Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2006. № 1 (135)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Foto de Virginia Valuckiene

Povilas Jegorovas en la fermo de la 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno. (Fotis Virginia Valuckienė)

ENHAVO

KOMENTARIO

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

BELETRO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Vortoj de komitatano Z

Vojmezaj esperoj

La regoperiodo de la nunaj gvidorganoj de UEA jam transpasis la vojmezon. Anemia estis la pasado ĝis nun, kaj multa skeptiko eĉ ne necesis por tion prognozi jam ĉe la komenco. La nun vivantaj movadanoj neniam spertis pli senkoloran estraron ol la dua teamo de Renato Corsetti, kiu mem estas la sola, pri kies ĉeesto en la teamo la publiko konscias, ĉar signalojn pri aliaj ĝi ne povas detekti.

Estas malfacile kompreni, ke la laborkapablo kaj produktiveco de la gvidorganoj de nia monda tegmento estas tiel minimumaj. Antaŭe la komitatanoj povis renkontiĝi nur unufoje jare dum la UK. Krome la estraranoj havis unu kunsidon inter la kongresoj. Diskutado inter la kunsidoj estis malfacila, ĉar ĝis antaŭ kelkaj jaroj ĝi okazis kiel en la tempo de Zamenhof, per letera korespondo, kaj telefoni kostis multe. Kiam aperis la retpoŝto, ne mankis ĝojkrioj, ke ĝi revoluciigus la laboron de la UEA-organoj, kiuj povus tutjare trakti aferojn preskaŭ kiel en ordinara kunveno. Sekvis elreviĝo. Nenio ŝajnas indiki, ke serioza diskuto okazas interkongrese. Eĉ dumkongresaj diskutoj degeneris de tiuj, kiujn mi memoras el la 1960–1970-aj jaroj, kaj la tempo verŝajne ne rozkolorigis mian memoron.

Eble temas pri tio, kio okazas ĉie en la moderna mondo. Malaperis grandaj personecoj, kiuj donis koloron al la socia vivo ekde kluboj ĝis landa registaro. Ilia karismo altiris kaj mobilizis homojn. Ili elvokis naturan respekton al la organizo, kiun ili reprezentis, kaj la membroj, voĉdonantoj, ktp., sentis preskaŭ familiecan proksimecon al la organizo. Modernaj gvidantoj estas sekaj fakuloj, kun kiuj ordinara homo ne sentas ligon. Ili povas esti alte edukitaj kaj tamen nekleraj, dum veraj gvidantoj bezonas ĝuste kleron por esti kapablaj vidi trans la hodiaŭon. Se ili ĝin havas, ordinaruloj tion sentas, respektas ilin kaj sekvas ilin.

El la anemio de la gvidantaro de UEA rezultas, ke la asocio evoluas senstire. Neniu povas percepti, ke ruĝa fadeno iras tra la tuto. La oficiala revuo ilustras tiun situacion. Ĝia enhavo impresas kiel senkohera kunŝutaĵo de hazarde ricevitaj tekstoj, sed tio nur respegulas la realon. Ankaŭ la redaktoro ne trovas kapteblan fadenon en la asocia praktiko.

Post jaro kaj duono UEA elektos prezidanton kaj estraron, kiuj gvidos la asocion ankaŭ en 2008, kiam oni festos ĝian 100-jariĝon. En 1986 oni ĝojis povi reelekti en Humphrey Tonkin karisman gvidanton por la Jubilea Jaro de la lingvo. Ĉe la elektoj en 2007 oni prenu kiel kriterion por la nova prezidonto, ke li (ŝi?) estu vaste konata, prestiĝa, klera. La 100-jariĝo de UEA estos okazo doni revivigan impulson al la movado, sed por eluzi la okazon necesos konvena prezidanto. Se Mark Fettes disponeblos nur ekde 2010, la elekta komisiono tenu varmaj siajn kontaktojn kun Tonkin kaj John Wells. Por ke en 2008 oni povu iri al UK kun la espero reentuziasmiĝi en la inaŭguro, la elekteblo ne estas pli riĉa, sed — recikligi estas verde.

Komitatano Z


Povilas JegorovasPovilas Jegorovas: la Esperantisto de la Jaro 2005

La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. En 2001 laŭreatiĝis Osmo Buller, kaj en 2002 Michel Duc Goninaz. En 2003 elektita estis Dafydd ap Fergus. La esperantisto de la jaro 2004 estis elektita profesoro Helmar Frank.

Ĉi-jare la kandidatigantoj proponis 18 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn.

La rezulto de la voĉdonado

Povilas Jegorovas 10 voĉoj
Tereza Kapista 6 voĉoj
Ilona Koutny 4 voĉoj
Renato Corsetti 3 voĉoj
Franko Luin 3 voĉoj
Erik Felker 1 voĉo
Kalle Kniivilä 1 voĉo
Clay Magalhaes 1 voĉo
Etsuo Miyoshi 1 voĉo
Flavio Rebello 1 voĉo

Kaŭna advokato Povilas Jegorovas, prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2005.

La internacia komisiono elektis s-ron Povilas Jegorovas la Esperantisto de la Jaro 2005

La solena proklamo okazis la 17an de decembro en Kaŭno, en la tradicia Zamenhofa Tago, kun ĉeesto de pluraj esperanstistoj kaj ĵurnalistoj (kvin televidoj sendis siaj raportistojn), kiuj ĝoje kuntostis je la sano de la Esperantisto de la Jaro 2005.

Kazys Starkevičius, membro de la litovia parlamento, atentigis pri la graveco de la agado de la Litova Esperanto-Asocio. Halina Gorecka, kiu donis al Jegorovas la diplomon, emfazis, ke unuafoje la honoran titolon ricevis orient-eŭropano kaj ke neniam pli frue estis distingita prezidanto de la landa asocio kaj kongres-organizanto. Respondante al la gratuloj, la laŭreato klarigis, ke li akceptas la honoran titolon kiel rekonon de la tuta landa movado en Litovio.

Elektokomisiono

Proponantoj

Marija Belošević (Kroatio): ekssekretario de ILEI
Višnja Branković (Italio): direktoro de “Orbis Pictus”
Renato Corsetti (Italio): prezidanto de UEA
Aida Čižikaitė (Litovio): sekretario de LitEA
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto, eksredaktoro de “Esperanto”, komitatano B de UEA
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Dafydd ap Fergus (Belgio): ĵurnalisto, eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): redaktoro de “La Ondo de Esperanto”
Bruno Masala (Francio): komitatano de OSIEK
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Mine Yositaka (Japanio): redakciano de “La Movado”
Barbara Pietrzak (Pollando): direktoro de la Esperanta redakcio de la Pola Radio
Yamasaki Seikô (Japanio): membro de la Akademio de Esperanto
Ziko Marcus Sikosek (Germanio): historiisto, aŭtoro de “Esperanto sen mitoj”

Elektantoj

Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH
Michel Duc Goninaz (Francio): lingvisto, redaktoro de NPIV
Agneta Emanuelsson (Svedio): redaktoro de “Femina”
Gbeglo Koffi (Togolando): direktoro de la Afrika Oficejo de UEA
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj che UAM
Lee Chong-Yeong (Koreio): eksprezidanto de UEA
Stano Marček (Slovakio): redaktoro de “Esperanto”
Geraldo Mattos (Brazilo): prezidanto de la Akademio de Esperanto
Stefan Maul (Germanio): ĉefredaktoro de “Monato”
Atilio Orellana Rojas (Nederlando/Argentino): direktoro de IEI, sekretario de ILEI
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Margareta Ritamäki (Finnlando): prezidanto de EAF
Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro pri Ekonomio de “Monato”
Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro

Sekretario

Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de “La Ondo de Esperanto”

Legu pli pri la projekto la Esperantisto de la Jaro


Foto de Olga ShipovalenkoIntervjuo kun Povilas Jegorovas, la Esperantisto de la Jaro 2005

Demando: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Respondo: Kompreneble, estas agrable ekscii tion. Ĉiam estas agrable, kiam oni rimarkas rezultojn de konsekvenca laboro kaj pozitive taksas tion. Tiu ĉi honorigo, verŝajne, estas la plej alta en Esperantujo, do mi povas esti fiera pri tio. Sendube, unu homo, eĉ la plej elstara, ne povas fari multon, kaj tiu ĉi honorigo, laŭ mi, estas rezulto de la multjara agado de multaj litoviaj esperantistoj. Ja multaj laŭ siaj eblecoj kaj kapabloj kontribuis al tio, ke la agado de Litova Esperanto-Asocio estu tiel alte taksita.

Demando: La internacia elektantaro emfazis tri kialojn de via laŭreateco. Estas interese, ke ĝis nun neniu iĝis “jarheroo” pro organizado de Universala Kongreso. Kial, laŭ vi, la Vilna UK estis tiel sukcesa?

Respondo: Unue, pro tio, ke ni sukcesis enplekti en la preparadon de UK kaj tutlandajn kaj urbajn instancojn kaj sukcesis pruvi al ili, ke UK estas afero ne nur de esperantistoj, sed de la tuta lando, ke ĝi estas afero de la nacia signifo por Litovio. Rezulte de tio ni ricevis konsiderindan financadon de ŝtataj kaj urbaj instancoj — verŝajne, la plej grandan en la historio de UK-oj. Dum tri jaroj (2003–2005) Litova Esperanto-Asocio por kongresaj celoj ricevis subvencie entute 710 mil lidojn (pli ol 200 mil eŭrojn). Kaj ankoraŭ iom da mono devos veni.

Due, ni sukcesis mobilizi por la kongresaj laboroj praktike ĉiujn esperantistojn de la tuta lando, ne nur de Vilno.

Trie, ni komencis tre frue, antaŭ kelkaj jaroj prepariĝi al la kongreso.

Kvare, ni tre respondece traktis la taskon organizi UK-on kaj provis tiun taskon plenumi la plej bone.

Demando: La dua “merito” koncernas la eksterajn rilatojn. Kiel vi sukcesis impliki tiom da neesperantistoj en la disvastigadon de Esperanto?

Respondo: Por disvastigi Esperanton oni ne nepre devas esti esperantisto. Sufiĉas kompreni la ideon kaj subteni ĝin. Esperantistoj ofte estas fermitaj kaj malmulte kunlaboras kun aliaj organizaĵoj, ŝtataj instancoj k.s. Mia koncepto ĉiam estis, ke ni estu malfermitaj al la socio, ke ni provu komprenigi al ĉiuj la celojn de nia movado, kaj ke ni provu kunlabori kun aliaj surbaze de solida, pli-malpli profesia nivelo. Mi ĉiam strebis, ke nia asocio estu ne marĝena organizaĵo, sed ke ĝi havu statuson de serioza kaj grava organizaĵo en la lando. Mult-aspekte ni atingis tion.

Sed gravas ankaŭ tradicioj. Ekde la apero de Esperanto la movado en Litovio estis sufiĉe forta, kaj la sovetia periodo ne sukcesis forgesigi tion. Kompreneble, multo dependas de la gvidantoj de la movado. Tio, kion ni havas nun en Litovio, estas rezulto de la multjara celkonforma agado. Tiaj rezultoj ne aperas rapide — necesas agi stabile, profesinivele kaj konstante. Verŝajne, pro tio ni havas bonan aŭtoritaton en ŝtataj instancoj, en sciencaj kaj intelektaj rondoj kaj en amaskomunikiloj.

Krome, ni jam sukcesis liberiĝi de stranguloj, kiuj nemalofte malhelpas al la ĝenerala bildo de la Esperanto-movado. Gravas ankaŭ tio, ke ĉe ni estas unueca movado — mankas diversaj skismoj, diversaj vizioj — ni parolas al la socio per unu voĉo.

Demando: La eldonado de libroj pri Esperanto iusence apartenas al la dua agadkampo, ja vi sukcesis garantii eldonadon sen esperantista kapitalo. En via intervjuo (La Ondo de Esperanto. 2004. № 7) vi jam rakontis pri ĉi tiu projekto. Kiuj libroj aperis poste, kaj ĉu la eldonplano jam estas finita?

Respondo: La planoj, pri kiuj mi rakontis antaŭ jaro kaj duono, preskaŭ ne ŝanĝiĝis. Multaj el la planitaj libroj aperis, iuj atendas sian vicon. La eldonplano estis tiom grandioza, ke dum kelkaj jaroj ĝin efektivigi ne eblas, ja dum tri-kvar jaroj ni eldonis pli ol 70 librojn — multe pli ol dum la tuta historio de Esperanto-movado en Litovio. Ĝis 1940 en Litovio aperis ĉirkaŭ 30 libroj, ankoraŭ kelkaj aperis dum la sovetia periodo, sed ekde 2000 aperis pli ol 70 libroj.

La projekto ne estas finita. En diversaj stadioj de prepariteco nun estas 10 libroj — ili aperos en 2006. Ankaŭ estonte ni okupiĝos pri eldonado, sed malpli intense. Multe gravas akiri eksteran financadon, sed mi esperas, ke nun ni jam pli facile akiros monon, ĉar ni jam pruvis, ke ni kapablas ĝin uzi por seriozaj celoj.

Demando: Antaŭ tri jardekoj la stato de Esperanto en Estonio kaj Latvio estis preskaŭ la sama kiel en Litovio. Kial, viaopinie, en ĉi tiuj baltaj landoj Esperanto stagnas?

Respondo: Eble ĝi ne plene stagnas, sed estas multe pli modesta movado ol en Litovio. Tre gravis ne perdiĝi dum la transira periodo, kiu komenciĝis ĉirkaŭ la jaro 1988. Ĝuste en tiuj jaroj oni devis tre aktivi kaj tiamaniere akiri renomon en la nova socia kaj ŝtata situacio. Sed tiu ŝanco estis preterlasita en Estonio kaj Latvio. Poste ion reakiri estas tre malfacile.

Dum multaj jaroj en ĉiuj baltaj landoj la ekonomia situacio estis tre malfacila, homoj apenaŭ povis okupiĝi pri io alia, ol pri vivtenado de familioj k.s. Ne troviĝis tie almenaŭ kelkaj homoj, kiuj estus finance sufiĉe sendependaj kaj povus treni la aferon almenaŭ provizore. Verŝajne, en tiu malfacila periodo ne aperis klarvidaj kaj bonaj organizantoj.

Demando: … kaj kio pri Ruslando?

Respondo: Ruslando estas tiom granda lando, ke en ĝi oni povas trovi ĉion — kaj tre belajn agadaferojn kaj troan simpligon de la movado kaj gravajn rezultojn kaj mankon de tutlanda koordinado. La landa asocio REU ne plenumas la rolon de la tutlanda asocio. Ĝi mem estas kvazaŭ Esperanto-klubo. Kelkaj urbaj kaj regionaj organizaĵoj estas pli fortaj ol la tuta landa asocio. Ĝi ne havas seriozajn kaj gravajn defiojn. Ĝis nun asocio ne elkreskis el la nivelo de la tendaroj kaj kantoj. Oni ne atendu, ke tia asocio havos seriozan statuson en la lando.

En tia lando, kia estas Ruslando, la gvidantoj de la tutlanda asocio devus esti ne nur bonaj esperantistoj, sed ankaŭ homoj kiuj havus ian pezon en la socio ĝenerale kaj kiuj estus aŭtoritataj tutlande. Tiaj homoj en Ruslando ekzistas, sed ili estas iom flanke, ĉar, verŝajne, la “popolo” bedaŭrinde ne komprenas, ke ĝi bezonas tiajn homojn, ĝi ne altiras ilin al la movado kaj ne estas preta transiri al pli supra nivelo de la agado.

Demando: Gvidantoj de landaj asocioj povas kaj devas uzi la litovian sperton, eĉ se en aliaj kondiĉoj, sed kion vi konsilus al aktivuloj en la loka kaj regiona niveloj?

Respondo: Estas tre malfacile ion konsili kaj rekomendi al aktivuloj en aliaj landoj. En ĉiu lando estas aliaj tradicioj, alia vivmaniero, aliaj kutimoj, aliaj komprenoj. Kaj nur homoj loĝantaj en tiuj landoj povas kompreni tion kaj, adaptiĝante al lokaj kondiĉoj, efike agi. Tial konsiloj kaj rekomendoj povas esti tre ĝeneralaj, kio malmulte utilas. Mi ne kredas al diversaj uniformaj projektoj. Mi povas konsili ĉion, pri kio mi jam diris en tiu ĉi intervjuo. Sed apenaŭ tio povas helpi. Ĉiu mem devas serĉi kaj trovi sian vojon.

Demando: Vi estas advokato, tre respondeca posteno. Ĉu via grandskala esperantista aktivado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi sukcesas utiligi profesie Esperanton?

Respondo: Sendube, mia tre aktiva esperantista agado negative influas al mia profesia laboro. Tro multe da profesia tempo mi dediĉas al la movado. Sed tio estas mia elekto. Profesie Esperanton mi ne utiligas. Male, mia profesio, miaj scioj, miaj spertoj, miaj kontaktoj tre helpas al mi solvi diversajn movadajn problemojn.

Demando: Neevitebla demando — viaj planoj?

Respondo: Ankoraŭ mi ne konkrete formulis tiujn por mi mem. Sed, certe, mi dezirus simile daŭrigi en la informado kaj eldonado. Estus tre bone sur la ŝtata nivelo akiri pli klaran lokon por Esperanto-instruado. Nun ĝi estas iagrade oficialigita, sed tio ne sufiĉas. Ĉio devas esti renovigita kaj ĝisdatigita. Kaj tio devas funkcii praktike. Estas granda kaj vasta agadtereno lige kun la aliĝo de Litovio al la Eŭropa Unio. Tio nur komenciĝas, kaj la laboro abundas.

Demando: Fine, la lasta tradicia demando: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, se vi estus ekzilota al neloĝata insulo?

Respondo: La danĝeran lingvon de Ulrich Lins, la libron pri Zamenhof de Marjorie Boulton kaj Aventurojn de la brava soldato Ŝvejk de Jaroslav Hašek. 


