Ĉu io nova en tiu sfero?
La unua Beletra Almanako, vaste antaŭanoncita kaj senpacience atendita, ne trompis la esperojn. Nun ankaŭ Esperantujo havas “dikan” kulturan revuon, en kiu jam aperas — apud poemoj kaj noveloj — pli ampleksaj verkoj fikciaj kaj nefikciaj.
Beletra Almanako, laŭ ties ĉefredaktoro, aperis sekve de la stagno. La stagnon provokis la paŭzo de Fonto. Sed Fonto baldaŭ reaperos danke al mecenato, kaj post la renaskiĝo ĝi havos problemojn ne nur pro tio, ke BA reprenis ĝian privilegion publikigi verkojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj de UEA, sed ankaŭ pro la ĵusnaskita La Karavelo — literatura ret-revuo, evidente baldaŭ ankaŭ papera, eldonata en Portugallingvujo, la baza lingvujo de Fonto.
Nova nemovada gazeto aperos venontjare ankaŭ en Pollando. Pola Esperantisto, iniciatita kiel komuna gazeto por la polaj esperantistoj, donis ĉiam pli da atento al la literaturo kaj historio, ol al la movad-organizo, pri kiu grave diverĝis la konceptoj de la eldonanto (eldonejo Hejme) kaj de la landa asocio (PEA). La solvo estis trovita — PEA reprenos plene Polan Esperantiston, kaj la antaŭa eldonanto kun kelkaj kunlaborantoj aperigos soci-kulturan kvaronjaran revuon Spegulo.
Ni deziras sukcesojn al la menciitaj gazetoj, ankaŭ al la plu aperantaj Literatura Foiro kaj La Gazeto.
Kaj La Ondo? Ĝi restos principe tia, kia ĝi estas — internacia sendependa magazino en Esperanto — sed ankaŭ ĝi ne evitos ŝanĝetojn. Ĉi-kajere vi legos la rezulton de nia unua “ekspresa enketo”, kaj en januaro startos nova artikol-serio, kiu aperados ĉiumonate dum la tuta jaro.
Sed por decidi, kion ŝanĝi kaj kion restigi, ni devas scii la bezonojn de la legantaro. Kun ĉi tiu kajero vi ricevas demandilon, kompilitan de Jukka Pietiläinen. Bonvolu plenigi kaj resendi ĝin (ĝi aperos ankaŭ en la reto). Viaj respondoj multe helpos nin, ja ni eldonas la revuon ne por ni mem, sed por vi. Helpu do fari vian revuon pli interesa kaj pli vaste legata!
Ĝis la rerenkonto en la jaro 2008!
La historia edifico de la Aŭstria Nacia Biblioteko estas interne ekipita per modernaj deponejoj, liftoj kaj prelegejoj. La ekspozicio de Esperanto-muzeo troviĝas en la teretaĝo, la prelegoj realiĝis du etaĝojn pli supre. Ĉiuj prelegoj estis ilustritaj per lumbildoj.
Herbert Mayer (“Tradicia biblioteko — kaj defioj de novaj teknologioj: La Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko”) priskribis la historion de la Esperanto-muzeo ekde la fondo fare de Hugo Steiner en 1928, tra malfacila periodo de la dua mondmilito kaj postmilita reviviĝo ĝis la nuntempa profesi-nivela prilaborado de ĉiu materialo. La modernaj teknologioj ebligas pietatan traktadon de ĉiu libro, gazeto, manuskripto, foto, filmo aŭ alia deponaĵo en klimatizitaj deponejoj, tial la viena muzeo estas taŭga kolektejo de literaturaj heredaĵoj post gravaj esperantistoj. Fine li menciis projektojn, kiuj ebligas prezenti en la reto arkivitajn fotojn (jam 2 mil) kaj inkunablojn (unuajn librojn ĝis la jaro 1900).
Detlev Blanke (“Planlingvaj arkivoj — problemoj kaj praktikaj spertoj”), la iniciatinto de la kolokvo, priskribis problemojn de planlingvaj arkivoj, kiuj klopodas konservi nelibrajn materialojn, ofte unuekzemplerajn unikaĵojn, por ke ili ne perdiĝu post la morto de la prizorganto, nek estu detruitaj de ŝimo, putrado aŭ amatoreca traktado.
Utho Maier kaj Karl Heinz Schaeffer (“La Germana Esperanto-Biblioteko Aalen hieraŭ, hodiaŭ kaj kio morgaŭ?”) klarigis, kiamaniere efektiviĝis enkomputiligado de la katalogo de la biblioteko en Aalen, kiu nun estas trovebla en la reto.
Christian Cimpa (“La daten-bankoj de La Kolekto Por Planlingvoj / Skanadaj kaj digitalizaj projektoj en la Aŭstria Nacia Biblioteko”) prezentis precipe la projekton de skanado de fotoj, kiuj nun estas disponeblaj en la reto. Ĉiun foton aŭ alian objekton (ekz. insignon) oni fotas nur unufoje (la fulmo malutilas ilin), sed poste ĉiuj interesatoj povas ilin vidi sur sia ekrano kaj ne damaĝi la raran originalon. Kiu deziras pli kvalitan foton, povas aĉeti ĝin rete.
