Por ni, esperantistoj, Zamenhof estas la aŭtoro de nia lingvo. Ni ofte forgesas, ke por li mem Esperanto estis nur parto de pli grava ideo, al kiu li dediĉis sian vivon. Ĉi tiun ideon li proponis al la esperantistaro en 1906, kiam la lingvo Esperanto estis jam 19-jara.
Antaŭ cent jaroj en la julia L'Espérantiste kaj en la junia-julia Ruslanda Esperantisto aperis Nefermita letero al s-ro de Beaufront, en kiu Zamenhof (kiel Aleksandro Naumann, sekretario de la Unua Grupo Homarana), unuafoje uzis la esprimon interna ideo:
Unuj esperantistoj aprobas en Esperanto la internan ideon, sed aprobas ĝin nur ĝis certa grado, kaj ili timas, ke la homaranoj tiros ilin tro malproksimen…
Interna ideo… homaranoj… Por bone kompreni la Zamenhofan ideologion oni devas legi liajn verkojn kaj kritikon de ili. Legu do la ĵus eldonitan libron Mi estas homo (MEH), kiu enhavas ĉiujn ideologie gravajn verkojn de Zamenhof. Sed nun ni faru nur etan plonĝon en la historion por vidi kio okazis kaj kio ne okazis en la jaro 1906.
La fonton de siaj ideoj Zamenhof menciis plurfoje, ekzemple, en sia letero al Michaux 21 feb 1905.
Mia hebreeco estis la ĉefa kaŭzo, kial mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro <…> Longan tempon en mia juneco mi estis varmega “sionisto” <…> Mi laboris energie por tiu ideo, mi fondis sukcese la unuajn grupojn sionistajn
(MEH: 100–101).
Kvankam Zamenhof nomis sin “granda politika cionisto” (MEH: 250), en la movado (pra)cionisma li aktivis nur dum siaj studentaj jaroj. Post la doktoriĝo lia cionisma agado ŝrumpis, kaj post la eldono de la Unua Libro li forlasis ĝin. Tamen la forlaso de la movado ne signifis forlason de la ideo:
…kvankam mi faris nenion, mi ĉiam meditadis kaj serĉadis solvon de la hebrea demando. Fine en la komenco de la jaro 1901, mi decidis dissendi la frukton de mia 17-jara pensado
(MEH: 251).
La 17-jara pensado konkretiĝis kiel 78-paĝa ruslingva libro Gillelizm. Projekt reŝenija jevrejskogo voprosa (Hilelismo. Projekto de solvo de la hebrea demando) kun la pseŭdonimo Homo Sum (Mi estas homo). Ĝi estis pli ampleksa versio de lia manuskripta (ankaŭ ruslingva) Alvoko al la juda intelektularo.
Ĉar ĝi estis destinita al ruslandaj judoj, nur malmultaj esperantistoj konis ĝin antaŭ 1972, kiam Fondumo Esperanto (Helsinko) eldonis unulibre la rusan tekston kaj la Esperantan tradukon de Adolf Holzhaus. Kaj, kvankam poste ĝi estis presita en la Plena Verkaro de Zamenhof, eĉ nun kelkaj konfuzas ĝin kun la samtitola teksto aperinta kvin jarojn poste.
La nomo hilelismo devenas de rabeno Hillel, kiu skizis la leĝojn de la Dio en sia Ora Regulo: “Ne faru al via proksimulo tion, kio estas malagrabla al vi. Jen la tuta Torao, ĉio cetera estas nur komentario” (Babilona Talmudo, Gemarao, Ŝabbat 31a).
Zamenhof akre kritikis la du proponatajn solvojn de la juda problemo: asimilado aŭ cionismo. Asimilado ne taŭgas, ĉar la ĉefloĝantoj neniam akceptas egalrajte la judojn. Kaj cionismo (renaskigo de Palestino) ne estas ebla.
La hebrea problemo laŭ Zamenhof havas kaŭzojn religian kaj lingvan. Dum la kristanismo, islamo kaj budhismo estas malfermitaj al ĉiuj nacioj, la judismo havas nacian karakteron, favorante nur unu elektitan popolon — la hebrean. Kaj la manko de la komuna lingvo ne ebligas al la judoj fariĝi vera popolo — la hebrean preskaŭ neniu konas, kaj la jida estas nur senkultura ĵargono.
