La 12a Esperanto-kulturpremio de Aalen

La 10an de oktobro, dimanĉe, en la urba biblioteko de Aalen (Germanio) okazis festa transdono de la Esperanto-kulturpremio, kreita de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen.

Ĉi tiun premion, kiu estas la plej granda en Esperantujo, povas ricevi personoj, organizaĵoj aŭ institucioj, kiuj dum daŭro de sufiĉe longa tempo akiris meritojn rilate al la subtenado kaj stimulado de internaciaj kompreniloj kadre de la statutaj celoj de la FAME-Fondaĵo per kreo, aŭtorado, uzo aŭ disvastigo de kulturaj verkoj.

Inter la la ĝisnunaj laŭreatoj estas: Ito Kanzi (= Ludovikito), Richard Schulz, Bruno Vogelmann, Spomenka Štimec, Marjourie Boulton, William Auld, Internacia Kultura Centro Herzberg, Internacia Esperanto-Instituto en Hago kaj aliaj elstaraj Esperanto-kulturagantoj kaj -organizaĵoj.

En festa ceremonio, prezidata de Karl Heinz Schaeffer, la direktoro de la urba biblioteko Michael Steffel, prezentis sian bibliotekon, emfazis la gravecon de la Germana Esperanto-Biblioteko funkcianta kadre de la urba biblioteko kaj revuis la kunlaboron de la esperantistoj kaj la urbaj instancoj de Aalen.

Rainer Kurz transdonas la premion al KorzhenkovD-ro Rainer Kurz, vicprezidanto de la FAME-fondaĵo, anoncis, ke FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen solene distingas la geedzojn Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov el Kaliningrado (Ruslando) per la 12a Alena Esperanto-kulturpremio. En sia laŭdacio li prezentis la novajn laŭreatojn, kiujn “konas ĉiuj Esperantistoj de la mondo, se temas pri literaturo kaj kulturo ĝenerale” kaj nomis la ĉefajn meritojn, pro kiuj ili ricevis la premion: libroeldonado, publikigado de La Ondo de Esperanto, verkado kaj tradukado, produktado de sonprogramoj, organizado de kulturtemaj kaj movadaj eventoj...

Fine, d-ro Kurz transdonis la premion al Aleksander Korĵenkov, kiu en sia dankparolado (publikigota en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto) esprimis dankon al pluraj personoj, sen kies helpo la agado de la premiitoj estus multe pli malvasta.

Sekvis gratulvortoj de reprezentantoj de diversaj instancoj. La ceremonio, en kiu ĉeestis pluraj dekoj da personoj, speciale venintaj el multaj urboj de Germanio, kaj ankaŭ el Francio, Svislando kaj Ĉeĥio, estis speciale solena pro la juna artisto Maxim Fischer, kiu lerte kaj arte prezentis per la ksilofono"marimba"-ksilofono konvenajn muzikaĵojn. En la sekvinta bankedo, donacita de la urbo Aalen, la organizantoj kaj gastoj havis eblecon ĝui bongustajn manĝojn kaj vinojn, kaj interparoli.

La sekvan matenon, lunde, du lokaj gazetoj aperigis artikolojn pri la premio:

http://www.schwaebische-post.de/514934/

http://www.schwaebische.de/lokales/aalen-ellwangen/aalen_artikel,-Aalen-ist-ein-Symbol-der-Voelkerverstaendigung-_arid,4172176.html 


Novaĵoj | Enirpaĝo