Dafydd ab IagoVide el Bruselo


Rubriko de
Dafydd ab Iago
en La Ondo de Esperanto
(jaroj 2007, 2008 kaj 2009)




Kune ekde 1957

La Eŭropa Komisiono lanĉis grandiozan programon por pliproksimigi la Eŭropan Union al civitanoj. Kiel por ĉiuj programoj de EU, la Komisiono elpensis bonegan sloganon, nuranglalingvan, kompreneble: “Together since 1957”.

Tradukite la slogano signifas “Kune ekde 1957” kaj memorigas la kvindekan datrevenon de la subskribo de la Traktado de Romo. Tiu traktado efektive signifas la komencon de la Unio kiel ni ĝin nun konas. Plie, laŭ la respondeca eŭropa gravulo Margot Wallström, la slogano “Together since 1957” sonas multe pli bone en la angla ol en la aliaj oficialaj lingvoj de la Unio.
En Romo antau 50 jaroj
Kompreneble, ne ĉiuj en Bruselo samopinias kun sinjorino Wallström. Hispana socialista deputito Carlos Carnero González eĉ konsideras ke maltaŭgas uzi sloganon en unu sola EU-lingvo, nome la angla. “La elekto de tiu slogano kontraŭas la Unian principon de lingva plureco, kiu estas unu el la fundamentaj demokrataj principoj sur kiuj estas bazitaj eŭropa integriĝo, — diris Carnero González. — Tutcerte en tempo de krizo, ne pravas diskriminacii kontraŭ lingvoj kaj tio kaŭzos perdon da fideco en la Uniaj institucioj”.

Carnero González ŝajne volas, ke ĉiuj civitanoj estu egale reprezentitaj per slogano, ne nur tiuj kiuj parolas la anglan. “Pro tio, mi sugestas anstataŭigi la sloganon per simbolo kiu reprezentus nin ĉiujn, sen lingva aŭ alia distingo”. Laŭ Carnero González la Komisiono devas respekti kaj subteni la principon de multlingvismo.

Alia deputito, kiu multe pripensas la lingvan demandon, estas maldekstrulo Erik Meijer de Nederlando. Li volas interkonsenton kun estontaj membro-ŝtatoj de Eŭropa Unio en eks-Jugoslavio por eviti, ke EU traduku kvarlingven. La lingvoj de Kroatio, Serbio, Montenegro kaj Bosnio estas ege similaj, kaj de multaj homoj estas konsiderataj kiel la sama lingvo, la serba-kroata.

“La reorganizado de la landlimoj instigis la kultivadon kaj akcentadon de lingvaj diferencoj, kiuj ekzistis antaŭ 1918. Tamen uzantoj de tiuj lingvoj ankoraŭ povas kompreni unu la alian sen interpretistoj kaj tradukistoj”, — diris Meijer. Li volas ke la Komisiono, pro la fakto ke Kroatio aliĝos al EU antaŭ la aliaj eksjugoslaviaj ŝtatoj, jam nun pripensu kion fari: “Se oni nun ne faras akordojn, tio signifos ke la kroata fariĝos aparta oficiala lingvo de EU ekde eniro, sen konsidero de ĝia proksimeco al aliaj lingvaj variantoj”.

Meijer timas ke la Komisiono, ignorante la problemon, kondukos al situacio en kiu estos tradukistoj kaj interpretistoj por la bosna, serba, kroata kaj montenegra. La sola ĝisnuna respondo de la Komisiono ne diras multe: “La Komisiono konscias pri la lingva situacio en tiuj ŝtatoj kaj agnoskas la koncernon rilate al la ebla estonta efiko pri eŭropaj tradukaj kaj interpretadaj servoj”, — diris Olli Rehn, membro de la Komisiono respondeca pri pligrandiĝo. “La Komisiono ankaŭ estas konscia pri la sentebleco de la ligo inter lingvo kaj ŝtateco. La difino de oficialaj Komunumaj lingvoj por novaj membro-ŝtatoj estas demando por alirnegocadoj”, — notis Rehn.

Dafydd ab Iago
La Ondo de Esperanto. 2007. №1 (147)


Tri novaj lingvoj

Jam nun aŭdeblas la klaraj sonoj de la bulgara, rumana kaj irlanda en la koridoroj de la Eŭropa Komisiono en Bruselo. Per tio la nombro de “oficialaj” lingvoj kreskis ĝis 23. La bulgara kaj rumana fariĝis oficialaj lingvoj post la eniro de Rumanio kaj Bulgario. La irlanda aldoniĝis post la premo de la Irlanda registaro, kiu en 1973 ne insistis pri la oficialigo de la irlanda kiel eŭropunia lingvo.

Bulgaroj kaj rumanoj nun rajtas paroli siajn proprajn lingvojn en BruseloLaŭ la Eŭropa Parlamento (EP) la oficialigo de la tri novaj lingvoj “respegulas la kulturan heredaĵon de Eŭropo kaj la principon ke ĉiuj EU-civitanoj havas aliron al dokumentoj kaj informoj en siaj propraj lingvoj. Ĝi ankaŭ signifas ke debatoj en la Parlamento aŭdeblos en tiuj lingvoj”.

Tamen en 1957 estis nur kvar lingvoj: la nederlanda, franca, germana kaj itala. En 1995 estis 11 oficialaj lingvoj — la sama nombro kiel en Sudafriko. Post la “granda” pligrandiĝo de EU en majo 2004 oficialiĝis pliaj naŭ lingvoj. Hodiaŭ ne nur 23 lingvoj estas oficialaj sed ankaŭ tri alfabetoj, nome, la latina, greka kaj cirila. Tiuj, kiuj volas redukti la traduk- kaj interpretkostojn nur trovus konsolon en la fakto ke estas malpli da lingvoj ol la 27 ŝtatoj.

Politikistoj en Bruselo ne tediĝas diri, ke paroli la propran lingvon estas esenca parto de demokratio. “Pro tio membroj de la Parlamento havas la rajton debati en iu ajn oficiala lingvo laŭ siaj elektoj. Ankaŭ ĉiuj oficialaj dokumentoj devas esti tradukitaj en ĉiuj oficialaj lingvoj. Ne-kaze la jura statuso ne povas esti garantiita. Tio devas esti respektata dum la organizado de parlamenta laboro”.

En 2005 eŭropaj lingvaj servoj tradukis 1.324.231 paĝojn kaj la kosto egalis “nur” unu elcenton de la eŭropa buĝeto. Tamen la Eŭropa Financkontrola Kortumo kritikas eŭropajn instancojn pro malŝparo de ĉirkaŭ 11 milionoj da eŭroj en la uzado de sendependaj tradukistoj. Mankas klaraj kalkuloj pri la tradukkostoj. Laŭ la Kortumo, la kosto de unu tradukpaĝo estis €194 en la Komisiono, €276 en la Konsilio, kaj nur €119 en EP. Kiel la Parlamento sukcesis malaltigi la kostojn, kvankam ili altiĝis en la Konsilio kaj Komisiono?

Laŭ raporto de EP-ano Alexander Stubb, kosto de interpretisto en EP estas ĉirkaŭ 1500 eŭrojn por unu tago. En la Eŭropa Komisiono interpretisto kostas “nur” 1000 eŭrojn tage. “La plena kosto da interprettago estas je 30% pli alta en la Parlamento ol en la Konsilio kaj Komisiono”, — diris Stubb (LOdE, 2006, №144). La kosto de interpretado en 2003 estis €57 mln en la Eŭropa Parlamento kaj €106 mln en la Konsilio, Komisiono kaj aliaj agentejoj. Plej gravas la fakto ke ĉirkaŭ 16% (€25.9 mln) de la totalaj interpretadkostoj en 2003 estis elspezitaj por nenio! EP-anoj petas interpretadon pro principo kaj poste ne aperas.

Dafydd ab Iago
La Ondo de Esperanto. 2007. №2 (148)


Altaj privilegioj mortas malrapide

Dum jardekoj ĵurnalistoj en Bruselo ĝuas privilegiojn pro tio, ke ili raportas pri la interna politiko de la Eŭropa Unio, kutime ne tre interesa por modestaj civitanoj.

La privilegioj, de malmultekostaj flugoj kaj biero ĝis gazetaraj “stud”-vojaĝoj estas eĉ nun tre bonvenaj ĉe la kolegaro. Ankaŭ laborante, la ĵurnalistoj ĝuas bonajn kondiĉojn en la Eŭropaj instancoj. Unu el la privilegioj estas lingva: ĉiumerkrede dum la semajna gazetara konferenco estas interpretado en ĉiujn 24 lingvojn. Ofte, la interpretistoj laboras por neniu, ĉar kial aŭskulti interpretadon, kiam ĉiuj uzas la anglan aŭ, ĉiam pli malofte, la francan?

Jhurnalistoj alkutimighis ne nur je kosta interpretado sed ankau je senpaga pretigo de dokumentoj multlingvePro tio ke la privilegioj estas tiom bone fiksitaj en la mensoj de la ĵurnalistoj, estis nekredeble, ke la nuna prezidanto de EU, Germanio, ne sekvis la tradicion. Alparolante la Eŭropan Parlamenton, Angela Merkel uzis la germanan, kaj ŝia gazetara servo, je kosto de la germana impostpaganto, disponigis tradukon en la franca kaj angla kiel “kutime”. Kompreneble la ĵurnalistoj ankaŭ disponis — je kosto de ĉirkaŭ 1000 eŭroj po lingvo al la Eŭropa impostpaganto — pri interpretado en ĉiuj 24 oficialaj lingvoj. Tamen kiu freneze skribus interpretadon, kiam disponeblas facile kopipreta teksto? Tial la Internacia Asocio de Ĵurnalistoj alportis “gravan” problemon al la atento de la germana ambasadoro en Bruselo, Doktoro Wilhelm Schönfelder.

“La franca kaj angla versioj estis je la dispono de la ĵurnalistoj en la Strasburga gazetara ĉambro nur post 24 horoj, sed tio estis tro malfrue”, — klarigis al la germana ambasadoro Lorenzo Consoli, prezidanto de la Asocio. Consoli, itala membro de la malnova lernejo de ĵurnalistoj, longe loĝas en Bruselo. Li neniam lernis la germanan aŭ la lokan lingvon, la nederlandan, kaj prefere komunikas france. “Ni volas substreki, ke la komplikeco de la prezentado, malgraŭ la bonaj laboroj de la parlamentaj interpretistoj, malfaciligis taksadon de la subtileco de la prezentado”. Consoli prezentis aliajn okazojn, kiam la germana prezidanto de EU ne ĝustatempe aŭ eĉ tute ne disponigis tradukon. “Tiuj incidentoj ŝajnas kontraŭi bone starigitan tradicion sekvitan de ĉiuj antaŭaj prezidantecoj, inkluzive de la antaŭaj germanaj”. Consoli esperas ke la “problemoj” ne ripetiĝos.

“Mi tre bedaŭras la malfacilaĵojn, kiujn la membroj de la internacia gazetaro devis alfronti dum la unuaj tagoj de la germana prezidanteco de la Eŭropa Konsilio pro tio ke ne ĉiu informo disponeblis en la franca kaj la angla ekde la komenco”, — respondis ambasadoro Schönfelder, ne sen humoro. “Ni prenis zorgan noton de viaj praktikaj rimarkoj. Ĉi-momente, ĉiuj proceduroj estas reviziataj, evoluigataj kaj, se necese, ŝanĝataj por sekurigi ke ĉiu informo estos disponebla en la tri lingvoj tiom rapide kiom eblas”.

Dafydd ab Iago
La Ondo de Esperanto. 2007. №3 (149) 


Leonard Orban: Nova respondeculo pri lingvoj en Eŭropo

Leonard OrbanLaŭ la nova respondeculo de la Eŭropa Komisiono (EK) pri multlingvismo, rumano Leonard Orban, Eŭropo ne atingos siajn celojn rilate al la ekonomio kaj renovigo sen plene agnoski la valoron de multlingvismo.

Orban, kiu dum la unuaj monatoj de sia nova vivo en Bruselo devis multe peni por konvinki, ke li faros ion “gravan”, parolis dum la Eŭropa Komerco Pinto-kunveno (EBS) en marto.

“La esploro montras ke la multlingvisma ero de entreprenado ne povas esti subtaksita. Multaj entreprenoj celas translandliman komercon kaj multe pli devas tiel pensi. Esploro montras rilaton inter eksportoj kaj produktiveco. Sed esploro pri kial firmaoj ne aktivas sur fremdaj merkatoj ankaŭ distingas malbonajn lingvajn konojn kiel bariero al kresko”, — diris Orban.

Orban profitis de la invito al EBS, iaspeca provo kopii la formaton de la altetaksata svisa komercrendevuo Davos, por longe paroli pri la graveco de lingvoj. Efektive Orban ankaŭ estas praviganta sian grandiozan salajron — tridekoble pli altan ol la averaĝa salajro antaŭ impostoj en Rumanio.

Tamen Orban pravas. Laŭ freŝa studo de EK pri preskaŭ 2000 eksportantaj firmaoj, 11% de la intervjuitoj diris, ke ili perdis kontrakton pro la manko de lingvaj konoj. Laŭ la studo, la averaĝa kosto po firmao estis 325 mil eŭroj dum trijara periodo. “Estas signifa ebleco por malgrandaj firmaoj kreskigi eksportojn, se ili investus pli en lingvoj kaj evoluigus lingvan strategion”.

La studo de la Komisiono ankaŭ montris ke kvankam la angla dominas, kiel “komuna lingvo” por internacia komerco, ankaŭ aliaj lingvoj gravas. Ĉirkaŭ kvarono de la intervjuitoj sentis bezonon je plibonigo de lingvaj konoj en la germana, franca, hispana aŭ rusa. Aliaj bezonas neeŭropajn lingvojn — la ĉinan, araban kaj urduan.

“Malgrandaj firmaoj, ne mem investante en lingvan trejnadon, preferas ke edukad- kaj trejnadsistemoj donu al homoj bonajn lingvajn konojn. Aŭ ili dungas homojn kun la necesaj lingvoj, — diris Orban. — Tamen la raporto montras, ke ĉi tiu aliro ne solvos la problemon”. Pro tio Orban volas instigi al “vigla” debato — por granda konferenco. “Ni devas sekurigi, ke niaj edukad-sistemoj donu al junaj homoj la lingvajn konojn kiuj ebligos ilin plene profiti de Eŭropaj eblecoj en komerco kaj dungiĝo”, — diris Orban. La Komisiono argumentas ke jam nun pli ol duono da eŭropanoj “parolas” alian lingvon.

Dafydd ab Iago
La Ondo de Esperanto. 2007. №4 (150)


Komenci interregistaran diskuton

Dušan Čaplovič, slovaka vicĉefministro, skribis 26 mar 2007 longan leteron al ĉiuj ministroj de eksterlandaj aferoj kaj al ministroj de Eŭropaj aferoj de membraj kaj kandidataj ŝtatoj de la Eŭropa Unio (EU), kaj al la membroj de la Eŭropa Komisiono.

