Ĉ. 1982 Birjulin provis fari kritikan analizon pri la ĉirkaŭa komunumo. Lia studo Pri la nocio “esperantisto-aktivulo” aŭ la aktivecoj veraj kaj malveraj: Revuo de la tipoj rimarkeblaj en nia junulara movado (aparta eldono: Sverdlovsk, l984) kaj Pri ekstera (surfaca) kaŭzo de malesperantismo (Sezonoj. 1985. No 5) provokis indignon de la tradiciaj movadaj gvidantoj kaj entuziasmon ĉe la legantaro de Sezonoj, kiuj elstarigis lian duan studon kiel la plej interesan materialon de la almanako en 1984-85.
Aleksej plu kunlaboris en Sezonoj, precipe kiel eksperto pri literaturo scienc-fikcia kaj fantasta. Ĝuste li alportis novajn kriteriojn, ne plu verd-radikajn. Per lia interveno pli ofte nun ni rememoras ne nur pri Borges kaj Tolkien, sed ankaŭ pri Szathmári kaj la iberianoj. Li estas aŭtoro de multaj popularaj esprimoj (sufiĉas nur “damne kaj sakre”). Alia forta flanko lia estas (krom sociologio kaj literaturo) ankaŭ muziko, precipe “underground”a, apenaŭ kun ekvivalento en Esperantujo.
Post 1991 Aleksej aŭtoras en La Ondo de Esperanto kaj Ruslanda Esperantisto. Sub lia redaktoreco aperis kvar kajeroj de Spektro. Unu el la membro-fondintoj de UES, li prezidis la fondan konferencon de Ruslanda Esperanto-Asocio (Jekaterinburg, februaro 1992). En la Komitato de REA li prizorgis sociologion, komercon kaj iusence reprezentis Siberion. Tamen post la unuiĝo de REA kaj REU li ne plu partoprenas en ruslandaj movadaj strukturoj.
Neriĉa homo (patro de tri infanoj) Aleksej ĉiam estis inter malavaraj amikoj de esperanto, kaj ĝuste lia kotizo estis la unua kontribuo al la fondaĵo Amiko.
Laŭ Ruslanda Esperantisto. 1992. No 5 (ĝisdatigita)
Laŭ William Auld
Gafur Gazizi tre lirikece uzas pli tradiciajn poemformojn, kaj estas lerta uzanto de fortaj rimoj... Li forte sentigas la kamparon, ekzemple personigante arbojn k.t.p., kaj ja apartan kamparon, en kiu li (supozeble) pasigas la vivon.
Laŭ Ruslanda Esperantisto. 1996 No 6 (ĝisdatigita)
Lernis esperanton en 1979. Poste movadumis kiel sekretario kaj prezidanto de la urba klubo, prezidanto de la Urala E-Komitato kaj de la Urala Esperantista Societo (UES), vicprezidanto de REU (1994-1995), la unua redaktoro de Bulteno de REU. Organizanto de multaj renkontoj kaj konferencoj en Uralo. Peranto de UEA por Ruslando. Reprezentanto de Monda Turismo en Ruslando. Ĵuriano en Belartaj Konkursoj de UEA.
Ekde 1982 senŝanĝa direktanto de la Kolektiva Esperanta Biblioteko (KEB) kaj de la Urala libro-servo (ULS). Ruslanda peranto de pluraj esperantaj gazetoj. Multaj artikoloj kaj recenzoj en la esperanta kaj landa gazetaro. Oficiala eldonanto de Ruslanda Esperantisto kaj de La Ondo de Esperanto. Eldonis kun la edzo (Aleksander Korĵenkov) pli ol 70 librojn kun diversaj eldonmarkoj (Sezonoj k.a.). Redaktoro de Ruslanda Esperantisto kaj de Ekzakte.
“Mi naskiĝis 1 mar. 1960. Inĝeniero, peterburgano, fraŭlo. Esperanton mi ekstudis aŭtodidakte en 1974 laŭ la vortaro de E.Bokarev. Ekde 1982 mi aktive partoprenas en la esperantista vivo. Nun mi estas membro de la peterburga junulara klubo Blankaj Noktoj kaj vicprezidanto de la societo Espero. Dum longa tempo mi okupiĝas pri interlingvistiko kaj akiris sperton en tiu fako. De tempo al tempo miaj artikoloj aperas en esperantaj gazetoj. Ekde 1992 mi kunlaboras en Ruslanda Esperantisto kaj en REA.”
Laŭ Ruslanda Esperantisto. 1995. No 2 (ĝisdatigita)
Esperantistiĝis en Tjumeno (1976). Tie prezidis la lokan klubon kaj regionan organizon. En 1981-82 sekretario de LKS — neoficiala tutlanda organizo, opozicia al ASE. Kunfondinto kaj komitatano de neoficialaj organizoj Urala E-Komitato kaj rondo Kulturo, tre aktivaj en la jaroj 1980aj. Komitatano de la Urala Esperantista Societo. Vicprezidanto de Ruslanda E-Asocio (1992-1994). Prezidanto de REU (1995-1997). Komitatano A de UEA por Ruslando (1995-1998), Komitatano B de UEA (1998—) (Kun)organizis duoncenton da esperantistaj renkontoj. Multaj prelegoj, lekcioj, kursoj.
