La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2015. №6 (248)

Hispanio

Sur la kovropaĝo estas momento el la 74a Hispana kongreso de Esperanto. Enric Baltasar, kunordiganto de LKK, donacas librojn en kaj pri Esperanto al la skabenino pri kulturo, Maria Carmen Tormos, inter kiuj staras la prezidanto de HEF José Antonio del Barrio (Foto: Denver Djego Garrison)


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ

  • Fotoraportoj (Krzysztof Łobacz, ICH, Mirina)
  • Kolofono

Junio 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

junio

1. Internacia Infana Tago.

Antaŭ 800 jaroj (1215) la mongola armeo konkeris Pekinon (Zhongdu).

Lazutina

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Larisa Lazutina (1965-), sovetunia kaj ruslanda skiistino, okfoja olimpika ĉampiono, 11-foja mondĉampiono.

Antaŭ 200 jaroj mortis marŝalo Louis Alexandre Berthier (1753-1815), militministro kaj ĉefo de la stabo de Napoleono.

2. Antaŭ 275 jaroj naskiĝis markizo Alphonse François de Sade (1740-1814), verkisto kaj filozofo, de kies familinomo devenas la vorto “sadismo”.

Antaŭ 175 jaroj naskigis Thomas Hardy (1840-1928), angla verkisto.

3. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Georgo V (1865-1936), reĝo de Britio (1910-36).

4. Antaŭ 75 jaroj (1940) la germania armeo venkis la aliancanojn ĉe Dunkirk.

Liaozhai

5. Monda Tago de Medio.

Antaŭ 375 jaroj naskiĝis Liaozhai (aŭtente: Pu Songling, 1640-1715), ĉina verkisto, aŭtoro de mirrakontoj legataj ĝis nun (ankaŭ en Esperanto).

7. Antaŭ 25 jaroj (1990) Aleksio II (aŭtente: Aleksej Ridiger, 1929-2008) iĝis Patriarko Moskva kaj Tutruslanda.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Tom Jones (Thomas Jones Woodward, 1940-), brita popkantisto.

Antaŭ 175 jaroj mortis Frederiko Vilhelmo III (1770-1840), reĝo de Pruslando (1797-1840).

8. Antaŭ 200 jaroj (1815) la Viena Kongreso fiksis novajn limojn inter la eŭropaj regnoj.

Antaŭ 725 jaroj mortis Beatrice di Folco Portinari (1266-90), la “muzo” de Dante Alighieri.

10. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Saul Bellow (1915-2005), kanada judo kaj usona verkisto, Nobelpremiito pri literaturo (1976), kaj Timofej Ŝuvajev (1915-2001), pedagogo kaj regionhistoriisto, sovetunia kaj ruslanda esperantisto.

11. Antaŭ 825 jaroj mortis Frederiko Barbarossa (1122-90), imperiestro de Romio ekde 1155.

Tago de Ruslando

12. Tago de Ruslando. Antaŭ 25 jaroj (1990) la kongreso de popolaj deputitoj de Ruslanda Fereracio akceptis deklaracion pri suvereneco de Ruslando.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis David Rockefeller (1915-), usona financisto kaj “tutmondisto”.

Yeats

13. Antaŭ 225 jaroj naskiĝis José Antonio Páez (1790-1873), batalanto por la sendependiĝo de Venezuelo, trifoja prezidanto de Venezuelo (1830-35, 1839-43, 1861-63).

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis William Butler Yeats (1865-1939), irlanda anglalingva poeto kaj dramaturgo, Nobelpremiito pri literaturo (1923).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Gojko Mitić (1940-), serba kaj jugoslavia filmaktoro, populara en la Orienta Eŭropo pro roloj de indianoj.

14. Antaŭ 75 jaroj (1940) la germania armeo okupis Parizon.

15. Antaŭ 800 jaroj (1215) la brita reĝo Johano la Sentera subskribis la Grandan Ĉarton de Libero.

Antaŭ 100 jaroj mortis la ruslanda granda princo Konstanteno Romanov (1858-1915), konata kiel verkisto kaj tradukisto K. R.

17. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Miguel Sancho Izquierdo (1890-1988), hispana filozofo kaj esperantisto, prezidanto de HEF (1963-69).

18. Antaŭ 200 jaroj (1815) la Napoleona armeo malvenkis ĉe Vaterlo.

Vaterlo

21. Solstico. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Yang Liwei (1965-), la unua ĉina kosmonaŭto, kiu flugis kosmen en 2003 per Shenzhou 5.

22. Antaŭ 200 jaroj (1815), Napoleono abdikis sian imperiestrecon.

Antaŭ 75 jaroj (1940) Francio kaj Germanio en Compiègne subskribis armisticon, laŭ kiu Francio estis dividita je okupacia zono de Germanio kaj marioneta ŝtato en la sudo.

Antaŭ 75 jaroj mortis Wladimir Köppen (1846-1940), ruslanda-germania geografo, klimatologo kaj esperantisto.

24. Antaŭ 675 jaroj (1340) ĉe Sluys mararmeo de Anglio venkis tiun de Francio.

batalo

28. Antaŭ 75 jaroj (1940) Rumanio cedis Besarabion al Sovetunio.

29. Antaŭ 150 jaroj en Japanio naskiĝis Shigechiyo Izumi (1865-1986), la plej longviva viro en la historio, kiu vivis 120 jarojn kaj 237 tagojn.


HodlerSuper

de Hector Hodler

 

Antaŭ cent jaroj malgraŭ grandegaj problemoj, kaŭzitaj de la Unua Mondmilito, kiu ŝajnis neniigi la internaciemon kaj solidaremon en Eŭropo, Hector Hodler relanĉis la revuon Esperanto kaj aperigis en la unua milita numero sian artikolon Super, kiun ni nun proponas ne nur kiel dokumenton pri la malgaja epoko, sed ankaŭ kiel specimenon el la verkaro de Hodler, al kiu ĉi-monate estas dediĉita la rubriko “Nia trezoro”.

 

Ne konvenas nun aŭdigi ŝafblekojn por la paco. La potenculoj de la tero volis (ĉu ili vere volis aŭ ĉu ilin voligis la cirkonstancoj?), ke la kanono parolu. Ni lasu ĝin paroli. Se ĝi dume helpus resaĝigi la homaron, ni nur povus ĝin beni.

Sed ĉu ni, Esperantistoj, kiuj dum jaroj kantis, ke “la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian”, – kiuj esperis je tempo kiam “dissaltos la obstinaj baroj”, – kiuj deziris amikan kunlaboradon inter ĉiuj popoloj (ĉar mi ankoraŭ kuraĝas kredi, ke tia estis la deziro de ĉiuj veraj Esperantistoj), ĉu ni ne havas, krom la devoj al la propra patrujo, aliajn specialajn devojn ankaŭ ne flanklasindajn?

Ni havas la devon ne forgesi.

Ne forgesi tre elementan veron, kiun la pli granda parto de niaj samtempuloj – kleraj aŭ ne – ne plu atentas kaj neniam bone atentis.

Nome, ke Eŭropanoj (mi uzas tiun vorton por montri la reprezentantojn de la nun militantaj landoj) estas kaj restas homoj. Tiuj homoj por ni Esperantistoj ne loĝas en malproksima planedo aŭ en gazetartikoloj. Ni vidis ilin, ni kontaktiĝis kun ili, ni konstatis, ke ili estas estaĵoj el la sama esenco. Evidentaĵo, sed evidentaĵo ĉiam malatentata. Ni eĉ amikiĝis kun kelkaj, ne zorgante, ĉu ili apartenas al lando amika al nia. Ni konstatis, ke per multaj flankoj ili estas samaj al la homoj de nia hejmolando. Ni ankaŭ sentis – ni estu honestaj! – ke per kelkaj flankoj ili diferencas de ni, sed anstataŭ nin forigi de ili, tio nin interesis kaj ofte allogis. (Plie, ĉu via najbaro loĝanta en la sama domo ne diferencas de vi? ĉu vi ĉiam lin amas?) Ni spertis, ke tiuj diferencoj ne malhelpis nin kunlabori. Ni multe disputiĝis inter Esperantistoj; ni ne ĉiam amis unu la aliaj kiel fratoj sed niaj disputoj okazis inter individuoj, ne laŭ nacioj. Super la landlimoj ni estis, super ili ni pense restu.

Ni vojaĝis fremdlande, kaj ni vidis, ke tiuj “fremduloj”, kiuj kuras sur la stratoj, similas al tiuj, kiujn ni vidis en la patrolando. Se ni eniris iliajn hejmojn, ni konstatis, ke ilin agitas samaj pasioj, ilin vivigas samaj esperoj, ilin movas samaj apetitoj. Kaj el la konstato de tiuj analogiaĵoj, ni ĉerpis vivigan konkludon pri la ebleco inter ili de paca (ne de “frata”!) kunlaborado, kiun plifaciligos komuna neŭtrala lingvo, ilo de komuna laboro.

Ĉu ĉiuj tiuj faktoj fariĝas malveraj, ĉar la anarkia kaj arkaika stato de Eŭropo kondukis al sanga solvo – konsekvenco de sistemo pli ol de homoj?

Ĉu, ĉar homoj agas kiel lupoj, konvenas, ke ni ankaŭ kuniĝu al la lupoj kaj kunbleku?

Ĉu, ĉar en tiuj momentoj malaperas individuaj opinioj en gentaj kolektivaj opinioj, ni estas devigataj forlasi prudenton kaj esperon?

Flanke de niaj simpatioj, ni havas devojn, kiujn al ni trudas nia esperantisteco. Plenumante ilin, ni laŭ nia povo utile laboros por la paco – ne tiu paco, kiun diplomatoj enskribas en efemeraj traktatoj, sed tiu paco, kiu engravuriĝas en la koro de la homoj kaj fariĝas bazo de ĉiu posta alproksimiĝo.

