— apero de Wiki Trans de Eckhard Bick:
http://epo.wikitrans.net/
— rekonstruo de www.edukado.net
– ĝia nova aspekto kaj funkcioj
— SES 2010 – kun 190 partoprenantoj (www.lernu.net/ses)
— interkonsento de E@I kun SAT pri kreo de la reta PIV (vortaro.net)
— KAEST 2010 (http://kaest.ikso.net/)
— unua E@I-staĝanto: Marek Blahuš (financata de EU-projekto Erasmus)
— papera eldono de „Detala Gramatiko de Esperanto“ de Bertilo
Wennergren (http://www.ikso.net/eo/projektoj/eldonaĵoj.php)
— La Civitana Platfomo por Plurlingveco, starigita en 2009 far la
Europa Komisiono – kun la partopreno de EEU en ĝi.
— Prezento de Esperanto kaj de EEU dum la Ekonomia Forumo en Krynica
Plej negativaj aferoj de 2010:
— ĝis nun nesufiĉa monkolekto por la realigo de la reta PIV
— malbela kampanjo pri maldungo de Stano Marček kiel redaktoro de
revuo Esperanto (la problemoj de UEA tute ne tuŝas en la redaktado
de ties revuo)
Jenajn aferojn mi povas rekte kopii de mia pasint-jara respondo, bedaŭrinde ili daŭre validas:
— manko de adaptiĝemo de niaj gvidaj organoj de la Esperanto-movado
al novaj kondiĉoj kaj ŝanĝiĝanta mondo (ne nur estas afero de la jaro
2009, sed ĝi daŭris ankaŭ en ĝi);
— subtaksita kaj malfeliĉe realigata modernigo de Pasporta Servo;
— ofta amatoreco de la Esperanto-agado, malkapablo de starigo de
klaraj celoj kaj strategioj por ilia atingo.
— pli kaj pli firma ĉeesto de esperantistoj en la reto (de Vikipedio
al lingvaj kursoj de Esperanto en ĝeneralaj lingvo-instruaj programoj,
ktp.);
— firmiĝo de la movado ekster Eŭropo (Ekzemple: Azia Kongreso en
Mongolujo);
— aparta entuziasmo pri la celebrado de la Zamenhof-festoj ĉi-jaraj,
kies emblemo estis la sukcesa evento en Nova Jorko. Ĉiuokaze la festado
ofte kun orientiĝo al la ekstero montras, laŭ mi, la vivecon de la esperantista
komunumo kaj la deziron agi por la bazaj celoj de la movado.
La plej malpozitivaj elementoj ŝajnas al mi la jenaj:
— la stagnado de la klopodoj evoluigi UEA-n al projekto-organizaĵo
ĉefe pro la manko de homoj pretaj transpreni taskojn en tiu kampo kaj
la relanĉo de internaj kvereloj;
— la superrega interesiĝo pri la interno de la komunumo pri sendanĝeraj
kaj facilaj temoj fare de nia intelektularo, kiu kuniras kun la malinteresiĝo
pri la ekstero kaj kun la manko de subteno al la agantoj.
Plej negative estas, laŭ mi, ke niaj plej energiaj iniciatemuloj ne trafis agordi niajn urĝosentojn kun la urĝeco — evidenta al ĉiuj — de la ekologia krizo kaj la neceso — ne al ĉiuj evidenta — labori por demokratia eliro el tiu krizo. Se mi uzus ĉi tiun lokon por prezenti recepton mian sur tiu tereno, tio estus senhonta reklamo pri ideoj, kiujn mi ne sukcesis alikanale vendi al Esperantujo. Mi domaĝas al vi — kaj al mi — tian embarason.
La renaskiĝo de la elstara instruista portalo Edukado.net kun novaj servoj montras la gravan rolon de personecoj por Esperanto-movado — Katalin Kováts prave elektiĝis la Esperantisto de la jaro — kaj la solidarecon kiu ebligis la financadon. ILEI spertis revigliĝon dank' al Stefan MacGill. Denove startis instruista trejnado en UAM, Poznano.
Gravas la eksteraj rekonoj de Esperanto-agado kiel: akiro de Grundtvig-projekt-subteno kaj premio por Halina Komar, PEA-prezidantino; publika honorigo de Zsófia Kóródy pro ŝia agado por la Esperanto-urbo Herzberg, de Edward Kozyra en Malbork, podia diskuto dum la Ekonomia Forumo en Krynica, parolo de Soros dum la Novjorka Zamenhof-tago.