UK-90: Foto de Virginia ValuckienėValentin Melnikov

Rimportreto

Jegorovas en Litovio,
Organizanto de l' Kongres'!
Li ĉion faris laŭ neces' —
Ni vidis tion en julio.

Bonŝancis en diplomatio,
Movadon gvidis al progres'
Jegorovas en Litovio,
Organizanto de l' Kongres'!

Gazetoj, libroj kaj radio,
De la publiko interes'…
En Vilno estis ja sukces',
Kaj plene zorgis ja pri ĉio

Jegorovas en Litovio!


Okaze de la Oficeja jubileo

La Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, 26 nov, omaĝis la 50an datrevenon de la translokiĝo de la sidejo de UEA al Roterdamo. Ekde novembro 1955 la CO troviĝas en la nederlanda metropolo, kies animon “ornamas filozofia saĝo, aŭdaca praktikemo kaj senfina kuraĝo”, kiel Ivo Lapenna skribis en la revuo Esperanto anoncante la ekfunkcion de la asocia centro en la nova loko.

Kun la unua, Ĝeneva epoko de la sidejo la publiko konatiĝis per la prelego de historiisto Ziko Sikosek pri la tiama direktoro Hans Jakob. Poste Johano Rapley, la lasta gvidanto de la oficejo en la apud-Londona vilaĝo Heronsgate, prilumis tiun mezan periodon de la Centra Oficejo. En formo de intervjuo, kiun gvidis Sikosek, prezentis siajn rememorojn Glauco Pompilio, kiu komencis sian oficistan servon en la unua, luita domo de UEA en Roterdamo, kaj Victor Sadler, kiu laboris en la nuna domo du jardekojn kiel redaktoro, oficeja direktoro kaj ĝenerala direktoro.

En la antaŭa tago ekstreme aĉa vetero atakis Nederlandon kaj paneigis la trafikon sur fervojoj kaj aŭtoŝoseoj. En la sabato de la Malferma Tago kelkaj fervojlinioj estis ankoraŭ rompitaj kaj partoj de la lando plu restis sen elektro. Malgraŭ la malfavoraj kondiĉoj la laborantoj de la CO havis cent vizitantojn el 12 landoj. La ĉefgasto estis la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kiu vigle diskutis kun aŭskultantoj pri la taskoj kaj defioj, kiujn aktuale frontas UEA. Novaĵo en la programo estis la ludo-tago de Nederlanda Esperanto-Junularo, kiu ebligis pasigi tempon per diversaj tabloludoj.

Sukcesa la tago estis por la Libroservo de UEA, kiu vendis librojn kaj aliajn varojn por 2522 eŭroj.

Dum la tuta Malferma Tago laboris kun siaj kameraoj Petro Balaž kaj Francisco Veuthey, kiuj registris scenojn de la tago por dokumenta filmo. La filmo prezentos ankaŭ la vivon de la CO. Oni antaŭvidas lanĉi ĝin en aprilo.

GK UEA


Iom da progreso

Inter ĉ. 200 partoprenintoj de Assises européennes du Plurilinguisme (24–25 nov 2005, Parizo) estis pluraj esperantistoj. Claude Nourmont aliĝis nome de UEA, iuj nome de la partio E-D-E, (Eŭropo-Demokratio-Esperanto), aliaj individue.

Pluraj esperantistoj proponis antaŭe prelegon, kie ili klare menciis Esperanton, sed ĉiuj estis rifuzitaj. Tamen tiuj du tagoj alportis kelkajn surprizojn…

En la enkonduka prezento estis la kutimaj forviŝoj de artefaritaj lingvoj: sensukcesaj, senkulturaj, ktp.

La surprizo venis de Charles Durand. La invitintoj certe atendis, ke la direktoro de Franca Instituto pri informatiko en Hanojo glorigos frankofonion. Sed Charles Durand anoncis ke li parolos en sia propra nomo, ne en la nomo de sia Instituto. Kaj kio estis la konkluda parto de lia prelego? Ke fronte al tiuj lingvaj problemoj ktp, ekzistas lingvo facila, kun simpla gramatiko, kiu funkcias jam de jardekoj… Li parolis dum pluraj minutoj pri tiu lingvo, sen nomi ĝin. Li sciis ke ĝi estas tabua vorto (kiel cetere diras Helmar Frank, kiam li preferas uzi IL). La posta preleganto kompreneble tuj prononcis la tabuan vorton, kun kelkaj malestimaj komentoj; sed…

La programo enhavis tri atelierojn. Mi ĉeestis la atelieron pri “lingvoj en la internaciaj rilatoj”, kie estis prelegontaj Séan Ó Riain, R.Phillipson, K.Gawlitta — subtenantoj de Esperanto.

Post prelego de S. Ó Riain, la kunvenestrino komentis: “ni ne volis Esperanton, kiam ni preparis la kunvenojn, sed en tia formo, ĝi estas tute akceptebla kaj interesa”. Iuj esperantistoj intervenis en eble tro pasia maniero, sed fine ili pravis. La reagoj ne estis malpli pasiaj flanke de neesperantistoj. Verŝajne estis la plej vigla debato de la tuta Kunsidaro. Iuj komentis: “Ni havas nenion kontraŭ Esperanto, sed kiu rilato kun plurlingvismo?” Postaj prelegantoj ankaŭ aludis pri Esperanto.

En la fina sesio en la pleno, la raportantino menciis la viglan pasian debaton pri Esperanto… Ankaŭ la plendojn, ke interne de iuj eŭropaj institucioj oni ne respektas la egalecon de lingvoj: dunganoncoj estas por “english native speakers”. Sed plej grave, estis akceptita la propono de Ó Riain fari eksperimentojn pri la propedeŭtika valoro de Esperanto.

Delegito de CFTC Jean-Loup Cuisiniez parolis vigle pri la subfosa konkerado de la angla lingvo en Francio. Li parolis ankaŭ pri tiu proceso de la dungitoj de entrepreno GEMS kontraŭ la entrepreno kies instrukcioj estas en la angla. Ili gajnis, sed la entrepreno apelaciis, kaj estos denove proceso. Kaj, jen la ĉerizo sur la kuko: li menciis, ke la sindikatoj subtenis la dungitojn, kaj ke ili estis helpitaj de la Esperanto-Movado en la manifestacioj.

Claude Nourmont


La Civito aliĝis al MSF 2006

La Esperanta Civito aliĝis al la Monda Socia Forumo, kiu disvolviĝos en Karakaso (Venezuelo). La aliĝo okazis konforme al la decido de la Senato (26 feb 2002), daŭre valida. Manke de informoj pri alies oficiala partopreno (nur eventualaj individuaj partoprenoj en Eburio), ŝajnas ke la Civito estos la sola reprezentanto de Esperantio en tiu Monda Socia Forumo.

HeKo


Kopenhaga Librofoiro

26 mil vizitantojn allogis la tradicia Kopenhaga Librofoiro 18–20 nov en la ĉefurbo de Danlando.

Dana Esperanto-Asocio ekspoziciis en la foiro librojn, revuojn, flugfoliojn kaj proponis lingvan kurson. Okazis intervjuoj en lokaj radioj kaj televida programo. Kadre de la foiro prof. Robert Phillipson prelegis pri sia libro Ĉu nur-angla Eŭropo? kaj subskribis ĝin ĉe la stando de DEA post la programo. DEAanoj alparolis kelkajn centojn da interesitaj vizitantoj, kaj pluraj tuj aliĝis al kurso, kiu okazos fine de januaro, gvidota de Radojica Petrović.

Ileana Schrøder


En la urbo de Ludoviko

Zamenhofa Tago en la naskighurbo de Ludoviko
Jam la 6an fojon okazis Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko (9–11 dec). Ĉiujare ni provas enkonduki ion novan. Do, ĉi-sube temas pri novaĵoj, ne pri la kutimaj programeroj kaj la tradicia ceremonio ĉe la monumento Zamenhofa.

Laŭ la partoprenantoj ege interesa estis la vendreda renkontiĝo en la malnova Urbodomo. Post la prelego pri tragika sorto de bjalistoka esperantistaro dum la Dua Mondmilito ni estis invititaj konatiĝi kun Kartvelio. Davido, kartvelo loĝanta jam 15 jarojn en Pollando, montris lumbildojn, rakontis pri sia lando kaj fine, en belegaj muzeaj salonoj ni estis invititaj gustumi kvin specojn de kartvelia vino.

Sabate juna katolika pastro Radek Kimsza, respondeca pri ekumenismo en la ĉefdiocezo, prezentis sian vidpunkton pri “Ekumeno-toleremo-Esperanto”. Post lia prelego multaj el ni denove pripensis sian rilaton al aliaj personoj. Ni, esperantistoj, ofte substrekas nian toleremon al aliaj homoj, kiuj pensas malsame ol ni. Laŭ la pastro, en interhomaj rilatoj devas esti nur amo al alia persono. La sento “toleremo” povus ekzisti nur en niaj rilatoj kun bestoj aŭ objektoj. Nia preleganto tre elegante kaj takte respondis je diversaj “tiklaj” demandoj.

Dimanĉe, dum la ekskursa tago, ni vizitis la ortodoksan sanktejon Grabarka kaj pitoreskan malnovan urbeton Drohiczyn, kie en 1999 polaj esperantistoj enmanigis la Medalon de Toleremo al la papo Johano Paŭlo la 2a. Nun mi pensas, ke la Medalo devis esti “de Amo”, ne “de Toleremo”.

Ela Karczewska


Gaje en Kaŭno

La Zamenhofa Tago estas la plej gaja festo en Esperantujo, sed ĉi-jare en Kaŭno oni havis specialajn kaŭzojn por gaji, ja dum la kongreso de la landa asocio kaj la Zamenhofaj Tagoj, kiuj sinsekvis 17–18 dec, oni ofte revenis mense al la tagoj de la Jubilea 90a UK. Okazigi ĝin estis granda defio, kaj niaj litoviaj samideanoj sukcesis, kaj, laŭ la salutmesaĝo de Osmo Buller ĝi “fariĝis impona omaĝo al la 100-jariĝo de la tradicio de Universalaj Kongresoj kaj granda festo de internacia amikeco”.

La dua kaŭzo estis la solena proklamo de la Esperantisto de la Jaro 2005. Pli ol ducent litoviaj kaj alilandaj esperantistoj, “altaj gastoj” kaj nekredeble multaj ĵurnalistoj gaje kuntostis je la sano de la Esperantisto de la Jaro 2005 — Povilas Jegorovas.

Kazys Starkevičius, membro de la litovia parlamento, atentigis pri la graveco de la agado de la Litova Esperanto-Asocio, kiun Jegorovas prezidas. Halina Gorecka, donante la diplomon, emfazis, ke unuafoje la honoran titolon ricevas orient-eŭropano kaj ke neniam antaŭe estis tiel distingita prezidanto de la landa asocio kaj kongresorganizanto. La laŭreato klarigis, ke li akceptas la titolon kiel internacian rekonon de la tuta movado esperantista en Litovio.

La cetero de la programo estis tradicia: festprelegis la redaktoro de La Ondo, Lidija Gomolickaitė-Grunzinskaitė flutis, Asorti kaj pola junulara grupo distris la kunvenintojn, kaj la junularo havis sian gajan Zamenhofan nokton. Niaj litoviaj kolegoj ja meritis gajan feston fine de tia jaro!

AlKo


En la vintra Krakovo

La 23aj Esperantaj Tagoj de Krakovo 10–12 dec arigis 50 amikojn kaj simpatiantojn de la Krakova Societo Esperanto, kiu tradicie organizas semajnfinan renkontiĝon je la Zamenhofa Tago.

Rapide sinsekvaj programeroj kreis etoson viglan, plenan de fervoro, kvankam samideanoj, kiuj preferis pasigi tempon en kafejeto diskutante aktualajn problemojn de Esperantujo, plendis pro tro mallongaj paŭzoj.

Tre plaĉis al la publiko la inaŭgura prelego de Marian Kostecki “Tra la muziko al Esperanto”, post kiu la Esperanta koruso Kamea sub la gvido de Zbigniew Warmuz donis longe aplaŭditan koncerton.

Stanisław Śmigielski revenis al polemiko pri la pola Esperanto-movado en la 1980aj jaroj. Kazimierz Leja, la ĉefredaktoro de Pola Esperantisto, konatigis la aŭskultantaron kun eldona kaj idea problemaro de la revuo. Waldemar Lipowicz legis siajn lirikajn tekstojn akompanate de gitar- kaj pianludo de la 14-jara Joachim Kołpanowicz. Teresa Nemere kun helpo de lumbildoj rakontis pri polaj popolaj eltondaĵoj.

La griza, vintra vespero varmiĝis dank' al la prelego de Augusto Casquero pri lingvoj de Hispanio. Du belegaj kristnaskaj kantoj en la valencia lingvo konfirmis lian tezon pli la multlingveco de Hispanio. Roman Dobrzyński montris du filmojn. Poemoj kaj tekstoj pri Krakovo, plenumitaj de la dramaktorino Anna Ramza kaj interplektitaj fare de ŝi per pianludo, finis la sabatan vesperon.

Dimanĉo komenciĝis per vizito en la Muzeo de Familio Czartoryski. Poste la gastoj estis regalitaj en la kafejo Bohema, pitoreska kelo en la antikva parto de Krakovo. Ĉe kafo kaj kukoj Urszula Zybura prezentis siajn aforismojn kaj Lidia Ligęza — siajn tradukojn el la pola poezio. Esperanta sankta meso en la ĉarma preĝejeto de S-ta Adalberto sur la Ĉefa Placo kaj tradicia meto de florkrono sub la tabulo omaĝe al Zamenhof finis la programon.

Substrekinda estis la libroservo, ĉi-foje kun valoraj eldonaĵoj de Sezonoj, kies posedanto Halina Gorecka montrante la novajn librojn informis ankaŭ pri Kaliningrado.

La pola poŝto eldonis porokazan poŝtkarton, jam la kvaran fojon okaze de niaj Esperanto-Tagoj.

Andrzej Kołpanowicz


Kun diplomatoj en Kaliningrado

70 esperantistoj el Germanio, Litovio, Pollando kaj Kaliningrado kunvenis 2 dec, vendrede, en la Konsulejo de Pola Respubliko en Kaliningrado okaze de la kvina Zamenhofa Semajnfino.

Jarosław Czubiński, la Ĝenerala Konsulo de Pollando, malfermis la Semajnfinon. Li atentigis ke la iam hobia esperantista movadeto fariĝas ĉiam pli grava kaj profesinivela, kaj ke la ĉiujaraj Zamenhofaj Semajnfinoj kontribuas al la kunlaboro kaj interŝanĝo de ideoj inter ordinaraj kaliningradanoj kaj loĝantoj de najbaraj landoj.

Ĉi-jare unuafoje venis diplomata reprezentanto de alia lando ol Pollando. Arvydas Juozaitis, kultura ataŝeo de Litovio, konfirmis la atenton, kiun la litoviaj aŭtoritatoj donas al Esperanto. Alparolis la kunvenintojn Ludmila Kovtun el la regiona kleriga “ministerio” kaj la sprita gvidanto de la kaliningrada juda komunumo Viktor Ŝapiro.

Post bela kanto de Natalia Striĵnjova salutparolis la estroj de la landaj delegacioj: prezidanto de LitEA Povilas Jegorovas, vicprezidanto de PEA Edward Kozyra, gvidanto de GEJ Felix Zesch, kaj prezidanto de KREU (Kaliningrada Regiona Esperantista Unuiĝo) Halina Gorecka, kiu donis dankleterojn de KREU al Czubiński, Jegorovas kaj Kozyra pro ilia kontribuo al la promociado de Esperanto en Baltio kaj en Kaliningrada regiono de Ruslando.

En la dua muzika paŭzo elekton el siaj sekvont-tagaj koncertoj prezentis du polaj kolektivoj: folklora ensemblo Kujawy el Włocławek kaj romaa ensemblo Hitano el Olsztyn.
Kondulo Czubinski kaj Halina Gorecka kun polaj artistoj (Foto de Olga Shipovalenko)
La partoprenantoj estis regalitaj per trinkaĵoj kaj dolĉaĵoj, havis iom da tempo por interbabili kaj respondi demandojn de ĵurnalistoj.

Sekvatage, post ekskurso de Nikolaj Penĉukov, la programon daŭrigis koncerto en la urba Marista Kulturpalaco. 200 personoj aĉetis biletojn kaj ĝuis la prezentojn de Kujawy kaj Hitano kiun helpis per kantado en Esperanto junulina kantogrupo el Pelplin.

Post la festprelego de Aleksander Korĵenkov Zamenhof kaj Bulonjo sekvis samtempe seminario pri kunlaboro de balt-landaj esperantistoj kaj konversacia rondo kun Irmina Szustak kaj Irek Bobrzak el Varsovia Vento. La sabatan programon kompletigis Zamenhofa Bankedo en la restoracio Nart.

La dimanĉa programo estis turisma — Alen Kris, kolumnisto de La Ondo de Esperanto gvidis ekskurson tra la banurbo Svetlogorsk (Rauschen).

Televido kaj gazetaro dece atentis la eventon, kies etoso estis internacia; ja nur 20% da partoprenantoj (14 el 70) estis ruslandanoj.

KREU

Legu pli detalan artikolon, kun pluraj fotoj, en nia novaĵrubriko.


Kun la urbestro en Zagrebo

Zagrebaj esperantistoj festis la Tagon de la Esperanta libro 7 dec en la librovendejo Profil, prezentinte al la zagreba publiko Zamenhof-Straton de Roman Dobrzyński en ĉeesto de la urbestro de Zagrebo, Milan Bandić. Li venis post kiam Kroata Esperanto-Ligo sendis al li la libron kun la informo pri pluraj tradukoj. La prezidento de Kroatio, Stjepan Mesić, dankis letere pro la donacita ekzemplero.