Revuo Esperanto

Devo kredi, ke neniu popolo havas la monopolon de la civilizeco, de la kulturo aŭ de la humaneco. Nia civilizeco estas ŝuldata al la pensuloj apartenantaj al la plej diversaj gentoj, el kiuj kelkaj jam de longe malaperis el la historio; ĝi disvolviĝis dank' al la sinsekva laboro de ĉiuj popoloj; ĝi estas la verko ne de tiu aŭ alia nacio, sed de la diverslandaj elitoj. Sendube, la popoloj ne same laboris kaj ne samtempe elmontris sian ĉefan agadon. Ni scias, ke tute samaj ili ne estas, sed ĉiu el ili alportis aŭ alportos ion originalan al la komuna posedaĵo de la homaro. Iu pli fervore sin dediĉas al la teknika kulturo; ĝi akiras la severan ordon, kiu ĝin regas. Al tiu alia pli plaĉos la interbatalado de la ideoj, la studo de la homo, la literatura kulturo. Alian priokupos pli speciale moralaj problemoj, kiuj sieĝas ĝian maltrankvilan animon. Alia dediĉos sian praktikan genion al la vastaj entreprenoj de la komerco. Kiu povus diri: tiu ĉi estas pli utila ol tiu? Ĉu pli utila estas la panisto, kiu nutras nin, la tajloro, kiu vestas nin, aŭ la pensulo, kiu nin instruas?

Ni ne kontraŭmetu naciajn kulturojn kaj ne provu starigi inter ili ian hierarkion. Ĉiuj estas nur partoj de tiu komuna monda civilizeco, frukto de ĉiuj homoj, kiuj pensis kaj agis. Se ni ne egale komprenas tiujn naciajn kulturojn, anstataŭ ol ekskomuniki, ni almenaŭ toleru ilin pro la amo, kiun al ili havas milionoj da homoj.

Devo kredi, ke neniu popolo entute havas la monopolon de la barbareco, perfideco aŭ stulteco. Nur individuoj kaj la milito estas respondaj. En la ĉiutaga vivo, ĉe nia propra lando, ni renkontiĝas kun tiaj homoj, kiujn ni juĝas barbaraj, perfidaj aŭ stultaj. Eĉ la sama homo, ĉe iaj momentoj de sia vivo, montriĝas barbara, perfida aŭ stulta, same kiel ĉe iaj momentoj li estas bona, humana kaj prudenta. Aldonu al tio, ke la milito malkovras kaj ekstremigas ĉiujn primitivajn instinktojn, kiujn laŭeble bridigis la socia vivo. Vi scias, kiel malfacile estas senpartie juĝi unu homon en unu el liaj agoj, vi scias, ke la milito transformas la animstaton de la homoj, kaj vi volas juĝi tutan popolon pro la agoj de individuoj regataj de instinktoj ne plu reteneblaj! Ĉu vi povas ĵuri, ke vi ĉiam agos humane en similaj cirkonstancoj, ĉu vi povas ĵuri, ke neniam la kolero – pravigita aŭ ne – kondukis vin al agoj, kiujn vi poste bedaŭris kaŝe aŭ malkaŝe?

Kulpaj estas nur la milito kaj la sistemo, kiuj igis ĝin ebla, ne la homoj, kiuj estas nur ludiloj de la hazardoj, tuj kiam la sociaj reguloj kaj akiritaj kutimoj ne plu regas iliajn instinktojn.

Devo konservi prudenton eĉ meze de la premigaj influoj de la popolamasoj. La popolamasoj estas kapablaj je grandaj heroaĵoj, sed ankaŭ je grandaj krimoj. Ili agas ĉiam ekstreme kaj juĝas laŭ siaj pasioj, eĉ se ili kredas paroli en la nomo de la racio. Diskuti, ekzameni, dubi ili ne ŝatas. Ili bezonas solvojn absolutajn. Kelkaj belŝajnaj vortoj trafe esprimitaj sufiĉas por ke ili verŝu sian sangon – kaj verŝigu la sangon de la aliaj.

Sed utile estas, ke kelkaj individuoj konservu prudenton kaj sin gardu kontraŭ la ekstremaĵoj de la popolamasoj. Tian rolon ni Esperantistoj povus havi. Pli bonan estontecon ni povos prepari, nur se dum la krizo ni estis sufiĉe fortaj por ne perdi niajn konvinkojn.

La parolo estas nun al la kanono, sed ne eterne daŭros ĝia blekado. Kiam centmiloj da homoj kuŝos en la bataltomboj kaj la ruinoj ĉe la venkintoj kaj venkitoj atestos pri la teknikaj pli ol pri la moralaj progresoj de nia civilizeco, tiam oni alvenos al iu solvo, kaj tiam, malgraŭ ĉio, la internaciaj rilatoj denove ligiĝos, ĉar super la nacioj estas tamen io... Se sur la nunaj ruinoj ni volas konstrui novan domon, oni bezonos tiajn laboristojn, kiujn ne timigos la malfacilaĵoj de la rekonstruado. Tiaj laboristoj estos la diversnaciaj elitoj, kiuj sen antaŭjuĝoj kaj en spirito de reciproka toleremo, altigos siajn rigardojn super la horizonto de la landolimoj naciaj, kaj konscios pri harmonia civilizeco, sufiĉe larĝa por enteni ĉiujn naciajn kulturojn, sufiĉe tolerema por konsideri ilian diversecon kiel bonfara necesaĵo. Tiuj laboristoj ne malŝatos la militon; ili ĝin deklaros al la sistemo, kiu permesas kaj kaŭzas tiajn buĉadojn; ili ĝin deklaros al la antaŭjuĝoj, al la krudaj instinktoj, al ĉiuj homoj, kiuj senhonorigas la homaron kaj kiuj restos ĉiam sufiĉe multaj por ke la estontaj generacioj ne timu malfortigan ripozon.

Ni, Esperantistoj, estu la embrio de tiuj estontaj elitoj. Por inde plenumi nian taskon, ni konservu nian idealon kaj ne lasu nin subpremi de la malespero aŭ de bedaŭro.

La veran progreson ne kreis la homoj, kiuj genufleksis antaŭ ĉiuj akceptitaj ideoj kaj blinde sekvis la popolamasojn. Ĝin kreis la homoj kun forta konvinko, kiuj sciis renversi la antaŭjuĝojn kaj transformi la opiniojn.

Esperanto, 1915, №1, p. 2–3


Seulo gastigos la 102an UK

Seulo

La ĉefurbo de Korea Respubliko, Seulo, gastigos la 102an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2017. La Estraro de UEA devis diskuti nekutime longe antaŭ ol fari la elekton inter Seulo kaj la kanada Montrealo, ĉar la invitoj de ambaŭ urboj estis zorge preparitaj kaj detale dokumentitaj. Ambaŭ lokoj prezentis tre bonajn kondiĉojn por sukcesa okazigo de la plej grava Esperanto-evento de la jaro. Pri tio raportis jam pli frue la Ĝenerala Sekretario Martin Schäffer kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães, kiuj pasintjare faris esplorviziton al ambaŭ lokoj.

La Universala Kongreso okazos en Seulo por la dua fojo. En 1994 ĝi gastigis la 79an UK kun 1776 aliĝintoj. Korea Esperanto-Asocio estas unu el la plej viglaj landaj asocioj de UEA. Pri tio elstare atestas ankaŭ la fakto, ke la nombro de individuaj membroj en Korea Respubliko pli ol duobliĝis pasintjare; el 52 al 112.

GK UEA


Hispana kongreso en turisma ponto

La unua semajnfino de majo kun la antaŭa festa vendredo (“ponto”, laŭ la kutima lingvouzo en Hispanio) ebligis la okazigon de frua Hispana Kongreso de Esperanto, jam la 74a laŭ la tradicia kalkulado de ĉi tiu ĉiujara celebrado.

Ĉi-jare la evento disvolviĝis en mezgranda urbo, tre konata por enlandaj turistoj pro ĝiaj ampleksaj kaj flegataj strandoj kaj ĝia proksimeco al Valencio, Cullera (proksimuma prononco: Kuljera). Oni povis profiti iom avancitan preskaŭsomeron, pro jam sufiĉe alta temperaturo; kelkaj kuraĝis jam sin bani en Mediteraneo, kaj iuj eĉ bruligis sian haŭton pro la frua neatendite forta suno.

Partoprenis ĉ. 90 homoj, tre ekvilibre dividitaj laŭ aĝoj kaj deveno el diversaj partoj de Hispanio. Venis ankaŭ vizitantoj el pluraj eŭropaj landoj, sed pleje menciindas la aktiva ĉeesto de junuloj el Koreo, Vjetnamio, Ĉinio kaj Usono, studantaj aŭ laborantaj en Hispanio. La ĉefrolo de junuloj ankaŭ rimarkindas pro la organizado, kiu plejparte falis sur la respondeco de la novaj aktivuloj de la Valencia Esperanto-Asocio.

La kongreson inaŭguris la skabenino pri kulturo de la urbestraro, kun la prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio (HEF), José Antonio del Barrio kaj la kunordiganto de la LKK kaj la Valencia Asocio, Enric Baltasar.

Kiel kutime ĉe la hispanaj kongresoj, disvolviĝis tre varia programo kun kulturaj, klerigaj, organizaj, ludaj kaj turismaj eroj. Inter la unua elstaris la koncerto de Jonny M, kiu dancigis kongresanojn dum la sabata vespero, post la tradicia paeljo (valencia rizplado). Estis prezentitaj la projektoj de HEF por la nuna jaro, inter kiuj la celebrado de la datreveno de la dua parto de la verko Donkiĥoto de Cervantes, kiu estos eldonita en elektronika eldono en 2015. Filmoj, ateliero pri merkatiko kaj kreemo, tradukado de kantoj, paroladoj pri aziaj landoj, prezentado de bibliotekoj, debatoj pri la estonto, libroservo, interalie, kompletigis la tre diversan programon.

La vizito al la plurjarcenta kastelo de Cullera ebligis ĝui komunan grimpadon, tre imponan pejzaĝon kaj originalan lecionon pri taga astronomio. La lastan vesperon eblis viziti la regionan ĉefurbon Valencio kun gvida akompano de la membroj de la loka grupo.

Dum la kongreso oni propagandis du aliajn renkontojn okazontajn post somero en Hispanio: la Internacia Semajno pri Kulturo kaj Turismo, komence de oktobro en la konata “Costa Brava” de Katalunio kaj la Andaluza Kongreso, kiu disvolviĝos inter la 30a de oktobro kaj 1a de novembro en la ankaŭ pro ĝiaj vinoj fama Jerez de la Frontera (la patrujo de la ŝereo). La venonta kongreso probable okazos en julio 2016. La decido estos baldaŭ prenita, sed bona kandidato el regiono Ekstremaduro estis prezentita en Cullera.

