Ĉi tiu teksto aperis en la oktobra kajero de La
Ondo de Esperanto. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni
mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2009, №10) kaj la nomon
de la aŭtoro (Elżbieta Karczewska).
La
94a UK: Dolĉa estas la sukceso
Elżbieta Karczewska respondas
Malgraŭ la granda okupateco, la vicprezidanto de la Loka Kongresa Komitato
(LKK) kaj la ĉefa motoro de la 94a Universala Kongreso de Esperanto, Elżbieta
Karczewska, afable konsentis respondi kelkajn demandojn de La Ondo
pri la kongreso, kiun multaj taksis la plej sukcesa UK en ĉi tiu jarcento.
Ĉu vi atendis tiom da laboro, kiam vi engaĝiĝis
en la agadon de LKK?
Mi estas entuziasmulino, kaj mi ĉiam laboras same forte. Se mia laboro
interesas min, mi ne ŝparas la tempon eĉ posttagmeze kaj nokte; se ĝi
enuigas min, mi ŝanĝas la laborpostenon. Trifoje en mia vivo mi ŝanĝis
la postenon: ĉiam pro dubo, ĉu mi plu ŝatas mian laboron. Se temas pri
LKK, mi ne havis elekton. Iun tagon post la Jokohama UK oni informis min,
oficistinon de la urbodomo, ke por mi estas kreita nova posteno — prokuristino
de la urbestro pri la 94a UK. Pli frue mi laboris en la departemento de
medioprotektado. Do, mi simple ŝanĝis la ĉambron kaj daŭre laboris.
Kiujn ĉefajn problemojn frontis LKK?
La plej gravaj el ili estas homaj emocioj kaj ambicioj. Kiam Bjalistokaj
aktivuloj renkontiĝis unuafoje, ili ĉefe diskutis pri la konsisto de
LKK. Ĉu pli valoras por la organizado loka krokodilo plena de bona volo
kaj povo, aŭ konata pola esperantisto vivanta malproksime? Kiu devas esti
la prezidanto? Volontuloj estas homoj, kiuj “povas” sed neniam “devas”.
Iujn ŝokis, ke kiel la prezidanto de LKK en Bjalistoko estis elektita
neesperantisto. Dum la formiĝo de LKK oni ne diskutis ĝian rolon, ĉar
tiam neniu estis certa, kiuj taskoj apartenos ĝuste al LKK. Ni logike
devus aranĝi ĉion eblan surloke, ĉar ni estas lokaj “spertuloj”.
Nur tri personoj partoprenis antaŭe almenaŭ unu UKon kaj ili devis komenci
la diskuton, kion LKK devas ripeti kaj kion ŝanĝi en Bjalistoko.
Kiujn impresojn vi havas pri la preparo kaj okazigo
de la kongreso?
Ĉiutage mi lernis ion novan. Mia urbestro subtenis finance aŭ morale
diversajn ideojn, sed komence iu devis pripensi ilin. Pro manko de sperto
ni agis intuicie. Kompreneble ekzistis kongresa operaciaro, sed ĝi en
multaj punktoj evidentiĝis tro teoria aŭ eĉ ne plu valida. Ofte ni sentis
sin senfortaj. Ekzemple, artistoj, kiuj proponis siajn spektaklojn, ne
kredis, ke ni longe ne povis paroli pri mono, ĉar la kongresa buĝeto
iĝis konata nur en aprilo 2009. Danke al la pli frua partopreno en diversaj
konkursoj LKK povis trioble pligrandigi la sumon, buĝetitan de UEA por
la arta programo. Multaj samideanoj proponis siajn proprajn projektojn.
Ne ĉiuj estis akcepteblaj por LKK, sed homoj insistis serĉante subtenon
ĉe “altaj instancoj”. Ĝenerale, la esperantistoj ne scias, kiel UEA
dividas taskojn. Okazis longa, malagrabla por LKK, diskuto pri prezoj de
servoj. Ni decidis ne engaĝi nin publike, kaj kelkaj traktis tion ne kiel
prudenton, sed kiel malfortecon. Konata samideano publike nomis nin “kolektantoj
de terpomoj, ne organizantoj”. Post la UK evidentiĝis, ke tamen organizantoj…
Kiam io negativa okazas, unue mi havas impreson, ke mia mondo rompiĝas,
kaj mi ne estas sufiĉe forta virino. Ege plaĉis al mi la diraĵo de KKS:
“Ni ne serĉu kulpanton, ni serĉu solvon”.
