Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2005. № 4 (126)

Foto de Gulghan Nemetullajeva


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

CIVILIZO

BELETRO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ

EŬROPA BULTENO. № 36


Vinjeto de Maria Sokolova


Redakcie

Kiel planite, en ĉi tiu rubriko alternas tri aŭtoroj: Alen Kris prezentas sian, foje nekutiman, opinion pri fenomenoj sociaj; Komitatano Z memorigas nin pri aferoj, kiuj en la movada ĉiutago ricevas malmulte da atento aŭ estas eĉ forgesitaj; kaj la eldonantoj uzas la ĉiusezonan tribunon por rakonti pri la agado de La Ondo kaj Sezonoj.

Novaĵoj de mankas. Ĉi tiu kajero de La Ondo estas la unua, kiun ni pretigis per la nova komputilo. Ni ne povus aĉeti ĝin, nek la novan printilon, sen la helpo de niaj amikoj, kiuj malavare donacis al la fonduso Ilaro, kaj ni kore dankas ĉiujn donacintojn. Eble la ŝanĝo ne estas facile rimarkebla en la revuo mem, sed kredu, ke la laboro fariĝis pli rapida, pli agrabla, pli sekura.

Ni dankas ankaŭ tiujn, kiuj subtenis la kvestadon por okazigi kunvenon de legantoj de La Ondo en Vilno. Jam pli ol duono de la necesa sumo estas kolektita, kaj ni do mendas salonon.

Al la Vilna UK nia librofako Sezonoj prepariĝas pli aktive ol La Ondo. Ĵus aperis Amiko el la junaĝo de Maigret de Simenon — la tria romano pri komisaro Maigret, kiun ni eldonis danke al la eminenta traduklaboro de Daniel Luez. Sed ni preparas pliajn librojn por Vilno. Se nia eldonplano realiĝos (kaj tion oni neniam scias certe), en la kongresa libroservo siajn legantojn atendos nova novelaro de Trevor Steele, reeldono de La Hobito, Historio de Esperanto de la redaktoro de ĉi tiu revuo kaj Eŭgeno Onegin de Puŝkin en la majstra traduko de Valentin Melnikov.

Se temas pri eldonado, ni eldonas tion, kion oni aĉetas volonte, ĉar se ni eldonus tion, kion ni mem ŝatas legi, ni rapide devus ŝanĝi nian profesion. Tial ni devas, bedaŭrinde, anonci, ke post Onegin ni dum kelkaj jaroj ne eldonos tradukojn el la rusa klasika literaturo — la sperto montris, ke verkoj de Simenon, Carroll kaj Tolkien estas pli volonte legataj kaj aĉetataj ol verkoj de Dostojevskij, Tolstoj, Gogol kaj Ĉeĥov, kvankam rusaj klasikaj libroj postulas pli da niaj tempo kaj energio ol libroj popularaj.

Estas agrable fantazii pri miliono da verdstelanoj sed, kiel eldonistoj, ni scias, ke 99% el ili estas nelegipovaj, aŭ nelegemaj, aŭ tro malriĉaj por sekvi novaĵojn en la Esperantuja libromerkato. Feliĉe, 99% ne estas 100%. Ĝuste por 1% da legipovaj, legemaj kaj solventaj esperantistoj (ne pli ol dek mil) ni laboras, same kiel kelkaj centoj da eldonemuloj.

Ni ne nur redaktas kaj eldonas. Ni okazigas renkontiĝojn kaj kursojn, ni respondas centojn da leteroj kaj ret-mesaĝoj, ni prelegas kaj vojaĝas, ni estas intervjuataj kaj invitataj al diversaj kunvenoj kaj konferencoj. Ne facila estas la vivo de profesia esperantisto, sed interesa ĝi estas.

Agrablan legadon!

HaGo, AlKo

Sur la kovrilpaĝo estas foto Serioza konversacio, pro kiu Gulĝan Nemetullajeva (Ukrainio) ricevis laŭdan mencion en nia 7a Internacia Fotokonkurso. Du pliajn fotojn vidu dorspaĝe. 


Vilhelmo LutermanoMonda Asembleo Socia

La Esperantaj asocioj, en kiuj multaj parolantoj de nia lingvo estas organizitaj, havas sian centron en “riĉaj” landoj, kaj iliaj membroj pagas kotizon, malfacile pageblan por samideanoj, kiuj vivas en ekonomie ne prospera situacio.

Oni rajtas konjekti, ke la plej multaj esperantistoj de la mondo troviĝas en tia situacio. Kaj eĉ se iuj triamondanoj tamen sukcesas aliĝi, tiam superabundas tie la riĉlandaj amikoj, kiuj per sia plimulto decidas.

Tio ne estas kritikebla, ĉar la organizoj kiuj laboras kaj devas labori per tradiciaj rimedoj — ekzemple per kongresaj asembleoj kun fizike ĉeestantaj membroj kaj inter la kongresoj estraroj kiuj decidas anstataŭ la membroj — ne povas labori alie, ĉar ilia membraro konsistas grandparte el homoj sen ret- aliro.

Do, eĉ se la ekzistantaj asocioj malaltigas la kotizojn por membroj en malriĉaj landoj, ili tamen devas enspezi kotizon, ĉar pagendas sekretarioj, estraro, gazetoj ktp.

La rezulto estas, ke multegaj homoj, kiuj ja volus partopreni la asociajn diskutojn kaj kundecidi, devas resti ekstere, ĉar mankas al ili la necesa mono.

Krome, multaj samideanoj — egale ĉu riĉaj aŭ ne — ne akceptas plu ke, dum la tuta jaro, kun sola escepto de kongreso, la estraro decidas anstataŭ kaj nome de la membroj. Ili hezitas partopreni en asocio, en kiu ili ne povas ĉiumomente decidi mem.

Ankaŭ pri tiu specifeco la tradiciaj organizoj ne estas kritikeblaj, ĉar ili simple ne povas agi alie: kun membraro sen retaliro kaj esenca funkciado per “korpaj” kunvenoj, tiaj organizoj devas havi estraron kaj similajn organojn. Sed nuntempe ekzistas la ebleco de tute alispeca organiziĝo: pure reta.