Filmetoj kun scenoj de la nuna kaj ankaŭ de lastjaraj hispanaj kongresoj eblas spekti jam en la jutuba kanalo de HEF: https://www.youtube.com/esesperanto.

José Antonio del Barrio


Poznano

Lingva diverseco kaj Esperanto dum Festivalo

La Festivalo de Sciencoj kaj Artoj en Poznano (Pollando) estas kutima printempa aranĝo, kie universitataj fakoj prezentas allogan programon por la interesiĝantoj, ĉefe por mezlernejanoj. La teamo de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Michael Farris kaj Ilona Koutny kun du doktoriĝantoj Ida Stria kaj Michał Kozicki kaj ĉina kolegino Chung-Yi Wang) la 15an de aprilo 2015 per sia programo “Kiel venki linvajn barojn” altiris elstare multajn partoprenantojn (50 gelernantojn kun siaj instruistoj).

Post mallonga prelego pri lingva diverseco okazis konkurso pri lingvoj, konciza prezento de esperanto, ankaŭ per poemo kaj muziko. La retejo Lingvo.info kaj la broŝuro Malkovru Esperanton estis proponataj por pluaj informoj, la partoprenantoj kontente foriris kun informiloj kaj skribiloj de lingvo.info.

Ilona Koutny


BET-52 kun aŭspicio de UEA

[Bet-52logo.jpg]

La Estraro de la Universala Esperanto-Asocio per sia ĵusa decido donis sian aŭspicion al la 52aj tradiciaj someraj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en la urbo Birštonas, Litovio. Per tio UEA esprimas sian apogon al grava internacia aranĝo, kies okazigo konsiderinde servas la celojn de la Asocio. La aŭspicio de UEA estas kvazaŭ signo de kvalito de la aŭspiciata aranĝo. Per sia aŭspicio UEA agnoskas, ke la aranĝo estas prestiĝa kaj altnivela. Kutime estas aŭspiciataj nur la internaciaj esperantistaj aranĝoj kun longa tradicio.

La tradicio de BET naskiĝis kiel Ĉebalta Studenta Esperanto-Tendaro en 1959 kaj daŭras ekde tiam ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio, escepte de du paŭzoj. Komence la partoprenantoj venis el la baltaj respublikoj, sed baldaŭ BET komencis altiri esperantistojn el la tuta Sovetunio. Post la resendependiĝo de la baltaj ŝtatoj BET evoluis al vere internacia renkontiĝo kun riĉa programo. Oni atendas, ke al BET-52 aliĝos ĉ. 300 esperantistojn el trideko da landoj. Menciindas, ke UEA aŭspiciis ankaŭ la du pli fruajn BETojn, kiuj okazis en Litovio, nome: BET-46 en Visaginas (2010) kaj BET-49 en Utena (2013).

Litova Esperanto-Asocio (LEA) invitis al BET-52 la tutan Estraron kaj la Ĝeneralan Direktoron de UEA.

Aktualaj informoj pri BET-52 estas troveblaj en la retejo de LEA www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET52.

Povilas Jegorovas
prezidanto de LEA


La tria Lingva Festivalo en Minsko

Minsko

Irina Gonĉarova prezentas Esperanton al lingvemuloj en la ĉefurbo de Belarusio

La 29an de marto en la Belarusia Ŝtata Universitato sukcese okazis la vica Minska Lingva Festivalo. La festivalo, antaŭ du jaroj iniciatita de Anton Somin – talenta lingvisto kaj la vicdirektoro de la Moskva Lingva Festivalo – rapide evoluas, iĝante pli kaj pli riĉ-enhava kaj amasa. En la tria Minska LF ĉirkaŭ 700 homoj vizitis 50 prilingvajn lecionojn kaj lingvistikajn prelegojn.

Ĉi-foje granda grupo de moskvaj esperantistoj vizitis la Festivalon en la ĉefurbo de Belarusio. La direktoro de la Moskva Lingva Festivalo Irina Gonĉarova salutis la Minskan Festivalon kaj rakontis, ke ĝuste antaŭ 20 jaroj, en marto 1995, en Francio esperantistoj okazigis la unuan en la mondo Lingvan Festivalon. Tri membroj de MEA MASI kontribuis al la programo: Anastasija Golc prezentis la estonan lingvon; la talenta 17-jara interlingvisto Kuzjma Smirnov trifoje kolektis grandajn aŭskultantarojn rakontante pri la keltaj lingvoj, skot-angla kaj klingona, ĉiam kun admiraj reeĥoj; Irina Gonĉarova dufoje rakontis pri Esperanto sume al ĉirkaŭ kvindek homoj. La publiko estis atenta, sincere interesata, reagema kaj fine oni multe aplaŭdis. Ses aliaj MASIanoj ĉeestis kiel gastoj, seninterrompe dum ses horoj vizitante diversajn programerojn. Ni ĉiuj povas atesti, ke la Festivalo pasis modele!

Vivu Lingvaj Festivaloj!

Irina Gonĉarova
Direktoro de la Moskva Lingva Festivalo
Kunordiganto de MEA MASI


Lingva Festivalo por lernejanoj en Kaluga

Kaluga

Lingvemaj lernejanoj plenigis la aŭlon de la gimnazio №19 en la malfermo de la 4a Lerneja LF.
Nun ili scias, kio estas Esperanto. (Foto: Irina Gonĉarova)

La 18an de aprilo, sabate, en la malnova urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la 4a Lerneja Lingva Festivalo, kiu naskiĝis helpe de la Moskva Esperanta Asocio MASI (MEA MASI) — organizanto de la Moskva Lingva Festivalo. MEA MASI estas konstanta kunorganizanto de la Kaluga festivalo, menciata en ties programo kune kun la Departemento pri edukado de la urbo Kaluga.

La festivala programo en Kaluga skeme ripetas tiun de la Moskva festivalo: malfermo kun allogaj anoncoj fare de la lingvaj prezentontoj, tri blokoj de la lingvaj prezentoj (po 14 samtempaj 40-minutaj programeroj en unu bloko), kaj fine — koncerto kun enmanigo de dankfolioj al la instruintoj. Ĉi-foje la dankfoliojn ricevis 11 moskvaj festivalanoj, kiuj realigis 24 el 40 Kalugaj programeroj. Inter la 11 instruintaj moskvanoj estis kvin esperantistoj-masianoj. Kiel ĉiam, dufoje estis prezentita Esperanto, al la tre atenta kaj dankema juna publiko, vere impresita de la konatiĝo kun la elstara lingva fenomeno kaj ĝia historio.

La festivalon ĉi-foje akceptis la urba gimnazio №19, kiu apenaŭ kapablis enloki ĉiujn dezirantojn. La presitaj programoj ne sufiĉis, la seĝoj dum kelkaj prezentoj en niaj klasoj ne sufiĉis. 95% de la vizitintoj estis lernejanoj 11–17-jaraj, mem elektintaj tiel pasigi la sabatan matentagon. Nature, ilin speciale logis la lingvoprezentoj de la samaĝuloj: la 14-jara okklasano Ivan Sapogov (la novgreka lingvo) kaj la 17-jara Kuzjma Smirnov (la klingona kaj skotangla) — ambaŭ esperantistoj-masianoj. Dum la prezentado de Esperanto la geknaboj multe demandis pri tiuj ĉi junuloj — iliaj ekzemploj inspiris multajn lerni Esperanton.

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI
direktoro de Moskva Lingva Festivalo
prezentanto de Esperanto en la Kaluga Lerneja LF


Vide el Bruselo

Britio, ĉu denove insula?

Skotlando

La skotlanda ĉefministrino Sturgeon pensas, ke eble okazos nova voĉdono
pri Skotlanda sendependeco, se Britio decidos eliri el EU? (Foto: Skotlanda registaro)

En la parlamenta balotado, okazinta la 7an de majo en la Unuiĝinta Reĝolando de Britio kaj Norda Irlando, venkis la Konservativa Partio, kaj ĝia gvidanto David Cameron deklaris, ke li plenumos sian balotpromeson okazigi referendumon pri la (ne)membreco de la regno en la Eŭropa Unio (EU).

La nova dekstra registaro do finfine donos al la britoj la eblecon decidi, ĉu indas plu membri en EU aŭ ne. La referendumo plej verŝajne okazos antaŭ 2017. Maleblas diri, kion kaj kial la britoj decidos. Tamen oni jam komencas pensi pri la ekonomiaj efikoj post ebla eliĝo de Britio el EU.

La plej kompleta studo pri la ekonomia kosto de la eksiĝo el EU – nomata "Brexit" – estis farita en marto de la "pensfabriko" Malfermita Eŭropo. Ties studo donis detalan analizon de la efiko por specifaj industrioj kaj pri la brita ekonomio entute. Ĝi konkludis, ke Britio povos perdi 2,2% de la totala nacia produkto en 2030. Samtempe, se estus trovita bona solvo kun EU, Britio povos gajni 1,6%. Tamen la plej realisma rezulto estos perdo de 0,8% de la totala nacia produkto.

Malfacile direblas, kiom da laborpostenoj perdiĝos aŭ ne perdiĝos. Sed plej gravas la efikoj je britoj mem. Laŭ la nova dekstra registaro de David Cameron, la brita supera tribunalo fariĝu la fina arbitracianto de homaj rajtaj aferoj en Britio. Tiel unu el la unuaj agadoj de la registaro, krome la voĉdonado pri la membreco en EU, estos eksiĝo de Britio el la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj (1950) kaj la brita neo al la aŭtoritato de la Strasburga Kortumo. Eĉ se la Strasburga Kortumo kaj la Konvencio pri Homaj Rajtoj apartenas al la Konsilio de Eŭropo, kaj ne al la Eŭropa Unio, ĝi tamen estas fundamento de la ĝeneralaj eŭropuniaj jur-principoj. Britio aliĝos al grupo de malmultaj landoj, kiel Belarusio kaj Uzbekistano, kiuj ne agnoskas la aŭtoritaton de la konvencio.

La plano anstataŭigi la eŭropan kortumon kaj fundamentan leĝaron per la brita supera tribunalo verŝajne transiros al la leĝaro. Tamen la plano ne estas apogita ĉie en Britio, kaj certe ĝi pli apartigos Skotlandon kaj Anglion. "Mi kontraŭas la abolon de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj. Mi kredas, ke tio estas terura afero", – diris la ĉefministrino de Skotlando Nicola Sturgeon. – "La skota registaro kontraŭstaros kaj diligente laboros por certigi, ke homoj en Skotlando plu havu protektadon rilate al la fundamentaj homaj rajtoj".