Kio, laŭ vi, estas la ĉefa rezulto de la kongreso?
La situo de la naskiĝurbo de Zamenhof ne estas favora por turistoj. Por
logi ilin ni serĉas ion unikan, kion ne havas la mondo. Ĝuste la esperantista
mondkongreso estis speciala oferto por specialaj gastoj. Ili venis, vidis,
venkis siajn dubojn, kaj nun ili iĝis niaj heroldoj. La mondo ekaŭdas,
kiel bela estas Bjalistoko kaj ke valoras reveni tien kun familianoj kaj
geamikoj. Iu skribis al mi rete, ke la kongreso devas daŭri du semajnojn.
Mi estas certa, ke temis ne pri kongresaj prelegoj, sed pri manko de tempo
por admiri la urbon, sidi trankvile en loka restoracieto kaj gustumi lokajn
specialaĵojn, viziti lokajn vendejojn kaj kompari prezojn. Svisa kolego
Andy K. demandis, ĉu la urbestro vere ŝatas Esperanton. Laŭ mia opinio,
li estas simple bona estro kaj subtenas ĉiun pozitivan agadon por la disvolviĝo
de la urbo. Saĝa urba politiko ne dependas de la amo de la urbestro sed
de lia saĝo.
La 2an de aŭgusto por la ordinara kongresano la
94a UK estis jam historia fakto, sed eble ne por LKK?..
Reiris hejmen la aliurbaj membroj de LKK. La 3an de aŭgusto LKK-ano Roberto
skribis: “post dusemajna taga kaj nokta kongresa laboro mi ne povas reveni
al la prozo de vivo. Mi volonte revenus Bjalistokon!”
Sekvis postkongresaj ekskursoj, postkongreso en Malborko kaj poste familioj
rericevis siajn patrojn kaj patrinojn por libertempi komune. Jam iomete
libertempis ĉiuj krom mi. Unupersone mi respondecis pri la havaĵo de
la tuta Politekniko, kiu restis je la dispono de la kongreso. Kun tremo
de l' koro mi kontrolis kun administra komisiito ĉiujn ĉambrojn, koridorojn
por noti eventualajn mankojn aŭ detruojn. Danke al Dio, ĉio estis en
ordo, nur la verdaĵon oni devas renovigi. Venis pagataj realigantoj de
la programo por ricevi monon. Estus afable danki al ĉiuj, kiuj propravole,
senpage, diversmaniere helpis aranĝi, subtenis finance. Venis petleteroj
de tiuj, kiuj dum la kongreso perdis jakojn, ombrelojn, fotilojn, okulvitrojn…
En Bjalistoko restis por kelkaj tagoj pro diversaj kialoj kelkaj eksterlandaj
samideanoj. Feliĉe lokaj esperantistoj havis ankoraŭ tempon por ili.
Irante la renkontiĝon ĉe la Politekniko mi hazarde renkontis junan
volontulinon, kiu biciklis tra lerneja verdaĵo. Ŝi diris, ke ŝi faras
“romantikan vojaĝon en la pasinteco, pensante: UK — revenu!”
Post la kongreso venis ankoraŭ el eksterlando pakoj kun libroj senditaj
sen la interkonsento kun la organizantoj al la libroservo kaj malĝuste
adresitaj. Aliaj ĝustatempe sendis librojn por vendado sed ili “naive”
trotaksis la eblecon de vendado — eĉ dum la kongreso en la libroservo
oni ne vendas centojn de la samaj titoloj.
La kongreso estis la ĉefa ĉi-jara evento en Esperantujo.
Ĉu la esperantistaj amaskomunikiloj adekvate informadis pri la kongreso?