Dushan ChaplovichLaŭ Čaplovič, la nuna diskutoperiodo pri la estonteco de Eŭropo, sekvinta post la negativa referendumo pri la EU-konstitucio en Nederlando kaj Francio, koncentriĝis sur politikaj kaj instituciaj demandoj. “Tamen, la problemo de politiko pri lingvo kaj kulturo notindas pro sia malĉeesto”, — rimarkis Čaplovič kaj atentigis pri graveco de lingvo, eĉ pro pure ekonomia vidpunkto.

Vicĉefministro Čaplovič respondecas en Slovakio pri sciobazita societo, Eŭropaj aferoj, homaj rajtoj kaj minoritatoj. Li skribis en la angla lingvo ĉar “ĝi estas nuntempe la plej vaste komprenata lingvo en EU” kaj ĉar li kredas ke “la urĝo kaj bezono por efikeco de nia laboro postulas, ke nia subteno por multlingvismo ne malrapidigu nian funkciadon”. Čaplovič havas plurajn demandojn pri la “ofte malklaraj” lingvaj rajtoj. Ĉu ĉiuj oficialaj lingvoj estas egalaj? Kiam kaj kial la pivotaj tekstoj ne ĉiam haveblas en ĉiuj lingvoj? Kiel efike kaj kiom egale funkcias interpretado? Ĉu la EU-lingvosistemo egale bone servas ĉiujn ŝtatojn-membrojn? “La sperto de la novaj ŝtatoj-membroj de EU konfirmas, ke ofte ne”, — respondas Čaplovič al siaj propraj demandoj.

Čaplovič ne menciis Esperanton. Tamen li emfazis, ke la uzo de unusola etna lingvo favorigas kelkajn (anglalingvajn) landojn kaj klare malfavorigas la malgrandajn lingvojn. Čaplovič citis el la raporto de svisa profesoro François Grin, publikigita en oktobro 2005 (http://cisad.adc.education.fr/hcee/documents/rapport_Grin.pdf). Laŭ Grin, la dominado de la angla lingvo en Eŭropo kaŭzas grandegajn kaj daŭrajn financajn transsendojn al du ŝtatoj-membroj: po ĉ. 17 miliardoj da eŭroj jare al Unuiĝinta Reĝlando, kaj proksimume po 4% de tio al Irlando. “Tiom grandegaj financaj transsendoj kaj eblaj minacoj al niaj naciaj lingvoj pro kreskanta dominado de unu lingvo ĉe EU-nivelo, certe meritas nian atenton”, — vicĉefministro Čaplovič atentigis siajn Eŭropajn kolegojn.

“Estas klare ke Eŭropo bezonas efikan kaj egalecan komunikadon. Hodiaŭ ni vidas ke EU sukcese progresas en la ekonomiaj kaj sekurecaj kampoj, — daŭrigas Čaplovič. — Tamen, la tuta kompleksa problemo, lingvo-politiko, kiu estas gravega por plua Eŭropa integriĝo, ankoraŭ ne estas priatentita”. Laŭ Čaplovič, la Konstitucia Traktato ne sufiĉe kovras la problemojn de EU-komunikado spite al la klopodoj de pluraj neregistaraj organizoj.

Laŭ Čaplovič, EU ekfaris nur kelkajn paŝetojn al vera lingva politiko. Li notas ke la Eŭropa Komisiono komencis engaĝi sin pli aktive pri analizado de lingvo-politikaj problemoj kaj elpensi strategiojn por certigi lingvorajtojn, ekzemple, per studo pri kreado de Eŭropa Agentejo por Lingva Diverseco. Čaplovič ankaŭ laŭdas la laboron de komisionano Ján Figeľ, kiu en novembro 2005 prezentis planon pri La Nova Eŭropa Kadra Strategio por Multlingvismo. Ankaŭ gravas, ke ekde 1 jan 2007 EU havas komisionanon kiu respondecas nur pri multlingvismo — Leonard Orban (Rumanio).

Čaplovič substrekas la gravecon de la agado en ŝtatoj-membroj kaj en EU-institucioj por plifortigado de lingvo-diverseco. Li notas, ke plendoj de Eŭropaj civitanoj povas efiki pri lingva uzado en Bruselo. Ekzempla estas la decido de Eŭropa Rajtprotektanto, ke la Konsilantaro rekonsideru la lingvoreĝimon por prezidantaj retpaĝaroj, identigas malbonan administradon kaj lingvan diskriminacion. “Se ni dezirus pliproksimigi la Eŭropan Union al ĝiaj civitanoj, estas klare ke ĉiu prezidanteco de Konsilantaro de Ministroj uzu la oficialajn lingvojn de ĉiuj EU-civitanoj. Oni produktas la Komisionan retpaĝaron en 23 lingvoj — kial la Konsilantaro uzu malpli?” — demandas Dušan Čaplovič.

Kvankam Čaplovič ne menciis Esperanton, li atentigis pri la konferenco “Perspektivoj de Lingvo-politiko kaj Lingvaj Rajtoj en EU” (Bratislavo, novembro 2006). Li sugestis ke la raporto de la konferenco povas esti konsiderata kiel kontribuo al la diskuto pri la estonteco de Eŭropo fare de Slovakio kaj la aliaj Viŝegradaj landoj. Laŭ li, la konferencaj konkludoj povus instigi pluan pripensadon je naciaj kaj Eŭropa niveloj. “Venis tempo komenci interregistaran diskuton pri la lingvopolitiko en EU, komence je nivelo de ekspertoj… Mi forte kredas, ke spite al la kultura kaj lingva divers-konsisteco de EU ŝtatoj-membroj, ni povos progresi al la celo de lingva demokratio”, — li konkludas.

Dafydd ab Iago
La Ondo de Esperanto. 2007. №5 (151)


Esperanto en Eŭropa Parlamento

En granda ceremonio okaze de la 50-jariĝo de la Roma traktato, fondinta la Eŭropan Komunumon, nobelpremiito Selten propagandis Esperanton.

Alparolante grandan aŭskultantaron en la Eŭropa Parlamento, Reinhard Selten, kiu ricevis la premion por sia kontribuo al ekonomiko en 1994, revuis la grandajn paŝojn en Eŭropo al ekonomia integriĝo.

Reinhard Selten“Daŭris tre longe, sed fundamentaj ŝanĝoj estas politike plenumitaj. Multon oni longe rigardis neebla, ekzemple la Monan Union”, — diris Selten la 9an de majo, je la Eŭropa Tago. Selten troviĝis inter 13 nobelpremiitoj, invititaj por festi la Eŭropan Tagon.

Kvankam Eŭropo montris mirindan progreson al ekonomia integriĝo, ĝi malsukcesis fortigi la eŭropan identecon pro lingvaj baroj. “Necesas stimuli la ekeston de pli forta eŭropa identeco. La eŭropanoj devas lerni senti sin unuavice kiel eŭropanoj, — argumentis Selten en la ĉefsalono de la Eŭropa Parlamento. — Grava malhelpaĵo sur la vojo al pli forta eŭropa identeco estas la lingvaj baroj ene de Eŭropo. Tiu lingvoproblemo postulas solvon. La superrego de unu nacia lingvo ne povas esti la solvo. En la longa daŭro nur neŭtrala solvo estas akceptebla. Neniun nacion ni rajtas malavantaĝigi”.

“Facile lernebla planlingvo, kiel Esperanto, ebligas neŭtralan solvon de la lingvoproblemo. Duan fremdlingvon oni lernas multe pli facile ol la unuan. La dualingva efiko estas tiom forta, kaj Esperanto tiom facila, ke estas pli favore unue lerni Esperanton kaj poste nacian fremdlingvon, ol nur tiun fremdlingvon solan. Tio estas science pruvita per lernejaj testoj, — aldonis Selten kaj daŭrigis: — Unue kelkaj landoj povos fari traktaton pri lerneja instruado de Esperanto. Poste oni povos vastigi tiun traktaton al aliaj landoj. La vojon de traktatovastigo oni plurfoje iris sukcese, ekzemple pri la Schengen-Traktato kaj la Mona Unio”.

Franca aktivulo Henri Masson trovis kelkajn kuriozaĵojn en la gazetara komuniko koncernanta la akcepton de 13 Nobelpremiitoj. «Unue, la diverslingvaj versioj de la raporto pri tio malsimilas kaj, en la angla, kutime konsiderata kiel “referenca” lingvo, oni povas legi, ke la “big supporter of Esperanto” [granda subtenanto de Esperanto] estas ne Reinhard Selten, sed Martinus Veltmann», — rimarkis la atentaj okuloj de Masson. Veltmann estas fama fizikisto.

Laŭ Masson ne temas pri eraro de la prezidanto de la Parlamento Hans-Gert Pöttering. La mencio, en la enkonduka parolado de Pöttering, pri “granda subtenanto de Esperanto” por alia persono ol Selten, aperis en la angla komuniko, sed ne en la franca.

La parolado de Selten provokis vivan interŝanĝon de opinioj inter esperantistoj. Anton Oberndorfer de Aŭstria Esperanto-Movado, plene konsenta kun la argumentoj de Selten, atentigas pri “necesa” kondiĉo por ke Esperanto estu akceptata de la homoj. “Esperanto devas alporti simpation, do necesas homoj kiuj radias simpation kiam ili parolas en Esperanto. Ili tiel fariĝos simpatiportantoj por la lingvo. Ĝuste se temas pri enkonduko de lingvo, la sciencaj argumentoj povus esti trafegaj, sed se mankus simpatio, la plej bonaj argumentoj ne helpas”, — opinias Oberndorfer.

“Kaj se temas pri simpatio, junaj belaj virinoj taŭgas certe pli ol maljunaj profesoroj aŭ prezidantoj de Esperanto-asocioj”, — argumentas Oberndorfer. Franca esperantistino Mireille Corobu komentas: “Vi forgesas junajn belajn virojn! Mi preferas renkonti belan junan viron kun normala T-ĉemizo kiu propagandas nian lingvon… Simpatia juna persono, kiu prezentas nian lingvon, pli allogas ol maljunaj profesoroj aŭ prezidantoj de Esperanto-asocioj”. Sed usona aktivulo Alexander Shlafer malsamopinias: “Stranga kontrastigo … Mi renkontis tre simpatiajn maljunajn profesorojn kaj forpuŝe malsimpatiajn junajn belajn virinojn”.

Ankaŭ itala esperantisto Eugen Fabian havas dubojn pri la teorio de Oberndorfer. Laŭ Fabian, se instruante Esperanton oni ne povas pagi la luprezon, oni serĉos alian laboron kaj instruos Esperanton nur post la emeritiĝo: “Juna instruisto de la angla havas avantaĝojn kompare kun samaĝa esperanta instruisto. La unua estas pagata. La dua malofte. La unua aŭdas de ĉiuj ke la lingvo, kiun li instruas, estas nemalhavebla en la hodiaŭa vivo. La dua aŭdas ripete ke la lingvo, kiun ŝi/li instruas, valoras nenion kaj estus pli bone studi anstataŭe iun el la vivaj lingvoj”. En ĉi tiuj kondiĉoj, Fabian notas ke eĉ la memestimo de la esperanta instruisto kelkfoje povas suferi.

Dafydd ab Iago
La Ondo de Esperanto. 2007. №6 (152)


Kontrolita plena multlingvismo

En septembro la Eŭropa Parlamento (EP) debatos la kostojn de tradukado kaj interpretado.

EU-responsulo pri multlingvismo, Leonard Orban, diras, ke Esperanto ne estas solvoNe estos espero ke la Parlamento konsideros Esperanton kiel eblan solvon por la kreskanta kosto de tradukado kaj interpretado. La membroj de la Parlamento pli koncentriĝos pri eblecoj eviti malŝparadon de servoj. La Parlamento plej verŝajne adoptos novan koncepton de “kontrolita plena multlingvismo”. Finnlanda EP-ano Alexander Stubb, de la Eŭropa Popola Partio, malfermos la debaton surbaze de detala raporto.

Stubb, membro de la Komitato pri Buĝeta Kontrolado, ekzamenis la elspezojn en 2006 por interpretado. En sia raporto, aprobita de la buĝeta komitato en junio, li ĉefe akuzas kun-parlamentanojn pro malŝparado de traduk- kaj interpret-servoj. Kaj kelkaj el la plej gravaj malŝparantoj estas tiuj, kiuj plej laŭte defendas la “grandajn” lingvojn. Malŝparemaj parlamentanoj petas tradukojn de longaj dokumentoj kaj tuttagan interpretadservon kaj poste ne aperas dum la koncerna kunveno. Laŭ Stubb ĉ. 16% da totala parlamenta interpretkosto estis malŝparita pro tio, ke la interpretservo finfine ne estis uzita aŭ nuligita tro malfrue.

La raporto de Stubb sekvas la laboron de la Eŭropa Financkontrola Kortumo kiu kritikis la eŭropajn instancojn pro malŝparado. “Pro la neglata distribuo de tradukbezonoj dum la jaro, aŭ pro foje nesufiĉa interna kapablo, eŭropaj instancoj bezonas sendependajn tradukistojn aldone al la dungitaj”, — raportis la Eŭropa Financkontrola Kortumo. La malŝparo altiĝis je ĉirkaŭ 11 milionoj da eŭroj nur pro la malefika uzado de sendependaj tradukistoj.

Stubb en sia raporto kritikas ankaŭ la diferencon inter la kostoj por servoj laŭ instancoj. Unu tago de interpretado estas 30% pli kosta en la Parlamento ol en la Konsilio kaj Komisiono (parlamenta interpretisto kostas ĉirkaŭ 1500 eŭrojn por unu tago kompare al “nur” 1000 eŭroj tage por la Komisiono). Sed ankaŭ tradukkostoj multe diferencas. Unu tradukpaĝo kostas €194 en la Komisiono, €276 en la Konsilio, kaj nur €119 en la Parlamento. Kaj la totala kosto de tradukservoj en la tri instancoj estis 511 milionoj da eŭroj en 2005 (kompare kun €414.5 mln en 2003).

Stubb sugestas limigi la nombron da lingvoj al la tri “gravaj” — angla, franca kaj germana (kiel faras la Komisiono kaj, pli kaj pli, la Konsilio). Laŭ la kalkuloj de Stubb, plentaga renkontiĝo de EP kun interpretado por 23 lingvoj, kun tri interpretistoj po traduk-kabino, kostas nun ĉ. 135 mil 700 eŭrojn. Se estus uzataj nur la angla, franca kaj germana lingvoj, la prezo estus nur 8 mil 900 eŭroj.

