La subaj tekstoj aperis en la duobla kongres-sezona kajero de La Ondo de Esperanto. Oni povas aperigi ilin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton: La Ondo de Esperanto, 2006, №8–9.


Zamenhof en 1887Nova malnova letero 
de Ludoviko Zamenhof

Antaŭvortoj

La libro Mi estas homo (MEH) entenas pli ol 70 tekstojn de Zamenhof pri temoj sociaj, religiaj, ideologiaj. Plejparte ili estas teoriaj, sed kelkaj havas praktikan karakteron, ĉar Zamenhof, same kiel en Esperanto, en la sociaj sferoj estis ne nur teoriisto, sed ankaŭ organizanto. Tia estas, inter aliaj, lia letero al biluanoj, verkita 18 nov (30 nov, Gregorie) 1883, kiam la 23-jara Ludoviko estis studento en Varsovio kaj aktivulo en la (pra)cionista movado.

Kvankam ĉi leteron bone konas zamenhofologoj kaj tiuj esperantistoj, kiuj legis la Plenan Verkaron de L.L. Zamenhof (PVZ) eldonitan en Japanio, la nova publikigo ne estas simpla represo. Unuafoje ĝi aperas en fidinda traduko.

Ĉu la antaŭa(j) traduko(j) ne estis fidinda(j)? Nu, ja ne tute fidindaj, ĉar temis pri “tradukitaj tradukoj”.

Ĉi tiu ruslingva letero estis trovita en 1936 en la domo de biluano Ŝlomo Zalman Cukerman en Gedera (Israelo). Ĝia angla traduko aperis en la Tel-Aviva revuo Zionism (1980, №2, pĝ. 151–158), sekvis hebrea traduko (Alter Drujanov. Atestoj el leteroj pri la historio de Ĥibat Cion kaj la setligado de la Lando Israelo. Volumo 2 / Red. Ŝulamit Laskov. Tel Aviv: Instituto pri esplorado de cionismo, 1985). Ĉar la originala rusa teksto ne estis publikigita, en Esperanto aperis nur du tradukoj de la angla traduko: de William Auld (PVZ, vol. 10, pĝ. 1–7) kaj de David Mager (Israela Esperantisto, 1985, №91, pĝ. 2–8).

Ĉe la kompilado de MEH mi konvinkiĝis, ke, ekzemple, la tradukoj de Adolf Holzhaus el la rusa ne estas bonaj, kaj mi do nove tradukis ambaŭ cionismajn artikolojn de Zamenhof el Razsvet (1882) kaj atente redaktis la plurfoje represitan Holzhausan tradukon de Hilelismo (1901). Mi decidis denove traduki ankaŭ la leteron al biluanoj, sed la rusan tekston havis neniu el la kontaktitaj fakuloj. Mi do petis al Josef Ŝemer, leganto de La Ondo kaj prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo, ke li retrovu la originalon.

Se mi scius, ke mia peto kaŭzos al Josi horojn da esploroj, foreston de la laborejo, pendoladon inter arkivoj kaj bibliotekoj, kaj renkontiĝojn kun ne ĉiam komprenemaj oficistoj (sed ankaŭ kun la maljuna Ŝulamit Laskov — jes, la vivkunulino de Ĥaim Laskov, la estro de la Ĝenerala Stabo de la Defendarmeo de Israelo), mi verŝajne ne zorgigus lin… Sed Josi “atingis la celon en gloro” kaj finfine retrovis la ruslingvan manuskripton en la arkivo de la Instituto por esplorado de la juda diasporo ĉe la universitato de Tel-Avivo (dokumentaro “Cukerman”, №372) kaj sendis al Kaliningrado fotokopion de la sespaĝa letero. Halina kaj Aleksej, miaj edzino kaj filo, post longa penado sukcesis deĉifri la tekston (vi ja konas la skribmanieron de kuracistoj, krome la 19-jarcenta letero ne ideale konserviĝis), kaj al mi restis nur traduki ĝin, aldoni kelkajn notojn kaj kore danki ĉiujn, kiuj kunlaboris en la projekto.