Homoj kun retaliro povas rete fondi asocion kaj interkomunikiĝi ekskluzive rete en tiu asocio. En tia asocio ankaŭ ne necesas estraro, ĉar ĉiuj decidoj fareblas de ĉiuj membroj mem, en permanenta reta asembleo. Jen kio okazis ĵus. La 5an de marto, okaze de la 5a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio (Vd. pĝ 5), kunvenis en Havano trideko da Esperantistoj kun retaliro kaj malfermis la Fondo-Asembleon de la Monda Asembleo Socia (MAS).

Tiu Fondo-Asembleo daŭras nun rete — pluraj kromaj Esperantistoj dise tra la mondo aliĝis kiel fondomembroj, kaj nun oni diskutas pri la celoj de MAS, pri la statuto, funkciaj reguloj, pri retpaĝo ktp.

La decido pri la statuto estos samtempe la oficiala ekfunkciigo de MAS. La ĝisnunaj proponoj formuliĝis surbaze de artikolo aperinta en Le Monde diplomatique en Esperanto (http://eo.mondediplo.com/article990.html) kun la titolo Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo kaj kiu estas daŭre legebla sub tiu adreso. Mi citu esencan parton el tiu artikolo:

«Stariĝas la demando, kiel tiuj Esperantistoj, kiuj volas partopreni sialingve en la batalo por “alia mondo”, povas pli grandskale organizi sin. Ne nur tiu parto de alimondistoj kiuj aliĝas al la diskutlisto de Esperanta Attac, ne nur la komunistoj kiuj aliĝas al IKEK, ktp, sed ĉiuj kiuj volas nialingve fari ion por la interesoj de la monda laborista klaso — kies interesoj estas ja esence ne aliaj ol tiuj de la tuta homa specio. Ĉiuj Esperantistoj kiuj klopodas por disvolvi — komencante ĉe si mem — sennaciecan pens- kaj ag-manieron kaj senton de homa solidareco. Ĉiuj kiuj strebas kontribui al starigo de mondvaste senklasa socio sen ekspluatado, socio kiu respektas la dignon de siaj membroj sen distingo de aĝo, sekso, seksa orientiĝo, etna aŭ nacia aparteno kaj kredo, socio kiu organizas sian ekonomion laŭ la bezonoj de ĉiuj siaj membroj, gardante la planedon Tero por estontaj generacioj… Tiuj homoj devus kuniĝi en unu asocio en kiu ne ekzistas plenumkomitato nek alia estraro, nek prezidanto kaj ĉiuj ĉi paperepokaj reliktoj, sed asocio bazdemokratia kaj perfekte travidebla, en kiu ĉiu membro egalrajte kundiskutas kaj kundecidas, ĉie en la mondo kaj ĉiumomente. Kompreneble ĝi devas esti pure reta, alie tio ne eblus. Kaj ĝi devas esti senpaga, ĝi ne postulu kotizojn, ili ne estus pageblaj por la plej multaj, kaj ankaŭ ne necesaj, ĉar organizo funkcianta ekskluzive per la reto, povas aranĝi sin tiel ke mono ne necesas. Mastrumantoj jes, ili estu elekteblaj kaj tuj revokeblaj. La sola nigra punkto estas la fakto, ke la plimulto de la homoj sur Tero ne havas retaliron. Sed tiuj grandparte ankaŭ ne havas kurenton, trinkakvon, parte ne scias legi kaj skribi kaj ankaŭ ne havas monon por kotizi en paperepoka organizo aŭ eĉ nur por sendi leteron al tia organizo. Mondskale organiziĝi por ke ili havu trinkakvon kaj alfabetiĝu, tion povas fari nur aliaj homoj kun la necesaj personaj kondiĉoj. Sed eĉ homoj kun tre modestaj vivkondiĉoj povas partopreni en tiu agado, ĉar multaj el ili, kaj ĉiutage pli, disponas pri retpoŝta adreso.»

Nu, tia asocio troviĝas nun en sia fondo-stato. Kompreneble, la diskutoj evoluas, kaj intertempe oni povus resumi la cititan tekston iom nuancite. Tiuj inter la legantoj, kiuj sentas sin alparolataj de la citita teksto, se ili disponas pri retpoŝt-adreso, povas legi la tutan tekston tie, kaj ili povas ankoraŭ partopreni en la memdifinoj de MAS. Unu el la adresoj por sciigi tion estas vlutermano@free.fr.

Vilhelmo Lutermano


El la projekto de la Statuto

MAS havas la celon defendi tutmonde la interesojn de la granda klaso de salajruloj, laboruloj kaj homoj kiuj ne profitas ekspluatadon de alies laboro, kiuj ne estas kapitalistoj aŭ ties rektaj helpantoj. Tiu klaso estas, pro konveno, en la sekvo mallonge nomata monda laborista klaso. MAS plenumas sian celon en Esperanto, en permanenta interreta asembleo — en la sekvo nomata “asembleo”, certigante al ĉiuj siaj membroj partoprenon en la diskutoj kaj en la decidoj laŭ la principoj de bazdemokratio kaj kompleta travidebleco por ĉiuj membroj. 

Aŭstralia evoluo

Dum multaj jaroj la ĉefa agado de la Aŭstralia Esperanto-Asocio estis la ĉiujara dusemajna Somerkursaro.

Ni komencis demandi nin: Kial ni disvastigas Esperanton kaj, tamen, kiom ni devas fari tion? Ĉu ni estas nur ludklubo, disvastiganta Esperanton por allogi sufiĉe da ludontoj por amuzi nin? Aŭ ĉu ni rigardas nin kiel helpantojn de la homaro kun pli granda motivo ol nia propra amuzo?

Demandaro pri ĉi tiu temo aperis en la organoj de kelkaj kluboj, en la diskutgrupo “Esperantoaustralia”, en speciala labor-kunsido en la Melburna Esperanto-Klubo. Ĝenerale, la respondo estis, ke ni disvastigu Esperanton ĉar ni kredas ke la mondo bezonas ĝin kaj, pro tio, ni farus pli se ni scius kiel.