Pri la libro parolis la eldonisto Damir Mikuličić kaj la tradukinto Domagoj Vidović. Fragmentojn el la libro legis Vida Jerman. Spomenka Štimec prezentis la tutan projekton pri tradukado de Zamenhof-Strato. Estis ekspoziciitaj la japana, litova, pola, Esperanta, kroata kaj ĉeĥa eldonoj. Estis anoncita la slovena kaj slovaka eldonoj kiuj baldaŭ aperos. La kroata traduko aperos en 2006 en surbendigita formo en eldonejo por surbendigitaj libroj ĉe Blindula Asocio. Oni tradukas la libron ankaŭ en la lingvojn francan, portugalan, latvan kaj estonan, kaj la hungara traduko serĉas sian eldoniston.

La feston partoprenis 60 ĉeestintoj inkluzive de reprezentantoj de la Pollanda Ambasado, al kiuj estis donacita pola ekzemplero de la libro.

Spomenka Štimec


Kun LKK en Tokio

11 dec okazis La 13a Esperanto-Festo / Zamenhofa Vespero kun ĉ. 70 ĉeestantoj en Publika Domo de Urbo Musashino, Tokio. Post prelego de Rikardo Newsum pri “Bicikla karavano al Esperanto-Kongreso” kun interpreto de Nakamura Daishin, Syozi Keiko, LKKano de la 92a UK en Jokohamo, parolis pri la historio de la UKoj, interalie pri la UK-50 en Tokio, kiu okazis unuafoje en Azio antaŭ 40 jaroj.

En la dua parto ĉeestantoj dispartiĝis laŭteme en ses grupojn, unu el kiuj estis pri la 92a UK.

Syozi Keiko


Kuko en Bonaero

10 dec en la argentina ĉefurbo oni ekfestis la Semajnon de Esperanto. Kunvenis trideko da samideanoj, inkluzive de alilandaj gastoj: juna brazila sportisto Julio Calegaris kaj lia pola edzino Anna, franca inĝeniero Alain Fagot, franca junulino Lucie Cavoisy, kaj kalifornia usonano Ken Inness. La festan kukon preparis Inés Beaumont, lerta esperantista kuiristino.

Roberto Sartor

Kun fluto en Moskvo

La Zamenhofan Tagon en la ĉefurbo de Ruslando oni festis 12 dec en la klubo Lev Tolstoj. Venis ĉ. 20 personoj, el kiuj preskaŭ duono estis kursfinintoj el EK MASI. Okazis libroservo, teumado, konversacioj kaj lingva ludo. Kirill Grustnov, ĵus sukcesinta en A-nivela ekzameno, bonege flutis.

Valentin Melnikov


Rata Rendevuo en la “Renesanco”

“Saluton, mi estas Marion!” — ankaŭ la partoprenantoj de la Esperanto-kurso povis saluti la pli ol dudek gastojn el tuta norda Germanio, kiuj venis al la 2a Rata Rendevuo laŭ la invito de la Ratkaptista Bando en Hameln.

Post akcepto en la kulturcentro Sumpfblume (Marĉa Floro) oni iris al Münsterkirche (Katedralo). Ĉi tie impresis, post rigardo al la kripto kaj al la ekspozicio Vizaĝoj (pri devigitaj laboristoj dum la Dua Mondmilito en Hameln), ĉefe la bela panoramo al Hameln de sur la preĝeja turo. La partoprenantoj vizitis la plej novan turistan atrakcion de Hameln, Erlebniswelt Renaissance (Aventura mondo Renesanco). Mirigaj porokulaj efektoj, vivaŭtentikaj sonkulisoj kaj emociigaj rakontoj vojaĝigis nin en la pasintecon — la mondo unuafoje estis ĉirkaŭita per velŝipoj, la tero ek de nun estis globo, la perspektivo revoluciigis la arton kaj la libropresado estis inventita. Teknika novaĵo, E_guider (Elektronika Gvidilo), persatelite direktita, provizis nin per la fonaj informoj de ĉi tiu ekscita tempo.
Reinhard Burgmann prelegas
Fine de la programo Reinhard Burgmann el Hildesheim en Sumpfblumemontris diapozitivojn pri la 90a UK en Vilno kaj vojaĝo tra Litovio. Sperte kaj lerte kun granda detala scio spicita kun pinĉaĵo da humuro li prezentis al ni per belegaj bildoj ĉi tiun landon kun ĝia multkultura metropolo Vilno, la insulkastelo Trakai kaj multaj aliaj lokoj.

Heinz-Wilhelm Sprick


BrunsvikoGEA jubileos

La 83a Germana Esperanto-Kongreso (2–5 jun 2006 en Braunschweig) estos dediĉita al la 100-jariĝo de la Germana Esperanto-Asocio.

19 maj 1906 estis fondita en Braunschweig (Brunsviko) la Germanlingva Esperantista Societo. Nur pro formalaj kialoj ĝi estis registrita sub la nomo Germana Esperantista Societo. Tial ni povos baldaŭ fiere festi nian centjariĝon. Tamen tio ne estas sole la afero de la nunaj germanoj. Ĝi estis ne nur la asocio de la aŭstroj-hungaroj kaj de la germanlingvaj svisoj, sed por ĉiuj esperantistoj el la iamaj germanlingvaj regionoj de Litovio ĝis Francio.

La Germanaj Esperanto-Kongresoj prezentas interesajn temojn, prelegojn kaj diskutrondojn kaj spertindan vesperan programon.

La kongreso celas ĉiujn, kiuj ŝatas prelegojn, inteligentajn diskutadojn kaj interparoladojn kun ĉiuaĝaj homoj, pli aŭ malpli famaj. Pri la distra programo zorgos la muzikgrupo Asorti el Litovio per multĝenra, bonetosa dancmuziko, kaj por la amantoj de klasika muziko ludos la Trio el Herzberg.

Post la kongreso okazos Esperanto-Tagoj en Herzberg kun varia kulturprogramo, ekskursoj, migrado en la Nacia Parko Harco.

Pliajn informojn legu rete http://esperanto.de sub Aktuell, aŭ petu ĉe Christian Darbellay rete aŭ poŝte (Kaiserstr. 39, DE-24143, Kiel, Germanio).

LKK


Novaĵoj el Herzberg

14–16 okt 2005 dek membroj de la estraro kaj novaj aktivuloj de Germana Esperanto-Junularo kunsidis en la Esperanto-Centro en Herzberg. La Centro ofertis siajn servojn por komforta kaj efika laboro. Post la longaj kunsidperiodoj la belega vetero allogis la gejunulojn al rondirado tra Herzberg kaj gulaŝ-tagmanĝo en la ĝardeno.

Tiuj tagoj estis bona okazo ankaŭ por reciproka informado pri la ĉefaj agadterenoj de GEJ kaj la Centro (klerigejo de GEA). Temis ankaŭ pri estonta kunlaboro en la kampo de ĝemelurbaj kontaktoj kaj lernejaj interŝanĝoj.


La ĝemelurboj Herzberg am Harz (Germanio) kaj Góra en Malsupra Silezio (Pollando) iras komunan vojon per Esperanto. En la lasta semajno de oktobro Esperanto-delegacio el Herzberg vizitis Góra. En Góra ekzistas nun Esperanto-klubdomo, aperas Esperanto-kurso en la loka gazeto, en du lernejoj oni instruas Esperanton.

Dum la vizito en Góra okazis grava interparolado kun la urbestro, Tadeusz Wrotkowski, kaj kun la urba sekretario, Tadeusz Otto. La urbestro proponis novan varbperiodon inter gimnazianoj, instruistoj kaj urbaj dungitoj. Oni volas varbi minimume 45 novajn lernemulojn por Esperanto dum novembro kaj decembro 2005.

La direktorino de la liceo en Góra invitis por Esperanto-agadoj, ekzemple, por deklamkonkurso en Esperanto kun gejunuloj el Herzberg dum novembro 2006. Post duonjara lernado kelkaj grupanoj jam kapablis gvidi dum urba rondirado en Esperanto kaj povis aktive partopreni diskutojn en Esperanto.


Fine de novembro okazis interesa interparolado kun urbaj dungitoj. Temas pri la pluevoluigo de uzado de Esperanto en Herzberg. La urbo proponis, interalie, instaladon de oficialaj vojmontriloj al la Esperanto-Centro, ekzemple, ĉe la stacidomo kaj aliaj gravaj punktoj en la urbo.

28 nov reprezentantoj de nia Centro, laŭ invito de la direktoro de la subdistrikta gimnazio informis ĉiujn geinstruistojn, ĉeestantajn gepatrojn, gelernantojn pri Esperanto, ĝia internacia uzebleco, la ĝemelurba projekto kaj la servoj de Interkultura Centro Herzberg. Instruado de Esperanto komenciĝos en la gimnazio en februaro 2006.

ICH



Kontaktoj kun diplomatoj

La ambasadorino de Belgio en Litovio, Marie-Louise Vanherk, estas esperantistino, 15 nov en Radisson SAS Astorija Hotel en Vilno ŝi aranĝis solenan akcepton okaze de Reĝa Tago kaj la 175-a datreveno de la fondiĝo de Belga ŝtato.

Inter ĉirkaŭ 200 invititoj la akcepton partoprenis esperantistoj Povilas Jegorovas, Algimantas Piliponis, Angelina Liaudanskienė, Arunas Bliudzius, Jonas Poniskaitis. En neformala amika etoso ili diskutis kun diversaj litovaj gravuloj aktualajn demandojn de la Esperanto-movado en Litovio. Multfoje oni aŭdis laŭdajn vortojn pri la jubilea UK en Vilno.


La ambasadoro de Italio en Litovio Giulio Prigioni 22 nov 2005 akceptis la prezidanton de LitEA Povilas Jegorovas.

Povilas Jegorovas dankis la ambasadoron pro lia partopreno dum la solena fermo de la 90a UK en Vilno kaj transpreno de la kongresa flago por Florenco. Li dankis ankaŭ la italan Registaron pro la financa subvencio, pere de Litovia-Itala fondaĵo, por eldoni du librojn en la litova lingvo tradukitajn el la itala (La serĉado de perfekta lingvo en Eŭropa kulturo de Umberto Eco kaj Unu voĉo por la tuta mondo de Vitaliano Lamberti). La prezidanto de LitEA informis pri granda grupo de litovaj esperantistoj, kiuj partoprenos la 91an UK en Florenco, kaj pri kunlaboro inter litovaj kaj italaj esperantistoj, donacis al la ambasadoro plurajn Esperanto-librojn, eldonitajn en Litovio.

La ambasadoro esprimis sian kontenton kaj invitis la tutan grupon de litovaj esperantistoj, veturontaj al UK en Florenco, por speciala akcepto en julio antaŭ la forveturo. Li promesis inviti al tiu aranĝo ĵurnalistojn kaj fari publikan Esperanto-feston. Ankaŭ Renato Corsetti estas invitita. La ambasadoro pretas partopreni iun kunvenon de litovaj esperantistoj por inviti ilin al la Florenca UK.

Aldo Grassini donacis al Jegorovas sian libron en la itala lingvo kun speciala dediĉo. Por la libro pri rilatoj inter Italio kaj Litovio dum 1918–1940, kiun li nun verkas, la ambasadoro petis materialon pri eventuala kunlaboro inter italaj kaj litovaj esperantistoj dum tiu periodo.

Estis traktitaj kelkaj aliaj demandoj.

Povilas Jegorovas


GRUPE-9

La 9a GRUPE (Gliwice-a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto) okazis 11–13 nov 2005 en la sud-pollanda urbo Gliwice kun ĉ. 80 partoprenantoj. La malfermon partoprenis ankaŭ la vicurbestro kaj sekciestrino pri sporto, kulturo kaj promocio de la urbo el la urbestraro.

Ĉar por la ĉi-jara GRUPE-9 venis el Ĉeĥio ankaŭ prezidanto de IKUE Miloslav Šváček kaj el Germanio — pastro Bernhard Eichkorn kaj pastro Albrecht Kronenberger oni dediĉis kelkajn horojn al prezentado de la ekumena kantaro Adoru kaj al komuna kantado. Krome ĉiutage estis celebrita Sankta Meso en Esperanto.
Miloslav Šváček
Pri siaj filmoj kaj pri sia Esperanta vivo parolis Roman Dobrzyński, jubileanta la 50-jariĝon de sia esperantistiĝo. Pri hispana muziko parolis Augusto Casquero el Hispanio. Interesajn travivaĵojn pri la t.n. “oranĝa revolucio” en Kievo prezentis Miĥail Lineckij. Dum du vesperoj Marian Zdankowski gvidis tre interese gramatikajn kvizojn.

Intereson elvokis prezentado de la junulara Esperanto-movado en Pollando preparita de Ireneusz Bobrzak. Liaj filmoj pri IJK, kiu ĉi-jare okazis en Zakopane, montris forton de la renaskiĝinta PEJ.

Dum la tuta GRUPE funkciis librovendejo kie oni povis aĉeti interesajn librojn. Funkciis ankaŭ kafejeto, kie oni senpage proponis kafon, teon kaj kuketojn.

Stanisław Mandrak


AKEL: Interlerneja kunlaboro

La unua renkontiĝo inter la tri lernejoj (ŝtata mezlernejo “Cavour” de Modeno, Italio; mezlernejo “Tsanko Tserkovski” de Polski Trambeŝ, Bulgario kaj mezlernejo “Sir Thomas Rich's School” de Gloucester, Britio) de la projekto AKEL (Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj) okazis 6–13 novembro 2005 en Polski Trambeŝ kun subteno de la lernejestro s-ino Pavlina Mineva.

Post solena inaŭguro kun la Eŭropa himno kaj la himnoj de Italio, Britio kaj Bulgario, la tri lernejoj prezentis sin mem pere de video-filmoj faritaj de la gelernantoj kaj de la geinstruistoj al la multnombra publiko.

La italaj, britaj kaj bulgaraj geknaboj realigis kune afiŝon kiu esprimis tre bone la signifon de paco kaj amikeco pere de Esperanto. Tiuj afiŝoj kune kun fotoj kaj bildoj estos gardataj de la unuopaj lernejoj kiel valora studmaterialo. Kune la gelernantoj de la tri lernejoj ludis korbopilkon, dancis popolajn dancojn, kantis kantojn en Esperanto kaj ekskursis.

Dum nia tuta restado ni ĝuis la plej delikatan kaj sinceran amikecan etoson en la lernejo kaj en la tuta urbeto. Pro tio ni devas forte danki al la organizantoj.

Ankaŭ la urbestro kune kun la urbodoma konsilantaro akceptis nin en la urbodoma salono de Polski Trambeŝ kaj sendis pere de ni amikajn salutojn al la urbestroj de niaj urboj kun la peto, ke tiu ĉi paŝo povos esti la starto de tre grava kultura interŝanĝo kaj de amikaj rilatoj kiuj povus celi interurbajn ĝemeliĝojn.

La venonta paŝo en la realigo de la projekto estas kolekto de materialoj pri la moroj kaj festoj de niaj tri landoj por prepari prezentadon pri nia naskiĝlando kun ĝiaj kulturaj heredaĵoj kaj historie valoraj objektoj. Poste oni organizos konkurson pri desegnaĵoj kaj figuraj artoj pri la temo: “Mia fremdlanda amiko”. La dua renkontiĝo de delegacioj de la tri lernejoj okazos 2–9 apr 2006 en Modeno (Italio).

La celoj de AKEL, akceptita kaj financata de EU, konsistas en la konstruado de ideo de eŭropa kaj monda civitaneco de la junaj homoj en EU; kaj ni devas agnoski, ke la gejunuloj de la tri lernejoj estas forte engaĝitaj labori diligente por atingi iujn objektivojn de la trijara kunlaboro.

Luigia Oberrauch Madella


Verdaj naturkuracistoj

La 2a konferenco de Internacia Naturkuraca Asocio okazis 5–9 dec en Ŝanhajo, Ĉinio, kun pli ol 40 naturkuracistoj kaj interesuloj, kiuj konferencis pri “Maljuniĝo kaj Naturkuracado”.

Prelegis sep naturkuracistoj el kvin landoj en la perfekte ekipita konferencejo de la Federacio de Sociaj Sciencoj.

ekzercado de TajĉiĉŭanWang Disheng (Ĉinio). “Saniga vojo al maljuniĝo per taŭgaj nutraĵoj”.

D-ro Puramo Chong (Usono). “Kontraŭ maljuniĝo” — kiujn regulojn oni atentu laŭ la Tradicia Ĉina Medicino por longe kaj sane vivi.

D-ro Alfredas Maruška (Litovio). “Aplikata kineziologio — saniga armilo kontraŭ malsaneco kaj maljuneco”.

Cui Zhiqin (Ĉinio). “Tetrinkado — sano kaj plezuro por maljunuloj”.

Harald Schicke (Germanio). “Kunbiera prelego” pri la saniga valoro de bone produktita biero kun speciala atento al maljunuloj.

Harald Schicke. “Naturkuracado en Germanio”.

Prof. Wang Qiaochu (Ĉinio). “La ritmo de arakida folio pri malfermiĝo tage — fermiĝo nokte kaj farmacia esplorado” pri la eltrovo de nova herba medikamento por sanigi sendormecon.

Yin Suhua (Ĉinio). “Pri la materialoj uzataj kiel naturaj medikamentoj kaj ilia preparo”.

Rosa Ebel (Germanio). “Abeloj kaj apiterapio” pri la vivo de la abeloj kaj iliaj produktoj kun ties saniga valoro.

Krom tiuj ĉefaj prelegoj okazis diversaj prelegetoj kaj ĉiumatene lernado kaj ekzercado de Tajĉiĉŭan, kiun gvidis majstro Zhang Jiping.

Tre interesa estis la vizito al Ŝanhaja Medicina Hospitalo pri TĈM (tradicia ĉina masaĝo), kie oni vidis la akupunkturadon, ĉinan masaĝon kaj la farmacian fakon. La hospitalo donacis al ĉiuj partoprenantoj tre belan argilan tetason, libron de s-ro Cui kaj diversajn materialojn pri la hospitalo.

