tion. Kompreneble, multo dependas de la gvidantoj de la movado. Tio, kion ni havas nun en Litovio, estas rezulto de la multjara celkonforma agado. Tiaj rezultoj ne aperas rapide — necesas agi stabile, profesinivele kaj konstante. Verŝajne, pro tio ni havas bonan aŭtoritaton en ŝtataj instancoj, en sciencaj kaj intelektaj rondoj kaj en amaskomunikiloj.
Krome, ni jam sukcesis liberiĝi de stranguloj, kiuj nemalofte malhelpas al la ĝenerala bildo de la Esperanto-movado. Gravas ankaŭ tio, ke ĉe ni estas unueca movado — mankas diversaj skismoj, diversaj vizioj — ni parolas al la socio per unu voĉo.
Demando: La eldonado de libroj pri Esperanto iusence apartenas al la dua agadkampo, ja vi sukcesis garantii eldonadon sen esperantista kapitalo. En via intervjuo (La Ondo de Esperanto. 2004. № 7) vi jam rakontis pri ĉi tiu projekto. Kiuj libroj aperis poste, kaj ĉu la eldonplano jam estas finita?
Respondo: La planoj, pri kiuj mi rakontis antaŭ jaro kaj duono, preskaŭ ne ŝanĝiĝis. Multaj el la planitaj libroj aperis, iuj atendas sian vicon. La eldonplano estis tiom grandioza, ke dum kelkaj jaroj ĝin efektivigi ne eblas, ja dum tri-kvar jaroj ni eldonis pli ol 70 librojn — multe pli ol dum la tuta historio de Esperanto-movado en Litovio. Ĝis 1940 en Litovio aperis ĉirkaŭ 30 libroj, ankoraŭ kelkaj aperis dum la sovetia periodo, sed ekde 2000 aperis pli ol 70 libroj.
La projekto ne estas finita. En diversaj stadioj de prepariteco nun estas 10 libroj — ili aperos en 2006. Ankaŭ estonte ni okupiĝos pri eldonado, sed malpli intense. Multe gravas akiri eksteran financadon, sed mi esperas, ke nun ni jam pli facile akiros monon, ĉar ni jam pruvis, ke ni kapablas ĝin uzi por seriozaj celoj.
Demando: Antaŭ tri jardekoj la stato de Esperanto en Estonio kaj Latvio estis preskaŭ la sama kiel en Litovio. Kial, viaopinie, en ĉi tiuj baltaj landoj Esperanto stagnas?
Respondo: Eble ĝi ne plene stagnas, sed estas multe pli modesta movado ol en Litovio. Tre gravis ne perdiĝi dum la transira periodo, kiu komenciĝis ĉirkaŭ la jaro 1988. Ĝuste en tiuj jaroj oni devis tre aktivi kaj tiamaniere akiri renomon en la nova socia kaj ŝtata situacio. Sed tiu ŝanco estis preterlasita en Estonio kaj Latvio. Poste ion reakiri estas tre malfacile.
Dum multaj jaroj en ĉiuj baltaj landoj la ekonomia situacio estis tre malfacila, homoj apenaŭ povis okupiĝi pri io alia, ol pri vivtenado de familioj k.s. Ne troviĝis tie almenaŭ kelkaj homoj, kiuj estus finance sufiĉe sendependaj kaj povus treni la aferon almenaŭ provizore. Verŝajne, en tiu malfacila periodo ne aperis klarvidaj kaj bonaj organizantoj.
Demando: … kaj kio pri Ruslando?
Respondo: Ruslando estas tiom granda lando, ke en ĝi oni povas trovi ĉion — kaj tre belajn agadaferojn kaj troan simpligon de la movado kaj gravajn rezultojn kaj mankon de tutlanda koordinado. La landa asocio REU ne plenumas la rolon de la tutlanda asocio. Ĝi mem estas kvazaŭ Esperanto-klubo. Kelkaj urbaj kaj regionaj organizaĵoj estas pli fortaj ol la tuta landa asocio. Ĝi ne havas seriozajn kaj gravajn defiojn. Ĝis nun asocio ne elkreskis el la nivelo de la tendaroj kaj kantoj. Oni ne atendu, ke tia asocio havos seriozan statuson en la lando.
En tia lando, kia estas Ruslando, la gvidantoj de la tutlanda asocio devus esti ne nur bonaj esperantistoj, sed ankaŭ homoj kiuj havus ian pezon en la socio ĝenerale kaj kiuj estus aŭtoritataj tutlande. Tiaj homoj en Ruslando ekzistas, sed ili estas iom flanke, ĉar, verŝajne, la “popolo” bedaŭrinde ne komprenas, ke ĝi bezonas tiajn homojn, ĝi ne altiras ilin al la movado kaj ne estas preta transiri al pli supra nivelo de la agado.
Demando: Gvidantoj de landaj asocioj povas kaj devas uzi la litovian sperton, eĉ se en aliaj kondiĉoj, sed kion vi konsilus al aktivuloj en la loka kaj regiona niveloj?
Respondo: Estas tre malfacile ion konsili kaj rekomendi al aktivuloj en aliaj landoj. En ĉiu lando estas aliaj tradicioj, alia vivmaniero, aliaj kutimoj, aliaj komprenoj. Kaj nur homoj loĝantaj en tiuj landoj povas kompreni tion kaj, adaptiĝante al lokaj kondiĉoj, efike agi. Tial konsiloj kaj rekomendoj povas esti tre ĝeneralaj, kio malmulte utilas. Mi ne kredas al diversaj uniformaj projektoj. Mi povas konsili ĉion, pri kio mi jam diris en tiu ĉi intervjuo. Sed apenaŭ tio povas helpi. Ĉiu mem devas serĉi kaj trovi sian vojon.
Demando: Vi estas advokato, tre respondeca posteno. Ĉu via grandskala esperantista aktivado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi sukcesas utiligi profesie Esperanton?
Respondo: Sendube, mia tre aktiva esperantista agado negative influas al mia profesia laboro. Tro multe da profesia tempo mi dediĉas al la movado. Sed tio estas mia elekto. Profesie Esperanton mi ne utiligas. Male, mia profesio, miaj scioj, miaj spertoj, miaj kontaktoj tre helpas al mi solvi diversajn movadajn problemojn.
Demando: Neevitebla demando — viaj planoj?
Respondo: Ankoraŭ mi ne konkrete formulis tiujn por mi mem. Sed, certe, mi dezirus simile daŭrigi en la informado kaj eldonado. Estus tre bone sur la ŝtata nivelo akiri pli klaran lokon por Esperanto-instruado. Nun ĝi estas iagrade oficialigita, sed tio ne sufiĉas. Ĉio devas esti renovigita kaj ĝisdatigita. Kaj tio devas funkcii praktike. Estas granda kaj vasta agadtereno lige kun la aliĝo de Litovio al la Eŭropa Unio. Tio nur komenciĝas, kaj la laboro abundas.
Demando: Fine, la lasta tradicia demando: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, se vi estus ekzilota al neloĝata insulo?
Respondo: La danĝeran lingvon de Ulrich Lins, la libron pri Zamenhof de Marjorie Boulton kaj Aventurojn de la brava soldato Ŝvejk de Jaroslav Hašek.
La Ondo de Esperanto. 2006. № 1 (135).