Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2009. №7 (177)

La reto (Fotis Olga Shipovalenko)

Sur la kovrilpaĝo estas la foto La reto de Olga Ŝipovalenko (Kaliningrado), pro kiu ŝi ricevis la unuan premion en nia 11a Internacia Fotokonkurso. La 12a Fotokonkurso jam komenciĝas.

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ZAMENHOF-150

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vortoj de Komitatano Z.

Faktoj kaj fantazioj

Mi legas, ke la monda krizo reduktis internacian turismon. Precipe suferas flugkompanioj. Inter la flugantoj certe troviĝas ankaŭ malpli da esperantistoj, ĉar iliaj monujoj ne estas pli dikaj ol tiuj de aliaj civitanoj. Tial ŝajnas neeviteble, ke ankaŭ la UK en Bjalistoko ne atingos la grandecon, pri kiu la organizantoj revis, parolante eĉ pri tri mil kongresanoj. Eble eĉ du mil ne estos atingitaj. La jubileo de Zamenhof altiros al lia naskiĝurbo pli-malpli tiom da festantoj kiel la jubileo de UEA al ties pli multekosta hejmurbo pasintjare.

Tamen la ekonomia krizo ne klarigas ĉion. Esperantistoj, kiuj estas averaĝe maldekstremaj, ne sentas sin komforte kun la nuna Pollando, kies reputacio kaj sekve allogo estis tre damaĝita dum la periodo de la konservativaj ĝemeloj Kaczyński. Por ripari la tutan damaĝon la nuna “normala” registaro ne havis sufiĉe da tempo. Simile, eĉ pli forte, okazis pri la UK en Tel-Avivo. Mono ne estis problemo, ĉar por eŭropanoj flugi al Israelo apenaŭ kostas pli ol flugoj ene de Eŭropo. Laŭ la Jarlibro la tiama UK havis 1212 aliĝintojn. La nombro certe estus pli granda, se la israela politiko estus pli ŝatata inter esperantistoj.

Eble UK-oj neniam plu superos 2000 partoprenantojn, ĉar ade malfortiĝas ilia bazo, la nombro de esperantistoj. Verŝajne Pollando ankoraŭ estas inter la landoj kun plej multe da scipovantoj de Esperanto, sed plejparte ili estas nur virtualaj esperantistoj. Laŭ la nombro de organizitaj esperantistoj Pollando de longe ne apartenas al la plej grandaj landoj. Krome la pollanda movado aparte reliefiĝas pro interna kverelado kiel sekvo de malnovaj frustriĝoj, ĵaluzoj kaj rankoroj inter ĝiaj ĉefaj aktivuloj, kies plej bona movada servo estus rezigni favore al la juna generacio, kiu ne havas tian balaston.

De post la giganta Varsovia UK en 1987 UEA perdis pli ol kvaronon de individuaj membroj. Eĉ pli ŝrumpis SAT, degeneris fakaj asocioj, falis abonado al gazetoj kaj malaperis libroservoj. Naivuloj tamen donkiĥotas kontraŭ la faktoj. Lu Wunsch-Rolshoven de la germana Esperantoland tamtamas, ke plimultiĝo de Esperanto-renkontiĝoj klarigas malpli grandajn UK-ojn. Ke iam okazis unu novjara renkontiĝo en Germanio, la fama Internacia Semajno, kaj nun du-tri, sufiĉis por blindigi lin. Se li, aldone al sia nepre admirinda aktiveco, konus la movadan historion pli bone, li farus deklarojn pli singarde. Malaperis iam aktivaj renkontiĝejoj kiel Pisanica; Kastelo Grezijono estas nur ombro de sia iamo. La listo de perdoj estas pli longa. Manko de realismo regas ankaŭ la kapojn de tiuj, kiuj fantazias, ke UEA plurobligus sian membraron, se ĝi proponus senpage retan membrecon. Certe UEA kaj aliaj organizaĵoj enretiĝu kiel eble plej efike — kun sia reta filmĵurnalo UEA estas sur bona vojo — sed oni ne iluziu, ke tio multe efikus al la membrostatistikoj aŭ vendosumoj de libroservoj. Ni ne estas pli multaj ol ni estas. Por ŝanĝi la realon necesas unue agnoski ĝin.

Komitatano Z


Aleksander Korzhenkov. HomaranoHomarano

La 30an de julio en Bjalistoko, kadre de la Kongresa Tago de la Libro, la redaktoro de La Ondo de Esperanto, Aleksander Korĵenkov, prezentos sian novan libron Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof, kiun Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio ĵus eldonis en Kaŭno (Litovio). La suba teksto estas bazita sur la aŭtora antaŭparolo.

Aŭtuno 1978… Tiam mi estis dudekjara studento en Tjumeno (nord-okcidenta Azio), kaj miaj haroj estis densaj kaj malgrizaj… Antaŭ du jaroj mi eklernis Esperanton kaj eĉ partoprenis du somerajn tendarojn. Evidente, tio estis konsiderata kiel bona bazo, por ke mi mem faru prelegon pri nia kara lingvo. “Ba, senprobleme, ja mi bonege konas ĝin”, — mi pensis (hodiaŭ mi malpli alte taksas mian lingvokonon) kaj konsentis. Sed anstataŭ senprepare babili pri la dek ses reguloj kaj pri samtiom da miaj korespondamikoj en Bulgario, Hungario kaj Japanio, mi ekhavis genian ideon — mi legu iomete pri la temo kaj mi mirigu ĉiujn per miaj brilaj scioj.

En nia biblioteko studenta mi eklegis enciklopedion, poste alian… Poste mi venis al la legejo de la ĉefa publika biblioteko de la regiono, kaj mi sentis ĉiam pli klare, ke io ne estas en ordo. Sed kio?.. Ne la lingvo. Ĝi ja estis en ordo, “artefarita internacia helplingvo”, facile lernebla, logika ktp. Tamen la aŭtoro… Eĉ la nomo, tute surprize, estis ne la kutima Ludoviko, sed jen Lazarj, jen Ludvik, jen Ludvig, jen Ludovik… Aŭ la inicialoj: L.M., L.L., L. Kaj kial “Varsovia kuracisto”, sed ne simple “polo”? Aŭ, eble ne polo?..

La urbaj legejoj ne donis solvon. Sed nia Esperanto-klubo posedis etan bibliotekon, en kiu estis, interalie, kelkaj kajeroj de Literatura Foiro, unu el ili kun artikolo de Maimon pri la jidlingvaj studoj de Zamenhof. Tio senvualigis almenaŭ la mistereton pri la nacia aparteno de la lingvoaŭtoro.

Tiam mi ne sciis, ke mi nur ripetis la vojon de la Waringhiena “simplanima Franco”, kiu ne povis kompreni, kiel unu sola persono (kvankam kun multaj nomoj) povas esti samtempe ruslandano, varsoviano, hebreo kaj, aldone, kun Litovujo kiel sia patrolando. Sed ĉar eĉ la nomon Waringhien, al kiu la simplanimulo adresis sin, tiutempe mi apenaŭ konis, kaj ĉar lian eseon Unu komplikita historio mi povis traĝui nur jarojn post la unua biblioteka fosado, mi komencis, iom post iom, kolekti mian propran zamenhofologian biblioteketon, kaj nun mi aldonas al ĝi mian modestan kontribuon.

Kelkaj dekomencaj klarigoj verŝajne estas necesaj por preventi demandojn, kiuj eble aperos dum la legado de Homarano.

La unua koncepto pri ĝi estis dokumenta romano kun multaj tekstoj tiutempaj kaj kun nur malmultaj komentoj inter la tekstoj. Sed kolegoj konvinkis min ŝanĝi la koncepton kaj plimultigi mian propran kontribuon. Al tiuj, kiuj volas pli bone konatiĝi kun la verkoj de Zamenhof mem, mi rekomendas legi la Zamenhofan kolekton Mi estas homo (MEH), kiu entenas liajn plej gravajn tekstojn pri temoj nelingvaj.