Verŝajne mi devas aldoni kelkajn frazojn pri la ricevintoj, kies agadon Zamenhof (tute mature, ne junulece) komentas kaj kritikas, do pri biluanoj — ja ne ĉiuj konas la historion de la setligado de Palestino.
La unuaj biluanoj kun tradiciaj arabaj kapvestoj
BILU estis junulara socialisma grupo de la pracionisma movado Ĥibat Cion (Amo al Ciono). Ĝi estis fondita 21 jan 1882 en la loĝejo de Israel Belkind (1861–1929) en Ĥarjkov (Ukrainio). BILU estas hebrea akronimo de biblia frazo Bejt Ja'akov Leĥu Venelĥa (…domo de Jakob, venu, kaj ni iru”, Jes 2: 5).

Biluanoj (biluim) celis starigi en Palestino socialismajn agrikulturajn komunumojn kaj fabrikojn de diverslandaj judoj por setligi la landon. Tio estis nova, ja la antaŭa migrado de judoj al Palestino estis religie motivita (pilgrimi al Palestino kaj poste morti tie estis laŭdinda ago), kaj tiajn “revenintojn” subvenciis la monda juda diasporo, sed la biluanoj intencis vivteni sin per laborado sur la tero de la prapatroj. Poste fondiĝis grupo de BILU en Moskvo. En julio 1882 la unua bilua grupo venis al Palestino, kie la venintoj eklaboris en Mikve Israel. Anoj de la buroo de BILU (krom Belkind) iris al Konstantinopolo por trakti kun Turkio.

En novembro Belkind kun kelkaj biluanoj, malkontentaj pri la laborkondiĉoj en Mikve, dungiĝis ĉe kolonio Riŝon Lecion, fondita ĵus antaŭ la enmigro de la unuaj biluanoj. Baldaŭ reprezentantoj de barono Edmond James de Rothschild (1845–1934) aĉetis preskaŭ la tutan kolonion, kaj konfliktoj daŭris ankaŭ tie, ĝis biluanoj finfine starigis sian propran komunumon en Gedera.

Entute al Palestino venis 59 biluanoj, sed nur kelkaj restis tie ĝis la fino. La projekto fiaskis, sed la vizio pri la laboro kaj vivo en la prapatrujo fariĝis tasko de la baldaŭ fondita politika cionisma movado.

Nun en Gedera, en la domo konstruita en 1886 de biluano Elijahu Sverdlov (kuzo de bolŝevista gvidanto Jakov Sverdlov), funkcias muzeo de BILU. Konserviĝis ankaŭ la antaŭdoma sonorilo, kiu avertis laborantajn biluanojn pri atakoj de araboj kaj aliaj danĝeroj.

Kaj nun, bonvolu legi, kion efektive skribis Ludoviko Zamenhof la 18an de novembro 1883.

Aleksander Korĵenkov


Letero de L.-L.Zamenhof al la anoj de BILU

Varsovio. 18/30. XI. 1883
Karaj sinjoroj!

Pardonu min pro tio, ke mi tiel longe ne respondis vian leteron: lastatempe mi estis ege okupata kaj, ĉefe, mi havis multajn klopodojn kaj ne povis trovi eĉ unu trankvilan minuton por respondi vian leteron. Nun mi estas denove trankvila, mi povas iom ripozi kaj kun plezuro mi prenas mian plumon por iom interparoli kun vi.