Ideoj estis kolektitaj kaj uzataj por konstrui strategian planon por AEA. Je la Somerkursaro 2005 la plano ekrealiĝis. Serio de kunsidoj invitis kunlaboradon por antaŭenigi la agadon de AEA per teamaj projektoj.

La teamoj kreitaj en tiuj diskutoj kreskis rapide per interreto post la Somerkursaro kaj nun 11 teamoj havas retaliĝon kaj publikan sinprezenton en nia retejo.

Radio 3ZZZ kaj la Libroservo, kaj kompreneble la Estraro kaj la aranĝantaro de la venonta Somerlernejo estas daŭrigantaj specialaj “teamoj” de AEA.

La aliaj estas novaj:

1. La teamo Komunikado (8 membroj) prizorgas nian retejon. Profesia grafikisto kunlaboras por plibeligi niajn komunikilojn. Laboro daŭras ankaŭ pri la Tutmonda Ekspozicio pri Lingvoj kaj Esperanto.

2. La Harmonia grupo laboras por krei kulturon de Esperanto, partopreno en festindaj aferoj en la normala Aŭstralia vivo. La unua festo, Harmonia Tago en Aŭstralio okazos 21 mar. Almenaŭ du lokaj grupoj publike festos la okazon ĉi-jare.

3. La Skolta teamo laboras por rememorigi la skoltan movadon ke ĝia saĝa instiganto konsilis la uzon de Esperanto por ke (ge)knaboj ĉikaŭ la mondo interkompreniĝu. La 7-membra teamo kunlaboras kun SEL kaj TEJO kaj preparas peton por financa subvencio de registara programo kiu celas subteni iniciatojn pri toleremo kaj harmonio.

4. La Familia grupo temas pri familiaj aferoj kaj komencantoj rajtas uzi iom de la angla se necese. Unu temo kiu apartenas al tiu ĉi grupo estas “Hejma instruado”. Ni esperas kontakti pli da Aŭstraliaj hejmlernantoj baldaŭ. Momente ni havas ĉirkaŭ 30 membrojn.

5. La Helpada teamo temas pri laborado per Esperanto por la homaro, ne por Esperanto mem. Ni pripensis la konstruadon de interreta butiko por vendi produktojn de malbonhavaj komunumoj. Eble ni ankoraŭ faros tion estontece, sed momente ni elektis helpi per “Nabuur”, partnera organizaĵo de “Indiĝenaj Dialogoj”. “Helpado” havas nun 11 membrojn.

6. La Vojaĝada grupo. Neesperantistoj estos invitataj lerni la lingvon, en la Somerkursaro kaj aliaj rimedoj kaj kunvojaĝi per Esperanto. Reklamado komenciĝos antaŭ la mezo de 2005, instruado komenciĝos januare 2006 kaj la vojaĝo post kelkaj monatoj al Brazilo kaj la Bona Espero. La grupo havas 8 membrojn.

7. La Edukada teamo enhavas preskaŭ ĉiujn anojn de la Aŭstralia sekcio de ILEI kaj multe da geamikoj, entute 25 membrojn. En tiu grupo estas diskutata ĉio pri edukado, en lernejoj aŭ ne.

Nia ĝenerala diskutgrupo EsperantoAustralia@yahoogroups.com havas 56 membrojn kaj estas tre vigla — 120 mesaĝoj en ĝi aperis dum la lasta semajno.

La rezulto de la strukturaj ŝanĝoj estas ke dekoj da homoj, ne nur ses, nun laboras dum la jaro por AEA. Ili ĉiuj havas rolojn kaj kolegojn por subteni kaj kuraĝigi ilin.

Penny Vos-Pym
vicprezidanto de AEA 


Likvido de la asocio “Tradicia Esperanto, nova help-alfabeto”

La Zamenhofa Fundamento (1905) difinis Esperanton kaj ties alfabeton (FA). Du diakritaj signoj kreis ses literojn. La alfabeto enhavis, imite al kelkaj lingvoj de Eŭropo (ĝermanaj, slavaj), la literon j, kun valoro de apudvokala y (tutmonda). La Fundamento priskribis ankaŭ sendiakritan help-alfabeton (FHA). Tiu servis i.a. en telegrafio: la h anstataŭis la cirkumflekson kaj neglektiĝis la kurto-signo sur la u.

La statut-artikolo 2 donis al la asocio la celon selekti novan help-alfabeton (NHA), kiun oni povus uzi i.a. sur Internet aŭ ekzemple, kiam FA necesigus tro da komputila manipulado. Tiu NHA konservus la 3 grafemojn ch, sh kaj kurta u (aŭ, eŭ, oŭ). Efektive ch kaj sh ekzistas nun en multaj lingvoj: ni citu nur du transskribojn: Ĉina (pinyin), Japana (Hepburn). Pri au, ĝi internacias sen signo.

Nu! sur Internet, modo instigis uzi literon x anstataŭ ambaŭ signojn. Generiĝis pro tio grafioj neakcepteblaj (ekz-e, auto = aŭto!!).

La asocio post multaj provoj kaj reserĉoj inter la alfabetoj de la mondo, same kiel en la precipaj transskriboj (Araba, Ĉina, Hinda, Rusa ktp), elektis solvon, kiu ŝajnis al ni relative simpla kaj internacia. Tiu elekto konkretiĝis en du raportoj dissenditaj al la Esperanto-Akademianoj en 2000 kaj fine per centpaĝa publikaĵo redaktita de S-roj Albault kaj Doublet kaj liverita al libroservoj en 2001.

Konsiderante la artikolojn 2 (celoj de la asocio) kaj 15 (likvido de la asocio), estis konstatite, ke la asocio taŭge laboris (koheraj grafemoj; identa fonologio; aŭtomata alfabet-ŝanĝo) kaj decidite, ke ĝi nun devas ĉesigi siajn laborojn. Ja la informita Akademio formale agnosku la retenitan solvon kaj poste eventuale promociu ties aplikon anstataŭ la FHA: ĝi estu uzata, se FA ne uzeblas, aŭ kiam ties uzo postulus tro da komputil-manipuloj.

La asocio, plenuminte sian taskon, ne plu havas pravon ekzisti, sekve ties prezidanto surprenas la funkcion de likvidanto.

