Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2003. № 7 (105)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Sukceson al Esperanto (fotis Raita Pyhala)


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFARTIKOLO

TRA ESPERANTUJO

BELETRO

TRIBUNO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Larisa Jakovleva


Redakcie

Dum nia lasta redakcia kunsido mi kaj la redaktoro diskutis la kvaliton de la enhavo de nia eldonaĵo kaj unuanime konstatis, ke ĝi lasas deziri pli bonan. Ni ambaŭ trovis certan monotonecon en la stilistiko kaj konsisto de artikoloj kaj akcentis ĝenerale nealtan nivelon de la tuto.

“La leganto, — diris la redaktoro, — rajtas ricevi en la gazeto ion, kio pliriĉigu lian mensan horizonton”. Kaj mi aldonis, ke la gazeto ekzistas ne por endormiga lulo, sed por la veko kaj plivigligo de la spirito. “La dormo de la racio, — mi emfazis, — naskas monstrojn”.

Nia sola malakordo koncernis la situon de niaj bondeziroj. La redaktoro rimarkigis, ke temas pri mia kovrilpaĝa rubriko, kaj mi estis certa, ke ĉio dirita aktualas ĝuste por la resta parto de la gazeto. Tiu bagatela malkoincido grave difektis la etoson de la kunsido. Mi kun bedaŭro memorigis la bonajn pasintajn tempojn, kiam mia kolego — tiam redaktoro de almanako Sezonoj — proponis al la publiko ion plian ol mensajn remaĉojn. Kaj la redaktoro kun sama bedaŭro atentigis min, kiel tedas ĉiujn plata senvaria ripetado. Post tia — ĉu fruktodona? — idea interŝanĝo ni opiniis elĉerpi la temon de la kunsido. Kiel diris Ŝopengauer, la ĝibulon korektos la tombo. Respektante la saĝon de tiu pesimisma maksimo, oni revenu rezignacie al siaj ŝafoj.

Demono de facilo kaj demono de pezo dismetis la akcentojn de nia redakcia polemiko. Alia polemiko, en kiu mi partoprenis iom poste, daŭrigis la disputon. En eta kompanio ĉirkaŭ amika tablo oni diskutis la destinon de la homo. Ĉu oni ankoraŭ diskutas samteme ekster Ruslando, alilande? Mi esperas, ke jes, aliel mi ne havus adresatojn. Kaj unu diskutanto asertis, ke la homo rajtas esti si mem, kaj li citis fragmenton el rusa poeto, kiu alvokis, ke betulo estu betulo kaj saliko estu saliko. Ĉi-konekse mi rememoris alian fragmenton el libro de usonano Kristofer Leŝ, ĵus eldonita en la rusa. En tiu libro (Ribelo del elitoj) Leŝ mencias t.n. “botanikan koncepton” de la homo: la homoj estas kiel kreskaĵoj en arbaro, tial ĉio vegetu, kiel ĝi povas, ne konsilante al la alia kaj ne petante konsilojn (ja kverko kaj dornarbusto ne demandas unu la alian, kiel kreski). Povas ŝajni, ke tiu vidmaniero devus stimuli variecon en la mondo; reale la mondo en sia varieco ne multe interesas tian “botanikan humaniston”, kies energio konsumiĝas por ne allasi komparojn, kiu arbo estas alta kaj kiu malalta — ĉiuj arboj estas egalaj, kaj ĉiu rajtas respekton.

Mi opinias, ke por la leganto ne estas tro komplika enigmo ligi tiujn du partojn de mia kolumno. En ĉiu okazo, rememorante la bondezirojn de nia redakcia kunsido, mi evitu troan simplismon doni al ili suplementan gloson.

Alen Kris

Sur la kovrilpaĝo estas foto de Raita Pyhälä (Finnlando) Sukceson al Esperanto, malgraŭ ĉio, kiu ricevis laŭdan mencion de la pasintjara Internacia Fotokonkurso de La Ondo.


Stan KeableKlasbatalo — kontraŭ ĉia naciismo

Nia gasto: Stan Keable

La junia Ondo informis (pĝ. 12) pri la 14a konferenco de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo (IKEK). Ĝia nova prezidanto, 57-jara brita inspektoro de loĝejoj Stan Keable, hodiaŭ estas nia gasto.

LOdE: Bonvolu iomete rakonti pri IKEK.

SK: IKEK estis fondita meze de la 1970aj jaroj far Aŭstraj komunistoj — maljunaj laboristaj esperantistoj — kun subteno de ilia Komunista Partio. Ĝia gazeto Internaciisto prenis sian titolon de gazeto de la por-Kominternaj kamaradoj ĉirkaŭ Ernesto Drezen, kiu gazeto preparis la faman skismon de 1931 en SAT. La naskiĝo de IKEK ricevis malvarman bonvenon de la Esperanto-movado en la tielnomataj socialismaj landoj tiutempe, sed ĝi ankoraŭ vivas.

LOdE: Kio instigis vin kandidatiĝi por la prezidanteco en la Kolektivo?

SK: Mi opinias, ke komunistoj povas roli grave en ĉiuj sociaj movadoj, inkluzive de la esperanta. Ankaŭ, ke nur la laboristaro, organizita ĉirkaŭ komunisma programo, kapablos gvidi la homaron el la kapitalisma infero. Nun, post la eraroj, krimoj kaj malvenkoj, estas tempo por repenso pri ĉio, kaj esperanto ŝajnas al mi taŭga lingvo por tia diskutado. Miaj gepatroj, Bill kaj Gladys Keable, rolis grave en la antaŭulo de IKEK — Internacio de Proletaj Esperantistoj, tragedia produkto de la SAT-skismo. Post la morto de mia patrino en 1972, mi transprenis respondecon pri Esperanto-Grupo de la Komunista Partio de Granda Britio, sub la gvidado de mia patro, dum kelkaj jaroj. En 1985–2000 mi bedaŭrinde kabeis pro pezaj komunistaj respondecoj en Britio, kiujn mi surdorsigis dum tre malfacila periodo. Weekly Worker, estas frukto de tiu laboro kaj gazeto de mia partio — Komunista Partio de Granda Britio (www.cpgb.org.uk).

LOdE: Kiujn ĉefajn problemojn vi frontis en IKEK post la prezidantiĝo?

SK: La ĉefa forto — kaj malforto — de IKEK estas ĝia gazeto. La organizaĵo ekzistas ĉirkaŭ la gazeto, sed la gazeto aperas nur ses fojojn en la jaro — nesufiĉe por aktualaj raportoj kaj debatoj, ĉu pri la kontraŭkapitalisma movado, ĉu pri la esperanta movado. Fakte, la organizaĵo estas iom nebula, ĉar ne ekzistas distingo inter membro kaj abonanto de Internaciisto. Mi provos trovi vojon al pli ofta gazeto kaj pli vigla organizaĵo. La malfermeco estas bona — ĉiuj maldekstraj politikaj tendencoj estas bonvenaj — sed ni devas pensi pri pli difinita membreco, kun devoj kaj rajtoj, por fariĝi pli efika.

LOdE: Kiun lokon kaj rolon devas havi IKEK en Esperantujo?

SK: La esperanto-movadon ni plene partoprenu, strebante defendi, kreskigi, evoluigi kaj demokratiigi diversajn organizaĵojn, farante ilin pli efikaj. Bedaŭrinde, la 14a IKEK-konferenco ne detale pritraktis konkretajn aktualajn demandojn pri la konflikto en UEA, pri la streboj fari SATon pli efika, aŭ pri la meritoj de la pli nova Esperanta Civito, sed laŭ mia sinteno, komunistoj laboru pozitive en ĉiuj. Ni havas apartan kapablon, per taŭga argumentado kaj laboro, restarigi la naturan ligon, pri kiu parolis Zamenhof, inter la laboristaro kaj la internacia lingvo.

LOdE: Ni revenu al la Konferenco. Kion diras ĝiaj rezolucioj?

SK: Per sia ĉefrezolucio la konferenco defendis la koncepton de internacia klasbatalo, kiel la malo de ĉia naciismo — “kio kondukas la laboristaron je la flanko de sia samnacia ekspluatanto, kontraŭ la laboristaro de ĉiuj aliaj nacioj”. Tiu sinteno havos aktualan signifon je la julia kongreso de SAT kiam la laboristaj esperantistoj debatos proponon forviŝi klasbatalon de siaj celoj. Mi alvokas komunistojn aliĝi al SAT, ĉeesti ties kongreson, partopreni tiun kaj aliajn debatojn kaj helpi ĝin trovi vojon al efika kontribuo al la klasbatalo.

La dua konferenca rezolucio “Dimitrov kaj esperanto” agnoskis la pozitivan rilaton al esperanto de Georgi Dimitrov, kiu bremsis en Bulgario la kontraŭesperantajn Stalinajn malpermesojn kaj persekutojn. La rezolucio instigas nin labori “en la amasaj organizaĵoj”. Komunistoj ne tenas sin aparte, sekteme pure, sed plene partoprenas, ekzemple, la sindikatojn, la kontraŭkapitalisman movadon, la sociajn forumojn. La rezolucio difinas taskon “ligi la komunistajn ideojn kun la esperanto-movado” kaj labori “por la maldekstriĝo de la esperanto-movado, ligante ĝin kun la komunismaj ideoj kaj la batalo por socia kaj lingva egalrajteco”.

LOdE: Kio ankoraŭ pri la Konferenco?

SK: La konferenco, kun nur tri tagoj por diskutado, forpuŝinte turismajn aferojn, ne malŝparis multon da tempo diskutante organizajn taskojn. Ankaŭ la temaron pri la esperanto-movado ni ne prioritatis. Ni komencis malferman diskutadon pri komunismaj demandoj. Prelegoj pri “Kuba revolucio” (k-dino Mayra Nuñez) kaj “Komunisma movado en Bulgario” (k-do Dimitar Haĝiev) donis elirpunktojn por interŝanĝoj pri la karaktero de Sovetunio kaj pri ĝia disfalo, pri burokrata aŭ demokrata centrismo, pri la malpermeso de diverstendencaj frakcioj en la bolŝevika partio ekde 1920, pri la karaktero de la Kuba revolucio, pri la skismemo en la komunisma movado (oni parolis pri 14 komunistaj partioj en Bulgario), kaj pri la streboj al komunista-socialista unueco en Bulgario, ankaŭ en Britio — kaj espereble en Eŭropo — pere de la Socialista Alianco. Tiujn kaj multajn aliajn temojn ni daŭre diskutos en la kolumnoj de Internaciisto. Per la malferma diskutado ni strebos klarigi, kio estas la praktika komunisma programo, kaj la praktikaj taskoj de ni, komunistaj esperantistoj.


Demisia letero de parto de TEJO-estraro, sendita al la komitato de TEJO

Holger Boos
Ilja de Coster
Federico Breda
Marko Naoki Lins

Karaj komitatanoj de TEJO,

per tiu ĉi letero ni anoncas al vi nian demision el la Estraro de TEJO. Post preskaŭ du jaroj de estraraneco, kaj post pluraj provoj funkciigi la asocian agadon, ni venis al la konkludo ke en la nunaj cirkonstancoj nia demisio estas la sola ankoraŭ ebla paŝo. Ne estas la unua fojo ke ni, aŭ aliaj estraranoj, pripensis demisii, ĉar estri organizon kiel TEJO en cirkonstancoj de administraj problemoj, malmoderna Centra Oficejo, malkomprenemaj UEA-respondeculoj, ne facilas. Tamen, la pordon fermis lastatempaj senbazaj akuzoj el UEA pri laŭdira subvencia mismastrumado de TEJO.

Kvankam unuavice senhalta kritiko kontraŭ la financa fako de TEJO, ni kvar perceptas tion kiel malfidon al la Estraro de TEJO, en kiu ni membras. Ni opinias ke ne plu eblas prospera kunlaboro inter la nuntempa UEA-estraro kaj ni. Senbaza kritiko, ĉar ŝajne kelkaj UEA-estraranoj havas elekteman memoron, forgesinte serion de help-krioj kiujn disvastigis respondecemaj TEJO-aktivuloj pro la mizera stato de TEJO kaj ĝia neadekvata kaj malprofesia traktado far UEA. Ni aliĝas ankaŭ al la motivoj, kiuj igis nian iaman kolegon Hokan Lundberg demisii. Li diris i.a. en sia klarigo, ke “la kialo estas ke mi laciĝis je la sinteno de UEA al TEJO. Miasente ili ne fidas je ni kaj ne volas doni al ni sufiĉe da respondeco kaj rimedoj por ke ni povu fari bonan laboron.”

Laŭ ni la Estraro de UEA montris grandan mankon de politika gvidado kaj decidemo. Proponoj kaj avertoj de TEJO trovis ofte malkonfidon. Apenaŭ eblis enhave diskuti proponojn, ĉar pluraj UEA-estraranoj ne volis aŭ misinterpretis interkonsentitajn punktojn. Ĉio ĉi estis tre senesperiga kaj malĝojiga por ni. Tia traktado paralizas kaj esence ankaŭ senmotivigas nunan kaj ontan TEJO-aktivularon.

Ni ne plu sukcesas kredi ke TEJO nuntempe povas kalkuli je UEA kiel strategia aliancano por antaŭenigi la junularan movadon. Malmultesperaj ni estas ankaŭ pri la situacio por UEA mem, ĉar niasente la gvidorganoj de UEA ne kapablas konkludi la necesajn paŝojn por stiri kontraŭ la falo de membraro kaj kvalito. Akumuliĝas ankaŭ en aliaj kampoj malbonaj tendencoj kaj miskonkludoj, ĉu en la financpolitiko, kie ekzemple pormomenta respondo al la krizo estas redukto de la posteno Movada Evoluigo de 39.700 (2003) al 10.000 eŭroj en 2004, ĉu en la Centra Oficejo, kiu anstataŭ esti motoro de la movado, estas de multaj perceptita kiel problemo. Ĉio ĉi rezultas ke ni perdis esperon ke en la proksima estonto estas videblaj profundaj progresoj. Ni bedaŭras ke ni devis post dujara aktivado en tiu ĉirkaŭaĵo veni al tiu doloriga konkludo.

Lerninte de aliaj organizoj, ni venis al konkludo ke ni bezonas strukturan solvon por venki la asociajn problemojn estonte. Ni venis al konkludo — same kiel la Estraro kaj Komitato de TEJO — ke estas necesa forpreni serion da administraj taskoj el la manoj de niaj volontule kaj libertempe agantaj aktivuloj, kaj transdoni ilin al funkcianta profesia strukturo.

Kiam en 1999 la krizo en TEJO estis granda, la Komitato de UEA bone komprenis la problemon, kaj sekve akceptis la Berlinan Rezolucion kiu alvokas la Estraron de UEA “trovi adekvatajn solvojn administrajn kaj aliajn kadre de la Centra Oficejo kaj en la aliaj UEA-strukturoj por praktike subteni la agadon de TEJO.”

Malgraŭ pluraj konversacioj, kunsidoj kaj tekstoj, malgraŭ pluraj provoj flanke de TEJO, UEA neniam serioze ekokupiĝis pri konkretigo de ĉi rezolucio. Nek la antaŭa estraro kaj ĝenerala direktoro, nek la nuna estraro kaj ĝenerala direktoro, faris adekvatan paŝon por serioze pripensi — en konstruktiva dialogo kun TEJO — eblajn strukturajn solvojn. Malofte laŭ ni TEJO tiom klopodis en dialogo kun UEA okupiĝi pri la serioza malbonfarto de la junulara struktura movado. Ni bedaŭras ke ni ne sukcesis konvinki aliajn pri la utilo de niaj sugestoj.

Pardonu ke ni eble sennuance kritikas UEA-gvidpersonaron. Ankaŭ ni kaj TEJO faris erarojn. Evidente ne la tuta asocio UEA respondecas. Estas tie ankaŭ homoj, kiuj laboras efike kaj pensas celkonscie, sed ili bedaŭrinde estas en minoritata pozicio. Almenaŭ ili pretis dialogi kun ni kaj sincere trovi solvojn. Tiujn kolegojn, kaj en UEA kaj en TEJO, kun kiuj ni bone kunlaboris, ni ŝatus sincere danki pro tio.

Per sendo de tiu ĉi letero finiĝas nia respondeco kiel TEJO-estraranoj.