En septembro la Parlamento verŝajne akceptos la rezolucion de Stubb. La rezolucio konsideras multlingvismon “ŝlosila eco de la Eŭropa Unio kiu antaŭenigas la kulturan kaj lingvan diversecon kaj sekurigas egalan traktadon de EU-civitanoj”. La rezolucio notas la rajton de civitanoj komuniki en la propra “oficiala” lingvo kun EU-instancoj.

Tamen la rezolucio notas ke la ideo de “kontrolita plena multlingvismo” estas la nura metodo teni kostojn en akcepteblaj limoj. La teksto ankaŭ esprimas surprizon pro tio, ke “la instancoj ankoraŭ kalkulas nek siajn totalajn tradukkostojn nek kostojn po paĝo”. Laŭ la rezolucio, EP estus “koncernita” pri la malalta produktiveco de tradukantoj en la Konsilio, kie membro-ŝtatoj kunvenas. En 2005 estis tradukitaj 1.324.000 paĝoj en la Komisiono de 1 450 tradukantoj (1.541.518 paĝoj en 2006). Ĉ. 80% de la tradukado en la Komisiono estas farita de internaj tradukantoj, kaj 20% de “eksteruloj”. En EP estis tradukitaj 1.080.000 paĝoj de 550 tradukantoj, kaj nur 475.000 paĝoj de 660 en la Konsilio.

Produktiveco, difinita kiel nombro de normalaj paĝoj tradukitaj de interna tradukanto, tre varias de unu lingva departemento al alia kaj de unu instanco al alia. “La produktiveco de la EU-tradukservoj estas multe pli malalta ol en privata sektoro, — notas Stubb [5-6 paĝoj tage por EU-tradukanto kaj 8-10 paĝoj por privata tradukanto. — DaI]. — La produktiveco de la Konsilio estas konsiderinde pli malalta ol de la Komisiono kaj Parlamento pro la alta procentaĵo de leĝaj dokumentoj, kiuj postulas specifan atenton”.

La rezolucio proponas ne plu traduki ĉiujn debatojn en ĉiujn lingvojn: “La plena raporto de debatoj en la plenkunsido devas esti publikigita kiel multlingva dokumento, en kiu la paroladoj devas aperi nur en la originala lingvo”. Sonbendo aŭ interreta filmo kun interpretado devus tiam esti disponebla. La nova regulo — kiu devos ankoraŭ esti aprobita de la Parlamenta administrado — signifos finon por la plena traduko de debatoj. EP-anoj kiuj parolas “malgrandajn” lingvojn timas perdi influon. La tradukado ricevas kritikon ankaŭ pro “… konsiderinde malalta kvalito” de traduko en la lingvoj de la novaj membro-ŝtatoj.

Stubb notas ke eŭropaj instancoj en la lastaj jaroj provas jene limigi la kreskon de tradukado:

1) starigante listojn de gravaj “kernaj dokumentoj”,
2) starigante maksimuman longecon de tekstoj,
3) tradukante nur konkludojn en aliaj lingvoj [tio estas: ne en la angla. — DaI],
4) tradukante nur la finan version de dokumentoj,
5) kuraĝigante tradukpetantojn sindeteni de tradukpetoj.
Dafydd ab Iago
La Ondo de Esperanto. 2007. №7 (153)

La angla venkas dank' al Sarkozy

La nova franca prezidanto Nicolas Sarkozy preparas la vojon al plia venko de la angla kiel scienca lingvo.

Kelkajn semajnojn post sia prezidantiĝo, sub la premo de angligitaj francaj grandentreprenoj, Sarkozy signalis akcepton de la Londona Interkonsento. Laŭ tiu dokumento necesos traduki eŭropajn patentojn nur anglen, ne plu nacilingven. Kvankam la Londona Interkonsento malaltigos la kostojn por la eŭropaj patentoj, ĝi konfirmos la statuson de la angla kiel la sola internacia scienca lingvo. Ĝis nun, sub la prezidanto Chirac, Francio rifuzis subskribi la Interkonsenton.

“La interkonsento, subskribita en Londono la 17an de oktobro 2000, starigas tradukreĝimon por eŭropaj patentoj, kiuj estas malpli kostaj, — notis mallonge la franca registaro, prezentante sian leĝoproponon al la Nacia Asembleo. — Ĝi ne ŝanĝas la statuson de la franca, kiu restas unu el la tri oficialaj lingvoj de la Eŭropa Patentoficejo”. Debato kaj voĉdono okazos verŝajne fine de novembro en la parlamento tute kontrolata de la registara partio. Tio signifas ke la Interkonsento povos ekvalidi en marto 2008.

Landoj, kiuj subskribas la Londonan Interkonsenton, ne plu postulas ke eŭropaj patentoj estu tradukitaj al siaj propraj naciaj lingvoj. Sufiĉos unu el la tri oficialaj lingvoj de la Eŭropa Patentoficejo (EPO) — la angla, la franca aŭ la germana. Efektive tio signifas, ke firmaoj povos elekti nur la anglan. Por esti valida, la Interkonsento devis esti subskribita kaj ratifita de almenaŭ ok landoj inkluzive de Britio, Francio kaj Germanio. Pro tio Francio, sub la prezidanteco de Chirac, malebligis realigon de la Interkonsento dum sep jaroj.

“Se eŭropaj firmaoj povos fari patentojn nur angle, ili ŝparos milionojn da eŭroj jare en patentkostoj”, — klarigas Charlie McCreevy, membro de la Eŭropa Komisiono respondeca pri la interna merkato (kaj do pri patentpolitiko). Li argumentas, ke Eŭropo ne povos konkurenci kun Usono, Japanio kaj Ĉinio sen malpli kosta kaj malpli komplika patento-regularo. En 2005 nur 63 mil 650 eŭropaj patentopetoj estis faritaj, multe malpli ol en Japanio kaj Usono.

Europo pli malofte protektas esploradon per patentoj ol Usono kaj Japanio (Foto de Europa Audvidservo)La tutangligo de eŭropaj patentoj estos bona novaĵo por burooj de patentadvokatoj, precipe por tiuj en Londono kaj Novjorko. Ili kalkulas, ke ili povos kapti la patentmerkaton en plejparto de Eŭropo. Antaŭe naciaj patentadvokatoj havis klaran rolon por patentigi inventaĵojn en siaj respektivaj landoj kaj lingvoj. Nun anglaj kaj usonaj advokatfirmaoj esperas anstataŭigi ilin per tuteŭropa nurangla servo.

Jacques Myard, deputito el la prezidanta partio UMP, avertas ke francaj firmaoj, kiuj komercas internacie, uzos nur la anglan por patentpetoj. Tiel ili evitos eblajn petojn traduki francajn patentdokumentojn anglen. “De ekonomia vidpunkto, oni ne devas sintrompi: la turno al la tutangleco, kien ni direktiĝas, fariĝos plia handikapo. Ni scias, ke la francoj estas tre malproksime de perfekta kono de la lingvo de Ŝekspiro, precipe kiam temas pri teknikaj esprimoj kun jura subtileco”, — diras Myard. Li ankaŭ dubigas la argumentadon de la registaro, ke malgrandaj francaj firmaoj profitos de la ŝanĝo. Tradukoj, laŭ Myard, reprezentas ĉ. 10% de la totala kosto por seslanda patento valida dum dudek jaroj. La plej grandan parton, ĉirkaŭ 75%, starigas impostoj de diversaj eŭropaj kaj naciaj patentoficejoj.

Ankaŭ deputito Jean-Luc Préel, el la Novcentra Partio, rimarkigas: “Tiun Interkonsenton volis multnaciaj firmaoj por realigi signifan ŝparon. Tamen ĝi maltrankviligas malgrandajn firmaojn, kiuj ne disponas pri interna tradukservo, kaj tradukantojn, kiuj timas pri siaj postenoj. La Londona Interkonsento ne ŝajnas korekti la deficiton de Francio rilate al la nombro de patentoj. Tute kontraŭe, ĝi faras la taskon pli malfacila kaj pli kosta por francaj malgrandaj firmaoj”.

Jean-Loup Cuisiniez, proparolanto de la franca grupo “Rajto Labori France” kaj sindikatisto (CFTC), vidas negativajn sekvojn por dungitoj: “Ni vidas la malaperigon de la franca en Francio. Laboristoj frontos instrukciojn en la angla, kiun ili ne majstras, kaj tio kondukos al problemoj de sekureco, al malkulturiĝo kaj suferoj”.

Alian opinion esprimas Laurence Parisot de la franca entreprenasocio MEDEF. Li gratulas la francan registaron pro la “forta signalo” en la teknologia kampo. “En multaj ŝrankoj de francaj malgrandaj entreprenoj estas patentoj ne protektataj internaci-nivele pro tio, ke la tradukkostoj estas tro altaj. Ekde nun, malgrandaj firmaoj povos multobligi la starigon de patentoj”.

Alison Brimelow, la prezidanto de EPO, kontente diras: “Franca ratifado estus tre bonvena, ĉar ĝi permesus la efektiviĝon de la Londona Interkonsento. Ĝi profitigus la eŭropan ekonomion kaj farus pli alloga la eŭropan patentsistemon por malgrandaj firmaoj. Ĝi ankaŭ profitigus la francan ekonomion, konkurencokapablon kaj novpensadon en Francio”.

Dafydd ab Iago
La Ondo de Esperanto. 2007. №10 (156)


Esperanto kontraŭstaras la ideon de Eŭropo

Multaj esperantistoj skribis al eŭropaj politikistoj, proponante Esperanton kiel laborlingvon en la Eŭropa Unio, organizo kun 23 oficialaj lingvoj kaj regiono kun ĉ. 60 regionaj kaj malplimultaj lingvoj. Tamen ĉiam pli malpli samaj respondoj revenas al la poŝtkestoj.

En la komitato pri kulturo kaj edukado de la Eŭropa Parlamento Milan Gaľa (Eŭropa Popolpartio) en oktobro demandis la novan respondeculon pri multlingvismo, Leonard Orban: “Mi rimarkas ke estas iniciatoj por enkonduki Esperanton kiel universalan lingvon. Esperanto povas esti uzata kiel universala lingvo en kunvenoj. Kio estas via opinio?”

EU-Komisionano Leonardo Orban, respondeca pri multlingvismo, ne subtenas Esperanton (Foto de la Audvidservo de EK)“Mi estas honesta, — respondis Orban, post kiam oficisto donis al li paperon kun skizo de respondo. — Rilate al Esperanto ni ne volas starigi demandojn pri la nuna lingva reĝimo. Egaleco inter la lingvoj en EU respegulas la egalecon inter la EU-civitanoj… Ne ekzistas vojo, eĉ se homoj volus, kaj ni ne volas, ke iu povu ŝanĝi la nunan lingvan reĝimon en EU. Ni devas alfronti la kreskantan bezonon por tradukado en la Eŭropa Parlamento. La maniero, laŭ kiu ni respondas, devas agnoski la limojn de financaj rimedoj. Ni devas eviti kompletan kreskadon de elspezoj”.

En gazetara konferenco Orban estis eĉ pli honesta. La tradukado kaj interpretado kostas jam 1.1 miliardojn da eŭroj jare. Ĉu universallingvo kiel Esperanto povas esti solvo? “Ne, tio tute ne estas bona solvo. Universala lingvo kontraŭdiras la ideon de EU. Estas avantaĝo, ne nur el kultura sed ankaŭ el socia vidpunkto, multajn lingvojn paroli”, — respondis Orban, kiu estas la unua komisionano respondeca nur pri multlingvismo. Antaŭ 2007 multlingvismo estis aldona respondeco de la nuna Komisionano pri Kulturo kaj Edukado Jan Figeľ. Pro manko de aliaj taskoj, kaj pro netaŭgeco de la homo proponita de Rumanio, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso estis devigita doni “nur” multlingvismon al Orban. “Estas grandega avantaĝo por la Unio kaj ĝiaj entreprenoj, ke certaj lingvoj de la EU estas internaciaj lingvoj, — daŭrigis Orban. — La angla, franca, hispana kaj portugala estas gravaj EU-lingvoj kaj, samtempe, mondgravaj. Tiun avantaĝon ni ne volas fordoni”.

Orban sekvas longan tradicion de kontraŭesperantismo. En januaro 2004, EU-komisionanino Viviane Reding en la plenkunsido de la Eŭropa Parlamento klarigis, ke “multlingveco inkludas tiujn niajn lingvojn kiuj ne estas oficialaj, sed certe ne Esperanton, ĉar ni havas sufiĉe da vivantaj lingvoj en malfacilaĵo, por krei, krome, lingvojn artefaritajn”.

En letero al Zlatko Tišljar de la Eŭropa Esperanto Unio (EEU), Jacques Delmoly, ĉefo de la unuo “Politiko de Multlingvismo” en la Eŭropa Komisiono, klarigis la opinion de la Komisiono pri artefaritaj lingvoj, nomitaj ankaŭ kunmetitajinventitaj lingvoj: “Nia politiko stimuli lernadon de lingvoj kaj lingva diverseco en la multlingva Eŭropa Unio fontas el la deziro ne nur faciligi komunikadon inter unuopuloj, sed ankaŭ stimuli ŝtatanojn por kompreni kulturojn de najbaroj, tiel ke ili eniru la pensmanieron, kiun esprimas lingvo de najbaro. Kunmetita lingvo tion ne ebligas”.

Delmoly daŭrigis, ke la eŭropa politiko pri lingvoj ankaŭ baziĝas je la postulo, ke civitanoj devas povi kompreni leĝdonadon, kiu ilin koncernas. “La plej bona maniero certigi tion estas publikigi la leĝojn en lingvoj, kiuj estas uzataj en naciaj kadroj. Kunmetita lingvo ne povas kontentigi tiun celon. Se pri ĉiuj aktivadoj de EU ni perforte enkondukus ununuran lingvon, kunmetitan aŭ naturan, tio ekskludus multajn civitanojn el la partopreno en demokratiaj procedoj kaj konsekvence la Unio estus malpli efika, malpli klara kaj malpli leĝobea”, — argumentis Delmoly.

La disputo inter EEU kaj la EU fontas en nura piednoto de la Komunikaĵo pri Multlingvismo. En tiu dokumento, ellaborita en novembro 2005 sub la gvidado de Jan Figeľ, la Eŭropa Komisiono argumentis ke “… kompreno pri aliaj kulturoj venas per lernado de la lingvoj kiuj ilin esprimas; pro tio la Komisiono ne instigas al uzado de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭdifine ne havas kulturajn referencojn”. Tiu pensmaniero ankaŭ estis respegulita en la retejo de la Eŭropa Komisiono. Tie estis rubriko Oftaj demandoj, kiu notas en mallonga sekcio pri “lingvo artefarita” ke “… laŭdifine, tia lingvo estas nenies denaska lingvo, kaj vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj”. Post plendoj de esperantistoj, la paĝo estis forigita.

