La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2015. №3 (245)

Smolensk

Ĉi tiu Ondo aperas en marto, kiam en multaj landoj oni festas la Internacian Virinan Tagon. La kovropaĝa foto, farita de Kasia Wróblewska en la pasintjara SES en Slovakio, memorigas ke en Esperantujo estas multaj aktivulinoj.
Ni gratulas ĉiujn niajn kunlaborantinojn kaj legantinojn okaze de la festo!


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Aleksej Alikin. Krucvortenigmo
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Peter Baláž. Du kialoj por veni somere al Slovakio
  • Skribu en Esperanto per Esperantaj skribiloj
  • Kolofono

Marto 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

Marto

1. Antaŭ 450 jaroj (1565) estis fondita Rio-de-Ĵanejro.

Antaŭ 200 jaroj (1815) Napoleono revenis al Francio el sia ekzilo en Elba.

2. Antaŭ 50 jaroj (1965) la usona aerarmeo komencis konstantan bombadon de D. R. Vjetnamio.

Cai Yuanpei

5. Antaŭ 200 jaroj mortis Franz Anton Mesmer (1734-1815), germana medicinisto, kreinto de la animala magnetisto, nun konata kiel mesmerismo.

Antaŭ 75 jaroj mortis Cai Yuanpei (1868-1940), ĉina edukisto kaj revoluciulo, subtenanto de Esperanto.

6. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Pjotr Jerŝov (1815-69), rusa poeto kaj prozisto.

7. Antaŭ 250 jaroj naskiĝis Joseph Nicéphore Niépce (1765-1833), franca pioniro de fotografado.

Virinfesto

8. Internacia tago de virinoj.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Leo Belmont (Leopold Blumental, 1865-1941), pollanda judo, ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto.

9. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Vjaĉeslav Molotov (Skrjabin, 1890-1986), ĉefministro (1930-41) de USSR, popolkomisaro /ministro pri eksteraj aferoj (1939-49, 1953-56).

Bazilo II la Blinda

10. Antaŭ 600 jaroj naskiĝis Bazilo II la Blinda (1415-62), granda princo moskva (1425-62).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Chuck Norris (Carlos Ray Norris Jr., 1940-), usona aktoro kaj luktartisto.

Antaŭ 75 jaroj mortis Miĥail Bulgakov (1891-1940), rusa sovetia verkisto kaj dramaturgo.

11. Antaŭ 25 jaroj (1990) la Supera Soveto de Litova SSR deklaris la sendependiĝon de Litovio.

12. Antaŭ 75 jaroj (1940) en Moskvo estis subskribita pactrakto inter USSR kaj Finnnlando, per kiu finiĝis la “norda milito”.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Mauri Antero Numminen (1940-) finna muzikisto kaj komponisto.

15. Antaŭ 25 jaroj (1990) la Kongreso de popolaj deputitoj elektis la unuan (kaj solan) prezidenton de USSR – Miĥail Gorbaĉov.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Carlos Gagini (1865-1925), kostarika filologo kaj esperantisto.

16. Antaŭ 25 jaroj mortis Neil Salvesen (1944-90), angla esperantisto, direktoro de la Centra Oficejo de UEA (1987-90).

Aleksej Leonov

18. Antaŭ 50 jaroj (1965) la sovetunia kosmonaŭto Aleksej Leonov forlasis la spacŝipon Vosĥod-2 kaj faris la unuan promenon en la kosma spaco.

Antaŭ 325 jaroj en Kenigsbergo naskiĝis Christian Goldbach (1690-1764), germana matematikisto, aŭtoro de la ĝis nun ne pruvita “konjekto de Goldbach”.

19. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Carlo Minnaja (1940-), itala matematikisto kaj denaska esperantisto.

Lev Jaŝin

20. Ekvinokso.

Antaŭ 200 jaroj (1815) Napoleono triumfe revenis al Parizo.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Svjatoslav Riĥter (1915-97), virtuoza sovetunia pianisto.

Antaŭ 20 jaroj mortis Lev Jaŝin (1929-90), sovetunia futbalisto, la plej bona golisto en la historio de futbalo, la sola golisto kiu ricevis la Oran Pilkon (1963).

22. Antaŭ 100 jaroj (1915) post kvarmonata sieĝado la ruslanda armeo konkeris la aŭstrian-hungarian fortreson Przemyśl (nun en Pollando).

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Georgij Ĵĵonov (1915-2005), populara sovetunia kaj ruslanda aktoro.

25. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Stefka Kostadinova (1965-), bulgara atletino, kies mondrekordo pri altsaltado (209 cm) starigita en 1987 ĝis nun ne estas superita.

Muzeo de Ŝerloko Holmso en Londono

27. Antaŭ 25 jaroj (1990) en Londono ekfunkciis muzeo de Ŝerloko Holmso (Bakerstrato 221b).

Reĝino Margot

Antaŭ 400 jaroj mortis Marguerite de Valois (1553-1615), edzino (1572-99) de Henriko IV de Francio, konata kiel reĝino Margot.

Antaŭ 100 jaroj mortis Sifo (Liu Shifu, 1884-1915), ĉina anarkiisto, verkisto kaj esperantisto.

30. Antaŭ 75 jaroj (1940) Nankino iĝis ĉefurbo de la marioneta ĉina registaro de Wang Jingwei.

31. Antaŭ 75 jaroj (1940) Karela-Finna SSR iĝis la 12a respubliko de USSR (ĝis 1956).

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Yokoi Shoichi (1915-97), japana kaporalo kiu malgraŭ la kapitulaco de Japanio militis ĝis 1972 en la insulo Guam.

Antaŭ 675 jaroj mortis Ivano I (1283-1340), princo moskva (1325-40), vladimira (1328-40) kaj novgoroda (1328-37), kromnomita Kalita (= burso).


Mark Fettes

Vojmezaj respondoj de prezidanto Fettes

[Fettes232.jpg]

Ĉi-vintre la Estraro de UEA, elektita somere 2013 en Rejkjaviko, atingis duonon de sia trijara mandato. Tio estas taŭga momento por vidi la (mal)atingojn de la 18-monata agado. La prezidanto de UEA Mark Fettes trovis kelkajn minutojn por respondi tri demandojn de nia redakcio:

Kiujn planitajn celojn kaj projektojn vi kaj via teamo atingis dum la unua duono de via mandato?

La plej sukcesa novaĵo estas la serio de trejnseminarioj por aktivuloj (la tiel nomataj AMO-seminarioj), kiuj jam okazis ĉiukontinente kaj helpas naski novajn ideojn kaj iniciatojn plurlande. Necesas ĉi-rilate aparte laŭdi la laboron de Stefan MacGill, nia vicprezidanto, kiu prenis tiun prioritaton el la Strategia Laborplano kaj brile efektivigis ĝin.

En la 99a Universala Kongreso en Bonaero ni elprovis plurajn aliajn novaĵojn, interalie serion de UEA-seminarioj pri la agadkampoj de la Laborplano kaj pli ampleksajn strategiajn diskutojn en la Komitataj Forumoj. Tiuj estis sufiĉe sukcesaj, sed ankoraŭ mankas strukturoj por certigi la plenumon de la diversaj ideoj kaj planoj naskitaj dumkongrese. Signifa baro (kaj malsukceso) estas la daŭra manko de interaga retejo kie niaj aktivuloj povus facile diskuti, kunplani, raporti, kaj ĝenerale antaŭenigi la agadon inter la kongresoj. Ni nun laboras por adapti la UEA-vikion por tiu celo, sed miaj esperoj pri pli vasta reteja renovigo ankoraŭ ne realiĝis. Pozitiva paŝeto estas la enkonduko de sistemo de reta voĉdonado por la Komitato, post plurjara diskutado. Ni devos ankoraŭ vidi, ĉu tio kondukos al plia aktiveco flanke de la komitatanoj.

Se temas pri la rekreskigo de nia membraro kaj la resanigo de nia financo, ni havis etan sukceson en 2014 (denove super 5000 membroj!), kvankam ne la celitan 10%-an kreskon kompare kun la antaŭa jaro. Klare la nuna jaro estos pli bona pro la grandeco de la 100a UK en Francio, sed restas la fakto, ke nia membraro estas relative aĝa kaj tendencos plu malkreski se ni ne trovos manierojn allogi kaj teni gejunulojn. Tiurilate mi estas tre kontenta pri nia kunlaboro kun TEJO, kiu helpis sekurigi grandan subvencion por nia junulara sekcio en la nuna jaro. Sed mi kredas ke necesas multe pli profunda reorientiĝo de UEA por vere solvi tiun strukturan problemon, kaj tio restas defio por la venontaj jaroj.

Kion el la plano la Estraro ne sukcesis plenumi?

Se vi rigardos la Strategian Laborplanon, vi vidos ke multaj celoj estas nur parte aŭ tute ne atingitaj. Mi menciis la retejan malsukceson, kaj tio estas nur unu aspekto de pli vasta problemaro, nome ke niaj strukturoj kaj labormanieroj ne estas tiaj, kiajn oni atendus de moderna tutmonda organizo en la interreta epoko. Parte temas pri teknika, mastruma afero, sed ankaŭ la kulturo de UEA ne ofte montras tiun entrepreneman, kapabligan, mondoŝanĝan spiriton, kiu kapablas fari miraklojn. Tiaj homoj kaj tiaj agadoj ja ekzistas en la movado, sed ni bezonas pli multajn, sur ĉiuj agadkampoj. Nia sepkapa volontula Estraro povas mem plenumi nur kelkajn el la centoj da farindaĵoj.

Per tio mi ne volas diri ke la afero estas senespera. Verkante la Strategian Laborplanon, mi ne imagis, ke ĉio estos realigita laŭ tiu vizio. Mi prefere vidas ĝin kiel unuan paŝon al pli kohera kaj konstanta kulturo de planado kaj kunlaboro. Kunlige kun la ŝanĝo de Ĝenerala Direktoro (ĉar Osmo emeritiĝos post unu jaro), ni havos ŝancon esplori, kiel la Centra Oficejo povos helpi en la disvolvado de tiu kulturo – ĉar tiaj generaciaj transiroj estas ĉiam bonaj momentoj por analizoj, pritaksoj, kaj reorientiĝoj. Samtempe ni devos pripensi la formon kaj enhavon de la posta Strategia Laborplano, kiu eventuale estos multe pli konciza kaj fokusita ol la unua provo. Do, la aferoj ja evoluas, kaj mi kredas ke ni estas sur bona vojo.

Ĉu en via agado okazis io neatendita (pozitiva aŭ negativa)?

Mi bedaŭras, ke mia ideo pri Konsilio ne alportis la esperitajn fruktojn. Sciante ke la laborkapablo de la Estraro havas limojn, mi celis krei ĉirkaŭ ĝi kunlaborantaron, kiu aktive engaĝiĝos pri ĝiaj taskoj kaj planoj. La Konsilianoj estas estimindaj homoj, kiuj ja donas bonajn konsilojn kaj ideojn, sed montriĝis ke ankaŭ ili plejparte ne havas tempon aŭ emon por surpreni aldonan laborŝarĝon. Do, restas la bezono trovi novajn kadrojn por varbi kaj teni kunlaborantojn.

