Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2007. №8–9 (154–155)

Timo Vaananen (Fotis Ilari Ikavalko)

Timo Väänänen ellaboris la elektran kantelon, kaj en la festivalo Arta Lumo li ludis ĝin kunlabore kun dancistino Päivi Järvinen. (Fotis Ilari Ikävalko)


ENHAVO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Universala kongreso en la lando de lumaj matenoj

Kongresi en Japanio, finfine, eblas diri, se konsideri la grandan nombron de japanaj esperantistoj kaj la gravan financan subtenon kiun japanoj donas al la Esperanto-movado. De la pasinta fojo en Tokio (1965) pasis jam 42 jaroj. Kial ne kongresi pli frue? Eble timigis la onidire altaj prezoj en Japanio. Tamen mi ne uzis pli da mono por ĉiutagaj aĉetoj ol en Italio pasintjare. En vendejoj eblis aĉeti suŝion kaj aliajn pretajn manĝaĵojn, nur la manko de kono de japanaj specialaĵoj limigis la elekteblon. Kaj en la kongreseja manĝejo eblis manĝi bone per mil enoj (6,25 eŭroj). Nu, helpis ankaŭ favora kurzo ĝuste dum la kongreso kaj antaŭ ĝi.

En la kongreso estis multe da japanoj. Se kalkuli ankaŭ la dumkongresajn aliĝojn ili nombris entute 1018 el precize 1900 kongresanoj. Onidire, kelkaj japanoj aligis siajn konatojn por atingi pli grandan nombron.

Malferma Soleno, Muzika Pauzo (http://www.k4.dion.ne.jp/~uk2007/espe/ondas/foto805/_jpeg000.htm)Japanoj vivas longe. La unua indiko pri tio estis en la inaŭguro kiam Kurisu Kei, 97-jara, parolis: li forte pledis por aĉeto de esperantaj libroj kaj menciis kiel ekzemplon la libron Resurekto de Lev Tolstoj: se esperantistoj pli aĉetus librojn, aperus pli da tradukoj. Alia ekzemplo pri maljuna japano aperis ĉe IKU-prelego de José Vergara, kiu ĝuste temis pri vivodaŭro kaj ĝiaj sociaj determinoj: laŭ Vergara gravas socia egaleco.

Japanio prezentas por eŭropano nekutiman mondon. Unuflanke Japanio ja estas absolute moderna socio, kie ĉio funkcias. Aliflanke kelkaj praktikoj estas tute malsamaj ol en niaj kutimaj socioj: en restoracioj oni ne pagas ĉe la tablo al kelnero sed ĉe la elirejo; ankaŭ lingvaj praktikoj malsamas: mi tute ne aŭdis vorton “sajonara” (ĝis revido), sed la vorto “haj” (jes) estas uzata multe pli ofte ol en ajna eŭropa lingvo. Kaj la manĝoj: tute alispecaj ol la kutimaj eŭropaj. Krome Japanio havas strangan lokon en monda temposistemo. Ĝi situas +7 horojn antaŭ la somera mezeŭropa tempo, sed Vladivostok kiu situas okcidente, fakte havas somere horloĝon kun du horoj antaŭ la japana tempo. Sekve en Japanio matenoj estas lumaj, sed vespere mallumiĝas frue.

Japanio estas ankaŭ stranga lingva mondo. Maksimume 2–3 procentoj el japanoj kapablas paroli angle pli ol nur kelkajn frazojn aŭ unuopajn vortojn. Eĉ iometa kono de la japana helpas multe, sed por elementaj lernantoj tio signifas konon de la parola lingvo, dum lerni la skribadon per tri alfabetoj bezonus pli da tempo. Ankaŭ latinlitere (la kvara alfabeto!) skribitaj tekstoj en la japana videblis fojfoje. Ekzemple la nomoj de stacidomoj estis ofte en du aŭ tri diversaj skriboj.

Tamen la anglaj tekstoj kaj prospektoj mankis en pluraj turismaj lokoj, sed same mankis la nejapanaj turistoj. Dum ekskursoj apud Esperanta grupo tute ne aperis aliaj eksterlandanoj. Kial do servi ne-ekzistantajn eksterlandanojn per anglalingvaj tekstoj? Tie, kie anglalingvaj tekstoj aperis, estis ofte ankaŭ informoj en la ĉina kaj la korea lingvoj.

Ĉiuj, kun kiuj mi parolis pri la populareco de fremdaj lingvoj en Japanio apud la angla, diris ke inter japanoj, kaj aparte inter junularo, kreskas intereso al la ĉina kaj korea lingvoj, ĉar junularo multe vojaĝas en tiuj landoj. Krome japana kulturo kaj japana lingvo furoras eksterlande, pri kio ni aŭdis prelegon de pola esperantisto, kiu eldonas japanajn bildstriojn en sia lando. La samo validas ankaŭ en Finnlando.

Jen la kongresa temo: Okcidento en oriento: akcepto kaj rezisto. Tamen laŭ diskutoj pri la temo pli ĝuste temas pri Okcidento super oriento: akcepto vole-nevole.

La eliranta prezidanto Renato Corsetti malfermis la kongreson, sed ne per planita parolo kiun li estis verkinta multe pli frue, sed li simple ne kapablis resti en la teksto, kiam li vidis la publikon. Do, anstataŭ falsaj profetoj li parolis pri la ponta rolo de Esperanto en rilatoj inter ne-eŭropanoj kaj eŭropanoj. Esperanto devas komenci ludi rolon en tiu ĉi kampo, do inter ĉiuj civilizacioj de la mondo. Tiel Esperanto respondos al la bezonoj de la mondo. En la mondo oni ne povas elekti kion akcepti kaj kion ne: la kulturoj estas devigataj akcepti la mondan ordon tia kiel ĝin difinis la regantoj de tiu ordo. Esperanto donas eblecon decidi, kion elekti el mondaj kulturoj.

En “Centra Oficejo respondas” aperis nenia kritika demando. Krome al la kongresa sekretario ne venis eĉ unu demando, kio laŭ Osmo Buller indikis, ke ĉiuj estas kontentaj.

Tamen ne mankis problemetoj. La haveblo de kongresaj poŝtkartoj estis neebla por multaj kongresanoj. Ili venas pli ne antaŭvidite ol pluvoj, diris la libroservisto Ionel Oneţ al mia demando. Eblas prognozi la venon de pluvoj, sed ne eblas antaŭdiri, kiam venos novaj poŝtkartoj. Dum kelkaj tagoj estis iom da espero ke ili eble venos fine de la semajno, tamen poste la respondo estis pli klara: ili tute ne venos.

Krome laŭdire (mi mem ne ĉeestis) elĉerpiĝis manĝaĵoj dum la bankedo: la organizantoj pretigis manĝojn laŭ japanaj mezuroj, sed la partoprenantoj prenis ilin el memserva tablo en okcidentaj kvantoj. Se juĝi laŭ kvanto de manĝaĵoj en urbestra akcepto, eblis nur gustumeti la specialaĵojn, ne eĉ manĝeti. Ankaŭ varmego, ofte pli ol +30 gradoj kaj humideco, apartenas al problemoj, aparte por nordanoj. La kongresejo feliĉe situis nur je duminuta distanco el mia hotelo, sed pli malproksimaj kongresejoj, kie okazis teatraĵoj kaj koncertoj, restis tro foraj por mi, eble ankaŭ por aliaj kongresanoj, kiuj loĝis proksime al la ĉefa kongresejo.

La kongreso rezultigis ankaŭ novan prezidanton de UEA, Probal Daŝgupta, kiu parolas tre filozofieme kaj kies eldiroj postulas pli grandan kulturan klerecon ol ofte klaraj kaj senproblemaj eldiroj de la antaŭa prezidanto.

Jukka Pietiläinen

La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9.


La komitato uzis sian potencon en elekto de la estraro

La komitato de UEA jam komence de la kunsido en Jokohamo havis pli bonan kvorumon ol neniam ajn en Eŭropo, konstatis ĝenerala direktoro Osmo Buller post la kontrolo de ĉeestantoj. El 57 nomumitaj komitatanoj ĉeestis 46. La ĉi-jara kunsido de komitato montris pli grandan volon de la komitato influi al la elekto kaj ne nur akcepti la elektokomisionan proponon, kiel okazis antaŭ tri jaroj en Pekino. En la aero dekomence ŝvebis ideo elekti nur sep kaj ne ok estraranojn.

Unue, tamen, estis elekto de komitatanoj C. Jam tiam la propono de la elektokomisiono komencis kolapsi: per eta plimulto de 20 kontraŭ 19 (4 sindetenoj) la komitato decidis uzi voĉdonilon, kie ne aperis rekomendo de elektokomisiono por ses kandidatoj (entute la komitato decidis elekti 10 C-komitatanojn el 14 kandidatoj), sed kie ĉiuj kandidatoj aperis en alfabeta ordo sen rekomendoj. Tamen ĉiuj rekomenditoj (kandidatoj por la estraro kaj komitataj reviziantoj) estis elektitaj. En tiu elekto unu el la membroj de elektokomisiono, Edwige Tantin Ackermann, ricevis nur 14 voĉojn, kio indikis la malkontenton de la komitato al elektoproceduro en Pekino. Ŝi ankaŭ insistis, ke la komitatanoj uzu voĉdonilojn kun rekomendoj.

La elekto de la estraro kaŭzis multe da diskuto, ĉu elekti nur inter la ok rekomenditaj kandidatoj, aŭ konsideri ankaŭ la aliajn tri kandidatojn (Yves Bellefeuille, Maritza Gutiérrez kaj Amri Wandel). Per klara plimulto (40-5, 3 sindetenoj) la komitato decidis elekti nur sep estraranojn (la klara celo estis ne elekti Marija Belošević, kiu antaŭ la kongreso estis forte kritikata de la kroata landa asocio). Per malpli granda plimulto (25-15, 7 sindetenoj) la komitato decidis elekti du vicprezidantojn. Malgraŭ diskuto kaj subteno por egalrajteco de ĉiuj laŭregule nomumitaj kandidatoj, la komitato ne voĉdonis ĉu uzi la voĉdonilon kiu enhavis nur rekomenditajn kandidatojn aŭ uzi voĉdonilon kun ĉiuj kandidatoj. Malklaris, ĉu tia propono estis klare farita. Krome, la ĝenerala direktoro havis nur unu specon de voĉdonilo je sia dispono (nur kun rekomenditaj kandidatoj).

La komitato uzis grandan parton el sia unua kunsido por diskuti pri la elektoj, tiel ke la voĉdono pri la estraro okazis en sabato, sed la rezulto estis publikigita nur en lunda kunsido. La nova estraro konsistas el prezidanto Probal Daŝgupta (Hindio), vicprezidantoj Ranieri Clerici (Italio) kaj Claude Nourmont (Luksemburgio), ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak (Pollando), kaj el tri estraranoj Loes Demmendaal (Nederlando), Hori Yasuo (Japanio) kaj José Vergara (Ĉilio). La geografia disvastiĝo de la nova estraro estas preskaŭ la sama kiel tiu de la antaŭa estraro. Tamen nun ankaŭ orienta parto de Meza Eŭropo estas reprezentita.

Eventuale tiuj, kiuj proponis la elekton de nur unu vicprezidanto celis al la ebleco havi pli da kandidatoj post kiam ne estus elektitaj sep, sed nur ses estraranoj inter kandidatoj rekomenditaj de la elektokomisiono. Inter alie Michela Lipari, kiu forte subtenis la kandidatecon de Maritza Gutiérrez (kiu kandidatis por daŭrigi en la estraro sed ne estis rekomendita), forte pledis por nur unu vicprezidanto.

Ĉar la komitato uzis sian tempon por diskuti pri la elektoj, ne restis tempo por pluraj aliaj diskutoj. Inter alie ne estis tempo por diskuti pri la rezolucio. La diskuto tamen okazis, sed post la voĉdonado. Ne plu havis sencon diskuti, sed iuj ja volis klarigi sian kontraŭan aŭ sindetenan voĉon.

Inter la gravaj decidoj estis ankaŭ, ke Konisi Gaku (Japanio) kaj Endre Dudich (Hungario) estis elektitaj honoraj membroj, kaj ke Asocio de esperantistoj de Taĝikio estis akceptita kiel nova landa asocio de UEA.