Liaj ĉefaj taskoj estos:

— rilati kun la Prefektejo de la Haute-Garonne.
— informi la Esperanto-mediojn, konigante tion, kio antaŭas.
— la aktivo de la asocio estos statute transspezita al asocio kiel la “Fondation de France”.

D-ro A. Albaut, La prezidanto
J.Doublet, Iu Komitatano 


Lastatempa agado de SAT

Komplemente al siaj kutimaj paperaj eldonaĵoj (Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo) SAT ekfunkciigis retajn kulturpaĝojn (momente ĉe la adreso http://esperanto64.free.fr/).

Tie estas kolektitaj diversaj dokumentoj, kiuj celas iom post iom konsistigi bone strukturitan kaj informoriĉan klerigejon pri kulturaj kaj socipolitikaj temoj. Tie ankaŭ aperas kelkaj paperaj SAT-libroj jam delonge elĉerpitaj, kiel novelaro Ili de L. Berĵje, kaj baldaŭ Blankaj Gardistoj, porinfana libro de D. Heiligstein en traduko de K. Barkoviĉ. Troveblas ankaŭ eseo de L. Bourguignon, filo de iama tre aktiva franca esperantisto, pri la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj.

Lastatempe plej flegata estis la parto pri Eŭropa Konstitucio, sed ankaŭ aperis studoj pri ekonomio, sindikatismo, tutmondiĝo, naciismo, laboristaj vivkondiĉoj ktp…

Sur la kampo de paperaj eldonoj, estas antaŭvidita la reapero de nova eldono de PIV, kun korekto de la antaŭaj preseraroj kaj kelkaj detalaj pliprecizigoj. La libro aperos dum la interasocia kongreso en Bulonjo ĉe Maro (Francio), fine de marto.

Plie, sub la iniciato de Andreo Weiss (Vajs), SAT daŭrigas siajn klopodojn favore al la senminigo en Kroatio. Detaloj pri tio regule aperas en Sennaciulo.

La Poresperanta Fako daŭrigas siajn klopodojn helpi esperantistojn el la SAT-medio, kiuj okupiĝas pri Esperanto-informado. Preparata estas ankaŭ angla-Esperanta libro, Esperantaj voĉoj, antologio de tekstoj de SAT-anoj kaj aliaj maldekstraj esperantistoj, dum la arkivo de informiloj el la SAT-medio estas iom post iom ampleksigata.

La SAT-Kongreso, kiu okazos en Zagrebo 2–9 jul 2005, enkondukos plian novaĵon. Apud la kutimaj laborkunsidoj kaj prelegoj estas planitaj debatkunvenoj pri diversaj gravaj socipolitikaj problemoj. La detala programo ankoraŭ ne estas fiksita, sed inter la temoj proponitaj por pritraktado troviĝas:

— kapitalismo kaj naturprotektado: ĉu akordigeblaj?
— Eŭropa konstruo: kia estonto por la laboristaro?
— “riĉaj” kaj “malriĉaj landoj”: kiel konstrui praktikan mondan solidarecon?
— amasmedioj kaj informa manipulado: kiel kontraŭbatali ĝin?
— naciismo, etnismo kaj kultura diverseco: ĉu taŭga batalo por kontraŭkapitalistoj?
— klasbatalo: kiel rezisti kontraŭ la mastra subpremo en la 21a jarcento?

Sufiĉe esperiga estas la apero de kelkaj novaj junaj fortoj, kun ideoj kaj agemo por pliriĉigi la ideinterŝanĝon, kaj pliefikigi ĝin.

Vinko Markov


Kiujn lingvojn konas la poloj?

En Gazeta Wyborcza 14 jan 2005 en Gdansko aperis rezulto de opini-sondo pri lingvosciado, kiun fine de la jaro 2004 faris Centro de Esplorado de Publika Opinio.

Kvankam junularo nun plejparte lernas la anglan, tamen la plej konata estas la rusa. Do meze en Pollando 28% posedas la rusan, 22% la anglan, kaj 15% la germanan.

La suba tabelo montras la lingvoscion depende de la aĝogrupoj.
 
 Aĝo
15–19
20–29
30–39
40–49
50–59
60–
 angla
65%
45%
19%
7%
4%
5%
 germana
30%
14%
19%
11%
5%
15%
 rusa
18%
14%
30%
41%
40%
25%
 franca
3%
3%
2%
1%
3%
5%
 itala
1%
1%
2%
2%
1%
1%
 ĉeĥa
0%
0%
3%
1%
2%
0%

Eduardo Kozyra


Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando

de Halina Gorecka

La dua paĝo

Prusoj

La prusaj socio kaj kulturo formiĝis en 6a–8a jarcentoj surbaze de la kulturo de estoj kaj sub la influo de la Granda Popolmigrado. Multaj popoloj migris, sed precipe grandan influon en la Sukcena Lando havis gotoj kaj slavoj. Oni supozas, ke parto de la loka loĝantaro (almenaŭ parto de galindoj) partoprenis en la militiroj de gotoj. Ilia reveno al la patrujo estis markita per apero de novaj armiloj kaj ceramikaĵoj. Estoj okupis teritorion de la nuna Pomerio, sed venintaj slavoj forpuŝis ilin, kaj Vistulo estis limo inter slavoj kaj estoj.

En la normana epoko (793–1066) okazis ne nur konkerado kaj koloniado, tiam formiĝis komercaj ligoj en la Balta regiono, okazis aktiva interŝanĝo de kulturaj valoroj. Tiuj kontaktoj klarigas ŝanĝojn en la ekonomio de la prusoj fine de la 1a jarmilo. En la 8a kaj 9a jc sur la Balta marbordo aperis komercaj urboj (Birka en Skandinavio, Truso ĉe Vistulo, Kaup en nia regiono). Fine de la 10a jc formiĝis nova sistemo, kiu pli poste evoluos en Hansan Union. Estis determinitaj komercaj vojoj kaj varoj por importo/eksporto. Prusujo famis per siaj feloj, ĝi importis feron, salon kaj lanon. Prusaj komercistoj aktive partoprenis en la balta komercado. (En Novgorodo estis eĉ Prusa strato.)