Krome estas malsameco de opinioj pri EU. Skotlando kaj Norda Irlando certe apogos la plumembrecon en EU, sed Anglio eble voĉdonos kontraŭ, dum Kimrio verŝajne nur sekvos la debaton kaj, kiel malgranda lando ne povos influi la politikan decidadon pri la afero.

Maleblas pensi, ke, en la okazo se Anglio apogos eliron el EU, Skotlando ne havos la rajton decidi, ĉu indas aŭ ne resti membro de la Unuiĝinta Reĝolando. Opinisondoj daŭre montras, ke en la por-eŭropa Skotlando oni duoble pli apogas EU ol kelkaj anglaj regionoj kie vasta plejmulto kontraŭas.

"Se Skotlando voĉdonos resti en la EU, kaj la resto de Britio voĉdonos por eksiĝo, mi kredas ke en Skotlando multaj voĉoj diros, ke ni revenu al la temo de la sendependeco", – diris la skotlanda ĉefministrino Sturgeon.

Pri tio la angla deziro sendependiĝi de Eŭropo antaŭenigos la finon de la Unuiĝinta Reĝolando.

Dafydd ab Iago


Plurlingvula renkontiĝo en Berlino

Plurlingvula Renkontiĝo

Matthieu Desplantes en la Plurlingvula Renkontiĝo

La 1-4an de majo okazis en Berlino la Plurlingvula Renkontiĝo (Polyglot Gathering) – kvartaga aranĝo por ĉiaj lingvoŝatantoj. Al ĝi veturis du teamanoj de E@I: Peter Baláž (la kunordiganto) kaj Matthieu (mi).

Pli ol 300 lingvemuloj el la tuta mondo kunvenis en hotelo en Berlino por praktiki lingvojn kaj paroli pri ili. Mi havis ŝancon babili kun multe da interesaj homoj en ĉiuj lingvoj, kiujn mi konas (diversnivele): Esperanto, franca, angla, slovaka, rusa kaj germana. Mi parolas (uzante sufiĉe larĝan difinon de “paroli lingvon”) nur ses lingvojn (jes, tiu kunveno estas loko, kie eblas diri “Mi parolas nur ses lingvojn”!), sed multaj partoprenantoj scipovis pli; kelkaj eĉ parolis dekduon da ili. Mi tre ĝojis esti ĉirkaŭata de aliaj frenezuloj, kun kiuj eblas ŝanĝi lingvon plurfoje meze de diskuto kaj kiuj konsideras vortojn kiel “morfologio” tute normalaj.

La ĉefa lingvo de la renkontiĝo estis la angla – la sola, kiun komprenis ĉiuj partoprenantoj. Sed plej multaj partoprenantoj parolis ankaŭ la francan, la hispanan aŭ la germanan, kaj aliaj oftaj lingvoj estis la itala, portugala, rusa kaj, surprize, Esperanto. Mi vidis tie multajn konatajn (kaj ankaŭ multajn nekonatajn) Esperanto-parolantojn, kaj mi tre miris, ke la ĝenerala opinio pri ĝi ŝajnis pozitiva. Multaj homoj interesiĝis pri Esperanto, kaj ni vendis multajn ekzemplerojn de Esperanto per la rekta metodo.

Plurlingvula Renkontiĝo

Peter Baláž kaj Matthieu Desplantes ĉe la Esperanto-stando

Tiu renkontiĝo fakte estis elpensita de esperantistoj, kiuj volis transdoni la etoson de Esperanto-aranĝoj al neesperantistoj, kaj tio estis videbla. Duono de la organizantoj estis esperantistoj, la ĝenerala atmosfero estis sufiĉe simila al Esperantujo, kaj ili rekte transprenis konceptojn kiel gufujon (eĉ uzante la vorton gufujo en la angla). Okazis ankaŭ 20-lingva koncerto de JoMo, stelulo en Esperantujo sed nekonita de aliaj partoprenantoj, kiu tre plaĉis al ĉiuj. Ni eĉ enkondukis La Bambon al la neesperantistoj, kiuj bonŝance ne fortimiĝis.

Krom babilado kaj amuziĝo okazis kompreneble prelegoj. Mi mem faris prelegon pri la slovaka lingvo el la vidpunkto de eksterlandano lernanta ĝin. Peter prelegis: pri reta lernado kaj la projektoj de E@I, kaj pri tio, ĉu la mondo (aŭ almenaŭ Eŭropo) bezonas komunan lingvon. (Divenu, kiun solvon li proponis.) La ceteraj prelegoj temis pri unuopaj lingvoj (japana, greka, eŭska, nord-samea, milana dialekto, ktp.), pri lingvolernado aŭ pri lingvoj ĝenerale. Tre interesa estis la prelego de interpretistino el Slovakio, kiu rakontis pri sia laboro.

La lasta programero, ankaŭ pruntita de Esperantujo, estis la internacia vespero. Homoj plejparte kantis: ni aŭdis belan franclingvan kanton, operon, klingonajn kantojn, kaj fine ni kantis Frat; Jakobo en 29 lingvoj.

Tiuj kvar tagoj rapide pasis, kaj mi jam atendas la venontjaran kunvenon. Mi treege rekomendas tiun kunvenon al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri lingvoj, ne gravas, ĉu vi estas 12-lingvulo, ĉu vi parolas “nur” ses lingvojn aŭ ĉu vi scipovas nur unu.

Matthieu Desplantes


Nia trezoro

HodlerHector Hodler – la vivo por Esperanto

[Hodler1917.jpg]

En la antaŭaj tekstoj de nia kleriga rubriko, ĉi-jare dediĉita al la movad-organizantoj, ni prezentis kvar elstarajn figurojn: Zamenhof, de Beaufront, Bourlet kaj Sebert. Kvankam ili kondukis la Esperanto-movadon en malsamaj manieroj, oni povas konstati, ke ĉiu el ili primare celis la disvastigon de Esperanto kaj kunordigon de la naskiĝinta movado (kaj flegadon de ĝia bebaĝa literaturo) sen serioza agado progresiganta la utiligadon de Esperanto ene de la kreskanta lingvokomunumo.

Nun por ni estas preskaŭ nekredeble, ke necesis dudeko da jaroj ekde la apero de la lingvo por ke konkretiĝu la ideo pri tio, ke oni lernas la lingvon por uzi ĝin – ne por ĝin reformi, ne por en ĝi diskuti pri ĝi mem, ne por disvastigi ĝin. Kaj oni povas praktiki solidarecon per libervola helpado al samideanoj, sed ne oratori pri la nebulaj “interna ideo” kaj “nia kara afero”. Ĉi tiu “konkretiĝo” okazis per la fondo de UEA, iniciatita de Hector Hodler.

Hector Hodler estas samaĝulo de Esperanto. Li naskiĝis la 1an de oktobro 1887 en Ĝenevo kiel filo de la poste famiĝonta svisa pentristo Ferdinand Hodler kaj de ties amatino Augustine Dupin, unu el la modeloj de la pentristo kaj kudristino. Kvankam la patro notarie rekonis la filon kaj ofte invitis lin por pozado, tiu loĝis plejparte kun sia patrino, ricevante monsubtenon de la patro.

Post la fino de la baza lernejo (1894-1900), la junulo daŭrigis la studojn en la liceo “Kolegio de Ĝenevo”; li elstaris kiel lernanto, sed en 1907 li ne faris la studfinan ekzamenon, ĉar li ne planis studi en universitato. Danke al la financa helpo de la patro la dudekjara Hector dediĉis sin plentempe kaj ekskluzive al Esperanto kiel redaktoro, ĵurnalisto kaj organizanto. Post la morto de la intertempe famiĝinta patro (1918), li ricevis grandan heredaĵon kaj geedziĝis kun Émilie Ruch (1880-1964), kiu flegis lin dum liaj lastaj vivojaroj. Krom okupiĝi pri Esperanto, li pentris (kaj plurfoje pozis por la patro), interesiĝis pri socialaj aferoj, pacismo kaj bestprotektado; kunlaboris kun svisaj gazetoj, en 1916 verkis 387-paĝan franclingvan verkon pri la paca organizo de la popoloj, kiu restis neeldonita, sed hodiaŭ nin interesas lia Esperanto-agado.

Lia amiko, samliceano kaj kolego Edmond Privat (kiun ni prezentos ĉi-rubrike post unu monato) jene rakontis pri ilia konatiĝo:

Kiam mi eniris la klasikan liceon kiel dekdujara knabo, mi tuj rimarkis, inter la novaj kamaradoj, unu altan malgrasan, malriĉan samaĝulon kun profundaj okuloj kaj senordaj brunaj haroj super bela greka frunto.

kaj daŭrigis pri ilia konatiĝo kun Esperanto:

Unu tagon, en Februaro 1903, mi alportis en la liceon esperantan gramatikon, ricevitan de mia patro […] “Bonan tagon”, mi diris al Hektor kredante lin surprizi pri la nova lingvo. “Saluton”, li respondis esperante. “Ankaŭ mi eklernas, ĉar mi trovis lernolibron inter paperaĉoj”.
Post tri semajnoj ni jam flue interparolis kaj ni fondis klubon kaj gazeton hektografitan “Juna Esperantisto”. La redaktejon, presejon kaj bindejon ni instalis sub la tegmento de mia hejma domo, tie kie la servistinoj pendigis lavitajn tukojn.

Ankoraŭ kiel gimnaziano, Hodler partoprenis la organizadon de la 2a Universala Kongreso (UK), okazinta ekde la 27a de aŭgusto ĝis la 5a de septembro 1906 en Ĝenevo.

Fine de 1906 li aĉetis ĉe Paul Berthelot ties revuon Esperanto kaj ekde februaro 1907 ĝis sia morto redaktis ĝin. Dum la unua eldonjaro Hodler publikigis plurajn artikolojn pri la neceso fondi internacian asocion ne por propagandi Esperanton kiel la estontan internacian lingvon aŭ diskuti la lingvajn aferojn (tiam komenciĝis la Ido-skismo), sed por senprokraste uzi ĝin en diversaj sferoj de la vivo.