Jukka Pietiläinen


Rezolucio de la 92a Universala Kongreso de Esperanto

La 92a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Jokohamo (Japanio) kun 1900 partoprenantoj el 57 landoj kun la temo “Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto”,

Konstatinte, ke ideoj kaj influoj moviĝas ambaŭdirekte inter “Okcidento” kaj “Oriento”, sed ke pro la aktualaj neegalecoj tiu reciprokeco iĝis nevidebla,

Konstatinte, ke tiu sama kaŭzo malhelpas ankaŭ la fluon de ideoj kaj influoj inter aziaj landoj,

Notinte, ke tro rigidaj konceptoj pri “Okcidento” kaj “Oriento” malhelpas interlokajn dialogojn, kaj

Notinte kun kontento, ke la 2008a jaro estas proklamita fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Jaro de Lingvoj,

Rekomendas, ke la rilatoj inter civilizoj kaj kulturoj baziĝu ne sur konflikto sed sur interkompreniĝo, justeco kaj paco,

Konfirmas la potencialon de Esperanto por interponti homojn de diversaj lingvoj kaj kulturoj,

Atentigas samtempe pri la akuta neceso konsciiĝi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Esperanto-komunumo, kaj rilati kun instancoj kaj asocioj kiuj jam okupiĝas pri tiaj problemoj,

Deklaras, ke la ekesto de regiona kunlaboro ankaŭ en Azio kaj aliaj mondopartoj estas esenca antaŭkondiĉo por la plua disvolviĝo de Esperantaj agadoj tie,

Esprimas la senkondiĉan subtenon de la Esperanto-komunumo al vera plurlingvismo kiel rimedo por akceli unuecon en diverseco, kaj kuraĝigas esperantistojn energie labori por la plenumo de la celoj de Unuiĝintaj Nacioj por la Internacia Jaro de Lingvoj. 


Sukcesa kaj bonega IJK-63

Post sep jaroj (Hong Kong en 2000), IJK — Internacia Junulara Kongreso de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) — ĉi-jare okazis denove en Sudorienta Azio.

Inter 28 jul kaj 3 aŭg la kongreson gastigis Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamujo. Same kiel mirakle resaniĝis la lando post teruraj militaj okazaĵoj en la pasinta jarcento, reviviĝis ankaŭ la Esperanto-movado en tiu lando, kies junulara organizo, VEJO, antaŭ du jaroj estis akceptita kiel la 44a landa sekcio de TEJO. Kaj ili montriĝis tre bonaj kaj afablaj gastigantoj.

Post plurmonataj kursoj en la universitato de fremdaj lingvoj, loka kongresa komitato sukcesis ekhavi kelkdekan armeon de junaj, laboremaj kaj amikemaj helpantoj, kiuj simple ne povis lasi eventualaĵojn. Ili prizorgis ĉies peton, demandon aŭ plendon, tiel ke neniu kongresano restis malkontenta.

Fotis Haris SubasicLa kongresanoj (ĉ. 200) povis konatiĝi kun historio de Vjetnamujo kaj pri la kulturo, muziko, danco kaj kuirarto, sed same pri multaj aliaj temoj. Unu el plej interesaj kongresaj tagoj estis Internacia tago, dum kiu la partoprenantoj mem kontribuadis per prelegoj kaj diskutoj pri siaj landoj kaj en kiu okazis internacia festivalo — foira prezentado de lingvoj, landoj, manĝaĵoj kaj aliaj interesaĵoj el la tuta mondo.

Rilate al la ĉeftemo, estis organizitaj kelkaj prelegoj kaj diskutrondoj, inter kiuj plej interesa estis prezento “Vjetnamio survoje al renoviĝo” dum kiu oni povis aŭdi multon pri laŭdinda sukceso de la vjetnama popolo.

TEJO-komitato ne sukcesis kunveni en kvoruma kvanto, kaj tial ne okazis elektoj de nova estraro aŭ iu ajn decido. Sed kunsidis reprezentantoj de Aziaj landoj. Ankaŭ okazis kunveno de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo, en kiu elektiĝis nova estraro.

La ekskursa programo estis abunda kaj plaĉa. Krom vizitoj al la urbaj vidindaĵoj (maŭzoleo de Ho Chi Min, pagodoj kaj lagoj), okazis tuttaga vojaĝo al Ha Long golfo, kiun UNESCO enskribis en la liston de mondaj heredaĵoj pro ĝia unika kaj elstara aspekto. Tie troviĝas miloj da diversgrandaj insuloj kun interesaj formoj, grotoj kaj naĝejoj.

La kongreso akiris grandan atenton de loka gazetaro. Verŝajne unu el kialoj estis fakto ke kongresanoj venis el pli ol 30 landoj, kaj tio kolorigis la semajnon tutmonde kaj alloge.

Resume, la kongreso en Vjetnamujo estis bonvena ŝanĝo post kelkaj eŭropaj kongresoj, kun iom malsama malneto sed tre bona etoso, kun ege diligenta kaj kapabla organiza teamo, sen grandaj problemoj aŭ maltrafaĵoj, kun ebleco por Esperantistoj el foraj landoj (aparte el Azio, Afriko kaj Aŭstralio) unuafoje veni al IJK kaj interkonatiĝi. Almenaŭ tial mi kredas ke ĉiuj partoprenintoj taksos ĝin kiel sukcesa kaj bonega.

Kompreneble, en ĉi tiu artikolo ne eblas transpreni ĉiujn detalojn de la kongresa semajno, kiel sonon de tradiciaj kantoj, ridetojn de gehelpantoj, gustojn de manĝaĵoj, humidecon kaj varmecon, malmolecon de senmatracaj litoj, trafik-funkciadon, abundecon de urba bazaro aŭ vesper-programan etoson. Tiajn detalojn eblas nur travivi kaj mem sperti, kaj konvinkiĝi ke Internacia Junulara Kongreso de TEJO estas unu el plej ĝojplenaj kaj amuzaj eventoj en Esperanto-mondo.

Haris Subašić


Eldonkooperativo debutis ĉe pariza SAT-kongreso

Laŭ multaj partoprenintoj, la 80a Kongreso de Sennaciisma Asocio Tutmonda (SAT) estis la plej lerte organizita kaj enhavoriĉa SAT-kongreso, kiun ili ĝis nun spertis. Eble ne mirige, konsiderante la relativan membroforton de SAT en kaj ĉirkaŭ Parizo. En Antony, 12 km sude de Parizo, kongresis ĉirkaŭ 140 SAT-membroj kaj -nemembroj inter 21 kaj 28 jul 2007.

Kiel konvenas al asocio aspiranta maksimuman bazdemokratiecon, ĝeneralaj laborkunsidoj okupis multe da tempo. Oni traktis i.a. pliampleksigon de la redaktoskipo de Sennaciulo, starigon de plurpersona financa kontrolkomisiono, revigligon de SAT-rondoj en diversaj mondopartoj, starigon de skipo por esplori eblan KD-version de PIV, kaj daŭrigon de la eldonlaboro. La etoso estis nekutime serena.

“Internacia Solidareco” estis la ĉefa kongresa temo, pritraktita en debatoj enkondukitaj per prelegetoj: Socipolitika situacio en Tanzanio (Mramba Simba), Enmigrado (Jakvo Schram), Monda solidareco kontraŭ la malsato (Daniel Durand), Semo-produktado kaj -uzado (Robin Beto), Liberaj programoj (Petro Cardona), Malarmado (Colette Weiss), Spertoj en la pasinta MSF en Najrobo (Mramba Simba kaj Etel Zavadlav), Personoj en handikapiga situacio (Gerardo Lieblang), Klasbatalo mia amiko / klasbatalo mia malamiko (Jakvo Schram).

La kultura programo rekordis kompare kun aliaj SAT-kongresoj per kvar koncertoj — de Kosmopolitoj, FAMo, Olivier Herbay kaj JoMo kaj Liberecanoj — kaj per dramaj prezentoj de Jocelyne Monneret kaj Franciska Toubale.

T-chemizoj de la eldonkooperativoAparte kuraĝigaj post financaj kapdoloroj, kiujn la Asocio akute sentas de kelkaj jaroj, estis la unuaj laborfruktoj de la Eldona Fako Kooperativa de SAT. Ĝustatempe por la kongreso estiĝis libro per kunlaboro de 20 kamaradoj: Mortopuno: faktoj & dokumentoj. Alia ĵusa SAT-eldonaĵo estas la libro Ĉu ili diras al ni la veron? kun atestaĵoj pri nordkoreaj retenejoj por politikaj malliberuloj. Dumkongrese alvenis ankaŭ novaj glumarkoj kaj T-ĉemizoj de la eldonkooperativo (vd. la apudan foton).

La membronombro plu evoluas maltrankvilige. SAT havas laŭ la lasta kalkulo 724 membrojn. Ŝajnas, ke la enspezoj el kotizoj kaj donacoj sufiĉos por kovri la neprajn elspezojn dum la venonta tempo, ankaŭ por laborigi la oficiston Kreŝimir Barkoviĉ ĝis lia emeritiĝo post 20 monatoj. Sed membrovarbado restas grava zorgo. Oni prezentis novan varbmaterialon de SAT-Amikaro, kies enhavon parte influis diskutoj kadre de la Poresperanta Fako pri specifeco de Esperanto-informado direktata al maldekstra publiko. Oni proponas traduke adapti ĝin al aliaj lingvoj.

Nekutimaĵo ĉi-jare estis kvintaga postkongreso — staĝo ĉe Kvinpetalo en Bouresse pri Lanti kaj sennaciismo. De pluraj jaroj rekreskas orientiĝo al sennaciismaj ideoj ĉe iuj SAT-anoj kaj ne-SAT-anoj. Nun 7–8 partoprenantoj seminariis pri la historio de sennaciismo, la sennaciisma SAT-frakcio kaj la epoko, en kiu ambaŭ naskiĝis. Pliaj temoj estis la naciismo, la (eŭropa) novdekstrismo kaj la kelkfoja kuntuŝiĝo de la “neŭtrala” Esperanto-movado kun ĝi. Daniel Durand prezentis dum duona tago la mondcivitanismon.

Venontjare la anoj de SAT revidos Bulgarion kongrese. Ilin — kaj ankaŭ ne-jam-membrojn — invitis gekamaradoj de Kazanlako en la fama Roza Valo en la centro de la lando.

Gary Mickle


SenPrograma Renkontiĝo

SPR! — la SenPrograma Renkontiĝo, organizita de Kataluna Esperanto-Junularo, Valencia Esperanto-Junularo kaj Varsovia Vento — okazis 16–22 jul en Valencilando, pli konkrete en la urbo Callosa d'en Sarrià, proksime de Alakanto, en unu el la plej sudaj regionoj de la Kataluna Landaro. Tute ne estis strikta programo, sed la partoprenantaro decidis kion kaj kiel fari; ĉiutage diversaj skipoj okupiĝis pri la aktivaĵoj, la programeroj, la trinkejo, la gufujo, la muziko, la etoso, la manĝaĵo, ktp.

La tendumejo estis ekipita de duŝoj, necesejoj, rostokradoj kaj aliaj servoj… Ĝia situo estis perfekta, ĉe la fontoj de la rivero Algar, loko kie oni povas plonĝi en riveron, promeni tra apudaj belaj vojetoj, ĝui akvofalojn kaj lagetojn, viziti la muzeon pri la medio kaj la muzeon pri la akvo sen forgesi la eblecon trairi la promenejon de la aromaj plantoj.

La partoprenantoj estis ĉefe dudekkelk-jaraj junuloj, kvankam partoprenis ĉiuaĝaj homoj; la plej juna estis mi mem, 15-jara knabino, kaj la plej maljuna estis Robèrt el Okcitanio, kiu aĝas 59.

La nombro de novuloj estis preskaŭ duono de la tuta partoprenantaro, mi mem spertis mian unuan internaciskalan renkontiĝon, kaj revenis hejmen pikita de la verda viruso danke al interrilato kun homoj konantaj la Esperantan kulturon.