Tiutempe en Eŭropo formiĝis kristana civilizacio, kies bazo estis junaj feŭdaj ŝtatoj, kaj mezepoka geografia tradicio kiu donis novajn nomojn al popoloj kaj teritorioj. Tio tuŝis ankaŭ la sud-orientan Baltion. En la 9a jc la terminon “estoj” anstataŭis nova etnonomo “prusoj”. Unuafoje ĝi aperis en verko de anonima bavara geografo, kiel la nomo de la popolo loĝanta oriente de Vistulo. Prusujo kiel lando de prusoj aperas en la dokumentoj de la Papa kancelario.

PrusoLa bazo de la prusa socio estis komunumo. Ĝi konsistis el kampara loĝloko (vilaĝo) aŭ kelkaj loĝlokoj. En la prusa komunumo estis 12 kortoj aŭ 12 domposedantoj kun starosto kiel ĉefo. Grupo da komunumoj — distrikto — havis administran centron en fortikigita vilaĝo, kie loĝis la estro kaj kie povis sin kaŝi la loĝantaro en danĝera periodo. Distriktoj grupiĝis en regionoj. Laŭ informoj de Petro el Dusburg komence de la 13a jc en Prusujo estis 11 regionoj: Skalovio, Nadrovio, Sambio, Natangio, Varmio, Bartio, Pomezanio, Pogezanio, Galimbio, Sudovio, Sassovio. (Laŭ aliaj informoj tiun dividon faris la kruckavaliroj por administraj celoj.) Ĉiun regionon estris konsilio de nobeloj.

La prusa socio estis patriarka. Prusa viro havis nelimigitan potencon en la familio. Li povis vendi kiel sklavon aŭ mortigi ajnan sian familianon. Heredado okazis nur laŭ la vira linio. Edzinoj estis aĉetataj, kaj plene subiĝis al la edzo. La edzino ne manĝis kun la edzo ĉetable, ŝi devis ĉiutage lavi liajn piedojn. Okazis, ke patro kaj filo kune aĉetis edzinon por la patro, post lia morto la duonpatrino iĝis edzino de la filo. La prusaj virinoj estis multekostaj, malpli kostis aĉeti virinon kaptitan en militiro.

La loka socio konsistis el tri tavoloj: nobeloj, liberaj homoj kaj sklavoj.

En fruaj skribaj fontoj (ĝis la mezo de la 14a jc) oni malmulte mencias pri la kulto de prusoj. Laŭ Petro el Dusburg, prusoj “respektis la naturon anstataŭ Dion, nome: sunon, lunon kaj stelojn, tondron, birdojn, eĉ kvarpiedulojn, inkluzive de bufo. Ili havis sanktajn arbarojn, kampojn kaj riverojn, kie ili ne rajtis haki arbojn, plugi kaj fiŝkapti”. Kiel kultejo servis sanktaj boskoj “Ramove”. Skribaj fontoj de la 16a–18a jc donas detalajn informojn pri la dia panteono de prusoj. Aparte respektataj estis Perkuno, Pikollo, Patrimpo. Perkuno — dio de tondro, fulmo, pluvo, kolera mezaĝa viro kun nigra bukla barbo, fajre kronita — simbolis kuraĝon, sukceson, ĉielon, tondron, ĉielan fajron (fulmon). Pikollo — mortblanka maljunulo kun granda griza barbo, kovrita per blanka tuko — estis dio de la subtera mondo kaj morto. Liaj atributoj estis kranioj de homo, ĉevalo kaj bovino. Patrimpo — senbarba junulo kun spika krono sur la kapo — estis dio de riveroj, fontoj kaj fekundeco. La triopo de dioj korespondis kun la spaca kaj tempa modeloj de la mondo. Antaŭ ĉiamverda kverko en Ramove brulis sankta fajro.

“Prusujo” aperis en la 10a jarcento kiel derivaĵo de “prusoj”, do la lando estis nomita laŭ la popolo. Komence de la 16a jc aperis princlando Prusujo, kaj ĝiaj civitanoj nature nomiĝis prusoj, sendepende de la etna aparteno (germanoj, prusoj, poloj, litovoj k.a.). Do, la popolo estis nomita laŭ la lando. Oni devas distingi inter la malnovaj prusoj (aŭtoĥtonaj loĝantoj) kaj novaj prusoj (loĝantoj de Prusujo, prusujanoj).

Simon Grunau en siaj Prusaj kronikoj enkondukis la terminon PrusaMalgranda Litovio, kiu kunigis litovojn, translokiĝintajn al Prusujo, kaj la reston de la malnovprusa loĝantaro. Laŭ ĉi tezo, la etnaj prusoj ne malaperis en la 17a jc, sed iĝis prusaj litovoj. La “novaj prusoj” estas posteuloj de la loka loĝantaro kaj koloniintoj. Tiusence la nocio “prusoj”, kiel loĝantaro de Orienta Prusujo, ekzistis ĝis la mezo de la 20a jarcento. Multaj famaj politikaj kaj kulturaj agantoj de Orienta Prusujo, precipe en la 19a jarcento, fiere nomis sin prusoj.

Pluraj hipotezoj klarigas la etimologion de la vorto “pruso”. Ekzemple: prusoj loĝis antaŭ rusoj (komparu, Ruthenia — Pruthenia, Rossia — Borussia, Porussia). Aŭ: “pruso” devenas de la sanskrita puru-sa-h, t.e. “homo”, “viro”. Aŭ: ĝi estis pruntita el la malnovgota kaj malnovslava, en kiuj ĝi signifas “ĉevalo, virĉevalo”, respektive “ĉevalo, ĉevalino”. 