Ni deziras al TEJO kaj UEA plenan sukceson en iliaj estontoj.

Amike
Holger Boos, prezidanto
Ilja De Coster, kasisto
Marko Naoki Lins, estrarano sen agadkampo
Federico Breda, estrarano pri eksteraj rilatoj


La Civito pri la krizo de UEA

Laŭ propono de la Vickonsulo pri kulturaj aferoj, sen. Bertil Nilsson, la Kapitulo de la Esperanta Civito aprobis la sekvan deklaron:

La Kapitulo de la Esperanta Civito,

rekonante ke Universala Esperanto-Asocio per biblioteko Hodler, per sia jarlibro, sia libroservo kaj organizado de kongresoj plenumas utilajn funkciojn en nia parolkomunumo;

konstatinte ke de pluraj jaroj okazas granda potencokonflikto interne de UEA, kiu povas kaŭzi damaĝojn al tiuj servoj kaj eĉ kompromiti la bildon de Esperantio;

rekomendas al ĉiu Esperantiano mobilizi siajn energiojn por rapidigi en paco kaj harmonio la konstruadon de tia demokratia, plurcentra kaj federa Esperantio, kie ĉiu kun plena respekto al alies konvinkoj povos servi al nia parolkomunumo laŭ siaj propraj konvinkoj pri justo kaj efikeco.


Germanoj kongresis pentekoste

Je la Pentekosta semajnfino (6–9 jun) okaze de la 80a Germana Esperanto-Kongreso en la bela urbo Kaufbeuren (Algovio) kunvenis ĉ. 100 esperantistoj el Germanio kaj el najbaraj landoj, eĉ du el Usono.

La kongreso komenciĝis per saluto de la ĉefurbestro, s-ro Knie, en la urbodomo. Li salutis nin en Esperanto. Post la vespermanĝo sekvis agrabla konatiĝvespero.

La ĉefa programpunkto de la dua kongrestago estis la festprelego de la UEA-prezidanto Renato Corsetti pri “Pligrandiĝanta Eŭropo, ĉu muta koloso?” Posttagmeze okazis urbopromenado en Esperanto kaj jarkunvenoj de FAME, BELO kaj KELI. Sekvis podia diskuto kun la prezidanto de UEA, prelego de Alfred Schubert, ekumena diservo kaj respond-rondo de la GEA-estraro. Vespere okazis festmanĝo kaj magia prezentado de Trixini.

La dimanĉan antaŭtagmezon okazis la jarĉefkunveno de GEA kun elektoj de la estraro. La estraranoj dum la sekvaj du jaroj estas: Andreas Emmerich kiel prezidanto de GEA, Reinhard Pfluger, Stefan Sassenberg, d-ro Rainer Kurz, Alois Eder, Felix Zesch, Christoph Krick, d-ro Jorg Gersonde. Oni vigle diskutis pri diversaj proponoj.

Posttagmeze okazis ekskursoj al Neuschwanstein, Fussen aŭ Hohenschwangau. Vespere okazis jarkunveno de AGEI. Post la bongusta vespermanĝo ni havis distran vesperon.

La lastan tagon komencis Diservo kaj kunveno de la landaj ligoj. Sekvis filmprezento de intervjuo kun profesoro Selten farita de d-ro Rainer Kurz. Post komuna tagmanĝo la kongreso estis fermita, sed dudeko da samideanoj vespere renkontiĝis en la stacidomo de Insbruko (Aŭstrio) kaj la sekvan tagon faris migradon en Alpoj.

Mi volas danki al la organizintoj, Christian Darbellay kaj Trixini, kiuj sukcesis aranĝi elstaran kongreson. La sekva Kongreso, okazos 28–31 maj 2004 en Neubrandenburg (Meklenburgo/Antaŭpomerio).

Frank Kasper

Foto de Karis Weirich
Kaufbeuren: Frank Kasper kaj Renato Corsetti (Fotis Karin Weirich).

95 jaroj de Esperanto en Kroatio

Festado de la 95-jariĝo de Esperanto en Kroatio komenciĝis 31 maj kaj daŭris ĝis 4 jun, kiam ĝi finiĝis per TV-elsendo. Cento da kroataj kongresanoj ĉeestis la feston.

La festo enkadriĝis al la 6a kongreso de kroataj esperantistoj. La Alta Protektanto de la kongreso estis prezidento de Kroatio Stjepan Mesić, kies reprezentanto d-ro Esad Prohić, konsilanto pri la scienco en la Oficejo de la Prezidento, malfermis la eventon per stimula parolado pri Esperanto.

Pri la temo “Rajto je lingvo” prelegis 16-jara studento Andrej Korobejnikov el Moskvo — la ĉefa gasto de la kongreso. Li estis ne nur preleganto sed ankaŭ pianisto kies solena koncerto plenigis la prestiĝan zagreban koncertejon Glazbeni zavod.

Grava kultura ero de la programo estis renkontiĝo de esperantistoj kaj la kroataj poetinoj. Ministerio pri kulturo financis eldonon de Antologio de kroataj poetinoj de la 20a jarcento en Esperanto. Deko da poetinoj ĉeestis la lanĉon de sia libro en Esperanto.

Estis prezentita nova libro pri Esperanto en la kroata. Temas pri Esperanto-Mozaiko de Davor Klobučar, kiu kun siaj reeĥoj pri la 86a UK prezentas kroatlingvan enciklopedion pri Esperanto. Kroata IKEF-sekcio kunsidis kadre de la jubilea festo.

Dum la solenaĵo okazis ankaŭ la unua vizito de membroj al la novaĉetita ejo de Kroata Esperanto-Ligo.

La urbo Zagrebo disponigis por ni senpage la kongresejon.

Juna rusa pianisto Andrej Korobejnikov antaŭ kaj post la kongreso koncertis en pluraj urboj. Diversurbe oni intervjuis lin, interalie pri Esperanto, grava ilo de kreado. Lia muzikado rezultis per du televidaj elsendoj emisiitaj la 3an kaj la 4an de junio en kiuj la juna pianisto, kiu baldaŭ diplomiĝos pri juro, parolis pri Esperanto.

Spomenka Štimec


La 14a Eŭropa Forumo en Bruselo

En Bruselo 16–20 jun 2003 okazis la 14a Eŭropa Esperanto-Forumo, organizita de Māra Timermane (Esperanta Grupo de Rigo) kaj de Marcel Delforge, vicprezidanto de Belga Esperanto-Federacio. Multaj samideanoj helpis en la afero. Internacia klubo el Bydgoszcz ankaŭ partoprenis.

Alvenis al Huizingen (15 km de Bruselo) Folklora Grupo Milzkanieki el Latvio sub la gvidado de Anita Apine kaj Liga Cvetkova.

Ekskursoj estis tre sukcesaj, ĉefe en la Eŭropa Parlamento. Post diversaj klarigoj de oficisto, ni vizitis la ampleksan duoncirklan salonegon de la Parlamentanoj kun pli ol 600 lokoj. Nia grupo metis demandojn pri la diversaj lingvoj en Eŭropo, ĉefe pri la lingva stato post la larĝigo de EU.

19 jun kunvenis esperantistoj el Belgio kaj Francio en Huizingen en mirinda provinca flor-bieno, ĉiuj povis agrable rigardi la dancadon kaj kantadon en Esperanto kaj en la latva lingvo. La grupo ankaŭ prezentis sian folkloron en Charleroi post la vizitado de la urbo kaj en Rode antaŭ ĉirkaŭ 500 infanoj de elementa lernejo. Fine preskaŭ ĉiuj infanoj dancis kaj kantis kun la folklora grupo.

Kompreneble ankaŭ okazis nepraj vizitoj al Waterloo.

Marcel Delforge


La Jarlibro denove malfruas

Ĉi-jare la Jarlibro de UEA estas redaktata ekster la Centra Oficejo. Ne pro strategia decido, nek por ŝpari monon. Laŭ la Ĝenerala Direktoro, la kialo estas akuta krizo en la Centra Oficejo.

Meze de junio Trevor Steele (la Ĝenerala Direktoro de UEA) asertis, ke la ĉi-jara jarlibro estos sendita al la presejo “en la venonta semajno”. La nuna redaktoro de la Jarlibro, Stano Marček, tamen preferis ne doni precizan daton.

“Ne estus serioze se mi nun dirus daton kiam ĝi iros al presejo, ĉar tio dependas de multaj aferoj kaj ne nur de mi. Mi klopodos kiel eble plej frue. Nur tion mi povas promesi. Tamen temas pri 200 paĝoj da densa teksto, kiun mi dume ne havas”, — diris Marček.

Konante la akuratecon de la nuna redaktoro de revuo Esperanto, ni povas ankoraŭ esperi, ke la Jarlibro ĉi-jare tamen atingos la membrojn antaŭ la Universala Kongreso, male ol pasintjare, kiam la Jarlibro alvenis nur oktobre.

“Mi dediĉas al la laborego ĉiun liberan minuton kaj esperas havigi la Jarlibron al la membroj en julio”, — diris Marček.

Multaj miras, kiel eblas, ke por savi la aperon de la Jarlibro, la gvidantoj de UEA lastminute kaj sen konsidero al aldonaj kostoj devis mendi eksteran helpon. Ja en ĉiuj jaroj la Jarlibro estis preparata en la oficejo, kaj neniam ĝi aperis same malfrue kiel pasintjare. Sekve estus logike, ke ĉi-jare la estraro kaj la Ĝenerala Direktoro dediĉu apartan atenton al la afero, por certigi bonan rezulton.

Komentante la sukcesojn kaj malsukcesojn de la pasinta jaro en la retbulteno Libera Folio, la prezidanto de UEA Renato Corsetti fakte menciis la malfruan aperon de la Jarlibro kiel la ĉefan malsukceson de la pasinta jaro. Tamen jam nun klaras, ke nur en la lasta momento la gvidantoj de la asocio efektive ekzorgis pri tio, ke la ĉi-jara Jarlibro aperu pli-malpli ĝustatempe.

En antaŭaj jaroj la ĉefdelegitoj de UEA en novembro ricevis tiel nomatajn korektofoliojn de la paĝoj de la koncerna lando. Pasintjare multaj el la korektoj indikitaj de la ĉef-delegitoj neniam aperis en la finfine presita jarlibro. Ĉi-jare ĉefdelegitoj estis kontaktitaj nur lastmomente, kaj meze de junio ankoraŭ venadis ŝanĝoj al la jam kompostitaj paĝoj. Tamen oni povas ja esperi, ke la eraroj en la Jarlibro estos malpli multaj ol pasintjare.

Laŭ Trevor Steele ne ekzistis nek ekzistas plano, ke la Jarlibro estonte estu redaktata ekster la Centra Oficejo, kaj “la rolo de Stano Marček estas unufoja, pro nia aktuala krizo”.

Trevor Steele ne volis rakonti, kiajn aldonajn kostojn al la asocio kaŭzis la lastmomenta solvo kiu ŝovis ekster la Centran Oficejon grandan parton de la laboro kutime farata en la oficejo.

“Mi ne havas tempon respondi”, — komentis la Ĝenerala Direktoro.

Ankaŭ de Renato Corsetti ni ne ricevis respondon pri tio, kiom kostos la ekspresa kompilado de la Jarlibro ekster la oficejo.

La demisiinta Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, Nikola Rašić, dubas ĉu la Jarlibro ĉi-jare povas iĝi pli bonkvalita ol pasintjare:

“La Jarlibro postulas kompletan konon de la tuta movado kaj perfektan konon de regularoj kaj proceduroj en la asocio mem, kaj ĝi postulas glate funkciantan Centran Oficejon. Ĝi ankaŭ postulas kompetentan direktoron kiel la ĉefan kontrolanton de la laboro, kaj tiuflanke kompetentan kaj respondecan estraron. Ĉio ĉi momente mankas. Sen tio mi ne vidas kiel la Jarlibro povus esti bone farita, kaj mi dubas ke ĝi havos sencon, kiam ĝi aperos tia kia ĝi aperos”.

Kalle Kniivilä (Libera Folio)


Verda Ondo kaj verduloj

Riga Esperanto-klubo Verda Ondo samtempe estas Esperanto-branĉo de Medioprotekta klubo de Latvio — la plej efika, forta el ĉiuj latviaj neŝtataj, senprofitaj, nepolitikaj organizaĵoj.

7–8 jun 2003 sur la plej alta monto de Latvio, Gaizinkalns (310 m), okazis Kunvenego de la Medioprotekta klubo. Pri sia pasintjara agado inter aliaj raportis ankaŭ Verda Ondo. Estas bona kunlaboro, verduloj interesiĝas pri nia agado, kaj Esperantistoj povas agi verde. La sukcesa Kunvenego de la Medioprotekta klubo finiĝis per elekto de nova estraro, kaj en la revizia komisiono estas elektita ano de Verda Ondo.

Bedaŭrinde, iu hundoposedanto fortranĉis la Esperanto-arbon, kiu estis plantita pasintjare en la 12a Internacia Esperanto-Kongreso en riga parko Grizinkalns. Ĉi-jare 5 aŭg dum Esperanto ekskurso Konatiĝo kun Baltaj landoj ni planas kune kun verduloj denove planti en la sama loko novan Esperanto arbon.

Sekvontjare en Latvio okazos Internacia Ekologia Esperanto-Tendaro kaj Verda Kantofesto kun instruado de folkloraj kantoj Esperante.

Māra Timermane


Varsovianoj denove agotagis

14 jun en la Malnova Urbo de Varsovio okazis la dua ĉi-jara Ago-Tago de la klubo Varsovia Vento. La vetero kaj proksima prezentado de novaj libroj allogis atenton de multaj varsovianoj kaj favoris nian aferon. Dum kelkaj horoj la teamo konsistinta el kelkaj personoj disdonis tricent flugfoliojn kaj informmaterialon pri Esperanto, multfoje respondante demandojn kaj informante pri la ebloj lerni la lingvon!

Apud la ventanoj agis krome gesinjoroj Atsuhiko kaj Martyna Taniguchi el Japanio, fama reĝisoro Roman Dobrzyński, prezidanto de la Varsovia Filio de PEA Lech Piotrowski kaj fama pola aktorino Lucyna Winnicka. Ni dankas al Robert Kamiński, Bohdan Wasilewski kaj Roman Dobrzyński pro donacitaj libroj kaj esperantaĵoj por disdono inter la plej fervoraj interesitoj.

Ireneusz Bobrzak

Ago-Tago en Varsovio
Sur la foto: staras Atsuhiko, Martyna, Irek, Roman, Joanna; sidas Irmina kaj Ania.

Staĝoj en la Kvinpetalo

14–18 apr 2003 la familieca Kvinpetalo akceptis dudekon da staĝanoj el kvin landoj. La partoprenantoj — komencantoj kaj progresantoj — aĝis inter 13 kaj 70 jaroj. La tre kapabla kaj plenviva instruistino Katalin Kovats arte sinsekvigis la diversajn momentojn de la instruado. Ĉiuj partoprenantoj aŭdadis, aŭskultis, paroladis, ludis, aktive, konkrete kaj spontane, en bonega etoso.

Sylvain Lelarge majstre animis unu posttagmezon laŭ sugestopedia instruado. Iom post iom ĉiu kutimiĝis al novaj vortoj, novaj esprimoj, pli bona kompreno de la parolata lingvo. Ni multe progresis en tre varma amikeca etoso.

Flora Markov 13-jara



En la sama tempo dekduo da staĝanoj plibonigis ĉiutage la lernadon de esperanto per jogo sub la lerta inicado kaj gvidado de Arlette Plutniak.

Ĉiuj aprezis la eblecon fajnigi sian koncentriĝon tra korpaj kaj spiraj ekzercoj. La enhavo de la staĝo bone harmoniis kun la paroliga kurso. La ĉiutagaj ekzercoj “Salute al la Suno” venigis belegan veteron dum la tuta semajno: tiel ni povis joge ekzerciĝi en la mirinda parko de Kvinpetalo.

Samir Manar 14-jara



29 apr — 3 maj okazis en Kvinpetalo sub la gvido de Michel Duc Goninaz tre interesa seminario pri la formo de la lingvistaj terminoj en la nova PIV, pri kiu li tiel longe laboris.