Ĉiuvespere okazis bankedo, al kiu invitis Ŝanhaja Medicina Hospitalo pri TĈM, Federacio de Sociaj Sciencoj, INA kaj aliaj. Tiel la konferencanoj spertis la varian kaj bongustan ĉinan manĝon kaj ties sanigan efikon.

La konferencon perfekte organizis vicprofesoro Wang Minhao, al kiu INA ŝuldas multe da danko. La tuta konferenco estis filmita kaj fotita. El la diversaj materialoj INA nun preparas filmojn, interretpaĝojn kaj dokumentojn.

Harald Schicke


Fruktodona kurso de Hori Yasuo

EAdH (Esperanto-Asocio de Hochiminh-urbo) invitis japanan instruiston Hori Yasuo instrui Esperanton en la plej granda urbo de Vjetnamio 15–22 nov 2005. Unio de Amikecaj Organizaĵoj de Hochiminh-urbo, en kiu membras nia Asocio, senpage disponigis sian sidejon en la centra distrikto de la urbo kun klimatiziloj kaj trinkakvo.

La kurso estis dunivela: baza kaj progresiga kun 35 kaj 15 kursanoj respektive. La lecionoj okazis ĉiutage antaŭtagmeze (3 horoj por komencantoj) kaj posttagmeze (2 horoj por progresantoj).
Inter kursanoj estis multaj junuloj (Foto de Hoang Ngoc Boi)
Malgrau la mallongeco, la kurso bonege sukcesis, la kursanoj ĝuis ĝin kaj lernis fervore. La japana kursgvidanto ne simple instruis la lingvon sed ankaŭ kaj precipe — sukcesis ekflamigi ĉe siaj lernantoj entuziasmon kaj amon al ĝi kaj ĝia nobla destino. La tuta kurso estis videofilmigita cele al plivasta uzado por tiuj kiuj ne povis ĉeesti ĝin.

Hori Yasuo ankaŭ parolis pri Esperanto antaŭ 200 partoprenantoj de la forumo pri la 55a datreveno de la fondiĝo de Vjetnama Packomitato kaj estis intervjuita por tagĵurnalo. Ankaŭ la prestiĝa japana tagĵurnalo Asahi aperigis artikolon de Hori Yasuo.

Je la lasta tago 50 atestiloj estis enmanigitaj al la lernintoj. EAdH klopodos baldaŭ aranĝi daŭrigan kurson por la komencintoj. EAdH ricevis 24 aliĝpetojn: ĝia membronombro kreskis kaj nun fariĝis: 85 + 24 = 109.

Hoang Ngoc Boi


Agrabla Sudparaiba renkontiĝo

27 nov bonorde kaj agrable disvolviĝis la 62a Esperanto-Renkontiĝo de la Sudparaiba Valo en Barra Mansa. En la sidejo de Grêmio Barra-mansense de Letras, de kie oni vidas belan pejzaĝon, oni aŭdis prelegon pri Lidja Zamenhof (Alberto Flores), simpozion pri informado pri Esperanto, guton da gramatiko (Maurício Monken), prelegon pri Machado de Assis (Paulo Viana) kaj plurajn kantojn.

Paulo Sergio Viana


Lingvofoiro en Tri Riveroj

Tririvera Esperanto-klubo je la Internacia tago de homaj rajtoj (10 dec) okazigis lingvofoiron.

Ĝi okazis ĉe C.E. Condessa do Rio Novo, granda ŝtata lernejo de Tri Riveroj (urbo Três Rios, ŝtato Rio de Janeiro) kun aktiva partopreno de ties estro, profesoro Marcus Medeiros Barros.

Prezentiĝis ses lingvoj: la araba, la mandarena, la malnovgreka, la itala, la franca kaj Esperanto. Antaŭis la aranĝon disdonado de informiloj, radiodebato, TV-intervjuo kaj vizitoj al kelkaj lernejoj.

Luiz Alberto de Oliveira Coelho


Esperanto kaj la lingva diverseco

Ĉiujare fine de novembro la eŭropa studenta asocio AEGEE festas la “Eŭropan tagon de la lingvoj”. Okaze de tiu ĉi evento AEGEE invitis min prelegi 24 nov en la Universitato de Majenco pri Esperanto. La prelegon ĉeestis ĉ. 70 aŭskultantoj. Post la prelego okazis kursetoj de 8 diversaj lingvoj, kie 7 partoprenantoj elektis Esperanton, kaj fine 10 pliaj studentoj petis Esperanto-lernilon.

Ulrich Matthias


Japanoj karavanis silkvoje

La unua japana Esperanto-Karavano vizitis Uzbekion invitite de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro (Samarkando). Krom konatiĝo kun mondfamaj historiaj vidindaĵoj, 22 karavananoj spertis ĉiutagan vivon de lokaj loĝantoj, ties kulturon kaj tradiciojn, vizitis multajn privatajn domojn, gustumis hejmefaritajn naciajn pladojn, partoprenis geedziĝfestan ceremonion, piknikis en montaro, renkontiĝis kun metiartistoj en vilaĝoj, eĉ provis rajdi kamelojn kaj azenojn…
Japanoj en Samarkando (Foto de Yozaki Eiko)
En Samarkanda Ŝtata Muzeo okazis solena inaŭguro de la infanarta ekspozicio Toyota-Samarkand: Nin Interligis Ĉielarko. Ĉi-somere en Toyota estis lanĉita simila ekspozicio de junaj samarkandaj pentristoj.

Agrabla surprizo atendis la japanajn gastojn en Samarkanda Ŝtata Pupteatro: spektaklo Flutisto Santa (laŭ la japana popola fabelo) unuafoje estis surscenigita de pupartistoj en Esperanto.

En la mezlernejo 55, infanoj prezentis bonegan esperantlingvan programon kun skeĉoj, kantoj kaj dancoj. Spontanee kreiĝis granda rondo, kiu unuigis ĉiujn — gastojn kaj gastigantojn. Eksonis kantoj, interplektiĝis la manoj de ĉiuj ĉeestantoj. Neniu volis foriri. Tiamaniere naskiĝas amikeco…

La organizanto de la karavano, Yazaki Yoko, jene vortumis siajn impresojn pri la 12-taga vojaĝo: “Ni estas vere kortuŝitaj pro via varma gastigado kaj zorgema preparado de nia turisma programo. Ĉio ŝajnas al mi kvazaŭ sonĝo el 1000 kaj unu noktoj. Antaŭ miaj okuloj ĝis nun vidiĝas la grandioza Registan-placo kaj ĉarmaj homoj en Samarkando. Ni esperas denove reveni… Milojn da dankegoj!”

Similaj karavanoj gravas ankaŭ por popularigo de Esperanto, por kuraĝigo de novaj esperantistoj, do espereble sekvos novaj gastoj, ĉu eble ankaŭ el via lando? Se vi volas propraokule viziti la koron de la Granda Silka Vojo, ne hezitu kontakti nin: imps86@yahoo.com.

Anatoli Ionesov


Morbecque 2005

Agrabla semajnfino esperantista okazis en Morbecque-le-Parc. Cento da geesperantistoj partoprenis en tiu aranĝo organizita 5–6 nov de la Franca Norda Federacio.

Ili efike laboris en la kvin diversnivelaj kursoj gviditaj de Arlette Plutniak por komencantoj, Xavier Dewigehem kaj Michel Dechy el Villeneuve d'Ascq por la progresantoj de la unua kaj dua nivelo, Claude Longeu Epée el Bersée por la praktikantoj, Kristin Tytgat por la spertuloj.

Ĉiuj ŝatis la kursojn kaj la diskutrondon pri la someraj kongresoj en la baltaj landoj.

Juna kantisto Fabrice Morandeau ravis la spektantaron per siaj kantoj, akompanante sin per akordiono kaj per siaj emociplenaj poemoj. Tiu blinda kantisto sukcesis estigi agrablan etoson, arte miksante humuron kaj emocion.

Michel Dechy prelegis pri Tinĉjo en Tibeto kaj Esperanto. La amuza kaj sprita prelego kaptis la atenton de la ĉeestantaro. La belga grupo el Gent prezentis riĉan libroservon en kiu la staĝanoj trovis la delonge deziratan libron. Roy Simons el Britio proponis interesajn brokantaĵojn, glumarkojn kaj ludilojn.

Richard Valet


Unufraze

En oktobro prezidanto de LitEA, Povilas Jegorovas, havis renkontiĝojn kun la urbestro de Kaŭno, Arvydas Garbaravičius, kaj kun la Kaŭna regionestro, Zigmantas Benjaminas Kazakevičius; li dankis la urbestron kaj la regionestron pro grava helpo en la organizado de la 90a UK kaj enmanigis al ili donacojn de LitEA. (P.J.)

En la populara konsultlibro The World Almanac 2005 Esperanto estas priskribita en la rubriko World Languages, pĝ. 729. (Landa Agado)

10 dec 2005 ducent personoj ĉeestis konferencon pri Esperanto en la lingvistika aŭditorio de la universitato de Abidjan (Eburio), kiun invitis vicdirektoro de la eburia Unesko-komisiono, Konan Leon. (Landa Agado)

Kvar pakistanaj e-istoj laŭ invito de la junulara grupo de la Monda Socia Forumo partoprenis seminarion Arto kaj Teatro kaj preparkunsidon por MSF-2006, kiuj okazis 4 dec en Karaĉi (Shabbir Ahmad Sial)

5 nov 2005 sekretariino de LitEA, Aida Čižikaitė, prezentis sian raporton “Lingva politiko: inter politiko kaj juro” en scienca jura konferenco ĉe la Litovia Jura Universitato en Vilno. (P.J.)

En novembro Paul Desailly kun helpo de Guangdonga Esperanto-Asocio (Ĉinio) ekgvidis nedevigan kurson al 200 gestudentoj de Guangdonga Politeknika Normala Universitato; nun 50 el ili plu lernas Esperanton. (Landa Agado)

Interkultura Centro Herzberg (Germana Esperanto-Centro) dum 2005 aperigis en la sud-harza regiona tagĵurnalo Harz Kurier 28 artikolojn pri Esperanto kaj ICH, kiujn verkis Peter Zilvar kaj Zsofia Korody. (ICH)

Aŭstralia lerneja klaso (Kanguruoj) restadis ĉi-aŭtune dum du semajnoj kune kun la svisaj lernantoj (Ursoj) en la lernejo La Grande Ourse en La Chaŭ-de-Fonds. (SES Informas)

27 nov aperis la 30.000a artikolo en Esperanto-Vikipedio — senpaga libera reta enciklopedio en Esperanto; ĝi estas nun la 16a plej ampleksa Vikipedio inter pli ol 100 diverslingvaj vikipedioj. (Nun)

Kultura Kooperativo de Esperantistoj ekspedis al Biblioteca Publica Celeiro das Letras (Arrozal, Brazilo) dek librojn en aŭ pri Esperanto kadre de la kampanjo Esperanto en la bibliotekojn; dum la kampanjo jam estis senditaj libroj al 37 brazilaj kaj 10 alilandaj bibliotekoj. (Aloísio Sartorato) 


Medito okaze de la Zamenhofa Tago

En 1898 io okazis, kio profunde influis kaj ankoraŭ influas la Esperanto-komunumon. En tiu jaro Louis de Beaufront fondis Societon por la Propagando de Esperanto.

Dum siaj multaj provoj krei Esperanto-organizon Zamenhof montris nenian inklinon al divido de esperantistaro en naciajn organizojn. Sed, ĉar la societo de Beaufront grandparte uzis la francan lingvon, ĝi baldaŭ transformiĝis en nacian organizon, kio siavice instigis al kreo de aliaj naciaj organizoj.

En 1905, kiam la veraj celoj de Zamenhof fariĝis konataj, Beaufront kaj aliaj francaj gvidantoj montris kontraŭstaron kontraŭ tiu kreo de transnacia identeco, kiun celis Zamenhof per la interna ideo kaj sia propra interpreto de ĝi, la homaranismo.

Malgraŭ la vortoj en la Bulonja Deklaracio, ke la esperantistoj ne responsas pri la ideoj de aliaj esperantistoj, kelkaj klopodis por starigi ideologian monopolon en la komunumo. Kiam Zamenhof sin defendis kontraŭ tiu tendenco, li bedaŭrinde lasis sin logi al distingo inter esperantistoj kaj veraj esperantistoj, sinteno fakte kontraŭa al lia fina celo, ke ĉiuj kun egalaj rajtoj uzu esperanton en interpopolaj kontaktoj.

Hector Hodler kaj aliaj reagis kontraŭ la disnaciiĝo de la komunumo per la kreo de la transnacia UEA. Tiu UEA tamen malfortiĝis dum la fortaj naciismaj tendencoj en la intermilita tempo kaj malaperis post la dua mondmilito kaj estis anstataŭigita de alispeca UEA.

Ekde 1905, kiam okazis la unua konflikto inter la zamenhofaj ideoj pri transnaciaj identeco kaj organizo kaj la kontraŭaj tendencoj, ree kaj ree vekiĝis la transnacia impulso kiel unu el la gravaj pensofluoj en la esperantistaro.

Ĝi aperis kiam fondiĝis SAT, ĝi revenis kiam s-ino Isbrücker kaj s-roj Privat kaj Cseh sekrete dum la milito fondis Universalan Ligon, ĝi denove sin montris en la Manifesto de Raŭmo, kiu poste sekvigis la Esperantan Civiton.

La UEA-pioniro Eduard Stettler iam skribis, ke li tiom fidas la saĝon de la esperantistoj, ke la nacia principo en la fino ne povos venki en la movado. Tre verŝajne li pravas. La origina celo de Zamenhof estas tiom potenca, ke eĉ se ĝiaj nunaj organizaj reprezentantoj malaperos, ĝi ĉiam revenos.

sen. Bertil Nilsson
Vickonsulo pri kulturaj aferoj 


Ĉu plu danĝera lingvo?

[Malofte La Ondo aperigas informojn malnovajn, sed eble la suba teksto, prenita el Alvoko, sesmonata informilo de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (Numero 27, julio – decembro 2005), estas interesa por ni ĉiuj.]

La perfortoj, kiuj sekvis la anoncon de la rezulto de la prezidenta balotado 24 apr 2005 en Togolando ne preterlasis la landan Esperanto-movadon. La tagon post la anonco, soldatoj venis en la Esperanto-domon. Tie ili senkompate rompis la pordon de la ĉambro de UTE por trovi kaŝiĝintojn. Sed feliĉe neniu tiam estis en la ĉambro por kunveni aŭ por fari esploron en la biblioteko “Hans Bakker”. Nur ŝrankoj, tabloj, seĝoj, matoj kaj amaso da libroj bonvenigis la kruelajn gastojn.

Dum la sama semajno, tri membroj de UTE nome, Kankoe-Aho Amouzouvi, Houmey Nontondevo kaj Houdji Super el Aneho estis batitaj de soldatoj en siaj domoj. Nun la etoso normaliĝas, la estraro de UTE sekure konservas la arkivon de la biblioteko kaj la vunditaj membroj jam resaniĝis. 


ITV post atako de hakero

30 nov, pro atako de hakero, la Internacia Televido en Esperanto forestis dum la tuta tago.

“Ne estis la unua fojo, ke retejo de la konzerno CIDKON (kiu administras la portalon Ĝangalo kaj la Internacian Televidon) havis problemojn kun fihakeroj. En la preskaŭ trijara historio de Ĝangalo, oni provis damaĝi al ĝi kvar fojojn. La plej serioza atako lasis la plej grandan esperantistan portalon for de la reto dum kvar tagoj, — klarigis la teamo de ITV. — La administracio de ITV pardonpetas al ĉiuj, kiuj volis spekti nian televidkanalon je ĉi tiu merkredo. La teknikistoj jam reinstalis ĉion”.

Zamenhof en la 2a UK (Ĝenevo. 1906) profetis: “Venos iam la tempo, kiam Esperanto … perdos sian karakteron idean; tiam… oni nur tirados el ĝi profiton…”

Profitan kaj daŭran sukceson al ITV!

Roberto Sartor
Bonaera Redakcio de Ĝangalo

Komputika Leksikono de Sergio Pokrovskij proponas kelkajn tradukojn por hacker: artifikulo, kodumulo (trukulo, fraŭdulo, pirato, virtuozo).


Teamo Esperanto

Kelkaj moskvaj esperantistoj sisteme okupiĝas pri diversaj intelektaj ludoj. Ni atingas bonajn rezultojn kaj estas sufiĉe konataj en “sciula” medio. Pro diversaj “historiaj” kaŭzoj kutime ni ludas en diversaj teamoj. Tamen jam delonge ni planis en iu sendependa, ekstersistema turniro partopreni kune, kiel teamo Esperanto.

27 nov 2005 en Moskvo okazis malfermita turniro pri Erudit-kvartet. Tiu ludo estas parenca al Propra ludo, konata en anglalingva medio kiel Jeopardy! Tamen konkuras ne individuoj, sed kvarpersonaj teamoj, laŭ speciala regularo.

Partoprenis pli ol dek kvaropoj el Moskvo kaj ties provinco, ankaŭ el la urboj Sankt-Peterburgo, Pereslavl-Zalesskij kaj Voroneĵ, du personoj el Ukrainio. Indas diri, ke venis vere fortaj intelektludantoj, inter ili ĉi-jaraj mondĉampionoj pri Kio? Kie? Kiam? kaj kelkaj steloj de la televida Propra ludo. La teamo Esperanto (Viktor Aroloviĉ kapitano, Valentin Melnikov, Garik Kokolija, Vadim Kalaŝnikov — vidu sur la suba foto) gajnis la trian lokon kaj ricevis trofeon.
Teamo Esperanto (Foto de Vladimir Vasiljev)
Ofte la team-titolo indikas nur sponsoron aŭ estas elektata pli-malpli hazarde, sed ne ĉi-foje. Notindas, ke tri el kvar teamanoj estas ne simple esperantistoj, sed konataj Esperanto-aktivuloj. La publiko havis okazon konvinkiĝi, ke Esperanto estas reale funkcianta (ja ni iam-tiam interparolis en Esperanto laŭkutime) kaj ke esperantistoj apartenas al intelekta avangardo.