Probable Korĵenkov estas pli konata per libroj kaj gazetoj. Eldonis kaj redaktis “samizdatajn” gazetojn Sezonoj, Ekzakte kaj aliajn. Ekde 1991 redaktas la revuon La Ondo de Esperanto. Eldonis kun Halina Gorecka (la edzino) 75 librojn en/pri esperanto. Tradukis kelkajn librojn. Aŭtoro de centoj da artikoloj en dekoj da periodaĵoj esperantaj kaj ruslingvaj. Estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (1992—). La sola ruslanda membro en la Esperanta PEN.
Projektoj efektivigataj:
Dum sia dudek-jara esperantisteco li partoprenis neniun esperantistan renkonton, sed li vaste diskoniĝis per poemoj, noveloj, recenzoj kaj eseoj, aperintaj dise en Sezonoj, Literatura Skatolo, La Ondo de Esperanto kaj Literatura Foiro. Precipe pozitivan takson de la kritiko ricevis lia poemo Plenumo de deziroj.
En 1996 li kontribuis al la kolektiva poemaro Kvarteto, kaj tiun kontribuon William Auld taksis jene: “Alen Kris estas eble, el vidpunkto de nia klasika poezio, la plej solida el la kvar ... lia verstekniko estas tre polurita, kaj la traktado ofte efikas malpli subjektive.”
Laŭ Ruslanda Esperantisto. 1997. No 1
Viktor estas unu el la ruslandaj pioniroj de “komputiligo” de Esperantujo. Li kunlaboris en la eldonejoj Sezonoj kaj Ural-Sovety por kiuj li produktis esperantajn tiparojn kaj pelilojn laŭ la kodigo, rekonita de Komputika leksikono kiel “la rusa esperantigo de Kulakov”. Ekde la fondo de Ruslanda Esperantisto ĝis 1994 li pasigis multajn centojn da horojn enpaĝigante ĝin.
En 1995 li disponigis sian oficejan ret-adreson por la E-Centro Jekaterinburg, kaj funkciigo de tiu ĉi hejmpaĝo estas lia merito. Redakciano de La Ondo de Esperanto pri komputilaj aferoj. Membro de TEĴA. Gvidanto de la Komputista Sekcio de REU.
Tatjana partoprenis en organizado de ĉiuj esperantistaj renkontoj en
Jekaterinburg dum la lastaj dek jaroj, interalie kiel sekretario de la
Organiza Komitato de Eŭropo-Azio'91, kies partoprenantoj plej ofte
menciis ŝian nomon en la popularec-konkurso. Sekretario de la Urala Esperantista
Societo ekde 1996. Sed eble pli konata ŝi estas kiel prizorganto de la
paĝoj Legu kaj lernu (Ruslanda Esperantisto) kaj Mozaiko
(La Ondo de Esperanto).
Nikolai Lozgaĉev aperis en la esperantista medio unue kiel gasto al OkSEJT en Ŝĉerbinka (1981) por... ludi goon. Sed post la unua sperto de nekomunikiĝeblo en la drakona kontraŭkrokodila atmosfero li neofitiĝis kaj reaperis post du jaroj de intensa laboro kun tuta programo de kantoj de Vladimir Vysockij de propra traduko en la Unua kultura forumo (Sverdlovsk, aŭg. 1983). Kaj en la sekva jaro li jam partoprenas en la Urala konferenco pri planlingvoj (Tjumena universitato, apr. 1984) kun interesa temo pri esperanta slango kaj baldaŭ iĝas prezidanto de E.R. Kulturo, kiu formiĝis ĉirkaŭ la kultura almanako Sezonoj, lanĉita samjare.
Lia aktiva partopreno en Sezonoj kaj Belartaj konkursoj de E.R. Kulturo havigis al li reputacion de talenta esperanta poeto, literaturisto kaj tradukisto. Ĉi tie aperis liaj artikoloj pri la rusa poezio, tradukoj el Vysockij, Majakovskij, Kamenskij, Ĥlebnikov, Severjanin, Baljmont, Brjusov, Puŝkin, Fet k.a.
En 1887 aperis lia unua libro de originalaj poemoj La tago del eterno. Post du jaroj sub lia redakto kaj ĉefa aŭtoreco eldoniĝas Birdo Gamajun de Vladimir Vysockij. En 1996 sekvis Kvarteto, kies eldonon li parte subvenciis.
En poezio lin ofte gvidas la inĝenia eksperimentado semantika, morfologia kaj metrika. Tion akcentas William Auld, rimarkinte, ke “lia atuto estas ligateco al lerta lingva ĵonglado”.
