Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2005. № 2 (124)

Foto de Dalia Pilickiene


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

BELETRO

CIVILIZO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ

EŬROPA BULTENO. № 34


Vinjeto de Maria Sokolova


Komentario

Ne sen hezito mi elektis por mia komento la oranĝan revolucion en Ukrainio. Monata prokrasto… sed, aliflanke, la evento mem tiel gravas, ke oni ne povas ĝin preterpasi.

Ĉu eblas esprimi tiun ĝojon kaj samtempe tiun amaran nostalgion, kiun naskis inter ni — rusaj politikaj eksbatalantoj — la novaĵoj el la malobeema postsoveta respubliko, kiu eskapis banditan inokulon. Mi volus, ke oni konsideru la analogion: kun la distanco de 10 kaj 5 jaroj estis reprovita en Ukrainio la rusa scenaro de tutpacigo. Pli mola varianto, ĉar ne necesis ĉi-okaze armile elimini la parlamenton, necesis nursole “organizi popolan volesprimon”, kiu kronus la favoriton de la oligarĥoj. Per la volo de la sorto mi estas sperta specialisto pri elektoj kaj povus nomi centojn da manieroj de antaŭ-, dum- kaj postelektaj falsadoj. Antaŭ 5 jaroj ilia plenkompleta tuto dispremis la volon de la ruslanda popolo, — cinika, senhonta, kontenta pri sia naiva sed ĉienpenetra ruzo, fiera pri sia nerezistebla forto, la novrusa regantaro ne dubis proponi la samon al la suda satelito… kaj la metodo ne sukcesis pro simpla fakto ke ne ĉiu homo estas bruto. Kaj se tiu fakto akiras statistikan signifon oni rivelas subite ke ne ĉiu homamaso iĝas grego.

Surfaca rigardo vidos en la ukrainia perturbo kolizion de geopolitikaj interesoj, konflikton “ukrainia okcidento — rusa oriento”, lukton de la propraĵhavantaj klikoj. Ĉiu el ĉi aspektoj havas sian objektivan bazon kaj neniu estas esenca. La esenca estas, ke la ukrainianoj surpaŝis la necertan padon de la demokratio, ĉar sin montris nekapablaj esti traktataj kiel ŝtipaj obeuloj.

Sendube, Juŝĉenko ne estas heroo, sed, ne malpli objektive, Janukoviĉ estas krimulo. Kial la oficiala Ruslando preferis seksperfortulon kun du prizonigoj en ties biografio? — Ne pro praktikaj interesoj, kiel tion klare pruvis ekspertoj, plejparte pro funda spirita solidareco. Evidente, la popolo, okupinta la centran placon de Kievo defendis ne tiom Juŝĉenkon kaj lian grupon, kiom sian rajton al pli delikata pritraktado ol tiu kapablas reprodukti potencotenantaj prizonanoj. Mi ne povas ne ĝoji pri tia elekto.

Sed mi memoras flakojn de sango en la centro de Moskvo, fumon el fenestroj de la parlamentejo, milojn da sendefendaj homoj sur malvarmaj placoj sub plumba mortiga pluvo. Mi memoras leŭtenanton el Brjansko, kiu direktis siajn soldatojn vojen al la ĉefurbo por subteni la Blankan Domon kaj sin pafmortigis, ĉirkaŭita.

Kaj ankaŭ mi memoras plumban silenton de la homamaso post la karikaturaj voĉdonoj de 1994, 1996, 1999, — apation, timon, malesperon — grizajn kaj nigrajn makulojn de dispremo…

Ĝojo — jes, sed oni eksentu la amaron.

Alen Kris

La kovrilpaĝa foto, kiun Dalia Pilickienė (Litovio) titolis “Adamo kaj Eva — kie vi malaperis?! Vintro ja venis, tuj min pereigos” ricevis laŭdan mencion en nia 7a Internacia Fotokonkurso. 


Helmar FrankStrebante al eŭropeca Eŭropo
kaj al internacia scienca komunikado

Intervjuo kun profesoro Helmar Frank, la Esperantisto de la Jaro 2004

LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro 2004?

HF: Por esti sincera: mi surpriziĝis jam pro tio, ke mi antaŭe ne estis konsciiĝinta pri la ĉiujara elekto de “Esperantisto de la Jaro”. Krome, mi mem ne estus elektinta min, ĉar mi sentas min nur kiel tute sobra, kvankam centprocente konvinkita, ĉiutaga uzanto de la Internacia Lingvo de Doktoro Esperanto — kaj en mia profesia (faka) kaj en mia privata (familia) vivo. Ke la ver(d)aj Esperantistoj jam tion tiomgrade aprezas, tio kompreneble forte ĝojigis min.

LOdE: La internacia elektantaro voĉdonis por vi, ĉar ĝi alte taksis vian laboron en AIS. Bonvolu iomete rakonti pri la Akademio.