Male al la tradicia esperantistaro, al kiu apartenis “ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas”, UEA, laŭ la imago de Hodler, tegmentis esperantianojn – adeptojn de la esperantismo komprenata kiel internacia solidaro de tiuj, kiuj uzas la lingvon kadre de la servoj, kiujn ili mem kunlabore kreas kadre de sia transnacia asocio. Solidaremo kaj kunlaboremo karakterizis la esperantianojn, kiujn Hodler vidis kiel la ĝermojn de la estonta, pli internaciema homaro, ne ebla sen komuna lingvo. Sian koncepton Hodler diskonigis en sia revuo, poste ankaŭ per tri broŝuroj (germane, angle kaj france) pri la esperantismo.

Fine de 1907 Hodler kun Carles, Meyer kaj Th. Rousseau kompilis kaj eldonis la broŝuron Konsuloj kaj Esperanto-oficejoj, kiu baldaŭ (la 28an de aprilo 1908) kondukis al la fondo de UEA kun Esperanto kiel la oficiala organo (sed plu propraĵo de Hodler). En la unua kunveno de UEA kadre de la 4a Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno (aŭgusto 1908) Hodler iĝis vicprezidanto de UEA kaj direktoro de ĝia oficejo en Ĝenevo. Danke al li, kiu uzis siajn tempon kaj energion nur por la revuo Esperanto kaj por UEA, la asocio ekprogresis. Jam en la unua jaro UEA havis 1223 membrojn, 346 diversspecajn delegitojn kaj sidejon en Ĝenevo. La membraro de UEA lavange kreskis. En 1911 UEA havis 7804 individuajn membrojn – pli multe ol nun, 100 jarojn poste.

En 1908 kaj 1909 UEA kunvenis kadre de la Universalaj Kongresoj en Dresdeno kaj Barcelono. En 1910, kiam la Universala Kongreso unuafoje okazis ekster Eŭropo, en Vaŝingtono, UEA havis apartan kongreson en Augsburgo. La kongreso de UEA ne estis simila al UK, ĉar krom la rutinajn organizajn aferojn ĝi traktis la temojn: komerco, laboristoj, monsistemo, kalendara reformo, studentoj, vojaĝstipendioj, lernejaj sekcioj, biblioteko (eldonserio), turismo k. a. La nova statuto difinis la taskojn de UEA, sen mencio de la vorto “Esperanto”:

– plifaciligi la ĉiuspecajn moralajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen diferenco pri nacieco, raso aŭ lingvo;

– krei praktikan servaron konstante uzeblan de ĉiuj homoj kaj korporacioj, kies ekonomiaj aŭ intelektaj interesoj celas trans la limoj de ilia gento aŭ lando;

– kreskigi inter siaj membroj fortikan ligilon de solidareco;

– ellabori neŭtralan organizan fundamenton, super kiu ĉiuj progresemaj homoj povos pace interkomunikiĝadi, sen reciproka altrudo de siaj gentaj apartaĵoj.

Hodler

En la 7a Universala Kongreso (Antverpeno, 1911) estis akceptita decido, kiu donis la kongresan voĉdonrajton nur al la Rajtigitaj Delegitoj (= reprezentantoj de la societoj, kiuj kotizis al la Centra Oficejo en Parizo). La ordinaraj kongresanoj ne plu rajtis voĉdoni. UEA restis ekster la “oficialaj esperantistaj asocioj”: Lingva Komitato, Universalaj Kongresoj (pli ĝuste, Konstanta Kongresa Komitato), Esperantista Centra Oficejo, Rajtigitaj Delegitoj.

En la aprila kajero de Esperanto (1912) Hodler aperigis sian artikolon “Kion devas scii la esperantistaro?” En ĝi Hodler kritikis la sistemon de la Rajtigitaj Delegitoj, Administran Komitaton, kaj la Centran Oficejon kun ties direktoro Sebert. Hodler alvokis ne kotizi al la Centra Oficejo. Hodler kaj Cart (kiu represis la artikolon en Lingvo Internacia) rifuzis aperigi la respondon de Sebert respektive en Esperanto kaj en Lingvo Internacia. Zamenhof subtenis la Centran Oficejon, kiu laŭ li esprimis “la veran opinion de la plimulto”, per sia artikolo “Pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri la Centra Organizo” kaj deklaris, ke tio estas lia lasta kontribuo al la movadorganizaj diskutoj gazetaj kaj kongresaj. Tiu polemiko profundigis la fendon inter UEA kaj la francaj movadestroj, kiuj pledis por la “neŭtrala lingvo”, dum laŭ Hodler Esperanto estis socia fenomeno, funkcianta en konkretaj historiaj kondiĉoj, kaj, kiel tia, ĝi ne povis resti tute neŭtrala, sed proksima al la internaciismo kaj pacismo.

La konflikto inter la gvidantoj de la internacie organizitaj esperantistoj en UEA kaj la gvidantoj de la nacie strukturitaj propagandaj naciaj societoj (= landaj asocioj) forgesiĝis dum la Unua Mondmilito, kiam la Centra Oficejo en Parizo kaj la naciaj societoj en la militantaj landoj preskaŭ tute malaktiviĝis, kaj kelkaj el ili uzis Esperanton en sialandaj militaj propagandoj. Tamen UEA havis avantaĝon, ĉar ĝia oficejo troviĝis en la neŭtrala Svislando, kaj post sesmonata paŭzo en januaro 1915 Hodler relanĉis Esperanton kaj aperigis en la unua milita numero la artikolon Super.

Ekde julio 1915 ĝis februaro 1917 en Esperanto aperis lia artikolserio La pacproblemo: Novaj vojoj pri rearanĝo de la postmilita socia vivo federisme aranĝita. Hodler emfazis gravecon de la kolektiva laboro, kiu povas alporti al la postmilita mondo novan, pli justan kaj demokratian ordon, en kiu Esperanto ludos pli signifan rolon, se la esperantistoj agados vere internaciisme.

Hodler kune kun la sekretario de UEA Hans Jakob organizis servon de UEA, kiu ebligis peradon de korespondaĵoj inter la militantaj blokoj tra Svislando, serĉadon de homoj kaj montranssendon. La faritaj servoj atingis 200 mil. Kiel Kristnaskan donacon UEA aŭtune 1916 sendis al militkaptitaj esperantistoj pakaĵojn kun nutraĵoj, tabako kaj libroj en Esperanto. Tio alte levis la prestiĝon de UEA, kiu post la milito restis la plej aktiva esperantista asocio.

Dum siaj lastaj vivojaroj Hodler ofte malsanis. En 1919 li transdonis la direktoradon de UEA al Eduard Stettler kaj iĝis prezidanto de UEA (ĉi tiu posteno vakis ekde la forpaso de Harold Bolingbroke Mudie en 1916).

Li mortis pro tuberkulozo la 31an de marto 1920 en la montara kuracloko Leysin, kantono Vaŭdo.

Kun la konsento de sia edzino Émilie Hodler-Ruch, Hodler testamentis grandan monsumon, la revuon Esperanto kaj sian bibliotekon al UEA, kies biblioteko havas nun lian nomon. Ĉe UEA funkcias Institucio Hodler '68 por financi movadajn projektojn el la kapitala rento de UEA. En 1920 aperis lia biografio, verkita de Stettler, represita en 1928 kune kun elektitaj artikoloj de Hodler, aperintaj en Esperanto.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo estas verkita surbaze de la artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Hector Hodler en la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro (NDK), ĉe kies preparado estis utiligitaj jenaj fontoj:

Amouroux J. Hodler patro kaj filo // La Gazeto, 2008, №136.
Enciklopedio de Esperanto / Komp. I. Ŝirjaev, L. Kökény, V. Bleier. 2a eld. Budapest: HEA, 1979.
Gacond C. Pri la penso de Hector Hodler. Svidniko: Lublina Esperanto-Instituto, 1999.
Holmes H. W. Hector Hodler kaj la fondo de U.E.A. // Esperanto, 1968, №4.
Jakob H. Servisto de l' ideo. Antwerpen: FEL, 1995.
Korĵenkov A. Historio de Esperanto. Kaliningrado: Sezonoj, 2005.
Künzli A. Milito kaj paco laŭ Hector Hodler // Spegulo, 2008, №2.
Künzli A. Universalaj Lingvoj en Svislando: Svisa Enciklopedio Planlingva. La Chaux-de-Fonds: SES; CDELI, 2006.
Lins U. La heredaĵo de Hector Hodler // Esperanto, 1988, №12; 1989, №1.
Lins U. Utila estas aliĝo. Rotterdam: UEA, 2008.
Privat E. Hektor Hodler. 1887–1920 // Sennacieca Revuo, 1954, №82.
Stettler E. Hector Hodler: kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio kaj de la gazeto Esperanto. Lia vivo kaj lia verko 1887–1920. Genève: UEA, 1928.


Paul GubbinsAnkaŭ ridetoj

Originala novelo de Paul Gubbins

 

Tiel li parolis: “Ĉu vere vi volas…? Ĉu vi certas?”

Silento. Li iomete kliniĝis, por ilin pli intime alparoli.

“Ĉu… ĉu vi ne preferus atendi? Atendi…. Ne. Vi ne preferus. Tion mi vidas.”

Kaj, jes, li ja vidis. Kaj aŭdis. Aŭdis, kiel ili petis, petegis. Digne, certe, sed insiste. Kaj preskaŭ plore. Prave… ili estis bruniĝintaj, klare jam trapasis sian oran, nu, flavan epokon, klare jam konsciis, kun timo, ke la ekzisto konas siajn limojn, la vivo siajn ĝojojn. Kaj restis nur du. Du el… kiom da? Kredeble kelkdekoj da. Tuta familio, verŝajne, gefratoj, gekuzoj, geonkloj. Ĝemeloj, eĉ. Sed precipe gefratoj. Sed ĉiuj for. Kien? Nu, eblis imagi. Sed la duopo, tenere tenante unu la alian, kiel jam de ekesto en fora, varma lando, tuŝis lin. Tuŝis lian koron. Kiu povus rezisti? Kiu homo, kun konscienco, kompato kaj, jes, iom da mono en la poŝo, povus rezisti? Povus ignori la paron…

“Sinjoro… ĉu mi povas helpi”?