Árpád Máthé (“Periodaĵoj en bibliotekoj kaj libraroj”) klopodas kompili katalogon de ĉiuj periodaĵoj, kiuj aperis en Esperantujo (inkluzive de ĉiuj klubaj bultenoj kaj informiloj) kaj eldoni ĝin libroforme, nekomplete ankaŭ komputile (por ne senvalorigi la eldonotan libron kiel varon).
Reinhard Haupenthal (“La plan-lingvo Volapük en arkivoj kaj bibliotekoj”) opinias, ke necesas fari similan katalogon pri ĉiuj volapukaĵoj. Kvankam Volapukon li konsideras finita afero, tiu lingvo apartenas al la komencoj de nia movado, do esplori ĝin estas kvazaŭ interlingvistika arkeologio.
Miroslav Malovec (“Esperanto-bibliotekoj en Ĉeĥio kaj disponigo de libroj per elektroniko”) prezentis la tri plej grandajn Esperanto-kolektojn en Ĉeĥio (Česká Třebová, Brno, Vracov), montris, kiel estas Esperanto reprezentita en grandaj publikaj bibliotekoj kaj fine atentigis, ke la Eŭropa Komisiono en 2005 alvokis al kreado de virtualaj bibliotekoj en ĉiuj lingvoj. Oni planas disponigi en la reto tekstojn de milionoj da libroj, do estus katastrofo por nia movado, se Esperanto ne estus reprezentita samkvalite kiel la aliaj lingvoj.
Marek Blahuš (“Propono pri starigo de interreta superkatalogo kaj cifereca arĥivo de Esperanto-literaturo”) priskribis la junularan projekton Bretaro, kies unua celo estas krei superkatalogon de ĉiuj ekzistantaj Esperanto-publikaĵoj.
Toon Witkam (“Provlegado post Skanado — Homo kaj teĥnologio”) montris per ekzemploj, kiamaniere oni skanas tekstojn, deĉifras ilin per OCR-programo, korektas la erarojn de la maŝino kaj poste klopodas imiti plej fidele la originan tekston klasike kompostitan, por ke la elektronika versio laŭeble proskimiĝu al la originalo.
Ljubomir Trifonĉovski (“La bibliotekoj — ĉu nur deponejoj?”) plendis, ke kvankam en la klubaj bibliotekoj ofte troviĝas raraĵoj, la membraro preskaŭ ne legas kaj ne uzas ilin. La prelego vekis viglan reagon de Mayer, ke laŭ lia opinio kiel arkivo de raraĵoj devas servi profesiaj muzeoj, sed la klubaj bibliotekoj havas alian taskon: eduki legantojn de la esperantlingva literaturo. Tial li rekomendas, ke la kluboj tenu aparte belajn, modernajn librojn, kiuj povas veki legemon de la klubanoj, dum la historiaj arkivaĵoj restu en deponejo nur por fakaj esploraj celoj.
Barbara Pietrzak (“Sonarkivo de la Esperanto-redakcio de Pola Radio”) skizis la problemojn, kiel arkivi la sonregistraĵojn, kiuj estas en la arkivo de Pola Radio. Neniu materialo estas eterna, la sonbendoj rompiĝas aŭ alie perdas sian kvaliton. La savon oni vidas en ciferecigo de la arkivitaj materialoj.
Post la lasta prelego disvolviĝis diskuto, en kiu estis proponite prepari la prelegaron libroforme sub redakto de Detlev Blanke.
Miroslav Malovec
“Inter 2003 kaj 2007 la nombro de GSCE-ekzamenoj pri fremdaj lingvoj malkreskis de 453.900 al 301.400”, — agnoskis Jim Knight, ŝtatministro respondeca pri lernejoj. La nura bona novaĵo estis malgranda kresko de la nombro de lernejanoj kiuj elektis la ”facilan" lingvon de ferioj, la hispanan. Knight tamen laŭdas la strategion de la Nacia Lingva Strategio de la registaro, publikigitan en 2002. “La supera celo estas plibonigi la instruadon kaj lernadon de lingvoj en ĉiuj niveloj de edukado”, — diris Knight en la parlamento. Por fronti la daŭran malkreskon de lingvolernado post la aĝo 14 jaroj, la registaro starigis studgrupon.
“La registaro neniam devis ĉesigi la devigan instruadon de lingvoj je GSCE-nivelo (14–16-jaruloj), kiam ĝi promociis la lingvan lernadon en bazlernejoj, — diris liberala parlamentano David Laws. — Dum nur kvin jaroj ni iris de situacio, kie plimulto da junuloj faris ekzamenon pri eŭropaj lingvoj, ĝis situacio kie estas malpli ol duono. Ni havas malbonan reputacion eksterlande pro nelernado de aliaj lingvoj”. Laws akuzas ministrojn pro la krizo de lingvolernado.
Laws kredas, ke la kreskanta bezono je ĉiam pli bonaj notoj en la lernejo respondecas pri malemo de angloj lerni “malfacilajn” lingvojn. “Estas breĉo inter lingvaj riĉuloj kaj malriĉuloj, kiuj nur kreskos se lernejgvidantoj ne strebos subteni siajn lingvajn departementojn”, — konkludis Duncan Byrne, prezidanto de la Asocio por Nuntempaj Lingvoj (en privataj lernejoj).