HF: Patron de AIS mi konsideras la Eŭropan Klubon, kiun mi kunfondis 1974, kaj kiu proponis 1981 al la registaro de la Respubliko de San Marino la fondon de “Internacia Libera Universitato” laboranta unuavice per la Internacia Lingvo, kiu “sufiĉe maturiĝis ankaŭ kiel scienca interkompreniĝilo”, kaj kies “granda, progresema kaj nacie, politike, rase kaj religie bone distribuita” parolantaro “meritas kaj bezonas kulturan centron en libereca ŝtato ekster la grandaj mondpolitikaj grupiĝoj”, ni argumentis. Decidante 19 maj 1983 la realigon de tiu ideo en la formo de akademio (plivastiganta la laborkampon de la jam ekzistinta sanmarina Instituto pri Kibernetiko), San Marino fariĝis la “patrin”-lando de AIS. Ekde 1990 nia akademio aktivas ankaŭ (kaj nun precipe) ekster San Marino, unuavice en reformeŭropaj landoj. Sed ĝi akiris membrojn ankaŭ en ĉiuj aliaj loĝataj kontinentoj. Dokumentita historio kaj prezentado de la anaro troviĝas en la triparta libro “AIS”, kiun mi redaktis 2000 kune kun nia Senata Sekretario OProf. Dr.habil. Reinhard Fössmeier.

LOdE: En kiuj landoj estas agnoskataj la diplomoj de AIS, kaj kion AIS entreprenas por pligrandigi la nombron de tiuj landoj?

HF: Certan agnoskon flanke de la respondecaj ministroj kaj de ŝtataj universitatoj AIS akiris ekster San Marino sinsekve en Pollando, Rumanio, Ĉeĥio, Slovakio, Ruslando kaj Bulgario. Tio ne nepre signifas egalvalorecon de niaj kaj de ŝtataj diplomoj kaze de kandidatiĝo por ŝtataj postenoj. Tamen, la AIS-titoloj (bakalaŭro, magistro, doktoro, habilitdoktoro) estas publike porteblaj kaj utilaj, se oni aspiras laborlokon almenaŭ en komerco, industrio aŭ kulturaj institucioj privataj. Per pliampleksigado de nia enretigita dulingva kursaro kaj pluevoluigado de studaddirektoj grandparte malcentre ofertataj, AIS klopodas plialtigi sian reputacion kiel universitateca klerigejo ankaŭ en la pli konservativaj okcidenteŭropaj ŝtatoj. Helpos, ke nia studadregularo dekomence anticipis la esencon de la nun aktualiĝanta Bologna-principaro.

LOdE: Kio estas LEUKAIS kaj kiel ĝi funkcios?

HF: La 29an de aŭgusto 2004 okazis ĉe la impona Eŭropa Placo de la slovaka-hungara landlimurbo Komárno la oficiala inaŭguro de la neŝtata “Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS”. LEUKAIS estu ĝemelo de nia internacia fakultatdepartemento inaŭgurita la 21an de februaro 2003 en la ŝtata rumania universitato “Lucian Blaga” en Sibiu-Hermannstadt. Ĉi tie jam studas magistriĝcele unuaj studentoj en plejgrandparte tradicia maniero, sed ĉe docentoj de AIS instruantaj en la Internacia Lingvo. Kvankam LEUKAIS disponas pri la sama docentaro kaj jam pri deko da seminariejoj, ni antaŭvidas grandparte malcentran studadon surbaze de la interreta kursaro de AIS. Planita estas vigla interŝanĝo de studentoj kaj docentoj inter Sibiu kaj Komárno. Ĝis la fino de 2007 LEUKAIS estas gvidata de rektora triopo konsistanta el nobelpremiito OProf. Reinhard Selten, prezidantino de AIS Slovakio OProf. Dr.habil. Eva Poláková kaj mi mem.

LOdE: Kiom (mal)samas la nocioj Eŭropa kaj Eŭropia?

HF: La tradicia geografia nocio Eŭropo estas maladekvate difinita kiel la okcidenta, ĝis la urala montaro etendiĝanta parto de la eŭrazia kontinento. Eŭropio estas la evoluanta konfederacio, kiun konstituas la nuna Eŭropa Unio kune kun tiuj siaj najbaraj ŝtatoj, kiuj pli-malpli frue kaj probable aliĝos. Eŭropio do estas la politika mondregiono inter la Nordamerika Komerca Unuiĝo okcidente, la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj oriente kaj la Araba Mondregiono sude.

LOdE: Oni scias, ke vi, la Esperantisto de la Jaro, apartenas al neniu landa aŭ internacia esperantista asocio. Kiun opinion vi havas pri la celoj kaj pri la reala agado de la Esperanto-movado?