La ricevo de via letero tre plezurigis min: tiam mi sentis tion, kion sentas ekzilito, ricevanta leteron el sia malproksima patrujo, mi ĝuis la belegan aspekton de la karaj lokoj, bildigitaj sur via sigelo, — sed ve, la enhavo de via letero tute ne kontentigis min. Antaŭ ĉirkaŭ du jaroj, kiam viaj delegitoj estis en Varsovio, rakontante pri la agado de via rondeto kaj varbante volontulojn, mi, malgraŭ la skeptikemo kiun donis al mi mia peza sperto, tiel entuziasmiĝis, ke en la unua minuto mi preskaŭ decidis adiaŭi mian pasintecon, neglekti la longajn jarojn dum kiuj mi preparadis min por difinita agadkampo, kaj forveturi — nur por eklabori en Palestino je du jaroj pli frue. Via estonta agado kaj ties rezulto prezentiĝis al mi en plej alloga aspekto. Kvankam mi ne revis simile al s-ro Minc pri milionoj, kiuj ŝutiĝos al la biluanoj, tamen mi longe estis konvinkita, ke la biluanoj faros grandegan servon por nia popolo malgraŭ tro malgranda subteno. Ja mi pensis: “Jen grupo da junuloj, kiuj ne devas zorgi pri edzinoj, infanoj, fratinoj kaj gepatroj, kaj kiuj do povos almenaŭ dum kelkaj jaroj tute fordoni sin por la amata afero. Tiaj homoj povas fari miraklojn: iliaj bezonoj estas minimumaj, sed ilia energio estas sufiĉe granda. El la historio oni scias, kion faris grupetoj da liberaj junuloj, dediĉintaj sin al iu afero. La plej bonaj dungitoj, provizitaj per la plej riĉaj rimedoj, ne povas fari tion, kion faras grupeto da junuloj, kiuj posedas nur dek fortajn fingrojn, sed ankaŭ klarajn mensojn kaj varmajn korojn. Vi povus ekloĝi sur dezerta roko kaj transformi ĝin en surteran paradizon per komuna laboro, per konstanta disvastiĝo eksteren, per plimultiĝo kaj per interna pliboniĝo. Kaj la roko transformiĝus en vilaĝon, kaj la vilaĝo — en potencan Romon…” Sed tio estas nur fantazioj, ĉar tute mankas eĉ ĝermoj! Vi forveturis jam antaŭ unu jaro kaj duono, sed via afero statas same kiel en la komenco. Ne, pli malbone, ege pli malbone! Tiam estis espero, tiam via afero ankoraŭ aperis al ĉiuj en plej rozaj koloroj, sed nun vi preskaŭ ĉie tute perdis ĉian fidon. Pri tio mi, bedaŭrinde, devis ĉiupaŝe konvinkiĝi: eĉ en la optimista “Kolonist” mi legis malkontenton pri vi. Laŭ mia deflanka kompreno, tio okazis pro tio, ke “bakisto komencis fari botojn”. Ve al la popolo, en kiu Aĥiloj prikantas la konkeron de Trojo, sed maljunaj Homeroj devas batali kontraŭ Hektoroj. Prefere maljunaj Bismarkoj fondu diplomatiajn kancelariojn, sed junaj Körneroj donu siajn muskolozajn brakojn al la patrujo, donu al ĝi sian fajron, sian flaman kaj konscian patriotismon! Jam la duan jaron vi estas ekster Ruslando, sed kion vi faris? Per la mono, kiun por vi uzis vi mem aŭ viaj samgentanoj, vi jam delonge povus bonege kaj ekzemplodone establiĝi kaj montri al la mondo la rezulton de via tuta laboro en la formo de modele aranĝita kolonio, sufiĉa ne nur por vi mem, sed ankaŭ por novaj kolonianoj, kiuj laŭ vi estus taŭgaj. Sed ĝis nun vi faris nenion. Kiam oni eksciis, ke grupo da inteligentaj junuloj direktiĝas al Palestino, ĉiu pensis, ke la diferencoj de ĉi tiu grupo de ĉiuj ceteraj agantoj kaj koloniantoj de Palestino estas: a) nesperteco, malgrava socia stato kaj, sekve, malgranda politika influo kaj malgranda aŭtoritateco — sed kompense b) juneca fajro kaj senlima sindono al la afero, kleraj mensoj, manko de familia ŝarĝo, kio ebligas al la homo plezure oferi siajn interesojn al la interesoj de sia komunumo, anstataŭanta por li la familion, kaj de sia popolo; noblaj junecaj ambicioj kreantaj Davidojn kaj Bar Koĥbaojn, Muciusojn Scaevolojn, Makabeojn kaj ferajn pionirojn, kiuj sen groŝo en la poŝo iris al foraj transoceanaj landoj por transformi tie sovaĝajn arbarojn en florĝardenojn kaj por altigi tie la nomon kaj forton de sia popolo; ankaŭ manko de tiuj bagatelaj ambicioj, per kiuj tiel distingiĝas nia popolo kripligita de la sklaveco, bagatelaj ambicioj kaj politikumado, kiuj devigas la homojn pereigi unu la alian per intrigoj kaj denuncoj pro “ŝíŝi” kaj “ŝlíŝi”, pro loko ĉe la orienta muro, pro regado super ĉiuj kaj pro gvidado de la afero, bagatelaj ambicioj transformantaj junulojn en Donkiĥotojn, kiuj pensas savi sian popolon per kancelariaj formalaĵoj, per diplomataj ludoj, per presado de formularoj kun frapantaj titoloj kaj diversaj sigeloj, per intertraktado kun registaroj (temas pri homoj junaj, nespertaj kaj konataj de neniu!), kaj per sendado de neinvititaj gvidantoj al kolonioj ekzistantaj kaj fondiĝantaj.