Christian RiviereMetroa kroniko

novelo de Christian Rivièere

Inviton por pikniki kun ŝi mi ne povis rifuzi, ne rajtis rifuzi, estus stulte rifuzi. Post unu horo ŝi atendos min ĉe la enirejo de la granda parko, kie ni trankvile povos, malantaŭ unu el la multnombraj heĝoj, plej intime, kaŝe de scivolaj rigardoj… nu unue pikniki, eble poste… Necesas tamen horo en tiu suburba metroo, de nordorienta ekstremo al la sudokcidenta, entute dudek kvar stacioj, interalie tra la trafe nomata Centra Stacio. Mi nombras ankoraŭ dek ses punktojn ĉe la itinero super la klappordo, do nur triono estas farita. Espereble post kelkaj semajnoj, mi povos transloĝiĝi al ŝia por ŝi sola tro granda apartamento. Peĉ, jen ke ĝenulo arogis al si la frontan seĝon. Mi ne plu povos etendi la gambojn. Kravata, ŝikkostuma, tekon en la dekstra mano, plus aliaj razaj, haraj kaj ŝuaj indicoj, nenio mankas por konjekti ke li ne transvojaĝos la Financan Kvartalon, je unu stacio post la Centra. Poste denove miaj gamboj rektiĝos, miaj kalkanoj surplankos, miaj ŝupintoj rigardos supren definitive. Neniu alia sidloko liberas. Male, mi… kvankam io algluas mian sagacecon: de du minutoj mi aglas lian tekon. Nigre tola, ĉirkaŭe zipita, angule kurba, kun la marko blue anoncita, laŭ la dimensioj, kvazaŭ mi vidus trae, mi forrifuzos ĉiajn hezitojn. Mia mensa ekspertizo anoncas porteblan komputoron Ŝ346. La lasta modelo, disponebla de hieraŭ en nur kelkaj bone provizitaj magazenoj. Kaj okazas al mi ke ĝuste fronte al mi fanfaronulo sidas kun tiu komputika juvelo, kun mieno indiferenta, kvazaŭ li kunhavus kalkulilon por adicio kaj subtraho. Neniam mia modesta salajro kapablos kovri ĝian koston. Kial mi ne rajtus tion posedi? Kio pruvas ke mi ĝin ne uzus pli sperte ol tiulo? Nu, la rimenon li lasas neglekte pendi kvazaŭ fiago de tirŝtelisto ne estus katastrofo, kvazaŭ dek aliaj tiaj aparatoj embarasus oficeje lian skribotablon, kvazaŭ duoblaĵo en lia kolekto de poŝtmarkoj ne trovus adekvatan lokon en lia albumo. Min tio incitas. Sed la metroo malrapidiĝas en malakutiĝa siblo. Ni alvenas al la Centra. Jam la vagono senmoviĝas retroskue, la klappordoj dispuŝiĝas. Miaj gamboj saltstariĝas mem nereteneble laŭ la centra aleo, mia brako hazarde kroĉas la rimenon de la teko. Neniu povas reteni min. Jam neripareble mi estas tirŝtelisto. Mi obusas al la kajo, robotas al la elirŝtupatoro, sorkuras ŝtupope, min turnas prudente… Peĉ min li sekvas, nur sekvas, ne helpblekas nek min akuze perfingras, nur postkuras distance, lertgambe, diskrete, ŝvitŝpare. Nu pezas la komputoro. Mi naive kredis ke ili ĉiujare pli miniaturiĝas! Ĝermas jam la sava ideo. Mi kunfandiĝu en la homamason de la granda halo de la stacidomo. Tie ni perdiĝos, amiko. Ne ploru, tiu komputoro valoras por vi neniom. Via ĉefo alian reaĉetos per la restaĵo de la ĉi-jara budĝeto. Eĉ eble pagos asekuro. Kial do vi klopodas min ĝeni en mia fuĝo? Ĉiukaze restas apenaŭ dek metroj ĝis la brua svarmo da pasantoj. Tie ni definitive adiaŭos unu la alian. Ŝajne ni eĉ distanciĝas iomete. Ne tro frue vi laciĝas! Nu stranga sento, miaj gamboj ne plu tuŝas la plankon, mi jen vakuen forvaporiĝas de vi, laŭ giganta fulmo, kvazaŭ en lasta vido de ĉi konscia vivo.

La taskon mi ne volis rifuzi, ne rajtis rifuzi, estis granda honoro akcepti. Post horduono ĉio estos finita. Ĉu trafe ĉu maltrafe mi neniam scios. Mia konscio perceptas blovon, vrumon, movon, ritmon sur la trako. Antaŭ mi prezentiĝas la metroo. Grupeto atendas senmoviĝon por eliri. Mi atendas ilian eliron por eniri. Naŭza odoro de tabakofumo alsturmas min. Kie mi sidu? Mi ne deziras resti stare. La teko estas tro peza, eĉ pli ol ĝi efektive ŝajnas. Jen sidloko taŭga, ne tro malpura. Memvole sidi sur malpura seĝo kun mia tia kostumo estus suspektinde. Nu amiko, bonvolu faldi viajn moŝtajn gambojn. Ho laŭ via paŭta mieno tio ne plaĉas al vi! Ne gravas. Viakonsente aŭ ne tie mi sidos. Cetere plej strategie centre de la vagono, radi-efike. Restas kelkaj stacioj ĝis… Kial li rigardas min tiel? Eble ion li fiplanas. La ŝirita pantalono, la trivitaj ŝuaĉoj, tiel laca pulovero, plus detaloj fuŝkomba nikotinunga orelringa, ne lasas min perpleksa plu pri la kvartalo-kategorio kie loĝas li. Certe eterna studento kiu studaĉos ĝis emerito. Mi demandas min ĉu ne al io alia magnetas lia rigardo, al mia teko ekzemple. Li salivumas pri la enhavo, pli ĝuste pro la ideo kiun li havas pri la enhavo. Verŝajne tia akneulo pasigas sian junaĝon antaŭ ekrano, febre foinumas tra la reto, sin melkas per pornaĵoj. Nekredeble algluita estas lia rigardo al la teko kvazaŭ li vidus trae. Perfekte taŭga kandidato. Subite ŝprucas al mia menso tiu rimarko. Perfekte taŭga kandidato. Kelkfoje mi mirigas min mem, sed tiagradaj memrego kaj sagaceco, ĝuste nun!.. Efektive jen plej trafa ideo. Mi allogu lin iom liberigante la rimenon neglektece. Mi vetas ke ĉe la venonta stacio, ĝuste la Centra, li ne plu kapablos sin deteni. Jam la metroo malrapidiĝas. Ja sukcesos mia plano. Laŭ la streĉo de lia vizaĝo kaj la tremeto de liaj manoj, li ne rezistos longtempe. Dispuŝiĝas la klappordoj invite. Subite li eksaltas elirejen, kroĉas la tekon tiel ke li preskaŭ forŝiris la tolon de mia jako. Kia sovaĝulo! Jam li eskapas sur la kajo. Mi afektas afliktiĝon, koleron, venĝemon, eliras miavice el la vagono. Mi ne kuru tro rapide. Mi devos iom proksimiĝi al li nur supre de la ŝtuparo kiu kondukas al la granda halo. Videble li ne estas tre sportema, sed tion mi jam rimarkis. Nu amiko, ŝvitu almenaŭan fojon en via vivo! Eble la ŝtelitaĵo estas iomete pli peza ol antaŭvideble. Jen la lasta koridoro al la granda ĉambro. Ĝi progresive larĝiĝas. Mi devas agi plej lerte, lin postkuri, lin gvidi al la plej densa homamaso, ne tro zigzagi, urĝe diskretiĝi rilate al la aliaj paŝantoj. Li denove sin turnas, korektas sian trajektorion. Fu! Li glitis en la ĝirado, feliĉe ne falis. Estas nekredeble ke detalo kiel eluziteco de liaj ŝuaĉoj povas ŝanĝi la perspektivon de mia propra estonteco. Nun baldaŭas la fina punkto. Li enŝoviĝas en la svarmon, kubuthelpe. Li nun sentas sekurecon. Li estas certa ke mi ne plu kapablas lin retrovi. Vi pravas amiko sed ne gravas. Mi jam ne plu kuras. Mi ne havos la okazon sincere vin danki. Mia mano palpas la tele-komandilon en la poŝo de mia jako, ĝin malriglas rapide per la polekso, premas la butonon, senprokraste malaperas en la fluo de la elirantoj.