HF: Sen la Esperanto-movado ne eblintus starigi kaj ne eblontus pluevoluigi nian Akademion. Mia alta aprezo de la agado de la organizitaj Esperantistoj (ĉu “finvenkistoj”, ĉu “raŭmistoj”) ja montriĝas jam en la fakto, ke ekde la Hamburga UK 1974 (kiam mi ĵus estis eklerninta nian lingvon), do dum nun 31 jaroj, mi nur en tri Universalaj Kongresoj ne partoprenis. Mi opinias, ke la sukceso de la esperantista aktiveco nur povas kreski, se la Movadon ĉirkaŭas organizoj, kiuj praktike same agas kiel ĝi, sen ankaŭ en la teorio malakcepti ajnan alternativan neŭtralan lingvon, kaj sen reliefigi la Internan Ideon de Esperanto. Tiaj organizoj estas i.a. Eŭropa Klubo kaj AIS. Iliaj membroj ja grandparte sed tute ne senescepte aktivas ankaŭ en la Esperanto-movado. (Parenteze: al unu esperantista asocio mi ja apartenas: mi akceptis jam 1984 la honoran membrecon de la Rosaria Esperanto-Asocio en Argentinio.)

LOdE: Ĉu AIS ĝuas subtenon de UEA, de SAT, aŭ de la Esperanta Civito?

HF: Same kiel aro da landaj kaj fakaj Esperanto-asocioj 1987 SAT subskribis kun AIS interkonsenton pri reciproka apogo. Ekde Ivo Lapenna ĉiuj UEA-prezidantoj estis AISanoj. Grégoire Maertens eĉ deĵoris plurajn jarojn kiel nia trezoristo. Lee Chong-Yeong klopodas starigi orientazian AIS-filion. Renato Corsetti partoprenas en nia instrulaboro kaj varbis en la oficiala UEA-revuo Esperanto por la celaro de AIS. — Oficialaj rilatoj al la Esperanta Civito ĝis nun ne ekzistas.

LOdE: Kiel vi resumus la ĉefcelojn de via nuna kaj estonta laboro?

HF: Miaj du (ĝis nun malpopularaj) precipaj celoj, en kiujn mi investas ĉiun akiritan reputacion (inkluzive nun la proklamitecon kiel la Esperantisto de la Jaro), estas la strebado al eŭropeca Eŭropo, kiu nek estas nura apendico de norda azio nek de norda ameriko, kaj la strebado al internacia scienca komunikado, en kiu ĉiu pluflegadu sian propran nacian lingvon, sed en kiu la transpontigo de la lingvolimoj ne okazas per fremda nacia lingvo sed per internacia, do neŭtrala lingvo.

LOdE: Ĉiu laŭreato devas respondi nian tradician demandon: Kiujn tri Esperantajn librojn vi kunprenus, ekzilote al neloĝata insulo?

HF: Unuavice mi kompreneble kunprenus la Plenan Ilustritan Vortaron. Por fake plulabori mi, due, kunportus la preskaŭ samampleksan, de Ana-Maria Pinter 1999 ĉe KAVA-PECH eldonitan 11-an volumon de la plurlingva tekstaro Kybernetische Pädagogik / Klerigkibernetiko, kiu enhavas i.a. miajn tri ĝis nun lastajn kaj ankoraŭ nepre pliperfektigendajn instrulibrojn dulingvajn. Tiam min afliktus la neceso, preskaŭ komplete rezigni pri mia kvin metrojn longa kolekto de aliaj libroj internacilingvaj. Por subteni meditadon pri la neceso de rezigno kaj nealkroĉiĝo, mi verŝajne finfine elektus, trie, la maldikan, 2002 en Stockholm ĉe Eldona Societo Esperanto aperintan traktaĵon de AISano Gunnar Gällmo: Kelkaj Faktoj pri la Budhismo.

Rekorde granda ASo

Ĉiujare je la jar-ŝanĝo junulara Esperanto-klubo Varsovia Vento organizas Ago-Semajnon en Zakopane, sud-pollanda montara urbeto en Tatroj.

La organizantoj celas popularigi Esperanton en la junulara medio; kromcelo estis okupiĝi pri organizaj demandoj de IJK, kiu ĉi-somere okazos en Zakopane. ASo pasis en la loka lernejo, kiu servis ankaŭ por loĝado de la partoprenantoj. La plimulto venis el Pollando, granda grupo venis el Ukrainio, ĉeestis ankaŭ esperantistoj el Belgio, Danlando, Italio, Litovio, Ruslando kaj Usono. Aliĝis pli ol 80 personoj — rekordo de ASo. En la programo estis kursoj, Virtuala ASo, amuzaj eroj, diskotekoj. Ekskurso en la Tatra Nacia Parko ebligis ĝui belegan panoramon kaj sperti riskajn ascendojn.

En la antaŭlasta tago de la malnova jaro oni okazigis Ago-Tagon sur la ĉefa strato de Zakopane kaj disdonis 250 flugfoliojn pri Esperanto.

Sub la gvido de Nina Petuhowska estis preparitaj por la tuta kompanio bongustegaj bigoso kaj barĉo. Se vi maltrafis ASon, vi plu havas la ŝancon veni al Zakopane en aŭgusto por IJK.

Aleksej Korĵenkov

Foto Ili merkrede ekskursis en la Tatra Nacia Parko (Fotis Irek Bobrzak)


Por nova maldekstro en Esperantio

La historio de la maldekstro en Esperantio kunfandiĝas kun tiu de la t.n. “laborista movado”, kiu dum UK en Prago 1921 secesiis de la ĝenerala movado sub la Lanti-devizo “For la neŭtralismon!”