Sesdeko da partoprenantoj el Portugalio, Hispanio, Eŭskio, Kataluna Landaro, Okcitanio, Francio, Belgio, Nederlando, Pollando kaj Ruslando, etosigis la renkontiĝon kaj internaciigis ĝin bruligante en fajro la surpapere pentritajn flagojn de siaj landoj aŭ nacioj en malsolena internaciiga vespero kie eĉ urbaj, regionaj, futbalklubaj kaj aliaj flagaj fetiĉoj estis bruligitaj dum oni kantadis ties respektivajn himnojn.

Male kaj solene, la magistrato de la urbo akceptis reprezentantojn el ĉiuj landoj, kaj la urbestro dediĉis ĉarmajn vortojn al Esperanto.

Lokaj esperantistoj donacis al la urbo specialan eldonaĵon de la Amkantoj de la fama mezepoka valencia poeto Ausiàs Marc, kie apud la katalunaj versoj aperas la esperantigo de Abel Montagut. Polaj reprezentantoj donacis botelon da plej bona vodko.

Reciproke, la magistrato oferis al ĉiu portanto de la ŝildo de la renkontiĝo senpagan eniron en la plonĝareoj de la rivero, en la municipan naĝejon, en la sportejon, kaj donis al SPR! ĉiujn eblajn faciligojn.

La valencia televida kanalo Canal 9 sendis ĵurnaliston kaj du kameraojn kaj kontaktis kvarfoje kun la SPR-ejo en tre simpatia rekta dissendo televida.

Malgraŭ la senprogrameco, en la renkontiĝo okazis multaj aktivadoj. Ĉiutage Irek Bobrzak gvidis al novuloj Esperanto-kurson per rekta metodo, aliaj esperantistoj aranĝis siazorge kursojn pri la kataluna kaj la eŭska. Eĉ okazis ateliero de toki-pona, kie la ĉeestantoj lernis la bazon de tiu ĉi lingvo kaj la avantaĝojn de ĝia uzo.

Fotis Armelle PiolatAliflanke, la lokaj katalunoj montris sian kulturon al eksterlandanoj, kiuj lernis tradiciajn dancojn kaj aliajn lokajn kutimojn kiel trinki per tradicia bekkruĉo “porró”, kaj ankaŭ okazis ateliero pri homturoj (vidu la foton) malgraŭ tio, ke nur du esperantistoj spertis. Krome, oni organizis ekscitan ŝakturniron kaj nia portugala amiko Alcino aranĝis ekspozicion pri la lokaj aromaj plantoj per kiu ni lernis ties esperantajn nomojn. La plaĝo troviĝis sufiĉe proksime aŭte kaj kelkaj plaĝumis, ankaŭ oni ekskursis tra la montaro ĝuante belegajn pejzaĝojn.

Tamen la plej vivoplena kaj amuza programero okazis sendube ĉiun nokton. Tiam oni spontanee organizadis grandajn festojn kun multaj spontaneaj aranĝoj kiel ekskursoj al la rivero, babiladoj, ludkartoj, amuzaj ludoj, konkursoj de tintiloj (temas pri laŭtvoĉe kalkuli tintilojn dum oni trinkas vinon aŭ bieron pere de la bekkruĉo), ktp. Ankaŭ foje la muzikistoj elingigis siajn muzikilojn kaj kune ludis bonan muzikon. En ĉi tiu renkontiĝo partoprenis bonaj muzikistoj ludantaj grandan diversecon da muzikiloj: gitaroj, akordiono, mandolino, violono kaj la tradiciaj katalunaj flaĝoletoj. Ĉio ĉi kontribuis al festa etoso kio ebligis la duelon de improvizaj kantoj kaj la kunkantadon. Kompreneble, ankaŭ estis trinkejo kaj dancejo kie oni povis drinki, danci, paroli aŭ krokodili, ĝuante bonan muzikon.

Mia opinio, kiel plej juna partoprenanto, estas tre bona, ĉar mi multe plibonigis mian Esperanton kaj akiris fluecon, interŝanĝis vidpunktojn kun fremduloj, festumis, amuziĝis, ĝojis, ekkonis pli bone la Esperantan kulturon kaj ĉefe ĝuis bonegan etoson en bona akompano. Mi tre dankas al la organizantoj!

Anna Raventós i Gascon


Usona kongreso en Meksiko

La landa Esperanto-Asocio de Usono ŝanĝis sian nomon

La granda verda flago de Esperanto aperis apud la strato ĉe la landlimo inter Meksiko kaj Usono, inter la flagoj de Usono kaj Meksiko, kaj tiu de la UN. 97 Esperantistoj partoprenis 17–30 jul 2007 la landan kongreson de Esperanto-USA en la hotelo Pueblo Amigo en Tijuxana, Meksiko.

La temo de la kongreso estis Internacia Kunlaboro, kaj la partoprenantoj vere ĝuis la internacian amikecon kun la alilandaj samideanoj. Prof. Duncan Charters sperte liveris la ĉefan prelegon pri “Amikeco trans landlimoj”.

Tio estis la unua jaro por la nova Harlow Premio, kiu omaĝas al Don Harlow. La Harlow Premio estas konkurso kun kvin premioj por la traduko de usona literaturo en Esperanton. Gajnis Per Aarne Fritzon, Christopher Zervic, George Baker, Rull Williams, kaj Kris Long. Esperanto-USA rajtas eldoni la verkojn en la bulteno Esperanto USA kaj en venonta libro Usona Antologio. Estras la projekton Tim Westover, estro de la eldona komitato por Esperanto-USA.

Dumtempe Ron Glossop, prezidanto de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto, instruis komencantojn.

Lusi Harmon iĝis honora membro de Esperanto-USA per unuanima voĉdonado, pro grandaj kontribuoj al la movado, aparte pro la laboro por la instrua filmserio Esperanto – Pasporto al la Tuta Mondo.

La plej interesa propono, kiu sukcesis per granda marĝeno, estas ke ELNA, la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko ne plu uzos tiun nomon, sed nun agas sub la nomo de Esperanto-USA. La antaŭa nomo ne bone priskribas la organizaĵon. Por fari honoron al niaj najbaraj landoj, Kanado kaj Meksiko, kaj por respondi al la konfuzo, kiu aperis pro la nomo, kaj por fari pli bonan internacian kunlaboron, la nomo nun estas Esperanto-USA. La estraro kaj la Centra Oficejo faras la ŝanĝojn laŭ bezono por realigi la nomŝanĝon. Esperanto-USA estas la sama organizaĵo, sed kun nova spirito por internacia kunlaboro.

Ankaŭ per la balotiloj gajnis deĵorojn esti estraranoj Ĵenja Amis, Anjo Harlow, Christopher Zervic, kaj Tim Westover. Julie Spickler elektiĝis kiel sekretario.

Unu el la multaj interesaj kunsidoj temis pri la Amerika Komisiono. D-ro Steve Brewer, la reprezentanto de Esperanto-USA por tiu komisiono de UEA, estris la kunsidon, kaj venis multaj ideoj pri kiel pli bone kunlabori en tiu fako de UEA.

Antaŭ la kongreso la estraro de Esperanto-USA aferkunsidis en Santee, Kalifornio, kaj aliaj ekskursis en suda Kalifornio al la Universitato de Kalifornio ĉe San Diego, kie okazis NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto. Post la kongreso partoprenantoj ekskursis al Baja (suba) Kalifornio, Meksiko, apud la marbordo, al Ensenada.

La kongreso sukcesis ĉefe pro la granda laboro de Mar Cardenas, la estrino de la LKK.

Filipo Dorcas
prezidanto de Esperanto-USA 


BET-43La plej granda BET ĉi-jarmile

La 43aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en nordlitovia urbo Šiauliai kun 322 partoprenantoj el 18 landoj iĝis la plej amasa BET en tiu ĉi jardeko (jarcento kaj jarmilo).

BET-43 pasis 14–22 jul en modernaj ejoj de la fakultato de sociaj sciencoj de la urba universitato. Esperantistoj senpage uzis teknikaĵojn, inkluzive de pluraj komputiloj kun retaliro.

La urbaj aŭtoritatoj montris grandan interesiĝon kaj helpemon. La urbestro Genadijus Mikšys faris malferman paroladon; li ankaŭ akceptis tridekon da diverslandaj esperantistoj en la urbodomo. Sed en gastamo lin superis la dekano, d-ro Teodoras Tamošiūnas, kiu abunde regalis ĉiujn partoprenantojn. La urbaj turisma kaj informa oficejoj helpis per eldono de gvidlibro en Esperanto, disponigo de materialo, preparo de ekskursoj. Subteno al la kultura programo ebligis fari ĝin varia kaj riĉa. BET-43 iĝis grava ankaŭ landskale, kaj la prezidanto de la litovia parlamento Viktoras Muntianas en sia salutmesaĝo emfazis, ke “agado de esperantistoj donas signifan impulson al la reciproka kompreno kaj kunlaboro de la popoloj”.

Povilas Jegorovas malfermas BETon (Fotis Choe Taesok)
Kun entute dudeko da prelegoj funkciis Somera Universitato, kies programon Osmo Buller salutmesaĝe konstatis supera al la Internacia Kongresa Universitato en Jokohamo. Dunivelaj kursoj kun kvar instruistoj en bona etoso progresigis lernemulojn. Al la 80-jariĝo de la movado en Šiauliai estis dediĉita la libro Ruto levis Esperon, lanĉita en BET. Alia librolanĉo prezentis la longe atenditan reeldonon de La Mastro de l' Ringoj de Tolkien. Streĉa konkurado okazis en la literatura kvizo de La Ondo, en kiu venkis Petras Čeliauskas. Li ĉiutage enkondukis alilandanojn en la litovajn lingvon, literaturon kaj kulturon. Post longa paŭzo reokazis belarta konkurso Muzo. Ĉiutage sub redaktado de Choe Taesok aperis Sagisto, kies titolo aludas la simbolon de la urbo.

Populareco de ekskursoj eĉ iom damaĝis la programon, dezertiginte la ejojn. Esperantistoj svarmis ne nur en la universitato, sed ankaŭ en kafejoj en la urbocentra promenstrato. Gražina Opulskienė konstatis tion kaj eksterplane persvadis pli ol kvindekon da diverslandaj esperantistoj kune pasigi vesperon en subĉiela gastejo, kie vigla muziko ne dancigis nur lamulojn.

La sukceso de BET estas rezulto de longa preparlaboro, al kiu kontribuis la prezidanto de la landa asocio Povilas Jegorovas kaj multaj litoviaj aktivuloj, precipe, honora civitano de Šiauliai Zenonas Sabalys kaj la sekretario de LitEA Jūratė Pupštaitė.

Halina Gorecka


Arta Lumo inter nordaj lagoj

Sian centjariĝon Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) festas ĉi-jare per tri ĉef-aranĝoj: printempa Jubilea Festo en Helsinko, somera festivalo Arta Lumo en Kuopio, kaj aŭtuna lingvopolitika simpozio en Vaasa.

La festivalo, kiun inter la 27a de julio kaj la 1a de aŭgusto gastigis la moderna kaj bone ekipita muzikcentro de Kuopio, celis montri la eblojn de Esperanto kiel arta lingvo. Ĉi tiun defion akceptis grupo da diversnaciaj artistoj, kiuj jam en la malfermo montris pecojn el la plenumotaj programoj.

Natalia Strizhneva kantas en Kuopio (Fotis AlKo)Nature, en la muzikcentro muziko ĉefrolis. Juna kaliningrada kantistino Natalia Striĵnjova en sia koncerto Feliĉa Mondo ekskursigis la publikon tra la mondo per bele kantita pop-muziko en Esperanto kaj en kvar pliaj lingvoj. La mondvojaĝan stafeton reprenis la franca duopo Duobla Unu kun kantoj en 14 lingvoj (inkluzive de unu inventita de ili mem por unu el la kantoj) kaj dancoj.

Alispecan koncerton en la muzikcentra ĵazklubo prezentis Solo (Solotronik) el Andaluzio kun flamenkaj versioj de kantoj de The Beatles en elektromuzika prezento kun lumo kaj fumo. En la sama loko koncertis ankaŭ la finnlanda rokbando Dolchamar rekantinta iom nove siajn malnovajn kantojn kaj danciginta la kunvenintojn.

