Mi atendis nenion specialan el Universala Kongreso en Roterdamo, ĉar la urbon mi kredis jam koni, ĉar mi volontulis du monatojn en la Centra Oficejo antaŭ 19 jaroj kaj vizitis ĝin iam kaj tiam ankaŭ post tio. Ne mirigis min eĉ tio, ke la ĉirkaŭaĵo de Centra Stacidomo estis riparata kaj la kutimaj vojoj kaj tramhaltejoj estis lokitaj en provizoraj lokoj: ofte kiam mi vizitis Roterdamon io en aŭ ĉirkaŭ la Centra Stacidomo estis riparata. Tamen ne ĉio estis ripeto de antaŭaj spertoj.
La vetero estis eble unu el temoj, kiuj diskutigis kongresanojn. Nome, la kongresa semajno komenciĝis kun malvarmeta, pluveca vetero kaj al tio aludis ankaŭ la prezidanto de LKK Ans Bakker ten-Hagen, kiu iom strange parolis pri pluvo kiel larmoj de ĝojo. Por mi temperaturo ne estis io aparte malalta (kvankam en Finnlando somero kutimas esti pli varma), sed mi ankaŭ kutimiĝis al tio, ke se ekstere estas malvarme, interne estas varme. En Roterdamo klimatizigo kaŭzis, ke en la kongresejo estis pli-malpli same malvarme kiel ekstere. Meze de la kongreso la vetero tamen ŝanĝiĝis kaj fine de la semajno la suno dorlotis la urbon per varmego preskaŭ 30-grada. Tute taŭga fino por la kongreso.
Nederlando estas lando de bicikloj – kaj tio rimarkeblis tuj apude: irante trans straton ne tiom indis atenti la aŭtojn (ili haltis ĉe piediranto), sed biciklojn, kiuj estis rapidaj kaj kiuj ne haltis. “Tuj apude” nomiĝas ankaŭ tute freŝa gvidlibro de Humphrey Tonkin pri ĉirkaŭaĵo de la Centra Oficejo. Libro por konatigi ankaŭ la urbon, ne nur la oficejon, al esperantistoj. Vere indis iom rigardi apuden: de kelkminuta distanco el la oficejo troviĝis unu el tre brilaj muzeoj: Muzeo Boijmans Van Beuningen, kun ankaŭ kelkaj pentraĵoj kun aparta rilato al esperantistoj.
La ĉi-jara kongresejo estis unu el plej maltaŭgaj dum la lastaj jaroj: unue mankis granda salono. Salono Zamenhof estis fakte kunigo de du salonoj kaj en unu el ili eblis sekvi la programon nur el televida ekrano. Ankaŭ la reguloj de la kongresejo estis aparte striktaj: oni ne rajtis pendigi la tradician kongresan flagon en la ĉefa salono (fajrobrigado!). La nombro de personoj en salonoj estis tre strikte limigita kaj ankaŭ kontrolata. Se iu interesa programero allogis tro da kongresanoj, en iu momento envenis lkk-ano aŭ helpanto kaj postulis, ke troaj (tiuj sen seĝo) kongresanoj foriru, alikaze ni riskas, ke la fajrobrigado povas haltigi la kongreson. Tiu minaca informo, se ĝi veris, tamen ne estis publikigita ie. Al troa kontrolado apartenis ankaŭ skandaleto de la kongreso. Dumviva membro de UEA rifuzis montri sian insignon al LKK-ano, kiu kontrolis ilin komence de programero. La afero kriziĝis, ĉar LKK-ano vokis sekureciston de la kongresejo, kiu vokis policon kaj, malgraŭ posta montrado de insigno, la kongresano estis arestita kaj devis sidi du horojn en policejo, kie oni minacis lin per monpuno. Kaj la kongresa kuriero cenzuris la novaĵon pri tio! Mi kutimiĝis al reguloj en mia lando, sed ankaŭ al libera aplikeblo de tiuj reguloj. Ne konante la diskutojn inter la kongresejo kaj LKK, ne eblas diri, ĉu LKK interpretis la regulojn tro detale aŭ ĉu ĝi estis postulata fari tion.
Krome mankis komputiloj: en biznes-centro 15-minuta interretumado kostis 7,5 eŭrojn, ne mirinde ke tie liberis komputiloj, kaj nur meze de la semajno estis informita, ke en proksima biblioteko eblas uzi reton senpage. Ĝenerale la ejo ŝajnis esti tro ŝparema kun teknikaĵoj: koncertoj malfruis, ĉar paneis mikrofonoj, komputilo kaj projekciilo ne aperis ĝustatempe en salono, sed tamen aranĝeblis kun mirinda rapido.