Giganta lumo inundas la halon en surdiga eksplodo. La korpon de la kamikazo neniu kapablos identigi. Lin gloros la terorista organizo. 


Promenoj tra krepuskoj

Camacho, Jorge. Celakantoj: Poemoj / Postparolo de Mauro Nervi. — Rotterdam: Bero, 2004. — 116 paĝoj.

Ne estas nepra fakto, ke ĉiu poezio portas komunikon. Principe, la poeto rajtas krei esotere, en simpla impeto de energia konsumo, kaj foje li tion faras. Sed jam en la plej perfekta izoleco, en la plej hermeta krea aŭtismo oni ne evitas komunikan elementon — en la formo de poezia teksto. Eĉ en disfala versado laŭmode ĥaosa oni renkontas antaŭ ĉio ruiniĝintan materialon de komuniko. Kaj eĉ plene intima voĉo poeta al neniu adresita restas en si mem adreso. Tia estas la naturo de la parolo, sen kiu ne eblas poezio.

Oni diru eĉ pli. Pli ol en pentra aŭ muzika arto la esprimaj medioj de la poezio situas en la dimensio de la senco. La ritma kaj sona diapazono de verso ne sufiĉas por konkeri firman intereson kaj profunde penetri la konscion de adresato. Tio klarigas la fenomenon de falo ĝis la honta minimumo de la influo de la moderna poezio al nunepoka kultur-konsumanto. La metio de poeto supozas certe scipovon de sonkombinado, sed lia vera materialo ĉerpiĝas (pardonu altan stilon!) en la areo de spirito.

Tiu longa antaŭparolo necesis al mi por pli ĝuste transdoni certan nuancon, kiu, laŭ mia opinio, havas decidan signifon en la poezia sorto de Jorge Camacho. Oni diru, ke en la aspekto de metia scipovo Jorge Camacho sufiĉe pruvas sian kapablon kaj maturon. Lia poemaro Celakantoj (kun detala analiza postkomento de Mauro Nervi) ĝin elokvente atestas. Mi rapidas konsenti kun multaj formoj kaj enhavaj taksoj de Nervi, sed volus akcenti iun sencan momenton en la versaro de lia recenzato, diri ion pri ties filozofio. Tial ke oni rajtas difini: Jorge Camacho maturas ĝis nomiĝi filozofo. Kaj dankon al Dio! Ĉar tedis ĝisgorĝe idiotaj suĉinfanaj vortumadoj. Memkomprene, li estas ne akademia filozofo en germana, ĉu angla stilo, sed ankaŭ ne en la usona (ĉar li ne estas praktikbanalulo), probable, pli ĝuste — en la franca: rezonlibera kaj sensistema! Des pli, ke en sia profundo lia mondkoncepto eĥas la filozofion de ekzisto. Nek dio(j), nek celo(j), nek absoluto(j) organizas lian universon, kie la tera vivo estas miksaĵo inter du infinitoj de la tempo kaj en unu infinito de la spaco. En tia universo nenio alio restas al la orfa homo, ol mem organizi sian spacon:

— Nekredeble! Ĉu vi sentas
kreon mem en viaj manoj?
Kaj tuj ekaperas la demando: Se “ne dioj, sed nur Morto ĉie nestas”, kiuj do estu la kriterioj de la mem-kreo? Al tiu neŝerca demando drivas logike simpla respondo: se ne estas absolutoj, ĉio estas relativa, do vanas serĉoj de kriterioj. Kaj la racio ŝajnas ĝin akcepti. Sed ne al ĉiu instinkte tio konvenas. Almenaŭ ne al Camacho. Tial, ke li ne estas indiferenta observanto de la vivo. Li ja taksas, li emocias, li indignas, ironias, polemikas, kritikas, stigmatigas. Ĉu, malgraŭ ĉio, li ne havas sekretajn kriteriojn? Ja ili necesas por taksi.