Ni dum tre viglaj diskutoj tuŝis ĉiujn flankojn de la esperanto-strukturo: ĉu estas konjugacio en esperanto? Kio estas adverbo? Ĉu teĥnikaj neologismoj prefere al kunmetaĵoj eble ne tuj klaraj? Ĉu vere tiom da novaj vortoj estas necesaj? Ĉu oni povas ĉion diri per la t.n. “Universala Vortaro” kun eventuale kelkaj Oficialaj Aldonoj? Kaj kompreneble ni devis fronti la tre oficialan sed kontestatan demandon de la gramatikaj kategorioj de la radikoj. Ĉu utila klarigo? Ĉu nur dogmo? Ĉu trovi alian klarigon semantikan?

Georges Lagrange



8–11 maj Johano Rapley gvidis staĝon pri la sveda verkisto Stellan Engholm (1899–1960) kaj ĉi ties donacoj al Esperanto en la formo de tradukoj, romanoj, noveloj kaj poezio.

Dum kvar tagoj Johano kondukis grupon de 12 kursanoj, inter kiuj tre spertaj samideanoj kiaj Georges Lagrange, Helga Rapley kaj Paul Signoret, tra la ampleksa verkaro de la norda majstro, kiu ŝajne neniam forlasis sian landon, sed tamen rimarkinde rolis sur la eŭropa Esperanto-scenejo. Elstaris lia kontribuo per redaktado kaj eldonado de la Malgranda Revuo (1943-1952), kiun Rapley klare metis en la historian kadron de la Dua Mondmilito kaj ĝia Fino (laŭ la titolo de la verko de Folke Bernadotte, kiun Engholm tradukis).

Ni ankaŭ pritraktis lian preskaŭ nekonatan tradukon Per balono al la poluso pri scienca ekspedicio al la Norda Poluso en 1897, kaj la de li tradukitan Ringo de la Generalo (Selma Lagerlöf) kaj kelkajn originalajn verkojn. Estis ĝojo ĉeesti en tiu ĉi literatura staĝo, kiu certe instigis al plua legado.

Toon Witkam


Flora kaj Samir kun Kvinpetala Kato

Kurte

Ĉu Esperanto havas generativan gramatikon? Al ĉi tiu demando respondas negative unu el la plej famaj lingvistoj en la mondo Noam Chomsky: “Esperanto ne estas lingvo, sed vortaro kaj sugesto pri gramatiko. Homoj komprenas ĝin ĉar ili uzas siajn proprajn intuiciajn sciojn. Do, al la demando ne eblas respondi”. (BKC)

Plenpaĝa reklamo pri Esperanto aperis 14 jun en la franca ĵurnalo Le Monde kadre de kampanjo financata de esperantlingva japana mecenato (Xavier Godivier)

8 jun en populara ĵurnalo San Francisco Chronicle aperis granda artikolo de James Nestor Kio estas tiel amuza pri paco, amo, kaj Esperanto? (BKC)

Zlata Nanić, esperantistino aktiva en kroatiaj ekorondoj, aŭtorino de libro Manĝoj el sanigaj plantoj estas elektita inter tri plej idealaj vilaĝaninoj de Kroatio. (Tempo)

Dum ses tagoj en la Martin-Luther-preĝejo en la germana urbo oni laŭtlegis la Biblion diverslingve; 24 jun Hugo Wöstemeier legis psalmojn en la platgermana kaj Esperanto. (Esper-german)

Je 25 jun al la 88a UK en Gotenburgo aliĝis 1625 homoj el 61 landoj: Francio 192, Japanio 188, Germanio 168, Svedio 168, Nederlando 78, Italio 70, Finnlando 68, Pollando 53, Ruslando 48 k.a. (Clay Magalhaes)

Aperis ESPTAPI – programo por voĉlegi Esperanto-tekston. Ĝi funkcias sur persona komputilo laŭ Vindozo. (Nun)

Kunfondinto de la Budhana Ligo Esperantista kaj la unua direktoro de Japana Budhana Ligo Esperantista, Ven. Nakamura Bunpo, estis investita kiel la dekdua patriarko de la sangho Nanzenhi-ha de la Rinzai-skolo de la zen-budhismo. (Nun)

Finna ĵazisto Alex Tuomarila nomis unu el siaj muzikaĵoj Esperanto en sia kompaktdisko 02. (Esperantolehti)

Premio Melinda por senpage partopreni IJS en Hungario ĉi-jare estas donita al Sofja Ŝejnina (RU), Csilla Vári (HU) kaj Irmina Szustak (PL). (Ret-info)

Germana Esperanto-Biblioteko Aalen nun ampleksas 40.681 bibliografiajn unuojn. (Esperanto aktuell)

Jarlo Martelmonto ricevis stipendion de Sveriges Författarfond pro sia Esperanto-libro Cetercetere. (HeKo)

Ĉi-jare 92 aktivuloj membriĝis en UEA subvenciite de Fondaĵo Azio: 62 el Ĉinio, 1 el Irano, 2 el Srilanko kaj 27 el Vjetnamio. (Esperanto en Azio)

Okaze de la centjariĝo de la Esperanto-kluboj en Glasgovo kaj Edinburgo, Esperanto-Asocio de Skotlando eldonis sian revuon anglalingve kiel Esperanto in Scotland.

Nepala Esperanto-Asocio ekde 1990 instruis Esperanton al 700 homoj; nun la asocio havas 79 membrojn. (Esperanto en Azio)


TurgenevĤorj kaj Kaliniĉ

 

El “Notoj de ĉasisto” de Ivan Turgenev

En januaro 1847 Nikolaj Nekrasov kaj Ivan Panajev reprenis de Pjotr Pletnjov la eldonadon de Sovremennik (Samtempulo). Jam en la unua kajero de la renovigita revuo (ĝin fondis Puŝkin en 1836) aperis “etnografia skizo” Ĥorj kaj Kaliniĉ, kiun Ivan Turgenev sendis al Nekrasov antaŭ sia forveturo eksterlanden. La neatendita sukceso de Ĥorj kaj Kaliniĉ instigis lin verki pliajn rakontojn pri la kampara vivo, kiuj en 1852 aperis libroforme kiel Notoj de ĉasisto. La Esperanta traduko aperos post kelkaj semajnoj en la Rusa Novelaro.


Kiu havis okazon veni el Bolĥova distrikto al Ĵizdra distrikto, tiun verŝajne mirigis akra diferenco inter la homa raso en la gubernio de Orjol kaj tiu en la gubernio de Kaluga. La orjola kampulo estas nealta, kun iom kurba dorso, malafabla, li rigardas malfideme, loĝas en aĉa tremol-ligna domo, servutas, ne okupiĝas pri komerco, manĝas malbone, surhavas bastoŝuojn. La kaluga kampulo pagas servutan renton, loĝas en vasta pura domo, li estas alta, rigardas kuraĝe kaj gaje, havas puran kaj blankan vizaĝon, vendas buteron kaj gudron, en festaj tagoj uzas botojn. Vilaĝo en la gubernio de Orjol (mi parolas pri ĝia orienta parto) kutime situas inter plugitaj kampoj, proksime al ravino pene transformita je malpura baraĵlago. Krom nemultaj salikoj, humile kliniĝantaj, kaj du-tri maldikaj betuloj, neniu arbo vidiĝas ĉirkaŭ la vilaĝo; domo premiĝas al domo, putra pajlo kovras tegmentojn... Sed la kalugan vilaĝon kutime ĉirkaŭas arbaro, la domoj staras pli libere kaj rekte, ilin kovras lignaj tabuloj; la pordegoj estas strikte fermeblaj, malantaŭaj bariloj ne estas falantaj, en ili mankas truoj bonvenigantaj ĉiun vagantan porkon. Ankaŭ por la ĉasantoj Kaluga gubernio estas pli bona. En Orjola gubernio la restaĵoj de arbaroj kaj arbustaroj malaperos jam post kvin jaroj, marĉoj tute mankas. Sed en Kaluga gubernio netuŝitaj arbaroj etendiĝas je verstocentoj, marĉoj — je verstodekoj; ankoraŭ ne malaperis la noblaj birdoj tetroj, nestas bonanimaj galinagegoj, klopodemaj perdrikoj per impetaj ekflugoj gajigas kaj timigas ĉasanton kaj hundon.

Ĉasante en Ĵizdra distrikto, en kamparo mi renkontiĝis kaj konatiĝis kun kaluga bienulo Polutikin, pasia ĉasanto kaj, sekve, bonega homo. Vere, li havis kelkajn mankojn: ekzemple, li svatiĝis je ĉiu riĉa fianĉino en la gubernio kaj, ricevinte rifuzon, li kun frakasita koro konfidis sian malfeliĉon al ĉiuj amikoj kaj konatoj; al la gepatroj de la fianĉinoj li daŭre sendis donace acidajn persikojn kaj aliajn fruktojn el sia ĝardeno; li ŝatis ripeti anekdoton, kiu ridigis neniun, kvankam s-ro Polutikin alte taksis ĝin; li laŭdis verkojn de Akim Naĥimov kaj novelon Pinna; li balbutis; li nomis sian hundon Astronomo; anstataŭ tamen li diris malgraŭ ke. Li establis en sia hejmo francan kuirarton, kies esenco, laŭ la koncepto de lia kuiristo, estis absoluta transformado de la natura gusto de ĉiu manĝaĵo: ĉe tiu lertulo viando gustis fiŝe, fiŝo gustis funge, makaronioj gustis pulve, sed neniu karoto povis trafi kaserolon sen akcepti formon de rombo aŭ trapezo. Escepte de ĉi tiuj nemultaj kaj sensignifaj mankoj, s-ro Polutikin estis, kiel jam dirite, bonega homo.

Jam en la unua tago de nia interkonatiĝo, s-ro Polutikin invitis min noktumi en sia hejmo.

— Ĝis mia hejmo estas kvin verstoj, — li aldonis, — malproksime por piedirado; ni venu komence al Ĥorj. (La leganto permesu al mi ne transdoni lian balbutadon.)

— Kio estas Ĥorj?

— Mia servutulo... Li loĝas proksime.

Ni ekiris al li. Meze de arbaro, sur ordigita kaj kulturita kampeto alte staris la soleca bieno de Ĥorj. Ĝi konsistis el kelkaj pinaj konstruaĵoj, kunligitaj per bariloj; antaŭ la ĉefa domo estis alero, apogita sur maldikaj stangoj. Ni eniris. Nin renkontis ĉirkaŭ dudekjara, alta kaj bela junulo.

— Ha, Fedja, ĉu Ĥorj estas hejme? — s-ro Polutikin demandis lin.

— Ne, Ĥorj forveturis urben, — la junulo respondis, ridetante kaj montrante vicon da neĝe blankaj dentoj. — Ĉu vi ordonos jungi por vi ĉaron?

— Jes, fraĉjo, ĉaron. Kaj alportu al ni kvason.

Ni eniris en la domon. Neniu suzdala pentraĵo makulis purajn trabajn murojn; en angulo antaŭ peza ikono kun arĝenta ornamaĵo lumis lucerno; tili-ligna tablo estis antaŭnelonge purigita per skrapado kaj lavita; inter la traboj kaj ĉe fenestroframoj nek vagis viglaj rufaj blatoj, nek kaŝiĝis melankoliaj nigraj. La junulo baldaŭ aperis kun granda blanka kruĉo, plena de bona kvaso, kun granda peco da tritika pano kaj dekduo da peklitaj kukumoj en ligna telero. Li metis la manĝaĵojn sur la tablon, apogis sin al la pordoframo kaj rigardis nin ridetante. Apenaŭ ni sukcesis finmanĝi, ĉaro frapetante venis al la perono. Ni eliris. Knabo ĉirkaŭ dekkvinjara, buklohara kaj ruĝvanga sidis sur la koĉera loko kaj pene retenis satan pigan ĉevalon. Ĉirkaŭ la ĉaro staris ses junaj granduloj tre similaj unu al la aliaj kaj al Fedja. “Ĉiuj estas idoj de Ĥorj!” — Polutikin rimarkigis. “Jes, ili ĉiuj estas Ĥorj- idoj, — reeĥis Fedja, kiu eliris post ni sur la peronon, — sed ankoraŭ ne ĉiuj Ĥorjidoj estas ĉi tie: Potap estas en arbaro, Sidor kun la maljuna Ĥorj forveturis urben... Atentu, Bazilĉjo, — li diris al la koĉero, — rapide veturu: ja la mastron vi veturigas. Nur sur tuberoj malrapidu: por ne malbonigi la ĉaron kaj por ne ĝeni la sinjoran ventron!” La aliaj Ĥorjidoj nur ridetis pri la ekstravagancaĵo de Fedja. “Levu Astronomon!” — solene krietis s-ro Polutikin. Fedja kun plezuro levis en la aeron afekte ridetantan hundon kaj metis ĝin sur la fundon de la ĉaro. Bazilĉjo frapis la ĉevalon per la kondukilo. Ni ekveturis. “Jen estas mia kontoro, — subite diris s-ro Polutikin, montrante negrandan malaltan domon, — ĉu vi volas eniri?” — “Jes”. — “Ĝi ne plu funkcias, — li klarigis, forlasante la ĉaron, — malgraŭ ke ĝi estas rigardinda”. La kontoro konsistis el du malplenaj ĉambroj. Unuokula maljuna gardisto venis el post la korto. “Saluton, Minjaiĉ, — diris s-ro Polutikin, — kie estas akvo?” La unuokula maljunulo foriris kaj tuj revenis kun botelo da akvo kaj du glasoj. “Gustumu, — diris al mi Polutikin, — ĝi estas bona akvo el fonto”. Ni trinkis po unu glaso, dum la maljunulo profunde riverencis. “Nu, ŝajne, nun ni povos ekveturi, — diris mia nova amiko. — En la kontoro mi iam vendis kvar hektarojn da arbaro al negocisto Alilujev tre bonpreze”. Ni sidiĝis en la ĉaron kaj post horduono venis en la korton de lia domo.

— Bonvolu diri, — mi demandis al Polutikin en la vespermanĝo, — kial Ĥorj loĝas aparte de la ceteraj servutuloj?

— Jen tial: li estas saĝa viro. Antaŭ ĉirkaŭ dudek kvin jaroj lia domo forbrulis; li venis al mia patro, jam forpasinta, kaj diris: “Permesu al mi, Nikolao Kuzmiĉ, ekloĝi en via arbaro ĉe la marĉo. Mi pagos al vi bonan servutan renton”. — “Kial vi volas ekloĝi sur marĉo?” — “Mi ja volas; sed vi, sinjoro Nikolao Kuzmiĉ, por neniu laboro uzu min kaj fiksu la renton laŭ via deziro”. — “Kvindek rubloj jare!” — “Mi konsentas”. — “Nur sen ŝuldoj, sciu!” — “Kompreneble, sen ŝuldoj...” Kaj li ekloĝis sur la marĉo. Ekde tiam oni nomas lin Ĥorj.

— Ĉu li riĉiĝis? — mi demandis.

— Jes, li riĉiĝis. Nun li pagas al mi kiel servutan renton cent arĝentajn rublojn, sed mi verŝajne altigos la pagon. Mi jam pli ol unu fojon diris: “Elaĉetu vin el la servuteco, Ĥorj, elaĉetu!..” Sed li, diablo, certigas min, ke li ne havas monon. Sed ne estas tiel!..

Sekvatage tuj post la temanĝo ni iris ĉasi. Veturante en la vilaĝo, s-ro Polutikin ordonis al la koĉero halti apud malalta domo kaj laŭte kriis: “Kaliniĉ!” — “Tuj, patro, tuj, — aŭdiĝis voĉo en la korto, — mi ligas bastoŝuon”. Ni ekveturis malrapide; post la vilaĝo nin atingis ĉirkaŭ kvardekjara viro, alta, maldika, kun negranda kapo klinita malantaŭen. Li estis Kaliniĉ. Lia bonkora malhela vizaĝo, kelkloke variolmarkita, tuj plaĉis al mi. Kaliniĉ (tion mi eksciis poste) ĉiutage iras kun la mastro al ĉasado, portas lian sakon, foje ankaŭ la pafilon, rimarkas kie alteriĝis birdo, trovas akvon, plukas fragojn, konstruas branĉokabanon, kuras por droŝko. S-ro Polutikin sen li ne povis fari eĉ unu paŝon. Kaliniĉ estis homo gaja, mildkaraktera, li senĉese kantis duonvoĉe, senzorge rigardis ĉiuflanken, iomete nazparolis; ridetante li duonfermis siajn helbluajn okulojn kaj ofte tuŝis per mano sian maldensan kaprobarbon. Li paŝis ne rapide, sed per grandaj paŝoj, iom apogante sin sur longa kaj maldika bastono. Dumtage li kelkfoje alparolis min, servis min sen servileco, sed la mastron li vartis kiel infanon. Kiam netolerebla tagmeza varmego igis nin serĉi kaŝejon, li venigis nin al sia abelejo en profundo de arbaro. Kaliniĉ malfermis la pordon de dometo, en kiu pendis multaj faskoj da sekaj aromaj herboj, li kuŝigis nin sur freŝan fojnon, sed mem metis sur la kapon ion similan al sako kun reto, prenis tranĉilon, poton kaj brulŝtipon kaj iris al la abelejo por tranĉi al ni mielĉelaron. Ni posttrinkis diafanan varman mielon per akvo el fonto kaj ekdormis akompanate de monotona zumado de abeloj kaj babilema balbutado de folioj.