Por mi unu el la plej interesaj programeroj estis en kleriga lundo la diskuto pri “Nia ne-oficiala historio”. Tie malnovaj aktivuloj rakontis pri siaj personaj spertoj dum kongresoj. “Mi renkontis tiun knabon (nun ĉ. 50-jaran viron) en infana kongreseto kie li kondutis malbone”, “Tiunokte mi konatiĝis kun via (apude sidanta mezaĝa viro) unua edzino”. Fakte lia unua fianĉino, kiel li tuj korektis. Unu el partoprenantoj el la publiko aludis eĉ al siaj kongresaj edzinoj, el kiuj parto estis edzinoj de aliaj viroj, kaj emfazis, ke se eblas kasanovi per Esperanto, la lingvo vivas, kiel li kutimas respondi al dubemuloj. Indus havi tiajn rememorojn en ĉiu kongreso.
En mia tuttaga ekskurso manĝoj estis iom malmultaj, nur “tipe nederlanda” pano kaj aldonaĵoj. Mi estus esperinta iom malpli tipan, sed pli abundan. Tamen ankaŭ pasintjare la sperto estis la sama. Eble ne tiom temas pri tipe landa, sed “tipe uk-ekskursa”. Nu, fakte ni estis avertitaj pri tio en la programpriskribo kaj mi ankaŭ aŭdis, ke iuj aliaj ekskursoj havis pli ampleksajn menuojn.
Al surprizoj apartenis ankaŭ vicurbestrino, kiu faris sian tutan (preparitan) paroladon en la urba akcepto en Esperanto, sed kiam necesis ion aldoni, ŝi diris tion en la angla. Uzo de naciaj lingvoj estis en tiu kongreso eble pli rimarkinda kaj pli akceptata ol iam pli frue. Jam en la solena inaŭguro la landaj salutantoj estis petitaj diri “bonan tagon” en sia nacia lingvo por tiel demonstri la kongresan temon pri lingvoj. Interese, ke pluraj uzis ĉiujn oficialajn lingvojn de sia lando aŭ, se temis pri iu el mondaj lingvoj, iun minoritatan lingvon de sia lando. Ankaŭ en aliaj programeroj eblis aŭdi foje naciajn lingvojn. Ekzemple István Ertl komencis la programon pri tradukado en EU (se Esperanto estus oficiala lingvo) per prezentado en la hungara kaj diris, ke tiel eble sonus, se subite EU uzus Esperanton, nekompreneblan kaj nekonatan lingvon en sia agado.
Jukka Pietiläinen
La Ondo de Esperanto, 2008, №8–9.
Notante la gravan rolon de lingvoj en la konservado de scioj kaj kulturoj, kaj en la ebligado de malsamaj aliroj al la mondo,
Rimarkante la daŭran diskriminacion kontraŭ lingvoj je ĉiuj niveloj kaj aparte kontraŭ la lingvoj de indiĝenaj popoloj kaj malplimultoj, kaj
Atentigante pri la valoro de la facile lernebla kaj neŭtrala lingvo Esperanto, kiu estas mem lingva trezoro de la homaro, kaj pri la pli ol centjara sperto de ĝia praktika utilo kiel ligilo inter kulturoj,
Varme bonvenigas la decidon de Unuiĝintaj Nacioj, ke la jaro 2008 estu Internacia Jaro de Lingvoj, kaj alte taksas la iniciatojn de Unesko en tiu kampo menciitajn en la mesaĝo de ties Ĝenerala Direktoro al la Kongreso,
Reemfazas la neceson doni egalan respekton al ĉiu lingvo, al ĉiu kulturo kaj al ĉiu homo en la mondo,
Alvokas la Esperanto-komunumon disvastigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn de respekto al ĉiu homo kaj de egaleco inter ĉiuj homgrupoj, kaj per tio kontraŭbatali la malaperon de lingvoj kaj kulturoj tra la mondo,
Invitas al kunlaboro kun ĉiuj organizaĵoj kaj instancoj kiuj laboras por konservi lingvojn kaj kulturojn kaj defendi lingvajn homajn rajtojn,
Instigas ĉiujn agnoski la esencan valoron de lingva diverseco, lige kun la kreskanta agnosko pri biologia diverseco, kaj
Proponas al la monda komunumo science esplori la rolon de Esperanto en pli efika kaj justa komunikado tra la mondo.
La Ondo de Esperanto, 2008, №8–9.