Aliaj finnaj muzikistoj montris sian talenton. Koncertis gitargrupo Haapis sub la gvido de Vesa Pölkki. Esa Toivola improvizis himnojn per preĝeja orgeno. Timo Väänänen demonstris la preskaŭ senlimajn eblojn de la elektra kantelo, kiun li mem inventis, kaj kunlabore kun dancistino Päivi Järvinen en etoso fabela kaj magia sur la scenejo kreiĝis la vizaĝo de Väinämöinen el Kalevala.

Ne nur muziko. Markku Sarastamo havis ekspozicion kun bildoj, skulptaĵoj kaj rakontoj. Anja Karkiainen kante kaj poeme kelkfoje riĉigis la programon. Taneli Huuskonen palindromis... Filmoj estis spekteblaj...

Probable neniu esperantista renkontiĝo malhavas prelegojn. Arta Lumo ne estis escepto — la redaktoro de La Ondo prelegis eĉ kvarfoje pri temoj kulturaj, tiel spronante intereson pri la libroservo kiu proponis ankaŭ la ĵus reeldonitan ĉefverkon de Tolkien. Kaj tiuj, kiuj ankoraŭ ne povas legi beletrajn verkojn, lernis la lingvon en la kurso de Atilio Orellana Rojas kaj lokaj instruistoj.

La ekskursa tago ebligis konatiĝi kun salikejo de esperantisto Kimmo Hakala en Vesanto, viziti bienon en Tautalampi kaj, neeviteble, ĝui tipan finnan saŭnon, post kiu oni riverborde piknikis, kantis, kaj ĝuis la serenan nordan naturon.

Libera tempo preskaŭ mankis, kaj la aŭtoro de ĉi tiuj linioj nur pene sukcesis eskapi el la festivalejo por viziti ortodoksan muzeon kaj supreniĝi al la skisaltejo en Puijo, de kies turo malfermiĝas majesta panoramo al la urbo, bele situanta inter lagoj, insuloj kaj arbaroj.

Ĉu do ĉio bona? Jes, la programo estis eĉ bonega, sed ĝi meritus oble pli grandan publikon. Nur sesdeko da esperantistoj el dek landoj venis al Kuopio por ĝui ĝin (kaj iom da lokanoj aĉetis koncertbiletojn, precipe por la kantela koncerto). Ĉi tiom da partoprenantoj ne sufiĉus por kovri la festivalajn kostojn, sed EAF sukcesis ricevi subvenciojn de la urbo Kuopio (la broŝuro kaj lunĉo), Pohjois-Savon rahasto (kultura fondaĵo de Norda Savonio), Fondumo Esperanto kaj Svenska kulturfonden (svedlingva kultura fondaĵo). Tiu lasta fondaĵo subtenos ankaŭ la oktobran simpozion en Vaasa.

AlKo


Petu senpagan broŝuron

Ni havis en la festivalo Arta Lumo eksterlandajn gastojn, tamen ne multajn. Vin, kiuj ne ĉeestis, ni instigas peti la por la evento eldonitan turisman broŝuron Kuopio poŝformate de la urba turisma oficejo:

Poŝte: Urbo Kuopio, Tulliportinkatu 31, FI-70100 Kuopio
Rete: Tiedotusneuvonta.kka@kuopio.fi


Kaliningrado jubileas

17 aŭg 2007 en la Germana-Rusa Domo en Kaliningrado, reprezentantoj de la regionaj kaj diplomatiaj instancoj, sociaj kaj fakaj organizaĵoj, ĵurnalistoj festis kune kun esperantistoj la centjariĝon de la organizita movado en Kenigsbergo-Kaliningrado.

La prezidanto de la regiona esperantista societo, Halina Gorecka, koncize prezentis la historion de la urba movado, kiu komenciĝis somere 1907, kiam Adolf Ebner kaj Paul Fast kunfondis la unuan Esperanto-grupon en Kenigsbergo. Povilas Jegorovas kaj Daniela Emler salutis kaj gratulis la jubileantojn nome de la Esperanto-asocioj de Litovio kaj Pollando. Sekvis legado de kelkaj el la multaj ricevitaj salutmesaĝoj.
Pvilas Jegorvas salutparolas (Fotis Andrej Taran)
“Pli ofte ni ŝatus ankaŭ persone kunesti inter Rusaj kaj Germanaj samideanoj, — skribis d-ro Rudolf Fischer, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, kies subteno ebligis aranĝi ĉi tiun festkunvenon en unu el la plej prestiĝaj kunvenejoj de la urbo. — Tiurilate bremsas niajn vizitojn malmodernaj reguloj pri vizoj kaj pasportoj, kaj ni petu insiste niajn ŝtatajn instancojn forigi tiujn barierojn inter bonvolaj homoj. Esti Esperantisto devas sufiĉi kiel pasporto al la koro de la translimaj najbaroj”.

Simile esprimis sin kelkaj aliaj salutintoj, kiuj ne povis veni pro la nova viza reĝimo (legu la vortojn de Osmo Buller en la paĝo 19). Tamen iom da kritikaj atentigoj ne ombris la festan etoson, kiun kunkreis multaj bondeziroj, kanta gratulo de Natalia Striĵnjova, enmanigo de dankleteroj (ricevis ilin ĵurnalistino Irina Klimoviĉ kaj loka aktivulo Nikolaj Penĉukov), sprita parolado de la sekretario de la regiona socia ĉambro Oleg Turuŝev, kaj fine bufeda regalo.

La Esperanto-jubileo tiuvespere diskoniĝis en la urbo kaj regiono, ĉar du televidoj raportis pri ĝi.

AlKo


Sun-Diego – nova hejmo de NASK

Saluton, legantaro, el ĉiu land' de l' mondo,
kiu avide frandas novaĵojn el la Ondo,
foliumante paĝojn, aŭ per la reto ŝute
ĝuante la revuon — mi kantas vin salute!
Pardonpeton al ĉiuj poeziamantoj! Malgraŭ tio, ke pluraj tagoj jam pasis post NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto), enmense min ankoraŭ ravas la sonoraj strofoj de La Infana Raso, tiu fama epopeo de William Auld.

Auld estis ne nur elstara verkisto, sed ankaŭ la unua kaj ĉefa instruisto en NASK ekde ĝia komenco en 1970. Omaĝe al lia memoro, ĉi-jaraj instruistoj Lee Miller kaj Paul Gubbins parte temigis la kursaron pri liaj vivo kaj verkaro. Dum tri semajnoj oni povas nur supraĵe ekkoni tiun verkaregon, sed al mi la gustumo sufiĉis por veki Auld-manion!

Ĉi-jare la kursaro translokiĝis de orienta Usono al la prestiĝa Universitato de Kalifornio en San-Diego (UCSD), kie la belegaj plaĝoj kaj perfekta vetero sendube helpis sukcesigi la etoson.

Partoprenis 24 lernantoj el Usono, Kanado, Germanio, Japanio, Makedonio kaj Irano kun diversaj aĝoj, vidpunktoj, kaj vivspertoj. Ni multe profitis de la ĉeesto kaj helpo de spertaj esperantistoj el la urbo kaj la universitato mem, kiuj ĉiĉeronis, ŝoforis, kaj eĉ regalis nin dum multaj ekskursoj post la matenaj klasoj.

Prezentojn kaj ekskursojn gvidis ankaŭ lernantoj. En posttagmezaj programoj oni povus sciiĝi pri kanadaj pentristoj, lerni pri veganismo aŭ moderna arkitekturo, verki poemojn, promeni tra parkoj, bretludi, salsa-danci, aŭ eĉ serĉi trezoron helpe de persatelita lokalizilo! Aperis en ĉiutaga novaĵbulteno La NASKa Fasko diversspecaj artikoloj fare de lernantoj; eĉ aperis serio de ampoemoj verkitaj de mistera, kaŝnomita majstro.

Pro la belega loko kaj la helpemaj lokaj esperantistoj, ŝajnas ke San-Diego restos nova hejmo por NASK. Laŭ prof. Gubbins, eĉ la urbonomo estas taŭga — sed tamen iomete misliterumita. Efektive, ĉe la universitata tereno troveblas granda skulptaĵo nomita “sun-dio”. Mi ege volas reveni venontjare por denove adori tiun Sun-Diegon en bela San-Diega Esperantio!

Pli da informoj ĉe: http://esperanto.org/nask. Stipendioj haveblas.

Hoss Firooznia


Nerezignebla renovigo

“Kiam mortas papo fariĝas alia papo”, — oni diras en la itala por signi ke estas ĉiam la sama historio, nenio ŝanĝiĝas iam. Tamen ofte estas nepre necesaj kelkaj modifoj de gvidlinioj, se oni volas eviti stagnadon, kaj tio estas la kazo de la transdono de la torĉo en la gvido de UEA, ĉar la bezono de renovigo ŝajnas esti urĝa.

Eĉ la eklezio, spite al la popola diro, kiam ĉesas papeco, streĉe faras sian eblon por renoviĝi, kaj se la papo estis doktrineca, distancema, ekzemple, oni serĉas la novan liberalan, popularan.

Ni aŭdis multajn belajn vortojn de la ĉesinta prezidanto; li predikis plurfoje pri solidareco, frateco, tutmonda paco, homa interhelpo kaj aŭspiciis ke Esperanto malfermiĝu al la mondo, vokata ludi pontan rolon inter kontinentoj, kaj ke la ĉefa celo de Esperanto estas plibonigi la mondon. Renato Corsetti, petita de la redakcio de La Ondo, kiu intervjuis lin en la julia numero, doni konsilon al nova prezidanto diris: “daŭrigu esence laŭ la instruoj kaj la ekzemplo de Zamenhof”. Do neniu renovigo. Alia prezidanto predikanta la bonon de la homaro, oldamikaj renkontiĝoj, ĉirkaŭbrakoj kiel kutime.

Oni devus minimume kalkuli ke por esti konsiderataj je nivelo ludi iun pontan rolon ni ne povas esti tro malmultaj (“kvar katoj”, — la italoj diras) kaj devus neimageble multobliĝi, fariĝi granda armeo, vera popolo kaj esti valoraj ne nur kvante sed ankaŭ kvalite kun multaj talentaj homoj.

La frateco kaj paceco de Renato Corsetti, kiun ni laŭdas kaj dankas tutkore pro la instruoj, estis ĝis hodiaŭ la forto de Esperanto sed la tempoj ŝanĝiĝis kaj tiuj sentoj povas fariĝi nun malforto, malhelpo al evoluo, al multobliĝo por ludi la rolon aŭspiciitan de Renato. Almenaŭ la realo estas tia: multaj predikoj, stagnado de la membroj. Kaj tiuj predikoj pri lingvo de la paco kaj simile alportas al movado homojn, kiuj mem estas malhelpo al disvastigo de la lingvo (se estus la malo ni ĝojus kaj ne ekzistus la problemo pri neevoluo). Se oni donas al movado stampon preskaŭ mesian, sektecan, altiritaj estas bedaŭrinde plejparte fanatikaj homoj.

Estas tempo, urĝa tempo, laŭ mi ke post belaj vortoj sekvu belaj agoj.

Renato senĉese ĉieestanta plej atente sekvas ĉiujn movojn de retaj grupoj, forflugas de listo al listo, lasante sian stampon ĉie, puŝeton ĉi tie kaj puŝeton tie, sed laŭŝajne neniam veran puŝon decidan pri nova iniciato. Sed predikanto nur mirakle fariĝas realiganto.

Iniciatoj por disvastigi la lingvon al entreprenema persono certe ne mankas, kaj ankaŭ mi povas sugesti kelkajn kiel la Trasiberia Esperanto-Vagonaro, kiun mi ne sukcesis komprenigi al iu respondeculo ricevante nekredeblajn obĵetojn, ĉar neniu komprenis ke temis pri mesaĝo grandskala ke ekzistas lingvo, kiun oni povas lerni vojaĝante al kongreso, kiel Esperanto sub Ombrelego, organizado de kursoj sur la plaĝoj de landoj kun milionoj de banantoj kaj similaj,

Renato diras, ke oni devas plibonigi la mondon per Esperanto. Ni komencu helpante la homojn plibonigi sian vivon. Ni kreu la bezonon de internaciaj rilatoj kaj de Esperanto en la senfina serio de profesiaj kaj amatoraj asocioj. Mi spertis tion, kiam antaŭ kelkaj jaroj mi proponis al ĝenerala direktoro de itala poŝta libertempa organizo (180 mil membroj!) rapidan kurson de Esperanto por leterportistoj en pluraj landoj kaj grandan amaskunvenon ĉe la fino de la kurso. La direktoro estis tre entuziasma kaj preta financi la aranĝojn kaj disponigi homojn kaj rimedojn. La respondo, kiun mi ricevis de la movado, estis bedaŭrinde senkuraĝiga kvankam ĝia engaĝo estus minimuma.