Kvankam en ĉi tiu libro estas malpli da citaĵoj ol planite, mi preferis, ke en ĝi laŭeble parolu Zamenhof mem, liaj samtempuloj kaj aliaj zamenhofologoj, sed ne mi rerakontu iliajn vortojn. La Zamenhofaj citaĵoj estas prenitaj plejparte el MEH kaj el la trivoluma Ludovikita Originalaro.

Unu teksto el MEH aperas kiel prologo — ĝi estas letero, kiun Zamenhof skribis la 21an de februaro 1905 al Alfred Michaŭ. Antaŭ ol eklegi la libron mem, bonvolu atente tralegi ĉi tiun leteron kaj poste, dum la legado, tenu en la memoro la vortojn de Zamenhof:

kvankam de mia plej frua infaneco en mi ĉiam superregadis la “homo”, tamen pro la malfeliĉega stato de mia popolo, en mia koro ofte vekiĝadis la “patrioto”, kiu terure bataladis en mia koro kontraŭ la “homo”.

Ĉi tiu interna batalado inter diversaj idealoj kaj diversaj celadoj turmentadis Zamenhofon dum lia tuta vivo, kaj en ĝi oni devas serĉi la ŝlosilon al ĉiuj gravaj turnoj en la Zamenhofa vivo.

Por malpezigi la legadon mi enmetis kelkajn “leĝerajn” fragmentojn, ekzemple, el la rememoroj de Vasilij Devjatnin. Ili havas malmulte da fakta valoro (kaj multe da eraroj), sed ili bone transdonas la etoson, la impresojn, la spiriton de la epoko. Simple, ne legu ilin, se vi serĉas nur faktojn.

Estus tre facile fari la libron pli ampleksa per pli detala priskribado de la historia fono. Sed Homarano estas libro pri Zamenhof, ne pri la historio de Ruslando aŭ Pollando, nek pri liatempaj judaj sociaj doktrinoj, nek pri plia sorto de la Zamenhofa familio. En la libro estas traktataj nur tiuj “ekstertemaj” eventoj kaj tendencoj, kiuj estas bezonataj por kompreno de la vivo kaj ideoj de Zamenhof. Ĝi ankaŭ ne estas libro pri Esperanto, kaj mankas en ĝi klarigo pri la strukturo de la lingvo, kiun supozeble konas ĉiu leganto esperantista.

Verkante Homaranon, mi uzis multajn verkojn konatajn, sed kelkaj el la konsultitaj fontoj ĝis nun ne estis konataj en Esperantujo. Mi prenis ilin en bibliotekoj kaj arkivoj de Grodno (Belorusio), Kaŭno (Litovio), Peterburgo kaj Moskvo (Ruslando), kiujn mi vizitis danke al subvencio de Esperanto Studies Foundation (ESF). Kelkajn interesajn informojn mi ricevis de zamenhofologoj kaj neesperantistaj historiistoj.

Homarano estis pretigata en la kondiĉoj de forta tempopremo, ĉar ĝi devus nepre aperi antaŭ la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Pro tio mi ne sukcesis sendi la tekston al ekstereldoneja fakulo por kontrolado. Korektojn, atentigojn, komentojn kaj proponojn bonvolu sendi poŝte al nia redakcia adreso.

Aleksander Korĵenkov

La plej nova, 320-paĝa biografio de Zamenhof estos aĉetebla en la libroservo de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko.
Post la kongreso oni povos mendi Homaranon kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj.
Loĝantoj de Pollando kaj Ruslando aĉetu ĝin favorpreze rekte ĉe la eldonejo.
Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno (strato Zamenhof, domo 5). 


Reage al La galega lingvo minacata

Mi estas galego jam 80-jara, ideologie socialisma. Miaj denaskaj lingvoj estas la galega kaj la kastilia (t.e., la antonomazie hispana), kaj pri ambaj egale bone kompetentas parole kaj skribe. Pro familiaj kauzoj mi jam de ses jaroj loghas malproksime de Galegio.

Che ekapero de la shovinismaj prilingvaj leghoj venantaj de tiuj kiuj audacas stulte kaj antisocie sin nomi galegistoj, mi devigis min mem ne plu uzi la galegan tiom longe kiom la afero ne venos sur justan kaj ghustan vojon, kaj tenadas mian decidon. Mi ankore atendas ke la nova kaj dekstrisma galega registaro plenumu sian promeson reghustigi la misfaradon de shovinistoj, tiel ke mi sentu min rajtigita ree libere spiri, paroli kaj skribi anke en la sino de mia amata galega, ne nur en la sino de mia egale amata hispana.

Antonio Alonso Núñez

Petite de la aŭtoro ni konservis senŝanĝa lian ortografion. 


La fera kurteno revenis

de Kalle Kniivilä

La trajno el la Ruslanda Kaliningrado al Gomel en Belorusio proksimiĝas al Fortikaĵo Eŭropo. Estas varme, malforta ŝvitodoro sentiĝas en la aero.

Striaj matracoj, mallarĝaj kuŝbretoj. La buntaj belorusaj littukoj estas inkluzivitaj en la prezo de la bileto. La pasaĝeroj en la kuŝvagono kun malfermaj kupeoj fosas en siaj valizoj. La vizokontrolo proksimiĝas.

La plej multaj estas virinoj, pli ol mezaĝaj, plej ofte oni veturas por viziti parencojn. Komercistoj ne vojaĝas per trajno, kaj absolute ne en la nekostaj malfermitaj kupeoj. En ĉi tiu vagono neniu eliros en la teritorio de Eŭropa Unio, ĉiuj pluveturos al Belorusio.

Jelena Nesterova ĵus vizitis sian 80-jaran patrinon, kiu rompis sian femuroston. La patrino loĝas en Kaliningrado, ŝi mem loĝas en Belorusio, proksime al Minsko.

— Eble estas la lasta vivojaro de panjo. Mi volus viziti ŝin ĉiumonate. Sed ne eblas. Oni ne ricevas transitan vizon por pli ol unu fojo, tion oni diras en la ambasado.

Kiam ŝia patrino estis enhospitaligita en Kaliningrado, Jelena Nesterova tuj stariĝis en la vico por ricevi Litovian transitvizon.

Pasis semajno antaŭ ol ŝi rajtis lasi sian peton en la ambasado de Litovio en Minsko. Dek tagoj por pretigi la vizon. Sed plej malbone estis pri la prezo. Sesdek eŭrojn kostas la rajto veturi kelkdek kilometrojn tra la Ŝengena regiono per trajno. Unu fojon tien, unu fojon reen. Poste la vizo estos finuzita.

— Tio estas terure multe da mono por mi. Kostas pli ol la trajnbileto.

Virino sur alia flanko de la trajnkoridoro ne plu povas silenti:

— Por kio utilas tiu via Eŭropa Unio? Ĝi nur ĝenas!

Antaŭ unu kaj duona jaroj ankaŭ Pollando kaj Litovio iĝis plenrajtaj membroj de la granda EU-familio: ili aliĝis al la Ŝengena regiono, kune kun sep pliaj landoj.

Ĉiuj limkontroloj estis forigitaj. Sidiĝu en vian aŭton kaj veturu el Vilno ĝis la plej okcidenta punkto de kontinenta Eŭropo, Cabo da Roca en Portugalio. La distanco estas 3 mil 769 kilometroj, neniu kontrolos vin.

