La suba komentario aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto. Oni povas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton: La Ondo de Esperanto, 2006, №12.


Vortoj de Komitatano ZDefendi la jam fositajn sulkojn

Esperantujon skuas minacanta malfondo de la Esperanto-redakcio de Pola Radio, kies sorto eble jam estas sigelita de la nova direkcio. La obskure dekstra kaj makartisme paranoja ŝtata regantaro akaparas la oficialajn informkanalojn kun decidaj paŝoj. Al la Esperanto-redakcio oni imputas komunisman influon. Ĝia estrino ja estis dungita dum la socialisma reĝimo kaj pluraj tiamaj mohikanoj plu asistas ŝin.

Ne estus perdo ne plu aŭdi propagandon de registaro, kiu estas unu el la plej mallumaj en Eŭropo kaj honto por EU, kiu kokete lekcias al aliaj pri demokratio kaj esprimlibero. Esperige ja estas, ke poloj mem ekhontas pri siaj estroj, kies populareco jam multe falis. Se la registaro tamen ne stumblos je internaj kvereloj, ŝanco pervoĉdoni pli bonan aperos nur post kelkaj jaroj.

Tamen nur parte la programoj estas registara laŭtparolilo. Ili ĉiam havis ĉefe kulturan enhavon kaj konsiderindan porcion dediĉis al Esperanto-temoj, pro kio Varsovio fariĝis la plej populara stacio inter esperantistoj. Ordinara esperantisto ja volas aŭdi en Esperanto nur pri Esperanto, ĉar pri ĉio cetera onian scivolemon saturas la nacilingvaj komunikiloj. Iom da politika liturgio estas eta ĝeno, kiun oni akceptas kiel naturan prezon. Aŭdi ne postulas aŭskulti.

Koincide kun la minaco en Varsovio konvulsias Ĝangalo kaj ĝia Internacia Televido. Kompetentaj observantoj dekomence ne promesis al ili longan vivon, ĉar la ambiciaj celoj de ilia posedanto tro malkongruis kun la deziroj de esperantistoj. Ili povis pli vaste kaj rapide sekvi la Esperantan mondon per la ŝtata Pola Radio ol per la entreprenoj de Flavio Rebelo, kiu esperis vivi el la poŝoj de esperantistoj. Rebelo mokante ignoris ĉiujn, kiuj trovis Esperantujon tro eta merkato por liaj ambicioj. Al niaj bezonoj bone respondas la pli modestaj informservoj kaj televidoj, kiujn diversaj retfervoruloj jam starigis. Eble iu el ili kreskos al io pli granda laŭ natura evoluo kaj sen monavida sintrudo.

Roman Dobrzyński trafe diris en Libera Folio pri la krizo en Varsovio: “Ni devas defendi la jam fositajn sulkojn”. Ni vere eniris stadion, en kiu ni defendu niajn atingojn kaj ne malŝparu fortojn por aŭdacaj konkeroj. Pri tio ŝajnas konscii Buller, laŭ kiu la malapero de Fonto estas pli serioza afero ol tiu de Ĝangalo. Corsetti laŭte ekmobilizis siajn rotojn kontraŭ la planoj en Varsovio. Jen bonaj signoj, sed la sulkojn devas defendi UEA, kiu estas mil membrojn malpli forta ol antaŭ kelkaj jaroj. Eble la freŝaj batoj komprenigas al ĝiaj gvidantoj, ke streboj plifortigi la pozicion de Esperanto ekster la propraj vicoj ne sukcesos, se la propraj vicoj ŝrumpas. Landaj asocioj degeneras, decaj landaj kaj fakaj revuoj malmultiĝas, libroservoj iĝas raraĵo. Ĉu pri tio diskutas la estraro aŭ ĉu ĝi plu revas konkeri EU? Komitatanojn la veraj problemoj ne interesas; anstataŭe ili faris komikan diskuton, kiel “malfermi UK eksteren”. Restas ĉiam malpli por montri eksteren.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto. 2006. № 12 (146).

La tutan kolekton de la Vortoj de Komitatano Z legu en la speciala rubriko en nia retpaĝaro.


Novaĵoj | Enirpaĝo