Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Vide el Bruselo denove aperas en La Ondo de Esperanto

En marto 2001 Dafydd ap Fergus, konata aktivulo de la Eŭropa Esperanto-Unio kaj dum kelka tempo direktoro de la Brusela Komunikadcentro, en La Ondo de Esperanto fondis rubrikon Vide el Bruselo en kiu li traktas precipe lingvajn aspektojn de la unuiĝo de Eŭropo.

En marto 2004 la rubriko provizore ĉesis, dum La Ondo de Esperanto havis suplemente la Eŭropan Bultenon, kiun Dafydd mem redaktis.

En septembro 2005 Vide el Bruselo reaperis en La Ondo. Ekde tiam aperis kvin komentarioj de Dafydd ap Fergus:

  • Pligrandiĝo. Unu jaron poste (septembro 2005)
  • Lingvaj demandoj en Bruselo (oktobro 2005)
  • Demandoj senrespondaj (novembro 2005)
  • Eŭropa pligrandiĝo — kien? (decembro 2005)
  • Fine de novembro (januaro 2006)
  • Ĉiuj tekstoj el Vide el Bruselo estas legeblaj rete. Represo reta kaj papera estas permesata nur kun la mencio de la fonto: La Ondo de Esperanto.


    Novaĵoj | Enirpaĝo