Dafydd ab Iago
Statistiko pri Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando dume ne estas publikigita.
Fine de la 1990aj jaroj Jorge das Neves prelegis pri astrologio en la sidejo de Asocio Esperantista de Rio de Janeiro, kaj prezentis, kiel ekzemplon, la Zamenhofan mapon kun komentoj. Interalie, li korektis la naskiĝtempon de Zamenhof de 11h25 atm (laŭ Saliba) al 10h56 atm.
En astrologia mapo enestas pluraj informoj. Mia interpreto ne intencas esti kompleta. Mi volas nur elstarigi kelkajn erojn de la mapo, konsiderante konatajn faktojn de la Zamenhofa vivo.
La Suno. Zamenhof naskiĝis la 15an de decembro, do li estis sagitariano. Interalie sagitariano subtenas noblajn ideojn, kiel la universalan amon kaj mondan pacon. Tia estis Zamenhof!
La Suno troviĝas en la deka domo, kio indikas, ke li elstariĝos kaj famiĝos en sia medio. Zamenhof, kiu naskiĝis en malgranda urbo de Pollando en 1959 estis deklarita de UNESKO kiel “granda personeco de la homaro”!
Krome la Suno troviĝas en konjunkcio kun Merkuro, indikante ke ni estas antaŭ “vigla pensulo”. Zamenhof kreis ne nur la lingvon, sed ankaŭ la Homaranismon! Tiu konjunkcio ankaŭ indikas ke la sukceso de Zamenhof en la vivo estos ligita al afero, kiu koncernos komunikadon. Ĉu tia ne estas Esperanto?
La Suno troviĝas en triangulo kun Saturno, kio indikas personon respondecan, kies sukceso en la vivo dependas de siaj propraj klopodoj. Ĉu tio ne respondas al la realo?
La Suno estas en kvadraturo kun Neptuno. Tio povas indiki personon senteman al suferado. Sed tio ankaŭ signifas, ke li en iu momento povos esti perfidita. Oni ja konas la Beaufront-an epizodon en la vivo de Zamenhof! La ascensia signo. Krom la suna signo, ni havas la ascensian signon, kiu rilatas al la horo de la naskiĝo. Laŭ tiu flanko Zamenhof estis amforano. “Justeco kaj frateco” estas vortoj, kiujn ni povas “alglui” al ĉiu amforano. Kiu ne memoras la Zamenhofan devizon “justeco kaj frateco inter ĉiuj popoloj”? Krome en la unua domo, kiu en lia mapo estas tre ampleksa, oni trovas la signojn Fiŝo kaj Ŝafo. Fiŝano ĝenerale estas sentema persono. Ĉu Zamenhof ne estis tia? Ŝafano estas iniciatema homo. Ĉu Zamenhof ne agis tiel plurfoje en sia vivo? Krome ŝafano ĝenerale estas homo plena de energio. Ĉu Zamenhof ne estis tia, laborante la tutan tagon en sia konsultejo kaj vespere sub la lumo de kandeloj super Esperantaj aferoj?
La Luno. La Luno en Virgo montras personon kun “deziro esti utila al aliaj”, dum la Luno en la sepa domo indikas ke la kunulino povos esti “sentema persono”. Krome la Luno estas en konjunkcio kun Saturno, indikante ke tiu kunulino povos esti tre respondeca persono. Ĉu ne estis decida faktoro por la apero de Esperanto la sentemo kaj apogo de Klara al la ideoj de Ludoviko?
Neptuno. Neptuno en la unua domo kaj en la signo Fiŝo intensigas la sentemon de la persono. Krome indikas talenton por poezio kaj muziko. Ĉu la vivo de Zamenhof ne konfirmas tion?
Urano. Urano estas konata kiel simbolo de inventemo, originaleco kaj neordinareco. Kaj la tria domo estas la domo de komunikado. La ĉeesto de Urano en la tria domo estas tre interesa afero, ĉar mi pensas ke ĝi estas indikilo ke li iamaniere kreos ion neordinaran rilate al komunikado. Ĉu Esperanto ne estas ĝuste tio? Krome en kelkaj astrologiaj manlibroj estas informo ke tiu pozicio de Urano estas signo de genieco kaj originaleco. Ĉu Zamenhof ne estis tia?
Marso. Marso estas en Skorpio, indikante ke la persono estas laborema kaj disĉiplinita, konscia pri la celoj atingotaj. La ĉeesto de tiu planedo en la naŭa domo indikas, ke temas pri homo kun firmaj opinioj. La aspektoj de Marso kun aliaj planedoj konfirmas tiajn kvalitojn: tre laborema (Marso kvadraturo Jupitero), persistema kaj disciplinita (Saturno sesangulo Marso) kaj intensa neceso venki iun ajn defion (Marso opozicio Plutono).
Jupitero. Jupitero en Kankro indikas ke li estas bonkora, kompatema kaj protektema rilate al la familio; Jupitero en la sesa domo indikas, ke labori estas plezurige kaj la rekompenco devenas de la servo al la aliaj. Jupitero en trigono Neptuno indikas personon spiritisman, religieman, kiu tre ŝatas helpi la aliajn.
