Por esprimi dankon al Bronzetti, mi ĉerpas el tiu atentigo du lernaĵojn. Unue, ne restu ĉe la facilaj amikecoj, sed volonte trovu kaj plenumu urĝajn bezonojn. Portu malpeze la eventualajn sinoferojn kaj sukcesu aspekti interesaj. Due, forĝu ne nur interpersonajn amikecojn ie-tie, sed inkluziveman kaj do kreskantan amikaron. Pentru ja esperantistan bildon pri la tutsocia estonteco. Sed fidu al unuopule ŝoforataj kreskoj, ne al devigoj. Servu sentrude, kaj per tiu servado kresku ĝis tutsocia amplekso.
Malfacila tagordo, kaj pensinstiga. La inkluzivemo estas nekutima socia celo. En preskaŭ neniu lando ĝi anstataŭis la militan kaj ekonomian konkeremojn. Ni devos gimnastiki por lerni fleksi la menserojn laŭ tiu por multaj nova impulso. Mi provas ĉi tie kunfleksi kun vi iujn el la priaj muskoloj.
Nur lastatempe komencis stabiliĝi nova mondomapo de memstaraj landoj. Iuj demandoj de la koloniismo plue atendas pritrakton. Tamen jam postulas atenton demandoj postimperiaj.
En ĉiu hodiaŭa socio, nur malmultajn problemojn oni povus rigardi kiel principe solveblajn per refaro de la interŝtataj limoj sur la mapo (la milito estas nur la plej tradicia metodo redesegni tiujn limojn). Notu, ke eĉ tiuj malmultaj tradiciaj problemoj draste ŝanĝis sian aspekton.
Jes, ie-tie iuj eŭskoj aŭ ĉeĉenoj flegas la klasikan deziron secesii. Sed ĉu estas ĝenerale kredate, ke tia secesio kreos helan estontecon? Pensante pri la eŭskoj, ekzemple, oni demandas sin, kiamaniere la piza kaj bolonja procezoj povas inkluzivi ankaŭ la eŭskojn en la ekestanta Eŭropo. La interlerneja piza procezo kaj la interuniversitata, bolonja, simbolas en ĉi tiu rezonfadeno la gravecon de la edukiĝo. Kial ni tiom atentas ĝin?
Tradicie, la naci-ŝtato edukis siajn infanojn al sianacia civitaneco. Intervenoj ĝuste en tiu sfero refaras la psikan mapon de la mondo rilate la difinojn de la plenkresko. Ni troviĝas meze de granda rekonceptiĝo de la eduko. La klasika unulingva naci-ŝtato edukis en unika nacia lingvo. Tiu socia realaĵo ŝanĝiĝas — kaj samtempe aliiĝas la respondecoj de nia movado.
Lapenna iam gvidis nin kiel movadon de naciaj asocioj, kies anoj fruaĝe lernis fidele direkti unikan amon al siaj sio-muldaj hejmo, patrujo, naci' (laŭ La tagiĝo) kaj maturaĝe batalas same fidele por neŭtrala interlingvo, kiu kronos la ĝeneralan federaciismon. La epoka doktrino, kiun li inde reprezentis, ja ne renkontis verajn esceptojn ĉe Belgio aŭ Svislando. Iliaj lingvoj okupis diskretajn teritoriojn. Sed ne tiel povas funkcii la hodiaŭa Eŭropo. Ĝi ne nur bazas la ekonomion sur la libera interlanda trafiko de laboremuloj. Ankaŭ en sia remuldo de la eduko kaj de la publika sfero ĝi ekatentas etnojn ne ligeblajn al diskretaj federacieroj — inkluzive de enmigrintoj el foraj mondopartoj.
Ne nur la maljunuloj, sed ankaŭ la somalaj svedianoj, aperantaj en la fikcio de Sten Johansson, bezonas amikecon de tiu malfacila speco, kiu postulas de ni fortostreĉon. Koncepti tian somalon kiel anon de somala diasporo (memvola aŭ ne) ne helpos. Bronzetti petas de ni memremuldon. Kiel nia amikemo fariĝu karakteriza trajto sen troe streĉi niajn personecojn? Ne temas agi surbaze de vota, sinsuferiga fidelemo al altaro. Necesas kreski al tia amikado, kaj konkrete demandi sin, kiel la kresko tien povas okazi graŭ kaj ne malgraŭ la fluo de la ĉiusektora persona maturiĝo. Se ni sane kreskos, ni kapablos esti sindonaj sen ia sinvipema oferegemo.