Surprize pozitiva sperto por mi estis la argentina UK, kiu vere estis tre bona aranĝo, eĉ se pli malgranda ol kutime. Ekzistas granda potencialo en Ameriko, se ni nur trovos manierojn utiligi ĝin! Kaj mi ne ĉesas senti dankemon al la centoj da homoj, kiuj donacas al niaj fondaĵoj aŭ membras en Societo Zamenhof por montri sian subtenon al UEA. Eble mi devus ne surpriziĝi pri tiu fideleco, sed fakte ĝi daŭre kortuŝas kaj inspiras min.

Dankon pro la respondoj!

Legu ankaŭ

Subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado: Intervjuo


Litovia esperantisto en la Eŭropa Komisiono

Andriukaitis

En novembro 2014 ekfunkciis la nova Eŭropa Komisiono (EK) – plenumorgano de la Eŭropa Unio (EU). EK, foje nomata registaro de EU, konsistas el 28 membroj – po unu el ĉiu lando de EU. Litovion en ĝi reprezentas Vytenis Povilas Andriukaitis, EKano pri sanprotektado kaj pri sekureco de manĝaĵoj, kiu scias kaj subtenas Esperanton.

En 1976, kiam Andriukaitis laboris kiel kirurgo en la hospitalo de la distrikta urbo Ignalina, kaj dum noktaj deĵoroj, kiam mankis laboro, li memstare studis Esperanton. Al Esperanto lin kondukis la esperantisto kaj medicinisto Viktoras Kutorga (jam forpasinta). Ekde 1976 Vytenis Andriukaitis ofte vizitis ĉiusemajnajn kunvenojn de la Esperanto-klubo en Vilno, kiun tiutempe gvidis plia medicinisto kaj tre aktiva esperantisto Adomas Vaitilavičius (1915–1996).

Vytenis Povilas Andriukaitis naskiĝis en 1951 en Siberia ekzilo (vilaĝo Kjusjur en Jakutio). Li revenis al Litovio en 1958, studis en la medicina instituto en Kaŭno (1969–1975); laboris kiel kirurgo en Ignalina, Kaŭno kaj Vilno. Koresponde studis en la Vilna universitato kaj en 1984 ricevis diplomon de historiisto.

Li aktive partoprenis en kontraŭsovetia movado por la sendependiĝo de Litovio ankoraŭ dum la Sovetia periodo. Ekde 1990 ĝis 2012 li estis parlamentano (krom la periodo 2004–2008 ). Dum 2000–2004 li estis vicprezidanto de la parlamento. Kaj ekde 2012 ĝis 2014 li estis ministro pri sanprotektado de Litovio. Li estas vicprezidanto de Litovia Socialdemokrata Partio.

Pro sia politika agado Andriukaitis iom deflankiĝis de Esperanto, tamen nenian ĝin forgesis kaj, laŭ siaj ebloj, helpis al Litova Esperanto-Asocio (LEA). En 1996 li kun du aliaj parlamentanoj esperantistoj Mečislovas Treinys kaj Antanas Račas oficiale akceptis tiutempan prezidanton de UEA, prof Lee Chong-Yeong. Dum lia laboro en la parlamento mi, kiel prezidanto de LEA kelkfoje vizitis lin pro diversaj aferoj, ĉefe pro la organizado de la 90a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Vilno en 2005. Krom Esperante kaj litove, li parolas pole, angle, ruse kaj germane. Edziĝinta, havas tri infanojn.

Povilas Jegorovas


UAM: La sesa grupo plu studas

UAM

Ekde la 31a de januaro ĝis la 6a de februaro en Poznano (Pollando) okazis la dua sesio de la sesa grupo de la Interlingvistikaj Studoj de la universitato Adam Mickiewicz (UAM) kun partopreno de 20 gestudentoj el 24, devenantaj el dek landoj (inter ili kvin brazilanoj). La unuan fojon ili alfrontis ekzamenojn dimanĉe kaj merkrede post diligenta semestra laboro hejme. La internacia partroprenantaro vigle kontribuis al la kurso pri komunikado (gvidata de Ilona Koutny) komparante la diverskulturajn lingvajn kaj nelingvajn komunikadmanierojn.

La pola poetino Lidia Ligęza enkondukis la ĉeestantojn en la poezion de la dua periodo de la Esperanta literaturo, kaj la konata tradukisto kaj eldonisto Tomasz Chmielik en la prozon. Michael Farris el la Lingvistika Instituto de UAM transdonis al la gestudentoj la bazojn de morfologio kaj sintakso kun multaj diverslingvaj ekzemploj. Kadre de Esperanta gramatiko estis traktataj tiklaj problemoj kiel la morfemklasifiko kaj la radikkaraktero, la ata/ita problemo. Ĉi-foje krom Ilona Koutny kontribuis al la gramatika kurso Cyril Brosch, juna germana doktoro pri lingvistiko, kiu finis la interlingvistikajn studojn en 2008. La partoprenantoj havis eblecon diskuti kun la kursgvidantoj.

Kiel kutime, merkrede okazis la komuna vespero, ĉi-foje kun prezento de lingva seksismo en Esperanto de Cyril Brosch, de ironiaj poemoj de Lidia Ligęza kaj abunda kontribuo de partoprenantoj: poemoj, muziko kaj kantoj (Eida Lima, Małgorzata Zięba-Szmaglińska, Maria Verzun). Ni povis aŭdi la Esperantan version de la eŭropa himno (Johano Derks), memmuzikigitajn Zamenhof-poemojn (kantis Michał Kozicki), poemtradukojn (Suso Muiños) kaj ankaŭ proprajn poemojn de Paŭlo Nascentes. Victor Lufimpu montris afrikajn dancojn kaj kantojn el Kongo, kaj Zuzanna Kornicka fermis la bonetosan kunestadon per kantoj kaj gitarludo.

Post la intensa laboro sekvis ekskurso al Toruno, kie Teresa Nemere kaj Maria Pokrzywnicka gvidis la grupon tra la urbo. Okazis vizito en la Kopernik-muzeo kun esperantlingva prezento de la historio de la urbo, en la kulturdomo kun spektaklo de Studio P, en liceo, kie Grabowski havas memortabulon. La ekspozicion pri la ĉiutaga popola vivo en la Etnografia Muzeo klarigis vigle Maria Pokrzywnicka. Fine torunaj mielkukoj kun kafo kaj teo atendis la gestudentojn, kiujn Maria kantigis kaj ludigis.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj


Vide el Bruselo

Kion ni manĝas?

Foto de EK

Ĉu bovaĵo ne estas ĉevalaĵo? (Foto de EK)

Du jarojn post grandega viando-skandalo, la Eŭropa Parlamento voĉdonis por devigi la vendistojn informi konsumantojn pri la lando de origino de karno uzata en antaŭfaritaj manĝaĵoj, ekzemple, en “lasanjoj”. Tio jam estas la kazo por freŝa bov-karno, kiu estas por rekta konsumado – ni kuiras kaj manĝas ĝin rekte. Sed 30-50% (la procentaĵo varias laŭlande) da viando venas al firmaoj, kiuj prilaboras la viandon kaj faras antaŭpreparitajn manĝaĵojn.

Sed la voĉdono de la Eŭropa Parlamento ne signifas tujan leĝon. Parlamentanoj nur alvokas la Eŭropan Komisionon rapide proponi leĝdonajn proponojn, por ke la konsumantoj denove fidu al nutraĵoj. La parlamentanoj fakte aprobis rezolucion, kiu urĝas la Eŭropan Komisionon sekvi ties propran raporton el la jaro 2013 kaj proponi leĝojn por uzado de devigaj etikedoj kun indiko pri la lando de la origino de la viando uzita en la koncerna nutraĵo. Tamen post leĝpropono de la Komisiono la membro-ŝtatoj kaj la parlamentanoj povos debati dum du aŭ tri jaroj pri la propono sen fari decidon.

“Post la skandalo pri ĉevala karno nia tasko estas reakiri la fidon de konsumantoj”, – diris parlamentano Giovanni La Via. Aliaj parlamentanoj ripetis maltrankvilon pri la ebleco de novaj fraŭdoj en la nutraĵindustria kaj agrikultura sektoroj.

Brita verdulo kaj parlamentano Keith Taylor diris, ke homoj rajtas scii de kie ilia manĝo venas. “La propra esplorado de la komisiono klarigis ĉi tion. Ekde aprilo ĉi-jara, oni devigos etikedi la originon por ĉiu freŝa, malvarma aŭ frosta viando. Estas same grave, ke ni havu la saman devigon pri viando uzita en aliaj produktoj”, – diris Taylor.

Samtempe, en la Eŭropa Unio oni priparolas la novan komercan traktadon kun Usono. Laŭ Jürgen Knirsch el Greenpeace, usonaj firmaoj volas subfosi eŭropajn regulojn pri medioprotektado kaj sano kaj ankaŭ pri pli striktaj EU-limoj pri pesticidoj. “Usonaj eksportistoj de greno, sojfaboj, porkaĵo kaj kokidaĵo volas vendi siajn genetike modifitajn kultivaĵojn, kokidojn kaj hormonigitan karnon en la Eŭropa merkato”, – diris Knirsch. Li volas ke la ekzistantaj EU-normoj, kiuj protektas la konsumantojn, estu konsiderataj en la estonta komerctraktado kun Usono.

Dafydd ab Iago


Volontuli per Esperanto

E@I

La Eŭropa Volontula Servo (EVS) estas programo de la Eŭropa Komisiono, kiu ebligas al junuloj (18- ĝis 30-jaraj) volontuli kaj loĝi en eksterlando dum kelkaj monatoj ĝis tuta jaro. EVS-projekto kunigas tri partnerojn: volontulon, sendan organizon kaj ricevan organizon. Unu el la organizoj devas esti en programlando (EU + kelkaj aliaj eŭropaj landoj), sed la alia povas esti en alia parto de la mondo, do neeŭropano povas per tiu programo veni al Eŭropo kaj male.

Tiu programo estas tre avantaĝa: ĝi ebligas akiri sperton (la laboro povas temi pri kulturo, arto, medio, sporto, zorgo pri maljunuloj, ktp.) kaj malkovri novan landon kaj ĝian kulturon. Aldone, ĝi provizas al la volontuloj: repagon de la vojaĝkostoj, ĉiumonatan manĝmonon kaj poŝmonon, bonan asekuron, trejnadojn per kiuj eblas konatiĝi kun aliaj eksterlandaj volontuloj, lingvokursojn, ktp., do entute la volontulado kostas preskaŭ nenion por la volontulo.

Tiun programon uzas ankaŭ pluraj Esperanto-organizoj:

– E@I en Partizánske (Slovakio) nun gastigas kvar volontulojn, baldaŭ ses – la lasta estas daŭre serĉata. Ĝi okupiĝas pri lingvorilataj retejoj kaj organizas aranĝojn (lingvokafejon, SES, KAEST…).

– La Bjalistoka Esperanto-Societo en Pollando organizas lingvokursojn kaj diversajn aranĝojn.

– TEJO en Roterdamo (Nederlando) estas la ĉefa junulara Esperanto-asocio en la mondo.

Mi mem faris unujaran volontuladon ĉe E@I, kaj tiu jaro estis riĉa je novaj kaj interesaj spertoj: programado kaj tradukado de interesaj retejoj, organizado de aranĝoj, lernado de nova lingvo, malkovrado de nova lando… Pro tio mi sincere rekomendas EVS-n (ne nepre ĉe E@I aŭ eĉ en Esperanta organizo) al ĉiuj junuloj, kiuj emas malkovri aliajn landojn kaj ne estas certaj, pri kio ili ŝatus okupiĝi.