En pluraj lokoj de la mapo oni trovas signojn pri la persistemo, preskaŭ obstinemo de Zamenhof: Luno kvadraturo Urano, Ascensia signo en Amforo, Marso sesangulo Saturno, Saturno en Leono, Saturno kvadraturo Urano.
Ekzistas kompreneble pluraj aliaj ecoj, trovitaj de mi kaj trovotaj de aliaj studemuloj.
Aloísio Sartorato
Tiu ĉi penso, kiu subite ekbrilis en Jana en tiu ĉi momento, estis maldeca kaj terura. Jana provis forgesi kaj kaŝi ĝin ie profunde en sia animo, sed ne sukcesis. La penso elnaĝis ĉiam, kiam Jana rememoris la patrinon kaj ŝi kvazaŭ vidis denove la rideton sur ŝia pala glacia vizaĝo kaj la deziron de la patrino pli rapide forlasi tiun ĉi mondon. Al neniu Jana konfesis tiun ĉi sian senton.
Kiam Jana kaj la patro revenis hejmen, post la enterigo, Jana longe staris ĉe la fenestro, rigardis la neĝan korton kaj la nigrajn arbojn en ĝi, kiuj similis al altaj nigraj krucoj kaj demandis sin, kiel ŝi vivos plu sen la patrino. La du ĉambroj en la domo aspektis grandegaj, malplenaj kaj malvarmaj.
La patro de Jana, konstrulaboristo, laboris multe kaj klopodis esti kaj patro, kaj patrino, sed li ne ĉiam sukcesis. Ofte li revenis de la laborejo malfrue vespere, sidis antaŭ la televidilo, kaj post kelkaj minutoj klinis la kapon kaj ekdormis. Tiam Jana prenis la malnovan lanan dormkovrilon, kovris lin, estingis la televidilon, la lampon kaj senbrue, fingropinte eliris el la ĉambro.
Iun vesperon en la komenco de junio la patro revenis pli frue hejmen kaj en nilona saketo portis salamon, ŝinkon, bananojn… Jana rigardis lin mire. Tre malofte li aĉetis tiom da nutraĵo. Kutime li donis monon al Jana kaj ŝi aĉetis ĉion necesan por la nutrado. Nun, antaŭ la vespermanĝo la patro diris:
— Ni sidiĝu kaj parolu.
Jana alrigardis lin maltrankvila. Post la forpaso de la patrino ili malofte konversaciis. Nur vespere de tempo al tempo la patro demandis ĉu ŝi pagis la sumon pro kurento, por akvo aŭ ĉu oni ekzamenis ŝin en la lernejo… Kaj nun li deziris paroli kun ŝi, kaj evidente li preparis sin por tiu ĉi konversacio, ja li aspektis solene kaj feste, kaj ĉio sugestis, ke li serioze deziras konversacii kun Jana. Rigida Jana sidis apud li ĉe la tablo kaj rigardis lin. Korpulenta kun fortaj muskolaj brakoj kaj nigraj kiel karbo okuloj, la patro similis al granda bona urso, iom malrapida kaj konfuzita. Eble por kuraĝigi sin, li verŝis brandon en sian glason, malgraŭ ke li evitis trinki, pikis per la forko peceton da salamo, trinkis iom da brando kaj alrigardis Janan. Ŝi sidis klininta la kapon.
— Post unu monato vi finos la okan klason, — komencis la patro malrapide. — Kion vi deziras lerni plu?
Jana enpensiĝis. Ŝi ne atendis, ke la konversacio estos pri tio. Ja, ŝi deziras lerni plu, sed ankoraŭ ne decidis kion kaj ne povis respondi al la patro.
— Ĉu vi ne pensis pri tio?
— Ne, — konfesis Jana.
— Vi scias, ke mi faros ĉion eblan, por ke vi lernu, kion vi deziras.
— Jes.
— Mi opinias, ke por vi plej bone estos, se vi lernos en la Kemia Tekniklernejo. Poste vi laboros en kemia laboratorio, kie la laboro ne estas malfacila kaj konvenas por knabino. Ankaŭ via patrino laboris tie.
— Bone, — konsentis Jana.
Tiel la patro decidis kion ŝi lernu. Oni akceptis Janan en la Kemia Tekniklernejo kaj aŭtune ŝi estis lernantino. Jana lernis, zorgis pri la domo, la patro laboris kaj havis pli malmulte da tempo por ŝi. Kiel antaŭe ili preskaŭ ne konversaciis.
Foje nekonata virina voĉo telefonis al la patro.
— Ĉu sinjoro Zafirov? — demandis la virino.
— Jes, —respondis li.
— Mia nomo estas Elenova, mi estas klasestrino de Jana kaj ŝatas, ke ni renkontiĝu kaj parolu pri Jana. Kiam vi povas veni en la lernejon?
— Hodiaŭ, —respondis la patro.
Ĉi-vespere la patro revenis pli frue hejmen kaj Jana tuj komprenis, ke okazis io malagrabla. Lia vizaĝo estis malhela kaj la densaj brovoj ĵetis pezan ombron sur liajn karbonigrajn okulojn. La patro denove diris, ke li deziras konversacii kun Jana, sed nun li nenion estis aĉetinta, kiel pasintfoje. Ŝi kaj li sidis unu kontraŭ la alia ĉe la malplena tablo.
— En kiu lernejo vi lernas? — demandis la patro.