Teo Jung iam diradis, ke Esperanto estas facila por komencantoj kaj malfacila por progresintoj. La amika sinteno estas parto de tiu malfacileco. Homo finlernanta Esperanton interalie tenas sin en la pozicio de kreanto de faciligoj. Kun Bronzetti, ni aplaŭdu tiun amikeman Renaton Corsetti, kiu insistas, ke ĉiu el ni uzu lingvaĵon maksimume amikan al koreaj aŭ indoneziaj komencantoj. Li neniam petis, ke tion farante ni martiru dentogrince. Renato evidente ĝue uzas simplajn vortojn, kaj ekzemplas por ni modelon, laŭ kiu maturaj lingvouzantoj suple manipulas la lingverojn kaj tiel esprimas gastamon al novaj enirintoj.
Bronzetti certe rimarkis, ke estas io profunde amikema en tiu vivlonga stila fideleco de Renato al facilaj, gastamaj hejmo, patrujo, naci' — io amikema en la malfacila konservado de tiu struktura diafaneco. Esperantistoj ofte aranĝas kongresojn. Ni bone scias, ke la unusemajnan restadon de nove venintaj homoj faciligas lokanoj, kiuj volontulis vivi en fortostreĉo monatojn aŭ jarojn. Ni scias ankaŭ, ke bonetosa kongreso konstatigas al la multe laborintaj gastigantoj, ke valoris la penon. Temas streĉi tiun nian kutiman, simplalingvan, kongresaranĝan manon, al la neverduloj, kiuj pro nia tro interna ideo ofte ne spertas nian donemon; temas tiamaniere finlerni nian lingvon. Mi, kiu patologie kutimas skribi malfacile, esperas finlerni ĝin kun vi.
Probal Dasgupta (Barato)
La Ondo de Esperanto, 2007, № 10 (156)
Al mi plaĉis la frazo “Oni alcelu la normalan homon”. Por alceli la normalan homon necesas unuavice ke la personoj, kiuj okupiĝas pri la informado pri Esperanto “normaliĝu”. Nuntempe homoj, kaj precipe intelektuloj, estas ĝenerale pli bone informitaj kaj sekve ankaŭ pli skeptikaj. Sed dum informado multaj aktivuloj, kiujn mi vidis kaj aŭdis, fariĝas sufiĉe fantaziemaj kaj uzas la samajn aŭ similajn argumentojn, kiujn ili aŭdis de siaj prauloj.
Mi jam plurfoje spertis, ke multaj delegitoj de UEA tute ne respondas al leteroj, eĉ se oni, laŭ la regularo, aldonas membromarkfolion. Kaj tamen dum informado ni laŭdas la delegitan reton, kvazaŭ ĝi estas io mirakla, dum ekzistas nuntempe tiom da profesiaj retoj, kiuj funkcias multe pli bone kaj fidinde ol nia kolekto da delegitoj en la jarlibro.
Pro propra sperto mi ankaŭ konstatis, ke en la adreslibro de Pasporta Servo troviĝas adresoj de homoj, kiuj ne plu volas akcepti gastojn. Ĉi somere, mi skribis al kvin adresoj en Bulgario kaj ricevis nur unu respondon. Mi jam foje dormis en cirkonstancoj, kiuj ne plu estas tolereblaj en la nuntempa socio, kaj amikoj rakontis similajn spertojn. Sed tiaj adresoj, kiuj povus forpeli novulojn por ĉiam, aperadas denove kaj denove, malgraŭ plendoj. Kaj ĝuste tiu servo ŝajnas iu el la plej fortaj argumentoj, pri kiu informantoj fanfaronas.
