Ĉi tiu teksto aperis en la postkongresa duobla kajero de La Ondo de Esperanto. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9) kaj la nomon de la aŭtoro (Jukka Pietiläinen).
Legu pri pli fruaj Unviersalaj Kongresoj en nia kongresa rubriko.


92a Universala Kongreso de Esperanto

Jokohamo. 4–11 aŭg 2007

  • Jukka Pietiläinen. Universala kongreso en la lando de lumaj matenoj
  • Jukka Pietiläinen. La komitato uzis sian potencon en elekto de la estraro
  • Rezolucio de la 92a Universala Kongreso de Esperanto
  • Universala kongreso en la lando de lumaj matenoj

    Kongresi en Japanio, finfine, eblas diri, se konsideri la grandan nombron de japanaj esperantistoj kaj la gravan financan subtenon kiun japanoj donas al la Esperanto-movado. De la pasinta fojo en Tokio (1965) pasis jam 42 jaroj. Kial ne kongresi pli frue? Eble timigis la onidire altaj prezoj en Japanio. Tamen mi ne uzis pli da mono por ĉiutagaj aĉetoj ol en Italio pasintjare. En vendejoj eblis aĉeti suŝion kaj aliajn pretajn manĝaĵojn, nur la manko de kono de japanaj specialaĵoj limigis la elekteblon. Kaj en la kongreseja manĝejo eblis manĝi bone per mil enoj (6,25 eŭroj). Nu, helpis ankaŭ favora kurzo ĝuste dum la kongreso kaj antaŭ ĝi.

    En la kongreso estis multe da japanoj. Se kalkuli ankaŭ la dumkongresajn aliĝojn ili nombris entute 1018 el precize 1900 kongresanoj. Onidire, kelkaj japanoj aligis siajn konatojn por atingi pli grandan nombron.

    Malferma Soleno, Muzika Pauzo (http://www.k4.dion.ne.jp/~uk2007/espe/ondas/foto805/_jpeg000.htm)Japanoj vivas longe. La unua indiko pri tio estis en la inaŭguro kiam Kurisu Kei, 97-jara, parolis: li forte pledis por aĉeto de esperantaj libroj kaj menciis kiel ekzemplon la libron Resurekto de Lev Tolstoj: se esperantistoj pli aĉetus librojn, aperus pli da tradukoj. Alia ekzemplo pri maljuna japano aperis ĉe IKU-prelego de José Vergara, kiu ĝuste temis pri vivodaŭro kaj ĝiaj sociaj determinoj: laŭ Vergara gravas socia egaleco.

    Japanio prezentas por eŭropano nekutiman mondon. Unuflanke Japanio ja estas absolute moderna socio, kie ĉio funkcias. Aliflanke kelkaj praktikoj estas tute malsamaj ol en niaj kutimaj socioj: en restoracioj oni ne pagas ĉe la tablo al kelnero sed ĉe la elirejo; ankaŭ lingvaj praktikoj malsamas: mi tute ne aŭdis vorton “sajonara” (ĝis revido), sed la vorto “haj” (jes) estas uzata multe pli ofte ol en ajna eŭropa lingvo. Kaj la manĝoj: tute alispecaj ol la kutimaj eŭropaj. Krome Japanio havas strangan lokon en monda temposistemo. Ĝi situas +7 horojn antaŭ la somera mezeŭropa tempo, sed Vladivostok kiu situas okcidente, fakte havas somere horloĝon kun du horoj antaŭ la japana tempo. Sekve en Japanio matenoj estas lumaj, sed vespere mallumiĝas frue.

    Japanio estas ankaŭ stranga lingva mondo. Maksimume 2–3 procentoj el japanoj kapablas paroli angle pli ol nur kelkajn frazojn aŭ unuopajn vortojn. Eĉ iometa kono de la japana helpas multe, sed por elementaj lernantoj tio signifas konon de la parola lingvo, dum lerni la skribadon per tri alfabetoj bezonus pli da tempo. Ankaŭ latinlitere (la kvara alfabeto!) skribitaj tekstoj en la japana videblis fojfoje. Ekzemple la nomoj de stacidomoj estis ofte en du aŭ tri diversaj skriboj.

    Tamen la anglaj tekstoj kaj prospektoj mankis en pluraj turismaj lokoj, sed same mankis la nejapanaj turistoj. Dum ekskursoj apud Esperanta grupo tute ne aperis aliaj eksterlandanoj. Kial do servi ne-ekzistantajn eksterlandanojn per anglalingvaj tekstoj? Tie, kie anglalingvaj tekstoj aperis, estis ofte ankaŭ informoj en la ĉina kaj la korea lingvoj.

    Ĉiuj, kun kiuj mi parolis pri la populareco de fremdaj lingvoj en Japanio apud la angla, diris ke inter japanoj, kaj aparte inter junularo, kreskas intereso al la ĉina kaj korea lingvoj, ĉar junularo multe vojaĝas en tiuj landoj. Krome japana kulturo kaj japana lingvo furoras eksterlande, pri kio ni aŭdis prelegon de pola esperantisto, kiu eldonas japanajn bildstriojn en sia lando. La samo validas ankaŭ en Finnlando.