Sed samtempe kiam la limoj ene de EU malaperas, la muroj kontraŭ la najbaroj en la oriento iĝas ĉiam pli altaj. Ne gravas, kion opinias la rusoj kaj la belorusoj — ili ne estas membroj de la EU-klubo.

Plej enfermitaj estas la loĝantoj de Kaliningrado, peco de Ruslando, kiu ekde la komenco de la pasinta jaro estas komplete enfermita de la ekstera limo de EU.

Antaŭe estis facile por la Kaliningradanoj veturi al la najbaraj landoj. Nun ĉiam pli multaj busoj estas forstrekataj el la horaro pro manko de pasaĝeroj. La trajnoj iĝas pli mallongaj. Iĝis koste kaj komplike havigi vizojn.


Héctor Cala laboras en bovlinga drinkejo en Kaliningrado. Li ne bezonas alkutimiĝi al la sento de enfermiteco. Li naskiĝis kaj kreskis en Kubo. Unu el la malmultaj manieroj forveturi de tie en la 1980aj jaroj estis ekstudi en Sovetio.

Sovetio finiĝis proksimume samtempe kun la studoj de Héctor Cala en Moskvo, kaj li pripensis resti tie. Sed lia patro estis fidela komunisto. La filo veturu reen kaj konstruu komunismon.

— Mi reveturis kaj loĝis tie sep jarojn. Sed mi ne eltenis la neliberecon kaj malriĉecon. Post la morto de mia patro mi decidis reveturi al Ruslando, ĉi tie estas multe pli libere.

Unue Moskvo, poste oni proponis laboron en Kuba restoracio en Kaliningrado. Li edziĝis al rusa virino. Nun la paro havas kvarjaran filon. La loĝejo estas malgranda kaj la aŭto estas aĝa, sed Héctor Cala estas kontenta pri la vivo.

— Ĉi tie estas bone, pli trankvile ol en Moskvo, kaj ĉiuj vizitantoj diras, ke estas pli eŭropece ĉi tie. Sed mem mi ne povas veturi ien ajn, mi eĉ ne povas trajni al Moskvo. Se mi volas tien, mi devas flugi.

Por posedanto de Kuba pasporto apenaŭ indas peti Ŝengenan vizon. Nun Héctor Cala esperas, ke li baldaŭ povos iĝi Ruslanda civitano.

— Kun Ruslanda pasporto estas iom pli facile vojaĝi.


La ĉefstrato de Kaliningrado plu nomiĝas Leninskij prospekt. La granda statuo de Lenin, kiu staris sur la Placo de la Venko antaŭ la urbodomo, estas forportita. La placon nun regas nova preĝejo kun ora kupolo — kaj kvar brilaj aĉetcentroj.

La trafiko estas surdiga, kaj ĉiuj aŭtoj estas de eksterlandaj markoj. Oni devas gvati longe por trafi malnovan aŭton, fabrikitan en Ruslando. En la luksaj vendejoj preskaŭ ĉiuj varoj estas importitaj. Pli facilas porti varojn de trans la EU-limo ol el la cetera Ruslando.

Kaliningrado estas ĉirkaŭita de la limo, sed samtempe la urbo kaj la tuta gubernio grandparte vivtenas sin per translima komerco. Favoraj Ruslandaj impostreguloj faciligas la importadon de ĉio ajn al Kaliningrado. Sed oni rajtas plueksporti la varojn al la cetera Ruslando nur, se ili unue estas prilaboritaj en Kaliningrado. Tial en Kaliningrado estas dekoj da fabrikoj kiuj kunmetas aŭtojn kaj televidilojn, aŭ fabrikas kolbason el importita viando.

La propra kultivebla tero en Kaliningrado grandparte restas neuzata. La Sovetiaj kolektivaj bienoj kolapsis; pro la burokratio estas malfacile fondi propran bienon; kaj krome la konkurado estas forta. Multe pli simplas importi lakton el Litovio ol starigi propran produktadon de lakto.

La familio Jefremov en la vilaĝeto Klenovoje ĉiukaze provas. Ili sukcesis aĉeti kaj rekonstrui malnovan, negrandan germanan domon en sia hejma vilaĝo. Poste ili vendis unu el la du aŭtoj de la familio, por aĉeti uzitan Belorusian traktoron.

La du bovinojn ili ĉefe havas por propraj bezonoj. Sur sia parceleto ili kultivas terpomojn kaj brasikojn por vendado. La aĉetantoj iĝis iom pli multaj nun, pro la falinta kurzo de la rublo la importitaj manĝaĵoj plikostiĝis.

— Krome ni havas tridek ses ŝafojn kaj ses ĉevalojn. La ĉevalojn ni havas por ke urbanoj povu veni ĉi tien rajdi, — rakontas Natalija Jefremova.

La malgranda bieno ne sufiĉas kiel sola fonto de enspezoj. Ĝis antaŭ kvar jaroj Natalija Jefremova laboris en la sola sukcen-minejo de la mondo, en la najbara vilaĝo. Tie ŝi poluris la pecojn de fosilia rezino kaj fabrikis el ili ornamaĵojn.

Kiam la minejo maldungis grandan parton de la personaro ŝi anstataŭe eklaboris en municipa oficejo. Ŝia edzo Nikolaj Jefremov plu laboras kiel fosmaŝinisto en la sukcena minejo.

— La krizon oni kompreneble sentas ankaŭ tie, — rakontas Nikolaj. Pasintjare li gajnis pli ol mil eŭrojn monate: bona salajro en la Ruslanda kamparo. Nun la enspezo estas malpli ol duono de tio.

— Pleje mi ŝatus maldungiĝi tie, kaj labori nur sur mia propra tero, sed maleblas aĉeti teron por kultivado je akcept- ebla prezo.

Ĝis la jaro 2007 la familio Jefremov feriis en Pollando ĉiujare. Post kiam la najbaraj landoj aliĝis al la Ŝengena regi- ono, ili ne plu estis eksterlande. Estas tro koste, kaj tro komplike.

Tamen la mondo venis pli proksimen al la vilaĝo Klenovoje, kie estas nur dek tri domoj. Nova, oranĝkolora telefonaŭtomato staras ĉe la ĉefa vojo. Ĝi estas konektita al nova, cifereca centralo. Nun ĉiuj dezirantoj povas havigi rapidan ligon al la reto.

— Sed ni ne havas komputilon. Niaj filinoj loĝas en la urbo, ili scias uzi la reton, — diras Natalija Jefremova.


Denove en la trajno, ĉe la limo de la Ruslanda Kaliningrado kaj Ŝengena Litovio. La Ruslandaj limsoldatoj atente inspektas niajn Svediajn pasportojn. Ĉiun paĝon ili kontrolas per lupeo. La Ruslanda drogohundo estas malgranda, bruna kaj dolĉa. Ĝin gvidas iom ronda, ridetanta virino en uniformo. La trajno staras kvindek minutojn ĉe la stacio Nesterov sur la Ruslanda flanko.

Denove ni veturas tra la nokto. La limon markas longa vico da fortaj lampoj, direktitaj al Ruslando. Ĉe la sekva stacio la ŝildo havas latinajn literojn. Kybartai. Jen komenciĝas Ŝengenlando kaj Eŭropa Unio.

La Litovia drogohundo estas granda, nigra, kaj tute ne dolĉa. Ĝin gvidas viro, kiu ne ridetas. Poste aperas la Litovia paskontrolisto. Li rapide okulumas niajn vinruĝajn EU-pasportojn. Li havas neniun lupeon, sed ja modernan, malgrandan komputileton, kiu pendas sur lia ventro.

Jelena Nesterova, kiu vizitis sian 80-jaran patrinon en Kaliningrado, ne estas imponita.

— Kial ni vicatendu kaj pagu amason da mono nur por spiri litovian aeron, kiam ni traveturas ĉi tie? 