La forta kontraŭo al Esperanto aperas ankaŭ en la Eŭropa Parlamento, alia celo de niaj leterskribantoj. Bela ekzemplo estis amendo 16 al raporto de EP-ano Gianfranco Dell'Alba pri la Parlamenta Regularo de Proceduroj. Tiam, en marto 2004, EP-anoj Michael Gahler kaj Ingo Friedrich argumentis, ke la «ideo de enkonduko de “neŭtrala ponto-lingvo” kiel Esperanto estas rekte kontraŭa al la postulo en la unua parto de la citaĵo: konservi la “diversecon kaj riĉecon de Eŭropo en kultura kaj lingva kampo”. «Estas nedisputebla, ke lingvo subtenas kulturon, kaj la du estas nedisigeble ligitaj, kaj tion ne povas fari artefarita lingvo, kiel la projekto “Esperanto” jam montris…»

Ankaŭ dum vizito en junio en Hispanio, Orban klare rifuzis la eblecon de komuna lingvo, kiu povus faciligi komunikadon inter EU-civitanoj. “Mi estas kontraŭ, ĉar dum ni progresas al integriĝo, ni devas pluteni diversecon. Estas nia riĉeco kaj ni ne devas nin kompari kun Usono”, — klarigis Orban.

“Mi kredas, ke se EEU ne intencas peti akcepton ĉe Orban por defendi la motivojn de Esperanto, eble EDE [Eŭropo Demokratio Esperanto. — d.a.i.] povus fari tion. EDE estas politika partio, kiu ĝuste okupiĝas pri tio,” — konsilis la tiama prezidanto de UEA Renato Corsetti.

Dafydd ab Iago
La Ondo de Esperanto. 2007. №11 (157) 


Nurangla edukado en Anglio

“Ni sentas, ke instruistoj havas iom negativan sintenon al modernaj fremdlingvoj. Instruistoj kaj lernejestroj ne promocias lingvojn. Niaj streboj estas nuligitaj de aliaj”, — diras instruisto de lernejo el orienta Anglio en nova studo de la brita centro por lingvoj CILT.

La studo montras la malkreskon de intereso de anglalingvanoj pri aliaj lingvoj. Nur 28,7% de anglaj lernejanoj studas por fari la GSCE-ekzamenon de la franca (por 16-jaruloj) kompare al 54% en 2000. Nur unu el dek faros GSCE-ekzamenon por la germana. La nombro de la anglaj lernejanoj interesitaj pri fremdaj lingvoj komencis malkreski en 2004, kiam la registaro decidis ne devigi fremdajn lingvojn al lernejanoj pli ol 14-jaraj.

“Inter 2003 kaj 2007 la nombro de GSCE-ekzamenoj pri fremdaj lingvoj malkreskis de 453.900 al 301.400”, — agnoskis Jim Knight, ŝtatministro respondeca pri lernejoj. La nura bona novaĵo estis malgranda kresko de la nombro de lernejanoj kiuj elektis la ”facilan" lingvon de ferioj, la hispanan. Knight tamen laŭdas la strategion de la Nacia Lingva Strategio de la registaro, publikigitan en 2002. “La supera celo estas plibonigi la instruadon kaj lernadon de lingvoj en ĉiuj niveloj de edukado”, — diris Knight en la parlamento. Por fronti la daŭran malkreskon de lingvolernado post la aĝo 14 jaroj, la registaro starigis studgrupon.

“La registaro neniam devis ĉesigi la devigan instruadon de lingvoj je GSCE-nivelo (14–16-jaruloj), kiam ĝi promociis la lingvan lernadon en bazlernejoj, — diris liberala parlamentano David Laws. — Dum nur kvin jaroj ni iris de situacio, kie plimulto da junuloj faris ekzamenon pri eŭropaj lingvoj, ĝis situacio kie estas malpli ol duono. Ni havas malbonan reputacion eksterlande pro nelernado de aliaj lingvoj”. Laws akuzas ministrojn pro la krizo de lingvolernado.

Laws kredas, ke la kreskanta bezono je ĉiam pli bonaj notoj en la lernejo respondecas pri malemo de angloj lerni “malfacilajn” lingvojn. “Estas breĉo inter lingvaj riĉuloj kaj malriĉuloj, kiuj nur kreskos se lernejgvidantoj ne strebos subteni siajn lingvajn departementojn”, — konkludis Duncan Byrne, prezidanto de la Asocio por Nuntempaj Lingvoj (en privataj lernejoj).

Dafydd ab Iago

Statistiko pri Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando dume ne estas publikigita.

La Ondo de Esperanto. 2007. №12 (158)


Leonard Orban (Foto de Audvida Departemento de EK)Mi estas kontraŭ 
ununura lingvo en Eŭropo

Babilado kun EU-Komisionano pri multlingvismo

Dafydd ab Iago skribas el Bruselo

En la novembra Ondo ni esploris la mankantan subtenon de altrangaj politikistoj de la Eŭropa Unio al Esperanto kaj vidis, ke ankaŭ la nova EU-respondeculo pri multlingvismo, Leonard Orban, estas tre skeptika pri la neŭtrala pontlingvo. Intervjuita de la Brusela korespondanto de La Ondo de Esperanto, Orban ripetas la negativajn respondojn ricevitajn de esperantistoj eĉ dum la tempo de nur ses oficialaj lingvoj en 1958. La verda propono restas la sama: enkonduko de la internacia helplingvo por faciligi kaj rapidigi dialogon, en reciproka respekto de la lingvo, de la kulturo, de la digneco de ĉiu eŭropano. Sed je ĉiu pligrandiĝo EU preferis aldoni novajn naciajn lingvojn.

Ĉu tamen estas ebleco por Esperanto en la nova Eŭropo? Aŭ, pli modeste: ĉu troveblas EU-mono por Esperanto-projekto? La komisionano pri multlingvismo Orban povus respondi tiun demandon kaj povus doni direkton al la lingva politiko de la Komisiono. Orban eĉ povus forigi la makulon de artefariteco, en “seriozaj” kaj “eŭropaj” medioj pri nia kara lingvo. Ĉu Esperanto rajtas ricevi financan subtenon de EU-programoj same kiel la oficialaj EU-lingvoj? “Teorie jes, sed mi ne povas respondi tiun demandon”, — Orban diris al mi.

Sed detalan kaj lertan respondon donis al mi oficisto en la kabineto de Orban. “Ĉiuj lingvoj de la mondo estas allaseblaj sub la lingva programo de la Tutviva Lernadprogramo. Tamen Esperanto estas tre aparta, kompleksa kaj malfacila kazo. Ni ĝin ne promocias, ĉar komprenado de aliaj kulturoj venas de la lernado de tiuj lingvoj, kiuj donas esprimon de tiuj kulturoj”, — diris la fidata oficisto de Orban, sekvante la oficialan sintenon de la Komisiono laŭ la piednoto de la Nova Kadrostrategio por Multlingvismo el la jaro 2005. Bedaŭrinde, tiuj homoj, kaj eĉ ne Orban, direktas la politikon pri la disdono de EU-subtenoj al Esperanto-projekto.

Ĉi-sube La Ondo de Esperanto interparolas kun la EU-respondeculo pri lingvaj aferoj, Leonard Orban.

Ĉu vi pensas ke lingvoj kiel Esperanto povas esti la solvo por Eŭropo?

Ne. Mi estas kontraŭ komuna lingvo (“lingua franca”). Ni havas tiom da lingvoj. Tio estas nia riĉeco kaj ni devas uzi la lingvojn. Mi ne pensas ke ni bezonas alian lingvon ĉar ni jam havas multajn. Ni jam havas tre riĉajn lingvojn.

Mi jam aŭdis Esperanton plurajn fojojn. Kompreneble, mi ne povas ĝin paroli. Gravas ke ni promocias la lingvojn parolatajn en la Unio. Tio signifas la oficialajn lingvojn, sed ankaŭ la aliajn. Ankoraŭfoje, mi estas kontraŭ komuna lingvo. Ni havas tre riĉajn lingvojn kaj ni devas esti fieraj pri niaj lingvoj. Ni devas lerni lingvojn. Mi ne pensas ke ni bezonas neŭtralan lingvon por pli bone komuniki.

Ni nun havas eŭron — ununuran monon. Sed la intenco de EU tute ne estas ekhavi ununuran lingvon aŭ kulturon. Ni estas fieraj pri nia heredaĵo reprezentita per granda nombro de kulturoj kaj lingvoj. Ni volas ne nur pluteni ĉi tiun riĉecon sed ankaŭ promocii ĝin.

Post la pligrandiĝo de EU en 2004, la lingvonombro duobliĝis, sed la buĝeto por multlingvismo kreskis nur je 20%. Ĉu tio indikas mankon de apogo al multlingvismo?

Ni devas esti tre praktikaj, kaj ni plutenas la kostojn je certa nivelo. Pro tio ni tiel insistas pri novaj teknologioj por sekurigi la longedaŭran subteneblon de la nuna lingva reĝimo. En la proksima kaj fora estonteco la nombro da lingvoj kreskos ĝis 30 aŭ pli. Ni devas trovi vojojn, ne nur je manaĝera nivelo, sed ankaŭ teknologie, por sekurigi la subteneblon kaj pluteni la kostojn je akceptebla nivelo.

Ni devas esti tre singardemaj pri elspezado de la mono. Estas pli kaj pli da petoj pri multlingvismo, kvankam, kompreneble, estas voĉoj kiuj diras, ke estus pli bone havi komunan lingvon kaj ke tio simpligus aferojn. Tio ne estas vera. Estas grandega plimulto por multlingvismo je nacia nivelo.

Kiom kostus nova lingvo, ekzemple la kroata?

Estas tre malfacile tion kalkuli. La tuta multlingva buĝeto kostas por civitano ĉirkaŭ 2,40 eŭrojn. Estas ĉirkaŭ unu elcento de la EU-buĝeto, aŭ unu miliardo da eŭroj. Tamen estas tre malfacile diri, kiom kostas unu aparta lingvo, precipe kiam ni parolas pri novaj lingvoj. Ni dungas homojn je konstanta bazo. Ni ne povas kalkuli eĉ por la Komisiono, sen mencii la Parlamenton, Konsilion kaj aliajn instancojn.

Ĉu estas ŝanĝoj rilate al multlingvismo kaj lingva politiko en la nova Traktato de la Eŭropa Unio?

Ni havas novan artikolon 2. La Unio respektos sian riĉan kulturan kaj lingvan diversecon. Tio estas klara kaj tre grava principo de la Unio.

Sed kion tiu principo signifas en la praktiko? Ĉu ĝi povas haltigi agadojn, kiuj minacas specifan lingvon?

Ne, sed utilas havi tian tipon de politika principo. Mi ne estas jura spertulo. Ni havas EU-programojn, kiuj enkadrigas promociadon de regionaj kaj malpli uzataj lingvoj. Sed estas tro frue paroli, kion ni proponos en la venonta strategio. Ni pripensas kiel emfazi la promociadon de la lingva diverseco. Estas bonaj bazoj por promocii kaj fortigi niajn multlingvajn politikulojn. Tamen ni devas ankaŭ konsideri la principon de la suvereneco de Membro-Ŝtatoj.

Multaj dunganoncoj de internaciaj kaj eŭropaj firmaoj indikas, kiel kvalifikon, ke la kandidato estu “denaska parolanto de la angla”. Ĉu tio estas malbona aŭ kontraŭleĝa laŭ via opinio?

La angla ne sufiĉas. Tio ne estas kontraŭ la angla. Por ekhavi bonan laborpostenon en Rumanio, oni devas scii fremdajn lingvojn. Kun nur unu lingvo vi ne havas konkurencan avantaĝon. Pli kaj pli da homoj, kiuj parolas diversajn lingvojn, havas pli da ŝancoj.

La Ondo de Esperanto. 2008. №1 (159)


Leonard Orban (Foto de Audvida Departemento de EK)Komisiono atakas Esperanton

Post la intervjuo en la januara Ondo, Leonard Orban, EU-respondeculo pri multlingvismo, konkretigis sian negativan sintenon al la lingvo de Zamenhof. En februara letero al retforumo de la eŭropa komisiono pri multlingveco, Orban klarigis, kial Esperanto neniam povas fariĝi oficiala lingvo en Eŭropa Unio. La sinteno de Orban kreis ŝtorman proteston de verdaj retumuloj kaj kontraŭ-proteston de kelkaj el la elitaj esperantistoj.

“La multlingvismo de la Eŭropa Unio estas difinita ene de klaraj limoj per Komunuma Leĝo”, — klarigis Orban en la retforumo. Li detalis, ke lingvo povas fariĝi oficiala en EU, se ĝi plenumas tri kondiĉojn. Unue, ĝi devas esti oficiala lingvo de Membro-Ŝtato, menciita en ties Konstitucio; due, la koncerna Membro-Ŝtato devas peti ĝian agnoskon kiel oficiala lingvo je EU-nivelo; trie, la aliaj Membroj-Ŝtatoj devas unuvoĉe akcepti la novan oficialan lingvon.

“Tio estas unu el la kialoj, pro kiu Esperanto ne povas fariĝi la komuna lingvo de la Eŭropa Unio”, — skribis Orban.

La dua kialo rilatas al la karaktero de Esperanto. Lingvo kiel Esperanto havas malmulte da socia aŭ kultura praktiko lige al ĝia vorttrezoro laŭ Orban. “La praktikaj kaj financaj konsekvencoj estas grandegaj por krei, el nenio, kompletajn uzokampojn en artefarita lingvo. Pensu nur pri doganaj kodoj aŭ pri bankrilataj leĝotekstoj, aŭ pri la teknikaj postuloj por prem-imunaj ujoj kun simpla geometria formo, konataj ankaŭ kiel brems-cilindroj”, — daŭrigis la eŭropa respondeculo.

Orban havas ankaŭ trian, pli “personan”, kialon. “Mi ne kredas je pontlingvoj, ĉu Esperanto, ĉu la latina, ĉu la angla”, — konstatas Orban. “La ekesto de pontlingvoj estas historie spontana fenomeno soci-lingvistika, ne rezulto de decidoj leĝofaraj aŭ politikaj”, — li diris, akceptante, ke esperantistoj ne konsentos kun lia starpunkto.

“Kia blindeco! Kiam Orban finfine mencias ion tute validan … esperantistoj … reagas kvazaŭ estus evidentaĵo, ke tiaj problemoj en Esperanto ne ekzistas. Male, estas evidentaĵo ke ili ja ekzistegas!” — diris esperantisto laboranta en eŭropa instanco kiel tradukisto. Malgraŭ la “vaneco”, la esperantisto instigas klerulojn tamen fojfoje provi eduki la verdajn “zelotojn”. Alia konata esperantisto, interpretisto ĉe eŭropaj instancoj, havas “nek tempon nek emon” por ĉi afero.