Ankaŭ por aliaj Esperanto-organizoj estas bona eblo partopreni en tia ĉi gastigado de volontuloj – oni povas akiri financojn kaj la realan volontulon, kiu povas helpi progresigi laboron de la organizo. Estus do tre bonvene, se pli da E-organizoj okupiĝus pri la gastigado de junaj esperantistoj.

Matthieu Desplantes E@I-dungito


Lingvaj Festivaloj kaj merkatiko: Vojaĝo de provlecionoj al landaj televidoj

Dennis Keefe

Mia promenado tra la lando de Lingvaj Festivaloj iasence komenciĝis en la jaro 1994 en Francio kiam Marko kaj Daniela Noulin de la urbeto Vendôme invitis min prelegi pri Esperanto en la kadro de ilia longdaŭra ekspozicio pri nia universala lingvo. Marko telefonis al mi, petante min fari paroladon al vizitantoj de tiu ekspozicio pri Esperanto, por ke poste homoj aliĝu al kurso de Esperanto. Mi respondis pozitive al Marko, sed ankaŭ sugestis al li, ke ni starigu serion da provlecionoj, kiuj okazos ĉiuhore, por altiri homojn al la posta prelego kaj por konvinki ilin enskribiĝi en la postaj kursoj de Esperanto. Marko konsentis pri tiu nova ideo, kaj mi komencis prepari la provlecionojn. Nun, du jardekojn poste, ankoraŭ aktive utiligas Esperanton homoj, kiuj eksciis pri nia lingvo en tiuj fulmokursoj en tiu franca vilaĝo: bela montro de merkatika efiko pri informado kaj varbado.

La ideo starigi provlecionojn en Esperantujo tute ne apartenas al mi. Mi lernis pri tiuj fulmokursoj jardekon antaŭe pro konversacio, kiun mi havis kun Jozef Horvath en lia loĝejo en Budapeŝto en 1983. Horvath estis speciale kompetenta kaj tre sperta hungara instruisto de Esperanto, kiu tiutempe laboris kune kun alia esperantisto nomata Rados, se mi bone memoras. Mi starigis la demandon al Horvath kaj Rados, kiamaniere ili altiris tiom multe da homoj por eklerni Esperanton en sia urbo, kaj ili parolis pri multaj provlecionoj por ekinteresigi homojn pri Esperanto. Provlecionoj, sinsekvaj, dum tuta tago. Provlecionoj, sinsekvaj! La sama leciono, tamen ĉiam prezentata al malsama celgrupo. Simpla, senkosta, nealtruda, bela maniero varbi por nia lingvo.

Jen merkatiko aplikata al nia afero, mi pensis tiutempe.

Dek jarojn post tiuj konversacioj en Budapesto, pensigis min specife pri la kreado de Lingvaj Festivaloj en Francio homo, kiu ne estis esperantisto, kaj fakte li mem tute ne pensis pri starigo de tiaj festivaloj. Tiu homo ĉeestis la foiron de Majo de la urbo Tours en Francio, kaj, hazarde vidante la fulmokursojn kiujn mi starigis ĉe la Esperanto-budo en la foiro, li post ekprovo mem de la provleciona sistemo, demandis al mi, ĉu mi povus helpi al li krei novajn lingvokursojn. La demando tute ne estis pri Lingva Festivalo nek provlecionoj, sed pri pedagogio, kaj pri varbado al lingvaj kursoj. Mi diris al li, ke mi estas okupita, sed volonte trinkos kafon kun li en kafejo en la venonta semajno. Tiel okazis, kaj ni trinkis niajn kafojn dum tri aŭ kvar horoj, tiel interesa tiu homo estis!

La viro, kiu devenis de Afriko, kaj kies nomon mi bedaŭrinde ne plu memoras, antaŭe studis psikologion, sed li multe interesiĝis pri lingvoj, kaj volis enkonduki la instruadon de afrikaj lingvoj en Francio. Kvankam mi forgesis, espereble provizore, lian nomon, mi bone memoras la lingvojn kiujn li volis instrui, instruigi: la svahilan, la lingalan, kaj iun lingvon nomatan sango, jes sango – tian nomon malfacile mi forgesos. Mi, post kvarhora interparolado, havis pedagogiajn kaj merkatikajn rekomendojn por li: unue, ke li iru al la internacia librovendejo de la urbo por provi trovi lernolibrojn pri tiuj tri lingvoj, kaj due, ke li kaj mi starigu provlecionojn pri la tri lingvoj, varbante por tiu evento, kaj poste proponante al la kursovizitantoj, elekti kurson pri unu el la prezentataj lingvoj por pli profunda studo. Li pensis, ke tiu ideo estas tre bona, kaj tiu kuraĝigo de li komencis pensigi min pri pli ampleksa afero, pri Lingvaj Festivaloj.

Intertempe, esperantistinoj Pirette Formen kaj ŝia patrino de la loka Esperanto-grupo de Tours, informis al Nadia Costes Keefe, kiu tuj informis min pri la kreado de nova, loka asocio, kiu eble kunligos la internaciajn klubojn de la urbo. Mi ĉeestis la unuan kunvenon kiel gasto, kaj diris al ili du aferojn: Unue, la nomo, kiun iu proponis por la asocio, Tourraine Sans Frontières (Tourraine Sen Landlimoj) estis ege bona laŭ merkatika vidpunkto, ĉar alloga en la franca lingvo, facile memorebla, kaj priskribeca pri la esenco de la klubo. Due, ĉe la fino de tiu kunveno, mi levis la manon kaj demandis: “Ĉu vi eble ŝatus prezenti la lingvojn de viaj diversaj kluboj al la ĝenerala publiko en festivalo, kiu daŭros la tutan tagon?” Mi estis preta fari la tutan organizadon: trovi instruantojn, trejni la instruantojn, organizi la horaron, ktp. La rolo de ilia asocio estus trovi ejon kaj varbi. Mi optimiste diris, ke mi pensas, ke ni povos trovi eble 10 aŭ 15 lingvojn kaj prezenti ilin per fulmokursoj, ĉar mi jam havis sperton tiurilate. Ili kredis, ke mi bone kapablis organizi, sed dubis ĉu eblis trovi tiom da lingvoj.

Tiel la unua Lingva Festivalo naskiĝis: 32 lingvoj kaj dialektoj, ĉirkaŭ cent fulmokursoj, matene, posttagmeze kaj fruvespere en unu sabato de marto en la jaro 1995. Entute ĉeestis la kursojn 789 homoj, kaj multaj radiostacioj, la regiona televido, kaj la regiona ĵurnalo bele kaj bone parolis pri la afero. En la tria jaro de la franca Lingva Festivalo, kun 82 lingvoj, 256 fulmokursoj, kaj ĉirkaŭ 3,800 kursanoj, la unua televid-ĵurnalo de la lando TF1 bele raportis pri al afero en la ĉefa novaĵoprogramo de la semajno, kaj ankaŭ alia nacia televido en pli longa programo. Krome, naciaj radioj en Francio, kiel Europe 1, informis longe pri la festivalo. Tiu origina Lingva Festivalo ankoraŭ daŭras. Bela, preskaŭ senkosta merkatika sukceso.

Tiuj unuaj Festivaloj en Francio bone servis por montri kelkajn vortojn kaj la nomon Esperanto antaŭ la okuloj kaj oreloj de la tuta lando. Milionoj da homoj aŭdis pri Esperanto pere de la grandaj televidoj, radioj, ĵurnaloj, kaj ili konstatis, ke Esperanto vivas, kaj en neniu de la raportoj estis negativaj vortoj pri nia lingvo. La publiko tutnature konstatis, ke Esperanto vivas, kaj estas normale, ke Esperanto ludu gravan rolon en Lingva Festivalo, ĉar en Lingva Festivalo ĉies lingvoj estas bonvenaj.

[La Lingva Festivalo en Nankino estis la plej granda kaj populara lingva evento en la Internacia Jaro de Unesko pri Lingvoj 2008.]

LF en Ĉinio

Sur alia kontinento, same kiel en Eŭropo, la ĉinaj amaskomunikiloj abunde raportis pri la Lingva Festivalo de Nankino, kie pli ol 13 mil ĉinoj ĉeestis fulmokursojn pri ĉirkaŭ 65 lingvoj en 254 lecionoj. La unua ĉina festivalo rezultigis eble kvin televidajn programojn kaj naŭ ĵurnalajn artikolojn pri la festivalo, kaj Esperanto videblis multloke en la orienta Ĉinio kaj eĉ tutlande. Tio estas favora merkatika efiko rilate komunikadon, sed ankaŭ, pro la aktiva kunlaborado de la Esperanto-klubo, sinjorino Cui kaj sinjorino Wang, kaj la kunlaboro de sinjoro Peng – kune kun la eŭropanoj Aŭgusto Casquero de Hispanio kaj Michel Fontaine de Francio kaj lia edzino, ni ekinstruis Esperanton al 1461 studentoj kaj lernantoj (entute estis 18 Esperantaj fulmokursoj dum du tagoj), inter kiuj ĉirkaŭ 250 nankinanoj poste venis al pli longaj kursoj de Esperanto, kaj el kiuj 57 venis al longa, pagata kurso unu monaton poste. La esperantistoj, kiuj kunlaboris en tiu Lingva Festivalo de Nankino, poste starigis Esperanto-Insulon, la eksperimenton pri ponto-kunlaborado por instrui Esperanton al komencantoj kiuj devenas kaj de Eŭropo kaj de Azio, lernante Esperanton en la sama kurso. Do, ĉi tie oni vidas la merkatikan efikon de Lingva Festivalo en la kreado de novaj kursoj, novaj esperantistoj kaj eĉ nova internacia eksperimento: Esperanto-Insulo.

La merkatika efiko de Lingva Festivalo pli bone videblas en la Lingvaj Festivaloj de Ruslando, kaj en la fundamenta kaj fonda laboro tie de Aleksandr Blinov. Laŭ miaj konversacioj kun Aleksandr, en la unuaj jaroj de la Lingva Festivalo de Ĉeboksaro venis multege da novaj lernantoj de Esperanto pro la festivalo. Mi pensas, ke li eble ne listigis ĉiujn, sed en la unuaj jaroj de tiuj festivaloj centoj (ĝis unu mil) homoj, laŭ mia scio, pro kaj post la Lingva Festivalo aliĝis al kursoj de Esperanto. Tia aliĝado eble estas la plej bona sukceso en la historio de la Esperanto-movado en unu urbo. Sendube, la laboro de Aleksandr Blinov kaj la unuaj Lingvaj Festivaloj de Ruslando havis tre altan valoron merkatikan, kaj espereble ni lernos de li, kaj de la bonegaj nuntempaj organizantoj de Lingvaj Festivaloj en Ruslando. Eĉ pli imponaj rezultoj povos veni de la tradicia festivalo en Moskvo, organizata de MASI kaj Irina Gonĉarova. Certe ni aŭdos pli da bonaj informoj de ili en venontaj jaroj. Parto de la ŝlosila sukceso-faktoro de Lingva Festivalo estas la lerta kunligado de fulmokursoj kaj postaj kursoj.