Zbigniew RomaniukZamenhofoj survoje al Bjalistoko kaj en la urbo

de Zbigniew Romaniuk

La plej malnova certigita devenloko de la familio Zamenhof estas la urbo Suwałki, ĝis nun neniam ligata kun Zamenhofoj. Tie ili loĝis almenaŭ ekde 1836. Ĉi tie la 27an de januaro 1837 naskiĝis Motel, kiel oni skribis en la naskiĝatestilo, aŭ Mordĥe (Mordeĥaj), kiu post longa tempo nomis sin Marko. Liaj gepatroj estis: la 30-jara Fajba Volfoviĉ Zamenhof kaj la 28-jara Rajna Percovna.

La retrovita dokumento kontraŭas la ĝisnunajn, kutime ripetatajn informojn, laŭ kiuj Marko Zamenhof naskiĝis en Tykocin.

En Suwałki naskiĝis ankoraŭ du fratinoj de Motel, aŭ Mordeĥaj, aŭ Marko. En 1839 naskiĝis Rivka (Rebeka). Ĉi-foje menciita estis ankaŭ okupiĝo de ŝia patro Fajvel — “revendisto”, t.e.: malgrava komercisto, budo-vendisto aŭ surstrata vendisto. En 1843 en Suwałki naskiĝis ankoraŭ unu fratino de Mordĥe — Perla. Ankaŭ ĉi-foje Fajvel estas menciita kiel “revendisto”.

Ĉi-supraj naskiĝatestiloj ebligas sufiĉe precize difini la naskiĝjarojn de Fajvel, filo de Volf — kiel 1806 (certe ne post 1807) kaj de Rajna, filino de Perec — kiel 1810 (certe ne antaŭ 1809). Inter la konservitaj kaj ĝis nun konataj ŝtataj geedziĝaj dokumentoj oni ne trovis ilian geedziĝan atestilon. Laŭ nerektaj indikoj tio povis okazi ĉirkaŭ 1833. Tiuj ĉi nekonataj dokumentoj estas ĝis nun la plej malnovaj aktoj ligitaj kun la familio Zamenhof. Konkludo laŭ ili estas, ke Zamenhofoj venis al Suwałki antaŭ januaro 1837 kaj foriris el la urbo post julio 1843.

Nerespondita restas la jena demando: kio okazis al Zamenhofoj inter 1843 kaj 1853? Oni povas nur konjekti, ke post 1843 ili dum ankoraŭ kelka tempo loĝis en Suwałki kaj rekte — aŭ “halt- ante” en iu alia urbo — ili venis al Tykocin, en kiu aperas sekva spuro en la jaro 1853.

Nelonge antaŭ aŭ precize en la jaro 1852 Zamenhofoj transloĝiĝis al Tykocin, urbeto ĉe la rivero Narew, okcidente de Bjalistoko. La plej malnova atesto pri restado de Zamenhofoj en Tykocin estas la informo, ke en decembro 1853 en tiuloka sinagogo estis legita anonco pri geedziĝa ceremonio inter la vidvo Aron Froimoviĉ Szwarcenberg el Łomża kaj la fraŭlino Peŝka Fajvelovna Zamenhof el Tykocin, loĝanta ĉe la gepatroj. Tiu Peŝka estis onklino de Ludoviko Zamenhof. La dokumento mencias ankaŭ Fabian-on (Fajvel), kiu akceptis la edziniĝon de sia filino al la vidvo Szwarcenberg (Schwartzenberg). La religia nupta ceremonio okazis en printempo 1854 en sinagogo en Łomża. En ĉi tiu urbo Aron Szwarcenberg vivtenis sin instruante judajn infanojn. En la nupta atestilo oni notis, ke Peŝka scipovis skribi nek pole, nek hebree, nek jide. Tio estis tipa ĉe provincaj judaj virinoj de tiu periodo. La supra informo estas grava spuro en la historio de la familio.

La instruisto Szwarcenberg verŝajne influis klerigon de sia juna bofrato Mordeĥaj (Marko). Eble li sugestis al Marko elekti postan vivovojon. Aron estris unue lernejon por judaj infanoj en Varsovio kaj poste en Łomża. Post jaroj li revenis kun la edzino al Varsovio.

Fajvel-Fabian kun la filo Josel Volf okupiĝis pri komerco. La pli juna filo Mordĥe lernis kun talento, finis iun laikan mezlernejon kaj eventuale sukcesis pasigi eksterlernejan ekzamenon, kiu ebligis pluan studadon en universitato. Oni supozas, ke li komencis studi pedagogion en Moskvo.

Aliaj mencioj, kiuj certigas registron de Zamenhofoj al la juda komunumo en Tykocin, devenas de libroj pri naskiĝoj, geedziĝoj kaj mortoj, preparitaj en Bjalistoko en la jaroj 1858–1866. Estas konate, ke dum tiuj jaroj ili loĝis en Bjalistoko, sed en la dokumentoj oni skribis ilian formalan registriĝlokon: “el la urbo Tykocin”.

Zamenhofoj venis al Bjalistoko, la urbo ĉe la rivero Biała, probable en 1857, ĉar en januaro de la sekva jaro ili jam estas tie menciitaj. Ĝis 1866 tamen oni raportadis daŭre ilian formalan membrecon en la komunumo Tykocin.

Zamenhofoj loĝis en mizera juda kvartalo, en domo ĉe la strato Verda, ĉe angulo kun la strato Blanka. En la troloĝata urbo estis malfacile trovi loĝejon, kaj pro tio multaj domoj havis diversajn alkonstruaĵojn kaj kromkonstruitajn etaĝojn. Luado kaj vendado de loĝejoj populariĝis. Al la tipa domo, staranta fronte apud la strato Verda, oni alkonstruis ankaŭ du konstruaĵvicojn funde de la korto. En la lasta vico en la etaĝo, kiu atingeblis per kruta kaj kovrita ŝtuparo, ekloĝis Zamenhofoj. Ili okupis tri malgrandajn ĉambrojn luatajn de la judo Ciechanowski.

Fajvel, la familiestro, vivtenanta la familion per komerco, estis jam verŝajne malsana. Oni scias, ke en Bjalistoko lian mongajnan profesion de li transprenis lia filo, Josel Volf. Verŝajne en 1857 li edziĝis al Sora Ickovna Wiernicka. Post kelka tempo ili ekloĝis en domo ekster la strato Verda. En januaro 1858 naskiĝis en Bjalistoko ilia filino Ĥajka, kaj la sekvan jaron — la filino Elena. Poste aperis ankoraŭ ses infanoj. Inter ili precipe gravas, pro simileco de nomoj kaj aĝoj, noti la filon Lazaro (Lejzer) — je dek monatoj pli junan ol Lazaro-Ludoviko, la kreinto de Esperanto. Ankaŭ tiu ĉi Lazarj Joseleviĉ, kuzo de Ludoviko kaj filo de lia onklo, lernis en la Bjalistoka gimnazio. Dum sia junaĝo li forlasis la lernejon kaj fuĝis al Grodno, kie li volis iĝi ortodoksa kristano. Poste li elmigris al Kanado. Tie, sub la nomo Louis Samenhof, li estis reprezentanto de firmao vendanta tabakon.

En 1858, aŭ komence de 1859, Mordĥe-Marko edziĝis al fraŭlino Liba Roĥla, filino de Ŝolom Sofer. Ilia unua filo, Ludoviko Zamenhof, naskiĝis la 15an de decembro 1859 en la etaĝo de la antaŭe priskribita ligna domo ĉe la Verda strato, troviĝanta ne pli ol ducent metrojn for de la foirplaco.

