Ni aŭdis multajn belajn vortojn de la ĉesinta prezidanto; li predikis plurfoje pri solidareco, frateco, tutmonda paco, homa interhelpo kaj aŭspiciis ke Esperanto malfermiĝu al la mondo, vokata ludi pontan rolon inter kontinentoj, kaj ke la ĉefa celo de Esperanto estas plibonigi la mondon. Renato Corsetti, petita de la redakcio de La Ondo, kiu intervjuis lin en la julia numero, doni konsilon al nova prezidanto diris: “daŭrigu esence laŭ la instruoj kaj la ekzemplo de Zamenhof”. Do neniu renovigo. Alia prezidanto predikanta la bonon de la homaro, oldamikaj renkontiĝoj, ĉirkaŭbrakoj kiel kutime.
Oni devus minimume kalkuli ke por esti konsiderataj je nivelo ludi iun pontan rolon ni ne povas esti tro malmultaj (“kvar katoj”, — la italoj diras) kaj devus neimageble multobliĝi, fariĝi granda armeo, vera popolo kaj esti valoraj ne nur kvante sed ankaŭ kvalite kun multaj talentaj homoj.
La frateco kaj paceco de Renato Corsetti, kiun ni laŭdas kaj dankas tutkore pro la instruoj, estis ĝis hodiaŭ la forto de Esperanto sed la tempoj ŝanĝiĝis kaj tiuj sentoj povas fariĝi nun malforto, malhelpo al evoluo, al multobliĝo por ludi la rolon aŭspiciitan de Renato. Almenaŭ la realo estas tia: multaj predikoj, stagnado de la membroj. Kaj tiuj predikoj pri lingvo de la paco kaj simile alportas al movado homojn, kiuj mem estas malhelpo al disvastigo de la lingvo (se estus la malo ni ĝojus kaj ne ekzistus la problemo pri neevoluo). Se oni donas al movado stampon preskaŭ mesian, sektecan, altiritaj estas bedaŭrinde plejparte fanatikaj homoj.
Estas tempo, urĝa tempo, laŭ mi ke post belaj vortoj sekvu belaj agoj.
Renato senĉese ĉieestanta plej atente sekvas ĉiujn movojn de retaj grupoj, forflugas de listo al listo, lasante sian stampon ĉie, puŝeton ĉi tie kaj puŝeton tie, sed laŭŝajne neniam veran puŝon decidan pri nova iniciato. Sed predikanto nur mirakle fariĝas realiganto.
Iniciatoj por disvastigi la lingvon al entreprenema persono certe ne mankas, kaj ankaŭ mi povas sugesti kelkajn kiel la Trasiberia Esperanto-Vagonaro, kiun mi ne sukcesis komprenigi al iu respondeculo ricevante nekredeblajn obĵetojn, ĉar neniu komprenis ke temis pri mesaĝo grandskala ke ekzistas lingvo, kiun oni povas lerni vojaĝante al kongreso, kiel Esperanto sub Ombrelego, organizado de kursoj sur la plaĝoj de landoj kun milionoj de banantoj kaj similaj,
Renato diras, ke oni devas plibonigi la mondon per Esperanto. Ni komencu helpante la homojn plibonigi sian vivon. Ni kreu la bezonon de internaciaj rilatoj kaj de Esperanto en la senfina serio de profesiaj kaj amatoraj asocioj. Mi spertis tion, kiam antaŭ kelkaj jaroj mi proponis al ĝenerala direktoro de itala poŝta libertempa organizo (180 mil membroj!) rapidan kurson de Esperanto por leterportistoj en pluraj landoj kaj grandan amaskunvenon ĉe la fino de la kurso. La direktoro estis tre entuziasma kaj preta financi la aranĝojn kaj disponigi homojn kaj rimedojn. La respondo, kiun mi ricevis de la movado, estis bedaŭrinde senkuraĝiga kvankam ĝia engaĝo estus minimuma.
UEA stimulu per specialaj agadoj kaj per personoj aparte kleraj kaj kapablaj interesiĝon al Esperanto de politikaj partioj, lingvo-defendaj asocioj, porpacaj, medioprotektaj, kulturaj movadoj kaj lernejaj institutoj, por ke ili prenu iniciatojn favorajn al Esperanto. Estas pli kredebla, ekzemple, lingvo-defenda asocio kiu parolas pri Esperanto ol Esperanto-asocio kiu parolas pri lingvodefendo.