En mia Esperanto-vivo mi provis kaj reprovis ĉion, kion mi scias pri merkatiko por logi homojn al Esperanto-kursoj: afiŝoj, prelegoj, budoj kaj standoj, ekspozicioj, malfermaj tagoj, reklamaĵoj, provoj kun amikoj, najbaroj, familianoj; lingvaj foiroj, lingvoĉambroj, pagataj eventoj, senpagaj eventoj, intervjuoj en radio, intervjuoj en televido, artikoloj por ĵurnaloj, libro-elmontrado, retejoj, Youtube. Laŭ mia propra sperto, neniu el tiuj aktivaĵoj miaj havis signifan merkatikan efikon, kompare kun tiu de la Lingvaj Festivaloj, kiam tiuj Lingvaj Festivaloj estas organizitaj por poste altiri homojn al Esperanto-kursoj kiel faris Aleksandr Blinov tiel sukcese en Ĉeboksaro. Multe el tiuj supre menciitaj eventoj, kiaj ekspozicioj, retejoj kaj similaj, kostas multe da mono, ekzemple, budo ĉe la Lingvofoiro Expolangues povas kosti inter mil kaj dek mil eŭrojn, sed, imagu, kara leganto, ke la Lingvaj Festivaloj kiujn mi organizis en Francio, Usono, Ĉinio, Japanio kaj Pollando kostis ege malmulte. La mono venis kelkfoje el mia poŝo, sed ĉiuj tiuj Festivaloj, eĉ la plej grandaj kiujn mi starigis kun inter 60 kaj 120 lingvoj prezentataj, inter 96 kaj 400 fulmokursoj, inter 100 kaj 250 instruantoj, kostas malpli ol unu ĉeesto al Universala Kongreso. Malpli ol unu semajno da restado en mezluksa hotelo kaj du ekskursoj kun bankedo ĉe la Universala Kongreso de Esperanto.

Por starigi simplan, nemultekostan Lingvan Festivalon, la ĉefa afero estas unue trovi senpagan ejon – lernejon aŭ universitaton – kaj poste elspezi iom da mono por multobligi afiŝojn aŭ afiŝetojn por varbi. Se vi devas pagi por ejo, tio povas kosti multoble pli ol ĉiuj aliaj elspezoj kune. Do, trovu senpagan festivalejon! Ne metu ĝin en ekstera loko, ĉar tio estas lingva foiro, kaj tia aranĝo ne havas tiom da merkatika valoro por Esperanto (legu artikolon tiurilate ĉe Libera Folio). Prestiĝa loko tute ne gravas; trovu ejon kun klasĉambroj, punkto. Forgesu prestiĝon kaj luksajn gvidlibrojn pri la Festivalo; ĉio tio ne helpos, (surprize, ĉu ne?), sed eĉ povas malgrandigi la merkatikan efikon! Lingvoj apartenas al la popolo, ne al la aristokratoj, nek al la novaj riĉeguloj de la nova kapitalismo. Samtempe informu la lokajn amaskomunikilojn, same informi per amaso da afiŝoj kaj fotokopioj, speciale en la universitato ĉe la fakoj pri lingvoj, historio, sociologio, psikologio, etnologio, ktp. Forgesu la fakon pri komerco kaj, paradokse, pri merkatiko; ili ne venos. Elektu bonan tagon. Trejnu la instruantojn. Poste vi havos pli da merkatika efiko kaj je politika nivelo, kaj je novlernanta nivelo.

Lingvaj Festivaloj povas esti, do, la plej potenca kaj malmultekosta pozitiva informilo kaj varbilo pri Esperanto en nia nuntempa epoko. Ni starigu Lingvajn Festivalojn ĉe Universalaj Kongresoj, kiel mi rekomendis publike kaj rete jam en la jaro 1996. Ankaŭ ĉe Landaj Kongresoj kaj laŭeble ĉe lokaj kluboj kiel jam en Francio kaj Ĉinio. Kaj ni trejnu esperantistojn tra la tuta mondo starigi efikajn, simplajn, malmultekostajn Lingvajn Festivalojn. Tio povas esti unu el la plej fortaj merkatikaj paŝoj kiu ne estigos la malamikecan kontraŭstaron de homoj kaj politikistoj de Eŭropo kaj aliaj kontinentoj, sed kiu povas estigi pli fervoran kunlaboradon de neesperantistoj kun esperantistoj.

Dennis Keefe
Universitato Florida Atlantic, Usono

Vidu ankaŭ:

Lingva festivalo en Moskvo (decembro 2014)
Lingva festivalo en Peterburgo (marto 2015)


Nia trezoro

Carlo Bourlet

La “nova energio” de Carlo Bourlet

… tuj de la unua momento, kiam mi ekkonis lin kiel Esperantiston, li ĉiam staris antaŭ miaj okuloj kiel homo tiel grava kaj tiel meritplena, ke ĉiufoje, kiam mi pensis pri la sorto de Esperanto, pri ĝia progresado, pri ĝia batalado, pri ĝiaj esperoj por la estonteco, ĉiam sur la unua plano staris antaŭ mi la bildo de Bourlet.

Ĉi tiuj vortoj de Zamenhof montras la esceptan rolon de Carlo Bourlet en Esperanto, sed antaŭ paroli pri tiu rolo, ni konatiĝu kun lia eksteresperanta vivo.

Carlo Bourlet [Prononcu: Burlé] naskiĝis kiel Charles Émile Ernest Bourlet la 25an de aprilo 1866 en Strasburgo. Li studis en la liceo de Bourges kaj en la liceo Saint-Louis en Parizo, studentiĝis en la Supera Normala Lernejo (1885), kie agregaciiĝis pri matematiko (1888). En la 25-jara aĝo (1891) li iĝis doktoro pri matematiko per la tezo “Pri ekvacioj je laŭpartaj derivaĵoj, kiuj entenas kelkajn nekonatajn funkciojn” kaj eklaboris kiel profesoro en la liceo Lakanal (1891), poste en la liceo Henry IV (1892-97), en la liceo Saint-Louis (1897-1906), en la Lernejo de Belartoj (1896-1905) kaj ekde 1906 en la Nacia Konservatorio de Artoj kaj Metioj. Krome, dum 1899-1900 li gvidis kurson de matematiko kaj mekaniko en Sorbono.

Bourlet verkis plurajn fakajn librojn kaj artikolojn pri matematiko kaj lernolibrojn pri aritmetiko, algebro kaj geometrio, kiuj estis uzataj preskaŭ en ĉiuj liceoj de Francio. Li estis kunredaktoro de Nouvelles annales de matematiques, sekretario de la franca sekcio de la internacia komisiono de instruado de matematiko, membro de la ekzamenkomisiono por agregacio de matematiko.

Bourlet okupiĝis ankaŭ pri aplika matematiko kaj mekaniko, precipe pri biciklo, kies funkciadon li priskribis en sia trivoluma studo, ricevinta la akademian premion Fourneyron (1899). Estas li, kiu inventis la bremsan retropedalon de biciklo. Praktike kaj teorie Bourlet okupiĝis ankaŭ pri aŭtomobiloj, aviadiloj, velodromoj kaj fervojoj.

Ĉi tiu brila 34-jara Pariza sciencisto iam en vintro 1900/01 ekinteresiĝis pri Esperanto (Adresaro por 1901, №6484) pro interparolo kun la fama matematikisto profesoro Charles Méray. En sia unua Esperanto-jaro Bourlet faris tri rimarkindajn aferojn.

1. En majo 1901 li akiris apogon por Esperanto de Abel Ballif, prezidanto de Touring-Club de France, membro de kies teknika komitato Bourlet estis. La okdekmil-membra TCF komencis subteni Esperanton: ĝi subvenciis esperantistajn grupojn, enkondukis en sia revuo Esperanto-rubrikon, disponigis por esperantistoj siajn provincajn lokalojn kaj la centran sidejon en Parizo.

2. En julio 1901 Bourlet iniciatis kontrakton inter Zamenhof kaj la Pariza eldonejo Hachette & Cie, kiu eldonis liajn matematikajn lernolibrojn. Danke al ĝi Hachette komencis eldonadon de Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof. Louis de Beaufront reprezentis Zamenhofon ĉe Hachette, kiu ne deziris rekte rilati kun nekonata varsoviano. Zamenhof kaj Beaufront ricevis procentaĵojn pro ĉiu libro en la serio.

Ĝis la unua mondmilito la rolo de Hachette en la Esperanta libroeldonado estis preskaŭ monopola – la plej valoraj libroj aperis en la Kolekto aprobita. Kvankam tio komplikis la laboron de aliaj eldonejoj, la rolo de Hachette estis pozitiva en la propaganda vidpunkto. Ĉar Hachette havis filiojn en la tuta mondo, preskaŭ ĉiu interesato povis facile aĉeti librojn en/pri Esperanto tra tiu reto, ankaŭ danke al la populara jaralmanako de Hachette, en kiu regule aperis Esperanto-paĝo.

3. En septembro 1901 Bourlet prezidantiĝis en la Pariza Grupo Esperantista, fondita en 1900, sed tiam nur vegetanta kun trideko da membroj. Danke al Bourlet la Pariza Grupo ricevis kunvenejon en Sorbono, starigis sekciojn en kvartaloj, gvidis amasajn kursojn, aranĝis ekzamenojn, konkursojn kaj bankedojn, asignis premiojn kaj iĝis la plej aktiva kaj amasa Esperanto-grupo en la mondo kun milo da membroj. Kiel la prezidanto de la Pariza Grupo, li en 1902 fondis 18 grupojn en diversaj urboj de Francio.

Antaŭ daŭrigi, ni konatiĝu kun lia portreto, skizita de Gaston Waringhien:

… li unuavide frapis per la brilo de viglega inteligento. […] Tia nekomuna valoro estis reliefigita de senlaca agopovo kaj de perfekta labortekniko: bolanta je aktiveco, kapabla dikti samtempe al pluraj tajpistinoj, memoradi plej etajn detalojn, improvizi brilajn parolojn kaj celtaŭgajn agoplanojn, tiu pintabarba, pipamanta framasono estis ankaŭ simpla en la sociaj rilatoj, ĉiam bonhumora, bonkora, preta al ĉiuj kaj al ĉiuj helpema. En la kongresoj, lia klarega kaj varma elokvento, lerte apogita laŭokaze de eleganta gesto aŭ neatendita spritaĵo, akiris al li la entuziasmon de la aŭdantaro. Cetere li bone konsciis sian valoron, tiris el ĝi orgojlon, kompleze flegadis sian “mi”, kaj rapide senpacienciĝis, se li renkontis kontraŭulon, kiu rifuzis lasi sin persvadi de liaj rezonoj. Sian ordonemon, facilan ekkoleremon li tute ne provis maski; kaj farinte al si opinion pri unu homo, li ĝin ne plu ŝanĝis, kaj traktis la malamikon kun ĝentila, tranĉa senkompato. Sed lia sincero, efikanteco kaj absoluta senruzeco kompensis ĉion.

Ĉi tiu brila Pariza profesoro, liberpensulo kaj vivĝuanto, ŝajne senpene triumfanta en scienco kaj en Esperanto, ne povus ne kolizii kun la “dua patro de Esperanto”, Louis de Beaufront, fondinto-prezidanto de la Societo por Propagando de Esperanto (SPPE), romkatoliko kaj malgrava hejma instruisto, intrigemulo deziranta konservi sian solan fierindaĵon – la gvidan rolon en la Esperanto-movado, kiun li mem kreis post la malaktiviĝo de Zamenhof.