UEA stimulu per specialaj agadoj kaj per personoj aparte kleraj kaj kapablaj interesiĝon al Esperanto de politikaj partioj, lingvo-defendaj asocioj, porpacaj, medioprotektaj, kulturaj movadoj kaj lernejaj institutoj, por ke ili prenu iniciatojn favorajn al Esperanto. Estas pli kredebla, ekzemple, lingvo-defenda asocio kiu parolas pri Esperanto ol Esperanto-asocio kiu parolas pri lingvodefendo.

Oni starigu kun la landaj sekcioj kontaktpunktojn, kie oni povas ricevi praktike kaj sen predikoj informmaterialon kaj lernolibrojn. Esperantistoj estu konsiderataj ne mesiistoj sed interkulturaj perantoj, kiuj havas reton internacian de kunlaborantoj. Potencigi la servojn de la movado kiuj estas Pasporta Servo (kial ne kunlabori kun aliaj pli fortaj asocioj similaj kiel SERVAS?) kaj la Delegita Reto kaj laŭeble aktivigi ĉiujn anojn de UEA listigante ilin en la jarlibro.

Tamen por renovigi estas necese ŝanĝi iomete ankaŭ la aliron al Esperanto. Malpli da retoriko, malpli da politika engaĝiteco, kiuj altiras fideismajn personojn, kiuj estas ofte ĝuste tiuj, kiuj malhelpas disvastigon de la lingvo kaj estas la kaŭzo kial en multaj lokoj esperantistoj estas rigardataj kiel zombioj. Sed ne temas pri elpurigado. Oni simple ŝanĝu muzikon. Oni alcelu la normalan homon. Kiam vi lanĉas la mesaĝon, ke Esperanto estas la lingvo de la paco (kiel tekstas en multaj niaj informiloj), ĉu oni povas atendi ke ni konvinkas amasojn al lernado de la lingvo? Tiel fakte ne estas.

Kiu estas la valoro de tiu mesaĝo, certe ne ke kiu lernas Esperanton atingas aŭ helpas pacon. Verŝajne kelkan sukceson vi povas ricevi sed, kiel dirite kaj kiel oni konstatas, tre limigite kaj en kelkaj specialaj tipoj de medioj. Sed certe ne en amaso de normalaj, ĉiutagaj familiaj homoj. Kiam inverse vi parolas pri Esperanto kiel lingvo de amikeco, vi parolas pri io atingebla kaj interesa por ĉiuj. Unu el la plej grandaj ĉagrenoj de niaj tempoj estas soleco. Oni vivas pli longe, oni laboras malpli. Neniu skribas al vi, neniu sendas mesaĝojn. Oni volus vojaĝi, sed la lingvo! Se oni ne konas la lingvon, nur la pordisto de la hotelo estas preteta aŭskulti vin. Esperanto estas potenca rimedo kontraŭ soleco. Se vi sukcesas informi pri tio la homojn, vi ricevas la armeon por konstrui la ponton.

Esperanto prezentiĝas tre simple en si mem, sen vualoj mesiaj iaspecaj: lingvo pli simpla ol la aliaj ne apartenanta al iu lando. Sufiĉas prezenti poste la kalendaron de Esperantaj aranĝoj por konvinki sen predikoj. La mesaĝo estas simpla kaj certe krom la utilecon de la lingvo por eliri el si mem kaj koni aliajn mondojn oni perceptos ankaŭ ceterajn valorojn, kiel fratecon, sed temas pri intimaj aferoj, kiujn oni sentas kaj aprezas sed ne decas kaj ne estas konvene flirtigi kiel flagojn.

Venontjare, okaze de la jaro de la lingvoj, UEA povas lanĉi kampanjon kun temo ekzemple “Ni parolu inter ni” (ne por la paco sed por la amikeco, kiu certe ne signifas malpacon), kunlabore kun lingvaj landaj institutoj, por oferti kursojn, tekstojn ktp en pluraj lingvoj, inter kiuj estas ankaŭ nia lingvo kiu multobligos la eblecojn, aperante kune kun la aliaj lingvoj en multaj programoj kaj retejoj.

Dum la lastaj jaroj Esperanto relanĉiĝis precipe dank' al kontaktoj pere de la reto, sed mi konstatas ke multaj novuloj, kiuj esperantiĝis per www.disvastigo.it, post kelka tempo perdis intereson. Certe ne kuraĝigas novulojn oldamikaj renkontiĝoj kaj celebrado de pioniroj fare de samideanoj en bulvardo de l' krepusko. Ne profiti je la potenca helpo, kiun povas doni al Esperanto la reto, estas malsaĝe, sed la problemo estas la movado, kiu tre ofte forĵetas novulojn.

Laŭ mi estas tempo por renovigo kaj por prezidanto pli entreprenema.

Giorgio Bronzetti


Pri la recenzo de Jorge Camacho

Mi estas la aŭtorino de Tabelo, kiun Jorge Camacho recenzis en la julia Ondo.

Kiam mi ekhavis ideon pri dramo, mi skribis verkon ĉu Esperante (Tabelo) ĉu itallingve (Tabula). Dum la instruisto korektis nur la italan version, samtempe la Esperanta versio progresis. Poste mi forlasis la kurson, ĉar mi opiniis, ke Tabula jam povos partopreni sukcese en belartaj konkursoj en Italio. Intertempe, mi kontroligis la esperantan version fare de lertaj esperantistoj.

Poste, okaze de la pasintjara Universala Kongreso en Florenco, mi eldonigis Tabelon. La dramartinstruisto skribis enkondukon itallingve. La itala versio ankoraŭ ne estis eldonita aŭ prezentita.

Plie, Tabelon mi preferis al Tabulo, ĉar (laŭ PIV2005) Tabelo signifas:

  1. Ligna tabuleto, unuflanke kavigita kaj tegita per tavolo da vakso, sur kiu oni desegnis literojn per unu pinta fino de la grifelo kaj eventuale forglatigis ilin per la alia, plata fino.
  2. Metoda aranĝo kaj ordigo de nomoj, nombroj aŭ signoj sur paperfolio aŭ similaĵo, ktp.
  3. Presita metoda listo de nomoj, nombroj aŭ vortoj, ktp.
  4. Datenstrukturo, konsistanta el aro de samspecaj elementoj, ktp.
Laŭ tiuj difinoj mi pensas, ke Tabelo estas pli taŭga por traduki la italan Tabula. Krome mi volas klarigi, ke mi ne intencis kompari la agojn de la personoj en mia dramo kun ŝaktabulo. Nur Gianni Cascone, la aŭtoro de la enkonduko, skizetas tion.

Anna Maria Dall'Olio (Italio) 


Centjariĝa gratulo el Roterdamo

Karaj gesamideanoj,

Kun granda plezuro mi sendas plej elkorajn gratulojn al vi ĉiuj, kiuj kunfestas la 100-jariĝon de la organizita Esperanto-movado en Kenigsbergo-Kaliningrado.

Estas tre feliĉe, ke en la urbo, kiu havas longajn kaj glorajn tradiciojn en la kultura historio de Eŭropo, ankaŭ la Esperanto-movado firme enradikiĝis. Tra la tuta Esperantujo ĝi nun estas konata kiel hejmo de unu el la plej prestiĝaj Esperanto-revuoj, La Ondo de Esperanto, kaj de la eldonejo Sezonoj, kiu jam de multaj jaroj realigas altkvalitan eldonprogramon de Esperanto-libroj.

La granda filozofo Kant iam lanĉis en via urbo sian pledon Al eterna paco. Li ĝojus pri diversaj pozitivaj evoluoj de la postaj tempoj, sed pri multo li estus profunde seniluziigita. Li verŝajne tute ne komprenus, kiel en la hodiaŭa Eŭropo oni samtempe laŭte fieras pri malapero de limoj kaj tamen per postulo de vizoj malfaciligas la transiron de limoj. Ni esperu, ke almenaŭ de siaj plej senperaj najbaroj neniu estu disigita per netransirebla limo kaj ke tio ne restu revo por fora estonteco.

Agrablan feston kaj multajn sukcesojn por la dua jarcento!

Osmo Buller,
Ĝenerala direktoro de UEA, Roterdamo 


Leif NordenstormŜanco por Johano, ŝanco por Nikolao

Novelo de Leif Nordenstrom

Li jam dudek kvin jarojn laboras en la oficejo. Pro la longa oficperiodo li jam estas sperta dungito. Li parkere scias ĉiujn nomojn de la pli ol kvin cent dungitoj kaj iliajn oficojn. Tio estas tre grava scio por korekta ordigo de poŝtaĵoj, kio ŝparas amason da mono al la kompanio. Se letero kun grava mendo estas ordigita en nekorekta fako, la mendo devas esti resendita al la korekta ricevanto. La mendo sekve estas ekspedita nur je unu tago pli poste, kaj la mendinto — ĉe kiu grava maŝino ne povis funkcii pro manko de vicpeco — estonte mendos vicpecojn de alia kompanio. Eĉ pli gravaj estas pripersonaj konoj por ordigo de letero kun neklara adreso. Johano Johnsson post dudek kvin jaroj en la oficejo, tamen preskaŭ ĉiam ordigas eĉ tiujn leterojn en la ĝustan fakon. Li jam scias kiuj kutimas ricevi leterojn el kiuj kompanioj. Johnsson scias ankaŭ kiuj kutimas ricevi privatajn leterojn al la laborejo. S-ro Möller en la ekonomia sekcio post sia familia vojaĝo al Tenerifo plurfoje semajne ricevas leteron el Danio, sur kiu neniu sendinto estas indikita. Oni ja povas imagi… Same pri F-ino Ekman en la teĥnika sekcio. Ŝi ankoraŭ loĝas ĉe sia patrino, kiu verŝajne estas tre scivolema. Tial iu amiko sendas leterojn al ŝia laborejo. Tute diskrete li skribas sian adreson dorsflanke, indikante nur la komencan literon de la persona nomo, por ke aliaj homoj ne sciu ĉu la sendinto estas viro aŭ virino.

Aliajn problemojn kaŭzas la internaj poŝtaĵoj. Ili ordinare estas sendataj en brunaj reuzataj kovertoj. Sur ĉiu flanko de reuzata koverto estas kvar kolumnoj kun dudek kvin linioj. Sur ĉiu linio estas loko por unu adreso, tio estas nomo kaj sekcio de la kompanio. Tiel ĉiu koverto povas esti uzita ducentfoje. Tio estas eĉ pli bone por media protektado ol reciklado de paperaĵoj. Johano Johnsson ege kontentas pri tio ke lia laboro kondukas al pli bona medio. Antaŭ dek jaroj oni ĉiam pli multe parolis pri tio ke la ĉiam pli multa uzado de komputiloj kondukos al senpapera oficejo. S-ro Johnsson tamen rimarkis nenian malkreskon de la nombro de poŝtaĵoj. Tute male. La printitaj dokumentoj estas tiel belaj kompare al la antikvaj tajpitaj, ke multaj oficistoj tute sennecese kopias ilin grandnombre kaj dissendas ekzemplerojn al diversaj sekcioj de la oficejo.

Iun tagon la estro de la administracia sekcio tamen vokis Johanon Johnsson al sia oficejo. Johano iom miris pri tio, ĉar tio nur malofte okazis. Principe tio devis okazi ĉiun jaron, kiam la estro informis al Johano pri eventuala altigo de la salajro, kaj samtempe utiligis la eblecon demandi de Johano kiel li kaj lia familio fartas. Tio tamen jam okazis ĉi-jare: Kia do estas la kialo de la hodiaŭa alvoko?