Jana tuj komprenis, ke li jam ĉion scias.
— En la gimnazio, — respondis ŝi.
— Do, vi ne estas en la Kemia Tekniklernejo?
— Ne. Mi forlasis ĝin kaj mi enskribiĝis en la gimnazio.
— Kiam?
— En la dua semestro.
— Kial?
— La Kemia Tekniklernejo ne plaĉis al mi.
— Kial vi ne diris al mi?
— Mi ne deziris maltrankviligi vin. Ja, vi diris, ke vi faros ĉion, por ke mi lernu, kion mi deziras.
— Jes, mi diris, sed hodiaŭ telefonis via klasestrino kaj vokis min en la lernejon. Mi iris en la Kemian Tekniklernejon, sed tie instruistino, kiu nomiĝas Elenova ne estas.
— Jes, ne estas.
— Diru, kion mi ankoraŭ ne scias pri vi, kaj kial via nova klasestrino Elenova deziras konversacii kun mi.
— Mi ne scias, eble ŝi deziras konatiĝi kun vi.
— Mi esperu, ke estas nur tio. Morgaŭ mi iros en vian novan lernejon, en la gimnazion.
— Bone.
Elenova ne estis juna, verŝajne kvindek-jara, malalta kun arĝentkolora hararo. Ŝi rigardis atente la patron per siaj helaj bonaj okuloj.
— Mi vokis vin, ke ni parolu pri Jana, — diris Elenova.
— Jes, — kapklinis la patro.
— Jana lernas en nia gimnazio de la komenco de la dua semestro. Ŝi bone lernas, ŝiaj pritaksoj estas preskaŭ perfektaj, sed de tempo al tempo ŝi forestas de la lernohoroj. Mi parolis kun ŝi kaj mire mi komprenis, ke tri tagojn en la semajno: merkredo, vendredo kaj sabato, Jana laboras kiel servistino en iu kafejo. Ĉu vi scias tion?
— Unuan fojon mi aŭdas tion, — respondis la patro mirigita.
— Jes, mi supozis. Mi scias, ke via edzino forpasis kaj por Jana estas malfacile konversacii kun vi.
— Ankaŭ por mi estas malfacile. Patrino kaj filino pli facile konversacias.
— Mi provos helpi al vi, — diris Elenova. — Mi admiras Janan. Kiel ŝi havas fortojn lerni, labori, zorgi pri la domo…
— Mi ne scias, — respondis la patro. — Ŝi malofte interparolas kun mi, ŝi estas ege silentema…
— Mi helpos ŝin kaj vin, — diris denove Elenova.
Vespere sur la tablo estis pluraj bongustaj manĝaĵoj. La patro denove verŝis en sian glason iom da brando, pikis per la forko salampeceton, trinkis gluton da brando, alrigardis Janan kaj demandis:
— Kial vi laboras?
— Tio plaĉas al mi, — respondis Jana simple.
— Elenova diris, ke vi bone lernas, sed de tempo al tempo vi forestas de la lernejo.
— Mi ne plu forestos.
— Elenova admiras vin… — kaj la patro ekridetis.
Eble li deziris diri ankoraŭ ion, sed eksilentis. Jana alrigardis lin kaj lia rideto memorigis ŝin pri la pala patrina vizaĝo kaj pri la rideto, kiun Jana kvazaŭ vidis sekundojn antaŭ la enterigo de la patrino, kaj nun Jana komprenis, ke tiam la patrino verŝajne deziris flustri al ŝi: “Vi sukcesos. Mi kredas”.
En la nobela kadeta lernejo li ekverkis poezion sub forta influo de Sumarokov, kaj post mallonga armea deĵoro li iĝis ŝtatoficisto, i.a., direktoro (1763–1770) kaj kuratoro (1778– 1802) de la Moskva Universitato kaj intertempe vicestro de “Bergkolegio” (ministerio pri minaferoj). Aktiva kleriganto kaj framasono, li eldonis revuojn Utila amuzo kaj Liberaj horoj, proklaminte “gloradon de l' virtoj” la ĉefa celo de la arto.
Adepto de la rusa klasikismo, Ĥeraskov dum sia duonjarcenta literatura agado verkis ankaŭ lirikaĵojn kun elementoj de sentimentalismo kaj eĉ popolstilan mirfabelon. Famigis lin la heroaj poemoj Rusujado (1779), Renaskita Vladimiro (1785) kaj Caro, aŭ savita Novgorodo, multaj dramoj, komedioj, odoj, fabloj kaj mallongaj versaĵoj — du el ili aperas ĉi-sube.
* * *
Agordas liron iuj
Por fami en la mondo
Kaj per ludado dolĉa
Parnasan kronon preni;
Aliun verskreado
Enuon peli helpas;Kaj iu versojn kreas
Por skoldi pri malvirtoj;
Sed mi poemojn kreas
Kaj liron mi agordas,
Ke per muziko mia
Mi plaĉu al amata.(1762)
ORO
Se volas vi — kolektu riĉon,
Konsolon faru por la kor';
Sed ne observas mi feliĉon,
Alian ulon tentu, or'!Ĉu gloron mi per vi akiras?