Ĉiu, kiu aŭdis pri via grupo, supozis ke ĝi havas ĉiujn menciitajn pozitivajn kvalitojn kaj neniun el la negativaj, — sed… rezultis seniluziiĝo. Kaj nun oni rigardas vin kiel vagantajn nihilistojn (ne socialistojn), kaj tiel jam iu skribis pri vi en “Kolonist”. Perditaj, perditaj estas la brilaj junaj fortoj, kiuj ŝajnis la aŭroro de la savo, nia nomo estas malhonorita, ĉar ni montris al la mondo, ke nia junularo diferencas de junularo de aliaj popoloj…

Sed vi ja povus fari ion! Se vi, same kiel ĉiuj kolonianoj, senprokraste veturus al la loko por tuj ricevi grundon sub la piedoj kaj establiĝi en difinita loko, vi kun viaj malmultaj bezonoj jam delonge povus aranĝi tion kontraŭ viaj propraj groŝoj, kiujn vi havis, kaj precipe kontraŭ la mono, kiun vi uzis por kunsidadi en Konstantinopolo, “intertrakti kun la Alta Portalo”, funkciigi grandan kancelarion ktp. Se, kontraŭ la atendo, ĉiuj tiuj rimedoj ne sufiĉus, vi povus, anstataŭ dissendi tra la mondo multajn malklarajn alvokojn kaj leterojn, predikojn kaj mensogojn, — anstataŭ tio vi povus unu fojon turni vin al iu riĉulo aŭ al la popolo kun alvoko pri tio, ke vi intencas fondi kolonion kaj ke mankas al vi certa sumo, kaj tiuokaze ĉiu volonte donus monon, ĉar ĉiu volonte subtenas nove fondatajn koloniojn, precipe tiun kolonion, kiun vi povus fondi, sed ĉiu forturnas sin de homoj, kiuj simple petas monon, ĉiam petas monon, sen difinita celo, nur por havi la eblon plu ekzisti kaj plu peti monon. Kio tiukaze estas la diferenco inter vi kaj la homoj kiuj vivtenas sin per haluka? Tio, ke ili studas la Talmudon, sed vi skribas leterojn!