Jam okazis ke mi eksentis krampojn en mia ventro, kiam mi aŭdis fervorulon, kiu asertas, ke post kelkaj jaroj Esperanto fariĝos la lingvo de la Eŭropa Unio, dum en tiu sama loko la Esperanto-klubo konsistas el manpleno da maljunuloj, kiuj foje kunvenas en iom obskura kunvenejo. Ĉu tiu fervorulo efektive kredas, ke li kaj lia grupeto ŝanĝos la lingvopolitikon de EU? Per tiu ekzemplo, mi tute ne volas malaprobi la utilan informadon de Eŭroparlamentanoj kaj aliaj politikistoj, sed oni faru tion per trafaj argumentoj.
Ŝajnas al mi evidente, ke “normalaj homoj” pensas, reage al tiaj kredoj: “povraj naivuloj” kaj enpense klasifikas la Esperantistojn ĉe la revemuloj, kiuj perdis kontakton kun la realo. Same evidentas, ke tiel oni povas varbi nur homojn, kiuj estas facilkredemaj kaj englutas fanfaronaĵojn senkontrole.
Kaj tiajn asertojn iuj faras por diskonigi la lingvon, kiu permesus pli bonan komunikadon surbaze de egaleco! Mi foje havas la impreson ke iuj propagandemuloj pensas, ke ili “havas la veron”, dum la neesperantistoj estas stultaj. Sed vera komunikado nur eblas kiam partneroj sentas sin egalvaloraj. Eble multaj Esperantistoj uzas troigojn kaj falsadon por iel kompensi la ĝeneralan nerekonon de la valoro de tiu ĉi lingvo.
Malgraŭ multaj organizaj mankoj en la movado, mi tamen trovas ankoraŭ sufiĉe da motivoj por aktivi en ĝi kaj ĉiutage uzi ĝin. Por mi la allogaĵo de Esperanto estas la simpla fakto, ke la kontaktoj kun alilingvanoj pere de Esperanto estas ĝenerale pli riĉaj, pli fluaj kaj precipe pli intimaj kaj amikaj ol tiuj pere de aliaj fremdlingvoj. Se mi, dum informa laboro, parolas de homo al homo, malferme rekonas la organizajn malfortojn kaj mankojn en la Esperanto-movado, sed klare priskribas la avantaĝojn por mi, la ŝanco por havi veran kontakton kun “normala homo”, kaj akiri ties simpation kaj eventuale interesiĝon fariĝos supozeble pli granda ol per la disvastigo de mitoj.
Mi ja konscias, ke en reklamo oni sukcese uzas troigojn kaj trompojn. Sed mi havas du argumentojn por ne imiti tion. Reklamo efikas proporcie al la financaj rimedoj, kiujn ni tute ne havas. Kaj plie, la celo de Esperanto ne estas ludi la ludon de la potenco. Ni ja deziras alternativan lingvouzadon surbaze de egaleco, anstataŭ surbaze de la potenco de nacia aŭ ekonomia superforto.
Mi do samopinias kun Bronzetti ke necesas renovigo de la kontaktoj kun la ekstera mondo. Ne sufiĉas, ke la estraro de UEA estu konvinkita pri tio. Por sukcesi UEA ankaŭ gvidu tiun renovigon. Malforta punkto de la Esperanto-movado estas la manko de organiza iniciato de UEA. Mi kuraĝas formuli jenan sugeston pri informadopolitiko. UEA ne okupiĝu pri informa laboro, sed gvidu la edukadon de la informadantoj. Ekzemple: parto de la gajno de Universalaj Kongresoj estas dediĉita por Propaganda Kaso. Ĝis nun oni uzis tiun monon por plej variaj celoj, sen havi koheran politikon. Oni uzu tiun kapitalon por (re)eduki kiel eble plej multe da personoj, kiuj okupiĝas pri informado. Tio povus okazi pere de seminarioj dum Universalaj Kongresoj. Sed aldone ankaŭ okazu lokaj seminarioj. Ties gvidantoj estu indikitaj de la estraro de UEA por iom post iom akiri koherecon kaj pli da profesieco en la informa politiko. Ĉiuokaze la estraro antaŭvidu la necesan monsumon por tia konstanta agado.