La estro kiel ĉiam petis al Johano sidiĝi kaj komencis per la kutima demando pri lia propra kaj la familia fartoj. Poste la estro direktis siajn okulojn al la fenestro de la ĉambro kaj komencis rakonti ke okazas grandaj ŝanĝiĝoj en la socito kaj do ankaŭ en la kompanio. La ĉefestro nun decidis ke oni pli efike ol antaŭe utiligu la eblecojn de komputiloj, retpoŝto kaj komputiloj. Oni nur esceptokaze printos dokumentojn, sed ŝparos ĉion en la durdiskoj de la komputila sistemo, kiujn oni kopios plurfoje tage, por ke oni ne perdu iujn informojn. Sekve oni ne bezonos tiom da dungitoj por prizorgi la internan distribuadon de poŝtaĵoj. Por la estonto sufiĉos du personoj. El la nunaj kvar unu pensiuliĝos la venontan jaron, sed tamen unu estos troa. Feliĉe unu purigisto ĵus finis sian laboron, kaj oni bezonas anstataŭanton. Do, Johano bonŝance ricevos alian laboron, ĉar li estas tiu, kiu devos ĉesi labori kiel internpoŝtisto.

Johano Johnsson subite rimarkis ke lia koro batas duoble pli rapide ol kutime kaj ke subita varmo en lia vizaĝo atestas pri ruĝiĝo. Eĉ la voĉo ne kondutis normale, ĉar kiam li volis rakonti ke li ja laboris dum dudek kvin jaroj kaj parkere konas la nomojn de ĉiuj dungitoj, li nur sukcesis diri:

— He…

La sekciestro nur nun kompatante redirektis siajn okulojn al Johano, dirante ke ja kompreneble ĉiam estas ŝoko ke oni devas ŝanĝi laboron, sed ke tio tamen estas pli bone ol senlaboreco.

Johano nun streĉis siajn fortojn:

— Mi ne akceptas tion ĉi. Ĉu mi purigu la plankojn? Neniam! Neniel! Se vi ne komprenos kiom da sperto mi havas pri mia laboro, mi ne devigos vin. Mi eksiĝas!

Reirante al la poŝta centralo, Johano sentis ian malŝarĝiĝon en sia brusto. Li ĉiam opiniis ke lia laboro estis sekura laboro, sed li ja havis ankaŭ aliajn planojn por sia vivo. Fariĝi milionulo! Nun tio okazos.

La venontan vendredon Johano ricevis belan horloĝon kaj florbukedon. Je la posttagmeza kafumado la kompanio eĉ regalis per kuko, kaj ĉiuj laboristoj de la sekcio kaj la estro estis ege ĝentilaj. Oni ankaŭ prezentis Nikolaon al li. Tiu estis junulo kun brunaj okuloj, kaj kun eksterlanda familia nomo. Ege bone ke tiu enmigrinta junulo ricevis la purigistan postenon, kiun Johano neis. Estis bonege por Johano, kiu nun fariĝos milionulo, kaj por la junulo, kiu ne devos esti senlabora.

Sabate kaj dimanĉe Johano havis bonajn liberajn tagojn kun siaj edzino, filo kaj filino. Ili ĉiuj ĝojis pri la florbukedo, kaj la knabo ricevis la malnovan horloĝon, kiun la patro ne plu bezonis.

— Kiam mi estos milionulo, vi kompreneble povos mem elekti vian preferatan horloĝon.

Lunde la seriozaj aferoj devos komenciĝi. Johano Johnsson fakte ne estis tute senmona, sed dum dudek kvin jaroj ŝparis. Nun li havis konsiderindan kapitalon, kaj ankaŭ propran domon. Baldaŭ sepdek kvin procentoj de la prunto estos pagitaj. Do oni povos poste prunti pli da mono, ĉar la domo povos servi kiel garantiaĵo.

Jam matene kiam la gefiloj iris al la lernejo kaj la edzino al sia laborejo, Johano unue iris al la fonduso por senlaboruloj. Dum dudek kvin jaroj li pagis sian kotizon al la fonduso. Nun li iom rericevos. Li klarigis ke li perdis sian laboron, kaj la oficisto donis al li formularon, kiun li plenigis, promesante ke aktive serĉos novan postenon. Ĝis kiam li havos novan postenon la fonduso pagos al lia banka konto ĉiusemajnan kontribuaĵon, kiu post du monatoj komencos malkreski por ke li serioze klopodu trovi novan laboron. Tiel klarigis la oficisto. Johano dankante ĝisis.

En la grandmagazeno estis sekcio por vetado kaj monludo. Sur kelkaj televidaj ekranoj montriĝis la nomoj de ĉevaloj, kiuj konkursas sur trotejoj en la tuta lando. Alia ekrano montris futbalajn kaj hokeajn matĉojn, kiuj okazos semajnfine. Tria ekrano ĉiun kvinan minuton montris la novajn ciferojn — kaj tiuj, kiuj indikis ĝuste tiujn nombrojn pagante fiksitan sumon, devus gajni amason da mono. Kvara ekrano montris ludkartojn, sed Johano ne certe komprenis kiel funkcias tiu ludo.

Jam dum la pasinta jaro onklo Oskaro rakontis pri la virĉevalo Narciso, kiun posedas lia amiko. Tiu ĉevalo simple ne povos malgajni, krom esceptokaze, se li ne estas tute sana, aŭ se estas malbona ĵokeo. Tiel klarigis onklo Oskaro. Kaj fakte! Narciso dum la jaro gajnis amason da ĉampionecoj. Li malgajnis nur kiam iom malsana aŭ tuj post la resaniĝo.

Laborante en la kompanio Johano jam komencis iom veti. Ĉiufoje li gajnis, sed bedaŭrinde nur malmulte ĉiufoje, ĉar la vetŝancoj estis malaltaj. Oni jam komencis diri ke veto je Narciso ne estas veto, sed investo.

Johano tuj vetis je Narciso. La vetkurado okazos en alia urbo, sed dank' al la komputiloj oni povas ĉie veti, eĉ hejme, sed estas pli agrable sidi en la grandmagazeno babilante kun aliaj vetemuloj, atendante la finan rezulton. Cetere, kial ne intertempe provi la kvinminutan vetadon? Nur kelkajn monerojn! 25 22 18 27 34 23 54 07. Nur hazarde elektitaj ciferoj. Atendo. Kvin korektaj. Gajno! Bedaŭrinde multaj aliaj vetantoj same havas kvin. Do, nur eta gajno. Tamen iom. Oni devas provi denove. Ba! Malgajno. Kaj denove. Ba! Refoje malgajno. Tamen restas dek minutoj ĝis kiam oni scias pri la rezulto de Narciso. Oni provu denove. Aĉ! Denove malgajno. Kia malbonŝanco. Feliĉe Narciso gajnis. Do, li preskaŭ ĉion rericevis.

Jes ja! Li promesis kuiri hodiaŭ. Pli bone aĉeti nun, ĉar li jam estas en la magazeno. Espereble nun la mono de la fonduso alvenis al la konto. Do, unue li bezonas monon.

Iri al la banko. La mono venis al la konto. Estas tempo iri hejmen por kuiri, ĉar kiam la edzino laboras li kompreneble kuiru, sed restas iom da tempo, kaj li povas iom pli ludi en la grandmagazeno. 27 65 23 54 01 02 25 33. Li ne povas malgajni. Por esti tute sekura li preĝas al Dio. Aĉ, bedaŭrinde malgajno. Li aĉetas iom malpli kostan manĝaĵon. Morgaŭ li tamen gajnos, kaj aĉetos pli multekostan. Fakte, kaĉo ne estas malbona manĝaĵo. Multaj bonaj sportistoj manĝas kaĉon. Tion oni diras en la reklamaj filmoj de la muelila industrio.

La postajn semajnojn kaj monatojn kaj jarojn preskaŭ ĉiutage la samo okazis. Johano gajnis kaj malgajnis. Plej ofte li malgajnis. Post kelkaj semajnoj la edzino komencis plendeti ke la manĝaĵoj ĉiam estas tiel simplaj — kiel manĝaĵoj de arbarlaboristoj en kabano. Johano ploris kaj promesis pli bonajn estonte… ĉar li havis profitodonajn planojn, sed nenio okazis. Vestaĵojn por la infanoj la edzino komencis aĉeti en magazenoj por uzitaĵoj. Ne estis mono por feriaj vojaĝoj, aŭ simple ne tempo, ĉar Johano fervore ludis por gajni la milionon.

Post du jaroj la edzino minacis ke estos eksgeedziĝo, se Johano ne petos ajnan laboron. Li devis konfesi ke la tuta mono estis forludita, kaj promesis pliboniĝon.

La tagon poste li kun pezaj paŝoj iris al la komunuma laborperejo por peti laborlokon.

— Ion ajn mi volas, — li diris.

La oficisto ridetis dirante:

— Vi estas saĝa. Oni devas akcepti ion ajn. Ekzistas nova kompanio en nia urbo. Juna lertulo fondis kompanion, kiu prizorgas la purigadon en deko da oficejoj kaj lernejoj. Oni ne povas imagi ke junulo estas tiel entreprenema. Mi donos al vi lian telefonnumeron. Estas Sinjoro Nikolao…

La familian nomon Johano bone rekonis. Li akceptis la papereton kun la telefona numero, kaj kun eĉ pli pezaj paŝoj iris hejmen por telefoni.

Laŭda mencio en Liro-2006


Agnes Miegel

Agnes Miegel naskiĝis la 9an de marto 1879 en Königsberg (la nuna Kaliningrado).

Frue ŝi trovis sian propran tonon kaj ĝenron, la baladon kaj debutis libro-forme en 1901. Ankaŭ ŝia prozo ĉerpas siajn temojn el la historio de Orienta Prusujo. Ŝia kreskanta konatiĝo ŝin devigis leg-vojaĝi kaj portis al ŝi aron da literaturaj premioj, ankaŭ la honoran doktorecon (1929) de la hejm-urba universitato.

Ŝiaj vizioj transformiĝis en amaran realon, kiam en februaro 1945 ŝi forlasis la detruitan urbon kaj fuĝis al Danlando. En la germana Bad Neudorf ŝi trovis novan hejm-landon zorgate de sia adoptita filino.

La sam-landanoj tenere nomis ŝin “Panjo Orienta Prusujo” kaj post ŝia morto (26an de oktobro 1964) fondis Agnes-Miegel-Societon kiu prizorgas la spiritan heredaĵon.

La balado La virinoj de Nidden prezentas epizodon sur la Kurlanda Ter-lango en la sama loko, kie Thomas Mann havis someran domon. (R.H.)

Agnes MiegelLa virinoj de Nidden

En Nidden virinoj postenis ĉe l' mar'
Kun bruna man' antaŭ l'okul-par',
Boatoj alvenis en tempesta hast',
Nigraj flagetoj lange flirtis sur mast'.

Boatojn ligis la viroj per ĉen'.
“Bolas la pesto sur transa teren'.
De Heydekrug ĝis Schaaken en valo
La homoj iras en funebra vualo!”

Replikis virinoj: “Jen nia sort',
Sursojle embuskas la mort'
Tagon post tag' de Dio donita:
Jen nia vivo milita.

La nigra duno — sufiĉas ĉi fat',
Di' nin indulgos malgraŭ la bat'.”
Sed la pesto alvenis lun-lume
Kun alkoj naĝis tralagune.

Tri tagojn, tri noktojn nur
Ploris sonoril' en kirko-tur'.
La kvaran, en plej frua hor'
Sufer-rompiĝis la sonor'.

El kabanoj kun hezita paŝ'
Elvenis sep virinoj de l' vilaĝ'.
Sen ŝuoj, en dolor' klinitaj
En nigraj vestoj bunte broditaj.

Al la kruta dun' ili impetis,
Ŝuojn kaj ŝtrumpojn surmetis,
Al la dun' ili atestis:
“Nur nia sepo postrestis.

Nul meblisto por ĉerko-fara labor',
Nek filo nek nepo por nia priplor',
Por sakrament' mankas la pastro,
Pereis servistoj kun mastro.

Atentu vi, ho blanka dun',
Pordoj, portaloj apertas nun,
En niajn ĉambrojn vin movos,
Korton, fajron, grenejon disblovos.

Dio nin forgesis, kaŭzis pereon,
Prenu lian dezertan sanktejon,
Per kruco kaj Biblio vi ludos
Kaj nian tombon, panjo, vi trudos!

