Nia kvina sonprogramo

Halina Gorecka (Fotis Aleksej Korzhenkov)La lastan tagon de marto aperis la kvina Esperanto-podkasto el Kaliningrado. Entute, en marto tri dusemajnaj sonprogramoj aperis — iom escepta afero. Ĉar marto enhavis kvin semajnfinojn kaj semajnkomencojn, ni povis fari po unu programon dum kaj post la unua, tria kaj kvina semajnfino.

Ni dankas ĉiujn aŭskultantoj pro atento, kritiko kaj proponoj, kiujn ni klopodas utiligi. Ve, ne ĉiujn proponojn ni povas realigi. Mankas al ni la tempo (kaj teknikaj ebloj) por plioftigi la programojn, kaj mankas al ni la fakaj scioj por kompetente raporti, ekzemple, pri la ekonomiaj problemoj. Krome, kelkaj petis, ke ni aŭdigu pli da muziko rusa kaj Esperanta, sed la kopirajtaj aferoj estas malfacile solveblaj. Tamen hodiaŭ vi aŭdos muzikan kontribuon — bluso de Doktoro Kverkradiko el Usono.

Ĉi tiu bluso sonas en la fino de nia programo, kiu konsistas ĉefe el tekstoj de la ĵus eldonita aprila kajero de La Ondo de Esperanto, interalie:

La programo estas 42-minuta. Ĝin legas Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Andrej Peĉonkin.

La sonprogramoj de La Ondo estas aŭskulteblaj:
http://la-ondo.rpod.ru/

Oni povas aboni la podkastojn:
http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml

La kvinan podkaston vi povas elŝuti rekte per ĉi tiu ligo:


La sesa programo aperos post unu semajno.

*

La 25an de marto en la plej populara kaliningrada ĵurnalo Kaliningradskaja pravda aperis artikolo pri niaj podkastoj kun la titolo “Окно в мир” (Fenestro al la mondo).

En ĉi tiu artikolo (subtitolita “Kaliningradaj esperantistoj venis en la ret-radion”) kaliningrada ĵurnalistino Irina Klimoviĉ klarigas, kio estas podkastado, kaj poste interparolas kun Halina Gorecka pri la kaliningrada Esperanto-podkasto. La legantoj ekscias pri la kreskanta populareco de la retaj sonprogramoj kaj pri la podkastoj de La Ondo. Halina respondas, interalie, ke alilandaj podaŭskultantoj precipe ŝatas tradukojn de Ĉeĥov, kiuj estas legataj en ĉiu literatura programero.

La artikolon, kiu aperis je la Tago de Kultur-aganto, garnas foto de Halina Gorecka (fotis Aleksej Korĵenkov), kiun vi povas vidi ĉi-paĝe.

Probable, en la nuna Ruslando Kaliningradskaja pravda estas la regiona ĵurnalo plej regule kaj objektive informanta pri Esperanto danke al Irina Klimoviĉ, kiu pasintjare ricevis honordiplomon de Kaliningrada Regiona Unuiĝo Esperantista (pli frue ĉi tiun diplomon ricevis Edward Kozyra, Povilas Jegorovas kaj Jarosław Czubiński).

Legu la tutan tekston de la artikolo.


Novaĵoj | Enirpaĝo