Respondante en januaro al La Ondo, Orban jam negative rilatis al la lingvo de Zamenhof: “Ankoraŭfoje, mi estas kontraŭ komuna lingvo. Ni havas tre riĉajn lingvojn kaj ni devas esti fieraj pri niaj lingvoj. Ni devas lerni lingvojn. Mi ne pensas ke ni bezonas neŭtralan lingvon por pli bone komuniki. Ni nun havas eŭron — ununuran monon. Sed la intenco de EU tute ne estas ekhavi ununuran lingvon aŭ kulturon”.

Remush, verda membro de la retforumo en kiu Orban elpaŝis kontraŭ Esperanto, rimarkis ke Esperanto ja estas tre “fleksebla” lingvo, en kiu estus tre facile krei novajn vortojn. Remush ankaŭ notas, ke la Esperanta Bildvortaro enhavas informojn pri bremsocilindroj kaj aliaj teknikaj vortoj. Aliaj esperantistoj atentigis pri la ŝparo, kiun Esperanto ebligus al EU, se ĝi estus enkondukita.

La diskuto daŭris en movada retgazeto Libera Folio, kiu petis komenton al István Ertl, tradukisto ĉe la Eŭropa Revizora Kortumo. Laŭ Ertl, Orban ne tute malpravas pri la mankanta vorttrezoro de Esperanto. “Estas vero, ke neniu el ni, eĉ ne la plej bonaj konantoj de la lingvo, vivas konstante ĉirkaŭate de Esperanto”, — komentis Ertl, laŭ kiu abundas la kuntekstoj kie ni ne bezonas uzi, kaj sekve ne “tute glate”, uzas Esperanton.

“Evidente, eblas priparoli en Esperanto paneon de aŭto, staton de bankkonto, organojn de cetacoj, freŝan skandalon de filmstelulo — ĉion ajn, sed principe tio eblas ankaŭ en ĉiuj aliaj lingvoj de la mondo”, — klarigis Ertl al la retgazeto. — “La diferenco kuŝas en tio ĉu oni efektive faras tion — diferencas la efektiva larĝeco de la uzokampoj”. Laŭ Ertl la oficialaj lingvoj de EU estas apogitaj de enorma terminologia laboro kaj plurjardeka tradicio de EU-kunteksta translingvigado. “Kompare al tio, ĉe enkonduko de Esperanto efektive necesus, ĝuste kiel Orban diras, enormaj fortostreĉoj praktikaj kaj financaj”.

La Ondo de Esperanto. 2008. №3 (161) 


Libara-franca verkisto Amin Maalouf (Foto de Audvida Departemento de EK)Persona lingvo

Post monatoj da cerbumado la Eŭropa Komisiono (EK) klarigis la ideojn, kiuj gvidos la politikon pri multlingvismo, kiu estos publikigota en septembro 2008. Nun en EK cirkulas la dokumento “Proponoj de la Grupo de intelektuloj por interkultura dialogo”.

La eŭropa respondeculo pri multlingvismo, komisionano Leonard Orban, konsideras la elekton de lerninda(j) lingvo(j) kiel personan aferon. Laŭ Orban, EK ne povas doni “internacian statuson” al iu lingvo, ĉar en la Eŭropa Unio (EU) nur membroŝtatoj havas la plenan kompetenton organizi siajn edukad-sistemojn. Tamen en 2002 la membroŝtatoj interkonsentis, ke ĉiu EU-civitano eklernu du lingvojn. Nun la Grupo por interkultura dialogo proponis, unue, lingvon de komunikado laŭ la nivelo de “internacieco” kaj, due, lingvon persone adoptitan. La Grupo por interkultura dialogo estis fondita de EK en 2006 por esplori, kiel multlingvismo povas kontribui al la Eŭropa integriĝo. La grupon gvidas Amin Maalouf, libana aŭtoro kaj franca ŝtatano.

La raporto de la Maalouf-a grupo proponas al la Komisiono fari pli por promocii lingvo-lernadon ekster lernejoj kaj universitatoj. Lingvolernado devas fariĝi parto de libertempa agado, kiel, ekzemple, sporto. Tamen post la publikigo de la raporto EU-funkciuloj ne perdis tempon por klarigi, ke edukado estas en la kompetento de la ŝtatoj, kaj la Komisiono povas nur cirkuligi “gvidliniojn” pri “plejbona praktiko”. La raporto de la Maalouf-a grupo ankaŭ petas, ke EK okazigu altnivelan konferencon pri la problemo de tradukado kaj interpretado je EU-nivelo.

Diversaj reagoj venis.

Ekzemple, Klaus-Peter Willsch (CDU), membro de la germana parlamento Bundestag, volas plifortigi la pozicion de la germana. “90 milionoj el 493 milionoj de EU-civitanoj parolas la germanan kiel la gepatran lingvon, — diris Willsch. — Ne devas esti, ke oficialaj retejoj de la Eŭropa Unio estas nur en la angla kaj franca, kaj ne en la germana”. Willsch kritikis la Komisionon: “La Komisiono havas centran decidan kaj kunordigan rolon en la instanckomplekso de la Eŭropa Unio. La civitanoj en Germanio, la plej granda paganto al la EU-buĝeto, devas havi la eblecon esti informataj en sia gepatra lingvo pri la taskoj kaj agadoj de ĉi tiu grava politika instanco”. Laŭ Willsch, ĝis kiam ĉiuj lingvoj estos egale traktataj en la EU, almenaŭ la germana devas havi la samajn privilegiojn kiel la franca kaj angla.

Reagis ankaŭ esperantistoj. Laŭ nederlanda lingvisto Marc van Oostendorp, la koncepto de “persone adoptita lingvo” estas nerealigebla. Van Oostendorp preferus la tiel nomatan “skandinavan” modelon, kie foje oni strebas kompreni la aliajn lingvojn (almenaŭ la norvegan, svedan kaj danan).

Tamen Henri Masson estas skeptika pri la skandinava vojo. “Persone, kvankam ne lingvisto, kaj eble pro tio pli prave, mi estas tre dubema. La skandinaviaj lingvoj aspektas al mi ‘fizionomie' pli proksimaj inter si (escepte de la islanda) ol, ekzemple, la itala, la franca, la hispana, la rumana. Por mi, tio estas nur ludeto por sinpretendanta ‘elito'; tio aspektas al mi kiel farso, precipe se oni celas precizecon kaj fidindecon. Tio ĉiam kondukos al la angla kiel referenca lingvo, kiel savlingvo”, — avertas Masson.

“La termino ‘skandinava modelo' ne estas nekonata en la socilingvistiko. Temas ne pri la fakto, ke skandinavoj komprenas unu la alian, sed ke oni ne alstrebas unuecon de lingvo ene de konversacio. Krome, ne temas pri nura formala ‘fakto pri lingva simileco' — interkompreniĝo ĉiam ankaŭ dependas de la volo de la partneroj kompreni unu la alian, kaj do pri socipolitika realo”, — opinias van Oostendorp.

Laŭ la prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain, estas facile kritiki la raporton de Maalouf. “Sed plej celtaŭge por ni estas pripensi, kiel utiligi la raporton por niaj celoj. Ekzemple, ni povus substreki, ke pluraj Esperantistoj — homoj kiuj intense kaj longdaŭre uzadas ĝin — majstras Esperanton kvazaŭ kiel duan gepatran lingvon”, — diris Ó Riain.

La Ondo de Esperanto. 2008. №4 (162)


Denove batalo por la germana

En aprilo, denove estis batalo por la germana kiel oficiala kaj privilegiata lingvo de la Eŭropa Unio (EU).

Grupo de 46 germanlingvaj membroj de la Eŭropa Parlamento kune kun 18 regionoj prezentis petskribon al la respondeculo pri multlingvismo Leonard Orban. La germanlingvaj politikistoj petas, ke la germana havu egalan statuson kune kun la angla kaj franca kiel “EU-lingvo de administrado”.

Kvankam la ideo pri “lingvo de administrado” nenie ekzistas en la traktatoj pri EU, la franca kaj angla estas delonge uzataj kiel “internaj lingvoj” de la eŭropaj instancoj, kaj eĉ sola interna lingvo de la Eŭropa Kortumo en Luksemburgo. Praktike, ĉi tiu koncepto de “internaj lingvoj” signifas, ke internaj dokumentoj povas esti skribitaj de funkciuloj en la angla kaj teorie ankaŭ en la franca. Tamen lastatempe la nombro de dokumentoj de la Eŭropa Komisiono originale skribitaj angle superis 90% laŭ statistikoj pri tradukado. Fronte al la superregado de la angla, germanaj politikistoj jam longe provas “denove” starigi la germanan kiel superregan lingvon kune kun la angla kaj franca.

Ministro Hoff prezentas la deklaron al komisionano Orban (Foto: Registaro de Hessen)La deklaro de la germanlingvaj regionoj kaj deputitoj, prezentita al Orban en Bruselo, enhavas multon subskribindan. Ekzemple, la deklaro tekstas: “Por ekhavi sukcesan enligadon de homoj, nepras alparoli ilin en ilia propra lingvo. Se granda parto de la homoj ne povas informiĝi pri Eŭropo, tiam la oferto de dialogo sekvas al nenio”.

Malantaŭ la iniciato estis la eŭropministro de la germana regiono Hessen Volker Hoff, kiu prezentis la deklaron al Komisionano Orban. “En la tuta Eŭropo preskaŭ 100 milionoj da homoj parolas la germanan kiel la gepatran lingvon, — diris Hoff. — Se la Komisiono seriozas pri siaj planoj por Eŭropo de Civitanoj, tiam ĝi devas ne plu malfavorigi la germanan lingvon publikigante, ekzemple, dokumentojn kaj retejojn nur en la angla kaj franca, kaj ne en la germana. Se ĝi vere volas, ke civitanoj aktive partoprenu en la politika vivo de Eŭropo, tiam ĝi devas disponigi la necesajn informojn propralingve al ili”.

La ministro el Hessen aldonis alian pli materian kialon. “Speciale por Hessen, kun granda eksportekonomio, multe gravas la lingva demando”, — diris Hoff. Li notis, ke malgrandaj firmaoj en ĉi tiu regiono povas esti malfavorigitaj pro la fakto, ke ili ne ricevas informojn kaj komercproponojn de la eŭropaj instancoj en la germana.

Laŭ Pietro Petrucci, proparolanto de la Eŭropa Komisiono, la germana petskribo adresiĝis al ĉiuj eŭropaj instancoj, ne nur al la Eŭropa Komisiono. Substrekante la privilegiitan statuson de la germana kiel de unu el al tri “internaj” EU-lingvoj, Petrucci bonvenigis la iniciaton kiel li bonvenigus “iujn ajn iniciatojn por promocii lingvojn”. Tamen pro tio, ke la germana jam estas egaltraktata kun aliaj lingvoj, Petrucci, intervjuita de la novaĵservo Euractiv, ne vidis la neceson uzi “aldonajn” rimedojn. Laŭ la Komisiono, diskutoj pri lingva politiko “daŭras”, kaj ankoraŭ ne validas la nova Eŭropa Traktato. “Ni atendu kaj vidu”, — diris Petrucci.

La Ondo de Esperanto. 2008. №5 (163)


Pli da lingvoj por la Eŭropa Unio

La Eŭropa Unio estas antaŭ akcepto de du novaj lingvoj — la kimra kaj la skotgaela. La brita eksterlandministrejo jam preparis tiusencan peton al la slovena EU-prezidanteco. La letero, kiun sendos la brita konstanta reprezentanto ĉe EU, Kim Darroch, petos ke la du keltaj lingvoj aldoniĝu al la EU-lingvaro. Estos petita de la brita registaro, ke la skotgaela kaj kimra havu la saman statuson en la EU-instancoj kiel la kataluna, eŭska kaj galega. La tri lastaj lingvoj aldoniĝis al la EU-lingvaro en 2005 post peto de la hispana registaro. Laŭ la decido de la EU-konsilio la parolantoj de la kataluna, eŭska kaj galega rajtas skribi al la EU-instancoj gepatralingve kaj ricevi respondon en tiu sama lingvo. Ministroj, kiuj parolas tiujn tri lingvojn, rajtas ilin paroli en la konsilio de ministroj.

Laŭ la sama logiko la 58.552 parolantoj de la skotgaela kaj 582.420 kiuj majstras la kimran, rajtos skribi gepatralingve. Iam ĉi-jare la EU-konsilio faros decidon kaj aldonos la du keltajn lingvojn laŭ la regulo adoptita 15 jun 2005. Tiam la EU-gvidantoj ŝanĝis la unuan regulon (leĝon) de la Konsilio, el la jaro 1958, kiu fiksis la lingvan regularon. La decido en 2005 ankaŭ aldonis la irlandan kiel plene oficialan lingvon de EU, sed ĝi ankaŭ enkondukis novan statuson de “kun-oficialaj” lingvoj sub bazo de “administracia aranĝo”.

Laŭ la iberia ekzemplo, Britio devos atingi administracian aranĝon kun la respektivaj EU-instancoj: la Eŭropa Parlamento, Komisiono, Komitato de Regionoj ktp. Laŭ la regulo de junio 2005, ĉiuj kostoj de la uzado de la kun-oficialaj lingvoj, devas esti pagitaj de la petanta membro-ŝtato. En la hispana kazo, la centra registaro en Madrido pagas la traduk- kaj interpretkostojn. Se civitano el Barcelono, Gasteiz, aŭ Santiago de Compostela skribas gepatralingve al slovaka aŭ pola funkciulo de la Eŭropa Komisiono, la Madrida registaro unue pagas por tradukado hispanen. Poste la Komisiono devos traduki la hispanan version de la letero anglen (se la funkciulo ne komprenas la hispanan) kaj la respondo de la Komisiono, ofte en la angla, ankaŭ estos tradukita hispanen. Ĉi tiu traduko okazas je kosto de la eŭropa impostpaganto. Poste, je kosto de la hispana impostpaganto, okazas traduko el la hispana en la gepatran lingvon de la civitano — la eŭska, galega aŭ kataluna.

Kiam en 2007 la kulturministro el Eŭskio Miren Azkarate parolis eŭske, la interpretkostoj estis pagitaj de ĉiuj hispanaj civitanoj. Ŝi estis la unua ministrino, kiu parolis dum kunsido de la Eŭropa Konsilio en kun-oficiala lingvo. Kvankam la centra registaro en Hispanio pagas por ĉiuj hispanaj lingvoj — ĉu plene oficiala kiel la hispana aŭ nur kun-oficiala kiel la eŭska, galega kaj kataluna — Britio estas por alia sistemo. La centra registaro en Londono ne pagos por la skotgaela aŭ kimra. “Ĉi tio estas logika, ĉar estas peto de Kimrio kaj Skotlando”, — klarigis al La Ondo de Esperanto brita funkciulo en Bruselo. “Ne estas multe da korespondado inter skotaj civitanoj kaj la Komisiono. Do, mi ne atendas multajn leterojn en la skotgaela”, — klarigis alia funkciulo.