En funebran tolon volvu nin,
Vi, nia ben', iama misdestin'.
Jen ni kuŝas, atendas kviete.”
Venis la duno kaj kovris komplete.

El la germana tradukis Reinhard Haupenthal


Kohera mozaiko

Künzli, Andreas. Universalaj Lingvoj en Svislando: Svisa Enciklopedio Planlingva. — La Chaux-de-Fonds: Svisa Esperanto-Societo; Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale, 2006. — 1129 pĝ., il.

Andreas Kuenzli. Universalaj lingvoj en SvislandoDikaj — milpaĝaj — libroj en kaj pri Esperanto estas forta kaj peza argumento en la disputo ĉirkaŭ la praktika sukceso de tiu idealisma projekto. Ni forlasu por momento la ideon de fina venko — eĉ la angla ne povas nun pri ĝi fanfaroni. Ni forlasu por minuto la dimension de kvalito — sukceso evidentas, se tiaj libroj aperas en situo, kie apenaŭ senteblas iu alia motivado krom la kultura. Ni povas klare vidi ke ekzistas certa kritika maso, kiu generas — jam tute fatale — certan produkton, spontane, laŭ leĝoj de sia interna neceso, laŭ sia naturo. Ĝi, tiu maso, certe ne garantias al Esperanto longan vivon, sed kompense kaj minimume ĝi garantias specifan senmortecon kompareblan kun tiu de la latino.

Revenante al la kvalita taksado, kiun (malgraŭ multaj klopodoj) oni logike kaj fizike ne povas elimini el kultura konsidero, ni rimarku, ke paralele al similaj fenomenoj en modernaj naciaj kulturoj Esperanto demonstras la tendencon de polusiĝo, separado de kulturaj niveloj. Tiu disiga tendenco baziĝas sur heterogena karaktero de la kultura lingva akumulo. De unu flanko kreskas spirita kaj intelekta sperto, kiu pliriĉiĝas — malgraŭ ĉio — per la simpla fakto del daŭrigo de la Esperanta historio. De la alia flanko kreskas premo de la segmento de simplisma kulturo populara. Ĉe tiuj du polusoj ni konstatas lastatempe kristaliĝon de du plenampleksaj produktoj. Pri unu — Esperanto-gramatiko de Bertilo Wennergren — mi jam havis okazon anonci mian juĝon. La dua — Svisa enciklopedio planlingva de Andreas Künzli — estos tuj la objekto ĉi-recenza.

Natura bezono de matura kulturo — “resumi kaj bilanci” la pli ol jarcentan historian periodon del evoluo interlingvistika iĝis por A. Künzli impulso al lia imprese granda laboro. La neceso ekzistis — ĝi trovis konversajn lokon, kondiĉojn kaj personon por sia realiĝo. Svislando estas krucvojo de Eŭropo, kie miksiĝas kaj interfer(enc)as lingvoj, tendencoj kaj ideoj. La bezono de pli senpera kontaktado senteblas tie tre klare. Ĝi estas la lando, kie plej koncentriĝis la alternativaj al Esperanto universalaj lingvoj: Volapük, Ido, Occidental, Interlingua. En Svislando en la urbo La Chaux-de-Fonds troviĝas jam duoncentjare Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) kun ĝia entuziasma arkivisto Claude Gacond.

Por la genezo de la vivo necesis kunfluo de diversaj fizikaj cirkonstancoj. Por la genezo de bona libro necesis densa kuninfluo de scioj kaj cerboj. Sed ne nur tio. La svisa esperantisto Claude Piron parolas pri arketipoj, kiuj sin identigas per Esperanto. Esence temas pri la tipo de idealisto, kiu estas motora por ĉiu aŭtenta homa aktivado. Esence tiu tipo portas sur si la t.n. civilizon kun ĝiaj spiritaj kaj teknikaj atingoj. Ĝuste la sorto de tiu tipo difinos la estonton de Esperanto, sed ĝi ankaŭ difinos la estonton de la homaro. Kaj ni bone rimarku, por nia okazo ege gravas tiu koncentro de kuninfluoj, tiu kondenso de energioj (ne astraj, sed tute homaj), kiu ebligas la fenomenon de alta kulturo.

La enciklopedio enhavas 12 partojn: enkondukan, sekciojn pri kvin lingvoj internaciaj, partojn interlingvistikan kaj esperantologian, kronologio-resuman, fontindikan, nomindeksan kaj fine — ŝlosilan vortaron. Krom tio, la enciklopedio entenas riĉan antologion, kies apuda ĉeesto estas tre gajna akiro de la libro: ĝi vivigas kaj kolorigas la necese sekajn informojn, multobligas ties efekton, portas suplementan scion kaj provokas aldonan intereson.

La enciklopedio priskribas amason da faktoj de plej diversaj originoj. Sed, nature, kiel tion emfazas la aŭtoro, “la homo staras en la centro” de la libro, kiu, variigante la punktojn del vido, rakontas — ofte plurfoje kaj multeface — pri ĉirkaŭ 500 personoj.

A. Künzli sukcesis transplanti en sian verkon la trankvilan, neŭtralecan, tolereman etoson de CDELI, pri kiu skribas enkonduke C. Gacond. Sine ira et studio la enciklopedio traktas la plej problemajn temojn, kaj la polemikoj en la antologio nur substrekas tiun objektivismon. Feliĉe, la komenta neŭtraleco ne signifas ĉi-okaze mankon de propra opinio. Künzli scias neŭtrale informi, komenti, analizi, sed li scias ankaŭ sintezi. Li ne trudas, sed li ŝatas kaj trovas normala resumi.

De ajna punkto de tiu libro ni plonĝas en realecon de faktoj kaj ideoj: etaj kaj egaj, abstraktaj kaj konkretaj, lokaj kaj universaj, ili interplektiĝas kaj katalizas la penson. La svisa enciklopedio kreskas el faka ĝis vere ĝenerala informilo. Ne nur svislandaj esperantistaj problemoj, sed tiuj de tuta Esperantio, ne nur Esperantio, sed ankaŭ la tuta homaro kun siaj drastaj doloroj sociaj kaj etikaj, ne nur Esperanto, sed ĝiaj rivaloj kaj la tuta planlingvistiko sin montras el tiu sisteme organizita aro de tekstoj, komentoj, informoj kaj rimarkoj.

La tuta panoramo — vasta kaj klarlinia — donas malgraŭ la abundo de kontrastoj la ideon de interna unueco. Legante la libron mi havas la altiran impreson, kiun mi iom nostalgie rememoras de mia infaneco, kiam en la domo del onklino mi rigardis en grandan pezan kristalon, starintan surkomode. Ene, post ioma griz-bluo oni distingis vilaĝon kaj arbaron, kaj se oni skuis iom la kristalon, neĝo komencis fali sur arbojn kaj tegmentojn. Tiu nevola komparo ŝajnas diri pli ol mi pensis. Laŭ la fantazio de unu svisa verkisto, ie inter svislandaj montoj situas certa Kastalio, areo de elituloj, fremdaj al la interesoj de la vanta mondo. Kelkfoje, eĉ ofte, moderna Esperantio similas esti tia teritorio, izolita, sekterena, vivanta “post la vitro” kaj per si mem. Sed — malgraŭ ĉio — mia imago havas alian simbolecon, ja la areo de Künzli emanigas alian etoson. Mondon multe pli kondensan ni vidas ĉi-profunde, la mondon en ĝia riĉo, kompliko, belo kaj idealismo, en ĝia interna perturbo.

“Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045?” — demandas kun forta dubo Tazio Carlevaro. A. Künzli ne estas tiom senespera. Lia sobra optimismo sin apogas sur sufiĉe larĝa horizonto de la riĉa kaj bunta kultura stratumo, kiun li respegulis en sia varia, sed kohera kaj (oni devas konstati) arte komponita mozaiko.

— Eraroj ne estas eviteblaj, — diras prudente la aŭtoro, sed eĉ en la renoma Encyclopædia Britannica estis malkovritaj 123 eraroj. Sekvante la saman vojon, mi povis ĝis nun detekti 6. Ses pure teknikaj mistajpoj kiel tributo al via kritika soifo, Andy! Plion mi ne povas prezenti.

Alen Kris


Infantravivaĵoj

LeQuint, Armela. Infantravivaĵoj: Aŭtobiografia rakonto. — Thaumiers: [La KancerKliniko], 2006, — 36 pĝ.

Legi pri infaneco kaj adoleskeco de samlandano estas interese, sed pli interese estas kompari kun travivaĵoj de nesamlandano.

La rememoroj de Armela komenciĝas de kvin jaroj aŭ eĉ pli ĉar ŝi memoras germanajn soldatojn okupintaj Francion. Ravas la legantojn interesa fakto, ke ŝin prizorgis ne la gepatroj, sed multnombraj avinoj, gepraonkloj, onklinoj kaj vicpatrino. Imagi tion al mi mem ne eblas, konsiderante ke Armela tamen havis la gepatrojn. Ankaŭ estas interese ekscii, ke tiuj ĉi pseŭdogepatroj instruis ŝin per man- kaj piedbatoj!!! Certe mia patro ĉiam havis ĉe la mano sian soldatan rimenon kun stelhava buko. La rimeno en la mano de la patro ĉiam trovis ies dorson aŭ pugon de liaj tri filoj. Tamen la priskribita instrumetodo havas sian pozitivecon — malgraŭ dolorigaj lecionoj la fina produkto ĉiam estas bonkvalita!

Tion pruvas Armela mem per sia verko skribita en seka maniero sen sentoj. Ŝi mem skribas pri tio: “Fakte mi rakontas nur kiel spektanto kun malvarma rigardo. Mi ne tro inklinas al melodramo”. Kun la esprimo oni povas konsenti traleginte ŝiajn infantravivaĵojn.

Anatolo Sidorov


Admirinda romano

Verga, Giovanni. La Malemuloj: [Romano] / Tradukis el la itala kaj prinotis Giancarlo Rinaldo, Anselmo Ruffatti, Paola Tosato. — Pisa: Edistudio, 2006. — 263 pĝ.

Jen unu el la ĉefaj romanoj de Giovanni Verga (1840–1922), nun konsiderata la plej grava itala prozisto de la 19a jarcento post Manzoni. La Malemuloj (t.e. malzorgemuloj) estas fakte la alnomo de unu familio en sicilia vilaĝo de fiŝkaptistoj, kaj la samtitola romano, aperinta en 1881, rakontas plurajn jarojn en la mizera vivo de ĉi familio, ĉirkaŭ 1865–1875. Ĝi faras tion naturalisme, kvazaŭ dokumente, prezentante turnopunkton en la historio de la vilaĝo, transire inter la tradicia socio preskaŭ feŭdisma (kun siaj dotoj, svatoj kaj ia kosmetike krista paganismo) kaj la moderna Italujo kiun ĝi firme rezistas kaj rifuzas: “Ne pluvas plu, ĉar oni metis tiun malbenitan telegrafan draton, kiu altiras la tutan pluvon kaj forportas ĝin”.

Samkiel liroj kun pli fruaj moneroj, ankaŭ generacioj konflikte kunekzistas: geavoj, gefiloj, genepoj. Verga priskribas ilian penadon unutire, sen digresioj, kun abundo da dialogoj spicitaj per popolaj proverboj (“al rompita ŝipo ĉiu vento malfavoras”), kondukante la leganton tra teksaĵo el klaĉoj kaj kvereloj, envioj kaj maĥinacioj, nuptoj kaj forpasoj. Li faras tion pesimisme, eĉ fatalisme, sed kun tia rakonta ritmo, ke oni povas legi ĉi romanon nur admire.

Tripersona teamo el la Laborista Esperanto-Klubo de Padovo elitaligis la verkon en lingvaĵo gratulinde flua kaj natura (amuze, la enhavtabela koboldo sukcesis ŝanĝi la vorton “kuntradukado” al “trukado”!). Kiel Laŭlum pri Ĉe akvorando, ankaŭ ili devis decidi kion fari per la nomoj: loknomojn ili lasis senŝanĝe en la itala lingvo; nomojn personajn kaj alnomojn, male, ili sisteme esperantigis, donante la a-finaĵon al nomoj virinaj. Aldone, la tradukon akompanas sufiĉe multaj piednotoj kaj plurparta enkonduko.