Valentin Melnikov


Projekto Lingvolanĉilo

Britio, la naskejo de la angla lingvo, ne estas la plej fruktodona kampo por Esperanto, sed lastatempe aperis projekto enkonduki la internacian lingvon en la unuagradajn lernejojn de Anglio (la eduksistemoj de Skotlando kaj Kimrio estas iom apartaj).

La brita registaro lastatempe decidis maldevigi instruadon de fremdaj lingvoj en la duagradaj lernejoj kaj samtempe devigi instruadon de ili en unuagradaj lernejoj, ek de 2010 … Iom surpriza politiko: oni devas supozi ke ili konjektas ke, se junaj lernantoj bone sukcesos pri fremdaj lingvoj en la unuagradaj lernejoj, ili volonte plustudos en la duagradaj … hmm, oni esperu. Tamen, por la unuagradaj lernejoj tiu politiko prezentas plurajn grandajn problemojn.

Unue, instruistoj en la unuagradaj lernejoj en Britio estas ĝeneralistoj pri pedagogio, ne fakuloj pri lingvoj, matematiko k.s. Ege malmultaj el ili sufiĉe kompetentas pri fremda lingvo por instrui. Due, preskaŭ ĉiuj iom studis la francan antaŭ tiom da jaroj; tial, se ili nepre devos instrui fremdan lingvon, plej eble ili instruos la francan. Sed ĉu ĝustas ke ĉiuj anglaj infanoj lernu la francan, ne la hispanan, la rusan aŭ alian? Trie, mankas en la unuagradaj lernejoj necesaj rimedoj: homforto, financo por trejnado kaj instrumaterialoj, kaj tempo en la nacia horaro.

Iuj instruistoj inter la brita esperantistaro eksciis pri tiuj problemoj kaj ekpensis ke la solvo povus esti Esperanto — ne por si mem, sed kiel alirvojo al plua lingvolernado. Estus pli facile lernebla de la instruontoj kaj, por la infanoj, perfekta enkonduko al la mondo de fremdaj lingvoj: simpla, (preskaŭ) senescepta, fonetika kaj, cetere, bela, tre kantebla lingvo. Teameto de instruistoj esperantistaj kunvenis ĉe la sidejo de la landa asocio, meze de la ĉiujara Somera Festivalo kaj decidis krei instrupakaĵon por la lernejoj.

Anĝela Tellier, projektestro pri Edukado en EAB (Esperanto-Asocio de Britio), verkis proponon por la Komitato de EAB, kiu tuj kaj entuziasme akceptis kaj asignis adekvatan buĝeton por plurjara evoluiga laboro kaj trejnado de instruistoj. Dum kvin monatoj Anĝela kaj la teamo laboregis por krei kompletan, ampleksan, belaspektan instrupakaĵon, kiu debutis dum la prestiĝa ĉiujara Lingva Foiro en Londono dum novembro 2005. Pluraj centoj da interesatoj vizitis la Esperanto-budon kaj preskaŭ cent ĉeestis seminarieton pri la projekto, kadre de programo da tiaj seminarietoj dum la Foiro.

Samtempe la landa oficejo elsendis informpakaĵon pri la projekto al ĉiu loka edukinstanco en Anglio, al multaj lernejoj kiuj troviĝas proksime al la loĝlokoj de teamanoj, kaj al multaj edukaj organizoj. De tiam envenis pluraj petoj por plia informo kaj la teamo serĉas lernejojn por piloti (praktike provi) la instrupakaĵon. Oni ne atendas tujan sukceson sed la situacio estas malofta kaj la reago de la esperantistaro bonega.

La pakaĵo konsistas el lernolibroj, gvidlinioj por instruontoj, vortareto, bildvortaro Mil Unuaj Vortoj, legolibro Unuiĝintaj Nacioj — Venu kun mi!, anglalingva enkonduko al Esperanto, esperantlingva kompaktdisko, kaj pluraj instruhelpiloj, ĉio en bela plasta teko. Entute, tre profesia oferto.

Pliajn detalojn pri la projekto Springboard vidu rete: http://www.springboard2languages.org/

David Kelso


Vide el Bruselo

Fine de novembro

Sub la titolo Nova strategia kadro por multlingveco, la Eŭropa Komisiono — unu el la ĉefaj decidorganoj de la Eŭropa Unio — publikigis fine de novembro oficialan Komunikon pri multlingveco kaj lingva diverseco.

Jan Figel“Ján Figeľ ankaŭ akcentis la gravecon de multlingveco kaj lingva diverseco. Laŭ li multlingveco gravas ankaŭ por proksimigi la instituciojn de EU al la popoloj de Eŭropo, — raportis Libera Folio, reta movadema gazeto. — Li [Figeľ. — DaF] aparte menciis la subtenon de la Komisiono al EBLUL, la Eŭropa Buroo de Malpli Uzataj Lingvoj kiel gravan kontribuon al la konservado de malgrandaj lingvoj”.

Figeľ anoncis novan sloganon: “Ju pli da lingvoj vi parolas, des pli homa vi estas”. Li klarigis al ĉeestantaj ĵurnalistoj, ke la nova slogano signifas, pli malpli, ke “… lingvoj estas tio kio igas nin homaj, kaj la lingva diverseco de Eŭropo apartenas al la kerno de la eŭropa identeco”.

Evidente, la nova slogano estas pli bona ol la antaŭa, aĉetita de Viviane Reding, la eks-EKanino pri Edukado kaj Kulturo, de la angla publikrilata firmao Ogilvy, kiu organizis la Eŭropan Jaron de Lingvoj por 1 miliono da eŭroj.

En piednoto, raportas Libera Folio, oni ankaŭ klare vidas la negativan sintenon de EK al Esperanto. “Kompreno pri aliaj kulturoj venas per lernado de la lingvoj kiuj ilin esprimas; pro tio la Komisiono ne instigas al uzado de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭdifine ne havas kulturajn referencojn”, — citas Libera Folio.

En la Komuniko, oni denove reklamas la malaltan prezon, se oni dividas la koston de la multlingveco egale inter la loĝantoj de EU. La plurlingveco de la EU-instancoj, en strikta senco, kostas “nur” 2,28 eŭrojn jare por unu EUano.

Kompreneble EK ne faris kalkulon pri la buĝeto kiun ĝi disponas por lingva lernado: 300 milionoj jare. Tio signifas 52 eŭro-centoj po EU-civitano por lerni alian lingvon.

La Komisiono ankaŭ promesis plibonigi la informadon pri Eŭropa Unio en la oficialaj lingvoj de la civitanoj. Tio efektive signifas igi la retejojn de EU pli multlingvaj.

Alia novaĵo. La Komisiono starigos Altnivelan Grupon de Sendependaj Spertuloj pri Multlingveco. La grupo “helpu” la Komisionon analizi la progreson de EU-landoj en la kampo de multlingveco kaj lingva diverseco kaj donu “freŝajn ideojn”. Altnivela, en Bruselo, signifas ĉefe viroj, pli ol 50-jaraj, kun sufiĉa politika kapitalo por akcepti hotel-ripozon kaj iom da poŝmono de la Komisiono.

Ankaŭ sur la tablo, estas “baldaŭa” ministra konferenco pri multlingveco kaj aperigo — post la rekomendoj de la spertula grupo — de plia komuniko, kiu rezultigu proponon de la Konsilio pri agado por multlingveco en EU.

Dafydd ap Fergus


Lasu Ĉinion en trankvilo

Mi atente tralegis la leteron de samideano Vagn Frausing (LOdE. 130-131). Li entuziasme proponas kritiki la vivmanieron en Ĉinio kaj en aliaj totalismaj reĝimoj. Se iu volas kritiki kaj protesti, ili povas kritiki kaj protesti. Estas nur unu demando: “Por kio?” Kiel mi opinias, respondo estas: “Mi (aŭ ni) volas demokration en Ĉinio”. Tuj naskiĝas la dua demando: “Por kio?” Kredeble, respondo estas: “Mi (aŭ ni) volas bonon por ĉinoj (tibetanoj kaj tiel plu)”.

Mi rememoras maljunan hebreon en la Gorbaĉeva tempo. Venis perestrojko, esprimlibero, sed mi ne povis kompreni: kial hebreoj forveturas el Sovetunio. Mi demandis: “Solomon, kial vi forveturas? Vudu, ĉirkaŭe estas grava entuziasmo, perestrojko, libera gazetaro. Ni iras al demokratio kaj prospero, almenaŭ tiel oni diras en televido.”

Li kviete respondis: “Junulo, hebreoj neniam forveturas el lando, se en ĝi estas bone. Ili ne forveturas el lando, se en ĝi almenaŭ estos bone. Kiam la plimulto de la loĝantaro estas sufiĉe riĉaj homoj kaj forestas malsatuloj, demokratio direktiĝas en prosperon, sed kiam la plimulto estas ne tre sataj homoj, demokratio direktiĝas… — li eksilentis, poste aldonis: — Vi vidos”. Kaj mi vidis: kaoso, banditismo, terorismo, milito en Ĉeĉenio kaj en aliaj lokoj de eksa Sovetunio, pafekzekuto de la parlamento, milionoj da rifuĝintoj. Uzinoj estis fermitaj, mi perdis laboron, la edzino forlasis min, pli ol tri monatojn mi manĝis nur kuiritajn terpomojn kaj urtikan salaton, sen oleo, sen pano. Mi multfoje rememoris la proverbon: “Per bonaj intencoj estas pavimita la vojo al infero”.

Nun la vivo en Ruslando estas sufiĉe bona. Pasis dek kvin jaroj. Estas libera gazetaro, sed demokratio estas apenaŭ videbla. Ĉu Vi proponos ankoraŭ unu batalon por demokratio en Ruslando? Mi tre timas, ke ĝin mi ne eltenos, ankaŭ multaj aliaj.

Demokratio, estimata samideano, estas bona por sataj kaj ne tre povraj homoj. En ekspovraj landoj demokratio direktiĝis en kaoson, diktaturon, faŝismon. Ĉu Vi rememoras? Germanio, Italio, Hispanio, Portugalio, Ĉilio… Nuntempe al diktaturo kaj faŝismo “sukcese” iras Kartvelio. Ĉu Vi volas, ke ĉinoj elektu propran Hit Le Ron? Mi opinias, ke Vi ne volas.

Lasu Ĉinion en trankvilo. Totalismaj reĝimoj estas pli bonaj ol diktaturo kaj faŝismo. Ili havas sian historian rolon. Ili devas plialtigi la vivnivelon. Kiam tempo pasos, ĉiuj ĉinoj estos sataj kaj multaj estos riĉaj, neeviteble estos demokratio kaj libero sen tiaj teruraĵoj, kiuj estis dum la konstruado de demokratio en Sovetunio.

Aleksandr Rezniĉenko (Ruslando) 


Ĉerpu nur el pura fonto

Mi volas laŭdi la KD-on, pri kiu mi legis unue en la maja numero de via revuo. Temas pri Ukrainaj kantoj en Esperanto, kiun mi sukcesis akiri ĉi-somere. Malgraŭ la etaj eraroj, la disko ravis min per la belega muziko kaj ĉarmaj tekstoj. Bona ideo kanti unu strofon ankau en la ukraina lingvo. Mi mem miras, ke post tiel ofta aŭskultado mi ankoraŭ ne enuiĝis pri tiuj kantoj. Ili memorigis al mi la vortojn de la granda hungara komponisto Béla Bartók: “Nur el pura fonto!” (ĉerpu) — el la popola muziko.

Gratulon al ĉiuj, kiuj elpensis kaj realigis la diskon! Mi tre ŝatus havi similan KD-on kun rusaj popolkantoj, mi esperas, ke troviĝos rusaj esperantistoj por realigi ĝin.

Lenke Szász (Rumanio) 


Nobela embaraso

Harold Pinter naskiĝis 10 okt 1930 en laborista juda familio. Komence li laboris kiel aktoro. En 1957 li publikigis sian unuan dramon, kiu estis sen sukceso. Famon li akiris fine de la 1950aj jaroj pro La Naskiĝtaga Festo kaj La prizorganto — eble liaj plej gravaj kontribuoj al la dramarto. Liaj verkoj apartenas al la “absurda teatro”, kaj li mem al la generacio de “koleraj junuloj”. Ekde 1963 li verkas ankaŭ filmoscenarojn kaj reĝisoras filmojn (i.a. La virino de la franca leŭtenanto). En la lastaj jaroj Pinter ofte miksiĝas en politikaj debatoj. Li kritikis la subpremon de la kurda lingvo en Turkio kaj pamfletis por Kubo kaj kontraŭ la usona invado al Afganio kaj Irako.

La premio por literaturo, laŭ la volo de ties fondinto Alfred Nobel, ĉiam iru al la verkisto, kiu kreis la plej “idealistan” verkon. Supozeble Nobel pensis pri praktika idealismo (ne filozofa), do verko kies mondkoncepto konformas al iu nobla idearo. Ĉu la sveda akademio faris bonan decidon, kiam ĝi atribuis la premion al Harold Pinter?

Ne povas esti dubo, ke la akademianoj antaŭvidis skandalon, ĉar estis konate, ke Pinter acide kontraŭas la nunan usonan prezidenton (“amasmurdisto”) kaj ties aliancanon Tony Blair (“trompita idioto”). Same li esprimis komprenon por la terorista atenco la 11an de septembro 2001. Ankaŭ estis konate, ke li arde defendis la jugoslavan eksdiktatoron Milošević, cetere kune kun aliaj ne plu aktualaj verkistoj kiel Peter Handke aŭ Valentin Rasputin. [Nur por la protokolo: jes, la politiko de la nuna usona registaro estas ĥaosa fuŝaĵo, tamen estis ankaŭ bonaj kialoj por forigi la diktatorojn. La politiko ankoraŭ havis aliajn rimedojn kaj ne nepre bezonis militon. Tiu, kiu ankoraŭ defendas diktatorojn, intence forgesas la kulpon de ili, postlasas iliajn viktimojn (kio pri solidareco kun la malfortuloj?) kaj neglektas la mizeron, kiun ili abunde kaŭzis. Tio estas nek speciale socialisma, nek aparte idealisma.]

Ĉu la akademianoj donis la premion por doni politikan signalon? Eble ili intencis la provokon. Arto, kiu ne provokas, ofte estas nura distrado, sed nura provoko ankoraŭ ne konstituas arton. Ĉu Pinter do meritis la premion?

En sia danko por la premio Pinter konstatis, ke estas diferenco inter la vereco en iu teatraĵo kaj la vereco de la reala vivo:

Plej ofte oni faletas en la mallumo kontraŭ la vereco, kolizias kun ĝi aŭ kaptas efemeran rigardon aŭ konturon, kiu ŝajne korespondas kun la vereco, ofte sen rimarki, ke entute okazis io. La pura vereco tamen estas, ke en dramaturgio ni ofte ne povas trovi ion kiel verecon. Ekzistas multe da verecoj. La verecoj kontraŭdiras, reflektas, ignoras aŭ mokas unu la alian, diferencas, aŭ estas reciproke blindaj. Foje oni sentas, ke la vereco de unu momento estas en la mano, tiam ĝi glitas tra la fingroj kaj estas for.

Nu, kompreneble, en la dramo vereco ekestas nur en la ago inter spektantoj en la teatro kaj la roluloj sur la sceno. Foje ni scias, ke ili vivas en trompo, foje ni rimarkas, ke ili ne vere serĉas la veron, sed plenkontente vivas kun iluzioj — kaj se la dramo estas elstara, ĝi povas en esceptaj kazoj ankaŭ riveli ion de nia propra vivo, niaj revoj, iluzioj kaj deziroj. Foje ni rigardas en bona dramo kvazaŭ en spegulon, foje tiu spegulo tamen estas tordita.

Sur kia nivelo de realeco vivas ekzemple Aston en La Prizorganto (The Caretaker)? En kiun tavolon de necerteco li transiras demandante: “Kion mi estos faranta? … Kion mi faru? … Kien mi estos iranta”. La fino de la dramo estas “longa paŭzo”. Ĉu la paŭzo sufiĉas por ekago de la spektanto, ĉu la dramo instruis ion pri la propra vivo? Kiam la kurteno falas en bona dramo, ĉiuj demandoj ankoraŭ estas sen respondo.

La politikistoj laŭ Pinter ne konas tiun serĉon; ili strebas al povo kaj por tiu celo ili uzas “retaĵon de mensogoj” kaj krudan retorikon, kiu bone konas la diferencon inter “bona” kaj “malbona”. La plej brila momento estis, kiam Pinter parodiis la parolon de Bush:

Dio estas bona. Dio estas granda. Mia dio estas bona. La dio de Bin Laden estas malbona. Li estas malbona Dio. La dio de Saddam estis malbona, se li estus havinta Dion. Li estis barbaro. Ni ne estas barbaroj. Ni ne forhakas la kapon de homoj. Ni kredas je libereco. Same kiel Dio. <…> Mi ne estas barbaro. Li estas. Kaj ankaŭ li. Ili ĉiuj. Mi havas moralan aŭtoritaton. Ĉu vi vidas tiun pugnon? Tio estas mia morala aŭtoritato. Ne forgesu tion.

Tio rememorigas pri la Pinter de la 1960aj, kiu senmaskigas la patosan lingvaĵon kaj pompajn personecojn. Sed la hodiaŭa Pinter ĉirkaŭvagas tra sia propra ideologio, kiun li ŝajne konfuzas kun serĉo de vereco.