Carlo Bourlet

Bourlet eksciis, ke Beaufront ricevas tro grandan enspezon laŭ la kontrakto kun Hachette, kaj en januaro 1903 la kontrakto estis rearanĝita avantaĝe al Zamenhof kaj malavantaĝe al Beaufront. En gazetaro komenciĝis polemiko inter, unuflanke, Bourlet, Cart kaj Seleznjov (redaktoro de Revuo Internacia), subtenataj de pluraj aktivuloj, kaj, aliflanke Beaufront. Siavice Zamenhof aperigis en L'Espérantiste, kiun Beaufront redaktis, la artikolon Pri la mistera “kontrakto”, en kiu li petis, ke oni ne parolu publike pri ĉi tiu temo. En junio 1903 Beaufront perdis la fidon de Hachette, kiu ekuzis la servojn de Bourlet, kiu decidis pri eldonotaĵoj.

Laŭ iniciato de Bourlet SPPE en oktobro 1903 ŝanĝis sian titolon al SFPE (Societo Franca por Propagando de Esperanto). Tio “savis” la eksterfrancian movadon el la influo de Beaufront, kiu restis gvidanto nur de sialanda movado. Sed en tiu movado maturiĝis konflikto, ĉar SFPE, kiun Beaufront prezidis, havis nur individuajn membrojn, sed la lokaj grupoj, ankaŭ la Pariza Grupo de Bourlet, aktive agis ekster ĝi.

Post kelkaj monatoj Bourlet kaj Beaufront ĉesigis la interrilatojn.

Zamenhof, kiu danke al Bourlet kaj Hachette reaperis en Esperantujo, en 1905 relanĉis sian ideon pri Tutmonda Ligo Esperantista kun influa Centra Komitato. Li skribis: «Pacigi inter si s-ron Bourlet kaj de Beaufront mi jam provis kelkajn fojojn, sed tute sen rezultato. La plej bona rimedo, por sendanĝerigi por nia afero ilian malpacon, estos la kreo de “Centra Komitato”, kiu estos elektita kaj periode reelektata de la tuta mondo esperantista». Por la konstanta labororgano de la Ligo (Komitato de Agado), en kies dispono estus la kaso kaj la revuo, li proponis la Parizan Grupon sub la gvido de Bourlet.

Ĉi tiu plano ne realiĝis, sed la oponantoj de Bourlet fiksis en la memoro, ke Zamenhof indikis lin kiel la gvidanton de Esperantujo. Kaj Bourlet havis oponantojn ne nur en la sfero de organizado. Komence de la sama jaro 1905a en Parizo fondiĝis Presa Esperantista Societo sub la gvido de Cart, Fruictier kaj Lengyel, kies eldonado povus subfosi tiun de Hachette, – do de Bourlet kaj Zamenhof. La konflikto inter la du eldonejoj kaŭzis distanciĝon inter Zamenhof kaj Cart, kaj preskaŭ provokis duelon inter Bourlet kaj Fruictier.

La Ruĝa Broŝuro

Bourlet okupiĝis ne nur pri propagando kaj organizado. Li verkis kelkajn librojn kaj broŝurojn, inkluzive de la lernolibro Premier manuel de la langue aŭiliaire Esperanto (1905), konata kiel “la ruĝa broŝuro”, kies francaj eldonoj superis 500 mil ekzemplerojn, sen kalkuli la kvanton de pluraj alilingvaj versioj.

La plej granda tiutempa faro de Bourlet estis la fondo de La Revuo, kies unua numero aperis ĉe Hachette la 1an de septembro 1906 kun la subtitolo “Internacia Monata Literatura Gazeto, kun la konstanta kunlaborado de D-ro L.L. Zamenhof”.

En La Revuo, direktata de Bourlet kaj redaktata de Félicien Menu de Ménil, Zamenhof ricevis la eblon ĉiumonate aperigi (kontraŭ digna salajro) siajn tradukojn el la Biblio kaj el diversaj aŭtoroj (Gogol, Schiller, Andersen, Goeto k. a.). Danke al la kunlaboro de Zamenhof, Grabowski, Kabe, Vallienne, Boirac, Privat kaj aliaj aŭtoroj ĝi iĝis la plej prestiĝa Esperanta revuo antaŭ la Unua Mondmilito. Bourlet ne nur direktis La Revuon. En ĝi regule aperis liaj originalaj kaj tradukitaj beletraĵoj, artikoloj, recenz(et)oj kaj Babiladoj. La Babiladoj posteume aperis en Brazilo (1940, 1987). Kiel direktanto de La Revuo Bourlet okazigis literaturajn konkursojn kun bonaj premioj kaj poste promociis la Internaciajn Florajn Ludojn. La Revuo aperis dum ok plenaj jaroj ĝis aŭgusto 1914 kun 96 numeroj sur entute 6144 paĝoj.

Unu monaton post la fondo de La Revuo ekaperis la organo de la Pariza Grupo Paris Espéranto, en kiu Bourlet polemikis kontraŭ Beaufront kaj aliaj malkontentuloj pri lia agado. Li okazigis esperantistajn festojn kaj biciklajn promenojn en Parizo, senlace organizis, prelegis, verkis, provlegis, – ĉio ĉi samtempe kun lia ĉefa laboro scienca kaj pedagogia.

Ne estas mirinde, ke Zamenhof diris:

Oni multe laboris por Esperanto ankaŭ antaŭ Bourlet, sed de la momento, kiam li aliĝis al nia anaro, en nian aferon enverŝiĝis ia nova energio.

Ĉi tiun energion li uzis ankaŭ por la Internacia Scienca Asocio (nun ISAE) kaj por la Universalaj Kongresoj (ekde 1908 li estis vicprezidanto de KKK). Post la 8a UK (Krakovo, 1912) li okupiĝis ĉefe pri preparado de la 10a UK en Parizo (1914), kiu devus iĝi la plej grandioza evento en la historio de Esperanto. Post ĝi li planis ripozi de Esperantaj aferoj (post lia morto lia filo Jean Bourlet, sciigis, ke la registaro proponis al Bourlet fariĝi ministro de publika edukado).

Sed liaj planoj ne realiĝis. La 1an de aŭgusto 1913 li kun sia familio venis al la vilaĝo Duingt ĉe la lago Annecy por ripozi antaŭ la 9a UK en Berno. Tiutage ĉe tagmanĝo lian malsanan gorĝon pikis fiŝosto (laŭ aliaj informoj branko aŭ ero de kartilago), kaj post granda suferado li mortis la 12an de aŭgusto 1913 en Annecy en la aĝo 47 jaroj.

La forpaso de Bourlet signifis baton por la esperantistaro, ĉar sen lia insisto Hachette perdis intereson pri eldonado de Esperanto-libroj, kaj la organizadon de la Pariza kongreso transprenis aliaj personoj. Tamen tio ne gravis, ĉar la kongreso ne povis okazi pro la milito.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo estas verkita surbaze de la 2a eldono de Homarano de Aleksander Korĵenkov (Kaliningrado / Kaunas, 2011) kaj de la artikolo pri Carlo Bourlet el la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro (NDK), ĉe kies preparado estis utiligitaj jenaj fontoj:

Amouroux J. Carlo Bourlet pli intime // La Gazeto, 2014, №169;

Bricard R. Carlo Bourlet // Nouvelles annales de mathématiques, 1913, Ser. 4, Tome 13;

Brasseur R. Quelques scientifiques ayant enseigné en classe préparatoire aŭ grandes écoles // Bulletin de l'UPS, 2010, №229;

Bourlet C. Monumento de Carlo Bourlet: Artikoloj el “La Revuo” elektitaj de Ismael Gomes Braga. Rio-de-Janeiro: Livraria da Federação E. Brasileira, 1940;

Carlo Bourlet. 1866-1913. Paris: Grupo Esperantista, 1914;

Chavet G. Carlo Bourlet; [Zamenhof L.]. Parolado de Dro Zamenhof super la tombo de Carlo Bourlet // La Revuo, 1913, №85;

Enciklopedio de Esperanto / Komp. I. Ŝirjaev, L. Kökény, V. Bleier. 2a eld. Budapest: HEA, 1979;

Korĵenkov A. Historio de Esperanto. Kaliningrado: Sezonoj, 2005;

Ludwig E. Carlo Bourlet (1866-1913), éminent scientifique et pionner de l' espéranto // Le Monde de l'Espéranto, 2013, 584-585;

Zamenhof L. Leteroj de L.-L. Zamenhof. Vol 1 / Komp., koment. G. Waringhien. Paris: SAT, 1948.

Legu ankaŭ la pli frue aperintajn artikolojn de ĉi tiu ciklo:

Korĵenkov A. Zamenhof kaj la movado
Korĵenkov A. Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto


Trevor Steele La mono de Magso

Novelo de Trevor Steele

Mia kara filo,

Mi scias, ke vi kredas, ke via Paĉjo estas fortvola homo, kiu ne facile cedus al malbonaj konsiloj de aliaj homoj. Nu, mi esperas, ke tio ĝenerale pravas, sed mi volas, ke vi sciu, ke estis tre bedaŭrindaj esceptoj dum mia vivo. Sendube mi lernis ion el tiuj spertoj. Hodiaŭ mi rakontu pri unu tia sperto.

En nia vilaĝo la homoj ne estis aparte malfermitaj al la influo de la granda mondo ekstere. Ili vivis mense en la pasinta jarcento kaj ne aprobis ŝanĝojn, fakte ili ĝenerale suspektis, ke urbanoj elpensas diversajn manierojn por trompi ilin. Kompreneble, ne ĉiuj vilaĝanoj pensis tiel, nur proksimume 95 procentoj.

Unu institucio malfidata de niaj homoj estis banko. Nu, ĉiuj scias, ke la ekzistokialo de banko estas profiti al ĝiaj posedantoj (malnaivaj homoj diras “akciuloj”, sed tiaj distingoj ne multon signifis al niaj homoj). La bankmanaĝero malfacile persvadis nin deponi monon ĉe li: multaj kaŝis sian monon hejme, laŭvorte sub matracoj en multaj kazoj.

La plej suspektema homo ĉe ni estis Magso. Neniu iam ajn nomis lin alimaniere. Ĉu Magso estas familia aŭ alispeca nomo, neniu sciis. Sed ni ja sciis, ke Magso venis de alia vilaĝo kaj havas pli da mono ol normale havas kampulo, kaj ke li ege malvolonte elspezas eĉ pencon. Li ne estis babilema viro, sed unu el liaj malmultaj diroj estis, ke oni neniam fidu bankon. Krome Magso neniam donis monon al eĉ la plej malriĉa homo. Lia vizaĝo iom similis tiun de dogo, kiu ne atakas vin nur pro tio, ke ĝi trovas vin enuiga. Se estintus voĉdonado pri la plej populara homo en la vilaĝo, Magso gajnintus, nur se li subaĉetintus duonon de la voĉdonrajtuloj.

Estis eĉ kelkaj provoj ŝteli la monon de Magso. Tri fojojn, kiam li ne estis hejme, ŝtelemuloj trakribris lian domon, serĉante sub matracoj kaj en ĉiu alia loko, kie la mono povus esti. Vane. Magso ĉagreniĝis pri la enrompoj en lian domon, sed ĉiam povis diri kun ioma memkontento: “Neniu trovos mian monon.” Li eĉ aldonis interesan detalon, ke li kalkulas ĝin unu fojon semajne por esti certa, ke neniom mankas.