Baldaŭ post la naskiĝo de Ludoviko, en junio 1860, edziniĝis lia onklino — Rivka Fajvelovna Zamenhof. Kiel edzon oni elektis al ŝi Bunem aŭ Benjamin Fridman el Bjalistoko. Malgaja etoso aperis en la domo de Zamenhofoj la 28an de marto 1861. Pro ne precize konata malsano mortis la nestoro de la familio, Fajvel Volfoviĉ Zamenov (aŭ Zamenhof).

Marko Zamenhof laboris ĝis printempo 1862 kiel librotenisto kaj privata instruisto de infanoj en la riĉa familio Zabłudowski. Baldaŭ, kune kun aliaj instruistoj, li establis duklasan lernejon por knabinoj “Tora ba derech Erec”. Krom la Malnova Testamento, la principoj de la hebrea religio kaj la hebrea lingvo, tie estis instruataj ankaŭ “universalaj scioj”.

La juna instruisto kaj la estro de la familio, kiu en aprilo 1862 pligrandiĝis (naskiĝis la filino Fejgla), zorge klopodis vivteni la lernejon, kiam konkurenco iĝis tre forta. Krome multobliĝis kontraŭleĝaj lernejetoj, ekzemple, tiu de Bernard Wildenbaum (haskalano veninta el Varsovio). En somero 1862 la ŝtataj aŭtoritatoj suspektis, ke la aŭtoro de anonima letero pri tio estis Marko Zamenhof, kaj la kialo estis la luktado kontraŭ konkurencaj entreprenoj. Ĉeokaze oni rimarkis, ke tio ne estis la unua fojo, kiam Marko Zamenhof informis la aŭtoritatojn pri kontraŭleĝaĵoj. La lernejo travivis tiam malfavoran periodon. Oni menciis ĝin ankoraŭ en 1864, kiam lernis tie 63 lernantinoj.

La familio Zamenhof ĉiun duan jaron — kaj pli ofte — pligrandiĝadis. Krom Lazaro kaj Fejgla naskiĝis ankaŭ: Gitla en 1864, Sora Dvora en 1866 (mortis infanaĝe), Fabian en 1868, Herŝ en 1870 (mortis post ok semajnoj), Grigorij en 1871, kaj la lasta naskita en Bjalistoko, Minna en 1872 (mortis komence de 1873). En Bjalistoko naskiĝis do ok gefiloj de Marko kaj Liba Roĥla Zamenhof, el kiuj tri estis entombigitaj ĉe loka tombejo.

Post la ŝanĝo de nomoj en 1871: Mordĥe iĝis Marko, Liba Roĥla iĝis Rozalio. Same pri kelkaj infanoj: Gitla iĝis Aŭgusta. Grigorij-Grzegorz (ankaŭ konata kiel Henryk) jam havis kristanan nomon, same kiel la naskiĝintaj jam en Varsovio Leon (1875) kaj Aleksander (1877). Al la plej juna filino oni donis originalan romian nomon Ida (1879).

Eble pro realigo de instrureformo kaj ŝanĝo de la Bjalistoka gimnazio al reala lernejo (1872) kaj lanĉo de novaj fakultatoj: komercista, ĥemia-teĥnika kaj meĥanika-teĥnika, aperis neceso dungi novajn instruistojn. Verŝajne tiam oni dungis Zamenhofon, kiu unu jaron pli frue ŝanĝis la nomon el Mordĥe al Marko. La nomŝanĝo okazis eble pro planata dungiĝo en laika lernejo, ĉar oni pli volonte akceptis nomojn, kiuj sonis kristane.

Tiutempe li estis jam konata instruisto de la germana lingvo kaj de geografio. Al lia populariĝo kontribuis libroj, fakte kelkdekpaĝaj konsultlibretoj, eldonitaj en Varsovio. Dum la restado en Bjalistoko aperis du: Prepara kurso de ĝenerala geografio por elementaj lernejoj (1869–1870) kaj Lernolibro de la germana lingvo por rusa junularo. Laŭ la plej sukcesa metodo (ekde 1871 aperis naŭ eldonoj).

En 1868 la Ruslandaj aŭtoritatoj nuligis la regulon, laŭ kiu la judoj devis ricevi permeson por restadi kaj ekloĝi en la tiel nomata Pola Reĝolando. Sendube tio helpis al Marko Zamenhof decidi pri transloĝiĝo al Varsovio — la urbo, kie la kariero estis multe pli ebla ol en Bjalistoko. En Varsovio loĝis ankaŭ la parenca familio de lia bofrato Szwarcenberg.

Verŝajne, la kialo de la elmigro estis simpla. Malboniĝantaj vivkondiĉoj devigis Markon Zamenhof serĉi novajn eblecojn mongajni. Kaj lia ambicio estis klerigi siajn gefilojn, kaj tio postulis pli grandajn enspezojn. La familiestro iris sola al la ĉefurbo de la tiama Pola Reĝolando kaj, luinte loĝejon ĉe la strato Nowolipie 28, li venigis tien la familion el Bjalistoko. La transloĝiĝo okazis en decembro 1873.

En Bjalistoko daŭre restadis familio de la frato kaj la fratino de Marko, de Josel Volf Zamenhof kaj Rivka Fridman. Iuj el ili loĝis tie ankoraŭ fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj. Ĉu Ludoviko havis kontakton al ili? Ĉu eble li vizitadis Bjalistokon pro gravaj, familiaj okazaĵoj? Eble li estis tie, kiam mortis lia onklino, Sora Zamenhof? Ĝis nun tiuj ĉi demandoj restas neresponditaj.

Tradukis el la pola Przemysław Wierzbowski

Ĉi tiu teksto estas resumo de la 45-paĝa pollingva studo Zamenhofowie w drodze do i w Białymstoku, kiun Zbigniew Romaniuk ĵus eldonis en Brańsk. La originala teksto enhavas tre detalajn priskribojn de la arkivaj dokumentoj kaj multajn referencojn. 

Nia Trezoro

Heroldo de Esperanto

La germana junulo Teo Jung ankoraŭ en 1910 “ekpensis pri ofte aperonta periodaĵo en taggazeta formato”, por kiu li eĉ desegnis la grandliteran titolon La Tago. Akirinte sufiĉan vivo- kaj movado-sperton, kaj iĝinte kunposedanto de la patra (kune kun la pli juna frato) presejo, Jung decidiĝis al eldono en 1920. Li pretigis la 1an de marto reklaman prospekton, en kiu li i.a. skribis:

“Ĉiu popolo posedas sian gazetaron, kiu pledas por ĝiaj specifaj interesoj; en ĉiu civilizita lando ekzistas en ĉiu grandeta urbo ĉiutaga ĵurnalo, en ĉiu iom respektinda loko semajna gazeto; eĉ la plej malgranda popolo havas almenaŭ unu grandan ĵurnalon. Sole la popolo esperantista tian ne havas”.

La 14an de aprilo (je la mortodato de Zamenhof) aperis la unua provnumero de Esperanto Triumfonta, okpaĝa ĵurnalo grandformata (29×45 cm). Ekde novembro ĝi ĉiusemajniĝis. Dum la jaro 1925 ĝi eliris eĉ duonsemajne. Okaze de la du UKoj en Germanio (1923 kaj 1933) ĝi efektive estis ĉiutaga. En januaro 1925 la gazeto ricevis la novan nomon Heroldo de Esperanto, kaj iom poste akiris la rekoneblan masivliteran titolŝildon, kiu konserviĝis ĝis nun.