Li saltetis. Venis vendistino, panterpaŝe; eble kromvendistino, kiun li neniam antaŭe vidis en la butiko; virino pli aĝa, multe pli aĝa, ol la kutimaj lernejaninoj kaj studentinoj, kiuj deĵoris dum kelkaj semajnoj kaj poste malaperis.

“Ne. Ne, dankon”, li balbutis. “Mi jam ĉion havas.”

“Sed mi vidis vin paroli”, diris la virino, kiu laŭaĝe povus esti lia patrino… eĉ avino. “Mi vidis vin paroli kun la bananoj.”

“Ho, ne”, kaj ruĝiĝis lia tuta kapo. “Vi eraras…”

“Certe, ne”, persistis la virino. “Vidis kaj aŭdis.”

“Nu”, li komencis, kaj aŭdis sin nenature, iom strangole ridi, “la bananoj… la bananoj ekparolis. Jes… unue… ili min alparolis… ”

“Bone”, kapjesis la vendistino, ridetante. “Bonege. Kaj do… tial mi proponis helpi.”

“Ho”, li baŭmis. “Mi ne estas malsana. Certe ne freneza. Kaj ne bezonas vian helpon, dankon.”

“Sed vi bezonas la bananojn, ĉu ne? La du restantajn, orfajn bananojn …?”

“Ne”, li elĵetis, kaj tuj bedaŭris. “Tio estas… jes. Jes. Mi prenos. Dankon.”

Kaj li ja prenis la bananojn, paŝis firme kaj decide al la kaso, kie juna sinjoro kun okulvitroj kaj vizaĝo pustulkovrita akceptis liajn monerojn kaj, kun grimaco, ensakigis la du envere iom mizerajn banano-specimenojn, kaj forlasis la butikon.

Hejmenpaŝante, li domaĝis sian konduton. Sendube lia edzino koleros. Li senprobleme toleris bananojn tiajn, ilin tiel preferis; sed lia edzino, kiel li nun memoris, ne. Ŝi preferis freŝajn, ankoraŭ ne maturajn bananojn, helflavajn kaj firmajn. Ŝi diris, ke bananoj tro aĝaj memorigis ŝin pri vermoj, kiujn ŝi abomenis. Li vidis nenian rilaton inter vermoj kaj bananoj, sed mankis al li fantazio. Ĉiuj diris, ekde la unuaj tagoj en la elementa lernejo: Jen via problemo, Stefan: mankas al vi fantazio.

Mankis ne imago-povo, kiam kelkajn minutojn poste li eniris sian hejmon, sed trankvilo, paco. Skoldadis lin, kiel li anticipis, lia edzino, kiu rifuzis eĉ komenci kredi ajnan rakonton pri parolantaj, aŭ almenaŭ petantaj bananoj.

“Bananoj… bananoj ne parolas”, ŝi eksplodis. “Bananoj… bananas. Bananojn oni manĝas, bananojn oni likvigas…” – ĉu aŭdeblis ĝuste en tiu momento eta, flava aŭ, verdire, bruniĝinta krieto? – “… aŭ miksas kun aliaj fruktoj por fari trinkaĵojn, bananojn oni alĵetas al la simioj en la bestoĝardeno… jes, por tio, kaj nur por tio, oportunas viaj vermaĉoj.”

“Kara…” li kuraĝis.

“Ne karumu min”, ŝi tondris. “Vidu, mi edziniĝis al simio, kiu kredas … ha!… kredas, ke parolas bananoj. Morgaŭ… morgaŭ mi telefonos al la hospitalo… la psikiatra servo… petos, ne, insistos, ke…”

Sed li jam eskapis. Eliris en la freŝan aeron, for de la sulfura atmosfero de la enhejma vulkano. Mi scias, kion mi scias, li diris al si. Jes. Kaj scias, kion mi aŭdis.

* * *

Kelkajn tagojn poste – granda florbukedo kaj skatolo da ĉokolado iom pacigis lian edzinon, kiu pardonpetis pro troa reago, kaj kulpigis vermojn – li trovis sin denove en la ĉiovendejo. Li eniris por aĉeti lakton sed, preterpasante la pomojn, kredis aŭdi voĉetojn. Li haltis, rigardis, kaj aŭskultis. Jen, la sama historio: nin aĉetu, portu nin hejmen, kompatu nin, ho, sinjoro, ni petegas… kaj, antaŭ ol eblis diri “leono estas besto”, trovis sin ĉe la kaso, denove antaŭ la okulvitrigita, vizaĝpustuligita juna sinjoro, pagante kaj lakton kaj pomojn. Kaj jen, ĉu ne, en spegulo malantaŭ la kaso, la maljunulino, kapjesante, ridetante… sed kiam li turniĝis, neniu.

Li scivolis. Kaj komencis eksperimenti. Li eniris la butikon, por aĉeti ion bezonatan… farunon, skatolon da supo, tagĵurnalon… kaj ĉiam eliris, post flustrita dialogo kun piroj, laktuko, foje eĉ botelo da biero, kun io ne celita. Strange. Kaj ĉiam videblis, ĝenerale nur momente, fone, la virino. Kaj ĉiam ridetanta, kapjesanta.

La eksperimentoj fariĝis baldaŭ ne plu devo, kruda scivolemo, sed plezuro. Se la butiko ne tro homplenis – tamen ĝenerale ĝi estis; pli kaj pli, kiel konstatis, surprize, Stefan – li pasigis ne nur sekundojn sed foje minutojn, dialogante kun kukurboj, pakaĵoj da frostigitaj fiŝoj, fromaĝoj (aparte parolemaj estis la fromaĝoj), magazinoj, ŝulaĉoj, piloj, kukoj, kaj ĉiuj aliaj nepraĵoj de hodiaŭa vivo. Kaj dialogi gravas, li sin memorigis. Homoj, kiuj ne dialogas, al kiuj mankas partneroj, aŭ almenaŭ objektoj, kun kiuj dialogi, vere ne homas, ne vivas. Ili ekzistas izolite, dezertinsule… kiel ja ekzistis Stefan, ĉar jam de longe li ne plu dialogas kun sia edzino. Temas nur, kiel li rezignacie agnoskis kelkajn monatojn post la nupto-festo, aŭ nuptotesto, kiel li priskribis la forgesendan aferon, pri monologoj. Kaj ne estis li, kiu monologis. Male. Ŝi, la monologanto. Li, la monologato. Almenaŭ tiel ŝajnis al li.

Sed estis aliaj, ne nur li, kiuj nun dialogis. Fakte, la tuta kvartalo komencis dialogi. Pri la ĉiovendejo. Najbaroj, kiuj jam de jaroj ne parolis unu kun la aliaj, aŭ nur lace bonanmatenis aŭ kielviis, ekklaĉis ne pri la vetero, aŭ pri ies ulcero, aŭ pri alies kataraktoj, sed pri la butiko. Kaj pri la rimarkinda fakto, ke la tiea komerco ŝajne floris. Ĉiuj konsentis, ke ili multe pli vizitis la vendejon ol antaŭe, ke ili tie multe pli elspezis. Kaj ili notis, ke la korboj kaj saketoj, kiujn ili elportis el la butiko, multe pli pezas. Pezas per varoj, kiujn ili ne vere intencis aĉeti… sed, jes, sendube utilas stoki hundo-manĝaĵon, ĉar eble iam oni akiros hundon; kaj dento-pasto beligos la banĉambron de sendentulo, kiu jam de jardekoj portas protezon; kaj la kolbasojn oni povos frostigi, ĝis kiam la vegetaranoj iun matenon vekiĝos ne plu vegetarane; kaj… kaj tiel plu.

Neniu povis, neniu volis klarigi. Eĉ se kelkaj suspektis, kiel Stefan, neniu volis malkaŝi. Nek publike, nek private. Certe ne Stefan, kies oreloj tre dolorige memoris la edzinan erupcion, kiam li provis, tute logike, tute honeste, prirakonti sian spertaĵon en la ĉiovendejo. Kiu volas prezenti sin antaŭ familianoj, parencoj, kiel kreteno, kotkapulo, kiu dialogas kun… nu… pizoj? Cetere, almenaŭ Stefan tiel eksplikis la fenomenon, homoj kontentis; novajn amikojn ili havis, kun kiuj dividi intimaĵojn; amikojn, kiuj ne perfidus, ne priklaĉus, kiuj fine akceptis sian sorton – formanĝon, forĵeton – stoike kaj heroe, sciante, ke post ili venos aliaj, aroj da, ondoj da, ĉaroj da, ĉiovendejaj ĉaretoj da, ĝis… ĝis la butiko forbrulis.

Okazis tiel. Aŭ eble tiel. Aŭ tiel. Neniu sciis, neniu certis. Kelkaj opiniis, ke aliaj butikistoj en la urbeto, ĵaluzaj kaj koleraj pro la sukceso de la ĉiovendejo, iun nokton eliminis la konkurencon. Aliaj kulpigis la junan sinjoron, kiu, polurante siajn okulvitrojn aŭ eble siajn pustulojn, ne rimarkis la incendion. La polico, tamen, pruvis preter dubo, ke la akuzito dum la koncerna nokto sidis antaŭ komputila ekrano kun la filo de la policestro: ili detruis ne ĉiovendejon sed visigotojn kaj vandalojn, kiuj invadis interretan ludejon. Du-tri aliaj, kiuj alkuris la brulantan butikon, raportis svage pri maljunulino, kiu laŭdire aperis el inter la flamoj kaj kuris en la nokton. Iu – iom klapmanka – ĵuris, ke la virino, preterpasanta, ridetis, kaj murmuris ion pri tempo provi aliloke, pri imagoflegado; sed probable la ulo misaŭdis, kaj la virino diris nur, ke estas tempo alvoki la fajrobrigadon. Cetere, ŝi estis nigre vestita, kaj la nokto noktegis, almenaŭ for de la flamoj, kaj neniu el tiuj, kiuj kredis ŝin vidi, certis, ĉu temis pri ombro, fantomo, aŭ homo. Aŭ pri neniu el. La mistero profundiĝis, kiam brigadisto, kiu unue eniris la forbrulintan butikon, kriis, ke li trovis en la ruinoj kadavron, ŝajne ridetantan; sed, kiam kolegoj, kun policanoj, provis ĝin trovi tie, kien ekscitite la estinginto ilin direktis, videblis nur traboj, fulgo-kovritaj, kaj tordita metalo. La homo perdis sian postenon: superuloj verdiktis, ke ĉe la brigado ne estu loko por ebriulo, malgraŭ tio, ke la kompatindulo fidele sekretariis ĉe la urba abstinula asocio. Laŭdire li forlasis la urbon kaj – tamen neniu serioze kredis – fariĝis sorĉisto, religia fanatikulo, aŭ esperantisto. Io tia.