Por solvi la “problemon” necesas forigi la du kaŭzojn. Por forigo de la religia-naciisma kaŭzo li proponis krei komunumon de judoj, kiuj akceptus la tri principojn de la hilelismo: (1) La mondon regas la plej alta Forto, kiun ni nomas Dio; (2) siajn leĝojn Dio enmetis en la koron de ĉiu homo; (3) esenco de ĉiuj leĝoj, donitaj al ni de Dio, estas esprimebla per jena formulo: amu proksimulon kaj agu kun aliaj tiel, kiel vi dezirus, ke aliaj agu kun vi, kaj neniam faru evidente, nek kaŝite tiajn agojn, pri kiuj via interna voĉo diras al vi, ke ili ne plaĉas al Dio.
Tiu komunumo solvus la problemon de la diverslingveco de la judoj, kaj kompreneble por la interjuda lingvo Zamenhof proponis Esperanton. Al ĉi tiu komunumo iom post iom aliĝus ĉiuj aliaj popoloj, kaj tiel finiĝos la misio de la hebrea popolo.
Zamenhof eraris. La asimilistoj trovis sian solvon en formigro al Usono, kaj la cionismo finfine triumfis per starigo de Israelo. La antikva lingvo hebrea estis preskaŭ mirakle revivigita, kaj la judismo fariĝis oficiala religio en Israelo.
La hilelismo ne estis akceptita de la judoj, sed Zamenhof plu laboris pri ĝi. Li havis alian celon, kiun li ne menciis publike. Li bezonis socian portanton por Esperanto. En 1901 li skribis al Abram Kofman:
Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan … Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj. Jes, mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la hebrea demando, nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam ebla sen hilelismo, t.e. sen kreo de neŭtrala popolo
(MEH: 97).
Sed li hezitis pri la bazo por la neŭtrala popolo:
En la daŭro de kelka tempo mi havis la fortan konvinkon, ke la grupo de la unuaj hilelistoj ne devas konsisti el homoj de diversaj popoloj, sed devas prezenti grupon etnologie homogenan, kiu al siaj jam tute pretaj tradiciaj idealoj donos karakteron hilelistan kaj tiamaniere en formo de sekto kreos heredan, jam tute formitan kaj historie bazitan grupon <…> Tia grupo povas esti nur unu, nome la popolo hebrea <…> Jam pli ol ses jarojn mi konstante ŝanceliĝas pri tio, ĉu oni devas enkonduki la hilelismon antaŭe inter la hebreoj, aŭ tuj proponi ĝin al personoj de ĉiuj popoloj <…> Nur tiam, kiam mi estos decidinta por ĉiam forĵeti la ideon pri hilelismo hebrea, nur tiam mi en unu el la kongresoj esperantistaj proponos la kreadon de sekcio de diverspopolaj esperantistoj-hilelistoj
(MEH: 119,120).
La sukceso de la Bulonja Kongreso konvinkis Zamenhofon pri la dua vojo. En la januara kajero de Ruslanda Esperantisto (1906) li aperigis anonime siajn ideojn sub la titolo Dogmoj de Hilelismo kun paralelaj tekstoj rusa kaj Esperanta.
La dua Hilelismo ege diferencas de la projekto el la jaro 1901. Komparu la Zamenhofajn difinojn:
[1901] La hilelismo estas nova religia partio, kiun ni intencas fondi en la sino de la nun ekzistanta hebrea religio, se nia nuna alvoko al hebrea intelektularo trovos sufiĉan resonon en ĝiaj koroj. La hilelismo estas la sama hebrea religio, kiun donis al ni Moseo kaj kiun predikadis profetoj, sed liberigita de tiu flanka almikso, kiu siatempe estis necesa, sed kiu jam delonge fariĝis absoluta anakronismo
(MEH: 67).
[1906] La Hilelismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religio, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco. La Hilelistoj esperas, ke per konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon
(MEH: 130).
Ne plu “solvo de la hebrea problemo”, ĝi celis krei neŭtralan ponton inter popoloj kaj religioj (unue en Ruslando), simile al Esperanto — ponto inter lingvoj.
Ni ne prezentu ĉi tie la 12 dogmojn de la hilelismo (legu en MEH), sed ni nur konstatu, ke esperantistoj ne akceptis la novan doktrinon. Al neniu plaĉis ĝia talmuda nomo. Ateistoj trovis ĝin religia. Por kredantoj ĝi aspektis hereza. Neruslandanoj ne konis la ruslandajn cirkonstancojn. “Kaj ĉiuj timis, ke tiu iniciativo, kiu tuŝis rekte la tre delikatajn terenojn de religio kaj de politiko, endanĝerigus la Esperantan aferon” (Waringhien G. 1887 kaj la sekvo, pĝ. 71).