Ne estas facile varbi al la kongreso. Antaŭ unu jaro, en Roterdamo kelkaj
diris: “mi jam estis tie, venos la samaj homoj, kantos la samaj kantistoj…”
Kiu ĵurnalisto povus antaŭvidi, kio okazis en Bjalistoko? Jes, ekzistas
iu rutina kongresa skemo, kiun ni sekvis, sed la ŝanĝoj estas eblaj,
bonvenaj kaj eĉ necesaj en neatenditaj momentoj.
Dum la kongreso okazas la programo, sed ankaŭ kelkaj incidentoj. Bedaŭrinde,
niaj retaj amaskomunikiloj ofte raportis ne pri gravaj, longe atenditaj
pozitivaj aferoj, sed pri stultaĵoj faritaj de junularo. Oni tuj difinis
ilin “antisemitismo” kaj “atakoj de vandaloj”, ktp. Finfine, policistoj
kaptis 16-jaran knabon, kiu ĵetis glason da farbo al la monumento de Zamenhof.
Ni planas iri lian lernejon por demandi lin publike: kio vekis lian agreson?
Ĉu li vere sentas malamon al Zamenhof? Kontraŭ kio li tiamaniere protestas?
Al policistoj li diris, ke li ne scias la kaŭzon de sia faro. Kiam li
faris tion, li ne estis plenkreska.
Kelkaj gastoj aŭdis pri tiuj incidentoj nur post sia reveno hejmen.
Ili miris, ĉar surloke ili ĝuis nur la kongresan etoson.
Kaj la lokaj kaj pollandaj gazetoj, radioj kaj televidoj?..
Dum en- kaj eksterlandaj aranĝoj, kiam prezentis sin Bjalistoko, oni ĉiam
substrekis gravan rolon de Esperanto en la pasinteco kaj por la estonteco.
Mi kelkfoje akre diskutis kun lokaj ĵurnalistoj, kiuj opiniis, ke la
urbestraro en Bjalistoko ne sufiĉe vaste reklamas la 94an UKon. Mi opiniis,
ke ne estas rolo de la urbestro varbi kongresanojn. Bjalistokanoj devis
strebi por bone prezenti sian urbon al gastoj. La organizantoj edukis urbanojn
pri Esperanto, rakontis pri la pasintaj UKoj, donis ŝancon partopreni
parteton de la kongreso. Tio okazis danke al loka gazetaro kaj aliaj amaskomunikiloj,
kiuj informis pri la progreso de preparoj. Nun dependas de homoj: se al
ili plaĉis tio, kion ili vidis dum nia UK, bjalistokanoj komencos lerni
Esperanton kaj eble venos post unu jaro al Kopenhago. Multaj lokaj volontuloj
jam deklaris, ekzemple, ke ili partoprenos venontjare la 77an Italan kongreson.
Laŭ mia frato, ĉiutage oni povis spekti ion en la televido pri la
94a UK. Certe en Bjalistoko oni sufiĉe multe montris, skribis kaj rakontis…
Kaj en Pollando ĝenerale? Mia ĉefino ripozis en montaro kaj tie ŝi,
spektante tutlandan televidon, vidis raporton pri la kongreso. Poste ĉe
Mazuraj Lagoj ŝi legis ĉiutage ion en gazetaro. Miaj familianoj el diversaj
urboj post la legado/spektado de informoj pri UK telefonis plurfoje al
mi, sed mi neniam povis paroli kun ili, ĉar mia kongresa labortago komenciĝis
je la sesa matene kaj finiĝis post la noktomezo.
Kaj la ordinaraj kongresanoj… Kiajn opiniojn ili
havas?
Nia novaĵo estis Libro de plendoj kaj deziroj. Ĝi estis en la
akceptejo je dispono de ĉiuj. Imagu, ke ĉiuj enskriboj estis nur pozitivaj.
Neniu malkontenta skribis al ni letere. Pro sia konstrua kritiko konata
estas la germanino Nora C., sed ankaŭ ŝi ĉi-foje kaptis mian koron nur
gratulante.