Oni starigu kun la landaj sekcioj kontaktpunktojn, kie oni povas ricevi praktike kaj sen predikoj informmaterialon kaj lernolibrojn. Esperantistoj estu konsiderataj ne mesiistoj sed interkulturaj perantoj, kiuj havas reton internacian de kunlaborantoj. Potencigi la servojn de la movado kiuj estas Pasporta Servo (kial ne kunlabori kun aliaj pli fortaj asocioj similaj kiel SERVAS?) kaj la Delegita Reto kaj laŭeble aktivigi ĉiujn anojn de UEA listigante ilin en la jarlibro.
Tamen por renovigi estas necese ŝanĝi iomete ankaŭ la aliron al Esperanto. Malpli da retoriko, malpli da politika engaĝiteco, kiuj altiras fideismajn personojn, kiuj estas ofte ĝuste tiuj, kiuj malhelpas disvastigon de la lingvo kaj estas la kaŭzo kial en multaj lokoj esperantistoj estas rigardataj kiel zombioj. Sed ne temas pri elpurigado. Oni simple ŝanĝu muzikon. Oni alcelu la normalan homon. Kiam vi lanĉas la mesaĝon, ke Esperanto estas la lingvo de la paco (kiel tekstas en multaj niaj informiloj), ĉu oni povas atendi ke ni konvinkas amasojn al lernado de la lingvo? Tiel fakte ne estas.
Kiu estas la valoro de tiu mesaĝo, certe ne ke kiu lernas Esperanton atingas aŭ helpas pacon. Verŝajne kelkan sukceson vi povas ricevi sed, kiel dirite kaj kiel oni konstatas, tre limigite kaj en kelkaj specialaj tipoj de medioj. Sed certe ne en amaso de normalaj, ĉiutagaj familiaj homoj. Kiam inverse vi parolas pri Esperanto kiel lingvo de amikeco, vi parolas pri io atingebla kaj interesa por ĉiuj. Unu el la plej grandaj ĉagrenoj de niaj tempoj estas soleco. Oni vivas pli longe, oni laboras malpli. Neniu skribas al vi, neniu sendas mesaĝojn. Oni volus vojaĝi, sed la lingvo! Se oni ne konas la lingvon, nur la pordisto de la hotelo estas preteta aŭskulti vin. Esperanto estas potenca rimedo kontraŭ soleco. Se vi sukcesas informi pri tio la homojn, vi ricevas la armeon por konstrui la ponton.
Esperanto prezentiĝas tre simple en si mem, sen vualoj mesiaj iaspecaj: lingvo pli simpla ol la aliaj ne apartenanta al iu lando. Sufiĉas prezenti poste la kalendaron de Esperantaj aranĝoj por konvinki sen predikoj. La mesaĝo estas simpla kaj certe krom la utilecon de la lingvo por eliri el si mem kaj koni aliajn mondojn oni perceptos ankaŭ ceterajn valorojn, kiel fratecon, sed temas pri intimaj aferoj, kiujn oni sentas kaj aprezas sed ne decas kaj ne estas konvene flirtigi kiel flagojn.
Venontjare, okaze de la jaro de la lingvoj, UEA povas lanĉi kampanjon kun temo ekzemple “Ni parolu inter ni” (ne por la paco sed por la amikeco, kiu certe ne signifas malpacon), kunlabore kun lingvaj landaj institutoj, por oferti kursojn, tekstojn ktp en pluraj lingvoj, inter kiuj estas ankaŭ nia lingvo kiu multobligos la eblecojn, aperante kune kun la aliaj lingvoj en multaj programoj kaj retejoj.
Dum la lastaj jaroj Esperanto relanĉiĝis precipe dank' al kontaktoj pere de la reto, sed mi konstatas ke multaj novuloj, kiuj esperantiĝis per www.disvastigo.it, post kelka tempo perdis intereson. Certe ne kuraĝigas novulojn oldamikaj renkontiĝoj kaj celebrado de pioniroj fare de samideanoj en bulvardo de l' krepusko. Ne profiti je la potenca helpo, kiun povas doni al Esperanto la reto, estas malsaĝe, sed la problemo estas la movado, kiu tre ofte forĵetas novulojn.
Laŭ mi estas tempo por renovigo kaj por prezidanto pli entreprenema.
Giorgio Bronzetti
La Ondo de Esperanto, 2007, № 8–9 (154–155)