Tiam fondiĝis SAT, kies statuto registris la klasbatalon kiel esencon kaj estontecon de la laboristaro. Tiu koincidigo ŝajnis normala, en mondo kie la maldekstro sinonimis al socialismo, komunismo, anarkiismo: ili ĉiuj analizis la historion tra la klasbatala metodo.

Verdire, ne ĉiuj maldekstre akceptis tiun metodon. Apud Bakunin kaj Marx, la tria kunfondinto de la unua Internacio, en Londono 1864, nome Mazzini, rifuzis kaj ateismon kaj klasbatalon. Pro sia verdeco, la historia flago de la laborista E-societo el Ĝenovo 1922 agacis profesoron Duc Goninaz dum la 76a SAT-Kongreso en Ĉaŭdefono; ni bonvole proponas al li politikan, anstataŭ polikromian motivadon — tiu societo inspiriĝis al Giuseppe Mazzini.

Ne tre surpriza, en la panoramo de la tiama maldekstro, estas la manko de tria, efektive ne proleta komponanto (kvankam troviĝis vegetaranoj eĉ inter proletoj): la t.n. “Lebensreform”, kiu per la serĉado de alternativa vivostilo (kun korolario de vegetarismo, abstemio, nudismo) iom aspektas kvazaŭ praekologiisma movado. Aldoniĝas la feminismo, kiun SAT ĝis nun konsideras malgrava, ĉar ĝia demando solviĝus ene de la klasbatala dialektiko. Oni komprenas do kial Edmond Privat, kiu kredis en Dio, akceptis la Gandhi-metodon kaj ne la klasbatalan, aktivis kiel feministo kaj partoprenis en Lebensreform (estante vegetarano kaj nudisto), neniam aliĝis al SAT, kvankam maldekstrulo, membro de la Svisa Socialista Partio.

Pluraj el ni aliĝis al SAT unuavice pro respekto al ĝia kultura tradicio, kiu entenas la persekutojn suferatajn en orienta Eŭropo (ekde Stalino ĝis la Pollando de Jaruzelski), la glorajn paĝojn de la kontraŭfaŝisma rezistado (en Germanio, Iberio, Nederlando, Francio ktp), la valoran eldonan aktivecon, kun kulmino en Plena Vortaro kaj Plena Ilustrita Vortaro. Tiun respekton ni daŭre havas, sed samtempe ni opinias ke la Asocio, kun sia statutero pri klasbatalo, kiu spegulas anakronisman analizon pri la socio, ne kapablas interpreti la novan maldekstron, turnitan al la lukto por civilaj kaj civitaj rajtoj, en kunteksto kie la unua kaj dua ekonomiaj sektoroj, rezervujoj por la klasbatalo, fariĝis marĝenaj kompare kun la tria.

Venis la momento krei novan opinimovadon kiu, aksita sur la maldekstra majoritato en la Civita Senato, estu malfermita al ĉiu forto de la nova maldekstro en Esperantio: ekologiisma, feminisma, pacifisma, lingvorajta, esprimlibera, mondcivitana, sociforuma, federisma kaj malcentralisma…

Unuaj subskribintoj de la supra alvoko: David Buhlmann, Marie-France Conde Rey, Leen Deij, Jarl Hammarberg, Ivaniĉka Maĝarova, Perla Martinelli, Walter Żelazny (SAT-anoj), Anatolo Gonĉarov, Oleg Izjumenko, Liraz Jogev, Bertil Nilsson, Marco Picasso, Giorgio Silfer, Ljubomir Trifonĉovski.

Por pliaj subskriboj: pakto@freesurf.ch

(La bildo estas prenita el “Sennacieca Revuo”. 1935. №8) 


Kara Manfred,

mi estas tre kontenta, ke vi daŭrigas kaj plidetaligas la temon de la situo en Ruslando (LOdE-123). Mi konsentas kun vi ĝenerale kaj bedaŭras, ke la spaco neniam permesas preni la problemon pli-malpli plene. Do, mi ĉiam devas esti iom unu-aspekta. Sed la aspekto, kiun mi tuŝis prezentiĝas ege grava. Ne sole la naftaj magnatoj, la pliparto de la aktivaj politikistoj salutis certatempe la “fermadon de la socio”. Unuj esperis tiamaniere neniigi la komunistojn, la aliaj — akiri garantiojn por la propraĵo; fine suferis ĉiuj, krom la vasta klaso de privilegiitaj ŝtataj servistoj, kiuj iĝas ĉiam pli potencaj, senkontrolaj, arogaj kaj memkontentaj.