Ĉu pace vivos sen envi',
Se laŭ destino mi sopiras
Kun vi tutsame kaj sen vi?Per or' ne venas hom' amika
Al mi, nek saĝo, nek honor';
Ĝi estas monda plag' tragika,
Kaŝej' de morto kaj horor'.Havanta oron hom' malbravas,
Konstante ĉion timas li;
Sed kiu oron ja ne havas —
Li malfeliĉas multe pli.En or' serĉatas harmonio;
Havante oron — en sufer'
Ni dronas; plej mirindas tio!
Ho, kiom strangas hom', en ver'!(1768)
Tradukis el la rusa Valentin Melnikov
Kurta filozofia eskapo ŝajnas al mi necesa por pritaksi la gradon de la graveco de la laboroj de Spiros Sarafian kiu — volumon post volumo — prezentas al ni bazajn kreaĵojn de nia kulturo. Ĉar oni povas senhezite similigi la homon al arbo kies branĉoj sin etendas al futuro kaj kies radikoj serĉas nutron en estinto. Ju pli abundas la radikaro des pli prosperas la arbo. Pater historiae Herodoto estas en nia konsidero ne nur objekto de nutra konsumo, suko de nia kultura grundo, sed ankaŭ subjekto, radiko nutranta la trunkon.
Ni ĉiuj ion aŭdis pri Herodoto, estas la okazo de pli proksima konatiĝo. La unua historiisto havis sufiĉe raran ŝancon vivi en Grekujo en la 5-a jarcento aK, amikumi kun Sofoklo kaj Periklo kaj samtempi la helenan triumfon en la milito de du mondoj. La traduko de Sarafian donas al ni eblon rigardi diakrone almenaŭ du problemojn de la plej moderna kultura estantaĵo: tiun de historia aŭtenteco kaj tiun de konflikto de civilizoj.
Herodoto vivis en kultura mondo, kiu riĉe kaj sinteze akumulis sian komunan memoron. Tiu memoro estis kunfando de mitologio, geografio, etnografio kaj propre historio. Evoluo bezonas ja diferencigon, Herodoto estis do la unua, kiu emfazis la lastan — historian — elementon. Kiel li diris mem simple kaj klare, li skribis sian verkon “por ne estu forgesita pro la tempo ĉio, kion faris la homoj”; tiel li donis la komencon al nova scienco kun ĝiaj propraj taskoj kaj objektoj. La separo ne estas ĥemie pura. Ni trovos ĉe Herodoto fabelojn, mitojn, folkloron, geografian kaj etnologian detalaron, ni trovos Heraklon apud Temistoklo, amason da orakoloj kaj aŭguraj sonĝoj, kaj ni ne trovos alian historian faktoron krom la volo de dioj. Tio ne estas fatala. La vorto estas dirita kaj ĝi enkorpiĝos en la aferon.
Herodoto ne multe kulpas ke li ne sukcesis ĥemie puran rezulton. Sub la helena suno dioj ŝajnis ne malpli realaj ol luna polvo aŭ elektronoj en la lumo de nia moderna scienco kaj tekniko. (Ĉu vi vidis foje lunan polvon aŭ elektronon? Mi trovis tamen en lia libro fragmenton, kie la patro del historio sin montras iom pretergrunda. Temas pri la katoj de Egiptujo.)
Por ne tro akuzi Herodoton ni rigardu la nuntempajn historiistojn. Iliaj ekstervidaj “leĝoj del evoluo” ne diferencas kardinale de “favoro (aŭ kolero) de dioj”. Sed ilia tro evidenta partianeco ofte faras de la historio blokon de propagandaj komikbildoj, kies kvalito senteble cedas la valoron de antikvaj anekdotoj. Tute male, Herodoto konscie kaj konsekvence aspiras prezenti ambaŭvidan bildon de la realo. Tia sana strebo donas al li pli da volumeno en la vido de lia esenca objekto. “La batalado inter la helenoj kaj la barbaroj”, la konflikto de la civilizoj, la milito de la mondoj sin apertas antaŭ la okuloj de Herodoto en tuta sia dimensio vere universa. La du kulturaj aksoj estas deklaritaj, — tiujn aksojn ni vidas ĝis nun. La karikatura paro moderna ne kaŝas la esencon. Usono kaj Irano nur simbolas sur sia (ve, degenera) nivelo la saman kontraŭstaron. (La branĉoj ja velkas, ĉar povras la radikoj.) Kaj, malgraŭ siaj plej ardaj simpatioj por kara Helenio nia pater historiae demonstras tian estimon rilate al opozaj persaj realaĵoj, kiu aludas certan specialan moralan superecon, se ni komparos lin kun iu samtempa al ni pater politicae.
Malkiel lia glora samlandano Sokrato, Herodoto estis fidela partizano de la atena demokratio. Verŝajne tuta lia sperto kaj intuo sugestis al li, ke ekzistas iu firma grundo, sur kiu oni sin apogas por sin senti prava kaj por venki.
Kiel ordinare Spiros Sarafian zorge kaj arte prilaboris la verkon. La antaŭ- kaj apudkomentoj, la postindikoj nomaj kaj dataj lerte orientigas la leganton necesflanken. “Historio” mem prezentas vere elegantan naŭlibran kolekton, kies partoj markiĝas per la nomoj de naŭ Muzoj, tre muzike, miaorele: Klioa, Eŭterpa, Talia, Melpomena, Terpsikora, Eratoa, Polimnia, Urania kaj Kaliopa.