Mi konscias, ke facilas verki artikolon kaj lanĉi ideojn. Kiel estrarano pri Informado de 1989 ĝis 1992 mi mem havis eblecon por realigi tiujn ĉi pensojn. Kaj nur parteton de tio, kion mi nun relanĉas, mi sukcesis realigi. Mi do honeste konfesas, ke mi konsideras la taskon, kiun mi tiam akceptis, malsukcesinta!
Feliĉe intertempe aperis Esperanto sen Mitoj de Markus Sikosek/Ziko van Dijk, kiu fariĝis furora libro. Kaj ĵus aperis Informado Praktike de la sama aŭtoro (du libroj legendaj de ĉiu, kiu okupiĝas pri informa laboro!). Mi nur povas esperi, ke sekve la nuntempa generacio de aktivuloj estas pli konscia pri la bezono je renovigo kaj do, ke la ŝanco ke ĝi realiĝu fariĝis pli granda.
Ivo Durwael (Belgio)
La Ondo de Esperanto, 2007, № 10 (156)
La agoj de esperantistoj donas rezultojn momentajn (ekzemple, renkontiĝoj) kaj daŭrajn (ekzemple, libroj). La momentaj helpas aktivigi kaj amikigi esperantistojn, la daŭraj puŝas la movadon antaŭen. En 2008 UEA festos sian centjariĝon, sed la membronombro post cent jaroj ankoraŭ ne kreskis. Diferenco kompare kun 1908 tamen ekzistas: la nuntempa Esperanto havas multe pli riĉan literaturon, libran kaj gazetan, beletran kaj fakan, dokumentan kaj turisman, multe pli riĉan vortostokon leksikografie prilaboritan, detale trakomprenitan gramatikon, multajn fakajn terminarojn, multe pli riĉan oferton de turismaj aranĝoj kaj de reta korespondado kaj en la interreto kreskas virtuala Esperantujo, tage kaj nokte disponebla al miloj da uzantoj kaj milionoj da scivolemuloj.
Ĝuste tiuj scivolemuloj juĝas la forton kaj signifon de Esperanto laŭ tio, kion ili trovas en la reto. La “mileniuloj” (gejunuloj naskiĝintaj post 1982, kiuj atingis plenaĝecon en la milenia jaro) jam preferas elektronikajn fontojn antaŭ la fontoj paperaj kaj tiu tendenco verŝajne ankoraŭ kreskos en la futuro. Esperanto-uzantoj apenaŭ multiĝos, se interesatoj ne trovos en la reto sufiĉe da aplikoj de la studota lingvo. Nun plejparto de novaj varbitoj forkuras, post kiam ili konstatas, ke la lernitaĵon ili ne povas utiligi.
Fremdajn lingvojn oni lernas ne nur por komunikado, sed ankaŭ por akirado de informoj. La interreto estas fakte tutmonda enciklopedio, en kiu oni povas ricevi informojn preskaŭ pri ĉio ajn imagebla, en diversaj lingvoj, precipe en la angla. Esperanto fariĝos por la retanoj interesa lingvo tiam, kiam ankaŭ en ĝi estos troveblaj valoraj sciaĵoj.
En 2005 la Eŭropa Komisiono publikigis alvokon, ke oni kreu en la interreto diĝitajn bibliotekojn en ĉiuj lingvoj, por konservi kaj disponigi al la vasta publiko la kulturan heredaĵon de ĉiuj nacioj. La alvoko supozas, ke en la reto aperos milionoj da libroj (kompreneble ne plu blokataj de aŭtoraj rajtoj) kaj ankaŭ bildoj, fotoj, filmoj, sonoj, simple ĉio enkomputiligebla. Universitatoj jam enkondukas la konstruadon de elektronikaj bibliotekoj kiel novan studobjekton.