Mi ankaŭ estis (kaj restas) inter tiuj, kiuj strebis konstrui kaj defendi la Malferman Civilan Socion. Mi rememoras la sinistran atmosferon en la domo de la nacia parlamento (Blanka Domo), kie ni kunsidis marte de 1993. Jam tiutempe oni havis la impreson de duona blokado. Ni — popolaj elektitoj — estis ankoraŭ liberaj kaj ankoraŭ rajtis unuiĝi publike. Sed jam la tuta potenco de amaskomunikiloj — gazetoj, radio, televido, eĉ surmuraj afiŝoj — sin streĉis en alvokoj likvidi la deputitaron kaj koncentri la potencon ĉe la manoj de la prezidento. Honta fakto — sed eĉ duono de la membroj de Memorial (kiujn mi konis pliparte persone) salutis la kruelan ŝtatrenverson de Jelcin. Tio estis la komenco de la fino, ne la aresto de Ĥodorkovskij. Certe, en la interesoj de la demokratio estas lasi la oligarkojn kontraŭpezi la burokratojn. Ve, tiaj kalkuloj iĝas ĉiam pli aktualaj en nia nuna politika vako.

Alen Kris


Eldonado en Esperantujo: jaro 2004

Revuo de Aleksander Korĵenkov

Laŭ la ekzemplo de Hungara Vivo, mi ekde 1991 uzas informojn el Laste Aperis de la revuo Esperanto. Ĝi registras la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. (En la pasintjara enketo legantoj de Esperanto nomis ĝin la plej ŝatata rubriko en la revuo — ankaŭ mi faris tion.) Ĉi tiu statistiko ne estas centprocente preciza kvante, ja kiel eldonisto mi scias ke en LA ne ĉio aperas — ekzemple, nia nova eldono de Alico en Mirlando ne estas registrita. Sed ĝi estas fidinda kvalite, se oni konsideras sumon plurjaran, ne unu jaron.

Ne elstara jaro

183 libroj sur 27 mil 295 paĝoj ne multe diverĝas de la averaĝo. Iom malpli da libroj, sed pli da “dikaj” libroj malgraŭ la ĉiama amasego da broŝuroj.
 
 
1991
2000
Sume aŭ averaĝe*
2001
2002
2003
2004
Nombro de libroj en/pri Esperanto
222
235
2107
222
174
224
183
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
26.091
25.869
251.276
31.520
26.451
28.424
27.295
Nombro de la eldonintoj
118
110
650
109
 95
133
103
Averaĝa paĝonombro de unu libro
131
109
*120.3
142
152
127
149
Averaĝa prezo de unu libro (NLG/EUR)
16.1
20.8
*18.08/8,22
€11,2
€11.6
€10.3
€10.8
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri E-to
36
22
296
32
43
42
25
Originala beletro
30
22
258
21
18
24
21
Traduka beletro
44
72
458
57
18
32
45
Planlingvistiko kaj esperantologio
25
19
229
26
19
15
13
Esperanto (historio, kulturo, movado k.s.)
27
30
241
21
42
33
32
Politiko, historio, filozofio
21
30
166
22
11
28
21
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj
18
13
182
17
8
16
10
Religio
8
10
105
6
10
17
6
Aliaj temoj
13
17
172
20
4
17
10

Menciante la plej altan pozicion de Arizona Stelo, mi ne povas rezisti la tenton kaj reiras al mia raporto por 1997:

«Laste aperis en iu aparta jaro povas havi bizaran rezulton. Tiel estis en la jaroj 1992 kaj 1994 kun unualokaj respektive sofia Press-Esperanto kaj eldonejo de Makedonia Esperanto-Ligo, ambaŭ laste malaperintaj. Simile okazis en 1997 per registro de 23 broŝuretoj, eldonitaj en la jaroj 1990aj de Edwin Grobe sub la eldonŝildo Arizona Stelo. Ĉiuj ĉi verkoj, kun entute 430 paĝoj, facile povus esti eldonitaj kiel unu volumo kun deca bindo, sed tiam Arizona Stelo apenaŭ restus en la historio de nia eldonarto». (LOdE. 1998. №2)

Ĉiuj ceteraj estas je granda distanco, sed se oni konsideras la libroamplekson, la usona eldonejo ne aperas en la furor-listo, kiun malfermas Ĉina Fremdlingva Eldonejo pro la 1830-paĝa trivoluma romanego Ĉe akvorando. Pliaj volumoj kun reeldonitaj franclingvaj artikoloj de Edmond Privat el La Sentinelle en la intermilitaj jaroj, postenigis al la dua kaj tria lokoj Libro-Mondon kaj la Arĥivaron Edmond Privat.

Same nacilingvaj estas la libroj de la Eldona Instituto pri Sciencaj kaj Enciklopediaj Libroj (EISEL), sed en ĉi tiuj libroj ja temas pri Esperanto, same kiel en la germanlingvaj eldonaĵoj de Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR (AGG).

