Ĉi tiu teksto aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto
(2008). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton
(La Ondo de Esperanto, 2008, №1).
Mi
estas kontraŭ
ununura lingvo en Eŭropo
Babilado kun EU-Komisionano pri multlingvismo
Dafydd ab Iago skribas el Bruselo
En la novembra Ondo
ni esploris la mankantan subtenon de altrangaj politikistoj de la Eŭropa
Unio al Esperanto kaj vidis, ke ankaŭ la nova EU-respondeculo pri multlingvismo,
Leonard Orban, estas tre skeptika pri la neŭtrala pontlingvo. Intervjuita
de la Brusela korespondanto de La Ondo de Esperanto, Orban ripetas
la negativajn respondojn ricevitajn de esperantistoj eĉ dum la tempo de
nur ses oficialaj lingvoj en 1958. La verda propono restas la sama: enkonduko
de la internacia helplingvo por faciligi kaj rapidigi dialogon, en reciproka
respekto de la lingvo, de la kulturo, de la digneco de ĉiu eŭropano.
Sed je ĉiu pligrandiĝo EU preferis aldoni novajn naciajn lingvojn.
Ĉu tamen estas ebleco por Esperanto en la nova
Eŭropo? Aŭ, pli modeste: ĉu troveblas EU-mono por Esperanto-projekto?
La komisionano pri multlingvismo Orban povus respondi tiun demandon kaj
povus doni direkton al la lingva politiko de la Komisiono. Orban eĉ povus
forigi la makulon de
artefariteco, en “seriozaj” kaj “eŭropaj”
medioj pri nia kara lingvo. Ĉu Esperanto rajtas ricevi financan subtenon
de EU-programoj same kiel la oficialaj EU-lingvoj? “Teorie jes, sed mi
ne povas respondi tiun demandon”, — Orban diris al mi.
Sed detalan kaj lertan respondon donis al mi oficisto
en la kabineto de Orban. “Ĉiuj lingvoj de la mondo estas allaseblaj
sub la lingva programo de la Tutviva Lernadprogramo. Tamen Esperanto estas
tre aparta, kompleksa kaj malfacila kazo. Ni ĝin ne promocias, ĉar komprenado
de aliaj kulturoj venas de la lernado de tiuj lingvoj, kiuj donas esprimon
de tiuj kulturoj”, — diris la fidata oficisto de Orban, sekvante la
oficialan sintenon de la Komisiono laŭ la piednoto de la Nova Kadrostrategio
por Multlingvismo el la jaro 2005. Bedaŭrinde, tiuj homoj, kaj eĉ
ne Orban, direktas la politikon pri la disdono de EU-subtenoj al Esperanto-projekto.
Ĉi-sube La Ondo de Esperanto interparolas
kun la EU-respondeculo pri lingvaj aferoj, Leonard Orban.
Ĉu vi pensas ke lingvoj kiel Esperanto povas esti la solvo por Eŭropo?
Ne. Mi estas kontraŭ komuna lingvo (“lingua franca”). Ni havas tiom
da lingvoj. Tio estas nia riĉeco kaj ni devas uzi la lingvojn. Mi ne pensas
ke ni bezonas alian lingvon ĉar ni jam havas multajn. Ni jam havas tre
riĉajn lingvojn.
Mi jam aŭdis Esperanton plurajn fojojn. Kompreneble, mi ne povas ĝin
paroli. Gravas ke ni promocias la lingvojn parolatajn en la Unio. Tio signifas
la oficialajn lingvojn, sed ankaŭ la aliajn. Ankoraŭfoje, mi estas kontraŭ
komuna lingvo. Ni havas tre riĉajn lingvojn kaj ni devas esti fieraj pri
niaj lingvoj. Ni devas lerni lingvojn. Mi ne pensas ke ni bezonas neŭtralan
lingvon por pli bone komuniki.
