Ĉi tiu teksto aperis en la maja kajero de La Ondo de Esperanto. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2007, №5) kaj la nomon de la aŭtoro (Flo Martorell).


Esperanto en muziko: ne nur en Esperantujo

La tria parto

Parto 1 | Parto 2

Ŝajnas, ke ĉi tiu rubriko estas senfina, ĉar esperanto inspiras artistojn el ĉiuj mondopartoj, kaj, kiel vi jam konstatis, bandoj kun la nomo Esperanto ja sukcesis “preskaŭ” famiĝi. Ni ne scias pri la estonteco. Eble finfine iu Esperanto fariĝos famega bando aŭ albumo… aŭ eĉ, kiu scias, lingvo…

Myspace estas vastega ĝangala informminejo, kie eblas trovi amason da interesaj muzikaj informoj… Dankon al Sara kaj Donald pro traduka helpo. En la tria parto de via sendube plej ŝatata muzika serio ni prezentas Esperanton, !Esperanton kaj eĉ eZperanton. Tre malsamaj, ili estas prezentataj kune, ĉar, unue, temas pri muzikistoj el limregionoj, kaj due, ĉar virinoj grave rolas en ĉiu el la tri projektoj.
 

Vivanta sonĝo el Tirolo

EsperantoLa rokbandon Esperanto el Kufstein (aŭstria Tirolo) kunfondis en 2004 drumisto Bernhard Hinterndorfer kaj gitaristo Mario Edinger. Ili eksperimentis kun diversaj muzikistoj ĝis formi perfektan grupon. En 2005 kantistino Sandra Staindl aliĝis al la bando kaj alportis bonegan sonon de sia tre personeca voĉo. La kvara membro de la bando estas basisto Tobi Huber, kiu aniĝis en marto 2006. De tiam Esperanto estas kompleta kaj preta por rokumado! La muziko de Esperanto — kolora kiel la naturo kaj kiel la lingvo — ricevis multegajn influojn el roko.

Esperanto eldonis diskon Living dreams. En ĝi Sandra kantas en la germana, angla kaj hispana. Ĉu iam ankaŭ en esperanto? Nu, se iu instruos ŝin.

Por malkovri la bandon vi povas akiri la diskon Living dreams aŭ aŭskulti kelkajn titolojn ĉe http://www.esperanto-band.com/ kaj http://www.myspace.com/esperantomusic.

!Esperanto el limurbo

La bando The Reeds konsistis unue el eksaj membroj de The Pantease: Ruby Jade (kantistino/gitaristino) kaj Erik (drumisto). La alveno de Cassey (kantistino) kreis ion atentindan. Kun la aldonita en 2005 talento de Anthony (basisto) la bando reformiĝis kun nova sono kaj nova nomo — !Esperanto.

!Esperanto (Foto: B B macias)!Esperanto naskiĝis en El Paso, Teksaso, je duminuta distanco de Juarez en Meksiko. Kelkaj bandanoj havas meksikajn gepatrojn kaj parencojn. Ĉi tiu urbo estas tre bunta, ĉar ĝi estas proksima al Meksiko kaj al granda armea bazo Fort Bliss kun homoj de ĉiuj usonaj ŝtatoj. Ĉirkaŭita de Franklin montaro, El Paso estas la sola urbo en Teksaso kun montaro.

Ĉi tiu diverseco kaj miksaĵo de homoj, originoj, kulturoj kaj eĉ de la natura etoso en El Paso donis al ili la ideon de la internacia lingvo esperanto, kreita de juna Zamenhof en Bjalistoko. Jes ja! El Paso tiusence povus esti komparita al la tiama Bjalistoko. Tial !Esperanto fariĝis la nomo de la bando.

Nun !Esperanto estas registronta sian unuan disketon (EP) kiu titoliĝos provizore Honey Trap. Dum ĝi prepariĝas, eblas aŭskulti demon kaj trovi pliajn novaĵojn ĉe http://www.myspace.com/esperantorocks kaj en la paĝo de Cassey http://www.myspace.com/rubysfairy.

eZperanto el Kebekio

“Sublima, Grandioza, Brilega, Emocia…” — diras pri koncertoj de MarimuZ eĉ tiuj, kiuj ne estas fanoj de la klasika muziko.

MarimuZMarimuZ (Marie-Josée Choquette) el Granby (en orienta Kebekio, Kanado) estas talenta pianistino, kiu enskribas siajn ĝojojn kaj dolorojn sur linifoliojn.

Ŝi estas juna pianprofesoro en la kebeka konservatorio Vincent d'Indy. Ŝi realigis muzikon por du dokumentaj filmoj kaj aspiras komponi kaj aranĝi muzikon por longdaŭraj filmoj…

MarimuZEn 2006 MarimuZ eldonis sian unuan ko-diskon eZperanto. “Tiu albumo instrumenta aludas pri esperanto… temas pri tiu lingvo parolata iom ĉie en la mondo”, — ŝi klarigas.

MarimuZ diras, ke ŝiaj komponaĵoj kaj muzikaj aranĝoj estas “muzika lingvaĵo universala kiun ĉiuj povas kompreni, muziko kiu transiras la landlimojn kaj promenas ĉie…” eZperanto estas disko kinematografia kiu vekas multnombrajn bildojn ĉe la aŭskultanto. La muziko de MarimuZ en tiu disko celas melodion por ĉiuj. Ĝi estas tutsimple unika, ununura kaj aŭtenta… Same kiel en ŝiaj koncertoj, en la disko estas miksitaj harmonie kaj akorde sub orkestrado de MarimuZ instrumentoj diversaj: piano, violono, violonalto, violonĉelo, akordiono, elektra basgitaro, drumo kaj flugelkorno (buglo).

MarimuZ revas prezenti sian muzikon ĉie en la mondo, precipe ĉe sia kuza lando — Francio…

Mendu aŭ aŭskultu kelkajn muzik-verkojn de eZperanto ĉe ŝia paĝo http://www.myspace.com/marimuz, aŭ legu pli ĉe ŝia koncert-agentejo http://www.agencemcmusic.com/artistes.php?art_no=4.

plukadis por via rubriko
Flo!

La Ondo de Esperanto, 2007, №5.


Novaĵoj | Enirpaĝo