Do intuicio donas kontrabande kriteriojn al nia poeto, sed lia fiera racio, rifuzinte Dion ne vidas alian bazon por iu absoluto (Ja ne Diablon do oni salutu, sin deturninte de Dio)…

Mi nomus tion koka blindo de la filozofio de ekzisto. En sia duonnokto Camacho elektas la heroan sorton de poeta Sizifo:

— Medio sen poeto ne ekzistas.
Senhoma kosmo estas fantazio
bastarda, kaj koŝmaro infinita.
Ĝenio, ĝino, demiurgo ride,
esplore kaj inspire li modulas
la mondon ĉirkaŭ sin imperatore.
Tro svaga vojindikilo! Tro ĝenerala, tro povra alvoko! Jen Camacho distingas la konturojn (Al nekonata malamiko). Jen li dronas en siaj krepuskoj (Monologo kun Mediteraneo). Jen li bele lirikas, jen obscenas abomene (Kial ne, se mankas absolutoj?)

Unu franca aŭtoro, filozofo de ekzisto, iam jam skribis pri Sizifo kaj sin preparis ripetadi lian vojon. Subite, tamen, li forlasis sian malbenitan ŝtonon kaj iris antaŭen, al la neatingebla horizonto. Ĉu sukcesos tion fari Jorge Camacho? Mi forte deziras ke li sukcesu.

Sed ankaŭ nun li meritas, ke ni aŭskultu lian poetan voĉon: ne kutiman — suĉinfanan, nekutiman — viran.

Alen Kris


El Litovio — por infanoj

Maironis. Jūratė kaj Kastytis. Tradukis el la lit. Petras Čeliauskas; Il. Vladimiras Beresniovas. — Kaunas: Ryto varpas, 2005. — 16 pĝ.

Mozūriūnas, Vladas. Legendo pri Vilna kastelo. Tradukis el la lit. Petras Čeliauskas; Il. Algė Varnaitė. — Kaunas: Ryto varpas, 2005. — 16 pĝ.

Laucius, Jeronimas. Se mi ne estus. Trad. el la lit. Laimius Stražnickas; il. Rima Stasiūnaitė. — Vilnius: Trys žvaigždutės, 2005. — 16 pĝ.

La 90a Universala Kongreso en Litovio estas bona kaŭzo por produkti multajn librojn pri kaj en Esperanto, kaj litovaj esperantistoj plene uzis la ŝancon. Mi ne scias, ĉu en iu alia lando okazis simila eksplodo de eldonagado. Jam aperis kelkaj dekoj da titoloj de diversaj ĝenroj, nun ni rigardu la porinfanajn.

Tiuj tri libroj ne estas la unuaj Esperant-lingvaj porinfanaj eldonaĵoj el Litovio: indas rememori almenaŭ pri Koko kantisto kokerikisto, aperinta antaŭ jardeko. Nova alfluo de porinfanaj Esperanto-libroj komenciĝis en 2003 (vidu la recenzon de Nikolaj Penĉukov en La Ondo. 2004: 7), kaj daŭras plu.

Laŭaspekte la novaj libroj estas tipe porinfanaj: maldikaj (po 16 paĝoj), grandformataj (A4), presitaj grandlitere, kun multkoloraj kovriloj kaj internaj ilustraĵoj sur ĉiu paĝo. Tamen laŭenhave ili evidente estas destinitaj por infanoj iom pli aĝaj, evidente ne malpli ol 10-jaraj.

Ĉi-foje elstara litova poemtradukisto Petras Čeliauskas peris al ni du antikvajn legendojn: pri amo de mardiino kaj tera junulo, kaŭzinta koleron de la ĉefa dio kaj aperon de sukceno, kaj — pri ekkonstruo de la kastelo de Gediminas, kies turo ĝis nun estas la simbolo de Vilnius. Iom similajn legendojn havas ankaŭ aliaj popoloj — tiu pri Vilna kastelo kompare estas malpli severa: kutime por ke la fortikaĵo firme staru dum jarcentoj, oni nepre oferas belan junul(in)on, sed ĉi-foje lastmomente okazas mirakla saviĝo.

Ambaŭ legendoj estas tradukitaj per majstraj versoj en senriproĉa fundamenta Esperanto, kvankam kelkloke kun nekutimaj esprimoj kiel: (lando) “kante laŭdi ne finita”. Sur ĉiu paĝo estas belaj nigrablankaj ilustraĵoj (laŭplaĉe oni povas mem kolorigi ilin).

La tria libreto, Se mi ne estus, estas alispeca: moderna proza fabelo pri bono kaj malbono. Ĉu timo, doloro, tristo, laco necesas por homo? Ĉu eblas forigi de sur Tero koleron, malamon kaj envion?.. La leganto vidu tion mem. La lingvaĵo de la traduko estas sufiĉe bona, kvankam ne sen eraretoj (“flugiloj” anstataŭ “plumoj”, pĝ. 2) kaj iom strangaj esprimoj kiel “dorspinglita rigardo” (pĝ. 12). Multkoloraj ilustraĵoj sur ĉiu paĝo.

La paper- kaj pres-kvalito de ĉiuj tri libroj estas brile senriproĉa, preseraroj absolute forestas. Eldonkvanto nekutime granda por Esperanto-libroj: po 1000 ekzempleroj.

Do la librojn indas rekomendi al infanoj lernantaj Esperanton kaj al denaskaj Esperanto-parolantoj: la vers-legendojn — por konatiĝo kun litova kulturo, la fabelon — por individua pripenso. Estos bone, se organizantoj de la Infana Kongreseto ĉi-jare havigos tiujn librojn al ĉiu partoprenanto.

Valentin Melnikov


La sepa Internacia Fotokonkurso

Malgraŭ la tutmondiĝo, la Sudo kaj la Nordo ja estas malsamaj, almenaŭ klimate.

Se Spiona naturistino de brazilano Joaquim João Mariano diras ĉion sen klarigo, islandano Hallgrímur Sæmundsson aldonis citaĵon: “La printempo estis iom malvarma. Tiam Flóki suriris iun monton kaj vidis norde de la montoj fjordon plenan de marglacio. Tial ili nomis la landon Islando…” (El Landáma, La Kroniko pri setlado).

Por vidi pli grandajn bildojn, musklaku ilin.
 
Foto de Mariano
Foto de Saemundsson


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2005. № 4 (126)\

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Maria Sokolova, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2005:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 290 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2005.
Subtitolo