Facila ventoblovo vekis min... Mi malfermis la okulojn kaj ekvidis Kaliniĉon: li sidis sur la sojlo de la duonmalfermita pordo kaj per tranĉilo faris lignan kuleron. Mi longe admiris lian vizaĝon, mildan kaj helan kiel la vespera ĉielo. Ankaŭ s-ro Polutikin vekiĝis. Ni ne tuj leviĝis. Estis agrable post la longa irado kaj profunda dormo senmove kuŝi sur la fojno: la korpo senforte etendiĝas kaj ripozas, la vizaĝo iom ardas, dolĉa pigro fermas la okulojn. Fine ni leviĝis kaj denove vagis ĝis la vespero. En la vespermanĝo mi denove ekparolis pri Ĥorj kaj Kaliniĉ. “Kaliniĉ estas bona kampulo, — s-ro Polutikin diris al mi, — diligenta kaj servema kampulo, malgraŭ ke li ne povas bone vivteni sin: mi ĉiam lin forlogas. Ĉiutage li iras kun mi dum la ĉasado. Kia povas esti mastrumado, — juĝu mem”. Mi konsentis kun li kaj ni kuŝiĝis dormi.

Sekvatage s-ro Polutikin estis devigita veturi en la urbon pro proceso kontraŭ najbaro Piĉukov. Piĉukov plugis pecon de lia tero kaj sur tiu terpeco vergis lian kampulinon. Mi iris ĉasi sola kaj antaŭ la vespero mi venis al Ĥorj. Sur la sojlo de la domo min renkontis maljunulo — kalva, malalta, larĝaŝultra kaj fortika — Ĥorj mem. Mi rigardis lin kun scivolemo. Lia vizaĝo memorigis tiun de Sokrato: la sama alta tubera frunto, la samaj malgrandaj okuletoj, la sama plata nazo. Ni eniris en la domon. Fedja alportis al mi lakton kaj sekalan panon. Ĥorj sidiĝis sur benkon kaj, trankvile mankaresante sian buklan barbon, ekparolis kun mi. Li ŝajne sentis sian dignon, malrapide parolis kaj moviĝis, de tempo al tempo ridetis sub siaj longaj lipharoj.

Mi kaj li interparolis pri semado, pri rikolto, pri kamparana vivo... Li ĉiam kvazaŭ konsentis kun mi, sed poste mi hontis kaj sentis, ke mi parolis malĝuste... Tiel strange rezultis. Ĥorj foje esprimis sin komplike, verŝajne pro singardemo... Jen ekzemplo el nia interparolo:

— Aŭdu, Ĥorj, — mi diris al li, — kial vi ne deziras elaĉeti vin de la mastro?

— Por kio mi elaĉetu min? Nun mi konas mian mastron kaj mian pagon... Nia mastro estas bona.

— Sed en libero estas pli bone, — mi rimarkis.

Ĥorj rigardis min deflanke.

— Certe, — li diris.

— Sed kial vi ne elaĉetas vin?

Ĥorj balancis la kapon.

— Per kio mi, patro, elaĉetu min?

— Nu, karulo, ne elpensu...

— Trafos Ĥorj inter liberajn homojn, — li daŭrigis duonvoĉe, kvazaŭ por si mem, — kaj ĉiu senbarbulo estos estro de Ĥorj.

— Ankaŭ vi forrazu la barbon.

— Kio estas barbo, barbo estas kiel herbo: oni povas falĉi ĝin.

— Kaj do?

— Sed Ĥorj ja tuj iĝos komercisto; la komercistoj havas bonan vivon, kaj ankaŭ ili havas barbojn.

— Sed ja ankaŭ vi komercas, ĉu ne? — mi demandis lin.

— Ni vendas po iomete buteron kaj gudron... Ĉu vi, sinjoro, ordonos jungi ĉaron por vi?

“Vi estas prudenta kaj ne babilema”, — mi pensis kaj diris:

— Ne, mi ne bezonas ĉaron; mi morgaŭ promenos ĉirkaŭ via bieno; kaj se vi permesos, mi noktumos en via fojnotenejo.

— Estu bonvena. Ĉu oportune estos por vi en la tenejo? Mi ordonos al la virinoj meti littukon kaj kusenon. Hej, virinoj! — li kriis ekstarinte, — ĉi tien, virinoj!.. Fedja, iru kun ili. Ja virinoj estas malsaĝa popolo.

Post kvarona horo Fedja kun lanterno akompanis min en la tenejon. Mi ĵetis min sur la bonodoran fojnon, mia hundo bule volviĝis apud miaj piedoj; Fedja deziris al mi bonan nokton, la pordo knaris kaj batfermiĝis. Mi sufiĉe longe ne povis ekdormi. Bovino venis al la pordo, brue spiris dufoje, la hundo kun digno murmuris al ĝi; porko preteriris, heziteme gruntante; ie proksime ĉevalo komencis maĉi fojnon kaj snufi... fine, mi ekdormis.

Frumatene Fedja vekis min. Tiu gaja kaj vigla junulo tre plaĉis al mi; mi konstatis, ke ankaŭ la maljuna Ĥorj favoris lin. Ili ambaŭ tre bonkore ŝercmoketis unu la alian. La maljunulo venis renkonte al mi. Eble pro tio, ke mi pasigis la nokton sub lia tegmento, aŭ pro alia kaŭzo, Ĥorj traktis min pli afable ol hieraŭ.

— Samovaro por vi estas preta, — li diris al mi kun rideto, — venu trinki teon.

Ni sidiĝis ĉe la tablo. Forta virino, unu el liaj bofilinoj, alportis poton da lakto. Ĉiuj liaj filoj laŭvice venis en la domon.

— Kian altan idaron vi havas! — mi rimarkis al la maljunulo.

— Jes, — li diris, formordante etan pecon da sukero, — ŝajne ili ne havas kialon plendi pri mi kaj mia maljuna edzino.

— Ĉu ĉiuj kun vi loĝas?

— Ĉiuj. Ili mem volas tiel vivi.

— Ĉu ĉiuj estas edzigitaj?

— Nur unu bubo ne edziĝas, — li respondis montrante al Fedja, kiu, same kiel antaŭe, staris en la pordoframo. — Bazilĉjo estas ankoraŭ juna, li povos atendi.

— Por kio mi edziĝu, — Fedja refutis, — mi sen tio bone vivas. Por kio mi bezonas edzinon? Ĉu por kvereli?

— Nu, vi ja... mi konas vin! vi portas arĝentajn ringojn... Vi ĉiam kun sinjoraj domservistinoj amuziĝas... “Lasu min, senhontulo!” — daŭrigis la maljunulo, imitante ĉambristinojn. — Mi konas vin, laborevitulo.

— Kio en edzino estas bona?

— La edzino laboras, — grave rimarkigis Ĥorj. — La edzino priservas la edzon.

— Sed por kio mi bezonas laborantinon?

— Jen, vi ŝatas profiti tion, kion aliaj faris. Mi konas vin!

— Do, edzigu min, se necesas. Ha? Kio? Kial vi silentas?

— Nu, lasu, lasu, petolulo. Vidu, ni ĝenas la sinjoron. Mi ja edzigos vin... Kaj vi, sinjoro, ne koleru; vi vidas, ke la infano estas juna kaj saĝon ankoraŭ ne akiris.

Fedja balancis la kapon...

— Ĉu Ĥorj estas hejme? — konata voĉo aŭdiĝis post la pordo, kaj Kaliniĉ eniris en la domon tenante kampajn fragojn, kiujn li plukis por sia amiko Ĥorj. La maljunulo bonkore salutis lin. Kun miro mi rigardis al Kaliniĉ: mi konfesas, ke mi ne atendis tian “tenerecon” ĉe kampulo.

Tiutage mi iris ĉasi je kvar horoj malpli frue ol kutime kaj la tri sekvajn tagojn mi pasigis ĉe Ĥorj. Min tre interesis miaj novaj konatoj. Mi ne scias, per kio mi gajnis ilian fidon, sed ili senĝene interparolis kun mi. Kun plezuro mi aŭskultis kaj observis ilin. La du amikoj neniel similis unu la alian. Ĥorj estis pozitiva, praktika, administrema, racia homo. Kaliniĉ, male, apartenis al idealistoj, romantikuloj, ekzaltitaj kaj revemaj homoj. Ĥorj bone komprenis la realan vivon: li konstruis domojn, ŝparis monon, vivis konkorde kun la mastro kaj ceteraj estroj; Kaliniĉ surhavis bastoŝuojn kaj apenaŭ sukcesis vivteni sin. Ĥorj generis grandan familion, obeeman kaj unuecan; Kaliniĉ iam havis edzinon, kiun li timis, sed infanojn li neniam havis. Ĥorj travidis s-ron Polutikin; Kaliniĉ admiris sian mastron. Ĥorj ŝatis kaj protektis Kaliniĉon; Kaliniĉ ŝatis kaj estimis Ĥorjon. Ĥorj malmulte parolis, ridetis kaj multe pensis; Kaliniĉ parolis arde, kvankam ne tiel lerte kiel fabrika laboristo... Sed Kaliniĉ estis dotita per kapabloj, kiujn aprecis ankaŭ Ĥorj, ekzemple: li kuracparolis sangofluadon, ektimon, rabion, eligis helmintojn; abeloj obeis lin, la aferoj, komencitaj de li, prosperis. En mia ĉeesto Ĥorj petis lin enkonduki novan ĉevalon en la ĉevalejon, kaj Kaliniĉ plenumis la peton de la maljuna skeptikulo kun konvena graveco. Kaliniĉ estis pli proksima al la naturo, sed Ĥorj — al la homoj, al la socio; Kaliniĉ ne ŝatis rezoni kaj blinde kredis ĉion; Ĥorj altiĝis eĉ ĝis ironia vidpunkto pri la vivo. Li multon vidis, multon sciis, kaj mi multon lernis de li; ekzemple: el liaj rakontoj mi eksciis, ke ĉiusomere antaŭ falĉado en vilaĝoj aperas facile rekonebla negranda ĉaro. En la ĉaro sidas kaj vendas falĉilojn viro, vestita per kaftano. Li akceptas pagon kontante kontraŭ unu rublo kaj dudek kvin kopekoj arĝente, aŭ unu rublo kaj kvindek kopekoj bankbilete; aŭ kredite kontraŭ kvar rubloj. Ĉiuj kampuloj, memkompreneble, aĉetas kredite. Post du-tri semajnoj li reaperas kaj postulas monon. Kampulo ĵus falĉis avenon, do li havas monon por pagi; li iras kun la komercisto en trinkejon kaj tie pagas. Iuj bienuloj provis aĉeti falĉilojn per sia kontanta mono kaj disdonis ilin al la kampuloj kredite je la sama prezo; sed la kampuloj pro tio estis malkontentaj kaj eĉ malgajaj; ja oni forprenis ilian plezuron fingroklaki falĉilon, aŭskulti la sonoron, turni ĝin kaj dudekfoje demandi la trompeman urban vendiston: “Diru, bubo, ĉu la falĉilo ne tro tielas?” La samaj artifikoj okazas dum aĉetado de rikoltiloj, kun jena diferenco: kampulinoj enmiksiĝas kaj foje eĉ igas la vendiston bati ilin, por ilia utilo. Sed kampulinoj plej suferas dum jena okazo. Provizantoj de krudmaterialo por paperfabrikoj komisias aĉetadon de ĉifonoj al specialaj homoj, kiujn en iuj distriktoj oni nomas “agloj”. Tia “aglo” ricevas de la komercisto ducent rublojn bankbilete kaj veturas por ĉasado. Sed malkiel la nobla birdo, kies nomon li ricevis, li ne atakas malkaŝe kaj kuraĝe: kontraŭe, li agas ruze kaj trompe. Li lasas sian ĉaron en arbustaro apud vilaĝo kaj iras post kortoj, kvazaŭ preterpasanto aŭ promenanto. Kampulinoj intuicie sentas lian proksimiĝon kaj kaŝiras al li. Sekvas hasta negocado. Kontraŭ kelkaj kupraj groŝoj kampulino fordonas al la “aglo” ne nur ĉiajn senbezonajn ĉifonojn, sed ofte eĉ edzan ĉemizon kaj sian propran jupon. Lastatempe kampulinoj trovis profitdona ŝteli ĉe si mem kaj vendi tiamaniere kanabaĵon, kaj precipe krudan kanaban tolon — jen la ekspansio kaj modernigo de la “agla” industrio. Sed ankaŭ la viroj iĝis tre atentaj, kaj ĉe ajna suspekto, eĉ nur ĉe aludo pri apero de “aglo”, ili urĝe kaj vigle aplikas rimedojn de puno kaj prevento. Efektive, ĉu ne estas domaĝe? Ja vendado de kanabaĵo estas ilia afero, kaj ili vendas ĝin, — ne en la urbo, ja en la urbon necesas sin treni, sed al la venantaj aĉetantoj, kiuj, ne havante pesilon, konsideras pudon egala al kvardek manplenoj — vi ja konas kian manplenon kaj kian manon havas rusa homo, precipe kiam li “fervoras”!