Mensogo, ankaŭ prezidenta mensogo, postulas intencan agon. La filozofo Peter Singer ekzamenis abunde la eldirojn de George W. Bush (en The President of Good and Evil) kaj konkludis, ke tiu prezidento verŝajne ne havas sufiĉe da intelekto por mensogi intence. Naive li kredas — same kiel Aston aŭ alia persono en absurda teatraĵo — sian propran verecon. Estas nur bedaŭro, ke kiel prezidento li havas la povon por realigi siajn koŝmarojn…

Tamen ni devas konstati, ke Pinter observas nur duonon de ajna vereco. Por idealisto ne sufiĉas nur kolekti la viktimojn de unu flanko kaj ne vidi ke “kulpa” kaj “nekulpa” estas tiom facile alglueblaj atribuoj.

Ĉu Pinter, kiu nun estas mortanta, estas jam tro rigida kaj nefleksebla por plu sincere klopodi la kapton de momenta vereco? Jam supraĵa rigardo al lia verkolisto montras, ke li akiris sian pinton antaŭ 40 jaroj. En la lastaj tri jardekoj ni apenaŭ vidis ion elteneblan de lia plumo — tial la premio venis al li tro malfrue.

Wolfgang Kirschstein


El “Mia jarcento”

de Günter Grass

En 1999 aperis Mia jarcento de Grass — cent mallongaj rakontetoj, mozaikeroj de nia jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiĝas intime kun la germana historio kaj finfine el la bunta ĥaoso aperas plena bildo de nia dudeka jarcento. Jam kvar ĉapitroj el Mia jarcento aperis en La Ondo, nun ni proponas la kvinan.

1906

Nomu min kapitano Siriuso. Mia elpensinto nomiĝas Sir Arthur Conan Doyle, fama en la tuta mondo kiel verkisto de rakontoj pri Ŝerloko Holmso, kiu praktikas kriminalistikon laŭ strikte sciencaj principoj. Kaj tute pretere li ankaŭ klopodis admoni sian insulan Anglion kontraŭ la minacanta danĝero, kiam — ok jarojn post la sukcesa enakviĝo de nia unua martaŭga submarŝipo — li publikigis rakonton kun la titolo “Danger!” Ĝi aperis en germana traduko en la milita jaro dek kvin kun la titolo “La milito de subakvigaj ŝipoj — kiel kapitano Siriuso perforte surgenuigis Anglion”, kaj ĝi travivis ĝis la militofino dek ok eldonojn, sed nun bedaŭrinde ĝi ŝajne estas tute forgesita.

Laŭ tiu profeta libreto mi kiel kapitano Siriuso sukcesis konvinki la reĝon de Norlando — celita estis nia regno — pri la aŭdacaj, sed ankoraŭ pruvendaj eblecoj, se oni per ok submarŝipoj — ni ne havis plu — barus la vojojn de provizado al Anglio por sekve efike malsatigi ĝin. La nomoj de niaj ŝipoj estis: “Alfa”, “Beta”, “Gama”, “Teta”, “Delta”, “Epsila”, “Jota” kaj “Kapa”. Tiu lasta ŝipo bedaŭrinde pereis en la Manika Markolo dum la entute sukcesa operaco. Mi estis kapitano de “Jota” kaj gvidis la tutan ŝiparon.

La unuajn sukcesojn ni havis ĉe la elfluejo de Tamizo proksime al la insulo Sheerness: en rapida sinsekvo mi surfundigis pere de torpedaj trafoj mezŝipe “Adelan”, kiu estis ŝarĝita per ŝafviando kaj tuj poste “Moldavian” de la Societo Oriental kaj sekve “Cuscon”; ambaŭ estis ŝarĝitaj per greno. Post pliaj sukcesoj antaŭ la Manika Marbordo kaj diligenta surfundigo de ŝipoj eĉ ĝis la Irlanda Maro, ĉe kiuj partoprenis nia ŝiparo aŭ are aŭ en solaj operacoj, ekkreskis la prezoj, unue en Londono kaj poste sur la cetera insulo: kvinpeca pano baldaŭ kostis unu ŝilingon kaj duonon. Per sistema blokado de ĉiuj gravaj importhavenoj ni plue kontribuis al altigo de tiuj uzuraj prezoj kaj kaŭzis malsategon en la tuta lando. La mizeranta popolo protestis perforte kontraŭ la registaro. Ili sturmis la Borson, la Plejsanktejon de la Empire. Tiu, kiu apartenis al la supera klaso aŭ kiu cetere havis la rimedojn fuĝis al Irlando, kie almenaŭ estis sufiĉe da terpomoj. Fine la orgojla Anglio devis humiligite fari packontrakton kun Norlando.

En la dua parto de la libro specialistoj de la mararmeo kaj aliaj kompetentuloj konfirmis la publikigitan admonon de la verkinto Conan Doyle. Iu eksvicadmiralo konsilis, ke oni, kiel siatempe Jozefo en Egiptujo, ekkonstruu grendeponejojn kaj protektu la enlandan agrikulturon per limimpostoj. Insiste oni postulis, ke oni adiaŭu la dogmecan insulan pensmanieron kaj fosu finfine la tunelon al Francio. Alia vicadmiralo proponis, ke ek de nun la ŝipoj veturu nur are kaj ke ili estu rearmitaj speciale por militi kontraŭ submaraj ŝipoj. Ĉiuj konsiloj estis utilaj, kion pruvis la sekvo de la vera milito. Mi povus kanti tutan epopeon pri la efikeco de akvaj bomboj.

Bedaŭrinde mia elpensinto, Sir Arthur Conan Doyle, forgesis raporti, ke mi kiel juna leŭtenanto ĉeestis la 4an de aŭgusto 1906 en Kijlo, kiam en ŝipfarejo Germania ni metis per ŝipfareja gruo la unuan martaŭgan ŝipon sur la akvo, strikte ŝirmita pro sekretemo. Ĝis tiam mi estis dua oficiro sur torpedoŝipo, sed nun mi volontulis por provi nian ankoraŭ subevoluiĝintan submaran armilon. Jam kiel ano de la ŝipanaro mi spertis por la unua fojo la mergon de “U1” ĝis 30 metroj kaj ke ĝi poste per propraj fortoj atingis la vastan maron. Mi devas tamen koncedi, ke la firmao Krupp jam antaŭe konstruis laŭ la planoj de hispana inĝeniero dektrimetran ŝipon, kiu veturis sub la akvo kun rapideco de kvin nodoj kaj duono. “Truto” eĉ tiklis la intereson de nia Imperiestro. Princo Henriko persone partoprenis dum unu subakva veturado. Bedaŭrinde la Oficejo por Mararmeaj Aferoj malfruigis la senprokrastan evoluon de la “Truto”. Krome estis problemoj kun la petrolmotoro. Kiam ekfunkciis post unujara malfruo “U1” en Eckernförde, ne plu estis baroj, kiuj ankaŭ mankis, kiam ni vendis poste al Ruslando “Truton” kaj naŭdektrimetran ŝipon jam kun tri torpedoj “Kambala”.. Je mia embaraso mi estis komisiita al la solena transdono. El Peterburgo venis speciale popoj por beni la ŝipojn de la pruo ĝis la pobo per konsekrita akvo. Post longdaŭra surtera transportado ĝi estis enakvigita en Vladivostoko, tro malfrue por utili kontraŭ Japanio.

Tamen mia revo realiĝis. Spite al sia detektiva instinkto, kiun Conan Doyle pruvis en multnombraj rakontoj, li ne povis imagi, ke multaj junaj viroj, kiel ankaŭ mi, revis pri la rapida enmergiĝo, la vaganta rigardo per periskopo, la celkonscia ruliĝo de la petrolŝipo, la komando “torpedo ek”, la multe aplaŭdataj trafoj, la kamarade intima kunestado, kaj la rubande ornamita reveno hejmen. Kaj mi, kiu ĉeestis ekde la komenco kaj dume apartenas al la literaturo, ne povis imagi, ke dekmiloj da niaj knaboj neniam plu emerĝos el siaj subakvaj revoj.

Bedaŭrinde, pro la averto de Sir Arthur, malsukcesis ankaŭ nia nova provo surgenuigi Anglion. Tiom da mortintoj. Sed kapitano Siriuso estas kondamnita pretervivi ĉiun mergiĝon.

Tradukis el la germana
Wolfgang Kirschstein
(memore al la pereintoj de “Kursk”) 


Paul GubbinsAmikaro

originale verkita de Paul Gubbins

Ĉiuj konsentis, ke temis pri la plej varma tago — aŭ, pli precize, vespero — de la jaro. Ne necesis televidaj veterprognozoj (kiuj, kiel acerbe rimarkis Don, kutimas kovarde priskribi intan veteron ol aŭguri ontan) por konfirmi la varmegon: ĉiuj sentis ĝin; ĉiuj suferis.

La tago — dimanĉo — bonanmatenis jam peze kaj sufoke; la aero pendis senmove, libertempante, sub altaj, blankaj nuberoj, kiuj eble ne estis, sed ellasaĵoj el superflugintaj aviadiloj portantaj feriontojn al landoj eĉ pli diable hejtataj; aŭ eble la aero strikis, rifuzante aerumi; aŭ povis esti, ke ĝi montris jam unuajn spurojn de la malsano Alzheimer kaj forgesis, kio farendas.

Kaj krome, dum tago tia, nenio fareblis. Nur, kiel Gŭenda, sopiri pri la oficejo, abomenata kaj prisakrata je ĉiuj aliaj tagoj de la jaro, sed kies klimatizado, aŭ almenaŭ la pria memoro, mokadis, miraĝe, kvazaŭ oazo en sunbakata dezerto. Nur, pro la insistemo de Su, la edzino de Tomas, starigi fajr-rostilon en la ĝardeno kaj, subĉiele tagmanĝonte, kontribui per kolero kaj karbo eĉ pli al la preskaŭ netolerebla temperaturo de ĉi tiu kosma kaldrono somera.

Foje, fone aŭdebla, ruliĝis ĉirkaŭ la montoj, kiel radoj de batal-ĉaroj, tondro. Sed la konflikto inter ĉielo kaj tero, pluvo kaj seko, obstine forrestis, tiel ke finfine oni ekdubis, ĉu vere pri tondro temis, aŭ ĉu pri ia duonkaptita deziro, profunda, praa, sed neadekvate esprimita, ĉar tiun tagon ĉia esprimado — eĉ rezignacio — torturis.

Do kiam la amikoj — ĉar tiaj ili estis — rendevuis vespere iom antaŭ la sepa ĉe Babs kaj Sam, cele al muzikado, ili ĉiuj jam misagordiĝis.

— Mi kredas, — anoncis Tomas, la gitaristo, — ke mi preferus matene provludi. Sabate, ekzemple. Vespere mi ĉiam tro lacas. Samopinias Don, sendube…

— A-aj, — elgorĝigis Su, strangolante altan B bemolan, per kiu ŝi ekzercis sian voĉon. — Vi… fu… vi ĉiam tro lacas. Vi ne ĝustatempe ellitiĝus.

— Kiu volas vinon? — demandis Babs, pacige, kaj oblikve rigardante al Gŭenda. — La glasoj jam pretas…

— Merd', — kriĉis Gŭenda. — Mi forgesis la vinon. Mi scias… jen mia vico kunporti… sed…

— Ne gravas, — diris Babs, seke. — Sendube ni havas. Ankaŭ panon kaj fromaĝon.

La amikoj kunmuzikis ĉiun duan aŭ trian semajnon. Amatore, ne tro formale; pro tio la vino, manĝetaĵoj, kiujn ili vice portis (almenaŭ teorie), sed neniam Babs kaj Sam, kiuj disponigis al la sesopo — Amikaro, ili baptis sin — sian salonon kun ĝia bela koncert-piano. Supre, en ne plu bezonata dormoĉambro, ĉar la du filinoj jam delonge forflugis, ili tenis la ceteran Amikaro-ekipaĵon — amplifilon, mikrofonojn, muzik-pupitrojn. Kaj estis Sam, helpe de komputilo-programo Sibelius, kiu aranĝis la diversajn kanzonojn laŭ la fortoj, aŭ la malfortoj, de la amikaranoj.

Fakte Sam estis la sola trejnita muzikisto en la sesopo (Tomas, juna, gitaris en rokgrupo tamen muzikon ne studis). Male Sam, kiu pasigis kvar jarojn kiel studento ĉe universitata muzikfako, sed neniam vivtenis sin per muziko: laŭprofesie — nun emerito; ili ĉiuj, krom Gŭenda, emeritiĝis — li estis komputilisto. Tamen, kaj tio foje iritis la amikojn (aparte Don, kiu apenaŭ eltenis, kiam fingroj fremdaj — kaj pli talentaj — dancis trans la klavoj de liaj klarneto aŭ saksofono), Sam kapablis ŝajne ĉiun instrumenton ludi; ne nur la pianon, ne nur la blovinstrumentojn de Don, la gitaron de Tomas, sed ankaŭ la fluton de Gŭenda kaj la violonon de Babs. Nur sian voĉon, sian naturan, denaskan muzik-instrumenton, li ne povis kantocele trejni: ĝojis pri tio, iom malice, Su.

Ĉiam ili komencis provludi per kanzono, kiun ili ĉiuj bone regis: ero de Dok Pomus kaj Mort Shuman, La lasta danco — ironie, ke per “lastaĵo” ili komenciĝis — kiu perfekte kongruis kun la voĉo de Su kaj kiu enhavis, post la 47a takto-streko, mirinde melodian kaj serpentuman aranĝon por la klarneto de Don, kaj kiu brile ekspluatis la gamon de tiu ĉi plej adaptiĝema instrumento.

Sed ĉi-foje, tuj antaŭ la klarneta interveno, Su haltis, plendante, ke Sam tro rapidis. Estas danco, ne pranco, ŝi siblis; sed Sam ŝin ignoris, insistante, ke Tomas denove kaj pli harmonie agordu sian gitaron; dum Don paŭtis pro sia mistrafita klarneta melodio. Ili rekomencis, denove “de la supro”, kiel diris Sam, fiera pri sia muzika fakesprimo, kaj iel atingis la finon; sed La lasta danco rifuzis koketi aŭ kaprici; anstataŭ danci, ĝi peze procesiis. Ĝi ne fleksiĝas, amare diris al si Don, blovante… same miaj fingroj, iom ŝvelintaj pro la varmo.

La dua ero, kanzono de Cole Porter, iom pli sukcesis. Sed tuj poste Gŭenda plendis pri la trablovo, kaj petis, ke oni fermu la fenestrojn.

— Ĉu vi frenezas? — demandis Su. — En temperaturo tia?

— Ne eblas ludi en uragano, — diris Gŭenda. — Miaj notoj preskaŭ forbloviĝis.

— Aha, — diris Sam. — Pro tio. Mi aŭdis, kiel ja vi tro malfrue eniris ĉe…

— Ne eblas ludi sen trablovo, — atentigis Tomas. — Jam ŝvitegas miaj manoj. Vidu.

Kaj, tenante la gitaron inter genuo kaj kubuto, li montris siajn manojn.

— Do ni ne fermu, — diris Sam. — Mi konsentas kun Tomas.

— Mi esperas, ke viaj najbaroj ne plendos, — grumblis Gŭenda. — Ĉu vi kredas, ke ili volas aŭskulti, sidante… mi ne scias… en siaj ĝardenoj, ĝuante trankvile la vesperan varmon?

— Varmegon… — komencis Tomas, kiam, fingromontrante al Gŭenda, erupciis Su.

— Ĉu vi kritikas? — ŝi elkraĉis. — Mian voĉon… mian kantadon? Ĉu vi diras, ke mi ne aŭskultindas… ke Amikaro ne aŭskultindas… ke ni kaŝu nin malantaŭ fenestroj kaj kurtenoj, por ke…

— Merd', — diris Gŭenda, dummomente senekvilibrigata. — Mi ne…

— Memevidente, — daŭrigis Su. — Vin neniu aŭdas. Eĉ se vi fuŝus la tutan eron, neniu scius. Kaj do…

— Nu… fluto estas ja fluto, — rezonis Babs. — Ĝi ne estas… ne estas…

— Saksofono, — kompletigis Don.

— Ĝuste, — danke diris Babs. — Ĝi ne estas saksofono. Kaj do…

La frazero pendis en la peza aero kiel politikista promeso neplenumota. Ĉiu, ŝajne, tramaĉis la nerefuteblan veron, ke fluto ne estas saksofono. En la ĉambron penetris la pepado de la murhirundoj, kiuj konstruis neston sub la rando de la tegmento sur — tre lerte — skatolo entenanta la alarmon de la hejma sekureco-ilaro. Aŭdiĝis ankaŭ, de malproksime, la voĉoj de infanoj.

— Do… bone, — diris Sam, iom senkonsile. — Ni turnu nin, mi petas, al Fumo.

Iom kontraŭvole, kvazaŭ restus aferoj direndaj, la ludontoj traserĉis siajn foliojn por trovi la muzikon. La kanzono Fumo estas am', originale de Jerome Kern kaj Otto Harbach, multe adaptiĝis kaj, dum sia longa historio, prezentiĝis — kaj surdiskiĝis — en unu versio aŭ alia de la plej konataj ĵazistoj. Ankaŭ la versio de Sam — por ne forgesi Sibelius — sekvis ĉi tiun adaptiĝo-tradicion: li komponis ja ambician sed fine realigeblan dueton meze de la ero por violono kaj klarneto; specon de dialogo, dum kiu la melodio apenaŭ rimarkeble fluis de unu instrumento al la alia. Kuraĝe, li enkondukis ĉi tiun dialogon komence de la peco per gitaro- kaj piano-akordoj, tiel ke, kiam la kanzono sukcesis, ĝi brilis; sed kiam la diversaj dialogeroj intermiksiĝis, ĉar la muzikistoj ne sufiĉe atentis la intervenojn de la aliaj, regis kruda kakofonio.

Kaj tiel ĉi-foje estis. Komence tro laŭtis la piano, tiel ke la gitaro-akordoj apenaŭ aŭdeblis; la kordoj de la violono, kiel Babs ne tre konvinke pretendis, streĉiĝis pro la varmo kaj do ne kulpas ŝi pri la skrapado; la fingroj de Don, ne nur pufiĝintaj, ŝajne ankaŭ konkretiĝis; dum Su, eble pro la misoj de la akompanantaj instrumentistoj, konfuziĝis kaj, malgraŭ rorita “Jen, do… ek!” de Sam, tute mistrafis la verson pri la ridantaj amikoj, tiel ke la kanzono kolapsis en kolero kaj kulpigoj.