En la februara Ruslanda Esperantisto (RE) Zamenhof aperigis anoniman Aldonon al la “Dogmoj de Hilelismo”, en kiu li promesis ŝanĝi la nomon de la doktrino, permesis uzadi “en la unua tempo” gentajn nomojn por la landoj (Francio, sed ne la hilelisme neŭtrala Parizregno), kaj klarigis ke la lingvo hilelista (t.e. Esperanto) en la kunvenoj hilelistaj estas deviga nur por tiuj, kiuj ĝin bone posedas. Kaj en marto aperis la broŝuro Homaranismo.
Esperantujo restis indiferenta. En la verda gazetaro aperis neniu pozitiva kaj nur du kritikaj komentoj.
Litova romkatolika pastro Aleksandr Dombrowski (Dambrauskas) aperigis Kelkajn rimarkojn pri hilelismo en la marta RE. Laŭ li, la hilelismo estas ne supernacia kaj superreligia sed kontraŭnacia kaj kontraŭreligia, celante el ĉiuj homoj kaj nacioj fari unu neŭtrale-homan formikejon. Krome, li atentigis, ke “multlingveco kaj diversreligieco estas ne kaŭzoj, sed nur pretekstoj de militoj kaj persekutadoj”. Je la Zamenhofa respondo en la maja RE Dombrowski reagis en la junia-julia kajero. Li konstatis, interalie, ke la homaranismo estas nek religio, nek filozofia sistemo, nek morala principo, nek etika societo, kaj se ĝi estas “ponto inter ĉiu religioj”, ĝi estas ponto “tre danĝera por vojaĝantoj”.
Louis de Beaufront — gvidanto de la plej granda esperantista asocio (la franca) kaj redaktanto de la plej influa Esperanto-revuo L'Espérantiste — en la marta kajero de sia revuo, sen malkaŝi la aŭtorecon de Zamenhof, emfazis, ke pro lia rolo en Esperanto oni identigos la homaranismon kun Esperanto kaj taksos ĉiujn esperantistojn adeptoj de tiu doktrino. Krome li malkonsentis, ke “ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si”, ĉar Esperanto estas nek partio, nek religio, nek filozofio, sed “nur lingvo, kiun la homoj uzados por la entreprenoj, celoj plej diversaj kaj ofte eĉ kontraŭaj”.
Respondante al L. de Beaufront, Zamenhof unuafoje uzis la vortojn interna ideo, kiujn ni citis en la komenco.
Zamenhof intencis forĵeti la anonimecon kaj pseŭdonimecon per publika lanĉo de la homaranismo en la dua UK en Ĝenevo. Tamen Hippolyte Sebert kaj Emile Javal, al kiuj Zamenhof sendis por aprobo la tekston de sia kongresa parolado, admonis lin ne legi la duan parton de la parolado, en kiu li identigis la internan ideon de Esperanto kun la homaranismo. Zamenhof cedis. 3 aŭg 1906 li skribis al Javal: “mi elĵetos el mia kongresa parolo la lastan parton tuŝantan la homaranismon kaj mi parolos nur pri la interna ideo de la esperantismo, lasante al ĉiu klarigi al si la esencon de la ideo, kiel li volas” (MEH: 165).
Krom kelkaj personoj, neniu sciis, ke en Ĝenevo Zamenhof prezentis nur duonon de sia parolado. Tial la interna ideo, menciita en la unua parto kaj detaligita en la dua, poste ricevis tre malsamajn interpretojn. Nur en 1959 la dua parto estis publikigita. Kaj tiam finfine oni eksciis, ke post la konstato pri la duobla esenco de la esperantismo,
krom la oficiala esenco de la esperantismo, kiu estas esprimita en la Bulonja Deklaracio, la esperantismo enhavas ankoraŭ ideon internan, kiu ne estas deviga por ĉiuj, sed kiun memvole kulturas en si ĉiuj esperantistoj-idealistoj
(MEH: 173),
en la manuskripto sekvis Deklaracio de homarano, kies anonimeco malaperis nur en 1913, kiam Zamenhof estis forlasinta sian rolon en Esperantujo. Sed tio estas alia paĝo de nia historio.
Aleksander Korĵenkov (Kaliningrado, Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2006. №7 (141)