La subtitolo iom variis intertempe:

1921: Ĵurnalo internacia, universala, sendependa;
1925: Neŭtrala organo de la Esperanto-movado;
1932: Sendependa organo de la Esperanto-movado.
Ĝis aŭtuno 1928 Heroldo aperis en Horrem apud Kolonjo, ekde tiam en Kolonjo mem, kie Jung fondis Esperantan entreprenon, kiu bone evoluis el la financa vidpunkto. Ĉiusemajna aperritmo postulis laboron de tuta stabo (ĝis 12 personoj), krome en 1925 estis fondita Librofako. Teo Jung, la fondinto kaj posedanto, plenumis ankaŭ redaktan laboron. Krome, J. F. Berger funkciis kiel respondeca redaktoro, kaj M. Witland kiel anonca redaktoro. La amplekso variis: 4-6-8-10 paĝoj grandformataj.

La intenco de Jung estis, ke la enhavo estu duone pri- kaj duone per-Esperanta, kun multaj ilustraĵoj, precipe pri tutmondaj aktualaĵoj. Oni trovas bonkvalitajn portretojn de ŝtatestroj kaj politikistoj, sciencistoj kaj verkistoj. Aperis diversaj aldonoj, ekzemple, Lingva Kritiko, ankaŭ apartaj eldonaĵoj kiel Verda Stelo. Inter la regulaj temaj paĝoj estis: La Bela Mondo (turismo k.s.), Nia Revueto (por junuloj), La Strigo (literaturo kaj artoj), Humuro, Distro, Ludo, radiopaĝo La Anteno, muzika paĝo Sur la kvin linioj, ankaŭ La Regno Virina.

Regule aperis la rubrikoj Niaj leteroj el Tutmondoj, La Libera Tribuno de l' Esperantistaro kaj La politiko en la opinio de l'esperantistaro. Kelkaj kontribuoj en tiuj rubrikoj elvokis inter esperantistoj tiel akrajn vortbatalojn, ke fine Jung rezignis pri politiko.

Ne malofte aperis tutpaĝaj artikoloj. El numero al numero publikiĝis Mondvojaĝo por Esperanto de Joseph R. Scherer, organizita de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado. Escepte de kongresaj raportoj, precipe el UKoj, aliaj materialoj priesperantaj estis telegrafstilaj informoj. La bibliografia rubriko enhavis recenzojn kaj mallongajn libroprezentojn.

Post sia unua jaro la ĵurnalo kalkulis ĉ. 850 individuajn abonantojn, opaj aĉetantoj estis 350, do, sume, la abonantaro estis 1200. En 1936 la abonantaro de Heroldo kreskis ĝis ĉ. 2600.

Favora evoluo de la entrepreno estis unue bremsita pro la monda krizo, kelkajn jarojn poste pro la establiĝo de la nazia reĝimo en Germanio. La numero 888 eliris en julio 1936, poste la familio Jung transloĝiĝis al Nederlando, kaj la 11an de oktobro en Scheveningen li rekomencis la eldonadon de Heroldo, kun la subtitolo: “Oficiala semajna organo de Internacia Esperanto-Ligo”. Tia ĝi estis ĝis la invado de nazioj en Nederlandon abrupte rompis la eldonadon per la numero de la 1a de majo 1940. Aperis du t.n. “militeldonoj” (decembro 1940 kaj marto 1941) por la legantoj en Nederlando kaj Germanio, ĉar kontakto kun la aliaj landoj ne plu eblis.

La restarto iĝis ebla post la fino de la milito. La reaperon antaŭanoncis prospekto, kaj la 14an de aprilo 1946 enmondiĝis “Sendependa internacia organo de la Esperanto-movado”.

Jung esperis unue atingi duonmonatecon, kaj post pliboniĝo de la cirkonstancoj denove havi ĉiusemajnan periodecon. Tamen tio neniam efektiviĝis. La unuaj postmilitaj jarkolektoj havis malmultajn fotojn. Iom post iom fotoj plimultiĝis kaj en 1954 reaperis la rubriko Fotofilmo, kun malgrandformataj fotoj. La enhavo iĝis preskaŭ tute priesperanta.

En 1962 Theodor Karl August Heinrich Jung (jen la plena nomo) transdonis la redaktadon al “pli junaj manoj”. Lia posteulino iĝis pola esperantistino Ada Fighiera-Sikorska, antaŭe redaktorino de la Esperanto-fako de Pola Radio. Por administri la ĵurnalon estis fondita societo sen profita celo laŭ la belga leĝo. Fighiera-Sikorska daŭrigis la linion de sendependa ĵurnalismo. Jung kaj Fighiera-Sikorska ne hezitis diri sian opinion pri la konfliktoj en Esperantujo kaj plurfoje mem deklaris malkonsenton, ekzemple, kun Germana Esperantisto kaj Ellersiek en la jaroj 1920aj, kun UEA en 1930aj, kun Lapenna en 1970aj…

La gazetaj tekstoj daŭre estis aranĝataj en kvar kolumnoj facile legeblaj.

En 1980 la subtitolo iĝis “La plej ofta gazeto de la Esperanto-movado”, post du jaroj “La internacia sendependa gazeto de la Esperanto-movado”.

La 17an de julio 1996 Ada Fighiera-Sikorska, jam grave malsana, subskribis la protokolon, laŭ kiu ekde 1997 Heroldon transprenis la Kooperativo de Literatura Foiro. Post pli ol 70 jaroj kun nur du redaktoroj komenciĝis vigla rotaciado de personaro:

1997–2000: Perla Martinelli;
2000–2001: Stano MarŁek;
2002: Redakta komitato 1: Marco Picasso, Giorgio Silfer, Walter Żelazny; Redakta komitato 2: Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli, Walter Żelazny;
2003–2004: Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli;
2005–2007: Dieter Rooke, Giorgio Silfer;
2008–2009: Aneto Muhlemann, Dieter Rooke.
Ankaŭ la subtitolo ŝanĝiĝis en 1998 al “Internacia sendependa gazeto de la esperanto-mondo” kaj en 2002 al “Informa gazeto pri la esperanto-mondo”.

Kun 17 numeroj jare Heroldo de Esperanto restas la plej ofta gazeto en Esperantujo. Ĝi ne plu estas senpartia kaj supertendenca, sed klare profilita por la Esperanta Civito, kaj kontraŭ la tradicia movado, kape kun UEA.

Halina Gorecka


Laŭ Marvirinstrato al nekonataj landoj…

Westover, Tim. Marvirinstrato: Originalaj noveloj en Esperanto. — Lawrenceville: Eldonejo Literaturo.net, 2009. — 211 p.

La novelaro Marvirinstrato de Tim Westover estas libro novtipa kaj forme (oni povas ne nur mendi-aĉeti ĝin kiel kutime, sed ankaŭ diversmaniere ekhavi elektronike el la retejo www.marvirinstrato.com — tie troveblas ĉio necesa) kaj enhave — ĝi tute ne similas aliajn librojn.

La libro enhavas dek ok novelojn, plejparton el ili oni nomu fabeloj. Ili ne similas kutimajn fabelojn, estas misteraj, eble mistikaj, strangaj… kiaj ankoraŭ?

Ĉio okazas en iu fabela mondo ekster nia tempo kaj spaco. Personaj kaj lokaj nomoj koncernas neniun nacion/landon; el realaj nomoj estas menciataj nur monde konataj de jarcentoj.

Eble tiaj noveloj povis aperi nur en Esperanto — sed pri tio iom pli sube.

Ĉiu fabelo ja ion instruas. Certe — la vivon. Ke amo instigas homon al malraciaj agoj, kiuj povas eĉ pereigi lin. Ke oni povu vidi admirindajn miraklojn eĉ en kutimaj aferoj. Se iom konkrete, do:

Marvirinstrato — ĉio ŝajnas pli-malpli klara kaj natura (almenaŭ, ene de fabela naturo), sed unu lasta frazo ŝanĝas ĉion, revenigante enigmon.

