La suba intervjuo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto. Oni povas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton: La Ondo de Esperanto, 2006, №12.


Giorgio SilferMalserena aŭtuno en Esperantujo

La Ondo de Esperanto petis profesoron Giorgio Silfer, kiu estas aktiva kaj en la kultura (literaturo, recenzado, revuo, teatro, rendevuoj, PEN, instigado ktp) kaj en la socia (Esperanta Civito) sferoj en Esperantujo, esprimi analizan opinion pri la tri aŭtunaj estingiĝoj, kiuj sekvis la forpason de Bill Auld: Ĝangalo, Fonto, Esperanto-redakcio de Radio Polonia.

Demando: La unua demando: ĉu estas hazarda koincido aŭ subita krizo de tuta sistemo?

Respondo: Nek la unua nek la dua. Sed permesu aldoni al via listo la agonion de SAT, la morton de Rok-Gazet', la pereon de la naturamika movado. Ĉio ĉi komenciĝis jam antaŭ la forpaso de la karmemora Bill Auld. La tuta jaro 2006a prezentas tre malfacilan kadron por la malnova Esperantio. Kaj ne temas pri konjunktura krizo.

Demando: Vi parolas pri “malnova Esperantio”. Mi eble konsentus pri SAT kaj Radio Polonia, sed kio pri Ĝangalo? Ĉu la unua portalo en Esperanto, ligita al la unua interreta televido, apartenis al la pasinteco? Kaj ĉu Rok-Gazet' estis maljunula entrepreno?

Respondo: Ĝangalo, kiel cetere ankaŭ Radio Polonia, situas (ilia ĉeso ne estas ankoraŭ formaligita, do mi evitas vian preteriton) teknologie en la nuna jarcento, sed sociologie en la antaŭa. Konsekvence Flávio Rebello faris pli ol unu strategian eraron. Lin iom senkulpigas la socia periferieco, kompare kun la kerno de Esperantio, kiu daŭre estas en Eŭropo. Lin iom senkulpigas ankaŭ la masakra kampanjo de Kalle Kniivilä kontraŭ ITV, kiu ricevis la mortigan baton per la decido neniom kaj neniel apogi la projekton, decido alprenita de la UEA-Komitato en Florenco. Mi menciu ankaŭ la cinikan indiferentecon de UEA-gvidantoj, komentarie pri la sorto de Ĝangalo. Rilate al Rok-Gazet' — jes, ĝi esprimis maljunecan pensmanieron, ĉar nur maljunuloj estas tiel fermitaj en si mem, por rifuzi dufoje proponon pri kunlaboro kaj eĉ financado, sen ajna kondiĉigo por la redakta linio. Kaj efektive, kiom aĝas nia amiko Martorell? Ĉu la membraro de Eurokka, faka asocio aliĝinta al TEJO, estas en TEJO-aĝo? Provoke respondante al via provoka demando, mi tute ne intencas malagnoski ies meritojn: mi simple klopodas proksimiĝi al la klarigo pri la tuta fenomeno, kiujn vi nomis “la aŭtunaj estingiĝoj”.

Demando: Ĉu vi celas diri, ke iuj iniciatoj estus povintaj savi sin, sed preferis sin mortigi?

Respondo: En la ekzamenata kunteksto, la certeco pri la suicido ekzistas nur kiam oni mensogas pri la kaŭzoj de la morto. Ekzemple en Sennaciulo aperis mensogo, kun tri subskriboj, pri la ĉeso de La Migranto, organo de TANEF: ne estas vere, ke neniu sin proponis por transpreni la produktadon de la naturamika revueto. Simple tiuj kiuj sin proponis eĉ ne ricevis respondon.

Demando: Vi aludas al Sennaciulo, kiu baldaŭ devos trovi novan redakcion kaj duonigos sian aperoftecon. Pri la ĉeso de La Migranto kaj de Rok-Gazet' vi jam diris. Kio pri Fonto? Kial tiom da gazetoj nun malaperas? Ja ne pro la konkurenco de interreto, kiel kelkaj kred(ig)as?

Respondo: Ne. Interreto eĉ helpas al la paperaj gazetoj. Sen interreto ne eblus redakti la periodaĵojn de LF-koop en Italio, Francio, Svislando aŭ eĉ Togolando, kaj eldoni ilin en Bulgario, ekzemple. Iam la murdisto de la esperanto-gazetoj estis la preskostoj. Hodiaŭ la murdisto nomiĝas Poŝto. La ekspedokostoj terure altiĝas, en epoko kiam la privataj flugoj kaj la telefono fariĝas malmulte kostaj. Al tio kupliĝas la manko de laborfortoj, la laciĝo, la maljuniĝo de la produktantoj.

Demando: Ĉu vi vidas komunan fadenon inter la diversaj estingiĝoj?

Respondo: Ili ĉiuj havas proprajn, specifajn klarigojn. La ĝenerala krizo de la kurtondaj radioj kaj la tro longa influo de homoj kompromititaj kun la “ancien régime” havas sian pezon ĉe la silentigo de Radio Polonia, Esperanto-Fako. La ĝenerala krizo de la SAT-medio havas sian pezon ĉe Sennaciulo kaj TANEF-La Migranto. Komuna fadeno estas, ke la leĝoj de la merkato komencas validi por ĉiuj. Kial Fonto perdadis abonantojn, dum la abonantaro de La Ondo de Esperanto kreskadas (eĉ malgraŭ rasisma artikolo de Komitatano Z)? Ĉu la organo de UEA aŭ la organo de SAT havus saman kvanton da abonantoj, se ili ne estus devige abonendaj fare de la societanoj? Komuna fadeno estas, ke temas pri redakcioj: de Fonto aŭ de Ĝangalo, de Pola Radio aŭ de Sennaciulo, de Rok-Gazet' aŭ de La Migranto. Konkludo: estas okazanta rapida evoluo en la interna komunikada kaj informada sistemo de Esperantio, evoluo kiu certagrade spegulas ankaŭ la transiron de finvenkisma al raŭmisma (laŭ la signifo en PIV) esperanto-mondo.

La Ondo de Esperanto, 2006, №12 (146).


Novaĵoj | Enirpaĝo