La Regulo de 2005 oficiale celis “… kadre de la penoj faritaj por alproksimigi la Union al ĉiuj ĝiaj civitanoj, la riĉeco de ĝia lingva diverseco devas esti pli konsiderata”. La Konsilio antaŭvidis traduki EU-leĝojn al kun-oficialaj lingvoj kaj aldoni ĉi tiujn tradukojn al siaj arkivoj. La Konsilio ankaŭ disponigus — je peto de civitanoj — kopiojn de ĉi tiuj tradukoj. Tamen ĉi tiuj tradukoj ne havas la statuson de leĝo, kaj ili, same kiel paroladoj kaj aliaj komunikoj, estu farataj je kosto de la petantaj ŝtatoj — nuntempe nur Hispanio.

Ne ĉiuj estas kontentaj pri la dua-ranga statuso de “kun-oficiala” lingvo. Temas ne nur pri la kosto, sed ankaŭ pri la oficialeco. Ministroj el Katalunio, Galegio kaj Eŭskio devas informi la Konsilion, ke ili parolos gepatralingve, monatojn antaŭ la koncerna kunveno. Civitanoj, kiuj skribas gepatralingve, devas atendi respondojn plurajn semajnojn post aliaj, kiuj uzas unuarangajn EU-lingvojn. Jam oni pensas, kiel oni atingu plenan oficialecon por la nuntempaj “kun-oficialaj” lingvoj. “Vojo antaŭen povas esti plena oficialigo de la kataluna, eŭska kaj galega en Hispanio”, — klarigis funkciulo de la kataluna registaro en Bruselo. Tio signifus, ke la kataluna, eŭska kaj galega fariĝus oficialaj lingvoj en Hispanio en la sama maniero, kiel la nederlanda, germana kaj franca estas oficialaj lingvoj en Belgio. “Tiam niaj lingvoj fariĝus plene oficialaj lingvoj en la EU”, — diris la kataluna funkciulo.

Sub la Regulo numero 1 el 1958, la Konsilio de la Eŭropa Unio donas oficialan statuson al lingvo kiu estas oficiala sur la teritorio, ankaŭ parte, de membro-ŝtato kaj kies statuso estas agnoskita de la konstitucio de la membro-ŝtato. La membro-ŝtato mem devas peti la oficialigon de la lingvo. Tion ne faris Irlando ĝis 2005. Kipro kaj Luksemburgio ankoraŭ ne petis la oficialigon de iliaj respektivaj aliaj lingvoj, nome la turkan kaj luksemburgan. Evidente, la batalo por la EU-oficialigo de la kataluna, eŭska kaj galega okazos je enlanda nivelo, kaj nur poste plene oficialiĝos aliaj lingvoj kiel la skot-gaela kaj la kimra.

Noto

Nun la eŭska, galega kaj kataluna estas “kun-oficialaj” lingvoj. Plene oficialaj lingvoj de EU estas la bulgara, ĉeĥa, dana, nederlanda, angla, estona, finna, franca, germana, greka, hungara, itala, latva, litova, malta, pola, portugala, rumana, slovaka, slovena, hispana kaj sveda. La irlanda estas plene oficiala, kvankam laŭ la specialaj aranĝoj ĝi ankaŭ povas jure “manki” — kiel la malta ĝis 30 apr 2007.

La Ondo de Esperanto. 2008. №6 (164) 


Germanaj entreprenistoj kontraŭ la kataluna

Dafydd ab Iago el Hispanio

La lingva diverseco en Hispanio kaŭzas ĉiam pli da problemoj por germanaj entreprenistoj. Peter Moser, ĝenerala direktoro de la Germana Ĉambro de Komerco en Hispanio, argumentas ke ne estas profitdone uzi la katalunan, kiun parolas pli ol naŭ milionoj da homoj laŭ statistiko de la kataluna registaro. Moser publike elpaŝis post kiam la fama futbalklubo de Barcelona decidis ne flugi per Air Berlin, ĉar ĉi tiu germana flugkompanio rifuzis informi katalune pasaĝerojn, flugantajn al aŭ de katalunparolantaj regionoj. “Firmaoj komunikas kun siaj klientoj en la lingvoj, kiuj estas komprenataj de la plimulto, kiel la hispana en Hispanio”, — klarigis Moser.
La negativa sinteno de Air Berlin al la kataluna lingvo kaŭzas amasajn protestojn de katalunparolantoj.
Moser ankaŭ formulis sian negativan opinion pri la politiko de la du el la tri hispanaj regionoj, kie oni parolas la katalunan — Katalunio kaj Balearoj. Moser eĉ invitis la registaron de Balearoj al pripensado pri “la profito kaj malprofito de la lingvaj politikoj kiuj havas la celon limigi la uzon de la hispana”.

El la 1100 germanaj firmaoj en Hispanio, pli ol 380 lokiĝas en Katalunio. En la ĉefurbo de Hispanio, Madrido, estas nur 250 firmaoj. Tamen, laŭ Moser, la katalunparolantaj entreprenistoj devas forgesi sian gepatran lingvon, kiam ili rilatas kun germanaj firmaoj. “La nemultaj kazoj de katalunparolantoj, kiuj ne estas dulingvaj, [t.e. ili parolas la hispanan kaj la katalunan. — d.a.i.] ne pravigas la uzon de la kataluna en ĉiuj komunikoj kun klientoj”, — klarigis Moser en la gazeto El Mundo. “Nepras kompreni ĉi tiun politikon en terminoj ekonomikaj: la elspezoj por tradukoj, instruado de dungitoj kaj la produktado de katalunlingvaj dokumentoj kaj presaĵoj ne estas proporciaj al la nombro da klientoj, kiuj petas tion”, — aldonis la germano.

La Germana Ĉambro de Komerco en Hispanio defendas la direktoron de Air Berlin, Joachim Hunold. Antaŭ nelonge la direktoro de la malmultekosta flugkompanio el Berlino ricevis peton de la registaro de Balearoj uzi la oficialan lingvon de la insuloj, nome la katalunan. “Ĉe baza kaj esenca servo, nome, flugoj el kaj al Mallorca, Menorca kaj Eivissa, nepras ke la uzado de la gepatra lingvo estu garantiata al katalun-parolantaj civitanoj”, — skribis la baleara registaro al Hunold. “Wow! Mi fieris pri tio, ke ni sukcesis trovi almenaŭ unu hispanparolantan stevardinon por ĉiu interna hispania flugo. Ĉu mi nun organizu katalunlingvajn kursojn al tiuj dungitoj? Kaj ĉu kursojn de la eŭska kaj galega por la flugoj al Galegio kaj Eŭskio? Ĉu neniu tie parolas la hispanan?” — skribis Hunold en la oficiala revuo de la flugkompanio.

“La aŭtonomio, celata de regionaj naciistoj en grandaj partoj de Hispanio, estas remalsaniĝo malantaŭen al mezepoka tempo de malgrandaj ŝtatetoj”, — daŭrigis Hunold. Laŭ Joachim Hunold, oni ja povas flegi sian kulturan specifecon en Eŭropo. Tamen la registaro de Balearoj devas konsciiĝi, ke multo de la riĉeco de ĉi tiu regiono venas el eŭropaj subvencioj.

La opinioj de Hunold, subtenitaj de la Germana Ĉambro de Komerco en Hispanio, kaŭzis stormon de protesto en la katalunlingvaj regionoj.

La Ondo de Esperanto. 2008. №8–9 (166–167)


La Eŭropa Unio aldonas novajn lingvojn

de Dafydd ab Iago el Bruselo

La plej granda espero de preskaŭ ĉiuj esperantistoj estas la oficialigo de la internacia lingvo en la Eŭropa Unio (EU). Tamen dum la pasinta jardeko oni vidis, kiel la nombro da lingvoj en EU duobliĝis, kaj eĉ lingvoj parolataj de malplimultoj fariĝis kvazaŭ oficialaj.

En 2005 “kunoficialiĝis” la kataluna, galega kaj eŭska. La irlanda, la gepatra lingvo de ĉirkaŭ 60 mil homoj en Irlando, fariĝis eĉ plene oficiala lingvo de EU. Ĝuste antaŭ la somera paŭzo, la ministroj de EU decidis akcepti ankaŭ la kimran kiel kunoficialan lingvon de EU.

La kimra estas kelta lingvo, parolata de ĉirkaŭ 540 mil homoj en la okcidenta parto de la insulo Britio. Ĝi aldoniĝas al aliaj lingvoj nomataj “kunoficialaj” kiel la menciitaj kataluna, eŭska kaj galega. “Ministroj povos paroli kimre, kiam ili estos reprezentantoj de la Unuiĝinta Reĝolando en la Konsilio, kaj la vortoj estos tradukataj samtempe”, — klarigas interna dokumento de la Eŭropa Komisiono. Civitanoj ankaŭ povos skribi kimre al funkciuloj en la Konsilio kaj ricevi respondon en la kimra.

La decido de la Konsilio signifas, ke EU agnoskas ne nur la anglan kiel oficialan lingvon de la Unuiĝinta Reĝolando, sed ankaŭ aliajn lingvojn, menciitajn en la brita “konstitucio”. Tio signifas, ke la kimra kaj skotgaela iugrade oficialiĝas, sed aliaj lingvoj, ne menciitaj de la brita leĝaro, kiel la kornvala, skota, kaj nordirlanda skota ne uzeblos kiel kunoficialaj EU-lingvoj, kvankam ili estas agnoskitaj de la Eŭropa Ĉarto de Regionaj aŭ Malplimultaj Lingvoj. La decido de la Konsilio baziĝas sur tridirekta kunveno kun la Konsilio, Unuiĝinta Regno kaj la Kimra Registaro. Ĝi efektiviĝos post kiam grupo da kimraj interpretistoj estos juĝitaj sufiĉe kapablaj laŭ la nivelo de la lingva EU-servo “SCIC”.

Aliflanke, la registaro de Skotlando petos, laŭ diplomataj fontoj, similan kunvenon por la skotgaela, lingvo parolata de ĉirkaŭ 70 mil homoj. La skotgaela lingvo-komunumo alfrontas gravajn problemojn trovi sufiĉe profesiajn interpretistojn kaj tradukistojn. Ankaŭ — eĉ pli ol en Esperanto — mankas en ĝi taŭga vortaro por komplete traduki la strangan EU-lingvon de Bruselo. Spite al ĉi tiu problemo, la skota registaro jam petis la registaron de la Unuiĝinta Reĝolando por simila kunveno kiel pri la kimra. Tio signifas ke Skotlando, kiel Kimrio, devos pagi la kostojn de tradukado kaj interpretado por la koncerna lingvo. Skotlando ankaŭ pripensas oficialigi la skotan — ĝermandevenan lingvon proksiman al la angla.

La brita registaro nun negocas kun aliaj EU-instancoj por havi similan statuson por la kimra lingvo kiel en la Konsilio. Tio signifos, ke civitanoj povos skribi al la Komisiono en la kimra kaj ricevi respondon en la kimra. La tradukojn faros kimraj oficistoj. Tamen, kunoficiala ne signifas plene oficiala. “En ĉiu certigita traduko, atento estos donita al la fakto, ke la traduko ne signifas respondecon de la EU-instancoj, kaj ke ĝi havas nenian juran valoron”, — klarigis funkciulo proksima al la respondeculo pri multlingvismo Leonard Orban.

La Ondo de Esperanto. 2008. №10 (168)


Graham WatsonKontraŭ anglalingva imperialismo

Parolante en konferenco pri malpli uzataj lingvoj en Eŭropo, la ĉefo de la liberala grupo en la Eŭropa Parlamento, Graham Watson, devojiĝis de la preparita teksto de sia parolado.

“Kiel skoto, mi estas pli kaj pli konsternata de la danĝeroj de la kreskanta imperialismo de la angla lingvo. Povus esti io, pro kio ni povas kulpigi niajn usonajn kuzojn”, — diris Graham Watson, elektita en sudokcidenta Anglio. Agnoskante la nerespekton de internaciaj traktatoj de pluraj EU-ŝtatoj kun malpli uzataj lingvoj, Watson diris ke la Eŭropa Unio devas forgesi pri landlimoj, kiam temas pri lingvoj. La liberaluloj en la Eŭropa Parlamento lastatempe lanĉis kampanjon por ununura lingvo. La kampanjo konsternis plurajn homojn en Bruselo, ĝis kiam ili vidis ke temas pri “simpla kaj klara lingvo”.

“Kelkaj ŝtatoj havas malpli pozitivan historion. Tro ofte en la pasinteco registaroj evitis sian devon agnoski kaj sekurigi la lingvojn parolatajn en siaj teritorioj, — daŭrigis Watson. — Kiel al liberalulo, oni ne devas klarigi al mi, ke ĉiuj ŝtatoj devas plenumi siajn internaciajn devojn”.

Ankaŭ se la Eŭropa Unio volas esti je la flanko de la civitanoj, ĝi devas strebi, ke laŭeble multe estu ebla en la propra lingvo de la civitano. Watson notis, ke probable EU baldaŭ havos plian lingvon, la turkan, post kiam estos atingita fina akordo inter la du komunumoj de la insulo Cipro.

La konferenco okazis la 14an de oktobro 2008, je la komenco de la pintkunveno de la ĉefoj de EU.

La Ondo de Esperanto. 2008. №11 (169) 


Eŭropa Komisiono financas studadon pri “vehikla” lingvo

Preskaŭ ne eblas por unuopuloj superrigardi centojn da diversaj alvokoj, kiujn la Eŭropa Komisiono (EK) publikigas ĉiumonate. Kadre de la sepa esplor-programo por 2007–2013 EK publikigis alvokon al studado de la lingvoproblemo en Eŭropo.

Ĝis 13 jan 2009 oni povas sendi proponojn kiel elspezi maksimume €2,7 mln por esplori la temon “Vehiklaj lingvoj en Eŭropo en la periodo de tutmondiĝo: historio, politiko, praktiko”. La kondiĉo de EK estas, ke la projektojn kunproponu almenaŭ tri sendependaj organizoj el la ŝtatoj de la Eŭropa Unio (EU).

Laŭ Ĵeromo Vaŝe la kondiĉoj por kandidatiĝo ne permesas multe da esplorado pri Esperanto. “Laŭ la titolo, ĉiuokaze la lingvo internacia povus esti nur eta parto de la esplorata kampo. Se entute la plenumantoj atentos ĝin, tio estos granda atingo ene de malgranda kaj malmulte atentata dokumento inter miloj da similaj dokumentoj”, — rimarkas la franco. Li ankaŭ notas en la retforumo de Libera Folio la grandan laboron bezonatan por kandidatiĝo pro la formalaĵoj, kiuj postulas, ke proponanto konsistu el almenaŭ tri jure sendependaj organizaĵoj.

