Zamenhof L. Mi estas homo: KovriloL.-L. Zamenhof

Mi estas homo

Serio Scio
Volumo 6

Kompilis, redaktis, komentis, enpaĝigis Aleksander Korĵenkov

Provlegis kaj korektis Halina Gorecka

Sur la kovrilpaĝo estas bildo Apoteozo (1986) de pola pentristo kaj esperantisto Zbigniew Tomanek (1912–2001). La originalon de la bildo posedas Edward Kozyra.
La bildon refotis Henryk Jankowski.

Zamenhof, Lazaro-Ludoviko
     Mi estas homo / Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2006. — 288 paĝoj. — (Serio Scio; №6).

© Sezonoj, 2006. 

Enhavtabelo


Kiel aĉeti?

Mendu ĉe la libroservoj de UEA, FEL, ELNA, JEI kaj aliaj grandaj libroservoj.

La eldonejo plenumas nur kolektivajn mendojn (ne malpli ol 4 ekzempleroj).

Vendoprezo: 24 eŭroj.

Speciale rabatita prezo por Ruslando, Pollando kaj Litovio. 


Legu ankaŭ la artikolon de Aleksander Korĵenkov Cent jaroj de la Interna Ideo (La Ondo de Esperanto, 2006, №7).

Recenzo de Walter Żelazny pri MEH aperis en La Ondo de Esperanto (2006, №10). 


Enkonduko de la editoro

Por ni, nuntempaj esperantistoj, Zamenhof estas la aŭtoro de nia lingvo. Ni ofte forgesas, ke por li mem Esperanto estis nur parto de pli grava ideo, al kiu li dediĉis sian vivon. Ĉi tiun ideon, kiu celis “unuigi la homaron en unu fratan familion”, li nur post longa hezitado proponis al la esperantistaro.

Mi estas homo (MEH) enhavas Zamenhofajn traktaĵojn, artikolojn, paroladojn kaj leterojn pri temoj ideologiaj. Komence la enhavtabelo entenis pli ol 90 tekstojn, sed preskaŭ dudek tekstoj fine ne estis aperigitaj, ĉar ili nur malmulte traktis la temaron de MEH, aŭ ripetis aliajn tekstojn, komparante kiujn oni povas sekvi la evoluon de la politika-religia kredo de Zamenhof.

Entute, en nia kolekto estas 76 tekstoj de Zamenhof kaj unu intervjuo kun li, kiuj sume donas adekvatan bildon pri la mondkoncepto de la aŭtoro de Esperanto kaj de ties ideologio.

Kvankam preskaŭ ĉiujn tekstojn pli frue eldonis Ludovikito (Itô Kanzi) en la Plena verkaro de L.L. Zamenhof (PVZ), Sezonoj decidis entrepreni novan eldonon, ĉar estas malfacile serĉi ilin en pluraj volumoj, kaj — bedaŭrinde sed neignoreble — ne ĉiu esperantisto povas aĉeti la tutan serion da libroj, kiuj kostas sume pli ol mil eŭrojn. Krome, la ĝis nun publikigitaj esperantigoj de la ruslingvaj tekstoj de Zamenhof enhavis multajn traduk-erarojn, kiujn redaktoroj ne rimarkis.

Laŭeble ni klopodis pretigi la verkojn laŭ la unue aperintaj (gazetaj) tekstoj. Kiam ne estis eble retrovi ilin, ni uzis la kolektojn de Dietterle (OV), Waringhien (LZ), Holzhaus (LZH) kaj Ludovikito (PVZ). En ambaŭ kazoj ni korektis miskompostaĵojn, sed tute ne tuŝis la tekstojn mem; ni nur unuecigis citsignojn kaj emfazojn (fakuloj rekomendis uzi kursivigon, sed ne maldensigon aŭ substrekadon). La datoj laŭas la manieron de PVZ.

En la menciitaj kolektoj, ankaŭ en la multvoluma PVZ, estis tro malmultaj notoj bibliografiaj kaj faktaj, kaj legante oni bezonis ofte konsulti zamenhofologiajn librojn aŭ la Enciklopedion de Esperanto. MEH estas la unua Zamenhofa verkaro kun sistemaj notoj, kiuj helpas kompreni la tekston. Tamen la notoj estas koncizaj (“necesaj kaj sufiĉaj”). Ni ne donas ĉi tie detalan prezenton de konkretaj historiaj realaĵoj (ekzemple: Ruslando post la murdo de Aleksandro II, la unua Ruslanda revolucio en 1905–1907, la stato de la ruslandaj kaj orient-eŭropaj judoj, pracionisma movado Ĥibat-Cion, frua cionismo, setligado de Israelo, ktp.) En la libro ne estas ankaŭ klariga artikolo pri la ideologia heredaĵo de Zamenhof — MEH nur prezentas materialon por ĝi.

Ĉi tiu libro, kiu aperas en la jaro de la centjariĝo de la Interna Ideo de Esperanto, ne povus esti pretigita sen helpo de pluraj personoj, kiuj fotokopiis tekstojn el malnovaj libroj kaj gazetoj, serĉis ilin en bibliotekoj kaj arkivoj, kompletigis notojn, provlegis kelkajn tekstojn kaj donis valorajn konsilojn pri elekto kaj prezentomaniero de la kolektita materialo.

Koran dankon al Edmund Grimley Evans (Britio), Detlev Blanke, Ulrich Lins, Ziko Marcus Sikosek (ĉiuj el Germanio); Ŝulamit Laskov, Doron Modan, Joel Raba, Josef Ŝemer (ĉiuj el Israelo); Aida Čižikaitė, Povilas Jegorovas (ambaŭ el Litovio); Rob Moerbeek, Ionel Oneţ (ambaŭ el Nederlando); Edward Kozyra (Pollando), Halina Gorecka (Ruslando), Andreas Künzli (Svislando), Irene Uffrecht-Peters (Usono) kaj al modesta samideano el Francio, kiu decidis resti anonima!

Viajn proponojn, korektojn kaj rimarkigojn por la dua eldono bonvolu sendi al la eldonejo poŝte (236039, Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando) aŭ rete.

Aleksander Korĵenkov


Notoj

1. En 1906, kiam Esperanto jam estis 19-jara.

2. Ekzemple, en MEH mankas traduko de la ruslingva Alvoko al la juda intelektularo, kiu poste aperis kiel pli ampleksa Hilelismo. Tamen aperas kvin versioj de la principaro hilelisma-homaranisma (mankas nur la “primitiva teksto”, sendita manuskripte 20 apr 1913 al Bourlet, vd. Orig3: 2575– 2581).

3. La editoro plurfoje prelegis pri la Zamenhofa ideologio en esperantistaj renkontiĝoj en diversaj landoj. Sezonoj eldonos la prelegotekston en la serio Sed ne el katedro, kun korektoj kaj aldonoj, kiuj konsideros reagojn kaj recenzojn pri MEH. Verŝajne, ĝi aperos komence de 2007.


Novaĵoj | Enirpaĝo