— Ho, ve, — diris Sam. — Eble mi devus simpligi la version… aŭ ĉu pli saĝe rezigni pri ĝi?

— Rezigni, — diris Gŭenda. — Klare, la kanzono tro komplikas…

— Ne la kanzono, — kontraŭis Su. — Mi perfekte povus, se vi laŭtakte ludus. Kaj do ni rezignu ne pri la kanzono sed pri la…

— Ni rezignu, — diris Babs trankvile, sed firme, — pri niaj vestaĵoj.

— Pri kio… ? — demandis Tomas, kiu iom surdis, pro troa elmetado kiel juna gitaristo al superamplifilata rokmuziko.

— Pri niaj vestaĵoj, — ripetis Babs. — Pro la varmo. Mi kredas, ke tiel ni plej… plej komforte ludos.

— Babs, kara, — diris Sam, surprizite. — Ĉu io?..

— Eble… — hezitis Don, jam suferanta pro la varmo, — eble la sinjoroj povus depreni siajn ĉemizojn. Tio estas, se la sinjorinoj ne malkonsentus…

— Ne, — diris Babs. — Ĉio aŭ nenio. Sinjoroj kaj sinjorinoj. Do…

— Nudiĝo, — diris Gŭenda, rulante la silabojn ĉirkaŭ siaj lipoj, kvazaŭ ŝi unuafoje en sia vivo frontus al tiu ĉi stato. — Plena nudiĝo.

— Ĝuste, — diris Babs. Kaj ŝi komencis demeti sian bluzon.

— Babs… — diris Sam. — Momenton. Pensu… pensu pri la aliaj…

— Mi jam pensis, — ŝi diris, fingrumante sian mamzonon.

— Ankaŭ mi pensis, — diris Tomas, kiu nun ĉion ŝajne tre klare aŭdis. — Mi pensis, ke estas preskaŭ la plej longa tago de la jaro. Do… la solstico. Kaj do… se oni ne povas nudiĝi somermeze… do kial ne? — Kaj, ekstarante, kaj jam demetinte sian gitaron, li lerte faligis sian pantalonon.

— Dio mia, — diris Su. — Jam de jaroj vi ne… — kaj eksilentis.

— Tomas pravas, — diris Don. — Kial ne? Eble… ni pli libere… senĝene ludos… se… se… mi ne scias. Sed ni provu. Ĉiaokaze mi krevas pro la varmo. — Kaj ankaŭ li komencis liberiĝi de siaj vestaĵoj, krude, per fingroj apenaŭ obeantaj al sia volo.

— Vi frenezas, — diris Sam. — Vi ĉiuj… vi frenezas. Tio estas… estas… diable! Gŭenda… ne… ho, ne. Ne vi. Ĉesu, mi petas. Gŭenda…

— Tiom… tiom mi havos morgaŭ por rakonti en la oficejo, — diris Gŭenda, aldonante, nekarakterize kokete, kaj malbutonumante sian bluzon por montri du bele pomecajn mamojn, — Ĉu ne plaĉas mia korpo, Sam?

Sam, ruĝiĝante, nee, jese, renee skuis la kapon. “Via korpo…”, — li ekis, sed jam Tomas, nuda, la unuajn Fumo-akordojn eligis el sia instrumento, kiun li kvazaŭ lulis, bebe, alte kontraŭ sia brusto.

— Hej, amikoj, — li diris. — Ĉu vi ne aŭdas? Mi sentas… kaj jam de jaroj ne… ke mi ludas min mem. La akordoj… mi estas la akordoj … aŭskultu… — Kaj li plektris denove, provante aliajn akordojn, kaj murmurante fragmentojn el duonforgesita hipio-kanzono.

— Dio mia, — ripetis Su. — Se do tiel… — kaj leĝera somera robo flirtis malsupren.

— Mi… mi ne estus kredinta, — balbutis Sam. — Vi… vi ĉiuj… jen do somera stultaĵo. Frenezaĵo…

— Male, — interrompis Babs. — Estas la varmo. Certe ni pli libere ludos, sen vestaĵoj. Ni povos koncentriĝi pri la muziko… ne pri la temperaturo, pri nia malkomforto. Ĉu vi ne aŭdis, kion diris Tomas? Ni … ni unuiĝos kun la muziko…

— Sed Sam ne volas senvestiĝi, — incitis Su. — Li ne kuraĝas. Eble … li hontas. Volas ion kaŝi. La granda muzikisto tamen malgrandas…

— Do, bone, — rikanis Sam, cedante. — Bonege. Se tiel vi volas aferojn, do estu. Vi ĉiuj frenezas… mense malsanas… sed… nenio kaŝendas… nenion mi prihontas. Nenion. Do…

Kaj, forĵetante ŝuojn, elŝirante ŝtrumpetojn, pantalonon, kalsonon kaj ĉemizon, li instaliĝis, bolanta, preskaŭ ŝaŭmanta, ĉe la piano, kaj ekfrapis, Fumo-akorde, la klavaron.
Bildo de Serge Sire
— Do… kontentaj, he? Ĉu tion vi volas… jes? Do ek. Ek. Kial prokrasti? Fumo… do… unu… du… unu, du, tri, kvar… — kaj, dum liaj fingroj anoncis la unuajn akordojn de la peco, lia nuda piedo kontaktiĝis kun la ankoraŭ malvarmeta latuno de la piano-pedalo. Kaj subite…

Ludante, Sam sciis, ke ĉio transformiĝis. Kio, precize, ne eblis diri; sed, kie en la muziko antaŭe dominis konfuzoj kaj konfliktoj, nun regis precizo kaj pasio. La komencaj piano- kaj gitaro-akordoj, ne tro laŭtaj, perfekte agorditaj, anticipis la postan dialogon, kiam la fingroj de Don, nun fajre flekseblaj, kapriolis sur la klarneto kiel neniam antaŭe kaj la voĉo de la violono, dolĉa kaj tenera, apenaŭ distingiĝis de tiu de Su; eĉ la fina flut-solo, per kiu la fumo iom post iom fajnas, diafaniĝas, dise, sone sorĉis, ĝis la lasta spiro mergiĝis kun la sekva silentado.

La amikoj rigardis unu la aliajn. Sam estis ion dironta, kiam klakklakis la fenestro kaj vento, freŝe frideta, trablovis la ĉambron.

— Brrr… mi frostas, — diris Gŭenda, kaj, metante sian fluton sur la muzik-pupitron, komencis surmeti siajn vestaĵojn.

— Pluvos… kredeble ŝtormo, — diris Don, sin demandante, ĉu eblos prognozi la veteron surbaze de la stato de liaj fingroj. Cerbumante, kaj kliniĝante, li prenis sian ĉemizon de sur la planko.

— Mi fermos la fenestrojn, — diris Babs.

— Sed ne tiel… — atentigis Tomas, indikante svage sian bruston, kiun li estis kovronta per sia ĉemizo.

Babs ridetis, kaj surmetis sian bluzon. — Ne. Ne tiel, — ŝi diris. Kaj, irante al la fenestro, kaj preterpasante Su, ŝi donis al la kantistino ŝian falintan robon. — Jen, — ŝi diris. — Prenu. — Kaj Su prenis.

Nur Sam… nur Sam sidis, ankoraŭ nuda, ĉe la piano. Lia piedo daŭre esploris, frande, la malvarmon de la pedalo.

— Neniam… — li diris, reve, — neniam ni tiel kunmuzikis. Kunkreis. Neniam tiel magie… inspire. Ni ludis… profesie. Ni… amatoroj. Plenprofesie. Tio… tio montras, kio eblas, kiam ni defias… defias nin mem. Kiam ni kuraĝas. Simple… kuraĝas.

Sed neniu volis plu kuraĝi. Ili jam tro kuraĝis. Kaj ekstere, kontraŭ la fenestron, tamburis jam la unuaj pluveroj.

— Sam, — diris Babs. — Vestu vin. — Kaj, al la aliaj, — Mi enportos la vinon. La fromaĝon. Ĉu ne?

Pro ĉi tiu novelo Paul Gubbins iĝis laŭreato en la literatura konkurso Liro-2005, branĉo Originala prozo


Abio

de Raisa Kudaŝova

Ĝin konas ĉiu ruso, sed nur malmultaj scias, ke ĝi ne estas popola. Ĝin kunkreis du neprofesiuloj, kiuj eĉ ne konis unu la alian.

Raisa Adamovna Kudaŝova (fraŭline: Gidrojc), guvernistino kaj bibliotekistino, verkis la tekston en 1903, kaj ĝi aperis en la januara numero de la revuo Maljutka (Etulo) 1904, poste en kelkaj porinfanaj kolektoj. Agronomo Leonid Karloviĉ Bekman legis la tekston kaj kantis ĝin al sia filino Vera, surbaze de la motivo el la Infana Sonato de Robert Schumann. Ĉar la agronomo ne konis la notojn, la melodion registris lia edzino, pianistino Jelena Aleksandrovna Bekman-Ŝcxerbina. La geedzoj Bekman verkis por Vera kelkajn aliajn kantojn, kaj iliaj konatoj ofte petis reskribi ilin. Fine, al la geedzoj tedis la reskribado, kaj ili eldonis kolekton Kantoj por Verinjo. Ĉu ne bela Kristnaska historio?
Abi' naskiĝis en arbar'
kaj kreskis kun fier',
ĉar verda estis ĝia vest'
dum vintro kaj somer'.

Karese kantis neĝa vent':
“Vi dormu en kviet!”
Pro mola neĝ' de avo-frost'
varmiĝis abiet'.

Timema griza leporet'
saltadis sub abi'.
Kaj foje lup', severa lup'
kuradis preter ĝi.

Jen knaras sub la sledo neĝ',
rapidas la ĉeval'
kaj kuras vigle tra l' arbar'
en neĝkovrita val'.

Alvenis rapidkura sled'
gvidata de “muĵik'”*.
Forhakis abieton li,
precize sub radik'.

Kaj poste venis kun ornam'
abi' en bela vest',
kaj portis multan ĝojon ĝi
al nia gaja fest'!

Pro ĉi tiu traduko Tatjana Auderskaja iĝis laŭreato de Liro-2005 en la branĉo Traduka poezio.

muĵiko (Ruse мужик). Ruslanda kampulo. 


Homa vivo kaj Loĝado

Koutny, Ilona. Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Homa vivo kaj Loĝado. — Poznań: Prodruk, 2005. — 156 pĝ. — (Celtrafo; AEH 3).

Post Lernado kaj Laboro (2002) kaj Lingvo kaj Komunikado (2003), ĉi-foje Ilona Koutny CELTRAFis al Homa vivo kaj Loĝado, la tria etvortaro en la serio de laŭtemaj etvortaroj angla-esperanta-hungaraj.

Estas interese, se ni observas la sinsekvon de tiuj ĉi tri etvortaroj. La unua temas pri lernado kaj laboro, kio montras ke la fono, kie la serio naskiĝas, intime rilatas al lernado. La dua kredigas nin ke Esperanto estas interlingvo por interkomunikado, kaj la parolantoj de la lingvo tre interesiĝas pri lingvaj kaj komunikadaj temoj. Tamen tio estas ne sufiĉa, ĉar Esperanto estas lingvo ankaŭ por esprimi ĉion kio rilatas al la homa vivo. Laŭ la maniero de naskiĝo Esperanto estas malsama al aliaj lingvoj por la homaro, tamen se oni konsideras ke la lingvo ĉefe funkcias kiel komunikilo, Esperanto jam estas normala lingvo. Tie ĉi la vorto “normala” enhavas du signifojn: lingvistoj povas kaj devas studi ĉi tiun lingvon laŭ kutimaj metodoj kaj teorioj kiel ili estas uzataj por aliaj lingvoj; kaj la lingvo ankaŭ devas kapable plenfunkcii en diversaj kampoj de homa vivo, ĉar esperantistoj ne ĉiam diskutas temojn pri internaciaj kaj interkulturaj rilatoj. Do, la tria etvortaro montras nin kiel normalajn homojn en ĉiutagaj kondiĉoj.

Kiel kutime, la vortaro enhavas du ĉeftemojn. La subtemoj de Homa vivo estas: personaj datumoj; familianoj, parencoj; naskiĝo kaj infanaĝo; junaĝo, geedziĝo; amo, sekso, familiplanado; maljuneco kaj morto. La subĉapitroj de Loĝado: lando, urbo, vilaĝo; akiro de loĝejo; domo, loĝejo; antaŭĉambro, banĉambro; kuirejo; ĉambroj; hejmaj laboroj. Kompreneble, ĉiuj subtemoj dispartiĝas en pli konkretajn nociojn, ekzemple, sub personaj datumoj estas la ĉefvortoj nomo, aĝo, familia stato, k.t.p. Fakte, la verkanto de la etvortaro konstruis prove hierarkian sistemon en la tereno de homa vivo. Tio ne estas malofte en etnaj lingvoj, tamen ne ofte en Esperanto.

Same kiel ĉe la antaŭaj du, la kerno de la etvortaro estas la kapvortoj, kies rolo estas ne nur unu simpla vorto, ili funkcias kiel kernaj nocioj de iu temo. Sub ili aperas diversaj rilataj esprimoj, ordigitaj laŭ 4 kategorioj: 1. tipoj de la kapvorto (indikilo •); 2. verboj kaj verbaj esprimoj (indikilo ►); 3. adjektivoj (indikilo ○) kaj 4. vortoj asocieblaj al la kapvorto (indikilo ♣). Kompreneble, ne ĉiuj kapvortoj enhavas la kvar menciitajn kategoriojn. Avertindas, ke la kriterioj, laŭ kiuj la vortoj kuŝas en siaj litoj, ankaŭ ne estas tre klaraj. Ekzemple, sub la kapvorto gepatro(j) ni povas trovi la vortojn aŭ esprimojn patrino, fraŭlina patrino, dimanĉa patro … sub la indikilo •; eduki infanon, ŝpari iun de io, postuli ion de iu … sub ►; severa, pacienca … sub ○; gepatra aŭtoritato, bofilino … sub ♣. Tamen, sendube, tiujn vortojn kaj esprimojn iel kunligas la centra nocio.

La vortaro ne nur utilas por lerni Esperanton, kiel Koutny diras al la uzantoj «Esperanto meze servas por kompari la du etnajn lingvojn, kiel “komuna denominatoro”». Tia komparo ne nur estas interesa por la lernantoj de la du lingvoj, sed ankaŭ helpas al lingvistoj, ekzemple, oni ofte diras ke ĉinoj havas pli multajn vortojn por esprimi la parencajn rilatojn ol eŭropaj lingvoj. Tamen, pere de la vortaro, nun mi ekkonis ke ankaŭ la hungara lingvo havas sistemon similan al la ĉina. Mi diros la fakton al miaj studentoj en socilingvistika kurso.

Por helpi la lernantojn regi la lingvon, en la fino de la vortaro, troviĝas ankaŭ taskoj por la uzantoj. La taskoj estas klasigitaj en kvar tipoj: vortprovizaj esploroj; gramatika refreŝigo; prezentoj kaj ludoj; temoj por diskutoj kaj hejmtaskoj. Tio faras la vortaron ankaŭ bona lernilo. Vi povas elŝuti specimenajn ekzercojn ĉe http://www. edukado.net/.

Mi ne tuŝas detalojn por kelkaj kapvortoj, kiuj eble ne estas taŭgaj, ĉar tio estas normala por mi en laŭtema vortaro kun diversaj temoj en tri lingvoj. Ne estas facile klarigi la saman ion per tri lingvoj, eĉ se la sama aĵo vere ekzistas en la tri kulturoj. Mi ankoraŭ ne alkutimiĝis al sg kaj sy kiel la mallongigoj de la anglaj “something” kaj “somebody”, ĉar oni plej ofte uzas sth kaj sb en la vortaroj ĝeneralaj.

Resume, la etvortaro estas tre taŭga ilo por helpi produkti esperantajn tekston kaj parolon.

Kvankam ĝi estas modesta, ĝi povas funkcii iomete simile al la konata Longman Language Activator, kiu estas la unua vortaro en la mondo celanta al produktado. Tial mi rekomendas la vortaron al ĉiuj, kiuj volas aktive uzi Esperanton.

Kompreneble, ĝi ankaŭ helpas al tiuj, kiuj volas aktive lerni kaj uzi la du aliajn lingvojn.

Liu Haitao


Liro: VinjetoLiro-2005

Je la Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrado estis anoncita la rezulto de la tradicia literatura konkurso Liro-2005, organizita de La Ondo de Esperanto.

La seppersona juĝkomisiono (Aleksej Birjulin, Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda) ricevis 37 konkursaĵojn de 23 aŭtoroj el 15 landoj — Britio, Ĉeĥio, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Irano, Luksemburgio, Mongolio, Pollando, Rumanio, Ruslando, Svedio, Ukrainio, Usono. Neniam pli frue konkursaĵoj venis el tiel multaj landoj.

La rezulto de Liro-2005

Originala prozo

Laŭreato: Paul Gubbins (Britio) pro Amikaro.
Laŭdaj mencioj: Leif Nordenstorm (Svedio) pro ttt.mondplibonigo.org;
Jean-Marie Ries (Luksemburgio) pro Apneaŭ birdebla fileĉo;
Lenke Szász (Rumanio) pro Telefoni al vi;
Tatjana Vŝivceva (Ruslando) pro Jubileo.

Originala poezio

Laŭreato: Alfred Knapp (Germanio) pro En la vespera horo.
Laŭdaj mencioj: Alfred Knapp (Germanio) pro Pegazo-flugo;
Ludmila Orajevskaja (Ukrainio) pro Muziko;
Tatjana Vŝivceva (Ruslando) pro Venos mi kaj La antaŭvintra melankolio.