“Ĉi tiu alvoko ŝajnas defio al esperantistaj spertuloj, por ke ili organizu sin kaj montru la efikon de Esperanto”, — opinias José Manuel Gaspar Martins, portugala profesoro kaj membro de esperantista Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo. “Post tiom da malagrablaj spertoj pri EU kaj Esperanto, ĝi povas esti provo ĉu montri akcepton por klarigi la eblecojn de Esperanto, ĉu montri ke la esperantistoj eĉ ne sukcesus organizi tian proponon”. Gaspar Martins pretas kunlabori — el la socia-ekonomika vidpunkto — pri propono. Sed li bezonus spertulon pri lingvistiko aŭ por gvidi la proponon.

Ankaŭ ne promesodona estas la ĝisnuna sinteno de la Komisiono pri la angla. Plej freŝan ekzemplon donis la laborgrupo, kunmetita de Leonard Orban, kiu respondecas en EK pri multlingvismo (LOdE, 2008, №4). La Proponoj de la Grupo de intelektuloj por interkultura dialogo, publikigitaj en septembro 2008, diras ke la elekto de lerninda(j) lingvo(j) estas “persona afero”. Ĉi tiu grupo, gvidata de Amin Maalouf, libana aŭtoro kaj franca ŝtatano, proponis, unue, lingvon de komunikado laŭ la nivelo de “internacieco” kaj, due, lingvon persone adoptitan.

Ankaŭ Orban, en gazetara konferenco, substrekis ke EK ne povas doni “internacian statuson” al iu lingvo, ĉar en EU nur ŝtatoj-membroj havas la plenan kompetenton organizi siajn eduksistemojn. Tamen en la situacio, kie ĉiu lingvo-komunumo batalas kontraŭ la aliaj, Orban evidente ne mencias, ke la angla pli kaj pli gajnas.

En la nuna alvoko de EK pri studado de vehiklaj lingvoj en Eŭropo oni povas vidi ankaŭ la deziron plifortigi la konojn kaj argumentojn pri la lingva aspekto de la tutmondiĝo. La politiko de EK ekde 2002 nur proponas, ke ĉiu EU-civitano eklernu du lingvojn. Kompreneble tio ankaŭ reprezentas bonan kompromison inter Francio, Germanio kaj Hispanio — kaj diversgrade Italio — pri la merkato por lingva studado. Sed neniu povas konkurenci kun Anglio, kiu enpoŝigas pli ol 15 miliardojn da eŭroj jare danke al la vendado de sia lingvo al fremduloj.

La Ondo de Esperanto. 2008. №12 (170) 


Eŭropo kritikas Hispanion pro lingva diskriminacio

La Konsilio de Eŭropo en Strasburgo publikigis sian duan raporton fine de la jaro pri la situacio de la malpli ofte uzataj lingvoj en Hispanio.

Foto de la Audvida Departemento de EKSurbaze de la raporto la komitato de ministroj — kiu reprezentas la ŝtatojn de la tuteŭropa internacia organizo — alvokas Hispanion plibonigi la uzadon de la regionaj kaj minoritataj lingvoj ĉe la justicaj kaj ŝtatadministraj instancoj.

“Pli da klopodoj estas necesaj por protekti la asturan, kaj specifa leĝaro devas esti akceptita por la aragona kaj kataluna lingvoj en Aragono”, — rekomendas la Konsilio, kies raporto instigas la hispanajn aŭtoritatojn “klarigi la statuson de la galega lingvo en Kastilio kaj Leono, de la portugala en Olivenca, de la berbera en la aŭtonoma urbo Melilla kaj de la araba en la aŭtonoma urbo Ceuta”.

La raporton preparis komitato de sendependaj ekspertoj, kiuj sekvas la aplikadon de la Eŭropa Ĉarto de regionaj kaj minoritataj lingvoj. En Hispanio la ĉefa respondeco pri la aplikado de la Ĉarto restas ĉe la aŭtonomaj komunumoj kiel Madrido, Valencio, Katalunio, Galegio kaj Eŭskio. Tamen la ekspertoj memorigas, ke la hispana registaro havas superrigardan aŭtoritaton pri la afero. Ĉi tie la ekspertoj bedaŭras la “certan” mankon de kohereco.

“En kelkaj kazoj, la aŭtonomaj komunumoj povas malfaciligi la aplikadon de la Ĉarto”, — notas la ekspertoj. Alia manko estas la nekunlaborado inter regionoj kun la sama lingvo, ekzemple, Katalunio kaj Valencilando (kvankam la lingvo nomiĝas kataluna en Katalunio kaj pli malpli “valencia” en Valencilando).

Alia problemo estas la manko de politiko por promocii ekster Hispanio la ideon pri Hispanio kiel plurlingva ŝtato. “La aŭtoritatoj de Eŭskio notas, ke la eŭskaj lingvo kaj kulturo ne estas entenataj en la agado de Instituto Cervantes”, — atentigas la ekspertoj.

Tamen la plej grava manko rilatas al la jura sistemo. Laŭ la ekspertoj, ĝi estas unu el la ĉefaj punktoj, kiuj malhelpas Hispanion komplete plenumi siajn internaciajn devojn laŭ la Ĉarto. Estas “struktura” problemo spite al la nova leĝo (akceptita en decembro 2003) pri la juĝaro. Kvankam la nova leĝo enkondukis kelkajn plibonigojn, la plenumado estas nesufiĉa je la ŝtata nivelo. La ekspertoj atentigas, ke la koncerna organo en Hispanio, la Ĝenerala Konsilio de la Juĝaro, montris ĝis nun neniun intencon movi sin al plibonigo.

La ekspertoj de la Konsilio notas, ke ja ekzistas formala rajto uzi la regionajn lingvojn en la nuna jura kadro. La hispana juĝaro ankaŭ postulas de kelkaj oficistoj montri konon de unu el la kunoficialaj lingvoj (kataluna, galega kaj eŭska). Tamen la leĝo ne fiksas tiun postulon por juĝoj kaj magistratoj. Ĉi tio malfaciligas la plenumadon de la promesoj donitaj de Hispanio.

Sur la foto. Ankaŭ en la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono la galega estas parolata. (Foto de la Aŭdvida Departemento de EK).

La Ondo de Esperanto. 2008. №1 (171) 


Juna esperantisto promociis Esperanton ĉe la Unuiĝintaj Nacioj

Du esperantistoj estis reprezentantoj de UEA en forumo pri malplimultoj, organizita 15–16 dec 2008 de la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.

Foto el WikimediaFrancesco Reale, kiel reprezentanto de UEA, parolis antaŭ grupo de internaciaj gravuloj pri Esperanto kaj ĝia ligo al kultura aŭtonomio kaj socia integriĝo. La alia reprezentanto de UEA, Stefano Keller, parolis pri lingvaj rajtoj kaj pri lingvoinstruado en la mondo.

Francisco Reale bonege eluzis la forumon por klare kaj sendube reklami la internacian lingvon. “La socia integriĝo, kiel la integriĝo de diversaj etnoj, ege dependas de la lingva problemo”, — diris Reale, kiu doktoriĝis en 2005 kiel inĝeniero pri telekomunikado en la universitato de Pizo. En 2006 li translokiĝis al Neuchatel (Svislando) por doktoriĝi ĉe la Federala Politeknika Lernejo de Laŭzano. “La interkompreno estas esenca ilo por alproksimigi popolojn de diversaj etnoj kaj lingvoj. Jen la graveco de komuna lingvo. Sed uzi lingvon de unusola popolo kiel la komunan lingvon donas grandegajn avantaĝojn al la denaskaj parolantoj de tiu lingvo kaj al tiuj ŝtatoj, al kiuj ili apartenas”, — diris Reale kaj daŭrigis:

“Esperanto estas egaleca solvo. Ĝi estas facile lernebla. Oni atingas bonan nivelon post kelkaj monatoj. Oni pruvis, ke, pro ĝia simpla kaj regula gramatiko, ĝia lernado helpas la regadon de aliaj fremdaj lingvoj. Ni pensas, ke ĝi estas aparte taŭga por la bazlernejanoj. Ĝi donas al ili bonan lingvan bazon sen minaci ilian gepatran lingvon”.

“Laŭ diversaj monde konataj spertuloj, Esperanto estas nuntempe unu el la plej bonaj disponeblaj solvoj el la vidpunktoj de la kostoj kaj egaleco, — plu parolis Reale. — Plie, ĝi estas bonega kialo por nin pensigi pri la problemo de la malegaleco de internacia komunikado kaj la protektado de la diverseco”.

Keller uzis malpli rektan taktikon parolante pri “edukado”. La temo certe ne estas fremda por Keller. Dum 1982– 1986 li estis plentempa Esperanto-instruisto ĉe la Kultura Centro Esperantista. Rezulte de siaj universitataj studoj en Budapeŝto, Keller iĝis diplomita instruisto kaj psikopedagogo. “La rajto de infanoj lerni siajn gepatrajn lingvojn kaj daŭrigi sian edukadon en siaj lingvoj, estas grava ne nur por ilia kulturo. Ĝi ankaŭ nepras por ilia psikologia evoluado”, — diris Keller al la UN-forumo.

“La uzado de komuna lingvo evitigas la situaciojn, kie homo, kiu uzas la gepatran lingvon, havas grandegan avantaĝon antaŭ tiuj, kiuj ne povas ĝin (la superregantan lingvon) uzi, — diris Keller. — La granda espero de esperantistoj estas, ke la mondo fariĝos pli paca. Ni pensas, ke efika komunikado ludas ege gravan rolon en la atingado de tiu celo”.

En la fino de la kunveno UEA prezentis proponojn pri amendoj al “Rekomendoj pri malplimultoj kaj pri la rajto je edukado”, ankoraŭfoje insistante pri la neceso protekti la lingvajn homajn rajtojn de ĉiuj kaj specife pri la rajto de infanoj lerni pere de sia gepatra lingvo.

La Ondo de Esperanto. 2009. №2 (172).


EU kaj Hindujo samopinias pri multlingvismo

Foto de la Europa aud-vida departementoLa Eŭropa Unio kaj la Hinda Unio subskribis en marto komunan deklaron pri multlingvismo. “La sperto de Hindujo, sukcese uzanta lingvan diversecon, estas unika en la mondo. Mi kredas, ke EU kaj Hindujo povas lerni unu de la alia”, — diris Leonard Orban, Eŭropa Komisionano pri multlingvismo.

EU kaj Hindujo havas po 23 oficialajn lingvojn kaj multe pli da neoficialaj kaj foje tute subpremitaj lingvoj. La celo de la deklaro, laŭ Orban kaj lia hinda samrangulino Daggubati Purandeshwari, estas plifortigi kunlaboron kaj dialogon pri gravaj temoj, ekzemple, pri lingva diverseco, interkultura dialogo, dumviva lernado, novaj teknologioj por lingva lernado, efiko de lingvoj por dung-eblecoj, komerca konkurenco kaj socia kunteksto.

Kun pli ol unu miliardo da loĝantoj, Hindujo havas tre riĉan lingvan diversecon. Laŭ la lastaj oficialaj statistikoj, tie estas 29 lingvoj parolataj de pli ol unu miliono da denaskaj parolantoj, 122 lingvoj kun almenaŭ 10 mil parolantoj, kaj pliaj 234 lingvoj kun malpli granda parolantaro.

La konstitucio de la Hinda Unio deklaras, ke la hinda estas la oficiala lingvo de la Unio. La angla “povas” esti uzata por oficialaj kialoj, kaj la lando havas 22 oficialajn “regionajn” lingvojn. “Tia riĉa lingva diverseco estas fakto de la hinduja historio, kaj ĝi estas konsiderata tute natura tiuloke”, — notas la Eŭropa Komisiono. Laŭ la Komisiono, tio tre similas al la lingva kuniĝo en la Eŭropa Unio. Pro tio Hindujo devas esti unuaranga partnero de EU en la sfero de multlingvismo.

Alia similaĵo estas la ĉiam pli granda premo de la angla en ambaŭ Unioj, kaj la daŭra subpremo de “malpli oficialaj” kaj tute “neoficialaj” lingvoj.

“Ni devas sendi klaran mesaĝon, ke ĉiuj niaj lingvoj estas same gravaj, kaj ni devas respekti ĉiujn lingvojn, sendepende de iliaj oficialaj statusoj”, — diris la ministrino Daggubati Purandeswari. “Esence, Hindujo estas multlingva lando, kie lingva diverseco estas parto de nia historia kaj kultura heredaĵo, kaj kerna ero en sia filozofio de nacio-konstruado”, — daŭrigis Purandeswari.

Ŝi vidas la komunan deklaron kun EU kiel ŝancon por edukado.

La Ondo de Esperanto. 2009. №4 (174). 


La galega lingvo minacata

Katedralo de Santiago de Compostela nokte (wikimedia commons)Laŭ polica raporto, pli ol 20 mil homoj (pli ol 50 mil laŭ la organizantoj) manifestaciis en majo por la rajto uzi la galegan lingvon. La manifestacio sekvis regionajn elektojn en marto, kiam la hispana Popolpartio (PP) gajnis plimulton en la galega parlamento, danke al nur unu deputito. La manifestacio en Santiago de Compostela, la galega ĉefurbo, alvokis por la “rajto vivi en la galega”. La manifestaciantoj volas, ke la galega registaro ŝanĝu sian lingvan politikon. Ili timas, ke la galega estos sub minaco pro tio, ke PP nun denove regas.

Dum la kampanjo PP promesis nuligi kelkajn leĝojn favore al la galega. Laŭ PP, la hispana devas esti protektata en Galegio per politiko de “libera elekto” de la lingvo. Aktivuloj de la galega lingvo protestas, ke minacata estas ne la hispana, sed la galega — lingvo tre simila al la portugala, parolata en ĉi tiu nord-okcidenta parto de Hispanio. PP ankaŭ celas nuligi la Lingvan Akton, kiu reguligas la uzadon de la galega en la lernejoj. Ĉi tiu leĝo antaŭvidas, ke almenaŭ 50% de la klasoj estu instruataj en la galega.

La nova registaro fine de majo klarigis al publikaj sindikatoj sian proponon rilate al publikaj dungitoj. Pro tio, ke la plejmulto de homoj en Galegio parolas la galegan, ĝia kono estis unu el la kondiĉoj por fariĝi ŝtata dungito en la regiono. La ideo estas, ke ĉiuj regionaj ŝtatdungitoj devas koni la lingvon de la vasta plimulto de la homoj en la regiono. Reformante la Leĝon de la Publika Servo de Galegio, la nova registaro promocios la “liberan elekton”. Tio signifas, ke regionaj dungitoj ne nepre devos koni la galegan kaj povos esti dungitaj kun nura kono de la hispana.