Kara filo, ĉu iam mi menciis la nomon Grekso? Grekso estis mia plej bona amiko en tiu tempo, antaŭ kvindek jaroj. Multaj ŝatis Grekson, aliajn ĝenis lia ĉiama emo ŝerci. Li estis kvazaŭ natura estreto inter ni knaboj, kaj tre flatis min, ke li nomas min la plej bona amiko.

Iun matenon tre frue Grekso venis al mi, evidente ekscitita. “Aŭskultu,” li diris, tute sen neceso: kiam mi estis kun Grekso, mi preskaŭ ĉiam nur aŭskultis. “Mi scias ion tre interesan.”

“Kion?”

“Hieraŭ vespere mi venis hejmen malfrue de fiŝkaptado. Estis preskaŭ mallume, kaj mi volis atingi la domon antaŭ noktiĝo. Sed subite mi vidis homon moviĝanta en la apuda arbaro.”

“Ĉu ne estis fantomo?”

“Ne parolu stultaĵojn! Estis homo, tre konata homo. Divenu.”

“Ĉu la pastro?” Subite mia imagopovo galopis. “La pastro kun virino?”

“Ne. Estis … Magso.”

“Magso. Kion li faris en la arbaro?”

“Jes, ankaŭ mi volis scii tion. Mi ŝtele sekvis lin. Mi iom timis.”

“Vi timis? Mi ne kredas, Grekso!”

“Mia Panjo iam diris, ke Magso probable parolas kun la Diablo.”

“Aj!”

“Jes, vi komprenas. Nu, mi tamen sekvis lin, kaj li nenion suspektis. Li sin turnis kelkfoje, sed mi estis ĉiam kaŝita de arbo.”

“Do kien li iris?”

“Fine mi bone vidis. Li iris al arbo. La arbo estas kava.”

La rakonto vere kaptis min; mi povis nur aŭskulti kun la malfermita buŝo.

“El la arbo li prenis ladskatolon.”

“Jes? Kio estis en la skatolo?”

“Mono! Li kalkulis dum longa tempo monbiletojn. Estis preskaŭ nokte, sed mi povis ankoraŭ bone vidi tion. Fine li kapjesis al si, remetis la skatolon en la arbotrunkon, kaj komencis veni – en mian direkton!”

Mia sango preskaŭ frostis.

“Al vi! Kion vi faris, Grekso?”

“Mi kuregis hejmen, sed mi estas certa, ke li ne vidis min.”

Mi estis senparola. Kia sensacio! La mono de Magso. Estis diro en la vilaĝo: anstataŭ diri nenie oni diris tie, kie estas la mono de Magso.

Subite Grekso kaptis mian manon. “Aŭskultu, mi havas bonan planon! Estos ege amuze!”

“Kian planon?”

Grekso tiris min ege proksimen kaj flustris en mian orelon.

La tutan tagon mi estis ekscitita. La plano de Grekso estis brila, sed eble iom danĝera. Eble diabloj gardis la monon de Magso, kiu sciis? Sed kiam mi diris tion al Grekso, li ridis kun la kuraĝo de plenkreska viro.

Vespere ni iris, kontrolante de tempo al tempo, ĉu iu observas nin, en la direkton de la rivero. Sed baldaŭ ni turnis nin dekstren kaj eniris la arbaron. Grekso kompreneble estis antaŭ mi, kaj mi devis fidi lian memorpovon. De tempo al tempo li paŭzis kaj ĉirkaŭrigardis, kaj mi sciis, ke li dubas pri la vojo. Malluma arbaro estas timiga loko, kaj ne facile oni trovas sian hieraŭan vojon.

Ni marŝis, heziteme kaj longe, kaj mi divenis, ke Grekso pretas rezigni pri la aventuro. Sed subite li diris:

“Ha, jes! Jen tiu arbo, malantaŭ ni! Venu.”

Ni iris al la arbo, Grekso ŝovis sian manon en la grandan kavan internon, palpis, ĝis fine li triumfe eltiris ladskatolon. Hura!

Ni surteriĝis spontane, kaj Grekso renversis la malfermitan skatolon. Kaj jen! Pli da monbiletoj, ol mi iam ajn vidis per unu rigardo: 10-aj, 20-aj, 50-aj, eĉ kelkaj 100-aj! Kia trezoro!

Subite Grekso havis alian cerbo-piroteknikaĵon. “Hej! Ni faru artifikon! Ni kaŝu la monon!”

“Grekso, ni ne prenu la monon, tio estus granda peko!”

“Ni ne prenu ĝin, nur kaŝu dum kelka tempo! Kaj …” kaj li ekridis kvazaŭ hundo freneziĝinta.

“Kaj kio?”

“Kaj ni anstataŭigu la monon per io alia!” li sukcesis diri, kiam li subpremis sian ridemon.

“Per kio?”

Anstataŭ respondi Grekso kuris dudek paŝojn al loko, kie ni ambaŭ estis vidintaj fekaĵon de hundo. Ho ne!

Sed ho jes! Grekso revenis kun hundokako en siaj manoj kaj ĵetis ĝin en la skatolon. Li apenaŭ povis stari, tiom li ridis.

Ankaŭ mi ridis, sed iom malpli elkore.

Grekso fermis la skatolon kaj ŝovis ĝin en la kutiman kaŝlokon.

“Kio pri la mono?” mi volis scii.

Grekso bridis sian ridadon kaj diris:

“Ni prenu ĝin hejmen kaj poste redonu al Magso.”

Tio ŝajnis al mi kontentige reordigi mian moralmondon. Jes, brila ŝerco. Domaĝe, ke ni ne vidos la reagon de Magso.

La reago de Magso estis iom pli, ol ni atendis. Oni trovis lin mortinta pro koratako apud la arbo, kun hundofekaĵo en la manoj.

Grekso kaj mi dum kelka tempo panikiĝis, sed neniam povis klarigi la kialon. Ĝis hodiaŭ mi ne scias, kio okazis al la mono de Magso.


ApuxtinMuŝoj

Poemo de Aleksej Apuĥtin

Muŝoj, simile al pensoj nigregaj, tuttage min tedas:
Zumas, zigzagas, bizare la kapon obsedas!
Pelu vi iun de l' vango, l' alia tuj trafas okulon,
Pro l' aĉa aro vi trovi ne povas kvietan angulon,
Libro elfalas el manoj, parolo forvelkas enue,
Aĥ, se l' vesper' proksimiĝus! Se venus la nokto pli frue!

Pensoj nigregaj, simile al muŝoj, tutnokte min tedas:
Pikas, zigzagas, bizare la kapon obsedas!
Pelu vi iun de l' kap', tuj la koron penetras alia, –
Vana videblas la vivo, perdita en rev' iluzia!
Volas forgesi pri l' am', sed pli amas – dolore, detrue…
Aĥ! Se la nokto plej vera, eterna, alvenus pli frue!

Tradukis Jurij Karcev

Pro ĉi tiu traduko Jurij Karcev iĝis laŭreato de la literatura konkurso Liro-2014 en la branĉo “Traduko el la rusa lingvo”.


La plej akra detektivo

Conan Doyle, Arthur. La aventuroj de Ŝerloko Holmso: Novelaro / Tradukis el la angla István Ertl, Hoss Firooznia, Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Sten Johansson, Trevor Steele, Russ Williams; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 248 p.; 600 ekz. – (Serio Mondliteraturo; №18).

Legu pli detale pri la libro.

Holmso

Estas malfacile pretervidi kelkajn paralelojn en la vivoj de Conan Doyle kaj Zamenhof. Ambaŭ naskiĝis en 1859. En 1887, la jaro kiam aperis la Unua Libro de Esperanto, Doyle enkondukis sian plej faman fikcion, la detektivon Sherlock Holmes kaj ties fidelan amikon kaj registranton de diversaj kazoj kaj aventuroj, D-ro Watson.

Sherlock Holmes estis tuja kaj daŭra sukceso kaj la merkato postulis pli da rakontoj. La rakontoj de La Aventuroj de Ŝerloko Holmso aperis ekde julio 1891 en la samjare fondita brita revuo The Strand Magazine (la aserto en la antaŭparolo, ke ĝi fondiĝis en 1890 estas evidenta preseraro). La desegnaĵoj de Sidney Paget formas daŭre la percepton de Holmes en popularkulturaj referencoj.

Holmes funkcias kvazaŭ kiel pensmaŝino. Iam Watson listis la ecojn de sia amiko: “Filozofio, astronomio, kaj politiko […] ricevis nulan noton.” Sed Holmes ja okupiĝas pri: “Botaniko varia, geologio elstarega rilate kotospurojn el iu ajn regiono en kvindekmejla radiuso de la urbo, ĥemio strange originala, anatomio nesistema, sensaciaj literaturo kaj krimregistroj unike bonaj, violonludanto, boksanto, skermanto, advokato, kaj memvenenanto per kokaino kaj tabako.” Holmes suferas ankaŭ de enuo, la malsano de la intelektuloj en la 19a jarcento. Eĉ post sukcesa solvo de iu krimo, enuo tuj vualigas lian cerbon, ekzemplo en la Mistero pri la Ruĝhara Ligo li eldiras: “Ve! Mi jam sentas ĝin [enuon] ĉirkaŭi min. Mia vivo estas unu longa klopodo eskapi de la banalaĵoj de la ekzisto. Ĉi tiuj enigmetoj helpas al mi fari tion.”

Kiam Holmes aŭskultas pri nova kazo, li sidas en sia fotelo “kun la laca pez-palpebra esprimo, kiu vualis lian sagacan kaj akrasentan naturon.” Kaj preskaŭ ĉiam li havas la bezonatan scion, ĉu temas pri tatuaj markoj el Ĉinio (Holmes faris esploron pri ili), aŭ apartaj “scioj pri tabakcindroj” (Holmes “verkis monografieton pri la cindroj de 140 apartaj specoj de pipo-, cigaro- kaj cigaredotabako”). Krome li abunde legas gazetojn kaj ĵurnalojn kaj administras “pezaj[n] notlibroj[n], en kiuj li kolektis siajn gazet-eltondaĵojn” kaj trovas necesajn spurojn por solvi la enigmojn.

La 12 Aventuroj de Ŝerloko Holmso ricevis esperantlingvan version de ok tradukantoj, el kiuj pluraj ne havas la anglan kiel sia gepatra lingvo. Tia teama laboro efektive altigas la allogon de tiu kolekto. Lingvistoj eble povus spuri diversajn trukojn ĉe la malsamaj tradukantoj. Tamen pro la fina redaktado de Aleksander Korĵenkov, ĉiuj rakontoj de la kolekto feliĉe aperas homogene. La tradukoj estas plaĉe legeblaj. Sed oni prefere gustumu ilin malrapide kaj po-pece.

Min, kiel leganton, ĝenis la manio esperantigi la nomojn de lokoj kaj de fikciaj personoj. Tio foje neintence komike efikas al mi. Kial “sinjoro Ĝonso el la Skotlanda Korto”, “Vaterla ponto” aŭ “Registroj de Lojdo”? Mi opinias, ke tiuj inventitaj formoj ne estas bezonataj, sed mi ja agnoskas, ke alia leganto nepre aprezas ilin.

Prenu kaj legu, kaj Londono de la 1880-90aj jaroj aperos antaŭ viaj internaj okuloj.