Vi povos senti la tempon kiel veran dimension. Vi povos vidi bildojn simplajn sed stereoskopajn, do donitajn en sia volumeno. Vi trovos aĵojn, kiujn alie vi ne tuŝus. Sapienti sat.
Alen Kris (Ruslando)
Ĉiu leciono fine havas liston de vortoj kun klarigoj. La lecionoj prezentas al la legantoj diversajn situaciojn, ekzemple, La familio, la amikoj kaj la strato; Novaj lernantoj; Futbalo kaj brilaj okuloj k.t.p. La libreto taŭgas kiel bona lernilo por 8–14-jaruloj.
Kvankam la verko estas kvazaŭ ilustrita, verajn ilustraĵojn ĝi ne enhavas. Mi opinias ke en la dua eldono la manko estos forigita.
Mi rekomendas la libron de Luiz Portella por legantoj en ĉiuj teranguloj.
Anatolo Sidorov (Ruslando)
La tuta libro estas ankaŭ en la reto: http:/lujz.org/amiko/
Estus superflue mencii ĉiujn stilojn prezentitajn — roko, popo, balado, iuj ĵazecaj kaj bluzaj motivoj. Pli gravas ke la Kore-anoj faras ĉion ame, perfekteme, elkore kaj pasie. Precipe kaptas la variegaj kaj riĉaj orkestraj aranĝoj, krom jen akustikaj, jen peze elektronikaj sonadoj, penetrantaj melodioj kaj ĉirkaŭvolvantaj direktantaj harmonioj, kun striktaj kaj komplikaj ritmoj perkutaj. Je ties fono elstare sonas la energia, pura kaj sonora voĉo de Kris, eĉ kiam sonas rapo, kaj nepra multvoĉeco. Oni mem juĝu pri la teksta enhavo, laŭdire ofte aŭtobiografia, pridiskutenda aparte. Mie, ĉio sonas sincere kaj fande kun la muziko.
En la skatolo oni trovos belan libreton kun kanzontekstoj kaj priaj informoj en la lingvoj Esperanta, angla kaj franca. Ie mankas ĉapelitaj literoj, iam ĝenetas abortaj rimoj, iam renkontiĝas ĝis nun nerenkontita vorto (grondo).
En la albumo oni ankaŭ trovos 5-minutan videon, preskaŭ ĉiujn titolojn karaokee. Aparta defio estas la versio de la fama kanzono The Show Must Go On (Mi brilu plu) de Queen, adaptita de Roel Haveman.
Andrej Peĉonkin (Ruslando)
Mi ne apartenas al recenzistoj, kiuj serĉas tajperarojn, do mi lasas ĉi tiun entreprenon al aliaj, aldonante, ke efektive la libro bele aspektas kaj estas sendube zorgeme eldonita kun la fotoj, kion ne ĝuis certaj antaŭaj eldonoj.
La enkonduko mem ne enhavas ion speciale novan. Du problemetoj altiris mian atenton. Sur la paĝo 7 frazo: “Kiam aperis la libro, Pollando jam liberiĝis de la rusa superrego kaj denove estis sendependa ŝtato”. Sed Pollando liberiĝis de tri imperioj: Ruslanda, Aŭstra kaj Prusa. Tio ne estas sensignifa detalo de la moderna historio. Ja la tri imperioj havis absolute kontraŭajn interesojn, kion ja konfirmis la unua mondmilito. Mi ne scias, ĉu Ulrich Lins forgesis, ne sciis ktp. Efektive tio estas granda fuŝo de la enkonduko.
Prave substrekas Lins, ke Zamenhof havis nenion komunan kun la mesianismo de Adam Mickiewicz, kiun supozis Privat (pĝ. 8). Fine, tre grava estas memorigi, kion atestas Waringhien kaj konfirmas Lins, ke Privat estas la unua, kiu kuraĝis diri laŭte pri la judeco de Zamenhof, do pri la vero kaŝita (foje) je la demando de Zamenhof mem je ĝojo de multaj esperantistoj, ĉefe antisemitaj, kiuj ne mankis ĉie, eĉ inter la varsoviaj esperantistoj, kolegoj de Zamenhof. Pro kio, ni scias: inter alie pogromoj en la Ruslanda Imperio, la afero Dreyfus en Francio ktp.
La notoj estas zorge faritaj, kaj tuj oni rimarkas, ke la krestomatio de soci-religiaj verkoj de Zamenhof, Mi estas homo, editorita kaj eldonita en 2006 de Aleksander Korĵenkov, konata kiel MEH, konfirmas sian firman pozicion por zamenhofologio.
Kaj tamen io ĝenas min lige kun la recenzo de la verko de Privat. Unue, ke ĝi iel ŝajnigas, ke UEA ne forgesis pri Zamenhof okaze de la proksimiĝanta 150a naskiĝtago de Zamenhof (2009), ĉar ja la enkonduko de Lins en la unua frazo preskaŭ enigme komenciĝas per la memorigo de la centa datreveno de la naskiĝo de Zamenhof. La dua frazo de la enkonduko estas: “Kompreneble, Universala Esperanto-Asocio (UEA) dece festis la okazon”. Post ĉi tiuj liturgiaj vortoj omaĝe al UEA (preskaŭ oni povas kredi ke UEA kreis Dion) sekvas tio, kion mi recenzis.