Ruĝvela Ŝipo — oni memoru, ke en realo ĉio perdita aŭ detruita pro senpensa hasta ago neniam reaperos.

Spektaklo — estas observo de homkonduto en specifaj situacioj. Nu jes, bele karikaturita kaj abstraktigita por ofendi neniun konkretan.

Parodibirdo mokas “profesorojn, mediprotektantojn kaj kristanojn” kaj krome — naivecon de ordinaraj homoj.

Labirintoj — ke ne eblas plenumi samtempe ĉiujn rekomendojn (tiuteme ekzistas bona ruslingva fablo Elefanto- pentristo), sed ankaŭ ĉi tie la fino alportas tute alian moralon.

Fiŝhepatoleo memorigas plurajn konatajn fabelojn, sed denove: la fino estas ne simila al tiu de tradiciaj fabeloj. Oni povas eĉ dubi, ĉu la bono venkis aŭ ne.

Akvoturo, Akvokruĉo — ke “pura” arto sen praktika uzo ne havas sencon, ke vivo povas plene ŝanĝiĝi pro iu komence bagatela kaŭzo.

Pigopago; Enanimigo; Meduzet' — oni mem pripensu, kion celas esprimi tiuj fabeloj. Nu certe, birdoj, kuiriloj kaj meduzeto alegorias homojn, sed ne ĉio tiom simplas…

La Kuko de la Sabla Maro… — ŝajnas komplete absurda, sed eble iu trovos la maskitan filozofion ankaŭ ĉi tie. Kaj sendube, ankaŭ en la supremenciitaj fabeloj vi probable trovos ion tute alian, ne tion kion trovis mi…

Krom la fabeloj enestas noveloj de alia ĝenro. Jen akre satira parodio pri reklamo (Kelkaj Vortoj de Nia Subtenanto). Cetere, la reklamata en ĝi “Faraona faruno” figuras ankaŭ en kelkaj aliaj noveloj de la libro.

Mi jam menciis, ke tiu libro povus aperi nur en Esperanto — do jen ricevu:

Estimata Vi! — dekomence estas groteska satiro pri Esperanto-movado, pri ties ŝablonoj, mitoj kaj blufoj, sed ankaŭ ĉi tie, samkiel en aliaj noveloj, la lasta alineo plene ŝanĝas la tuton. Mi ne senigos vin je la surpriza plezuro…

Kaj la plej akra satiraĵo pri Esperanto-mondo estas la lasta ero — Antaŭparolo al la Plena Verkaro de Yvette Swithmoor. Per kelkaj trafaj frazoj la aŭtoro senkompate montras “preskaŭ panoramon de la nuna Esperanto-literaturo”. La verko estas samtempe parodio pri recenzoj kaj antaŭparoloj, abundaj en la Esperanto-literaturo, kun troaj laŭdoj kaj fantaziado de literaturologoj, kiuj en verkoj nepre trovas ion, pri kio la aŭtoro mem eĉ ne suspektis. Eĉ kelkaj konkretaj aŭtoroj estas aluditaj per mencio de iliaj ŝatataj temoj kaj ĝenroj (aŭ eble mi mem jam fantazias kiel la literaturologoj?).

La plej longa novelo-fabelo, Tri Ruĝaj Knabinoj, teme neniel koncernas Esperanton, tamen havas epigrafon el Zamenhof, Aŭtoro de Esperanto de Marjorie Boulton, kaj en la teksto mem estas disŝutitaj jenaj frazoj: “Forton pli freŝan mi akiris”, “Mi paŝon post paŝo atingis (la kuirejon)”, “… belegaj floroj, kiujn vi akiris rekte kaj kuraĝe, ne timigite […] kaj konservis dum la densa malvarmo […] kie vi pacience kaj obstine eltenis” (p. 42), “Jam temp' está” (p. 47), “Pluvas kaj pluvas!” (p. 48), “la decida hor'” (tiel, kun apostrofo, p. 52). Aliloke: “Eĉ post longa laborado venis nenia venko” (p. 108). Ial rememoriĝas la “falsloraj rakontoj” de David Jordan…

Eraroj preskaŭ ne estas, mi rimarkis nur “betona kvadrato kiun oni nomis ĝardenon” (p. 21) kaj “Frederiko […] kaptis insektoj por uzi en eksperimentoj” (p. 90); ankoraŭ en kelkaj lokoj frazo sonas iom strange, sed mi ne insistus, ke temas pri eraro — eble nur nekutima stilo. Tre plaĉis al mi sukplenaj freŝaj esprimoj kiel “Jen mi trafas en saŭcon” (p. 38), “mi sentis dekojn da etaj nigraj okuloj bekpiki min” (p. 121). “Sorĉistoj delonge forestis en la tuta lando, depost kiam la kristana registaro enkondukis severan imposton pri la necesaj ingrediencoj por sorĉtrinkaĵoj.” (p. 154)

Certe, la libro instruas bonkorecon kaj aliajn pozitivajn trajtojn, sed iom alimaniere, ol tradiciaj popol-fabeloj. Ĝi nepre estas leginda. Dum legado vi ĝuos la intrigojn, subitajn ŝanĝojn kaj bonegan lingvaĵon, poste vi eble longe pensados pri diversaj aspektoj de nia vivo…

Valentin Melnikov


La somera Spegulo

La kajeron malfermas redakcia artikolo Ĉu nova Esperanto-movado? Kial, kiam? Okpaĝa densa teksto, ne facile legebla, ĉar ne dividita je ĉapitroj. La redakcio direktas kritikon al UEA, UKoj, la revuo Esperanto kaj konkludas:

«Ni apartenas al tiu generacio de esperantistoj, kies pacienco elĉerpiĝis: rilate la “libertempo-konceptan” Esperanto-movadon, rilate la diletantecon kaj naivan sindefendadon en vastaj Esperanto-medioj, rilate la pseŭdoutilecon, indiferentecon kaj fuŝagadon de Esperanto-aktivuloj, rilate la banalecon de multaj Esperanto-produktoj kaj -servoj, rilate la stagnadon kaj vanecon de la diskutoj pri Esperanto, rilate la kondamnon al sensignifeco de Esperanto en la mondo, rilate la senperspektivecon de la afero».

Andreas Künzli intervjuas la polan sociologon Walter Żelazny pri pluraj temoj: pola sociologio kaj la eventoj de 1968 en Varsovio, problemoj de la E-movado en ekssocialismaj landoj, PSEK kaj PEA, ideologio de Zamenhof, raŭmismo kaj civitismo, UEA kaj la Manifesto de Prago k.a.

La represita rakonto La infano revadas de Ferenc Szilágyi omaĝas la Zamenhofan jaron.

Tomasz Chmielik esperantigis fragmente la tekston La jarcento de optimistoj-krimuloj de la madrida profesoro de politikaj sciencoj Rafael del Aguilla, kiu analizas la 20an jarcenton, laŭdire “la plej malbonan en la historio”.

Andreas Künzli daŭrigas la rubrikon Orienteŭropa enciklopedieto per Bjalistoko. Li donas superrigardon pri la urbo tra diversaj epokoj, kun aparta atento al la judoj (iufoje nomataj hebreoj). Krom prezenti faktojn, kiel konvenas en enciklopedio, Künzli donas takson de la eventoj laŭ tipe okcidenteŭropa vidpunkto.

Du poemoj de Czesław Miłosz en la traduko de Kris Long preludas eseon de Jan Błoński Povraj kristanoj rigardas la geton pri la morala respondeco de poloj dum Holokaŭsto.

Spegulo por la dua fojo aljuĝis siajn statuetojn, ĉi-foje al Julia Zsigmond (Rumanio), Lucija BorŁić kaj Spomenka Štimec (Kroatio), Bardhyl Selimi (Albanio), Ilona Koutny kaj Halina Oleszek (Pollando).