2004. Libroj

Arizona Stelo (Usono) 22
Libro-Mondo (Pollando) 7
AGG (Germanio) 5
Bero (Nederlando) 5
E.I.S.E.L. (Litovio) 5
HEA (Hungario) 5
Arĥivaro E.Privat (Svislando) 4
KAVA-PECH (Cxehxio) 4
FEL (Belgio) 4
UEA (Nederlando) 4
Trys žvaigždutės (Litovio) 4
Vivo por la Tero (Francio) 4
Willy Nüesch (Svislando) 4

2004. Paĝoj

Ĉina Fremdlingva Eldonejo (Ĉinio) 1830
Libro-Mondo (Pollando) 1588
Arĥivaro E.Privat (Svislando) 1487
M.G.Adúriz (Hispanio) 1279
FEL Belgio) 1172
British and For. B.S. (Britio) 1150
Ludovikito (Japanio) 1038
E.I.S.E.L. (Litovio) 979
AGG (Germanio) 749
HEA (Hungario) 683
UEA (Nederlando) 647
РГПУ (Ruslando) 631
Fonto (Brazilo) 533

La resuma listo apenaŭ ŝanĝiĝis, escepte de la suprensalto de Arizona Stelo. Egaliĝis la rezulto de la eldonejo de Tomasz Chmielik kaj de UEA, kies eldonado post ioma malvigliĝo (14 libroj en 1999, 11 en 2000, 10 en 2001, 7 en 2002, 6 en 2003, 4 en 2004) rekreskos en 2005 — la januara Esperanto mencias 5 laste aperintajn librojn de UEA (kaj tri pliajn artikolarojn el La Sentinelle)

1991-2004. Libroj

UEA 99
Libro-Mondo 99
Fonto 70
FEL 70
Sezonoj 54
Arizona Stelo 52
ĈEE (Ĉinio) 51
Bero 44
KAVA-PECH 42
UFE (Francio) 42

1991-2004. Paĝoj

Ludovikito 12085
UEA 11009
Fonto 10784
FEL 10643
ĈEE 10161
Libro-Mondo 8913
Sezonoj 8772
KAVA-PECH 6916
Arĥivaro E.Privat 6048
UFE 5806

Kongreslandeco gravas

Ignorante la broŝuran inundeton el Usono, ni povas rekonfirmi la rolon de la kongreslando. Ĉinio kun 12 libroj reaperas en la listo post longa foresto (neniu libro en 2002, 5 libroj en 2003). Svedio, en kiu surmerkatiĝis 11 libroj en la Gotenburga kongresjaro 2003, nun estas listofine kun nur 1 libro. Litovio danke al sia eldonplano jam dum tri jaroj eldonas multe, kaj en la jaro de la Vilna UK ĝi eldonos eĉ pli multe.

2004. Libroj laŭlande

Usono 26
Litovio 13
Pollando 13
Ĉinio 12
Francio 12
Germanio 12
Japanio 10
Nederlando 10
Svislando 8
Hispanio 7
Hungario 7

2004. Paĝoj laŭlande

Ĉinio 3844
Hispanio 2440
Litovio 1969
Svislando 1809
Japanio 1777
Pollando 1729
Germanio 1662
Ruslando 1411
Britio 1327
Usono 1268
Nederlando 1217

La resumaj tabeloj apenaŭ ŝanĝiĝas. Germanio kaj Francio, en kiuj estas plej multaj individuaj membroj de UEA kaj plej multaj kongresanoj plu konservas siajn lokojn, malgraŭ tio ke Pollando iom post iom proksimiĝas al ili.

1991-2004. Libroj laŭlande

Germanio 276
Francio 251
Pollando 221
Nederlando 194
Brazilo 172
Japanio 151
Ruslando 149
Usono 135
Italio 113
Hungario 111

1991-2004. Paĝoj laŭlande

Germanio 34.559
Francio 30.998
Japanio 29.421
Brazilo 23.987
Ruslando 21.172
Pollando 20.428
Nederlando 19.654
Hungario 17.045
Ĉinio 16.470
Italio 14.743

Finfine, la angla

Dum pluraj jaroj la resuma listo montris, ke plej multaj tradukoj al Esperanto estis farataj el la franca lingvo. Sed lastatempe ankaŭ en Esperantujo oni tradukas plej multe el la angla; tio finfine respeguliĝis en la statistiko por 1991–2004:

angla 113 libroj
franca 94
germana 76
rusa 51
jida 44
ĉina 43
pola 42
portugala 42
japana 33
hungara 30

Nun prenu vian jarkolekton de Esperanto, relegu la rubrikon Laste aperis kaj mendu tion, kion vi ŝatus legi. La elekto estas granda — 183 libroj sur 27 mil 295 paĝoj.

Agrablan legadon! 


Rendevuo

Novelo de Paulo Sergio Viana

Brazilano Paulo Sergio Viana naskiĝis en 1948, esperantistiĝis en 1960, kaj diplomiĝis kiel kuracisto en 1972. Aktivis en la Brazila Esperantista Junulara Organizo, poste en la plenkreskula movado, kiel preleganto kaj organizanto. Tradukas el la brazila literaturo (kvar liaj tradukoj aperis libroforme), ofte kontribuas al Fonto, Brazila Esperantisto kaj aliaj gazetoj.
Viana trifoje estis premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA.

La virino, kiu jam ne amis sian edzon, vizitis la kuraciston por konsulti lin pri tio, ĉu ŝi devas iri al rendevuo kun nova viro. La doktoro demandis, ĉu ŝi jam fariĝis nova virino kaj konstatinte, ke ne, rekomendis prudenton kaj singardon.