Por vortoj kaj esprimoj kiel “*pegita”, “*ŝliĥto”, “dika fiŝo” (gravulo? matadoro?) aŭ “faligi ŝin per ŝiaj piedoj” bonvenus modifo aŭ klarigo. Anstataŭ “fortrivi sian hepaton”, la alifoje uzata “ronĝi sian hepaton (aŭ animon)” sonas pli kompreneble; same pri “prognozo” (aŭguro? omeno?) kaj “reduktiĝi” (ŝrumpi? defali?). Fine, necesus korekti “vivi *al”, “*Borbonoj”, “*iskiatiko”, “*Erodo”, “*venerado” kaj “*monako” al resp. “vivi en”, “Burbonoj”, “iskiat-algio, iskiatdoloro”, “Herodo”, “kulto, pietato” kaj “monaĥo”, kaj studi iom pli atente la uzadon de “po” (“*popersone”). Mi mencias ĉi makuletojn escept-okaze, kiel postlecionon por la kuraĝaj kuntradukintoj.

La hispana verkisto Miguel Espinosa (1926–1982), en sia romano La misburĝaro, asertas ke en la mondo “ekzistas simple reganta kasto kaj obea kasto, ĝuanta kasto kaj sufera kasto, enuo senfina kaj doloro senlima”. Cent jarojn pli frue Verga skribas pri unu el la Malemuloj: “Li almenaŭ volus scii kial en ĉi mondo devas esti homoj kiuj vivas en gajo kaj plezuro, nenion farante, kaj naskiĝis kun la fortuno en la haroj, dum aliaj nenion havas kaj devas treni la vivoĉaron per la dentoj dum la tuta vivo”.

Jorge Camacho


Verko ne revelacia, sed ja pensiga

Privat, Edmond. Interpopola konduto / Antaŭpar. Andreas Künzli. — 2a eld. — CzeladŹ: Hejme; Świdnik: Libro-Mondo, 2006. — 143 pĝ.

Edmond Privat, apartenas ne nur al elstaraj esperantistoj, sed ankaŭ al multflanke aktivaj kaj talentaj eminentuloj de Svislando; siatempe li estis konata kaj respektata ankaŭ internacie. Interalie, li estis atestanto de la ekesto kaj de la laboroj de Ligo de Nacioj, kie li prezentis kaj defendis Esperanton. Lia libro Interpopola konduto, aperinta en 1935 kiel Esperanta versio de la franclingva Le choc de patriotismes, estas grandparte la frukto de la observoj kaj rimarkoj, faritaj dum la aktivado ĉe la Ligo.

La libro prezentas la provon analizi la genezon de la malamo, perforto kaj milito inter la nacioj. La aŭtoro mencias kaj priparolas diversajn erarojn kaj misuzojn de patriotismo, naciismo kaj mesiismo. Superrigardon pri la temaro de la libro eble povas prezenti la listo de la ĉapitroj:

Animo nacia, La gento, Nacia vanteco, Nacia vero, Homoj kaj ŝtato, Homaj oferoj, Ŝtato kontraŭ ŝtato, Eklezio kaj ŝtato, Interna memkontrolo, Klasa konscio, Milito kaj revolucio, Popola konduto en Hindujo, Ne-perforto en Polujo, Mesianismoj, Ŝtatoj en societo, Kontrolo kaj protekto, Akiritaj kutimoj, Novaj mistikoj.

Strukture la libro pli similas al personaj notoj, ol al bone strukturita esploro. Enhave ĝi ne plenas je revelaciaj malkovroj — Privat plejparte parolas pri ĝene ĝeneralaj banalaĵoj, kiel pri manko de iu universala justeco inter la ŝtatoj, pri la duobla moralo de la ŝtat-regantoj ktp. Ĉefe do temas pri la sistemigo de la plej kutimaj misoj kaj hipokritaĵoj, dominantaj en la internaciaj rilatoj. Tamen, ne maloftas en la libro pli konkretaj pecoj — Privat ne avaras la historiajn ekzemplojn kaj instruojn, kiuj tuj plivigligas la iom tro teorian enhavon de la libro.

Koncerne la solvojn de la problemoj, ĝenerale Privat konfesas kaj subtenas la neperfortemon de Ghandi, la Zamenhofajn internaciismon kaj neŭtralecon, la mondan federaciismon. Klaras tamen, ke tiuj ideoj restas, bedaŭrinde, pure abstrakta rezonado. Malgraŭ tio, ke la aŭtoro multfoje konfirmas sian starpunkton per multaj historiaj ekzemploj, la ĝenerala tono de la libro estas pli morna, ol optimismiga. Tamen, malgraŭ la morneco (kiu estas fakte la sekvo de la problema situacio), la libro estas tre pensiga, kaj multflanke eĉ informa koncerne multajn ne tre vaste konatajn historiajn faktojn. La ĉapitro pri neperfortemo en Hindio legeblas preskaŭ kiel pasiiga romaneto.

La libro estas bele eldonita, tamen kelkaj tajperaroj enestas. Kiel manko mencieblas la foresto de almenaŭ mallongaj biografiaj informoj pri la menciataj personoj. Svarmo de nomoj, eble bone konataj al Privat kaj/aŭ al liaj samtempuloj, preskaŭ ĉiupaĝe devigas uzi iun enciklopedion. Ankaŭ la stilaj apartaĵoj de Privat kaj entute lia iom malnoviĝinta lingvaĵo ne ĉiam helpas facilan legadon: temas unuavice pri la sufiĉe libera vort-ordo kaj pri la ege ofta meto de la epiteto post la priskribatan vorton — la trajto ĝenerale karakteriza por Privat, sed ege teda ĉe konstanta uzo.

Malgraŭ tio, ke la libro nek stile, nek enhave povas esti elĉerpa monografio pri la temo, ĝi estas bona kaj pensiga legaĵo por ĉiu, kiun interesas la historio kaj la estonteco de la internaciaj rilatoj.

Pavel Moĵajev


Aleksander Korzhenkov prezentas la libron en Siauliai (Fotis Choe Taesok)La Mastro de l' Ringoj reaperis!

Tõnu Hirsik, la prezidanto de la Esperanto-Asocio de Estonio, iĝis la unua aĉetinto de la nova eldono de La Mastro de l' Ringoj de John Ronald Reuel Tolkien, premiere prezentita de la ruslanda eldonejo Sezonoj la 15an de julio 2007 en la 43aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Šiauliai (Litovio).

Aleksander Korĵenkov, kiu redaktis la novan eldonon, rakontis en la prezentado pri la aŭtoro, pri la legenda verko, kaj pri la Esperanta traduko de William Auld, kiu elĉerpiĝis baldaŭ post la unua eldono.

La dua eldono estis presita en Kaŭno (Litovio) kun kovriloj de Vladimiras Beresniovas kaj speciala banderolo, kiu kuntenas la tri volumojn (La Kunularo de l' Ringo, La du turegoj kaj La reveno de la Reĝo). Zorga kontrolado fare de Brian Drake, Andreas Emmerich kaj William Harmon ebligis elsarki erarojn, kiuj estis en la unua eldono. Valorajn konsilojn donis Bertilo Wennergren (kiu tradukis du pliajn tekstojn por la reeldono), Hoss Firooznia, Edmundo Grimley Evans kaj Aleksander Osokin. Povilas Jegorovas helpis ĉe la traktado kun la presejo.

La novan eldonon la redaktoro prezentis ankaŭ en la festivalo Arta Lumo en Kuopio (Finnlando). Ĝi estis aĉetebla en la 18a Ekumena Esperanto-Kongreso (Pelplin, Pollando). Nun la eldonejo dissendas la librojn al la mendintoj, kaj baldaŭ la 1200-paĝa La Mastro de l' Ringo estos mendebla ĉe la libroservoj de UEA, FEL, ELNA, GEA, EAB, JEI kaj ĉe aliaj libroservoj kontraŭ 75 eŭroj.

Kadre de ARKONES XXIII (Poznań, 21–23 sep) la libro estos denove prezentita, kaj tie oni povos favorpreze aĉeti ĝin kaj akompanan broŝuron Unu Ringo ilin regas de Aleksander Korĵenkov.

Ses ĉapitroj el La Mastro de l' Ringoj kaj kelkaj aliaj tekstoj de/pri Tolkien estas legeblaj en la retpaĝaro de Sezonoj http://www.esperanto.org/Ondo/ en la rubriko Tolkien en Esperanto.

HaGo


Ricevitaj libroj

  1. Gvidlibro 2007 / Redaktis Roy McCoy. — Rotterdam: UEA, 2007. — 96 pĝ.; il. — [Donaco de H.Gorecka].
  2. Jarlibro 2007 / Redaktis Roy McCoy. — Rotterdam: UEA, 2007. — 278 pĝ.; il. — [Donaco de H.Gorecka].
  3. Korĵenkov, Aleksander. Ankoraŭfoje pri la Esperanta gazetaro. — Kaliningrado: Sezonoj, 2007. — 16 pĝ. — (Serio Sed ne el katedro; №3). — [Donaco de Sezonoj].
  4. LeQuint, Armela. Infantravivaĵoj: Aŭtobiografia rakonto. — Thaumiers: [La KancerKliniko], 2006. — 36 pĝ. — [Recenzoekzemplero].
  5. Privat, Edmond. Interpopola konduto / Antaŭpar. Andreas Künzli. — 2a eld. — CzeladŹ: Hejme; Świdnik: Libro-Mondo, 2006. — 143 pĝ. — [Recenzoekzemplero].
  6. Verga, Giovanni. La Malemuloj: [Romano] / Tradukis el la itala kaj prinotis Giancarlo Rinaldo, Anselmo Ruffatti, Paola Tosato. — Pisa: Edistudio, 2006. — 263 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].

Ricevitaj gazetoj

Antaŭen. 2007/15;
Aŭstria Fervojisto. 2007/2;
EAB Update. 2007/38;
Esperanta Finnlando. 2007/3b;
Esperanto aktuell. 2007/3;
Esperanto sub la Suda Kruco. 2007/4;
Esperanto. 2007/7-8;
Femina. 2007/10;
Frateco. 2007/75;
Heroldo de Esperanto. 2007/8,9;
Informilo por Interlingvistoj. 2007/2-3;
Informilo. 2007/6;
Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio. 2007/3;
Internaciisto. 2007/4;
KAE-Informilo. 2007/59;
Kataluna Esperantisto. 2007/342;
Komencanto. 2007/3;
Kontakto. 2007/3;
La Gazeto. 2007/130,131;
La Lanterno Azia. 2007/4,6;
La Movado. 2007/675,676,677;
La Ondo de Esperanto. 2007/7;
La Revuo Orienta. 2007/6;
La Sago. 2007/37;
Literatura Foiro. 2007/227;
Monato. 2007/7,8-9;
REGo. 2007/4;
Svisa Esperanto-Societo Informas. 2007/2;
Sagisto. 2007/1,2,3,4,5,6,7;
Scottish Esperanto Buletin. 2007/2;
Sennaciulo. 2007/5,6;
Service de Presse. 2007/37;
Verda Saksofono kaj Triskelo. 2007/3;
Zagreba Esperantisto. 2007/2. 

Ridu kun poloj

— Karulo, nia servistino diras, ke ŝi gravediĝis.
— Ŝi mensogas. Neniu kuracisto povas konstati ĉi tion post tri tagoj.

— Kiel estas en via laborejo?
— Samkiel en la paradizo. Ĉiumomente mi povas esti forĵetita.

— Kelnero, kiumaniere vi preparas kokinon?
— Simple. Ni diras al ĝi, ke venas tempo por morti.

— Policisto, oni forŝtelis mian manhorloĝon!
— Estas la dua kaj duono.

— Kiel vi dormas? — kuracisto demandas pacienton.
— En piĵamo, sen ŝuoj, en mallumo.

— Direktoro, via edzino petas vin al telefono.
— Ŝi petas? Tio ne eblas.

Virinoj havas diversajn idealojn de viroj. Iuj deziras miliardulojn, aliaj estas kontentaj pro ordinaraj milionuloj.

Tradukis esperantistoj el Olsztyn (Pollando) 


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA MAGAZINO

2007. №8-9 (154-155)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2007:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 750 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2007.
Subtitolo