Scienca agado kun freŝaj fortoj: la konferenco KAEST en Slovakio, organizita far E@I kaj reapero de komputolingvistoj; reorganizado de ISAE; prosperanta vikipedia kontribuo.
Alvenis malbonaj novaĵoj kiel la forpaso de Maŭro La Torre kaj la fajro en Bona Espero. Ĉagrenis min la pola konflikto, kiu estis diskutata internacie kaj atestas, ke esperantistoj ofte preferas postkuri siajn idealismajn celojn anstataŭ racie kunlabori.
La negativa afero estas ke la retejo http://radioaktiva.esperanto.org.uy havas teknikajn problemojn kaj ni ne povas viziti ĝin. Mi esperas, ke ĝi refunkcios plej baldaŭ.
Negativa: La diversaj ttt-paĝoj en kiuj aperas mensogoj pri homoj, sen la eblo korekti ilin. Plej aĉa estas HeKo en kiu la “gvidanto” aŭ ĉefredaktanto aperigas ĉiun eblan rubon, sen fari plej etan kontrolon pri la vero. Sen konsideri kiel li aŭ ŝi vundas homojn, fifamigas asociojn ktp, ktp. Ne estus malbona se tiu fiherbo malaperu el la reto por ke homoj kiuj havas intereson pri Esperanto ne tuj havas negativan bildon leginte aŭ klopodi kompreninte la aĉaĵojn de tiu paĝaro. Estas tute strange ke tiuj homoj ne komprenas kian damaĝon ili faras. Libereco ŝajne estas la plej perfortata ero en tiu grupo.
En literaturaj medioj, male, la prestiĝo de nia lingvo kiel arta perilo kreskis danke al la aktiva ĉeesto de verkistoj niaj en PEN Internacia, kies prestiĝo mem firmiĝis danke al du Nobel-laŭreatoj, niaj kolegoj Vargas Llosa kaj Liu Xiaobo.
Negativa estas la nov-antisemita kampanjo de Jorge Camacho kaj Yves Bellefeuille (precipe), kiuj tamen trovis panon por siaj dentoj en personoj kapablaj pacience kaj argumente malmunti iliajn tezojn kaj ilin entute. Oni rimarku, ke tiuj personoj estas nek israelanoj nek hebreoj. Do fine estas pozitive, ke disvastiĝas la konscio pri la ekzisto de nov-antisemitismo en (antiraŭmismaj) medioj, kaj ke ne nur raŭmistoj kapablas reagi al tio.
Negativaj estas la krizoj krevintaj dum UK en Kubo: manko de demokratio en UEA, la kazo Stano Marček, krizo en la rilatoj kun afrikanoj… kaj tamen kun pozitiva sekvo, ĉar formiĝis konscio en parto de la UEA-anaro pri tiaj problemoj: ĝuste ĉe tiuj, kiuj ankoraŭ esperas en la ebleco ŝanĝi elinterne tiun asocion.
— la digna celebrado per impona Festlibro de la 70-jariĝo de Humphrey Tonkin, la plej grava kaj pluraspekte valora esperantisto dum la lastaj kvindek jaroj;
— la subvenciita partopreno de latinamerikanoj el diversaj landoj (eĉ Bolivio kaj Haitio!) en niaj Kubaj eventoj (UK, IJK, ILEI-trejnseminario), danke al la iniciata kaj kunordiga laboro de mia diligenta amiko Martin Schäffer;
— la kreskanta ĉeesto de Esperanto kaj ekapero de freŝbakitaj esperantuloj en la interreto, ekzemple, en novaj medioj kiel Facebook;
— la agado de la Novjorka oficejo de UEA kaj ĝia altnivela Zamenhof-taga simpozio en la sidejo de UN;
— la komuna franca-germana Esperanto-kongreso, al kiu mi emas atribui simbolan signifon pro la longa historio de militoj inter tiuj du landoj.
La forpaso de Mauro La Torre perdigis nin je vere aprezinda homo, kiun
mi opinias etika kaj intelekta heroo de la Esperanto-movado.
La Ondo de Esperanto, 2011, №2 (196).