Mi, homo ne sperta kaj “malvilaĝa” (tiel oni diras en Orjol), ĝissate aŭskultis tiajn rakontojn. Sed Ĥorj ne nur rakontis, li min demandis pri multo. Li eksciis, ke mi vizitis eksterlandon, kaj lia scivolemo ardiĝis... Kaliniĉ ne postrestis de li; sed Kaliniĉ estis impresata pro priskribo de la naturo, montoj, akvofaloj, eksterordinaraj konstruaĵoj, urbegoj; sed Ĥorj interesiĝis pri administraj kaj ŝtataj demandoj. Li demandis laŭvice pri ĉio: “Ĉu tio estas ĉe ili sama kiel ĉe ni, aŭ alia?.. Nu, diru, sinjoro, kia do?..” — “Ha, aĥ, Dio, via volo!” — Kaliniĉ krietis dum mia rakonto; Ĥorj silentis, kunŝovis siajn densajn brovojn kaj nur malofte komentis: “Jen tio por ni ne taŭgas, sed ĉi tio estas bona — tio estas ordo”. Ĉiujn liajn demandojn mi ne povas transdoni al vi, kaj tio ne necesas; sed el niaj interparoloj mi venis al konvinko, kiun verŝajne tute ne atendas la legantoj, — konvinko, ke Petro la Granda estis grandparte rusa homo, rusa ĝuste en siaj reformoj. La ruso estas tiel certa pri sia forto kaj firmeco, ke li konsentas rompi sin mem: li malmulte atentas sian pasintecon kaj kuraĝe rigardas antaŭen. Al li plaĉas tio, kio estas bona; li bezonas tion, kio estas racia; kaj lin ne interesas, de kie ĝi venas. Lia racia menso volonte moketas la sekan germanan prudenton, kvankam la germanoj, laŭ la vortoj de Ĥorj, estas interesa popolo, kaj li pretas lerni ilian sperton. Danke al la escepteco de sia stato, al sia fakta sendependeco, Ĥorj interparolis kun mi pri multo, kion el alia oni, kiel diras kampuloj, povas eligi nek per bastono nek per muelŝtono. Li efektive bone komprenis sian staton. Interparolante kun Ĥorj, mi unuafoje aŭdis simplan, saĝan paroladon de rusa kampulo. Liaj scioj estis, siamaniere, sufiĉe vastaj, kvankam li estis analfabeta; Kaliniĉ sciis legi. “Tiu petolulo legoscion alproprigis, liaj abeloj neniam pereis”. — “Ĉu vi lernigis al viaj infanoj legadon?” Ĥorj iom silentis. “Fedja scias”. — “Kaj la aliaj?” — “La aliaj ne scias”. — “Kial?” — La maljunulo ne respondis kaj ŝanĝis la temon. Cetere, malgraŭ sia saĝo, li havis multajn superstiĉojn kaj antaŭjuĝojn. Li profunde malestimis virinojn, kaj en gajaj momentoj li amuziĝis, mokante ilin. Lia maljuna kaj kverelema edzino la tutan tagon kuŝis sur la forno kaj senĉese grumblis kaj insultis; la filoj ne atentis ŝin, sed la bofilinoj ŝin terure timis. Ne hazarde en malnova rusa kanto la bopatrino kantas: “Vi ne estas filo mia, nek la mastro familia! ĉar ne batas vi l' edzinon, mian junan bofilinon...” Foje mi provis defendi la bofilinojn kaj veki kompaton de Ĥorj; sed li trankvile respondis al mi: “strangas via deziro okupi vin... per tiaj bagatelaĵoj — la virinoj kverelu... Se oni pacigas ilin, rezultas eĉ pli malbone, kaj ne valoras malpurigi la manojn”. Kelkfoje la malica maljunulino forlasis la fornon kaj vokis el la vestiblo korthundon, ripetante: “Ĉi tien, ĉi tien, hundeto!” — kaj batis ĝian maldikan dorson per fajrostango aŭ stariĝis sub la alero kaj “interbojis”, laŭ la esprimo de Ĥorj, kun ĉiuj preterpasantoj. Tamen sian edzon ŝi timis, kaj laŭ lia ordono ŝi grimpis al sia loko sur la forno. Sed precipe interese estis aŭskulti diskutadon inter Ĥorj kaj Kaliniĉ, se ĝi koncernis s-ron Polutikin. “Vi, Ĥorj, ne tuŝu lin”, — diris Kaliniĉ. “Kial li ne mendas por vi botojn?” — Ĥorj argumentis. “Ha, botoj!.. Ĉu mi bezonas botojn? Mi ja estas kampulo...” — “Ankaŭ mi estas kampulo, tamen vidu...” Ĉe tiuj vortoj Ĥorj levis sian piedon kaj montris al Kaliniĉ boton, faritan, verŝajne, el mamuta ledo. “Ha, vi ja ne estas kiel ni!” — respondis Kaliniĉ. “Sed li povus almenaŭ doni al vi monon por bastoŝuoj: vi ja kun li dum la ĉasado iras; certe ĉiutage vi foruzas paron da ili”. — “Li donas al mi iom por bastoŝuoj”. — “Jes, pasintjare li donis dek kopekojn”. Kaliniĉ ĉagrenite forturnis sin, Ĥorj ridis, liaj malgrandaj okuloj preskaŭ malaperis sur lia vizaĝo.

Horj kaj Kalinich
Kaliniĉ agrable kantis kaj ludis balalajkon. Ĥorj longe aŭskultis lin, subite klinis la kapon flanken kaj komencis plendvoĉe kunkanti. Li precipe ŝatis la kanton: “Sorto mia!” Fedja uzis la okazon moketi la patron: “Kial vi, maljunulo, plendas?” Sed Ĥorj, apoginte sian vangon sur la mano, fermis la okulojn kaj plu plendis pri sia sorto... Sed alitempe neniu estis pli agema ol li: li konstante ion faris: riparis ĉaron, rektigis barilon, kontrolis jungilaron. Tamen li ne strebis al granda pureco kaj je miaj atentigoj li foje respondis: “en la domo devas esti hejma odoro”.

— Vidu, — mi kontraŭdiris, — kia pureco estas en la abelejo de Kaliniĉ.

— Sen tio la abeloj ne loĝus en ĝi, sinjoro, — li diris kun suspiro.

“Ĉu vi havas, — li demandis min alifoje, — vian propran bienon?” — “Mi havas”. — “Ĉu malproksime de ĉi tie?” — “Ĉirkaŭ cent verstoj”. — “Ĉu vi, patro, loĝas en via bieno?” — “Mi loĝas”. — “Sed, mi pensas, ke vi preferas promeni kun pafilo?” — “Mi konfesas, ke jes”. — “Vi bone faras, sinjoro, pafu tetrojn, kaj pli ofte ŝanĝu vilaĝestron”.

Vespere de la kvara tago s-ro Polutikin sendis por mi serviston. Estis domaĝe foriri de la maljunulo. Kune kun Kaliniĉ mi sidiĝis sur la ĉaron. “Adiaŭ, Ĥorj, estu sana, — mi diris... — Adiaŭ, Fedja”. — “Adiaŭ, sinjoro, adiaŭ, ne forgesu nin”. Ni ekveturis; la ĉielo ĵus komencis ruĝiĝi. “Morgaŭ la vetero estos bona”, — mi diris, rigardante al la hela ĉielo. “Ne, pluvos, — kontraŭdiris Kaliniĉ, — jen anasoj plaŭdas, kaj la herbo forte odoras”. Ni venis en arbustaron. Kaliniĉ ekkantis duonvoĉe, saltetante sur la koĉera loko, kaj senĉese rigardis al la vesperruĝo...

Sekvatage mi forlasis la gastaman hejmon de s-ro Polutikin.

Tradukis el la rusa Halina Gorecka


Notoj

en la gubernio de Orjol kaj tiu en la gubernio de Kaluga. Turgenev naskiĝis en Orjol kaj pasigis la infanecon en riĉa bieno Spasskoje-Lutovinovo, Orjola gubernio. Turgenev bone konis la guberniojn de Orjol, Kaluga kaj Tula (sude de Moskvo), en kiuj li ĉasadis, precipe en 1846 post la eksiĝo el la ŝtata servado.

galinagego (R дупель Lat gallinago media). Marĉbirdo kun longa maldika beko. Laŭ NPIV: granda galinago.

Ĵizdra distrikto. En ĉi tiu distrikto de Kaluga gubernio la familio de Turgenev posedis sep vilaĝojn.

Naĥimov, Akim Nikolajeviĉ (1783–1815). Aŭtoro de satiraj poemoj, fabloj kaj epigramoj pri oficistoj, adorantoj de eksterlando ktp.

Pinna. Ĉi tiu novelo de Miĥail Markov (1810–1876) aperis en la tria volumo de Cent rusaj literaturistoj (1845). V. Belinskij ironie skribis pri la arta valoro de Pinna, ke post la morto de la protagonisto “en la mondo malaperis unu stultulo — jen la sola agrabla penso, kiun la leganto povas preni el tiu galimatio”.

Ĥorj. Putoro (ruse).

...suzdala pentraĵo. Temas pri popola gravuro lubok (R лубок), entenanta bildon kaj klarigan tekston. Unu el la centroj de produktado de tiuj gravuroj estis en malnova rusa urbo Suzdal.

...ĉiu senbarbulo estos estro de Ĥorj. Ĥorj aludas la ŝtatajn oficistojn, de kiuj li dependos post la liberiĝo de sia sinjoro. Nikolao I per ukazo de 2 apr 1837 malpermesis al la ŝtataj oficistoj havi barbon kaj lipharojn.

...kuŝis sur la forno... La granda rusa forno enhavas supre kuŝejon.


Vortoj de Komitatano Z

Tro multekosta pajlero

Dum la pasintaj monatoj ni registris dubindan rekordon. Temas pri malefika uzo de mono por informi pri Esperanto. Eble iuj legantoj de La Ondo povis okulumi iun el la grandaj anoncoj pri Esperanto aperigitaj en renomaj tagĵurnaloj, ekzemple en Danio, Belgio, Francio kaj Italio. Kelkaj aŭ eĉ ĉiuj el ili okupis tutan paĝon kaj kostis do amase da mono. Verŝajne plej abunde el tiu subita esperantista malavareco profitis la franca Le Monde. Amiko-reklamisto taksis, ke ĝia prezo estis 30-40 mil eŭroj, depende de la negoca lerteco de la mendinto. Tia sumo superas la jaran salajron de oficisto de UEA. Verŝajne Le Monde estis la plej multekosta inter la uzitaj ĵurnaloj, sed mi ne mirus, se tuta centmilo da eŭroj jam estas uzita por tiu kampanjo, kiu aperis el nenio kaj ŝajne plu daŭros — subtene al la baraktantaj eŭropaj tagĵurnaloj.

Ne necesas esti reklamista profesiulo por konkludi, ke la kampanjo trapasus malbone kosto-efiko-analizon. La anoncoj aspektis kvazaŭ ne reklamoj sed redakciaj artikoloj. Eble oni kredis sin ruza, sed oni eraris. La tekstoj estis multe tro ampleksaj por allogi al legado, des pli ĉar ilia temo — la lingva problemo en Eŭropo — estas nekonata kaj do neinteresa al la publiko. Post la unua trafoliumado de tagĵurnalo oni apenaŭ reprenas ĝin kaj en la sekva tago ĝi jam estas forĵetota papero. Reklamado en semajna aŭ monata revuo estus pli efika. La vivodaŭro de iliaj numeroj estas pli longa, ĉar la leganto povas reveni al ili plurfoje kaj do plurfoje trafi ankaŭ la anoncojn en ĝi. Foruzante sumegon por unufoja kostega anonco en unu ĵurnalo de unu lando oni ne profitis de la plifortiga efiko de ripetado. Estus pli saĝe mendi por sama mono serion da malgrandaj anoncoj en sama ĵurnalo kun certaj intervaloj.

Kelkaj aktivuloj el landoj, kie jam aperis la anoncoj, plendis en retaj diskutrondoj, ke iliaj landaj asocioj poste ne ricevis informpetojn aŭ ke venis nur manpleno da ili. Intertempe UEA malkaŝis, ke ĉio estas pagita de japana samideano. Ĉu UEA informis lin pri la ricevita reeĥo, jen demando. Alia demando estas, kial UEA konsentis realigi la kampanjon. La teknika realiganto estis kaj restas la Brusela Komunikad-Centro, sed ĝi verŝajne nur agis laŭ komisio de la estraro de UEA. Mi supozas, ke al la estro de BKC, mem profesia ĵurnalisto, la malefikeco de tia anoncado estus evidenta, pro kio li apenaŭ povus instige roli en la afero.

Verŝajne la kampanjo ne komenciĝis per decido aŭ eĉ nur propono de la estraro. Naiva idealisto sendis ĉerkoplenon da mono tiucele al Roterdamo. Estis do lia decido. Formale la estraro eble ne estas kulpigebla, se ĝi devis realigi malprudentan komision. Mi tamen kredas, ke ĝi eĉ ne provis persvadi la mecenaton por pli prudenta kaj efika uzo de mono. La nuna estraro rikoltis unu malsukceson post alia. Ĝi bezonis ion, kio ŝajnigus progreson almenaŭ ie, kaj kiu kampo pli taŭgus ol informado. Sinsekvaj estraroj estis kritikataj, ke ili oferas tro malmulte al la sankta bovino Informado. Ĉiu bankrotinta registaro, ankaŭ tiu de UEA, avide kaptas populisman pajleron, kiam ĝi sin prezentas. Bonkora japana riĉulo donis bonvenan ŝancon je spektakla informa iniciato. Ne gravis, ke ĝi signifis sensencan forĵeton de mono, ja ne estis mono de UEA. Pli verŝajne tamen la estraro kiel tuto estis ekster ĉio kaj temis pri plia solula movo de la prezidanto. Ĉu rolis unu aŭ pluraj, rezultis eksterproporcia ekzemplo pri senrespondeca movada gvidado. Ĝi ne meritas aplaŭdon.

Komitatano Z


Responde al Komitatano Z

Ke SAT luktas per Esperanto kaj UEA por Esperanto, estas diferenco. Sed neniam tio kaŭzu kontraŭecon. UEA kaj SAT ne estas malamikoj, eĉ apenaŭ konkurentoj. Pli bone ni prenu la originan signifon de la termino: kunkurantoj ili estas. Espereble en sama direkto, kun parencaj celoj.

SAT devige estas internacia, ĉar la homaro nuntempe bedaŭrinde estas dividita en nacioj kaj ŝtatoj. Sed kontraŭante la negativajn aspektojn de tiu disiĝo, SAT pensas kaj agadas sennaciece. Se tiu termino estas malfacile tradukebla kaj komprenebla por kelkaj, tio estas malagrabla, domaĝa. Ĝi montras, ke nia mondo ankoraŭ multon devas lerni.

Koncerne la sukceson kaj disvastigon de nia ideo de mondvasta interkompreniĝo per komuna neŭtrala lingvo nek UEA nek SAT povas esti tro fieraj — bedaŭrinde. Sed neniu el ambaŭ devas honti. Sed oni devas plue klopodi — nek kontraŭ nek malgraŭ la alia, sed ambaŭ.

“Ismoj” povas esti danĝeraj. Sed homaranismo estas bona ~ismo kaj sennacieco estas bona eco.

Jomo Ipfelkofer (Germanio)


Omaĝe al Lapenna

Kiel certe kelkaj legantoj scias, en 1984 estis starigita la “Fondaĵo Ivo Lapenna”, okaze de lia 75-jariĝo. Ĝin iniciatis liaj geamikoj el pluraj landoj, kun la celo subvencii kulturajn agadojn rilatantajn al Esperanto kaj al la koncepto de “Humaneca Internaciismo”. Inter la agadoj de la Fondaĵo estis la starigo de la “Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna”, kies celo estas diskonigi la ideojn kaj konceptojn de la iama prezidanto de UEA. Alia agado estas la premiado de universitataj disertacioj kies temo estas Esperanto aŭ la problemoj al ĝi ligitaj, kaj ni forte invitas studentojn konatiĝi kun la regularo de la premio “Stipendio Ivo Lapenna” kaj partopreni. Krome, estas la financado de eldonaĵoj disvastigantaj la konceptojn de Ivo Lapenna.

Ĝuste tiuj trovis tre taŭgan eldonan formon: aperis la libro Eseoj memore al Ivo Lapenna, prezentita dum la UK en Zagrebo en 2001, kaj nun aperas 2 el la 5-era diskoserio kun kelkaj paroladoj kaj prelegoj de la plej granda oratoro.

Plue, estas preta por surdiskigo kaj surmerkatigo prelegaro pri Lapenna okazinta en La Chaŭ-de-Fonds ĉe KCE en pasinta marto.

Tiom da agadoj bezonas subtenon, kaj la komenca kapitalo ne plu sukcesas nutri ĉiujn entreprenitajn iniciatojn. Sed la subskribantoj opinias, ke tia subteno vere indas.

Tial ni alvokas ĉiujn personojn kiuj opinias utila la subvenciadon de tiuj kulturaj kampoj aliĝi al la Fondaĵo per libera kontribuo, kiun oni sendu al Oliver Walz, kasisto de la Fondaĵo, konto en Kopenhago: Danske Bank 4180-892648.

Antaŭdankas

Klaus Perko
prezidanto de la Fondaĵo

Carlo Minnaja
prezidanto de la Instituto


Esperantistoj verdigas Eŭropotagon!

“Neniam en la tuta homa historio, kaj nenie alie en la mondo ekzistas organizaĵo kun 11 laborlingvoj, kiuj baldaŭ fariĝos 20 laborlingvoj. Tiu situacio donas nekredeblan ŝancon al Esperanto. Ni nepre ne maltrafu ĝin. EEU bezonas helpon de ĉiu eŭropa landa asocio, kaj de ĉiu unuopa esperantisto en Eŭropo. Sole ni ne havas ŝancon. Kune ni gajnos la lingvan justecon, unue en Eŭropo, kaj poste mondskale. Ek al agado!” alvokas Seán Ó Riain, prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu publikigis deklaron okaze de la Eŭropa Tago, okazanta ĉiujare la 9an de majo.

Alvoko ĉiam bezonas sekvantojn: Esperantistoj bonege kaptis en pluraj landoj la okazon, kiun la Eŭropotago ofertas por publike vidigi la verdan komunumon.