Traduka prozo el la rusa lingvo
(Всеволод Гаршин. Красный цветок)

Laŭreato: Miĥail Povorin (Ruslando).

Traduka poezio el la rusa lingvo 
(Раиса Кудашова. В лесу родилась ёлочка)

Laŭreato: Tatjana Auderskaja (Ukrainio).

Traduka prozo el la angla lingvo 
(Mark Twain. Journalism in Tennessee)

Laŭreato: Jean-Luc Tortel (Francio)
Laŭda mencio: Paul Gubbins (Britio)

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. Konforme al la regularo la organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 1 jan 2008 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2005

Pliaj informojn pri la konkurso Liro legu rete.


Gazetoj

Juna Amiko. 2005: 114

Aperis numero 114 de Juna Amiko — la tria kaj kompletiga por 2005. Jen kelkaj eroj el la enhavo:

Princino Liliana kaj la Blanka Ĉevalo estas rakonto kiu gajnis la unuan premion en la grupa kategorio de la nunjara fabel-konkurso. La verkintoj estas tri knabinoj ĉ. 10-jaraj el Belgio, Hungario kaj Francio, kiuj amikiĝis en la Internacia Infana Kongreseto (IIK).

Tradicia Tet-festo en Vjetnamio, de nova kunlaboranto Nguyen Thi Ngoc Lan, rakontas kiel oni tie festas la novjaron (laŭ ilia kalendaro) kaj la alvenon de printempo.

En la rubriko Lume, prizorgata de Mónika Molnár, ni enrigardas kuirejon, kie infaneto Bo asertas sian memstarecon. La rubriko Lude gastigas bildstrian serion de Stefan MacGill, ĉi-numere Ernio kaj Emilo finfine renkontiĝas. La rubrikon Laste plenigas artikolo de Nora Svenonius (12-jara) pri vegetala manĝado; tio estas speco de vegetarismo.

La regula rubriko Interkultura mondo, sub prizorgo de Lena Nadikova (Ruslando) prezentas sur 4 paĝoj grupon en Bangaloro (Hindio).

Artikolo pri nord-amerikaj indianoj estas transprenita el Kontakto, por ke legantoj de Juna Amiko ekkonu tiun revuon de TEJO.

La Julfesto estas la temo de la regula rubriko de Judit Felszeghy, kiu proponas konversaciajn temojn, per kiuj hungaraj studentoj preparas sin por ŝtataj ekzamenoj.

La kunlaborintoj en nia nuna numero loĝas en Belgio, Britio, Ĉeĥio, Finnlando, Francio, Germanio, Hindio, Hungario, Italio, Kroatio, Latvio, Ruslando, Serbio, Slovakio, Svedio, Usono kaj Vjetnamio.

La novaj 52-paĝaj numeroj kaj la nova prezento-stilo estas bone akceptitaj kaj pluiros en 2006 kun la samaj abonprezoj: 14 eŭroj en A-landoj kaj 9 eŭroj en B-landoj (po 11 kaj 7 resp. ekde 3 ekz.). Perantoj en 30 landoj akceptas abonojn por 2006. 


Ricevitaj libroj

Amery, Heather. Mil unuaj vortoj en Esperanto / Tradukis el la angla Edmund Grimley Evans; Ilustris Stephen Cartwright. — Barlaston: EAB, 2004. — 63 pĝ., il. — [Aĉeto].

Koutny, Ilona. Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Homa vivo kaj Loĝado. — Poznań: Prodruk, 2005. — 156 pĝ. — (Celtrafo; AEH 3). — [Recenzoekzemplero].

Mekys, Antanas. Labirinto: Versaĵetaro. — Vilnius: A.Mekys, 2004. — 48 pĝ. — [Donaco de LitEA].

Mekys, Antanas. Labirinto: [Originala poemaro]. — Vilnius: A.Mekys, 2005. — 84 pĝ. — [Donaco de LitEA].

Rainis, Jānis. Antaŭen: [Poemoj kaj aforismoj] / Tradukis el la latva M.Burgmeister, K.Gusev, M.Jakubcova, A.Kubulnieks, N.Ķurzēns, P.Lapienè, E.Lippe, R.Štamers; Postpar. M.Želve; Ilustris A.Mediņa. — Rigo: Radieto, 2005. — 35 pĝ., il. — [Donaco de Aristīds Mediņš].

Vortaro intima, iom aĉa, iom fia / Kompilis Boris Zozulja. — Rostov-na-Donu: Verda Kukolo, 2005. — 48 pĝ., 300 ekz. — [Donaco de Boris Zozulja].

Wiersch, Hans. Borsa terminaro kvinlingva: Deutsch, English, Esperanto, Français, Nederlands. — [Brugge]: IKEF; [Antwerpen]: FEL; [Leuven]: Esperanto 3000 vzw Leuven, 2004. — 137 pĝ. — [Aĉeto]. 


Ricevitaj gazetoj

Esperanto-nyt. 2005/2;
Esperanto. 2005/12;
Ĝenerala Informilo. 2005/134;
Heroldo de Esperanto. 2005/14;
Informa Bulteno. 2005/4;
Internaciisto. 2005/6;
La Gazeto. 2005/120;
La KancerKliniko. 2005/116;
La Movado. 2005/657;
La Ondo de Esperanto. 2005/12;
La Revuo Orienta. 2005/10,11;
Le Monde de l'Espéranto. 2005/553;
Monato. 2005/12;
Pola Esperantisto. 2005/6;
Svisa Esperanto-Societo Informas. 2005/5;
Sennaciulo. 2005/11;
Verda Saksofono. 2005/13.

M O Z A I K O

Ok respondoj venis al la Ok demandoj pri Helenoj el la oktobra Ondo. La ĝustan anagramon februaro sendis Edmund Grimley Evans (Britio), Hans-Burkhard Dietterle (Germanio), Ester Olsen (Norvegio), Jurij Kivajev, Vladimir Vyĉegĵanin (ambaŭ Ruslando), Roland Larsson (Svedio). Loto donis libropremion al Ester Olsen. Ni gratulas!

Trovu la vorton

Vi vidas formojn por 10 sesliteraj vortoj, (sen finaĵoj, do ili povas aparteni al ajna vortklaso) kun iuj tentakloj aŭ kornoj. Sed reale vi vidas 30 vortojn, ĉar ĉiu el la sesliteraj radikoj konsistas el du radikoj po 4 literoj, ortangule fleksitaj. Ĉiujn vortojn (radikojn) oni legu de maldekstre dekstren kaj de supre malsupren.

Ekzemple: Fia dominsekto + oksidiga gaso = distinga signo de nobelo.

El la literoj en la indikitaj kvadratetoj kompilu vorton. Ĝi estas kun finaĵo, sed povas aparteni al ajna vortklaso.


1. Ne kurba + tre kurba = novsoldato.


2. Pesilero + dolĉaĵo = fizik-matematika termino.


3. Dumasta velŝipo + ridigi per tuŝetoj = kuzo de leporo.


4. Urba trajno + kultivi homon = fari tion, kion ne bezonas esperantistoj.


5. Korpokovraĵo + kanta teatraĵo = tagfino.


6. Mezo de akordiono + sankta bildo = loko de unua rendevuo de Julieta.


7. Hejtaĵo + trinkaĵo = celo de ambiciulo.


8. Terpeco + mezono = ŝarĝaŭto.


9. Tremanta parteto de palato + aro da lancoj aŭ floroj = komunuza, neeleganta.


10. Ruino de ŝipo aŭ aviadilo + superriverejo = sciigi okazaĵon.

Bonvolu sendi la rezultintan vorton al la redakcio rete aŭ poŝte (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando) antaŭ 15 mar 2006. Ni atendas ankaŭ viajn taskojn.

Ĝustigo: en la novembra tasko oni devas skribi la nomojn de esperantistoj, ne verkistoj. 


Spritaj splitoj kaj preskeraroj

el la kolekto de la reduktoro

Sen eliro el deliro

La progreso de nia internacia konsorcio al efektiva konfederacia subjekto pli kaj pli integrita dependas de la linio Pakto-Forumo-Kapitulo/Konsulo… (Heroldo Komunikas. 24 okt 2005)

Komencantoj solumadu

Solumo du en serio de legolibroj taŭgaj por komencantoj kaj por kursoj… (AAIE-Bulteno. sep 2005, pĝ. 7., pri “Legolibreto II. El E-eretoj kolektitaj en diversaj lokoj por karaj amikoj”. Redatoro /tiele/ J. Drahotova, M. Vanek; rimarkis Ionel Oneţ)

Eta tipo

Nu, mi povas sole diri koncerne petitatan personon, kiu estis peronta la revuon, ke homoj estas forgesemaj. (Pola Radio, 4 okt 2005, www.radio.com.pl/polonia/article.asp?tId=28197&j=7)

Turniĝi laŭ aermovoj

Tintis mia mobilo. Mi legis, ke estas mesaĝo. (Starto. 2005: 4, pĝ. 124)

Afriko: Komerca aliro?

Fakte mi skribis al la Instituto Zamenhof, ke la kontrakto en la nuna formo ne povas daŭri en la jaro 2006-a, kaj ke la estraro intencas… renegoci la aferon.
(Renato Corsetti, UEA volas reformuli la kontrakton pri la Afrika Oficejo, www.liberafolio.org/Agado/afrikaoficejo2, 6 dec 2005)

Multopa ĝuo per La Ondo

Nia unua arfika abonanto. (La Ondo de Esperanto. 2005: 12, pĝ. 17; rimarkis Marc Bavant, Zdzisław Glajcar, Edmund Grimley Evans, Andrzej Kołpanowicz, Jukka Pietiläinen, José Pinto de Sousa, Jean-Luc Tortel, Woland, Lu Wunsch-Rolshoven)

Plukis István Ertl


Niaj jubileoj kaj datrevenoj en 2006

1851. (Antaŭ 155 jaroj) Naskiĝis Emile Boirac.

1866. (140) Naskiĝis Carlo Bourlet.

1891. (115) Naskiĝis Julio Baghy, Nikolao Hohlov, Hans Jakob, Kálmán Kalocsay.

1896. (110) Naskiĝis Hilda Dresen. La unua teatra prezentado en Esperanto.

1901. (105) Naskiĝis Izrael Lejzerovicz, Gaston Waringhien. Mortis Wilhelm Heinrich Trompeter.

1906. (100) Fondiĝis Germana Esperanto-Asocio. Ekaperis La Revuo k Pola Esperantisto. Aperis Dogmoj de Hilelismo k Homaranismo (Zamenhof).

1911. (95) Fondiĝis Kristana Esperanto-Ligo Internacia. Aresto k juĝo de Aleksandr Postnikov. Kabe forlasis Esperanton.

1916. (90) Mortis Harold Bolingbroke Mudie.

1921. (85) Inazo Nitobe pozitive raportis pri Esperanto. Fondiĝis SAT k SEU. Aperis Mondo kaj koro (Kalocsay). Ekaperis Sennacieca Revuo. En Parizo ekfunkciis la unua Esperanto-kabareto Verda Kato. Mortis Antoni Grabowski.

1926. (80) 6a Kongreso de SAT en Leningrado. Aperis Malnova Testamento.

1931. (75) Naskiĝis Claude Piron. Aperis Printempo en aŭtuno (Baghy) k Streĉita kordo (Kalocsay). Komenciĝis la dua periodo de Literatura Mondo. Mortis Théophile Cart.

1936. (70) Dissolvo de Germana Esperanto-Asocio. Skismo en UEA kaj fondo de IEL.

1941. (65) Naskiĝis Renato Corsetti.

1951. (55) Fondiĝis Ĉina Esperanto-Ligo. Aperis Kredu min, sinjorino (C.Rossetti).

1956. (50) Aperis Infana raso (Auld) k Beletro (Waringhien).

1961. (45) UEA aĉetis domon en Roterdamo. Ekaperis Hungara Vivo k Internacia Ĵurnalisto.

1966. (40) Peticio de UEA al UN.

1971. (35) Mortis Jevgenij Bokarev.

1976. (30) Aperis Transe (Lorjak) k Ĉu vi kuiras ĉine? (Valano). Ekaperis La Kancerkliniko. Mortis Kálmán Kalocsay.

1981. (25) La unua UK en la suda hemisfero (Brazilo). Aperis La litomiŝla tombejo (Piĉ) k Tutmonda sonoro (Kalocsay). Mortis Hilda Dresen k Endre Tóth.

1986. (20) 71a UK en Pekino.

1991. (15) Fondiĝis la Esperanta PEN-Centro. La unua Afrika Esperanto-Kongreso. Reaperis La Ondo de Esperanto. Aperis La majstro kaj Margarita (Bulgakov/Pokrovskij). Mortis Gaston Waringhien.

1996. (10) La unua Azia Esperanto-Kongreso. Manifesto de Prago. Mortis Ada Fighiera-Sikorska.

2001. (Antaŭ 5 jaroj) Fondiĝis la Esperanta Civito.


Leterkesto

Mi ricevis la revuon hieraŭ (14 nov). La kvalito de la internaj folioj, ŝajne, iomete pliboniĝis. Sed eble mi eraras, mi ne vere komparis. Cetere, mi tre ŝatis la numeron. Estas vere interesaj novaĵoj en ĝi kaj la intervjuo kun Ŝilo estas io, kion mi delonge volis legi: ĝi donas informon, cetere, ankaŭ pri rusiaj aferoj, gravaj por mi.

Estas tre bone, ke la rapidiĝo de ekster-ruslandaj liveroj ne influis la enlandan rapidecon. Do, neniu malgajnis, nur multaj gajnis. Espereble, por la redakcio ne estas plia ŝarĝo. Mi pensas, ke post la kresko de poŝt-prezoj en Ruslando, la ŝarĝo estas komparebla.

Slavik Ivanov (Ruslando)


Mi profitas la okazon por pledi pri mia delonga propono ĉiam uzi majusklojn por geografiaj aŭ personaj vortoj, ne nur nomoj, sed adjektivoj, adverboj, ktp., kiel en la angla lingvo, cele al evito de senegala amatino kontraŭ Senegala amatino (kvankam unu ne ekskludas alian), kaj de Afrika abonanto kontraŭ arfika Zimbabvano.

Johan' Luko Tortel (Francio)


Mi deziras saluti la tutan redakcion de la tre interesa revuo La Ondo de Esperanto. Komence mi legadis ĝin de tempo al tempo, sed de unu jaro mi abonis ĝin por la Varsovia Esperanto-sekcio de Katolika klubo de intelektularo kaj mi rimarkis, ke via revuo estas vere leginda kaj ĉiam pli interesa. Nun mi plibonigas mian sanon en la fama malnova pola kuracloko Ciechocinek, kiun en la jaro 1910 vizitis ankaŭ L.L.Zamenhof. Mi elkore deziras prosperon en via bela laboro kaj multnombrajn abonantojn.

Bohdan Wasilewski (Pollando)


En trankvila momento mi legis La Ondon kaj trovis la solvon rapide. Inter kelkaj gazetoj, kiujn mi abonas kaj kiuj akumuliĝas intertempe ne tuj legataj, La Ondo restos unu de daŭraj revuoj, pro la vasta influo kaj varieco de informoj inter la artikoloj.

Robert Bogenschneider (Germanio) 


Anoncetoj

43-jara mongola esperantisto, kiu diplomiĝis kiel fizikisto en la universitato de Ĥarkov (Ukrainio), ŝatas lingvojn, legadon, kuirarton, montgrimpadon, deziras korespondi kaj interŝanĝi bildkartojn pri pitoreskaj vidindaĵoj.

A.Sarantuya Adres: P.O.Box 912, Ulaanbaatar 210646, Mongolio — Monggol Uls.


Filio de PEA en Lodzo preparas ekspozicion pri Esperantaj ekslibrisoj. Ni planas prezenti ĝin en januaro en lodza kulturdomo, en kiu konstante aperas ekslibrisaj ekspozicioj. Por organizi ekspozicion oni devas havi almenaŭ 50 ekslibrisojn. Bonvolu pruntedoni aŭ donaci ekslibrisojn al nia klubo. Ni garantias redonon de la pruntedonitaj ekzempleroj. La kolekto poste povos esti montrata dum Esperantaj renkontiĝoj.

Robert Kamiński Adreso: ul. Kwiatowa 1 m 3, PL 94-227 Łódź Rete: rk-lodzo@poczta.wp.pl


Mongola esperantisto serĉas samideanojn en Ulan-Ude aŭ en la limurbeto Nauŝki.

Ts.Batzaya Adreso: P.O.Box 57, Ulaanbaatar 210646, Mongolio — Monggol Uls.


1 dec 2005 ekis la testoperiodo de la portalo Interreta Detektivo. La projekto temas pri akirado de diversaj publikaj informoj pri entreprenoj ĉefe el Eŭropo, sed ne nur. Legu pli ĉe http://internetdetektiv.hu/blog/index.php?cat=1. Pasvorto: esperanto. Kunlaborantoj estas serĉataj!

Ladislao Blonda


UK-anoj en Florenco 2006 ne maltrafu unikan okazon!

Legu antaŭe atentokaptan verketon pri la plej fama florencano:
Dante Alighieri.

D a n t e s k a j  i t i n e r o j

de Vittorio Russo. Elitaligis kaj redaktis Nicolino Rossi.

Du itineroj tra lia vivparabolo
kaj lia politika, kultura kaj etika pensmaniero.

Kun fragmentoj el Dia Komedio, Rimoj, Vivo Nova
en versaj esperantigoj de E.Dondi, K.Kalocsay, N. Rossi.

Eldonis Napola E-Asocio, Napolo 2001. 88 paĝoj. Prezo: 9,30 eŭroj.
Mendebla ĉe la Libroservo de UEA.


Vjetnamaj samideanoj deziras al la legantoj de “La Ondo”
Bonan jaron 2006!


(Foto de Hoang Ngoc Boi)


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2006. № 1 (135)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein, Boris Kondratjev, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2006:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 340 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 800 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2006.
Subtitolo