Ni scias ion pri ĉiuj forveturintoj al Palestino, ni vidas rezultojn de ilia agado, pri kiu ni havas detalajn informojn, malgraŭ tio ke skribado de leteroj por ili estas nur ripozo, sed ne la ĉefa afero. Tamen ni scias nenion pozitivan pri vi, ĉar ĉiuj viaj leteroj (mi parolas [ne] nur pri tiuj, kiujn mi ricevis) konsistas el ĉiama ripetado de la samaj altaj vortoj, foje kun faktoj pri aliaj personoj kaj kolonioj, kiujn ni jam scias, sed estas neniuj faktoj pri vi mem! Nur malofte ni ekscias pri viaj diversaj rifuzoj. Ekzemple, en via lasta letero al mi estas skribite, ke Rothschild volas loĝigi 30–50 biluanojn ĉe Riŝon Lecion, sed vi rifuzis! Kion vi faris? Finfine vi ricevis la eblon stariĝi sur firma grundo, sed vi rifuzis. Kiel Riŝon Lecion ĝenus vin? Vi povus establiĝi ĉe ili tute sendepende, ĉar ĉiuokaze la komunaj devoj, kiujn vi havus rilate al la tuta kolonio, estus tute malgravaj kaj ili ne malhelpus al vi per fortoj komunaj zorgi pri fondo kaj plifortigo de via parto, kaj poste, firmiĝinte, vi povos per viaj propraj fortoj fondi plurajn koloniojn aŭ unu grandan kolonion. Se al vi ne plaĉas la interna vivo de la kolonianoj (kiuj tamen nun ĝuas ĉie pli grandan simpation ol vi), influu ilin per via bona ekzemplo, kiu efikos infekte, sed ne per paroladoj kaj riproĉoj. Ĉiam memoru, ke nun necesas multon pardoni, kaj, se ni ne volas pereigi la novan aferon kiu ankoraŭ ne firmiĝis, nia slogano nun devas esti plena unueco, reciproka amikeco kaj helpemo. Kaj kiam vi ĉesos flugadi en la aero, stariĝos sur firma grundo, kaj la popolo vidos iajn rezultojn de via laboro, tiam vi denove havos la simpation de la popolo, kiel jam delonge devus esti. Uzu ĉiujn viajn fortojn por establiĝi (en la komenco eble ĉe alia kolonio, sed kune) kaj komenci klare difinitan laboron! Forĵetu vian politikumadon kaj agu tiel, kiel devas agi grupo de junaj pioniroj. Kiel via sincera amiko, kiel via frato en la ideoj kaj aspiroj, eble kiel via estonta kamarado, mi tre petas vin pripensi miajn vortojn. Ne ofendiĝu pro la enhavo de mia letero, ĉar ĉi tiun leteron al mi diktis ne deziro aflikti vin.

Mi supozas, ke pro malagrabla impreso de mia letero vi eble ekkrios: “Jen la moralisto! Por li estas facile prediki, sed ĉu li mem jam multe da tero fosis?” Eble vi tiel ekkrios kaj konsideros vin mem jam pravigitaj. Ĉi tie, certe, ne estas loko por respondi tiajn supozatajn ekkriojn, sed mi petas vin ne kontentiĝi pri tiu maniero de reago al mia opinio. Imagu, ke ĉi tiu letero estas sendita de anonimulo, kaj pensu nur pri tio, kio estas skribita en ĝi.

Ankoraŭfoje mi ripetas mian opinion: Necesas senprokraste establiĝi surloke, forĵeti la rolon de diplomatoj, administrantoj ktp, kaj influi aliajn kolonianojn kaj logi novajn pionirojn nur per la modeleco kaj prospero de via energie prilaborata, firmigata, vastigata kaj plibonigata kolonio. Vi ne konvinkos min, ke mia opinio estas teorie erara, sed eble ĝi estas fakte neĝusta, pro tio ke ĝi fontas el nescio de lokaj kondiĉoj kaj nesufiĉa konatiĝo kun via agado, do… vi scias, ke mi kun plezuro ricevas ĉiun informon de vi, kvankam mi konfesas, ke ĝis nun min plezurigis la ricevado mem de la leteroj, sed la enhavo… preskaŭ tute mankis.

Pri nia komitato ĉi tie dume ne estas tre multaj konsolaj informoj. Kun peno ni sukcesis fari ion, tamen neniu volas labori, sed ĉiu pretas brui kaj bremsi. Efektive, laboras nur niaj studentoj kaj sinjoro Rabinoviĉ (la komitato evoluis el nia “kaso”, pri kiu mi iam skribis al vi); la komitato dume nur “kunsidas” kaj bremsas. Ni certe esperas je pliboniĝo. Nun la enspezo estas ĉirkaŭ 250–300 rubloj monate.