La virino ridetis, dankis la konsilon, sed iris al la rendevuo. Ŝi neniam antaŭe vidis la novan ulon, krom sur la komputila ekrano. Virtuala allogiĝo, virtuala sento, virtuala deziro.

La edzo pruntedonis la aŭtomobilon, pensante, ke ŝi iros al butikoj; nur ŝi estis necerta pri si, pri la vivo. Ŝi plenigis la benzinujon per kulpo kaj iris, kun siaj violkoloraj strioj sub la okuloj, kun siaj korbatoj, kun sia raŭka, dolĉa voĉo. La rendevuo okazis tute timeme, kun senvortaj paŭzoj. Ili manĝis japanan fiŝon, trinkis blankan vinon, dolĉigis al si la buŝon per mielkukoj. Ili promenis en parko, sed preskaŭ ne troviĝis floroj — estis vintre. Ili interŝanĝis banalajn informojn pri la gefiloj, pri la respondaj geedzaj vivoj, al ĉiu el ili la koncerna kvanto da soleco. Ili havis ion komunan: la neŭtrala komputila ekrano, pasvorto, kiu estis ilia rifuĝejo. Li ne estis bela, sed al la virino li aspektis malfortika kiel eta insekto. Ŝi ne estis pimpa, sed al la viro ŝi aspektis atentema kiel violonistino.

Ili adiaŭis je vesperiĝo, timante la nokton, kiu gvatis. Tre seriozaj, kiel homoj, kiuj starigas pakton, ili manpremis: ĝis la proksima tago. Zorgu pri vi. Ne elĉerpiĝu.

La virino revenis hejmen, je krepusko, aŭtomate stirante. Ŝi rememoris etan fiŝon, kiu brilis je krepusko, dum fiŝkaptado, en ŝia infanaĝo, en la bieno de la familio. Denove ŝi sentis la malnovan kompaton, kiu skuis ŝin, dum ŝi rigardis la senesperan, vanan svingiĝadon de la hokita fiŝo, kun la rondaj okuloj, kiuj ne scipovis palpebrumi, eĉ dum dolorego. La pli aĝa fratino asertis, ke fiŝoj ne sentas doloron, sed ŝi neniam plene kredis tion.

Ŝi parkis la aŭtomobilon kaj enhejmiĝis kun paŝoj iom pli malpezaj. La edzo atendis ŝin sur sofo de la vizitĉambro kaj fikse rigardis ŝin per fia rigardo. Li demandis per kava voĉo: kiun vi rendevuis? Ŝi rifuzis respondi, false fiera. Li iris al komodo, prenis pistolon kaj celis. Lia mano tremetis, sed la rigardo plu restis firma, ŝtala.

Tri sekundoj, tri silentoj. Ŝi ne moviĝis, nenion diris, nenion esprimis: ŝi estis malplena.

La edzo eligis cinikan rikanon kaj mallevis la pafilon. La pistolo estis el plasto, trompa imitaĵo, kiel ilia geedzeco.

La edzino, kiu jam ne amis sian edzon, sidiĝis kaj milde ekploris, kiel ŝi nur scipovis.

Pro ĉi tiu novelo Paulo Sergio Viana ricevis laŭdan mencion en la branĉo Originala prozo de Liro-2004.


Plaĉos al ĉiuj…

Kaj tiel plu. Plaĉas al mi: KD. — Donneville: Vinilkosmo, 2004.

Orelfrape Vinilkosmo denove sukcesegis: ĉi-foje ne nur eldon-kampe, sed ankaŭ registr-arte, ja tiom bela rezulto certe maleblus sen inspira atmosfero de la novkonstruita Esperanta studio kun alĥemiaj manipuladoj de Triboulet kaj Steff, trovintaj kristale varman sonon, samtempe intiman kaj energiplenan, samkiel mezepoka trobadora folkloro de la barcelona okopo.

Ekde la unuaj taktoj evidentas alta majstreco de la muzikistoj (oni uzas gitaron, bason, violonon, violonĉelon, mandolinojn, flutojn, pentenkonkojn, perkutilojn, diversajn tamburojn ktp.), kies sperto facile kompreneblas, ĉar la historio de Kaj Tiel Plu komenciĝis ankoraŭ dum IJF-1986, kvankam post la unua koncerto ĉe Castelfranco-Veneto en la bando fidele restadas nur sensa nuancoriĉa voĉo de Xevi, plejparto da KTP-anoj sufiĉe novas kaj junas, do verŝajne danke al ilia adoleska optimismo la disko stilas ne tute akademiece, sed iom simile strathipian petludon.

En la albumo troviĝas ĉefe tradiciaj kantoj: katalunaj, okcitanaj, kastiliaj kaj eĉ sefarda; iom distingiĝas ĥora Ni kunvenas el Ruĝa Libro el Montserrat kaj emocia romanco je la poemo de Arthur Rimbaud, enestas ankaŭ tri instrumentaĵoj kaj finalas saltiga Anda ĥaleo (kontraŭfaŝisma andaluza popolkanto el tempoj de civitana milito), kies ekzotikega teksto lasis min embarasiĝi:

Mi veturis blendo-trajne
voje al Andaluzio.
Ĝin vidis Queipo de Llano
kaj ekforfuĝis pro tio.