    Jen la kongresa temo: Okcidento en oriento: akcepto kaj rezisto. Tamen laŭ diskutoj pri la temo pli ĝuste temas pri Okcidento super oriento: akcepto vole-nevole.

    La eliranta prezidanto Renato Corsetti malfermis la kongreson, sed ne per planita parolo kiun li estis verkinta multe pli frue, sed li simple ne kapablis resti en la teksto, kiam li vidis la publikon. Do, anstataŭ falsaj profetoj li parolis pri la ponta rolo de Esperanto en rilatoj inter ne-eŭropanoj kaj eŭropanoj. Esperanto devas komenci ludi rolon en tiu ĉi kampo, do inter ĉiuj civilizacioj de la mondo. Tiel Esperanto respondos al la bezonoj de la mondo. En la mondo oni ne povas elekti kion akcepti kaj kion ne: la kulturoj estas devigataj akcepti la mondan ordon tia kiel ĝin difinis la regantoj de tiu ordo. Esperanto donas eblecon decidi, kion elekti el mondaj kulturoj.

    En “Centra Oficejo respondas” aperis nenia kritika demando. Krome al la kongresa sekretario ne venis eĉ unu demando, kio laŭ Osmo Buller indikis, ke ĉiuj estas kontentaj.

    Tamen ne mankis problemetoj. La haveblo de kongresaj poŝtkartoj estis neebla por multaj kongresanoj. Ili venas pli ne antaŭvidite ol pluvoj, diris la libroservisto Ionel Oneţ al mia demando. Eblas prognozi la venon de pluvoj, sed ne eblas antaŭdiri, kiam venos novaj poŝtkartoj. Dum kelkaj tagoj estis iom da espero ke ili eble venos fine de la semajno, tamen poste la respondo estis pli klara: ili tute ne venos.

    Krome laŭdire (mi mem ne ĉeestis) elĉerpiĝis manĝaĵoj dum la bankedo: la organizantoj pretigis manĝojn laŭ japanaj mezuroj, sed la partoprenantoj prenis ilin el memserva tablo en okcidentaj kvantoj. Se juĝi laŭ kvanto de manĝaĵoj en urbestra akcepto, eblis nur gustumeti la specialaĵojn, ne eĉ manĝeti. Ankaŭ varmego, ofte pli ol +30 gradoj kaj humideco, apartenas al problemoj, aparte por nordanoj. La kongresejo feliĉe situis nur je duminuta distanco el mia hotelo, sed pli malproksimaj kongresejoj, kie okazis teatraĵoj kaj koncertoj, restis tro foraj por mi, eble ankaŭ por aliaj kongresanoj, kiuj loĝis proksime al la ĉefa kongresejo.

    La kongreso rezultigis ankaŭ novan prezidanton de UEA, Probal Daŝgupta, kiu parolas tre filozofieme kaj kies eldiroj postulas pli grandan kulturan klerecon ol ofte klaraj kaj senproblemaj eldiroj de la antaŭa prezidanto.

    Jukka Pietiläinen

    La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9.


    La komitato uzis sian potencon en elekto de la estraro

    La komitato de UEA jam komence de la kunsido en Jokohamo havis pli bonan kvorumon ol neniam ajn en Eŭropo, konstatis ĝenerala direktoro Osmo Buller post la kontrolo de ĉeestantoj. El 57 nomumitaj komitatanoj ĉeestis 46. La ĉi-jara kunsido de komitato montris pli grandan volon de la komitato influi al la elekto kaj ne nur akcepti la elektokomisionan proponon, kiel okazis antaŭ tri jaroj en Pekino. En la aero dekomence ŝvebis ideo elekti nur sep kaj ne ok estraranojn.

    Unue, tamen, estis elekto de komitatanoj C. Jam tiam la propono de la elektokomisiono komencis kolapsi: per eta plimulto de 20 kontraŭ 19 (4 sindetenoj) la komitato decidis uzi voĉdonilon, kie ne aperis rekomendo de elektokomisiono por ses kandidatoj (entute la komitato decidis elekti 10 C-komitatanojn el 14 kandidatoj), sed kie ĉiuj kandidatoj aperis en alfabeta ordo sen rekomendoj. Tamen ĉiuj rekomenditoj (kandidatoj por la estraro kaj komitataj reviziantoj) estis elektitaj. En tiu elekto unu el la membroj de elektokomisiono, Edwige Tantin Ackermann, ricevis nur 14 voĉojn, kio indikis la malkontenton de la komitato al elektoproceduro en Pekino. Ŝi ankaŭ insistis, ke la komitatanoj uzu voĉdonilojn kun rekomendoj.

