La suba teksto aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto. Oni povas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton: La Ondo de Esperanto, 2006, №11.


ARKONES-22

La 22aj Artaj Konfrontoj en Esperanto rekonfirmis la reputacion de ARKONES kiel la plej interesa tradicia semajnfina renkontiĝo en la Orienta Eŭropo. Tamen ĉi-jaraj Konfrontoj, okazintaj en Poznań 29 sep – 1 okt 2006, havis du novajn programerojn.

La forpaso de William Auld puŝis la organizantojn al enprogramigo de publika televideska interparolado inter sep fakuloj pri la vivo kaj verkaro de la skota poeto, kaj pri lia signifo por la Esperanta kulturo. La interparolado tute malhavis funebran aŭ formalan aspekton, kiun kelkaj antaŭsupozis, kaj multe da interesaj opinioj katenis la intereson de la publiko dum preskaŭ du horoj. La gvidanto, Zbigniew Galor, instigite de la sukceso intencas okazigi tiajn opiniŝanĝojn pri temoj kulture gravaj por la tuta Esperantujo ankaŭ en la venontaj ARKONESoj.

La dua novaĵo estis publikaj prelegoj pri lingvopolitiko en EU en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM). Post la malferma enkonduko de prof Kreglewski, vicrektoro de UAM, prelegis Małgorzata Handzlik (lingva situacio en EU), István Ertl (tradukproblemoj en EU), kaj Detlev Blanke (solvoj por la EU-komunikado). Sekvis diskuto pri internacia kaj interkultura komunikado kaj lingvistikaj prelegoj de John Wells kaj Michel Duc Goninaz.

JoMo kantas en Poznan (Fotis Andrzej Sochacki)La cetera programo estis tradicia. Partoprenantoj (228 el 22 landoj) ĉiam povis elekti ion laŭ sia gusto el du-tri paralelaj programeroj. La prelega spektro estis tre bunta: de juda muziko ĝis plena fi(k)vortaro. Pluraj eldonejoj kaj gazetoj prezentis sin, kelkaj novaj projektoj diskoniĝis, trejngrupoj laboris, libroservo funkciis…

Movadaj aferoj kutime restas marĝene de ARKONES, sed ĉi-foje ne estis tiel, kaj la diskuto pri la kongresurbo de la 94a UK preskaŭ iĝis disputo, en kiu resonis emocioj de la antaŭa primovada paneldiskuto.

La muzika programo enhavis koncertojn de Zuzanna Kornicka, Amir Hadziahmetović & Esperanto-Desperado, Georgo Handzlik kaj JoMo.

Por La Ondo la Konfrontoj alportis rekordon: 37 arkonesanoj (re)abonis la revuon. La tuta stoko da Mi estas homo (pli ol 30 ekzempleroj) rapide elĉerpiĝis — en unusemajna UK en Florenco kun dekoble pli da partoprenantoj nur 12 ekzempleroj estis aĉetitaj.

Ni revenos al Poznań post unu jaro.

AlKo

Poznań. Aleksander Korĵenkov, John Wells, Lidia Ligęza, Zbigniew Galor, Tomasz Chmielik, István Ertl kaj Ljubomir Trifonĉovski antaŭ internacia publiko interparolas pri William Auld. (Fotis Andrzej Sochacki)


Novaĵoj | Enirpaĝo