Kaj Stefan… Stefan bedaŭris. Bedaŭris la incendion kaj la perdon de la butiko. Bedaŭris la neceson de tempo al tempo dialogi kun sia edzino, kaj ne kun objektoj, kun amikoj, kiuj ne kverelis, disputis, kontraŭis. Kaj bedaŭris, ke li ne plu vidos la maljunulinon kapjesi kaj rideti. Aparte rideti.

* * *

Tiel la sorto, en mondo cinika, de fantazio. Ankaŭ ridetoj.


Poezio el ĉiuj ĉieloj

Poesia da tutti i cieli = Poezio el ĉiuj ĉieloj: Antologio de la Premio – Unua fojo 2014 / Redaktis Giuseppe Campolo; Tradukis Giuseppe Campolo, Amerigo Iannacone, Nicolino Rossi. – Venafro: Edizioni Eva, 2014. – 184 p.

Poezio el ĉiuj ĉieloj

Poezio el ĉiuj ĉieloj estas poemkonkurso organizata de Giuseppe Campolo (Samideano). Oni konkursas per poeziaĵo ankoraŭ ne publikigita, en Esperanto aŭ en la itala lingvo. La plej bonaj kontribuoj aperas en antologio, kun traduko al la respektiva alia lingvo. La unua tia antologio, pri la jaro 2014, do estas komplete dulingva, inkluzive de antaŭparolo kaj enkonduko.

La publika premiado de la unua konkurso okazis la 18an de oktobro 2014 en la urba teatro de Sant'Angelo di Brolo (Sicilio, Italio). La celo de la konkurso estas, ke la kontribuoj konsistigu “interesan poezian kolekton el ĉiuj latitudoj, laŭ koroj kaj mensoj de nia planedo”.

Ĉu ĉi tiun celon la konkurso atingis? Laŭ la “enkonduko kaj komento” de Nicolino Rossi la 402 konkursaĵoj estis plejparte itallingvaj, kaj supozeble grandparte venis de italoj. Inter la 50 poemoj en la libro, tiuj juĝitaj kiel la plej bonaj, 44 estis originale verkitaj itale, nur ses Esperante. Prave la eldoninto rimarkigas, ke “por la dua eldono de la Premio ... ni planas atingi pli detale la kvin kontinentojn”.

La ses poetoj kiuj verkis Esperante estas de Brazilo (3), Germanio, Italio kaj Serbio. La poezion do karakterizas certa eŭropeco; mankas poemformoj de aliaj kulturoj.

Ne sen intereso estas, ke la premiito pri la plej bela poemo en Esperanto, brazilano Neide Barros Rêgio, en bona latinamerika tradicio poemas pri floroj kaj homoj en sia kontribuo Mi volas donaci rozon. Ŝia poemo, precipe la titolo, svage elvokis ĉe mi la poemon de la kubano José Martí, Cultivo una rosa blanca (kultivas mi rozon blankan), kies titolo eĉ havas la saman ritmon.

Laŭdegon meritas la tri tradukintoj, kiuj formfidele kaj elegante tradukis la kontribuojn. Prave Rossi rimarkigas, ke “la tradukinto devas esti mem poeto”; ili pruvis, ke ili estas. Neeviteble la form-fideleco renkontas limojn, precipe ĉe la poemo 1999 (dum NATO-bombardado), kies sep versoj en la Esperanta originalo ĉiuj portas la saman rimon – afero ne imitebla en la itala. En ĝuste tiu traduko eblas ankaŭ diskuti pri la senco de unu tradukita verso: “Kio estas la celo?” iĝas en la itala “È questa la fine?”, laŭvorte: “ĉu ĉi tio estas la fino/celo?” Eble preferindus “A che fine?” aŭ “A quale scopo?”

Se paroli pri rimo, indas citi rimarkigon el la enkonduko de Nicolino Rossi pri la “blankaj versoj aperintaj ĉe granda kvanto da poeziaĵoj”. Efektive el la 50 poemoj publikigitaj nur ok uzas rimojn, kaj la ceteraj distingiĝas disde prozo foje nur per vortelekto, frazaranĝo aŭ metafora lingvaĵo, ĉar eĉ unueca ritmo ofte ne estas konstatebla. Kelkaj poemoj estus pura prozo, se ne estus linia divido al “versoj”. Prave Rossi admonas la poetojn akrigi la trivitan “fajlilon de Giacomo Leopardi” por povi forme prilabori siajn poemojn.

Koncerne la ritmon ĉi tiu mia juĝo eble estas iom maljusta aŭ tro severa, ĉar la itala lingvo havas mirindan kapablon kunfandi vortojn kaj forgluti silabojn, transformante la vokalojn “e”, “i”, “o” kaj “u” al “j” respektive “ŭ”. Taŭge aplikante ĉi tiun teknikon oni eble multloke atingas ritmon unuecan. Ekzemple la itala poemo Tra le vie di paese (Tra la stratoj de vilaĝo) prezentas (kun licencoj) kvar-amfibrakan ritmon, sed nur se oni legas parla un kiel parlaŭn, “ma il” kiel “majl” ktp.

Ĉe la Esperanta traduko de ĉi tiu poemo mankas unueca ritmo samkiel en la originalo; la versoj havas foje kvar, foje kvin piedojn. Eble la tradukinto celis resti forme fidela ankaŭ tiurilate, ne agnoskante al la originalo unuecan ritmon, aŭ li transprenis la forglutan teknikon en Esperanton, kie fakte kvin-piedaj versoj iĝas kvarpiedaj, kiam oni diras “kjom” anstataŭ “kiom”, “tjuj” anstataŭ “tiuj”, “vŭalas” anstataŭ “vualas” ktp. Iusence la traduko do estas tre fidela, sed trudiĝas la demando, ĉu lingvo kia Esperanto, kies precipa celo estas komprenigo, utiligu neklaran prononcon kiel poetikan rimedon.

La kontribuo plej altpretenda laŭ la poetika formo kredeble estas La fine del mondo (La fino de la mondo), kun kvar kvarversaj strofoj sekvantaj la tre striktan rimoskemon abab-bcbc-cdcd-dede. Tiun skemon, ne mirige, la tradukinto rezignis redoni en la esperanta traduko; kompense la tradukaĵo pli bele kaj klare sekvas la kvin-trokean ritmon, pri kiu ofte stumblas la originalo. La aŭtoro subtitole klasas la poemon kiel rondò (rondaŭo), kvankam la versoskemo de la poemo ne sekvas la regulojn de tiu poemformo (la vikipedia difino de la itala vorto rondò konformas al la PIV-a de rondaŭo). Kredeble la verkinto simple celas la interdependecon de la strofaj rimoskemoj, ĉi tie la reprenon de la antaŭastrofa rimo en ĉiu sekva strofo.

Kiel en ĉiu literatura konkurso, unu celo de la antologio estas doni al la konkursantoj forumon por prezenti siajn verkojn. Al kia legantaro ĝi direktiĝas? Certe al ŝatantoj de poezio, sed ĉu pli al italoj aŭ al esperantistoj? Ĉar la ega pliparto de la tradukoj estas al Esperanto, oni povus supozi, ke ĝiaj parolantoj estas la precipa celgrupo; sed estas kelkaj malaj indikoj: Ekzemple la antaŭparolo de Renato Corsetti dediĉas duonan paĝon al konsiloj, kiel kaj kial lerni Esperanton; evidente tiujn li direktas ne al esperantistoj. Kaj la loĝloko de iu konkursanto (p. 88) portas la aldonon “fraz”; nu, ĉiu italo komprenas, ke temas pri parto (frazione) de komunumo, sed alilingvano eble cerbumas pri la signifo. En la antaŭparolo de Samideano kelkaj lokoj supozigas min, ke ĝi estis verkita unue en la itala kaj poste tradukita, eble ne de la aŭtoro mem, ĉar ekzemple la esprimo “autostima delle genti” (memestimo de la popoloj) iĝas “homa memestimo” (itale eble “autostima della gente”). Ankaŭ tio indikas ke oni celas precipe italan legantaron.

Pri la celo de la libro troviĝas interesa “ŝlosilo”, kiun Samideano donas en sia enkonduko: lia celo estis trovi elektitojn havantajn “lucidecon kaj kuraĝon”. Por tio li serĉas inter artistoj; por venigi ilin al si li aranĝas literaturajn konkursojn. Konsekvence preskaŭ tute mankas formalaj aŭ temaj restriktoj por la konkursaĵoj, kiuj rezulte estas sufiĉe heterogenaj. Tiel en la libro apudas esprimoj de interpersonaj sentoj, kia en Altebenaĵo, kaj ĝenerale filozofiaj pensoj, kiaj en Al tiuj, kiuj opinias...

Nelaste pro tiu heterogeneco la libro ofertas abundan spacon por mensaj esplorvojaĝoj, ĉar malprobable oni je la unua legado trovos ĉiujn apartaĵojn kaj nuancojn. Kelkaj preseraroj apenaŭ ĝenas la legadon, krom eble unu en la traduko de 1999 (dum NATO-bombardado), kie la vorto “kelo” estas tradukata per la enigma “cantia”, eble ĝi estu “cantina”. Kaj en la antaŭparolo mi trovis min senkonsila antaŭ la vorto “(forĝi) ŝnurestojn”; la itala teksto klarigis al mi, ke temas pri estroj de alpistaj teamoj, kies anojn interligas ŝnuro. Mi ne certas, ĉu eĉ la ĝuste presitan vorton “ŝnurestrojn” mi estus kompreninta en tiu metafora funkcio.

Jen kaj jen enhava klarigeto plibonigus la internaciecon, ĉar kelkaj italaj poetoj supozis ĉe siaj legantoj ian scion pri Italio. Mi humile konfesas, ke la titolo Sur la dorso de Nebrodi estis al mi enigma ĝis ekscii el leksikono, ke Nebrodi estas montaro en Sicilio. Eble la redaktisto konsideros tiajn aferojn por la sekva eldono, celanta “la kvin kontinentojn”.

