La decembra Ondo en la formato pdfLa Ondo de Esperanto
elektronika versio abonebla

Ekde 2007 La Ondo de Esperanto estas abonebla ne nur papere, sed ankaŭ elektronike en la formato PDF. La PDF-versio enhavas ĉiujn tekstojn kaj ĉiujn bildojn de la originala papera eldono. Sed malkiel en la papera Ondo, en la elektronika preskaŭ ĉiuj bildoj, ne nur la kovrilpaĝoj, estas kolorplenaj.

La elektronika abono por la jaro 2007 kostas 12 eŭrojn, sendepende de la loĝlando. La abonkotizojn akceptas niaj perantoj en diversaj landoj.

Por legi la revuon elektronike, oni devas havi en sia komputilo la legoprogramon Acrobat. Ĝi estas senpage elŝutebla ĉe http://www.adobe.com/products/acrobat/readstep2.html

Ĉiu abonanto en 2007 ricevos ret-poŝte siajn nomon kaj pasvorton, kiuj ne estos transdoneblaj al alia persono. Uzante ilin vi povos, en la tempo oportuna por vi, kopii al via propra komputilo la revuon. Ni strebos, ke ĝi estu preta lunde post la unua semajnfino de ĉiu monato.

Nun oni povas senpage legi kelkajn laste eldonitajn numerojn en la formato PDF. Vidu la liston de la elŝuteblaj numeroj

Ni senpage disponigos al la abonantoj ankaŭ kelkajn librojn de Sezonoj en la formato PDF.

Agrablan legadon!


Novaĵoj | Enirpaĝo