Italio kaj ĝiaj esperantistoj ĉiam tre aktive partoprenis la Eŭropotagon. “Eŭropa Tago estas ege grava dato por (re)memori ke ne estas nur nacioj, sed ankaŭ io pli granda kaj pli forta, iu komuna organizo, kiu helpas kaj kunordigas naciojn, sen militoj, nomita Eŭropo. Kaj tiu dato devus ankaŭ memorigi precipe al esperantistoj, ke la lingva problemo en EU ankoraŭ ne estas solvita, — diras Francesco Maurelli, estrarano de Itala Esperantista Junularo. — Ni, italaj esperantistoj, ja festis kun la eŭropaj federistoj, sed ankaŭ agadis por ke homoj komencu scii pli pri la lingva problemo. Ĉe Placo de la Popolo estis multaj informtabloj el ĉiuj eŭropaj ŝtatoj, kaj estis ankaŭ tiu de esperantistoj.” Laŭ Maurelli multaj homoj interesiĝis pri Esperanto kaj la agado estis granda sukceso. “Ni disdonis milojn da flugfolioj, deklaroj, manifestoj kaj revuoj. Dum du tagoj kaj du noktoj, la 9an kaj 10an de majo, ni igis la feston iom pli verda. Tamen tiuj esperantaj informtabloj devus esti en la stratoj de la urboj pli ofte ol nun tiel ke homoj povas vidi kaj miri ke Esperanto daŭre ekzistas, ke ĝi vivas kaj vivados”.

“Triesto organizis specialan tuttagan programon pri Eŭropo kaj Triesta Esperanto-Asocio starigis informtablon, — raportas Edvige Ackerman, — ni disdonis milon da informfolioj pri Esperanto, pri la lingva problemo kaj la deklaron de EEU. Pluraj personoj petis informojn pri Esperanto kaj ebleco ĝin lerni, sed la partopreno estis interesa pro kontaktoj kun ĵurnalistoj kaj precipe kun la komunuma oficejo pri Eŭropo. Kun ĉi lasta aperis eblecoj de bona kaj interesa kunlaboro okaze de prezentadoj pri Eŭropa Unio en la urbaj lernejoj...... espereble tio realiĝos!”

Ankaŭ ekster Italio esperantistoj aktivis: ekzemple, Claude Nourmont, vic-prezidantino de Esperanto-France, plusendis gazetaran komunikon pri la Eŭropa Tago al luksemburgaj gazetoj. “Ĝi aperis en la plej legata luksemburga tagĵurnalo Lŭemburger Wort kun trafa titolo Venki Babelon respektante ĉiujn lingvojn, — klarigas Nourmont. — Mi tre kontentas pri tia rezulto sen kosto, komparu kun prezo de reklamo, kiu eble ne instigus al pli da reagoj”. “Tre bone, Claude! — gratulas Renato Corsetti. — Mi estas vere kontenta, ke oni sukcesis utiligi la EEU-deklaron okaze de la Eŭropa Tago. Mi tre ĝojas ke la deklaro estis tradukita sub la kunordigado de la Brusela Komunikadcentro al tiom da lingvoj, kiuj ĉiuj estas utiligeblaj de landaj agantoj por dissendado aŭ disdonado, samtempe uzante tiun eblon por informi pri Esperanto. Pli ofte ol ni esperis, la afero efikas ĉe neesperantistoj!”

Nordirlanda aktivulo Aaron Irvine sendis la anglalingvan EEU-deklaron al la natlangs-forumo, retlisto kun malmultegaj mesaĝoj sed kun 300 britaj lingvaj “altranguloj”, kreita post la Eŭropa Jaro de Lingvoj. Tuj ekestis en tiu forumo diskuto pri Esperanto. Latvaj esperantistoj sendis sian deklaron al pluraj lokaj ĵurnalistoj kaj ankaŭ al politikaj kaj kulturaj centroj.

Seán Ó Riain ĝojas ankaŭ pro la abunda aktivado okaze de la Eŭropotago, sed tamen li estas iom skeptika, ĉar la lingva diskriminacio kaj malegaleco akriĝis en la lastaj jaroj kaj kreskadas premado al eŭropanoj akcepti, ke la komuna lingvo de Eŭropo estas jam la angla.

Dafydd ap Fergus, estro de la Brusela Komunikadcentro, ne povas kompreni, ke oni ne studas la vastajn eblojn, kiujn Esperanto ofertas — ankaŭ por la lingva problemo ene de la EU: “EEU invitas la Eŭropan Komisionon kaj la registarojn en Eŭropo starigi konstantan konferencon de naciaj reprezentantoj, spertuloj kaj politikistoj, kiu esploru ĉiujn opciojn, inkluzive la proponitan pri la internacia lingvo Esperanto.”

Marko Naoki Lins


Helpokrio el Ukrainio

Junulara Esperanto-klubo “Verdaĵo” en Odessa (Ukrainio) bezonas vian subtenon!

La klubo ekzistas ekde 1991 kaj ĉiam aktive partoprenas Esperantan vivon. Anoj de nia klubo partoprenis kelkajn TEJO-KER Seminariojn, organizis en 2001 Lingvan Festivalon, kie estis reprezentitaj 19 lingvoj, produktas profesiajn videofilmojn en Esperanto, organizas literaturajn kaj intelektajn ludojn por junularo de la urbo. Ni estas senpaga klubo por junularo.

Same kiel en multaj lokoj de eks-Sovetio, ankaŭ en nia urbo komenciĝis forprenado de ejoj de neregistaraj organizaĵoj. Ankaŭ nian ejon oni forprenis de ni kaj volas transdoni al boksista klubo. Pro kelkaj specialaĵoj de nia lando, ni ne povas turni nin al juĝejo. Por defendi nin, ni penas organizi leterkampanjon: leteroj de subteno el diversaj landoj povus influi al nia urbestro, kaj, espereble, li ŝanĝos sian decidon. La adreso de nia klubejo, kiun ni volas konservi: strato Gogola 5.

Tial mi petas vin sendi la leteron sur oficiala folio de via Asocio, sigelitan, en 2 lingvoj: Esperanta kaj via gepatra.

Kompreneble, la letero devas esti ne granda; skribu nur kelkajn liniojn pri vera utilo de nia klubo al nia urbo kaj ĝia junularo.

La adreso: Ukrainio, Odessa, 65026, Dumskaja pl. 1, Urba Konsilio, urbestro R.B. Bodelan.

Unu el ĉefaj strategioj de Esperanta movado nun estas promocio de junularo. Nia junulara klubo ne volas ĉesigi sian funkciadon nur pro manko de ejo. Ni laboras por Esperanto kaj por junularo de la urbo, kaj ni esperas ricevi vian subtenon.

Tatjana Auderskaja
gvidantino de junulara Esperanto-klubo Verdaĵo
vic-prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio


Eŭropo: necesas agi por la jaro 2004!

En 2004 Eŭropa Unio pligrandiĝos kaj ankaŭ okazos eŭropaj balotoj.

Tamen la lingva problemo ankoraŭ nek solviĝis nek solviĝas, kaj tiel neagante, ni danĝere direktiĝas al lingva unikeco (kaŝita per preteksta pseŭdo-multlingvismo), kiu endanĝerigas la lingvan kaj kulturan diversecon de Eŭropo.

Tial ni esperantistoj poras komunan (kaj ne unikan) lingvon, kiu ebligus egalecan respekton de ĉiuj lingvoj.

Tiucele kelkaj el ni ekhavis la ideon instigi eŭrop-skalan manifestacion por lingva demokratio en Eŭropo. La ĉefa celo de tiu agado estos paroligi plej vaste kiel eble (i.a. tra la amaskomunikiloj) pri la lingva aspekto de Eŭropo kaj tiel konsciigi la publikon pri tiu problemo (kaj eble iel finfine movemigi la politikistojn pri tiu temo). Sed por trafi tiun celon, ni devas esti sufiĉe multnombraj por havi veran efikon. Por tiu agado, ni do devas unuflanke arigi plej multajn esperantistojn (ne nur esperanto-parolantoj, sed ankaŭ esperanto-amikoj) el Eŭropo, kaj aliflanke arigi ankaŭ multajn aliajn asociojn (ja multnombregajn) favorajn al lingvo-protektado (kiuj defendas ĉu regionajn, ĉu naciajn, ĉu plurajn lingvojn).

Tiumaniere, tiu manifestacio arigos ĉiujn homojn koncernatajn, konsciajn kaj interesatajn pri tiu lingva aspekto de Eŭropo. Ĝi okazos ĉe la Ponto de Eŭropo en Strasburgo (Francio) 8 aŭ 9 maj 2004 (unu monaton antaŭ la eŭropaj balotoj). Esperantistoj estos iniciatintoj de tiu manifestacio. Tial ni bezonus, ke esperantistoj el ĉiuj eŭropaj landoj kunlaboru pri la organizado de tiu agado, kaj poste helpu nin kontakti aliajn asociojn pri lingvodefendado (ekzemple, en Bretonio ni povos kontakti asociojn pri la bretona kaj galla lingvoj).

Se vi estas interesata por kunorganizi tiun agadon, ni starigis dissendoliston ĉe http://fr.groups.yahoo.com/group/europa-2004/

Sébastien Erhard (Francio)


Catherine LalumiereLa estontenco diros... Kion?

Catherine Lalumière, vicprezidantino de la Eŭropa Parlamento, sendis reage al letero de Jean-Claude Corbeau respondon, kies Esperantan tradukon disponigis Henri Masson:

Kara Sinjoro,

Sinjoro Pierre G.. transdonis al mi vian leteron kaj la dosieron pri Esperanto, kiun vi deziris havigi al mi. Mi dankas vin pro via sendaĵo. Mi komprenas vian intereson por tiu mirinda rimedo de komunikado, kaj via deziro vidi ĝin uzata en la eŭropaj institucioj.

Tamen mi devas konfesi al vi, ke mi estas apenaŭ konvinkita pri ĝia reala efikeco. Povas esti, ke mi estas “eksmoda”. Sed, mi ne vidas kiel komunikadrimedo tre simpla povus prikonsideri la subtilaĵojn de la penso. La komplekseco de la lingvoj spegulas ankaŭ la kompleksecon de la kulturoj kaj la riĉecon de la ideoj, kio kondukas min proponi prefere la lernadon de fremdaj lingvoj ol de Esperanto.

La estonteco diros al mi, ĉu mi devas ŝanĝi mian opinion. Momente, pardonu al mi se mi persistas en ultra-klasika ektraktado de la lingvaĵo kaj de la lingvoj.

Mi petas vin kredi, kara Sinjoro, je la esprimo de miaj distingitaj sentoj.

Catherine Lalumière


Retrosalto je duona jarcento

Ĉi tiu revuo jam estis preskaŭ finredaktita, kiam atingis nin la junia Esperanto kun la membrostatistiko por 2002 — do mi devis forpreni la pretan artikolon pri la libroeldonado en Litovio por prezenti kaj komenti la membrostaton de la plej granda esperantista asocio.

Pasintjare mi skribis, ke “la statistiko, aperinta en la julia-aŭgusta Esperanto, jam estas dubigata en la reto, interalie, pro nekoincido kun la spezokonto (eble kaŭze de tro (mal)fruaj pagoj)”. Efektive, poste klariĝis, ke la aperinta statistiko enhavis 2054 “malvivajn animojn”.

Jaro AM     IM    Sume

1987 36351 7291 43642
1988 35945 7203 43148
1989 32474 7355 39829
1990 25224 7645 32869
1991 19146 8071 27217
1992 18808 7783 26591
1993 16041 7272 23313
1994 14495 7018 21513
1995 13808 7237 21045
1996 13314 7284 20598
1997 13035 7122 20157
1998 12812 7360 20172
1999 12096 7075 19171
2000 12522 6583 19105
2001 12835 6428 19263
2002 12173 5657 17830

La membrofalado daŭras. Lastafoje UEA havis malpli ol ses mil individuajn membrojn (IM) en 1953. La nuna membraro estas eĉ pli malgranda ol la tiama (5776 membroj). Pasintjare UEA perdis 771 individuajn membrojn — 12%. Malkreskis ankaŭ la aligitaj membroj (AM) — t.e. tiuj anoj de la aliĝintaj landaj asocioj kiuj ne membras individue en UEA.

Vidu laŭlandan staton por 2002

AM

Japanio 1063
Ĉinio 1050
Italio 854
Germanio 616
Svedio 575
Belgio 547
Brazilo 518
Francio 469
Britio 448
Usono 436

IM

Francio 580
Germanio 535
Brazilo 525
Usono 358
Japanio 335
Nederlando 241
Svedio 201
Finnlando 194
Italio 185
Britio 158

Oni nostalgie rememoras, ke en 1925 UEA havis 9424 individuajn membrojn inkluzive de 1889 en Germanio kaj 1147 en Ĉeĥoslovakio. Se tiam ekzistus fondaĵo Canuto, la dekmilmembra nivelo estus superita. Cetere, oni ne informis, kiom da membroj pasint-jare aliĝis al UEA senpage per Fondaĵo Canuto. Eble nur ĉ. kvin mil membroj pagis mem sian kotizon.

En la statistiko denove mankas la kutima “Laŭkategoria resumo” kun la abonantaro de Esperanto kaj Kontakto (denove ne aperis en la Estrara Raporto ankaŭ la libroserva statistiko).

Kelkaj kredas, ke la falado ĉesos ĉi-jare pro la Gotenburga kongreso, supozeble pli amasa ol la Fortaleza.

Aleksander Korĵenkov


Disko diable bonega

Elektronika Kompilo: K-disko. — Donneville: Vinilkosmo, 2002. — 16 tit. — 70:55 min.

Finfine, post trijara kompilado, Vinilkosmo eldonis antaŭlonge anoncitan kompaktdiskon kun aktuala elektronika muziko en esperanto.

Tamen altfruntaj okulvitruloj povas pacienci pri siaj monujoj. Ĉi tiu plasta rondeto entenas nek rompkoron, nek bruon, nek mikroondon, nek alian specon de moderna avangardo, sed tio ne signifas ĝian mankon en Esperantio. Reprezentantoj de t.n. “idiota elektroniko” (Piĉismo, Klingo, Teulo kun Tegumo kaj Al Mi Plaĉas la Maŝinoj) ignoris tiun gravan historian eventon: unue, pro naiva nescio, sed ĉefe pro estetikaj kialoj.

Krome, Floreal Martorell, kiu fine iĝis profesia esperantisto, devas vendi iom pli ol 20 ekzemplerojn (kutima eldonkvanto de ĉiutempaj eksperimentuloj) por vivteni la edzinon kaj la infanojn.

Do, temas pri komerca danca pop-muziko: tekno, trenco, denco, drumenbaso kaj triphopo. Iom eksmoda, sed amase ŝatata. La disko estas ege bone produktita, kiel ĉiuj eldonaĵoj de Vinilkosmo. Teknika nivelo de la partoprenantoj same estas sufiĉe alta, t.e. ili bone regas siajn komputilojn, sintezilojn kaj midi-klavarojn. Kio okazas en iliaj kapoj, mi do provu priskribi:

LUNATIKO: polia duopo, fanatike kristanema. Revas pri propra Kriŝnalokao (vere postmorta) kun eterna sunleviĝo kaj stelitaj PIVuloj harmonie brakumantaj. Muziko por televida futbalo.

DOLĈAMAR: finnia kvazaŭrok-bando, sonas kiel Depeche Mode. Ne mirige, ĉar kantas kaj ideologias anglo — Patrik “La Malbonulo” Austin (ĉu filo de panjo Manjo?). Same arde religia kredo al Fina Venko, al Nova Jerusalemo kie neniu maljuniĝas. Emocioj trodozas.

ANDREAS VIKLUND: se ĉi-kanto estus en la angla, ĝi sendube vendiĝus en milionoj da kopioj!! Profesiege majstrita kaj diligente polurita, kun neimageble bela melodio, iom similetosa al tiuj de Marusha. Tiel sonas feliĉo.

DĴ KUNAR: monotona depresia malfeliĉo kaj Levilkartoj.

MAGNUS: posteulo de Enigma. Vulgarigita jezuitismo.

DĴ ROĜER: abomena popaĉo, orelbora kaj stultiga. Flo, ne pafu en min!!

ASORTI: postmodernisma idolo el litovia Ĉernobilo. La muziko por vilaĝaj diskotekoj. Litovoj terminas tiun fenomenon “pukas”, poloj — “disco polo”. Ĉarma kaj terura.