Diable, pasas 150 jaroj de la naskiĝo de Zamenhof kaj UEA ĝis nun ne strebas mendi ion de zamenhofologoj aŭ almenaŭ anonci konkurson pri la verko pri Zamenhof ne por esperantistoj, sed por la vasta legantaro en pluraj lingvoj, kie oni povus montri kiu estis Zamenhof, kion li faris kaj kion pensis, sur kiu socia, politika kaj internacia grundoj. Tiu enigmo ne donas al mi la pacon. Simple oni ne ŝajnigu, ke oni ion festas!
Mi anoncas konkurson: Per kiu verko UEA festos la 200an naskiĝtagon de Zamenhof? La ĝustaj respondontoj turnu sin al UEA: kiel premion ili ricevos la libron de Edmond Privat Vivo de Zamenhof, eble kun alia aŭtoro de la enkonduko.
Walter Żelazny (Pollando)
Mondial interkonsentis kun UEA pri aperigo de premiitaj verkoj el la Belartaj Konkursoj, kaj la unua BA (176 paĝoj) aperis postkongrese kun la konkursa jar-rikolto. Tiun 70-paĝan kolekton kompletigas raporto de la prezidanto de BK, Humphrey Tonkin.
Pli ol duonon de la volumo konsistigas verkoj eksterkonkursaj. Ili dividiĝas je similaj sekcioj, kaj oni do havas en la sama kajero po du rubrikojn por la originalaj prozo kaj poezio kaj por eseoj. Originala prozo estas prezentita per noveloj de Luiza Carol kaj Den Drown. Traduka prozo liveras roman-fragmentojn el la islanda (Halldór Laxness / Baldur Ragnarsson) kaj rumana (Mircea Eliade / Ionel Oneţ) literaturo. Al la originala poezio kontribuis István Ertl, Dimitrije Janičić, Edwin de Kock, Mao Zifu, Maŭro Nervi kaj Baldur Ragnarsson. Krome, oni trovas poeziaĵojn tradukitajn el la bengala kaj japana lingvoj kaj kvar tankaojn, premiitajn en la Esperanta Oomoto-Utafesto.
Pri evoluo de libera verso (libera linio, laŭ la aŭtoro) meditas Baldur Ragnarsson; Jorgo Camacho eseas pri “Lingvaj manipulistoj”. Nur du recenzoj trovis lokon en la Beletra Almanako, kaj nur unu el ili pritraktas verkon beletran — Jorge Camacho funde analizas la unuan poemaron de Mao Zifu Kantoj de Anteo kaj agnoskas, ke “ni troviĝas antaŭ poezio eminente universala”. Ni esperu, ke en venontaj almanakoj estos pli da literatura kritiko.
La kovrilon kaj ĉiujn sekciojn ornamas bonegaj fotoverkoj de Güilli Pitarch.
Foliumis por vi Halina Gorecka
Madeleine de Zilah
Lejzerowicz, Izrael. El la “Verda Biblio” / Postpar. Tomasz Chmielik. — 3a kompletigita eld. — Czeladź: Hejme; Świdnik: Libro-Mondo, 2007. — 88 pĝ.; il. — [Donaco de Hejme].
Portella, Luiz. Ŝi estas mia amiko: [Legolibro]. — Braziljo: Pentuvio, 2007. — 38 pĝ.; il. — [Recenzoekzemplero].
Privat, Edmond. Vivo de Zamenhof / Red., enkond., not. Ulrich Lins. — 6a eld. — Rotterdam: UEA, 2007. — 176 pĝ.; il. — [Recenzoekzemplero].
Глобализация — языки малого распространения — интерлингвистика: ситуации и проблемы. В 2-х ч. Ч. 1. Статьи на русском языке с резюме на чувашском / Отв. ред. А.С.Мельников. — Ростов-н/Д: Изд-во РИНЯЗа, 2006. — 156 с.; 150 экз. — [Aĉeto].
Глобализация — языки малого распространения — интерлингвистика: ситуации и проблемы. В 2-х ч. Ч. 2. Статьи на языке эсперанто / Отв. ред. А.С.Мельников. — Ростов-н/Д: Изд-во РИНЯЗа, 2006. — 116 с.; 150 экз. — [Aĉeto].
Марчек, Стано. Эсперанто прямым методом / Перевод с эсперанто Бронислава Чупина. — Martin: Marček, 2007. — 114 с., илл. — [Donacoj de Bronislav Ĉupin kaj de Stano Marček].
Esperanto USA, 2007/3-4;
Esperanto aktuell, 2007/5;
Esperanto sub la Suda Kruco, 2007/6;
Esperanto, 2007/11;
Heroldo de Esperanto, 2007/13;
KAE-Informilo, 2007/60;
La Ondo de Esperanto, 2007/11;
La Revuo Orienta, 2007/10,11;
La Sago, 2007/38;
Literatura Foiro, 2007/229;
Monato, 2007/11;
Norvega Esperantisto, 2007/5;
Pola Esperantisto, 2007/5;
Sennaciulo, 2007/9;
Service de Presse, 2007/38;
Zagreba Esperantisto, 2007/4.