    La elekto de la estraro kaŭzis multe da diskuto, ĉu elekti nur inter la ok rekomenditaj kandidatoj, aŭ konsideri ankaŭ la aliajn tri kandidatojn (Yves Bellefeuille, Maritza Gutiérrez kaj Amri Wandel). Per klara plimulto (40-5, 3 sindetenoj) la komitato decidis elekti nur sep estraranojn (la klara celo estis ne elekti Marija Belošević, kiu antaŭ la kongreso estis forte kritikata de la kroata landa asocio). Per malpli granda plimulto (25-15, 7 sindetenoj) la komitato decidis elekti du vicprezidantojn. Malgraŭ diskuto kaj subteno por egalrajteco de ĉiuj laŭregule nomumitaj kandidatoj, la komitato ne voĉdonis ĉu uzi la voĉdonilon kiu enhavis nur rekomenditajn kandidatojn aŭ uzi voĉdonilon kun ĉiuj kandidatoj. Malklaris, ĉu tia propono estis klare farita. Krome, la ĝenerala direktoro havis nur unu specon de voĉdonilo je sia dispono (nur kun rekomenditaj kandidatoj).

    La komitato uzis grandan parton el sia unua kunsido por diskuti pri la elektoj, tiel ke la voĉdono pri la estraro okazis en sabato, sed la rezulto estis publikigita nur en lunda kunsido. La nova estraro konsistas el prezidanto Probal Daŝgupta (Hindio), vicprezidantoj Ranieri Clerici (Italio) kaj Claude Nourmont (Luksemburgio), ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak (Pollando), kaj el tri estraranoj Loes Demmendaal (Nederlando), Hori Yasuo (Japanio) kaj José Vergara (Ĉilio). La geografia disvastiĝo de la nova estraro estas preskaŭ la sama kiel tiu de la antaŭa estraro. Tamen nun ankaŭ orienta parto de Meza Eŭropo estas reprezentita.

    Eventuale tiuj, kiuj proponis la elekton de nur unu vicprezidanto celis al la ebleco havi pli da kandidatoj post kiam ne estus elektitaj sep, sed nur ses estraranoj inter kandidatoj rekomenditaj de la elektokomisiono. Inter alie Michela Lipari, kiu forte subtenis la kandidatecon de Maritza Gutiérrez (kiu kandidatis por daŭrigi en la estraro sed ne estis rekomendita), forte pledis por nur unu vicprezidanto.

    Ĉar la komitato uzis sian tempon por diskuti pri la elektoj, ne restis tempo por pluraj aliaj diskutoj. Inter alie ne estis tempo por diskuti pri la rezolucio. La diskuto tamen okazis, sed post la voĉdonado. Ne plu havis sencon diskuti, sed iuj ja volis klarigi sian kontraŭan aŭ sindetenan voĉon.

    Inter la gravaj decidoj estis ankaŭ, ke Konisi Gaku (Japanio) kaj Endre Dudich (Hungario) estis elektitaj honoraj membroj, kaj ke Asocio de esperantistoj de Taĝikio estis akceptita kiel nova landa asocio de UEA.

    Jukka Pietiläinen

    La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9.


    Rezolucio de la 92a Universala Kongreso de Esperanto

    La 92a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Jokohamo (Japanio) kun 1900 partoprenantoj el 57 landoj kun la temo “Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto”,

    Konstatinte, ke ideoj kaj influoj moviĝas ambaŭdirekte inter “Okcidento” kaj “Oriento”, sed ke pro la aktualaj neegalecoj tiu reciprokeco iĝis nevidebla,

    Konstatinte, ke tiu sama kaŭzo malhelpas ankaŭ la fluon de ideoj kaj influoj inter aziaj landoj,

    Notinte, ke tro rigidaj konceptoj pri “Okcidento” kaj “Oriento” malhelpas interlokajn dialogojn, kaj

    Notinte kun kontento, ke la 2008a jaro estas proklamita fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Jaro de Lingvoj,

    Rekomendas, ke la rilatoj inter civilizoj kaj kulturoj baziĝu ne sur konflikto sed sur interkompreniĝo, justeco kaj paco,

    Konfirmas la potencialon de Esperanto por interponti homojn de diversaj lingvoj kaj kulturoj,

    Atentigas samtempe pri la akuta neceso konsciiĝi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Esperanto-komunumo, kaj rilati kun instancoj kaj asocioj kiuj jam okupiĝas pri tiaj problemoj,

    Deklaras, ke la ekesto de regiona kunlaboro ankaŭ en Azio kaj aliaj mondopartoj estas esenca antaŭkondiĉo por la plua disvolviĝo de Esperantaj agadoj tie,

    Esprimas la senkondiĉan subtenon de la Esperanto-komunumo al vera plurlingvismo kiel rimedo por akceli unuecon en diverseco, kaj kuraĝigas esperantistojn energie labori por la plenumo de la celoj de Unuiĝintaj Nacioj por la Internacia Jaro de Lingvoj.

    La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9.


    Novaĵoj | Enirpaĝo