SOLOTRONIK: fama hispana mistikulo: foje ĉagrena, foje meditume ambienca, foje eĉ restoracia, sed neniel danciga. Stranga miksaĵo de stiloj, kulturoj, altspirita ezoterismo kaj raŭmismaj kisludoj. Jomo teknas, Solo rokas, Emily brilas... Knedu min, fraŭlino!!

MHZ: argentina duopo, tiom kriple bizara, ke plej verŝajne necesas atendi vomigan remikson de ilia robota muzako fare de iu el “idiota elektroniko”.

KRIO DE MORTO: oldaj polaj punkoj ekhardkoris. “Frenezo estas graca stato...” Ŝajne la plej interesa kanto...

Se post legado de supraj linioj vi ekopiniis la kompilon senuza peco da merdo, do vi tamen eraras. La disko ja diable bonegas!

Se vi aŭdus mian ĝojan “ŭaŭ” tuj post la unuaj “umca-umca” de lunatika epistolo... Ĝin akiru ne nur kolektantoj de ekzotikaj raraĵoj kaj esperanto-bibliotekoj.

La Elektronika Kompilo estu ĉefa amuzilo por tutnokta ebrieta dancado dum junularaj aranĝoj, kondiĉe ke la klubo kompilu 18 eŭrojn (plus poŝtelspezoj).

Rekomendindas!!

Glebo Malcev


Ne, ne, kaj ne, sed — Jes!

Persone. Sen: akustika albumo. — Donneville: Vinilkosmo, 2002.

Kio ne estas en kantoj de la grupo? Temas pri pli-malpli tradiciaj trajtoj de la verko en pop-muzika ĝenro, kiuj kaŭzas, se ne sukceson kaj popularecon de la kanto aŭ albumo (kaj aŭtoro kaj grupo), tiam almenaŭ eventualan rimarkeblon kaj rekoneblon.

Unua impreso post aŭskulto de la albumo estis proksimume tia — “tre strangaj kanzonoj, ili havas harmonion, sed ne havas melodion”. Kaj eĉ post longa aŭskultado oni ne ĉiam sukcesos tramurmuri la melodiojn por propra plezuro, des pli kanti en varma kompanio. Do estas en la melodioj nek rokenrola fajra energio, nek simpleco de minora triakordaĵo de popularigitaj popolkanzonoj, ekzemple, de Olivier Tzaut (Karnavaleto, Tra l' mondo) aŭ Johán Valano (Frandu piron). Do, evidente muzikverkoj de Persone elfalas en direkto de “la principoj de Zajdman” pri nepra simpleco de Esperanto-kanto en senco melodia kaj estas same juste pri la teksta parto. Des pli la muzikistoj ne aplikas primitivajn rimedojn kiel repan aŭ hiphopan “recitativon” — stilo eble konvena por Suda Bronkso, sed disfloranta eĉ en Ruslando (imbicilia Decl, Gisa rapidiranto k.s), aŭ elfalantaj el entute griza melodia linio jelpoj de misfunkcianta motorsegilo, kion tiel sukcese faras TATU.

Do, jam tio sufiĉas por konkludi, ke Persone ne celis verki furorajn kantojn, kiuj povus atingi altan rangon, kaj ke ilia muziko estas destinita ne al trivialaj vorantoj de fruktoj de amaskulturo, sed al rondo de aŭskultantoj pli meditemaj, kaj kapablaj traaŭskulti la diskon almenaŭ kelkfoje por eksenti ĉiujn dignojn de ties enhavo.

Pri la kantado eblas diri kurte — la voĉo estas karaktera. En tiu senco ke la voĉo ne estas karakterizita de forta muzika voĉeco, per kiu eblas beligi ajnan kanzonon, kiel tion faras, ekzemple, Aleksandr Gradskij, ankaŭ forestas eksploda metala ronko kiel de Rammstein. Ĉe Persone la kantado ne estas forta, kaj se ĝi estas eble ordinara en muzika senco, sed por la plenumo ĝi estas sufiĉe originala kaj per sia modulado kaj tembro. Ja multaj estradaj kantistoj ne posedis fortajn kaj regulajn muzikajn voĉojn, sed tio ne igas ilin esti malpli grandaj kaj ŝatataj. Nur eblas mencii tiujn muzikistojn kiel Louis Armstrong — “trapafita tenoro”, Aleksandr Vertinskij, Arkadij Severnyj, Aljoŝa Dimitrijeviĉ — ĉies voĉo sonas originale, neripeteble kaj unike. Ĉe Persone kantas tenoro iam trema, iam zuma, sed neniam troiga kaj ĉiam trankvila.

Ĝi ne elvokas sopiron kaj eĉ senton de danĝero kiel “Estas la dua” de Max Roy Carrouges aŭ streĉon pro muzikvoĉaj, tamen majstraj, plaŭdoj de Gianfranco Molle.

Mi nomus tiun plenummanieron “pigra tenoro” — certe ne en eble ofenda senco “mallaborema”, sed donanta ripozon kaj trankviliĝon al cerbo.

La rimedoj de la instrumenta akompanado ne estas buntaj, eblus eĉ diri, ke ili estas avaraj. Avaraj, sed ne primitivaj. Oni trovos en la disko nek improvizojn de ĉefgitaro, nek tondrajn paŝojn de baso, nek kanonadon de drumaparataro, nek komputerajn kvazaŭorgenajn artifikojn. La ĉefa parto de la akompanado apartenas al akustika gitaro kies taktaj akordoj, danke al fajna sento de ritmo kaj majstreco de la gitaristo(j), restigas impreson de ne nura akompanado, sed de finforma muzika verko. Uzo de naturaj, senelektraj muzikiloj faras la muzikon pli proksima, pli hejma por la aŭskultanto.

La versoj de la kanzonoj estas bonkvalitaj kaj tute ne taŭgaj por esti tekstoj de furoraĵoj. Nur pro tio, ke ili ne estas malsaĝaj. Kaj ili estas ekster difino donita de Alfred Bester (Demolished Man, 1953, konata kiel “Homo sen vizaĝo”), ke primitiva teksto devas enboriĝi en cerbon tiel, ke oni ne povu konscie ĝin elĵeti: “Tri, du, unu, ankoraŭ foj'...”

Do, ĉe Persone ni spertas okazon, kiam aro da eventualaj “Ne” rezultigas grandan, kaj sukcesan “Jes”. Ne simplaj kaj ne frapaj melodioj, ne brua kaj ne bunta, zorga akompanado, ne forta trankvila “pigra tenoro”, ne malsaĝaj kaj ne skandalaj tekstoj de la kantoj — ĉio kune faras la kantojn de Persone agrablaj kaj proksimaj. Ilin eblas aŭskulti ripozante, meditante kaj dum laboro. Kaj de tempo al tempo oni nove metas diskon por aŭdi

Petro iris for...

Aleksej Birjulin


La Verko de la Jaro 2002

Rekorda nombro da libroj kandidatis por la Premio La Verko de la Jaro 2002.

La ses titoloj (La Bato de Lena Karpunina, La fermita konko de Julian Modest, Krias la silento de Istvan Nemere, Mondoj de tridek aŭtoroj, La tago kiam Jesuo perfidis Judason de Manuel de Seabra kaj Tilla de Spomenka Štimec) bildigas riĉan panoramon de nia prozo dum la lastaj du jaroj, por ebligi la konkludon ke estas fruktodona tempo por ĝi.

Tion konfirmas la fakto, ke ĉiuj titoloj ricevis la ŝaton de la voĉdonintoj (14 validaj). Neniu distancigis la ceterajn: plej multe da voĉoj (po 4) ricevis La fermita konko, Krias la silento kaj Tilla, kiuj samtempe proklamiĝas La Verko de la Jaro 2002.

Tuj post ili sekvas La Bato kaj La tago kiam Jesuo perfidis Judason (po 3). Ĉe la fino (kun 2 voĉoj) en la konkurado estas Mondoj.

Por 2003 konkursos la poeziaj verkoj surmerkatigitaj en 2002/03: kiel kutime, la titolojn selektos la membroj de Esperanta PEN, dum rajtos voĉdoni la abonantoj de Literatura Foiro.

HeKo


Internacia konkurso EKRA

Organizita de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” (Razgrado) sub la aŭspicio de LF-koop.

Poezio

1ª premio: Niede Baros Rego (Brazilo)
2ª premio: Roland Lateŭ (Francio) kaj Penka Papazova (Bulgario)
3ª premio: Danĉo Danĉev (Bulgario)

Humuraĵoj

1ª premio: Rubén González (Meksiko) kaj Zorka Vinceljak (Kroatio)
2ª premio: Valentin Melnikov (Ruslando) kaj Tatjana Auderskaja (Ukrainio)
3ª premio: Nicolae Macovei (Rumanio) kaj Ilija Iliev (Bulgario).


Denove Esperanta Fabelkonkurso

Päätalo-instituto estas kultura-literatura centro en Taivalkoski, Norda Finnlando, nomita laŭ Kalle Päätalo (1919–2000), eminenta verkisto naskiĝinta en Taivalkoski. Ĝia direktoro estas Osmo Buller. Inter ĝiaj agadoj estas fabelkonkurso por finnaj infanoj ĉiujare ekde 1993, la plej prestiĝa tia konkurso en Finnlando.

En 2000 la instituto aldonis al la konkurso Esperanton laŭ iniciato de la Vilaĝa Asocio de Metsäkylä, unu el la vilaĝoj en la municipo Taivalkoski. Ankaŭ ĉi-jare la instituto invitas konkursi en Esperanto.

Estas tri kategorioj: infanoj ĝis 9-jaraj; 10-11-jaraj kaj 12-13-jaraj.

La konkursaĵoj estu verkitaj originale en Esperanto de individuaj infanoj aŭ de grupoj (ekz. lernejaj klasoj). Individuaj kaj grupaj konkursaĵoj estos taksitaj aparte. Longeco ne estas fiksita. En la skribado aŭ tajpado plenkreskulo rajtas helpi laŭ sia konscienco. En la prijuĝado oni aprezas antaŭ ĉio fabelecon kaj originalecon.

La konkursaĵoj estu senditaj poŝte kaj alvenu plej laste 15 sep 2003 je la adreso: Päätalo-Instituto, Fabelkonkurso, PL 39, FI-93401 Taivalkoski, Finnlando.

Oni uzu pseŭdonimon kaj menciu, ĉu temas pri grupo aŭ unuopulo. La nomo, adreso, naskiĝdato kaj (se eble) telefonnumero aŭ retadreso de la konkursanto estu en aparta koverto.

La rezultojn oni publikigos samtempe kun tiuj de la finna konkurso la 18-an de oktobro, kiam oni festas la nomtagon de Satu (finna vorto por fabelo). En ĉiu branĉo oni principe aljuĝos tri premiojn. Inter la gajnintoj de la unua premio la ĵurio elektos la laŭreaton de la ĉefpremio, Fabelo Internacia.

Pli da informoj donas la komisiito pri la konkurso: S-ino Aini Vääräniemi, (Vääräjärventie 26 A, FI-93590 Vanhala, Finnlando), Rete: aini.vaaraniemi@pp.inet.fi

Fabeloj, premiitaj en antaŭaj jaroj, estas legeblaj rete en: www.taivalkoski.fi/paatalo-instituutti/esperanto.htm


Gazetoj

Literatura Foiro. 2003. №202

La teatra ĝenro estas unu el la akcentoj en la 202a Literatura Foiro, per intervjuo de Ljubomir Trifonĉovski kun Giorgio Silfer pri lia nova teatraĵo La familio de Anto Speri kaj la porinfana teatraĵo Pejko, Elfi kaj Tonti aŭ la granda trez-or-serĉado de Sabira Ståhlberg kaj Anja Karkiainen.

En la literaturaj rubrikoj aperis la originalaj poemo Ne vundu poiome de Venelin Mitev kaj rakonto Dubo de Vimala Devi, la tradukitaj poemoj Legendo pri la morta soldato de Brecht (tradukita de Hans-Georg Kaiser) kaj El Pindemonti de Puŝkin (tradukita de Mikael Giŝpling).

Esplorvojaĝo tra la originalaj poemoj de L. L. Zamenhof estas la unua parto de prelego de Nicolino Rossi, prezentita dum la Zamenhofa festo en Ĉaŭdefono pasintan decembron. La okuloj de la imperiestro de Constantin Dominte estas la dua parabolo de la sama aŭtoro. Sabine Trenner gastas en la humura paĝo, per Kul-turo.

En sia recenzo pri la libro Epitomo de Esperantologio Carlo Minnaja konkludas ke la libro de Nikolao Gudskov estas ekvilibra, kun stumbletoj.

Du eseoj estas je dispono de la legantoj: La elaĉeto de Isak Pasi, okaze de la Biblia Jaro, kaj Talento de Radosław Nowakowski, el kolekto Nekompleta teorio de l' arto.

Oleg Izjumenko pledas per sia artikolo por kontraŭstari senperforte al la procezo de la tutmondiĝo; ĉi tiun rimedon ebligas interalie nia lingvo.

Valdo Banaitis defendas la libron voĉan, kaj Laĉezar Krastev prezentas la Bretonan Esperanto-Koruson.

Literatura Foiro omaĝas la ĵusan forpason de Tibor Papp kaj de Gilbert Ledon.

LF informas ankaŭ pri la elekto de Daniel Muhlemann kiel prezidanto de KCE.

HeKo


Ricevitaj libroj

Kamiński, Robert. Pola listo de Zamenhof-Esperanto-objektoj. — Lodzo: Lodza Filio de PEA, 2003. — 12 pĝ. — [Donaco de Robert Kamiński].

Cool, Gerard. La homaro post 5040 jaro: Scienca fikcio. — Pazarĝik: Radio, 2003. — 210 pĝ. — [Donaco de Petko Arnaudov].

Brown, George Mackay. Andrina: Poemoj kaj noveloj / Tradukis el la angla Stanley Nisbet kaj Kris Long. — Motherwell: Esperanto-Asocio de Skotlando, 2001. — 62 pĝ. — [Donaco de EAS].

Scottish-British Esperanto Congress. Glasgow, 2003: Kongreslibreto. — [Glasgow]: [Esperanto-Asocio de Skotlando], 2003. — 16 pĝ., il. — [Donaco de EAS].

Mollison, Aleksandro R. Reĝo de l' piktoj: Novelo. — Dundee: Kelto, 1995. — 46 pĝ. — [Donaco de Aleksandro R. Mollison].

Esperanto kaj internaciaj organizaĵoj / Komp. Lee Chong-Yeong. — Rotterdam: UEA, 2003. — 18 pĝ. — (Esperanto-Dokumentoj, №38E). — [Donaco de UEA].

Poška, Antanas. Esperanto raktas: Ŝlosilo por litovoj / Postpar. Vytautas Šilas. — Kaunas: Varpas, 2003. — 96 pĝ. — [Donaco de LitEA].

Mekys, Antanas. Esperanto kalbos vadovėlis = Lernolibro de Esperanto: Lernolibro por litovoj. — Vilnius: Alma littera, 2001. — 184 pĝ., il. — [Donaco de LitEA].


Ricevitaj gazetoj

Apudvistula Bulteno. 2003/5,6,7;
Brazila Esperantisto. 2002/321, 2003/322;
Esperanto. 2003/6;
Esperanto aktuell. 2003/3;
Esperanto en Azio. 2003/44;
Esperantolehti. 2003/3;
Esperanto in Scotland. 2003/187;
Heroldo de Esperanto. 2003/7;
La Gazeto. 2003/107;
La Ondo de Esperanto. 2003/6;
La Revuo Orienta. 2003/6;
Levilkarto. 2003/2;
Le Monde de l' Espéranto. 2003/539;
Literatura Foiro. 2003/203;
Monato. 2003/6;
SAT-Amikaro. 2003/579;
Sennaciulo. 2003/5,6;
Tempo. 2003/1;
TREFO. 2003/9.