Reinhard Fössmeier


Babilado de maljuna provincano

Briĝo kun veneno

Gates, Ronald Cecil. Briĝo kun veneno: [Originala novelo]. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2014. – 92 p.

Gates: Briĝo kun veneno

Briĝo kun veneno (pli ĝuste – kun venero)... Respondante al la plej lasta ĉapitro de l' romano – “Ĉu vi solvos la enigmon pli rapide ol Elis kaj Tomson?” – mi, sen eta mensogo, respondas jese. Ne tuj, sendube. Eĉ mi longe hezitis. Kial do “eĉ” aroga?

Tutsimple – mi, kiel invalido, havas la feliĉon dum jam pli ol tri jaroj kuŝi en mia kabineto kun du telekestoj neniam forŝaltataj. Ĉiutage mi komencas spekti plurajn detektiv-, murd- kaj krim-filmojn. Du trionoj el ili estas maĉ-remaĉa enuaĵo. Unu triono konsistas el interesaj kaj tre ege indaj por spektado. Nu, kaj fine – klasikaĵo spektebla plurfoje, malgraŭ bonega scio pri ĉiuj saltoj kaj artifikoj. Briĝo de la pli ol 90-jara aŭstralia aŭtoro Ronald Cecil Gates staras ĝuste en tiu vico.

Dekomence mi perceptis la verkon kiel majstre, virtuoze pentritan bildon, sed tro baldaŭ mi ekvidis, ke la pentraĵo ne estas statika, ĝi vivas, konstante ŝanĝiĝas. Estas iu spektaklo, ludo, tre simila al kartaj kaj ŝakaj ludoj, en kiuj ne eblas ludi sen artifikoj, ŝajnigoj, trompoj kaj blufoj. La aŭtoro lertege ludas kun leganto. Unu movo de figuro kaj jen – leganto tre klare vidis la veran murdiston, kaj sur la sekva paĝo ne malpli klare ekvidis alian. La intrigo ne degelas ĝis la fino de la rakonto, kaj sekvi ĝin estos plezuro al ŝatantoj de krimromanoj.

Por esti absolute sincera, mi devas konfesi, ke persone al mi ne tro plaĉis du familinomoj – Inglis kaj Skolnik. Mi prenis plumon kaj korektis la malglataĵon – Ingliŝ (anglo) kaj Ŝkolnik (lernejano). Sur ĉiuj paĝoj. Ĉu stulte? Tute ne. Iam, ĉe relegado mi ne plu estos ĝenata.

VikS


Zamenhof: Kongresaj paroladojNova eldono de la Zamenhofaj paroladoj

“De 1905 ĝis 1912, li elvokis antaŭ la kongresanoj ĉiujn grandajn demandojn, ĉiujn grandajn problemojn, kiujn la vivo metis al tiu senprecedenta socia-lingva movado, kaj la altajn celojn, kiujn ĝi devas aspiri. La kolekto de tiuj kongresaj Paroladoj <…> estas emocia kaj animaltiga legaĵo, unu el tiuj nemultaj verkoj, kiuj honorigas la homaron”, – skribis Gaston Waringhien en sia biografia skizo pri Zamenhof (1887 kaj la sekvo, p. 20). Por ke ĉi tiuj gravaj tekstoj estu je dispono de la esperantista legantaro, ni decidis reeldoni la intertempe elĉerpitan kolekton, kiun ni aperigis antaŭ dudek jaroj kiel la duan volumon en la serio Scio.

En ĉi tiu kolekto estas ok “oficialaj” paroladoj, faritaj de Zamenhof je la malfermo de la ok unuaj Universalaj Kongresoj de Esperanto (UK).

La plej konata el ĉi tiuj paroladoj estas tiu, kiun li faris en la malfermo de la unua UK en Bulonjo-sur-Maro (1905). Anstataŭ klarigi, kiel la kongreso solvu la organizan kaj lingvoreforman problemojn, li ekparolis en stilo mistika: “… tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda, kiu nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos”. Prezentinte la intergentan batalon, kaŭzitan de lingvaj baroj, li emfazis, ke post miljaroj da batalado, en Bulonjo-sur-Maro komenciĝis “kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro”, omaĝis la forpasintajn pionirojn kaj finis la paroladon per Preĝo sub la verda standardo, kies finon pri la unuiĝo de la religioj li ne rajtis legi pro la malpermeso de la kongres-organizantoj.

La aklama akcepto de la Bulonja parolado instigis Zamenhofon al evoluigo de la homaranismo, kiun li planis lanĉi per sia solena parolado en la malfermo de la 2a UK en Ĝenevo (1906). Kritikinte la pragmatisman tezon “Esperanto estas nur lingvo”, li klarigis ke Esperanto enhavas internan ideon de frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Sed pro la insista premo de la movadgvidantoj li ne legis la duan parton de sia parolado, en kiu li identigis la internan ideon kun sia homaranisma doktrino.

“La esenco kaj celo de niaj kongresoj” estis la temo de la kongresa parolado en Kembriĝo (1907), en kiu Zamenhof revenis al la interna ideo: “ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo, por havi la ĝojon vidi samideanojn, por premi al ili la manon, por varmigi en ni per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la esperantismo en si enhavas”.

Post la Kembriĝa kongreso Esperantujon skuis interna konflikto, kiu kulminis per la apero de Ido. Tial en la 4a UK (Dresdeno, 1908) Zamenhof devis argumenti kontraŭ la reformemuloj. Feliĉe, la sekva jaro pasis trankvile, kaj en Barcelono (1909) Zamenhof faris formalan paroladon kaj nur alvokis marŝi antaŭen diligente kaj harmonie.

La paroladon en la 6a UK (Vaŝingtono, 1910) Zamenhof uzis por rekonfirmi la tezojn de sia eseo Esenco kaj Estonteco. La 7a UK en Antverpeno (1911) fariĝis batalejo inter diversaj konceptoj pri la organiza strukturo de Esperantujo, kaj Zamenhof en sia parolado pledis por regula kaj rajtigita kongresa voĉdonado. Sian lastan oficialan paroladon Zamenhof faris en la 8a UK (Krakovo, 1912); li skizis la kvaron-jarcentan evoluon de Esperanto kaj deklaris pri ĉeso de sia oficiala rolo en Esperantujo.

Krom la ok “oficialaj” paroladoj en ĉi tiu kolekto estas tri pliaj tekstoj.

Post la 3a UK Zamenhof en Londono (1907) provis refuti du akuzojn: esperantistoj volas nur Esperanton, kaj esperantistoj estas malbonaj patriotoj. “Esperantistoj kaj esperantismanoj” estis la temo de la Zamenhofa paroladeto en la malferma kunveno de UEA en Barcelono (1909). La paroladon en la unua Ruslanda Esperantista Kongreso en Sankt-Peterburgo (1910) pri la instrua kaj eduka signifo de la esperantistaj kongresoj, Ivo Lapenna nomis “plej taŭga ekzemplo de Zamenhofa esperantlingva parolarto”.

La paroladoj estas prenitaj el la Iom reviziita verkaro de L. L. Zamenhof (Kioto, 1989-1991) kaj kontrolitaj laŭ la tekstoj en La Revuo, Lingvo Internacia kaj La Ondo de Esperanto. Kelkloke ni korektis spurojn de pres-koboldo.

Aleksander Korĵenkov
Kaliningrado, la 4an de majo 2015

Legu pli pri la libro.


LiroLiteratura konkurso Liro-2015

La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas al la tradicia literatura konkurso Liro.
Same kiel en la du antaŭaj jaroj ankaŭ en 2015 la konkurso havos nur tradukajn branĉojn.

Por Liro-2015 estas proponitaj du tradukendaj verkoj:

1. Traduko el la angla: Lost on dress parade – novelo de O. Henry;

2. Traduko el la rusa: Bargamot i Garasjka – novelo de Leonid Andrejev.

La originaloj de la tradukendaj tekstoj estas elŝuteblaj en nia retejo:

Lost on dress parade;
Bargamot i Garasjka.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). Oni povas sendi la tekstojn rete (slipoj estu sendataj en apartaj mesaĝoj), al la ret-adreso sezonoj@yahoo.com.

La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 1a de decembro 2015.

La laŭreatoj (unu en ĉiu branĉo) ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La organizantoj ĝis la 1a de januaro 2018 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la premiitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizantoj en okazo de libroforma eldono. La plej bona traduko de la novelo de O. Henry aperos en la antologio de anglalingva literaturo, eldonota de Sezonoj.

Bonŝancon!

Halina Gorecka
sekretario de Liro

Detalaj informoj pri la antaŭaj konkursoj.


Ricevitaj libroj

Legu la kompletan liston.

Gates, Ronald Cecil. Briĝo kun veneno: [Originala novelo]. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2014. – 92 p. – [Recenzoekzemplero].

Poesia da tutti i cieli = Poezio el ĉiuj ĉieloj: Antologio de la Premio – Unua fojo 2014 / Redaktis Giuseppe Campolo; Antaŭparoloj de Renato Corsetti, Amerigo Iannacone, Nicolino Rossi; Tradukis el la itala Giuseppe Campolo, Amerigo Iannacone, Nicolino Rossi. – Venafro: Eva, 2014. – 184 p. – [Recenzoekzemplero].

Юнусов, Абдурахман. Эсперанто? Эсперанто! Учебник международного языка. – 4-е изд., испр. и доп. – М.: Импэто, 2014. – 160 с., ил.; 300 экз. – [Aĉeto].


Pri pacientoj kaj doktoroj

Efika medikamento

Paciento plendis al doktoro je apatio kaj kompleta malintereso pri la vivo kaj ĉio okazanta ĉirkaŭ li.

– Doktoro, mi estos ege danka al vi, se vi preskribus al mi medikamenton, kiu skuus min, ekscitus intereson al la vivo. Ĉu vi konas ion tian?

– Jes. Fakturon.

Bona konsilo

En kuracista kabineto paciento plendas al doktoro:

– Imagu, sinjoro doktoro, nokte mi tiel ronkas, ke mi malhelpas dormi al mi mem. Kion vi povas konsili al mi?

– Dormu en la najbara ĉambro, – konsilis doktoro.

Trovis kaj tradukis Kukucapa Nemoskovskaja


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2015, №6 (248)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2015:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 24 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 750 ruslandaj rubloj
— Pollanda tarifo: 72 zlotoj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 15 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (5000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (3000 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1750 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (1000 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 25 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2015.