Anda ĥaleo ĥaleo!
Fajfas la lokomotivo
Kaj Queipo formalaperos.

Atente traleginte la broŝuron, mi rimarkis, ke enhavo de pluraj kanzonoj restas por mi mistera. Ekzemple:
Vane fikajeras
lumina kuraĝo
de l' sulko galana
kiu floras en majo.
Ial mi dubas, ke ĉi-mesaĝo estas kastilia Jabberwocky, krome supozas, ke “lireta liroo” estas ne rebuso, sed mallerta traduko (feliĉe, originaloj aldonitas).

Fek'! Kion do mi skribas — ja mi laŭdi intencis?!

Se honesti… Raras tiaj briliantoj eĉ inter eldonaĵoj de Vinilkosmo, kiu modelas en Esperantujo! Plaĉas al mi…

Glebo Malcev


Du koreaj libroj

Rubriko Esperanto de la tagĵurnalo Dong-a Ilbo, 1924 / Komp. la redakcio de KEA; Antaŭpar. Lee Chong-Yeong. — Seulo: KEA, 2004. — 79 pĝ. — 400 ekz.

[Elpin]. Verkoj de Elpin / Red., antaŭpar. Choe Taesok. — Seulo: KEA, 2004. — 214 pĝ.

Ambaŭ libroj estas eldonitaj okaze de la 200a jubilea numero de la Lanterno Azia, organo de Korea Esperanto-Asocio kaj financitaj de koreaj esperantistoj. Esperanto-movado en Koreio komenciĝis en 1920, kiam Verda E. Kim gvidis la unuan publikan Esperanto-kurson, kiun sekvis 31 jul 1920 fondiĝo de KEA. En la frua periodo korelingvaj gazetoj kaj ĵurnaloj ludis unikan rolon aperigante artikolojn kaj eseojn pri kaj en Esperanto. Unu el ili estis Dong-a Ilbo (Orienta ĵurnalo ĉiutaga), kiu ĉiulunde dum preskaŭ unu jaro aperigis Esperanto-rubrikon, gvidatan de s-ro Printempa Ĝardeno Lee. Represo de la artikoloj konsistigas la jubilean volumeton.

Supozeble la malferma artikolo Esperantismo, emfazanta la neceson de Esperanto por koreoj, “kiuj suferas kaj hontiĝas igite lerni kaj uzi la lingvon de venkintoj” apartenas al la rubrikestro. Aperas felietone beletraĵoj originalaj kaj tradukitaj, eseoj kaj aliaj materialoj. Ni menciu skizon de la Esperanto-movado en Koreio, paroladon Monda Paco kaj Esperanto de Osaka Kenĵi, redaktoro de La Revuo Orienta. Kelkaj materialoj estas verkitaj de konata siberia esperantisto Inocento Seriŝev Esperanto estas latino de demokratio kaj aliaj.

En la alia volumo estas kolektitaj verkoj originalaj kaj tradukitaj de Elpin (Usan), korea esperantisto pli konata en Ĉinio, kies tuta familio pro la nacisava movado komence migris al Orienta Ruslando kaj en 1919 al Ŝanhajo en Ĉinio. Biografio, verkita de Lee Chong-Yeong (kiun mi opinias modela enciklopedi-stila), prezentas lian aktivadon en politika kampo kaj en Esperanto-movado. Liaj spuroj perdiĝis antaŭ la korea milito (1950–53), kiam li migris al Honkongo aŭ estis forkondukita en Nordan Koreion.

Dum 13 jaroj Choe Taesok kolektis 40 verkojn de Elpin, kiuj aperis libroforme kaj en periodaĵoj Orienta Kuriero, Voĉoj el Oriento, Heroldo de Ĉinio kaj Literatura Mondo. Tiu heredaĵo konsistas el originalaj poemoj kaj noveloj, tradukitaj beletraĵoj (ankaŭ de Lusin) kaj artikoloj. Kompletigas la libron indekso pri la verkoj de Elpin kaj omaĝa artikolo de Chen Yuan.

Halina Gorecka


Ŝercoj el Pollando

Almozulo kiel kutime tenas ĉapelon en sia dekstra mano sed en la maldekstran manon li prenis ankoraŭ ĉapon.
— Kion tio signifas? — demandis preterpasanto.
— Mi fondis filion, — respondis la almozulo.

— Mi decidis disiĝi kun mia koramiko.

— Kial?
— Ĉar li traktas min kiel hundon. Li deziras ke mi estu fidela al li.

Blondulino telefonas al fervoja informejo.
— Kiom longe veturas trajno de Varsovio al Krakovo?
— Unu momenton…
— Dankon.

— Kial vi delogas fremdan edzon?
— Li ne estas fremda. Ja li estas edzo de mia fratino.

Tradukis el la pola lingvo Esperantistoj el Olsztyn


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2005. № 2 (124)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Maria Sokolova, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2005:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 290 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 800 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2005.
Subtitolo