Ni nun havas eŭron — ununuran monon. Sed la intenco de EU tute ne
estas ekhavi ununuran lingvon aŭ kulturon. Ni estas fieraj pri nia heredaĵo
reprezentita per granda nombro de kulturoj kaj lingvoj. Ni volas ne nur
pluteni ĉi tiun riĉecon sed ankaŭ promocii ĝin.
Post la pligrandiĝo de EU en 2004, la lingvonombro duobliĝis, sed la
buĝeto por multlingvismo kreskis nur je 20%. Ĉu tio indikas mankon de
apogo al multlingvismo?
Ni devas esti tre praktikaj, kaj ni plutenas la kostojn je certa nivelo.
Pro tio ni tiel insistas pri novaj teknologioj por sekurigi la longedaŭran
subteneblon de la nuna lingva reĝimo. En la proksima kaj fora estonteco
la nombro da lingvoj kreskos ĝis 30 aŭ pli. Ni devas trovi vojojn, ne
nur je manaĝera nivelo, sed ankaŭ teknologie, por sekurigi la subteneblon
kaj pluteni la kostojn je akceptebla nivelo.
Ni devas esti tre singardemaj pri elspezado de la mono. Estas pli kaj
pli da petoj pri multlingvismo, kvankam, kompreneble, estas voĉoj kiuj
diras, ke estus pli bone havi komunan lingvon kaj ke tio simpligus aferojn.
Tio ne estas vera. Estas grandega plimulto por multlingvismo je nacia nivelo.
Kiom kostus nova lingvo, ekzemple la kroata?
Estas tre malfacile tion kalkuli. La tuta multlingva buĝeto kostas por
civitano ĉirkaŭ 2,40 eŭrojn. Estas ĉirkaŭ unu elcento de la EU-buĝeto,
aŭ unu miliardo da eŭroj. Tamen estas tre malfacile diri, kiom kostas
unu aparta lingvo, precipe kiam ni parolas pri novaj lingvoj. Ni dungas
homojn je konstanta bazo. Ni ne povas kalkuli eĉ por la Komisiono, sen
mencii la Parlamenton, Konsilion kaj aliajn instancojn.
Ĉu estas ŝanĝoj rilate al multlingvismo kaj lingva politiko en la nova
Traktato de la Eŭropa Unio?
Ni havas novan artikolon 2. La Unio respektos sian riĉan kulturan kaj
lingvan diversecon. Tio estas klara kaj tre grava principo de la Unio.
Sed kion tiu principo signifas en la praktiko? Ĉu ĝi povas haltigi agadojn,
kiuj minacas specifan lingvon?
Ne, sed utilas havi tian tipon de politika principo. Mi ne estas jura spertulo.
Ni havas EU-programojn, kiuj enkadrigas promociadon de regionaj kaj malpli
uzataj lingvoj. Sed estas tro frue paroli, kion ni proponos en la venonta
strategio. Ni pripensas kiel emfazi la promociadon de la lingva diverseco.
Estas bonaj bazoj por promocii kaj fortigi niajn multlingvajn politikulojn.
Tamen ni devas ankaŭ konsideri la principon de la suvereneco de Membro-Ŝtatoj.
Multaj dunganoncoj de internaciaj kaj eŭropaj firmaoj indikas, kiel
kvalifikon,
ke la kandidato estu “denaska parolanto de la angla”. Ĉu tio estas
malbona aŭ kontraŭleĝa laŭ via opinio?
La angla ne sufiĉas. Tio ne estas kontraŭ la angla. Por ekhavi bonan
laborpostenon en Rumanio, oni devas scii fremdajn lingvojn. Kun nur unu
lingvo vi ne havas konkurencan avantaĝon. Pli kaj pli da homoj, kiuj parolas
diversajn lingvojn, havas pli da ŝancoj.
La Ondo de Esperanto, 2008, №1.
Novaĵoj | Enirpaĝo