Tio ne estas mirinda, ĉar lian vivon ni konas laŭ libroj, kaj inter ili la plej legata plu restas Vivo de Zamenhof de Edmond Privat, eldonita antaŭ 86 jaroj. Facile legebla kaj emociveka, ĝi estis plurfoje reeldonita kaj tradukita.
Kvankam poste Privat povintus uzi la materialon de la Originala Verkaro (1929) kaj de la Leteroj de L.-L. Zamenhof (1948), por ĝisdatigi sian biografian romaneton, li ne faris tion, kaj baldaŭ ĉe UEA aperos la sepa eldono de la Privata teksto (feliĉe, kun aŭtentigitaj citaĵoj kaj kun komentoj de d-ro Ulrich Lins). Kaj realajn faktojn pri “Nia Majstro” ni prefere ĉerpu ne ĉe Privat, sed el aliaj fontoj, ekzemple, el la kompetenta Senlegenda biografio (1982) de Ludovikito. Oni devos posedi la verkotalenton de Privat, la “senlegendan” respekton al la faktoj de Ludovikito, kaj bonan konon de la historia fono por finfine doni al la esperantistoj interesan kaj fidindan priskribon de la Zamenhofa vivo.
Tian priskribon de la vivo de Zamenhof ni devos atendi almenaŭ kelkajn jarojn (supozeble ĝis la jubilea jaro 2009), sed danke al la eldono de Mi estas homo (MEH) ni jam havas kolekton de liaj plej gravaj ideologiaj verkoj. MEH repruvas, ke la lingvo Esperanto estis nur parto de pli granda ideo al kiu li dediĉis sian tutan vivon.
Estas evidente, ke Zamenhof direktis siajn sociajn ideojn ne tiom al la esperantistoj, kiom al la granda mondo. Tamen sen ni, la mondo apenaŭ interesiĝos pri lia ideologia heredaĵo. Evidente nur ni mem povos diskonigi ilin per diverslingvaj tradukoj de liaj ĉefaj verkoj.
Entuziasmuloj jam proponis rapide traduki kaj eldoni la tutan MEH en tiuj lingvoj, en kiuj la Unua Libro aperis. Tamen necesas konsideri, ke, unue, ne ĉiu verko de MEH meritas internacian diskonigon, kaj ke, due, estas kelkaj verkoj eksterMEHaj (ekzemple, Esenco kaj estonteco…), kiuj devos aperi en la nacilingvaj eldonoj.
La listo de la tradukotaj verkoj baldaŭ estos preta, kaj oni povos komenci tradukadon, sed antaŭ la eldono ni havos ankoraŭ unu tre gravan taskon. Ni devos enkadrigi la ideojn de Zamenhof en liatempa socia penso, klarigi ilian signifon por la nuna tempo, trovi la fontojn de lia doktrino, montri pozitivajn kaj negativajn flankojn de lia instruo. Necesos, interalie, kolekti kaj pritrakti kritikajn studojn pri la homaranismo kaj interna ideo, kiuj aperis dise en gazetaro Esperanta kaj nacilingva.
Ni ne scias, kiuj filozofiaj, sociaj kaj politikaj verkoj staris sur la librobretoj de Zamenhof, pri kiuj temoj li parolis kun neesperantistaj intelektuloj ktp. Tamen jam estas faritaj kelkaj provoj trovi parencecon de la Zamenhofa ideologio kun, ekzemple, framasonismo kaj bahaismo aŭ kun ideoj de konkretaj aŭtoroj.
Ekzemple, laŭ ruslanda filozofo kaj esperantisto Igorj Simonov, la ideologio de Zamenhof formiĝis sub influo de Vladimir Solovjov, la aŭtoro de la “tutunueco” (vsejedinstvo). Solovjov estis alte taksata de la ruslanda juda intelektularo pro kontraŭstaro al antisemitismo. Kompreneble, temas ne pri rekta ideopruntado, sed pri influo de la stilo de la soci-filozofia pensmaniero de Solovjov.
Pli rezerveme Simonov mencias influon de la juda filozofo Hermann Cohen, kiu en sia libro Die Nachtenliebe im Talmud (Amo al aliuloj en Talmudo) asertis ke Mesio venos nur post formiĝo de homgrupoj, kunvivantaj pace kaj harmonie, kiuj estos modeloj por la tuta homaro. Laŭ Cohen, la juda popolo devos esti ĉi tiu modela socio — ĉi tiu penso resonas en la frua homaranismo de Zamenhof.
Laŭ la svisa historiisto kaj interlingvisto Andreas Künzli, la Homara Religio de la franca pozitivisto Auguste Comte, povis esti nerekta modelo por la homaranismo.
La ideoj de la franca revolucio, la usona “mikspoto”, la rusa kosmismo, la kristana ekumenismo kaj aliaj estas ankaŭ konsiderendaj, tamen unue oni esploru la influon de diversaj tendencoj en tiutempa juda socia vivo.
Temas, interalie, pri asimilismo, aŭtonomismo (rajto de minoritatoj), aŭto-emancipiĝo de Leon Pinsker, politika cionismo de Theodor Herzl, kaj precipe pri la ideoj de Aĥad Haam, la ĉefa oponanto de Herzl. Ja Aĥad Haam opiniis nenecesa elmigron de la judoj, sed konsideris Palestinon nur kulturcentro de la juda diasporo, kiu ĉie havu kulturajn judajn ĉelojn sen politika karaktero. Al ĉi tiu koncepto de Aĥad Haam similas la Zamenhofa propono pri la hilelistaj temploj kaj rondoj.
Nun formiĝas grupo de kunlaborantoj pri ĉi tiu projekto, sed pliaj fakuloj pri filozofio, sociologio, religio, historio, tekstologio estas bezonataj por sistemigo kaj prezento de la Zamenhofa idearo al la mondo. Estas bezonataj bonaj tradukantoj kaj provlegantoj. Kaj, kompreneble, ĉi tiu defia projekto ne povos esti plenumita sen adekvata financado.
La defio estas granda. Baldaŭ ni vidos, ĉu en la nuna Esperantujo estas sufiĉe da intelektaj kaj financaj fortoj kaj rimedoj por digne prezenti al neesperantista publiko la mesaĝon de Zamenhof ne nur pri la solvo de la lingva problemo, sed ankaŭ pri la paca kunekzistado de diversaj popoloj, ŝtatoj kaj religioj, kaj pri la estonta unuiĝo de la homaro.
Aleksander Korĵenkov