Wolfgang Kirschstein

La aventuroj de Ŝerloko Holmso mendeblas en la libroservo de UEA kaj en aliaj grandaj libroservoj.


Vere aŭ fantazie?

Steele, Trevor. Konvinka kamuflaĵo: Aŭtobiografio. – Antverpeno: FEL, 2014. – 272 p., il.

Konvinka kamuflaĵo

Trevor Steele, “vivanta klasikulo”, aŭtoro de pluraj seriozaj romanoj, prezentas al publiko sian membiografion, kun iom stranga titolo Konvinka kamuflaĵo. La titolon, tamen, klarigas kaj pravigas la prefaco, kie la aŭtoro skribas, interalie: “Se foje mi bedaŭras la rutinecon de mia komforta vivo, mi devas konfesi, ke ĝi havas siajn avantaĝojn…” Tamen, antaŭ ol atingi tiun komforton, li trapasis multajn aventurojn kaj danĝerojn en ĉiuj mondopartoj (krom Antarktiko… aŭ eble li forgesis mencii?)

La vivo de Trevor Steele estis bunta, kapturniga, vivriska kaj ne ofte alportis feliĉon. Li oficis en Mararmea fako en Aŭstralio, en aŭstralia ambasado en Bonno, dum jaroj prizorgis obstinajn krimulojn en soci-helpa kolonio en Germanio – laboro vere vivdanĝera. Sekvis volontula laboro en Brazilo, en la fama “Bona Espero”. En “paŭzoj” li instruis en Britio, Hispanio, Pollando, Litovio, Hindio (Barato, se vi preferas)…

Trevor detale priskribas la sperton kun brazilaj spiritistoj, mirindan resaniĝon… Ne povas esti, ke li mensogas, sed li rakontas tute neeblajn aferojn. Mi estis perpleksita, ĝis… finlego de la libro.

En la junaĝo li entuziasmis pri romkatolikismo, studis en seminario, volis iĝi pastro… sed poste iom post iom sentis la hipokritecon de la romkatolika eklezio, ĝian mezepokecon, fremdecon al la nuna vivo. Tamen lia mondkoncepto longe restis romkatolika, t. e. hipokrita. Li evitis proksimajn kontaktojn kun nekatolikoj, kredis ke Usono estas “nia sola espero kontraŭ la mondvasta komunisma komploto”… kaj nur lastpaĝe, vivofine li agnoskas, ke “Usono, la tutplaneda savanto de mia knabaĝo, estas nun ĉies tutplaneda bandito, sed ĝia unuarangeco nun dependas de neimageble ŝvelanta armilaro, kiun ĝi ne povas uzi sen detrui nin ĉiujn”. Lia mensa maturiĝo estis malrapida kaj dolora… kaj ŝajne daŭras ĝis nun.

Multajn malfeliĉojn li spertis. Perfido de la edzino, skizofrenio de la filo… pri ĉio li skribas malkaŝe, tutsincere.

Trevor havis multajn okazojn por amori diversajn virinojn, eĉ laŭ ties iniciato… sed ĉiam rezignis, pensante komence pri sia “moraleco”, poste pri la “korespond-fianĉino”… kaj evidentiĝas, ke lia memtrudita ĉasteco estis tute vana. Strange, poste refoje li trafis en preskaŭ saman kaptilon: virino ŝajnigis amon, reale celante nur elmigri al kapitalisma lando… Poste eble estis amo, sed ĉio fiaskis… kaj tiel plurfoje. Nur en preskaŭ 60-jara aĝo li trovis sian definitivan feliĉon.

Iom pli ol 20-jara li observis maljustecon de la leĝoj rilate al aborigenoj, spertis ŝokon kiam li unuafoje vidis amason de mizeruloj – kaj ekmeditis, el tio poste evoluis liaj romanoj – Sed nur fragmento, La fotoalbumo, Flugi kun kakatuoj, Paradizo ŝtelita kaj la novelaro Australia Felix.

Li meditis ankaŭ pri antisemitismo, el kiu kreskis la germana faŝismo; kaj poste, rezulte de restado en Germanio, “deinterne” observante la aĉajn flankojn de la vivo, li verkis la romanojn Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen (la unuan version li mem taksis nesukcesa kaj bedaŭris tro hastan eldonon; poste modifis ĝin al Neniu ajn papilio) kaj Kvazaŭ ĉio dependus de mi.

Li verkis ankaŭ novelojn pri travivaĵoj en diversaj landoj, eldonitajn en kolektoj Memori kaj forgesi, Falantaj muroj kaj Diverskolore, ankaŭ en revuoj kaj antologioj. Tiom interesegajn librojn povis verki nur vere interesa homo. Trevor multe kaj atente observis la vivon, havas verkistan talenton (pri kio li mem ne tuj konsciis), do verkado iĝis la ĉefa afero de lia vivo.

Ĉiam estas interese legi pri la vivo en diversaj landoj. Ne malpli interese estas vidi propran landon per okuloj de fremdulo (tial mi siatempe plezure legis kaj recenzis rusiajn vojaĝimpresojn de G. Berveling). Tamen la okazaĵoj kaj aventuroj en la detruata Sovetunio estas priskribitaj tro groteske kaj karikature… aŭ eble ni tiam estis bone harditaj kontraŭ ĉiaj problemoj kaj absurdaĵoj? Mi, (eks)sovetiano, havus demandojn al la aŭtoro. Ĉu li vere estis nialande? Certe jes, iujn aferojn oni povis priskribi nur spertinte mem. Sed pri aliaj aferoj – mi scias, ke tiel ne povis okazi. La aŭtora rilato al USSR estas ne nur moka (tio kompreneblas kaj facile pardoneblas), sed rekte malama. Kiukiale, kiucele? Ĉu decas tiel troigi? Ĉu lia junaĝa kredemo pri usoneca “libero” (t. e. libero lukse vivi per laboro de aliaj) kaj teruraj rusoj kun ponardoj kaj balalajkoj ankoraŭ ne tute foriĝis?..

La aŭtoro priskribas ankaŭ siajn kontaktojn kun sovetiaj esperantistoj. Nu, mi bone konis/as ĉiujn tiamajn aktivulojn. Realaj en la libro estas nur kelkaj estonoj – sed nur po unufoje pretere menciitaj, sen personaj trajtoj. La ceteraj ne rekoneblas – ĉu ĉiuj elpensitaj? Aŭ tio estis “bonan-tagon-ĝis-revido”-aktivuloj, uzantaj Esperanton nur por siaj pragmataj celoj?

Steele partoprenis Esperanto-kongreson en Moskvo (1990) – reale estis nur konferenco pri internaj aferoj de la landa asocio SEU, neinteresa por fremduloj, kaj apero de fora eksterlandano en tiama landa kongreso farus sensacion. Supozeble li preferis ekskursi, sed ne sidi en enuaj kunvenoj – sed tiakaze kial aserti pri partopreno en la kongreso?… Ne konvinkas lia rakonto. Tiaokaze – ĉu fidindas rakontoj pri aliaj landoj?.. Do mi ne plu turmentiĝas cerbumante pri neklarigeblaj mirakloj de brazilaj spiritistoj…

Tamen malbonas, se verkisto fantazias, pretendante rakonti la veron, des pli se li esperas “ke iu literaturisto volos scii iom pri la vivo de verkistoj de la malfrua dudeka kaj frua dudekunua jarcentoj, kaj eble mia vivo estos esplorata”. Kiel la postaj esploristoj distingos inter vero kaj fantazio?

Estas bizara elpensaĵo pri la “skota deveno” de Mikluĥo-Maklaj (reale deveninta el ukrainaj kozakoj), des malpli indulgebla por la verkinto de libro pri li. Mi ne legis Sed nur fragmento – ĉu ĝi same apenaŭ rilatas al la realo? Nu, tie rolas ne la reala Nikolaj Mikluĥo-Maklaj, sed iu Maklin, do eblas fantazii… Trevor Steele asertas, ke li en Leningrado konatiĝis kun “prapranepino de la sola frato de Nikolaj MM”. Tamen la reala Nikolaj MM havis tri fratojn – juristo Sergej, mara oficiro Vladimir kaj geologo Miĥail. Do Steele parolas pri Anna MM, sed jam sekvapaĝe nomas ŝin Olga. Kiun do nomon ŝi havis reale, kies prapranepino estis kaj ĉu entute ekzistis?…

Sekvas laboro en CO de UEA. La rakonto estas mallonga kaj certe vera. (Kiu volas legi pri la samaj eventoj rakonton longan kaj iom fantazian – mi rekomendas La Postdomon de I. Ertl. Tie inter la rolantoj troveblas ankaŭ “Trefort Stilo”…) Li amare konstatas, ke lia laboro en Roterdamo estis “apenaŭ utila”… do li sen bedaŭro forlasis ĝin. Ankaŭ liaj provoj instrui Esperanton en diversaj landoj ofte ne donis rezulton pro malentuziasmo de lokaj gravuloj kaj ne sufiĉe prudentaj “samideanoj”. Sed malgraŭ ĉio li plu kredas je perspektivoj de la lingvo kaj movado.

La libro estas leginda, eĉ se ne ĉiam kohera kaj ne plene realeca. Vi ne enuos. Svarmas epizodoj, iam ridindaj – pri “aristokrata” balo en fora vilaĝo, kie ĉiuj tamen klopodas, ke ĉio aspektu samkiel en ĉefurboj. Pri subite malaperinta kaj “mirakle” reaperinta akvo en kranoj de vilaĝa hotelaĉo. Pri hazarde renkontita belulino, kiun Trevor longe ne kuraĝis alparoli, kaj poste draste seniluziiĝis pro unu ŝia vorto. Pri alia belulino, kiun li akompanis hejmen post danc-vespero, kun intenco tuj reveturi per lasta tramo, sed… Aliaj epizodoj estis dramecaj, eĉ tragediaj. Iam nur filozofia rilato al la vivo savas el despero.

La lingvaĵo estas, kiel ĉiam ĉe Trevor Steele, modela, tute senmanka. Bona humuro, iam transformiĝanta en sarkasmon. Jen hispana limgardisto (en la epoko de Franco) kontrolas dokumentojn: “sur la listo estas nomoj de civitanoj tiel amataj de la registaro, ke ili ne rajtis forlasi la landon”. Jen manĝejo en Sovetunio (ĉu iu jam forgesis?): “Ŝi rapide ĵetis sur mian teleron iom da terpoma kaĉo kaj saŭco kaj poste kokaĵon – estis vera kokaĵo, oni povis vidi la plumetojn”.

Trafaj esprimoj: “mi vidis la lignon tra la foliaro”, “almozmuzikantoj”…

Per tiu libro Trevor Steele kvazaŭ resumas sian vivon – sed ni povas esperi legi pliajn novajn liajn verkojn.

Valentin Melnikov


GrassEl “Mia Jarcento”

de Günter Grass

En 1999 aperis Mia jarcento de Günter Grass – cent mallongaj rakontoj, mozaikeroj de la dudeka jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiĝas intime kun la germana historio, kaj finfine el la bunta ĥaoso aperas plena bildo de nia dudeka jarcento. Jam dek tri ĉapitroj el Mia jarcento de la nobel-premiito Grass aperis en La Ondo de Esperanto, elektite kaj tradukite de Wolfgang Kirschstein. Nun ni proponas la dek-kvaran eron, en kiu Grass, same kiel en la antaŭa ĉapitro “1914” priskribas imagatan renkontiĝon de svisa ĵurnalistino kun Erich Maria Remarque kaj Ernst Jünger. En trankvila svisa hotelo en la jaroj 1960aj ili interparolas pri la eventoj, okazintaj antaŭ cent jaroj.