Aliaj germanoj retumis: “Nun mi jam estas kelkajn tagojn hejme, kaj
pli kaj pli la kutima vivo denove plenumas miajn tagojn, sed la bela UK,
bonege organizita, daŭras en mia kapo. Mi jam al vi diris en Bjalistoko,
ke vi admirinde organizis kaj realigis ĉion. Gratulon por via plena sukceso!
Klaus kaj mi en la aviadilo lasis preterpasi la tutan kongreson mense,
kaj ankaŭ Klaus estis plena de laŭdo por via organizado”.
Bruĉjo C. el Italio skribis “Denove dankon por la plej bela el miaj
22 UKoj”. Kiu partoprenis 22 UK-ojn estas por mi aŭtoritato. Liaj laŭdoj
estas ege valoraj.
La konsilanto de la Slovakia ambasado en Bruselo Jan Reinvart organizis
kun la Pollanda Ambasadejo kaj belgaj esperantistoj la 8an de septembro
kunvenon omaĝe al la 94a UK kaj al la 150a naskiĝdatreveno de Zamenhof.
Similan aranĝon organizas la 18an de septembro Munkena Esperanto-Klubo
kun la Pollanda Kulturcentro kaj Pollanda konsulejo en Munkeno. Ili ricevis
de ni multe da materialo pri Bjalistoko, Podlahio kaj ĝenerale pri Pollando.
Ĉiuj petleteroj de organizantoj de eventoj enhavis informojn, ke ili dezirus
diskonigi siajn bonajn impresojn el Bjalistoko.
La 94a UK havis pli grandan subtenon de la urbaj
instancoj ol kutime. Ĉu Esperanto estas plu subtenota en la naskiĝurbo
de Zamenhof?
Bjalistoko subtenas Esperanton diversmaniere. Kiel oficistino de la urbodomo
mi klopodas enkonduki en la venontjaran komunuman buĝeton monon por la
Esperanta televido kaj por esperantologia konferenco. Bjalistoka Esperanto-Societo
ĉiujare partoprenas urban konkurson, danke al kiu ni ricevas komunuman
monon por subteni niajn aranĝojn. Kun plezuro mi observas la novan Zamenhof-Centron.
Malrapide sed decideme ili enkondukas novajn formojn de laboro, novajn
temojn inter kiuj brilas Esperanto. Przemek Wierzbowski komencis instrui
Esperanton al ĉiuj laborantaj en la Centro. En oktobro oni komencos Esperanto-staĝon
por junularo. Paŝon post paŝo…
Kiujn interesajn eventojn en la urbo vi povas rekomendi
al niaj legantoj?
Venu al ni la 11an de decembro por partopreni niajn 10ajn Bjalistokajn
Zamenhof-Tagojn. Ĉi-jare ili daŭros kvin tagojn. Legu la programon en:
http://www.espero.bialystok.pl. La aranĝo estos familia: tio signifas,
ke ni ne postulas aliĝkotizon sed volonte helpos trovi loĝlokon por ĉiuj.
La lasta demando, iom fantazia. Se tempomaŝino portus
vin al la jaro 2007, ĉu vi denove enjungus vin inter la tirĉevalojn de
la kongresa ĉaro?
Tiuj, kiuj jam travivis ion similan, scias, kiel dolĉa estas la sukceso.
Jes, mi volonte organizus ankoraŭfoje UKon en Bjalistoko. Mia urbestro
invitis ĉiujn post dek jaroj!
La Ondo de Esperanto, 2009, №10.
Kvar pliaj prikongresaj tekstoj el La Ondo de
Esperanto
En la naskiĝurbo
de doktoro Esperanto (Raporto de Aleksander Korĵenkov)
Bjalistoko en literaturo
(Eseo de Jolanta Szczygieł-Rogowska)
La kultura programo
de la Bjalistoka Kongreso (Artikolo de Ela Karczewska)
Mirinda kongreso
en la naskiĝurbo de Zamenhof (Prikongresa raporto de Jukka Pietiläinen)
Legu pri pli fruaj Universalaj Kongresoj (ekde la 1991a jaro) en nia kongresa
rubriko.
Novaĵoj | Enirpaĝo