Fine de la revuo aperas komento de Gian Carlo Fighiera pri La Asocio de Ziko van Dijk.

Legis por vi Halina Gorecka


Libro pri amo kaj morto

David, Filip. Sonĝo pri amo kaj morto / Tradukis el la serba Agnesa Eremija. — Beogrado: Interpress, 2009. — 176 p., 300 ekz.

La aŭtoro, Filip David, estas tre sukcesa verkisto kaj dramisto en la serba lingvo. Pri li ni en la cetera mondo malmulton scias. Interreto konigas, preskaŭ senescepte en la serba lingvo, nur negrandan nombron da retpaĝoj pri li kaj liaj verkoj. Kio tamen klaras, en la paĝoj kiujn oni povas legi (per aŭtomata Google-tradukaĉado), estas ke liajn verkojn karakterizas iom bizaraj stilo kaj temoj.

Efektive la libro enhavas du apartajn romanetojn: Mallonga romano pri amo kaj Mallonga romano pri mortado.

La unua, pri amo, havas tre bizaran enhavon. Temas pri la juda kabalo, esotera/mistika kaj “sekreta” movado, kiu pretendas klarigi al siaj adeptoj la kaŝitan signifon de la juda biblio, kaj ebligi koni kaj renkonti la diversajn interplektitajn mondojn, kies ekziston tute ne konas la ordinara homo. Ĝenerale, la intrigo de la romano estas ke knabo serĉas perfektan plej taŭgan knabinon kiel edzinon. Kabalanaj sciuloj direktas lin, helpas lin, li spertas multajn apenaŭ kompreneblajn eventojn, kaj fine trovas sian celatan amulinon. Sed kiam komenciĝas geedziga ceremonio, lin atakas demonoj, kaj dum provo liberigi lin de la demonoj, li ekmortas. Poste, sekreta kaj danĝera rito, per kiu la spiritoj de mortintoj povas en-nian-mondon-iĝi, ebligas la gejunulojn efemere aperi kaj sciigi, ke en la spirita ekzisto ili povis plenumi la geedziĝon.

La dua romano, pri mortado, havas tute alian karakteron: multe malpli bizaran, sed ankaŭ multe malpli koheran. Ĝi rakontas scenojn el la nazia periodo en Germanio, kaj sekvas la vivon de knabeto, kiun oni prieksperimentas por ebligi studon de la manipulebleco de la interna animo/menso de la infano. Rezultas frenezo, kaj iom post iom ni mem eniras la frenezan menson de la knabo, tiel ke ĝi kvazaŭ estiĝas la nia.

Kelkaj necesaj komentoj pri la duparta verko:

En la libro svarmas komposteraroj, ĉiupaĝe, kelkfoje ĉiulinie.

La traduko estas farita de persono, kies rego de la Esperanta lingvo estis preskaŭ egale fuŝa kiel la kompostado. Dolorigas legi la unuajn dekojn da paĝoj, pro la misgramatikaĵoj kombinitaj kun la komposteraroj. Lante, dum oni legas la lastajn dekojn da paĝoj, la misgramatikemo iom post iom malaperas, kvankam preskaŭ neniam la akuzativo estas ĝuste uzata. Kaj ŝajne neniu kompetentulo traekzamenis kaj korektis la komposterarojn. Ke la libron kompostis persono(j) ne komprenantaj la kompostatan lingvon, estas domaĝe neniel neofta fenomeno en nia presita literaturo. Sed la plena manko de korekto de la kompostaĵo mirigas eĉ la plej spertan recenzanton.

Mi teoriumas, ke la tradukon komencis persono kies kono de la Esperanta gramatiko ankoraŭ estis tiu de vera komencanto, sed kiu dum la periodo de la tradukado pli kaj pli kleriĝis pri la lingvo, tiel ke en la lastaj paĝoj gramatikaj eraroj komencis manki, escepte de la akuzativmisado.

Flankenmetinte la traduko- kaj kompost-erarojn, mi devas konfesi ke la bizara karaktero de la Mallonga romano pri amo tiom perpleksis min, ke mi sentis nur konfuzon. Do mi ne ĝuis ĝin. La dua verko, Mallonga romano pri mortado, naŭzis min, ne pro sia enhavo, sed ĉar ĝi spegulas la naturon de eventoj realaj. Kaj estante psikiatria psikologo, mi multe tro facile retrovas similan karakteron en personoj de mi renkontitaj kaj renkontataj, tiom ke mi vere malesperas pri la sorto de la homaro.

Se via psikologia “stomako” estas sufiĉe fortika, mi kontraŭvole rekomendas legi la duan romaneton. Kaj se via tolero de misuzado de nia lingvo estas sufiĉe forta, nu eble vin interesos la unua romaneto.

La libro mem estas bonaspekta, la preso estas klara kaj bonaspekta. Eĉ la paĝoj ne emas elfali, kaj tio ja estas vera raraĵo en nia aktuale eldonata libraro Esperanta.

Donald Broadribb


Ricevitaj libroj

David, Filip. Sonĝo pri amo kaj morto / Tradukis el la serba Agnesa Eremija. — Beogrado: Interpress, 2009. — 176 p.; 300 ekz. — (Biblioteka Esperanto; №1). — [Recenzoekzemplero].

Jarlibro 2009 / Red. Roy McCoy. — Rotterdam: UEA, 2009. — 286 p.; il. — [Donaco de Halina Gorecka].

Klag, Walter. Peter Altenberg. Ĉarma strangulo. — Vieno: Klag, 2009. — 32 p., il. — [Donaco de Walter Klag].

Orpik, Paweł. Słowniczek Esperanto. — Białystok: Gazeta Wyborcza, 2008. — 18 p., il. — [Donaco de BES].

Romaniuk, Zbigniew. Zamenhofowie w drodze do i w Białymstoku = Zamenhofoj survoje al Bjalistoko kaj en la urbo. — Brańsk: Zbigniew Romaniuk, 2009. — 45 p., il. — [Donaco de Zbigniew Romaniuk].

Westover, Tim. Marvirinstrato: Originalaj noveloj en Esperanto. — Lawrenceville: Eldonejo Literaturo.net, 2009. — 211 p. — [Recenzoekzemplero]. 


Juda humuro

La forgesema Zelig

Judo vizitis sian amikon Zelig sabate posttagmeze kaj trovis lin fumanta cigaredon.
Gasto: Kiel okazas, ke judo fumas dum ŝabato*?
Zelig: Mi ĵuras al vi ke mi forgesis!
Gasto: Kion vi forgesis? Ĉu vi forgesis ke hodiaŭ estas ŝabato?
Zelig (ofendita): Kiel povas judo forgesi la ŝabaton?
Gasto: Kion do vi forgesis? Ĉu vi forgesis, ke estas malpermesate fumi sabate?
Zelig: Ĉu vi konsideras min infano, kiu forgesus tiom simplan aferon?
Gasto (kolere): Kion do vi forgesis?
Zelig: Mi forgesis ke mi estas judo…

* Ŝabato: La “juda sabato”, kiu daŭras ekde vendredo fruvespere ĝis sabato vesperiĝe. Tiam estas (laŭ la juda religio) la sankta tago, dum kiu oni ne rajtas labori, oni Diservas ktp. La juda religio malpermesas bruligon de fajro dum ŝabato kaj ankaŭ fumadon.

Kion fari en lernejo?

Diras la juda patrino al sia filo:
— Baldaŭ vi estos 6-jara kaj iros al la lernejo.
Diras la filo:
— Kion mi faros tie? Mi ja ne scias legi kaj skribi…

El la kolekto de Josi Shemer


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO. 2009, №7 (177)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2009:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 450 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2009.