 

1915

Nia sekvanta renkontiĝo okazis en “Odéon”, tiu digne malnova kafejo, en kiu iam Lenin ĝis sia vojaĝo al Ruslando, eskortita de la germana imperio, estis leganta la “Novan Zuriĥan Gazeton” kaj aliajn revuojn, sekrete projektante la revolucion. Tamen ni ne estis rigardantaj antaŭen, sed pripensis la pasintajn tempojn. Unue miaj sinjoroj insistis pri komenco de nia kunsido per ĉampana matenmanĝo. Por mi ili aprobis oranĝsukon.

Kiel pruviloj sur la marmora tablo inter krescentaj bulkoj kaj plado de fromaĝo kuŝis la du libroeldonoj, tiutempe arde pridiskutataj. “En okcidento nenio nova” efektive estis disvastiĝinta en pli alta eldonkvanto ol “En ŝtalaj fulmotondroj”.

“Jes, ja”, diris Remarque, “ĝi montriĝis kiel furoraĵo. Sed post la tridek-tria jaro, kiam ĝi estis publike bruligita, ĝi devis paŭzi dum dek du jaroj en la germana libromerkato, same en kelkaj tradukoj, dum via himno al la milito evidente ĉiam estis aĉetebla”.

Jünger ne respondis. Nur kiam mi provis direkti la konversacion al la tranĉea milito en Flandrio kaj en la kalkaj teroj de Ĉampanjo kaj metis mapeltranĉaĵojn de la pribatalitaj regionoj sur la intertempe malplenigitan matenmanĝan tablon, li, kiu tuj menciis la ofensivon kaj kontraŭofensivon ĉe la rivero Somme, ĵetis la ŝlosilan nocion en la debaton, kaj ni ne plu povis liberigi nin de ĝi.

“Tiu mizera pikhelmo, kiun vi, kara Remarque, ne plu devis porti, en nia frontparto jam en junio 1915 estis anstataŭigita per ŝtalkasko. Temis pri eksperimentaj kaskoj, kiujn artileria kapitano Schwerd evoluigis post kelkaj malsukcesaj provoj, konkurence kun la francoj, kiuj ankaŭ komencis enkonduki ŝtalkaskojn. Ĉar Krupp ne kapablis liveri taŭgan alojon por la rustimuna ŝtalo, aliaj firmaoj, interalie, la metalurgia entrepreno ”Thale" ricevis la mendon. Post februaro 1916 oni uzis la ŝtalkaskon en ĉiuj frontpartoj. Unue ricevis ilin la trupoj ĉe Verdun kaj Somme, dum la orienta fronto devis atendi plej longe. Vi, kara Remarque, tute ne estas scianta, kiom da mortintoj ni ŝuldas al tiu senutila leda kasko, kiu pro manko de ledo estis anstataŭe presata el felto, speciale en la tranĉea milito. Ĉiu celita fusilpafo – unu viro malpli, ĉiu obusa spliteto traigis ĝin”.

Poste li alparolis rekte min:

“Ankaŭ via svisa kasko, kiu ĝis nun estas uzata de la milico, malgraŭ ŝanĝoj, estas modelita laŭ nia ŝtalkasko – ĝis traborita starbolto por ventolado*”.

Li ignoris mian kontraŭdiron: “Feliĉe nia kasko neniam bezonis pruvigi sin en tiuj realaj bataloj, tiom vortriĉe celebritaj de vi” kaj ĵetis al Remarque, kiu emfaze silentis, pliajn detalojn: de rustimunigo per kampgiziga proceduro de senbriligo* ĝis etendita nukprotektilo kaj interna subŝtofo el ĉevalhararo aŭ stebita felto. Poste li plendis pri la vidmalhelpo dum tranĉea batalado, ĉar la elstaranta fruntparto laŭ intenco devus protekti ĝis la nazopinto.

“Nu, vi ja scias, ke dum atakoj de trupoj, min tre ĝenis tiu peza ŝtalkovrilo. Mi honeste konfesas, ke mi preferis mian elprovitan kaskon de leŭtenanto, cetere kun silka subŝtofo”.

Poste li rememoris ion amuzan laŭ lia propra opinio:

“Cetere, sur mia skribotablo kuŝas tute alia, pli plate formita angla kasko, trapafita kompreneble”.

Post longa paŭzo – la sinjoroj trinkis nun prunbrandon kun nigra kafo – Remarque diris:

“La ŝtalkaskoj M16 kaj poste M17 estis tro grandaj por la anstataŭantoj, do apenaŭ trejnitaj rekrutoj. Ili ĉiam forŝoviĝis. De iliaj infanecaj vizaĝoj videblis nur la timema buŝo kaj la tremanta mentono. Samtempe komike kaj mizere. Kaj mi probable ne bezonas raporti, ke infanteriaj kugloj kaj eĉ etaj ŝrapneloj tamen trapikis la ŝtalon…”

Li mendis plian prunbrandon. Ankaŭ Jünger. Por mi, la knabino, ili mendis duan glason da freŝe elpremita oranĝsuko.

Tradukis Wolfgang Kirschstein

* La tradukinto decidis laŭvorte traduki la esprimojn, kiujn malklare diris la maljuna Jünger, plurajn jardekojn post la eventoj, kaj kiujn ĉetable aŭdis kaj eble ne tute ĝuste memorfiksis la ĵurnalistino, kiun Grass paroligas en ĉi tiuj ĉapitroj. Efektive temas pri truhava ŝtudo, aŭ ventoltubeto (korno), videbla en la suba bildo de M16 (al la du ambaŭflankaj kornoj oni povis fiksi aldonan ŝtalan fruntoŝirmilon kontraŭ deproksimaj pafoj), kaj pri prilaborado de ŝtalo (mattieren), kiu donas al la kasko ne nur korodimunon, sed ankaŭ senbrilecon kaj kamuflan griz-kampan koloron.


La Ondo de Esperanto en la 2014a jaro

La pasinta jaro el la abonstatistika vidpunkto estis ordinara. Nia abonantaro denove superis duonmilon, kaj jam la dek-duan sinsekvan jaron La Ondo havas pli ol 500 abonantojn. La 508 kotizoj, venintaj el 49 landoj, eĉ iomete superis la rezulton de la 2013a jaro, kiam nian gazeton abonis 502 personoj kaj kolektivoj el 50 landoj. Resume, ni povas diri, ke La Ondon de Esperanto abonas iom pli ol 500 personoj el duoncento da landoj.

Jaro Ruslando Aliaj landoj Entute
1998 147 136 283
1999 133 170 303
2000 122 238 360
2001 115 257 372
2002 101 305 406
2003 98 407 505
2004 104 421 525
2005 92 450 542
2006 93 452 545
2007 91 448 539
2008 95 478 573
2009 85 458 543
2010 78 431 509
2011 86 470 556
2012 77 441 518
2013 80 422 502
2014 78 430 508

Jen landoj kun pli ol dek abonantoj (enkrampe estas la abonnombroj por 2013):

Ruslando 78 (80)
Pollando 64 (63)
Germanio 41 (38)
Francio 37 (38)
Brazilo 31 (32)
Usono 22 (23)
Hispanio 20 (18)
Italio 18 (17)
Belgio 15 (16)
Britio 15 (12)
Finnlando 15 (16)
Svedio 14 (13)
Japanio 14 (12)
Serbio 11 (13)
Ĉeĥio 10 (11)
Litovio 10 (8)

En la nuna ekonomia situacio preskaŭ ĉiuj vendoj falas, precipe en la sfero de “kulturaj varoj”. Speciale akre tio sentiĝas en Ruslando, kaj jam kelkaj konstantaj abonantoj sciigis al ni, ke ili ne plu povas permesi al si la lukson aboni Esperanto-gazeton. Mi do finas per la kutima frazo: “Ĉu ni sukcesos denove havi pli ol 500 abonantojn? Ĉiu leganto povas helpi per reabono, informado en kluboj kaj renkontiĝoj, kaj per donaco al nia Abonhelpa Fonduso”.

Aleksander Korĵenkov

La supra teksto estis verkita meze de februaro por la marta kajero. Intertempe la evoluo ne estas esperiga. Je la 1a de aprilo La Ondon abonis nur 421 personoj, je 40 malpli ol je la sama dato antaŭ unu jaro (461 abonantoj). Estas tute klare, ke unuafoje La Ondo havos malpli ol 500 abonantojn, kaj tio estas tre danĝera por la estonteco de nia magazino.


Ricevitaj libroj

Vidu la plenan liston.

Blok, Aleksandr. Denove ek… Poemoj de Aleksandr Blok en la rusa kaj Esperanto / Kompilis Irina Gonĉarova; Tradukis el la rusa Grigorij Arosev, Tatjana Auderskaja, Oleg Ĉajka, Nikolaj Danovskij, Nikolao Gudskov, I. Ĥoves, Viktor Laptev, Pavel Moĵajev, Ludmila Novikova, Natan Procenko, Tatjana Vŝivceva. – Moskvo: MASI, 2014. – 48 p., il. – [Donaco de MASI].

Cherpillod, André. Gaston Waringhien, heroldo de la Internacia Lingvo = Gaston Waringhien, héraut de la Langue Internationale. – 2a eld. – Courgenard: La Blanchetière, 2014. 96 p., il. – [Donaco de André Cherpillod].

Conan Doyle, Arthur. La aventuroj de Ŝerloko Holmso: Novelaro / Tradukis el la angla István Ertl, Hoss Firooznia, Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Sten Johansson, Trevor Steele, Russ Williams; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 248 p.; 600 ekz. – (Serio Mondliteraturo; №18). – [Donaco de Sezonoj].

Ionescu, Eugen. La angla sen instruisto: Unuakta komedio / Tradukis el la rumana Ionel Oneţ. – Thaumiers: La KancerKliniko, 2014. – 24 p. – (La KromKancerKliniko; №29). – [Donaco de La KancerKliniko].

Raporto pri Publika Preleg-kunveno de la 100-a Japana Esperanto-Kongreso. “Esperanto en Japanio, Japanio en la Esperanto-movado: lerni de historio por estontaj perspektivoj” / Redaktis Goro Christoph Kimura k. a. Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 2014. 87 p., il. – [Donaco de la Japana Esperanto-Instituto].

Steele, Trevor. Konvinka kamuflaĵo: Aŭtobiografio. – Antverpeno: FEL, 2014. – 272 p., il. – [Recenzoekzemplero].


Ricevitaj gazetoj

Aktuala, 2015/1;
Bulteno de Esperantista Klubo en Praha, 2014/3;
Esperanto en Azio, 2015/86;
Ĝenerala Informilo, 2014/184;
La Gazeto, 2015/175;
La Lanterno Azia, 2015/1;
La Ondo de Esperanto, 2015/2;
La Revuo Orienta, 2014/12, 2015/1;
La Sago, 2014/104;
Literatura Foiro, 2015/272;
Sennaciulo, 2014/11-12;
Update, 2015/68.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2015, №3 (245)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2015:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 24 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 750 ruslandaj rubloj
— Pollanda tarifo: 72 zlotoj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 15 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (4000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (2400 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1400 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (800 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 20 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2015.