Mi senpacience atendas la statuton kaj la programon de via estonta agado, kiujn vi promesis. Mi estus tre ĝoja, se vi donus al mi iun eblon restarigi vian krediton ĉi tie. Ĝis nun ni scias pri vi nenion pozitivan: kiom da vi estas, ĉu vi plu konsistigas unu grupon, ĉu la laboristoj, elirintaj el BILU, havas iun rilaton al la biluaj kancelarianoj, ĉu vi havas gvidanton, elektitan de vi kaj rekonitan de ĉiuj, kie estas viaj fortoj, kiujn rimedojn vi havas, por kiuj kaj kiel estas uzata la mono sendita al vi? Ĝenerale, estas dezirinde ricevi iun raporton pri via agado (sed ne tiun raporton, kiu aperis en “Hamagid”, ĉar tiu raporto diras nenion, el ĝi ni scias nur, kion faras kelkaj personoj elirintaj el BILU, sed kion la tuta grupo faras kiel grupo?)

Via amiko,
L.M. Zamenhof

Notoj

1. Sur la sigelo estis pejzaĝo de la Judea Montaro.

2. Reprezentanto de BILU, Moŝe Minc, promesis, ke judaj kapitalistoj financos la komunumon de BILU en Palestino.

3. Preskaŭ neniu biluano havis familion. Laŭ la statuto, poste akceptita, biluanoj ne rajtis edziĝi dum tri jaroj. Tamen inter la biluanoj estis moskvaj gefianĉoj Ĥaim Ĥisin kaj Fanja Frizer, kiuj geedziĝis en Palestino.

4. “Der Kolonist” (La Koloniano). Germanlingva semajna gazeto en Kattowitz (nun Katowice en Pollando).

5. El la fablo de Ivan Krilov La kato kaj la ezoko: “Ĝi estos malfeliĉ', se bakos la botisto / kaj botojn faros la bakisto” (Krilov I. Elektitaj fabloj / Trad. S. Rublov. Antverpeno; La Laguna, 1979, pĝ. 137).

6. Körner, Karl Theodor (1791–1813). Germana poeto, aŭtoro de patriotaj kantoj. Kiel volontulo batalis kontraŭ Napoleono kaj pereis dum la milito.

7. Bar-Koĥba, Ŝimon (bar-Koziba). Gvidanto de ribelo kontraŭ Romio dum 132–135 p.K. La ribelantoj sukcesis liberigi Jerusalemon, sed romia armeo venkis ilin kaj kruele punis la venkitojn.

8. Scaevola, Caius Mucius. Romiano, kiu laŭ legendo en 507 a.K., kiam etruskoj sieĝis Romon, penetris en la etruskan tendaron por mortigi ilian reĝon Porsenna. Kaptite, li por montri sian indiferenton pri torturoj metis sian brakon en fajron kaj silentis dum ĝi estis brulanta.

9. La tria kaj la sesa (hebree). Du el la sep legaĵoj de la Sanktaj Skriboj en la sinagogo. La voĉlegado estis honorigo por la leganto.

10. Sidlokoj ĉe la orienta muro en la sinagogo, rezervitaj por gravuloj.
La emblemo de BILU
11. Citaĵo el la raporto pri BILU en la semajna hebrealingva ĵurnalo Hamagid (aŭ Ha-Maggid, t.e. Predikanto) 25 jul 1883, eldonata ekde 1856 en Lyck (tiam Prusio, nun Ełk en Pollando), poste en Berlino (1890–1892) kaj Krakovo (1892– 1903). “Alta Portalo” estas kutima eŭfemismo por la sultana registaro en Turkio.

12. Distribuado de mono, kolektita en la internacia juda diasporo, inter la judoj loĝantaj en Israelo precipe pro religiaj kaŭzoj.

13. La rilatoj de la maldekstremaj biluanoj kun kapitalisto Rothschild kaj ties reprezentantoj estis malfacilaj. Kelkajn semajnojn post ĉi tiu letero de Zamenhof, Belkind estis eksigita el Riŝon Lecion.