La pravigo de la nova leĝo — laŭ la teksto mem — estas, ke la hispana kaj galega estas “kun-oficialaj” en Galegio. “La publikaj povoj devas garantii la normalan kaj oficialan uzadon de la du lingvoj, — tekstas la leĝo-teksto. La regiona registaro ankaŭ volas promocii la “movecon” de galegoj en Hispanio kaj pro tio volas eviti “barierojn lingvajn”, kiuj — laŭ ĝi — povos aperis, se oni tro promocios la galegan. Unu el la sindikatoj jam reagis, ke la leĝopropono montras la “malamon” de la nova registarestro Alberto Núñez Feijóo al la galega. Laŭ proparolanto de la sindikato CIG-Ensino Anxo Louzao, en la hispana gazetaro, la parlamenta plimulto de la PP en Galegio ne donis la rajton malestimi la lingvon kaj starigi politikon konduke al ĝia ekstermo.

La Ondo de Esperanto. 2009. №5–6 (175–176).


Monpunoj pro la malbona slovaka lingvo

Ekde septembro membroj de neslovaklingvaj malplimultoj povas esti monpunitaj por nekorekta uzado de la slovaka lingvo. La nova leĝo kaŭzas ondon de protestoj en la hungarlingva minoritato en Slovakio — ĉirkaŭ dekono da loĝantaro. Aliaj naciaj minoritatoj estas romaa, rutena, ukraina, germana, kroata kaj ĉeĥa.

Lau europarlamentano Michael Gahler, la nova lingva legho en Slovakio estas absurda (Foto de la Europa Komisiono)La monpunoj povas esti de 100 ĝis 5000 eŭroj. En komunumoj, kie malpli ol 20% parolas ne la slovakan (ekzemple, Bratislavo), funkciuloj kaj civitanoj povas esti monpunitaj pro uzado de minoritata lingvo laŭ sekcio 10, §9a de la Slovakia Lingva Leĝo, aprobita de la Slovakia Nacia Konsilio 30 jun 2009. Ĉiuj tekstoj sur monumentoj kaj memortabuloj devas esti aprobitaj de la ministerio de kulturo (sekcio 7, §5). Ankaŭ la nomoj de slovakaj urboj en alilingvaj tekstoj, ekzemple en la hungara, devas esti skribataj slovake (sekcio 5, §3a).

En la komunumoj, kie alilingvanoj estas plimulto de la loĝantaro, la slovaka devas antaŭeniri. La slovaka estas la deviga lingvo por enkonduki eventojn, organizatajn de minoritatoj, eĉ se ne estas slovaklingvanoj en la aŭskultantaro (sekcio 6, §5). Minoritataj lernejoj devas teni la internan komunikadon en la slovaka, eĉ se tio signifas aldonan ŝarĝon kaj koston (sekcio 6, §4).

Laŭ la slovakia ĉefministro Robert Fico, la protestoj estas klara signo, ke hungaroj ankoraŭ ne komprenas ke Slovakio estas sendependa respubliko. Ekde la falo de la Aŭstria-Hungaria Imperio ĝi jam dum 90 jaroj ne estas parto de Hungario. Laŭ Fico, hungaroj volus, ke slovakaj lernejanoj lernu hungare en la suda parto de Slovakio, kie hungarlingvanoj plimultas. “Tamen ni vivas en Slovakio, kaj ĉiu slovaka civitano devas havi la rajton, eĉ pere de sankcioj, paroli la slovakan ŝtatlingvon sur la Slovakia teritorio”, — diris la ĉefministro.

Ankaŭ membrino de la Slovaka Nacia Konsilio (SNS) Anna Belousovová ne komprenas la kritikojn. Laŭ ŝi, Slovakio estas paradizo por naciaj minoritatoj. Belousovová eĉ volas organizi eŭropnivelan kongreson por ekzameni la situacion de lingvo-minoritatoj kaj montri la bonan protektadon de malplimultanoj en Slovakio. SNS ekde 2006 estas koalicia membro de la registaro kun la socialistoj sub Fico. SNS tamen rikoltis la famon de ekstremdekstra kaj ksenofoba partio.

Laŭ Laszlo Öllős, politologo el la universitato Nitra en Slovakio, la leĝo enhavas multajn malklarajn frazojn. Li pensas, ke tia malklareco estas intenca, por ke funkciuloj mem povu decidi, kie kaj kiam apliki la leĝon. Öllős notas, ke laŭ la nova leĝo, neslovaklingvano, kiu parolas sian lingvon kun doktoro, povas esti konsiderata kiel kontraŭulo de la leĝo.

La germana eŭroparlamentano Michael Gahler ne kaŝas sian kritikon de ĉi tiu leĝo. Laŭ Gahler, ĝi estas absurda kaj neproporcia. “Slovakio atencas la komune respektatajn normojn de la Eŭropa Unio kaj malrespektas la respektivajn rekomendojn de la Konsilio de Eŭropo, kiu antaŭvidas pluan uzadon de minoritataj lingvoj”, — diris Gahler. Slovakio malpurigas sian reputacion kaj riskos fariĝi denove totalisma ŝtato, se la nova leĝo estos strikte aplikata. Laŭ Gahler, la nuna slovaka registaro mense ankoraŭ ne venis en Eŭropon.

“La socialista-nacisma registaro en Slovakio refoje pruvis, ke ĝi ne estas interesata pri vera kunekzistado de etnaj grupoj en la lando. Ĝi ŝajne ne konsideras sin ligita per eŭropaj valoroj, — diris Gahler kaj konkludis: — Evidentas, ke naciaj lingvoj devas esti respektataj en la Eŭropa Unio. Tio devas esti egale aplikata en ĉiuj membro-ŝtatoj kun regionaj lingvoj aŭ minoritatoj”.

La Ondo de Esperanto. 2009. №8–9 (178–179).


La Kimra parlamento diskriminacias la kirman lingvonLa kimra malaperos en la kimra parlamento

Ekde la starigo de parlamento en Kimrio, la loka lingvo, la kimra, spertis renovigon. Unu el la atingoj venis lastjare kiam la Eŭropa Unio akceptis la kimran kiel kun-oficialan lingvon. La plej parolata kelta lingvo nun havas la saman statuson en la EU-instancoj kiel la kataluna, eŭska kaj galega. La parolantoj de la kun-oficialaj lingvoj rajtas skribi al la EU-instancoj gepatra-lingve kaj ricevi respondon en sia lingvo. Ministroj, kiuj parolas tiujn lingvojn, rajtas ilin paroli en la konsilio de ministroj.

Eĉ se la decido estas nur simbola, ĝi estas grava simbolo. Ĝi montras kiel la kimra progresas kiel leĝa kaj administracia lingvo. Multe da tiu progreso baziĝas sur la profesiiĝo de tradukistoj danke al la novaj kimraj institucioj. Tradukistoj ne nur kreis novajn terminojn por juraj konceptoj, ili ankaŭ profesiiĝis en sia laboro. Tamen nun venas nova minaco al la lingvo. Oficiale la kimra parlamento promesis traduki ĉiujn paroladojn en la plenkunsidoj. Spite al ĉi tiu promeso, la oficejo de la parlamento decidis ekde 2010 traduki nur el la kimra anglen. La decidantoj argumentas ke la kimralingvanoj ja parolas la anglan kaj pro tio ne necesas traduki kimren el la angla (nur anglen el la kimra). Tiu decido, laŭ la oficejo de la parlamento, ŝparos ĉirkaŭ 250 mil britajn pundojn.

Iu ajn decido pri lingvo ĉiam estas ege tikla, certe se temas pri malegala traktado de lingvo parolata de ĉ. 600 mil homoj. Ankaŭ aldoniĝas jarcenta historio de malfavora traktado fare de la politika kaj leĝa ĉirkaŭaĵo. Pro tia historio aŭdiĝas laŭtaj protestoj spite al la fakto, ke la decido estis farita dum la kvieta somerperiodo. Oni rajte kritikas la malegalan traktadon de la kimralingvanoj. Kial ankaŭ ili ne rajtas legi la debatojn de sia parlamento gepatralingve?

Nova argumento estas la kontribuo de la dulingvaj debatoj al aŭtomataj liberaj tradukservoj. Jam Google Translate komencis uzi tiun formon: http://translate.google.com. La kimra estas unu el 51 lingvoj inter kiuj eblas traduki.

La Ondo de Esperanto. 2009. №10 (180). 


Ĉu komisionano por multlingvismo?

Ekde januaro 2007 la Eŭropa Unio havas apartan komisionanon pri multlingvismo. Tiam aldoniĝis la bulgara, rumana kaj irlanda al la aro da oficialaj lingvoj (nun 23), kaj la Eŭropa Komisiono bezonis altnivelan respondeculon pri lingva politiko. Laŭ la prezidanto de la Komisiono, Jose Manuel Barroso, tiutempe la komisionano pri multlingvismo estis nepra por pli bone prizorgi la lingvan politikon de la Unio.

Aŭdiĝas onidiroj, laŭ kiuj ne plu estas dezirata komisionano pri multlingvismo post la renovigo de la nuna komisiono. La nuna komisionano, Leonard Orban, ne plu estos proponata de sia lando. Ankaŭ neniu membro-ŝtato volas la postenon — kiu estas vidata kvazaŭ kiel “ofendo”, ĉar “negrava”. La onidiroj jam estas tiom aŭdeblaj, ke venas protestoj el nebruselaj organizaĵoj. Unu el la protestantoj estas la Reto por Promocii Lingvan Diversecon (NPLD laŭ la anglaj sigloj).

“Ĉiuj lingvoj devus ricevi egalan gravecon. Ili estas la bazŝtonoj de Eŭropo kaj kontribuas al originalaj sociaj interrilatoj. Komisionano pri multlingvismo helpas, certigante tion ĉi”, — diris la direktoro de la neregistara organizaĵo Meirion Prys Jones. La timo estas ke sen altnivela respondeculo, multlingvismo ne estos je la pinto de la politika tagordo.

Tamen estas aliaj voĉoj en Bruselo, laŭ kiuj Orban ne estis bona defendanto de lingvaj rajtoj kaj multlingvismo. La lasta ekzemplo estas la timo de la Komisiono enmiksiĝi kontraŭ la diskriminacia slovaka lingvo-leĝo (vidu la aŭgustan-septembran Ondon, p. 16).

Jam pli frue en ĉi tiu jaro Orban kunvenis kun kolegoj por starigi oficiale “neŭtralan” starpunkton. Laŭ fontoj en Bruselo, Orban estas serĉanta novan postenon en Bruselo kaj ne volas kolerigi iun ajn. Ankaŭ la prezidanto de la Komisiono, Barroso, ne volas kolerigi membro-ŝtatojn kiuj ankoraŭ ne konfirmis sian subtenon.

La Ondo de Esperanto. 2009. №10 (180). 


Francio-Britio: semantika konflikto

Bruselo estas alkutimiĝinta al problemoj dum tradukado. Kaj esperantistoj kompreneble ŝatas ĉerpi el la riĉa historio de tiaj problemoj.

Ŝajne, la franca ministro respondeca pri Eŭropo Pierre Lellouche volas aldoni plian ekzemplon de lingva miskompreno. Lellouche estas konsiderata kiel brit- kaj usonemulo fiera pri sia kono de la angla. Tamen tio ne evitigis diplomatan krizeton, kiam la ministro estis intervjuita de la brita gazeto The Guardian. Li parolis pri la skeptika sinteno de Britio kaj de la opozicia partio rilate al Eŭropo kaj eŭropa integriĝo.

La franca ministro Lellouche per lingvaj strangajhoj kauzis shtorman polemikon en gazetaro.Laŭ Lellouche, la Tories aŭ konservativuloj, la brita opozicia partio, estas aŭtismaj kaj estas kastrantaj la influon de Britio en Eŭropo. Li jene diris pri la konservativa partio: “Ili havas nur unu strofon kaj nur ripetas la samon. Estas bizara sento de aŭtismo”. Lellouche ankaŭ kritikis la planojn regajni potencojn kaj kompetentojn transdonitajn al la Eŭropa Unio. La planoj estis anoncitaj antaŭ nelonge de la ĉefo de la opozicia partio David Cameron. Lellouche konsideras tiajn planojn patetikaj — li diris angle: pathetic.

Kvankam la grek-devena vorto patetika similas en la franca kaj la angla, kaj en multaj aliaj lingvoj, la efiko ŝajne ne estas la sama en la franca kaj la angla. Lellouche kaŭzis lavangon de protestoj en Britio per siaj vortoj. Kelkajn horojn post sia intervjuo, la ministro jam devis fari klarigon al la brita televido BBC: «Patetika signifas trista en la franca. Tio signifas, ke mi en Francio estis tristigita, vidante, ke la debato [en Britio. – DaI] fariĝas pli kaj pli eŭrop-skeptika kaj kontraŭeŭropa». Franc-lingvanoj, laŭ la ministro, ankaŭ pli ofte aŭdas la vortojn aŭtismo kaj patetika.

Ne ĉiuj francoj samopinias pri la signifo de la malbonŝancaj vortoj. “Mi pensas, ke la franca ministro mistifikaĉas britojn, — opiniis franca legantino de la retejo de BBC. — Unuafoje mi aŭdis, ke aŭtisma estas ofte uzata vorto en la ĉiutaga franca. En mia opinio, ĝi rilatas al iu kiu suferas de aŭtismo kaj estas ja kuracista. Mi neniam aŭdis francojn diri ĉi tiun vorton en ĉiutagaj konversacioj kun mi”. Tamen la legantino konfirmis la opinion de la ministro ke la vorto patetika havas alian senton: pli tragika kaj malkvietiga.

La klarigoj de la ministro ne malhelpis plian ŝtormon da protestoj ĉe la opozicia partio. Ĉu nur lingva problemeto? Jen demando por lingvistoj. Aŭ eble Lellouche vidante la efikon de siaj vortoj uzis bonan trukon? Ĉu li kulpigis lingvajn diferencojn — la famajn “falsajn amikojn” dum fremdlingva parolado — anstataŭ kulpigi sin mem pro nediplomateco?

Sed certa estas tio, ke eĉ francaj politikistoj en Eŭropo nun devas paroli angle. Dum longa periodo ankaŭ la francoj — kiel la angloj — ĝuis lingvajn privilegiojn. Tiu periodo definitive pasis, kaj la francaj ministroj devas montri siajn konojn de la angla, eĉ je risko de grandaj diplomatiaj stultaĵoj. Feliĉe, ne okazis plia milito inter la malnovaj rivaloj Britio kaj Francio.

La vorto patetika mankas en NPIV. 


Ĉe represo bonvolu nepre indiki la nomon de la aŭtoro kaj la fonton.


Hejmo | Vide el Bruselo”