M O Z A I K O

Por la aprila enigmo Skaraboj venis 19 respondoj. Ĉiuj estas ĝustaj (du havis po unu erareton, kiujn ni pardonas al la solvintoj). Ilin sendis: Edmund Grimley Evans, Vilĉjo Walker (Britio); Grozdenka Filipova (Bulgario); Bruno Lehtinen, Erkki Kemppainen, Aira & Erkki Röntynen (ĉiuj Finnlando); Hans-Burkhard Dietterle (Germanio); Antanas Grincevičius (Litovio); Jean-Marie Ries (Luksemburgo); Bård Hekland (Norvegio); Zbigniew Czupkałło, Hanna Skalska, Zbigniew Tylkowski (ĉiuj Pollando); Olja Galiĉskaja, Jurij Kivajev, Valentin Puŝkarjov, Oleg Sevruk (ĉiuj Ruslando); Eric Castell (Svedio); Ludmila Orajevskaja (Ukrainio).

La libropremion lote gajnis Valentin Puŝkarjov. Ni gratulas lin!

La solvo de la aprila enigmo: 1. Lukano 2. Bupresto 3. Cerambiko 4. Cetonio 5. Cicindelo 6. Goliato 7. Lampiro 8. Geotrupo 9. Meloo 10. Leptinotarso 11. Kurkulio 12. Silfo 13. Melolonto.


Enigmo Leterkesto

Samideano Johano pasintsemajne ricevis multajn korespondaĵojn. Dum kvin tagoj li ĉiutage ricevis po unu Esperanto-revuon, leteron el fora eksterlando kaj aliĝilon al kongreso. Laŭ la prezentitaj informoj divenu, kiajn korespondaĵojn li ricevis laŭtage?

1. Lunde Johano ricevis aliĝilon al la Universala Kongreso, sed ne ricevis leteron el Madagaskaro.

2. Ricevinte aliĝilon al la Brazila kongreso, li tuj mendis vojaĝbileton, ĉar ne estis certa, ke venos aliĝilo al la SAT-Kongreso.

3. Samtage kun letero el Japanio venis aliĝilo al la Junulara Kongreso.

4. Marde Johano ankoraŭ ne sciis, ĉu li ricevos ĉi- semajne la revuon La Ondo de Esperanto.

5. Aliĝilo al la Kongreso de Verduloj falis en la poŝtkeston je unu tago pli frue ol la revuo Kontakto kaj letero de hispana amiko.

6. Litova Stelo kaj letero el Haitio estis ricevitaj ne samtage.

7. Ĵaŭde Johano ricevis la revuon Esperanto.

8. Vendrede li ricevis antaŭlonge atenditan leteron el Kubo, tamen ĝi ne venis kun Monato.
 
Tagoj Revuoj Kongresoj Landoj
Lundo
Mardo
Merkredo
Ĵaŭdo
Vendredo

Sendu viajn solvojn tiel, ke ili atingu nin poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 1 sep 2003. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.

Kompilis Antanas Grincevičius


Spritaj splitoj kaj preskeraroj (8)

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto
La dua parto
La tria parto
La kvara parto
La kvina parto
La sesa parto
La sepa parto

Kanibalo en Ĝangalo

Dum 26 tagoj, Ĝangalo, la plej granda kaj moderna portalo en Esperanto en interreto, frandis siajn uzantojn per noticoj aktualigitaj ĉiutage el la frontoj. (“Finiĝas la milito, kaj Ĝangalo plenumis sian devon”, 2003/4/15 9:26:50, http://ĝangalo.com/modules/news/article.php?storyid=369)

Nekrologoj kaj forpafoj

Ŝi forpasis je la 5-a de januaro, en Braziljo, urbo ĉe kiu ŝi lastatempe vivis kaj kie ŝi estis enbombigita. (Brazila Esperantisto. 2003: 1; trovita de Ionel Oneţ)

Insekta koŝmaro ĉe la Blata maro

...persekutado... de rusoj en Blatiaj ŝtatoj... (Internaciisto. 1992: 3)

Vira vanto nipona

En Japanio preskaŭ viroj scias ŝakludon kaj oni pavas legi diagramojn de ŝakprofesiuloj en ĉiutagaj ĵurnaloj... (La Suno Pacifika. 1992: 7)

Tarda merdulo

Kiom da fojoj li rediras tion? La dumlegan ludkakulon tro malfrue mi komencis. (La Gazeto. 2002: 103)

Ridigi Bruselon

Universala Esperanto-Asocio kaj la EU-Komikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio aktivigis servon... (Esperanto Aktuell. 2003: 2; rimarkis Ionel Oneţ)

Kolektis István Ertl


Foje okazis

Prefere skribilo...

La posedanto de fabriko, kie oni komencis produkti tajpilojn, por reklamo donacis la novan aparaton al Mark Twain (1835–1910), kiu uzis ĝin verkante sian romanon pri Tom Sawyer.

Sed post mallonga tempo la verkisto redonis la donacon al la fabrikestro.

— La tajpilo funkciis bone kaj rapide. Sed miaj amikoj kaj konatoj tiom multe demandis min pri la principo de ĝia funkciado kaj avantaĝo super la skribilo, ke mi ektimis — mi ja tute ne havos liberan tempon por verki novan romanon.

Adaptis kaj ilustris Gennadij Ŝlepĉenko


Kial alkoholo estas pli bona ol Esperanto?

1. Vi ne bezonas parkerigi multajn vortojn — ĉio estas skribita sur la botelo.

2. Vi povas uzi ĝin ankaŭ sen kunparolanto(j).

3. Vi ne bezonas pagi kotizon al la landa asocio.

4. Parolante, vi povas ne uzi akuzativon.

5. Ne ekzistas problemo pri ĉapelitaj literoj.

6. Ne necesas longe klarigi al najbaroj la esencon de via hobio.

7. Vi multe pli facile trovos samideanojn.

8. Por trovi bonan kompanion, vi ne devas veturi al alia mondoparto. Kluboj troviĝas ĉe ajna stratangulo, kongreson eblas okazigi ajnamomente.

9. Plezuro aperas tuj, sed ne post kelkmonata prepariĝo.

10. Plejverŝajne vi ne restos eterna komencanto, sed konstante progresos kaj neniam kabeos.

11. Vi ne bezonas zorgi pri identigilo: verdan stelon necesas aĉeti kaj ĝi povas perdiĝi, sed la ruĝa nazo ĉiam estos kun vi.

12. Eĉ kesto da brando kostas malpli ol PIV.

13. Ne necesas esti kapabla esprimi ĉion, nek eĉ esprimi ion kulture originalan kaj internacie valoran. Plie, vi fajfas pri ĉiuj manifestoj.

14. La Fina Venko jam okazis!

Valentin Melnikov

(2a premio de la konkurso EKRA-2003)

La konkurson organizis Esperanto-Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” (Razgrado) sub la aŭspicio de LF-koop. Premiitaj verkoj aperos en Literatura Foiro kaj Esperantista Tribuno.


Leterkesto

Mi ŝatis legi la martan Ondon rete, ankaŭ pro la apero de informoj pri la IIIa Monda Socia forumo, kiun mi partoprenis. Mi gratulas al vi pro la iniciato.

Sed mi malŝatis vidi la misuzadon de la numeraloj — influo de la angla lingvo en la tuta mondo fojfoje videblas eĉ en Esperantujo. En Esperanto mi lernis apartigi la subunuojn per komo, ne per punkto.

Jozefo Lunazzi (Brazilo)



Dankon pro la bonega numero de Ondo 5/2003. Aparte mi ŝatis la ĉefartikolon kiu diris tion kion pluraj pensis kaj diris, sed pli klare ol kutime en sciencaj kaj fakaj rondoj. Ankaŭ la prezentado de krizo en la CO de UEA estas prezentata bone kaj diversflanke. Mi tre ŝatis la ŝercon pri sociologio.

Jukka Pietiläinen (Finnlando)



Mi ege ŝatis la materialon pri la nova traduko de Eŭgeno Onegin. Mi jam aŭdis pri tiu traduko pasintsomere kaj senpacience atendis, kie kaj kiam aperos la eldono. Do nun mi jam scias, kie ĝin atendi.

En OkSEJT-42 okazis intelekta ludo laŭ la modelo de Ho, feliĉulo. Du miaj antaŭuloj ne sukcesis gajni pli ol 1–2 rublojn, sed mi atingis la 10-rublan (antaŭlastan) premion — la sola demando, kiun mi ne respondis, estis: “Kiu el la sube listigitaj personoj ne tradukis la romanon de Puŝkin EO?” Mi respondis, ke estas Melnikov, ĉar, mi rezonis: se li farintus tion, mi jam delonge pri tio scius. Evidentiĝis, ke li anoncis pri sia fintraduko en Moskva Esperanto-klubo nur kelkajn tagojn antaŭ la komenco de OkSEJT.

Slavik Ivanov (Ruslando)



Junio ankoraŭ ne finiĝis, kaj jam la poŝto alportas la belan kajeron. Kia plezuro legi la fragmentojn de Eŭgeno Onegin — krea potenco kaj rekrea inventemo kunfandiĝas al unustara lega delico. La publikigo de la kompleta versromano devos furori. Nu, mi ja havis la privilegion ĉeesti la prezenton de kelkaj fragmentoj lastjare en Kaliningrad en la kadro de la unua BEF. Ĉu ĉi-jare estos sama evento?

Wolfgang Kirschstein (Danlando)


Nekrologoj

3 jun 2003 en hospitalo de Malojaroslavec forpasis

Dmitrij Perevalov
(1951–2003)

redaktoro kaj tradukisto, prezidinto de Moskva Centra E-Klubo kaj de Sovetunia MEM-sekcio, prezidiano de ASE, estrarano de SEU, iniciatoro de E-eldonado ĉe APN.



8 jun 2003 post longa malsano en sia hejmo en Krasnojarsk forpasis

Jelena Zaznobina
(1958–2003)

unu el la plej elstaraj figuroj de sovetunia movado en la 1980aj jaroj.

Ni funebras kaj kondolencas.


Lena ZaznobinaLa steloj ne malaperas...

Post grava malsano en la siberia urbo Krasnojarsk forpasis Lena Zaznobina (3 nov 1958 – 8 jun 2003).

Ŝia nomo estas firme ligita al la Sovetia Esperanto-Movado de la jaroj 1970–1980. Fine de la 1970aj jaroj ŝi aperis en la Krasnojarska Esperantista Klubo kaj baldaŭ iĝis unu el ĝiaj steloj — talenta, bela, iniciatema. Ŝi bonege posedis Esperanton, ŝi verkis, kantis, gitarludis, organizis Esperanto-aranĝojn, instruis Esperanton. Ŝia agemo en tiu tempo multe influis ekfloron de la Krasnojarska Esperanto-Movado, kies simbolo ŝi iĝis. Kelkfoje ŝi ĝuis amon kaj respekton de multaj geamikoj, kiam estis elektata Miss Esperanto en someraj Esperanto-tendaroj, allogante simpatiojn ne nur per sia belo, sed ankaŭ per la fervora sindediĉo al la komunaj movadaj aferoj.

En 1982 okazis geedziĝo de Lena kaj Andreo Peĉjonkin, kaj en Krasnojarsk aperis brila Esperanto-paro. Kiam naskiĝis ilia filo, Aljoŝa, Lena same sindone dediĉis sin al la familiaj aferoj kaj scienca laboro. En novembro 1992 ŝi defendis sciencan tezon kaj iĝis kandidato pri la sciencoj (la unua scienca grado, ekvivalenta al la eŭropeca doktora).

En la 1990aj jaroj ŝi ne plu aktivis en la Movado, sed kiam ŝi aperis en la Klubo aŭ dum renkontiĝoj, ĉiam kun ŝi refreŝiĝis la etoso. Kvankam rare, sed ŝia bela, kortuŝa kaj tenera voĉo sonis kante en la Klubo, kaj tiam reaperis en la memoro de geamikoj nia juneco, tendaroj, noblaj revoj kaj aspiroj... Dum tre malfacilaj jaroj en Ruslando multaj ŝanĝis siajn principojn, sed ne ŝi. Ŝi restis principe honesta kaj laborema, amikema kaj helpema.

Post maturiĝo de la filo Lena eksentis bezonon reesti en la eksterfamilia vivo kaj laboris en kelkaj lokoj, serĉante sian destinon. Dum la lasta tempoperiodo ŝi denove ligis sin al la scienco, eklaborinte kiel akademia sekretario en unu el la Krasnojarskaj akademiaj scienc- esploraj institutoj. Ektemis pri doktora tezo, plia profundiĝo en la sciencon.

Sed la malsano ne permesis al ŝi realigi la novajn planojn. Ŝi ĝis la lasta momento brave batalis kontraŭ ĝi kaj kredis je resaniĝo — sed ne por ĉio sufiĉas niaj fortoj.

Ŝi estis centre de multaj homoj. Tio evidentiĝis ankaŭ, kiam dum la tri funebraj tagoj senĉesa vico da geamikoj venadis por la lastan fojon vidi ŝin. Pli ol 150 personoj ĉeestis dum la adiaŭa ceremonio: esperantistoj, kolegoj, najbaroj...

Ni ĉiam havos en niaj koroj helan rememoron pri Lena — rava, mirinda kaj neforgesebla, kies ĉeeston inter ni donacis al ni la sorto.

Amikoj


Anoncetoj

VoVo-50!

Ni sendas korajn gratulojn kaj sincerajn bondezirojn al nia redakciano Vladimir Vyĉegĵanin, kiu la 13an de julio festas sian kvindekan naskiĝdatrevenon! Tiel plu, VoVo!

LOdE


Estas serĉata materialo pri esperantista aktivado en Königsberg kaj en tiu parto de Orienta Prusujo, kiu nun estas Kaliningrada regiono, por verki resuman artikolon por la rusa gazetaro.

Halina Gorecka: RU-236039, Kaliningrad, ab. ja 1248, Ruslando; Rete: sezonoj@gazinter.net.



Mi estas Navin de Kathmandu, Nepal. Mi volas amikumi kaj esperantumi. Mi ŝatas legi. Miaj hobioj estas instruado, bildkartoj, komputilo, legado, vojaĝado, bildoj, numismatiko k.a.

Navin Lal Shrestha: GPO Box 11753, Kathmandu, Nepal; Rete: skribu_navin@yahoo.com.



Ni proponas senpagan Biblian Studkurson. Se mankas al vi Biblio, ni senpage provizos Biblion.

Internacia Biblio-Misio: 50 Wissage Road, Lichfield, WS13 6SW, Anglio.


Internacia Fotokonkurso

Post kvin sukcesaj konkursoj (1998, 1999, 2000, 2001, 2002) la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al partopreno en la sesa Internacia Fotokonkurso.

La konkurso ne estas ligita al deviga temo.

En la konkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10×15 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj.

La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la sekretario de la konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando). La fotoj devas atingi la sekretarion antaŭ la 15a de decembro 2003.

La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis premiitaj aŭ publikigitaj.

Tripersona juĝkomisiono aljuĝos premiojn al la laŭreatoj:

1a premio: 50 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2004.

2a premio: 25 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2004.

3a premio: abono de La Ondo de Esperanto 2004.

Specialan premion (libroj de Sezonoj kontraŭ ekvivalento de 50 eŭroj) ricevos la plej bona foto teme ligita kun Esperanto.

Ĉiu premiito ricevos diplomon.

La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2005 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Sukcesojn!

Premu por vidi la kvar fotojn el la kvina konkurso:

Andrzej Sochacki (Pollando) Amikinoj

Michal Brodnansky (Slovakio) Dolĉa gratifiko

Malte Markheden (Svedio) La boatejo

Prince-Henry-O-Oguinye (Niĝerio) Malnova ponto en ĝangalo


PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@brnet.com.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Petko Arnaudov, N.Popkonstantinov 40, ap 8, BG-3000 Pazarĝik
Rete: pa@telecablenet.com

ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
Rete: vlada_hasala@iol.cz

DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
Rete: behrmann@snafu.de
            Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
Rete: juazvi@terra.es
            Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
Rete: esperantohea@matavnet.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
Rete: mikisal@math.tau.ac.il

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
            Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Paul Hopkins, 52 Crescentwood Drive, St. Katharines, Ontario, Canada L2N 4L2
Rete: phopkins@cymfony.com

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
Rete: keast@soback.kornet21.net

KROATIO: Josip Pleadin, Grkinska 1, HR-48350, Đurđevac
Rete: grafokom@kc.hinet.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: litova.ea@mail.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
            Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2003. № 7 (105)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 566033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2003:
    — Internacia tarifo: 25 eŭroj aŭ 25 usonaj dolaroj
    — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
    — Ruslanda tarifo: 220 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2003.
Subtitolo