Speciale gravaj ili estas por Esperanto, ĉar niaj “paperaj” bibliotekoj ne troviĝas en ĉiu vilaĝo, eĉ ne en ĉiu granda urbo, sekve plejparto de nia kulturo estas por esperantistoj (ne nur por novuloj) neatingebla, kvazaŭ ĝi ne ekzistus. La interreto povas revenigi al la legantoj la malnovan literaturon, kaŝitan en niaj muzeoj, kaj povas fari ankoraŭ multe pli. Ekzemple:
Tamen ĉio kreskas sovaĝe, nesisteme, laŭ personaj gustoj de entuziasmaj privatuloj. Multaj laboroj eĉ perdiĝas, ĉar ili estas dissemitaj tra la tuta planedo kaj dependas de unuopuloj. Mankas oficiala tutmovada pilota projekto, al kiu la retanoj povus sendi siajn laboraĵojn por konservado kaj por envicigo en komunan sistemon. Mankas movada arkivo de elektronikaj materialoj. En 2017 la virtuala Esperantujo sendube proponos al interesatoj riĉan sortimenton, sed estas demando, ĉu nur kiel pelmelon de duonbakitaĵoj fare de unuopuloj, aŭ ankaŭ kiel sisteme konstruatan institucion de UEA.
Miroslav Malovec (Ĉeĥio)
La Ondo de Esperanto, 2007, № 10 (156)
Ankaŭ mi opinias, ke oni ne argumentu nur idealisme. Mi havas penon diri al neesperantistoj, ke Esperanto plibonigas la mondon. Plibonigantoj de la mondo estas suspektindaj, bedaŭrinde. Mi preferas realismajn argumentojn, ekzemple la maljustecon de la internacia lingva ordo, la nepre necesan simpligon de la komunikado por ŝpari energion kaj monon, ktp. La internacia lingvoproblemo ekzistas, spite de la vasta uzado de la angla lingvo, ja ĝi akriĝas pro la tutmondiĝo.
Mi iom dubas, ke Probal Dasgupta provos kaj povos renovigi UEA. Ĉu li ne staras kun unu kruro en Ebura Turo? Sed entute kion povas fari honorofica prezidanto, honorofica estraro? Ankaŭ tiurilate ni estu realistoj. Post unu jaro ni scios pli.
Bruno Graf (Svislando)
La Ondo de Esperanto, 2007, № 10 (156)
Mi dum la solena fermo same pensis kaj vane serĉis en mi la fajron, kiun iamaj kongresoj postlasis en mi. Burokrateca podio, kiu eĉ ne bone estis gvidata, ĉar la nova prezidanto tute publike montriĝis malkapabla esti tia, kia kaŝiĝas sub la angla nocio leader. Mi kredas, ke ne troviĝas taŭga traduko en Esperanto, sed certe multaj legantoj komprenas la karakterizajn trajtojn de tia gvidanto, kia forkondukas homojn al celoj, kia atingas la korojn kaj flamigas ilin. Tia, ankaŭ nia nova prezidanto ŝajne ne estas. Tio malpotencigas la movadon kaj lamigas la emon aktivi. Unue li alvokis al harmonio. Bone, bone! Sed kiucele? Ĉu li ne volas batali kontraŭ lameco, burokrateco, fermiteco kaj stagnado de nia movado?
Ne plu estas granda personaro, kiun li devus movi. Sed tiu personaro indas havi bataleman prezidanton, kiu forpelas la rezignemon, kiu denove malfermas pordojn al la mondo, kiu ŝajne forgesis nin.
Kie restas la salutoj de UN kaj UNESCO? Kie restas la ĵurnalistoj? Kial la scienca vivo pere de Esperanto okazas sen surlokaj sciencistoj? Kial eĉ la Oratora Konkurso dronas sub amatoreca gvido? Kie restis la kriterioj por la juĝoj, ĉu entute ekzistis kriterioj? Kial la ĵurio ne estis antaŭe prezentita? Kial oni ne partoprenigas la aŭskultantaron kundecidi? Ktp, ktp. Pri la trompa, multekosta bankedo mi eĉ ne volas paroli. Ne estis grandaj la okcidentaj stomakoj. Estis la troa vendado de enirbiletoj! Mi do sentas la neceson por tre urĝa renovigo de nia plej ĉefa organizo UEA. Sed tiu devas komenci per estraro, kiu reprezentas la ecojn de leader. Tian estraron mi ankaŭ ĉi-jare ne vidas.
Prof. d-ro Hans Eichhorn (Germanio)
membro de UEA depost 1963
gajninto de Oratora Konkurso 1969 ktp
La Ondo de Esperanto, 2007, № 10 (156)