14. Societo de Ĥovevej Cion (Amantoj de Ciono) fondiĝis en Varsovio 18 aŭg 1883 per unuiĝo de du societoj de Ĥibat Cion kun la studenta societo Ŝeerit-Israel (Restaĵo de Izraelo), organizita de Zamenhof en 1882.

15. Rabinoviĉ, Ŝaul Pinĥas (Rabinowicz, ps. Ŝefer, 1845–1910). Juda socia aganto kaj literaturisto, sekretario de Ĥovevej Cion en Varsovio. Israel Jasinowski (1842–1917) estis prezidanto, kaj Zamenhof — ĉefo de la plenumkomitato.

16. Ĉar Ŝeerit-Israel okupiĝis plejparte pri kvestado por Palestino, ĝi estis nomata ankaŭ Ĥevrat-Govim (societo de kasistoj).

17. Temas pri la grupo de Belkind, kiu en Razsvet (1882, №48) deklaris rompon kun la buroo en Konstantinopolo. La situacio pliboniĝis, kiam Jeĥiel Miĥal Pines (1843–1913) helpe de Ĥovevej Cion aĉetis por biluanoj terenon, sur kiu en decembro 1884 estis fondita kolonio Gedera. (Ankaŭ Cukerman kaj Belkind ekloĝis tie.) 


Postvortoj

Ĉi tiu letero estas nur unu el 77 Zamenhofaj verkoj, presitaj en MEH. Pri tiaj verkoj oni diras, ke “ĉiu esperantisto devas ilin legi almenaŭ unu fojon”. Nun tio estas ebla. Prenu do la libron MEH, malfermu ĝin, ekzemple, je la 99a paĝo kaj legu:
Zamenhof. Mi estas homo«… mi estas hebreo, kaj ĉiuj miaj idealoj, iliaj naskiĝo, maturiĝado kaj obstineco, la tuta historio de miaj konstantaj bataladoj internaj kaj eksteraj — ĉiuj estas sendisige ligitaj kun tiu ĉi mia hebreeco. Mi neniam kaŝas mian hebreecon kaj ĉiuj esperantistoj tion ĉi scias; mi kun fiereco alkalkulas min al tiu ĉi tiel antikva kaj tiom multe suferinta kaj batalinta popolo, kies tuta historia misio konsistas, laŭ mia opinio, en la unuigo de la nacioj en la celado al “unu Dio”, t.e. unuj idealoj por la tuta homaro…

Se mi ne estus hebreo el la ghetto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo. La malfeliĉon de la homara disiĝo neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo el la ghetto. La necesecon de lingvo sennacia, neŭtrale homa neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo, kiu estas devigata preĝi al Dio en jam longe mortinta lingvo, ricevas sian edukadon kaj instruadon en lingvo de popolo, kiu lin forpuŝas, havas samsuferanojn en la tuta mondo kaj ne povas kun ili kompreniĝadi. Mi havas nun nek tempon, nek paciencon por detale klarigi al vi la situacion de la rusaj hebreoj, kaj la influon de tiu ĉi situacio sur mian tutan celadon kaj bataladon. Mi nur simple diros al vi, ke mia hebreeco estis la ĉefa kaŭzo, kial mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro.

Tiu ĉi ideo estas la esenco kaj celo de mia tuta vivo, la afero Esperanta estas nur parto de tiu ĉi ideo — pri la tuta cetera parto mi ne ĉesas pensi kaj revi; kaj pli aŭ malpli frue (eble tre baldaŭ), kiam Esperanto jam ne bezonos min, mi elpaŝos kun unu plano, por kiu mi jam de longe prepariĝas…»
 

(Letero de L.-L. Zamenhof al Michaux, 21. II. 1905)
La libro Mi estas homo estas aĉetebla ĉ la libroservoj de UEA, ELNA, FEL, JEI kaj aliaj grandaj libroservoj.

La Ondo de Esperanto. 2006. №8–9 (142–143)


Novaĵoj | Enirpaĝo