Li mem muzikigas poemojn proprajn kaj de aliaj aŭtoroj de Sezonoj: Gazizi, Ĉaldajev kaj plu — Rossi, Valano, Kalocsay. Tiuj kantoj sonas en lia plenumo komence en Sovetio kaj poste en Universalaj kongresoj en Havano, Vieno. Liaj verkoj, recenzoj, artikoloj aperas en diversaj periodaĵoj de la Orienta Eŭropo. Kaj la superan agnoskon li ricevis kiel aŭtoro kaj kunlaboranto de Literatura foiro.
Nikolai transprenas la redaktoradon de Sezonoj en la lasta jaro antaŭ la falo de Sovetio. Sed ve, kun tiu falo finiĝis ankaŭ la “arĝenta periodo” de l' sovetia esperanta samizdata literaturo. La aŭtoroj restis, sed muzoj eksilentis. Samkiel en la lando, en la ekssovetia provinco de Esperantujo komenciĝis restrukturigo. Unu monaton post la elekto de la unua ruslanda prezidento en Ruslando renaskiĝas gazetoj Ruslanda E-isto kaj La Ondo. Aperis demando pri restarigo ankaŭ de la nacia ruslanda esperanta organizo, kiu fondiĝis post duona jaro en formo de Ruslanda E-Asocio, Nikolai Lozgaĉev iĝis ĝia unua prezidanto kaj agadis tiupostene ĝis la unuiĝo de REU kaj REA en 1994.
En la lastaj jaroj lia aktivado fariĝis malpli publika, tamen li plu partoprenas en esperantistaj renkontoj en Uralo kaj kunlaboras en La Ondo de Esperanto, interalie aŭtorante la koncepton pri la kovrilo. Okaze de la 200a naskiĝdatreveno de Puŝkin, ĉe Sezonoj aperos en lia traduko du el la Malgrandaj tragedioj de la plej granda rusa poeto.
Sed Nikolai ne vidos tiun libron eldonita. Nur 41-jara li forpasis en Permo la 4an de aŭgusto 1998.
Laŭ Ruslanda Esperantisto. 1993. No 6; 1996. No 8/9 (ĝisdatigitaj)
Plian prezenton li faras mem.
Iĝinte esperantisto mi naskiĝis kvazaŭ duafoje. Nenie aliloke eblas trovi tiom bonajn interhomajn rilatojn, nenie eblas vivi tiom interese. La amikeca etoso helpas evoluigi en ĉiu homo kapablojn, pri kiuj li antaŭe eĉ ne suspektis. Dum tiuj 12 jaroj kelkfoje ŝanĝiĝis mia rolo en Esperantujo. Finfine mi trovis min en la esperanta poezio kaj kulturo, kvankam certe ne eblas tute ignori la “movadon”.
Ni ne ĝisvivos la “finan venkon” de esperanto, sed ni devas prepari nian lingvon, ke tiu venko iĝu ebla. Por tio gravas evoluigi nian kulturon, ke neniu povu diri, ke esperanto estas “malviva lingvo”. La strategio estis bone determinita en Raŭma kaj en Szeged, do — ni agu!
Mi sentas la devon helpi tiujn, kiuj venis al esperanto post mi. Mi elektis la taskon “informejo + urĝa helpo”: se iu havas problemon rilate esperanton kaj ne scias la solvon — tiu turnu sin al mi. Se mi ne povos helpi mem, mi konsilos pri la helponto.
Iuj malŝatas mian karakteron, mian manieron senkompate kritiki ĉion kritikendan, eĉ sarkasme moki, se la kritiko ne helpas. Mi ĉiam nomas la aĉulon aĉulo. Jes, mi ne estas diplomato, ne kapablas flati kaj hipokriti. Diplomatoj vivas pli trankvile kaj pli sate. Tamen, laŭ Vladimir Vysockij:
Laŭ Ruslanda Esperantisto. 1994. No 8
RE: Unue pri la kutimaj aferoj: aĝo, deveno, studoj, kariero.
SP: Sen falsa modestemo mi diru, ke mi naskiĝis la 15an de decembro de la jaro 1949, do, mi estas ekzakte 90 jarojn pli juna ol Zamenhof. La unuajn 16 jarojn de mia vivo mi loĝis en Taŝkento, en 1966 mi iĝis studento de la Matematika fakultato de la Novosibirska Ŝtata Universitato. De tiam mi loĝas kaj laboras en Novosibirsk (pli ĝuste, en la Akademiurbeto) kiel modesta sciencisto (fakte, programisto).
RE: Kiom da lingvoj (kaj kiagrade) vi scias?
SP: Krom la rusa kaj esperanto, mi povas pretendi ke mi scias la anglan kaj la francan. Mi povas legi, konversacii kaj skribi en la angla, sed mi apenaŭ kuraĝas skribi en la franca. Fakte, por ruso la franca estas ege pli facila lingvo ol la angla, tamen la francoj estas multe pli postulemaj pri sia lingvo, eĉ rilate al alilandanoj (mi eĉ dirus ke iuj el ili, kiel multaj rusoj, estas precipe postulemaj rilate al la alilandanoj).
Kaj estas pluraj lingvoj, kiujn mi iom konas. La lingvoj estas tia afero, ke eĉ supraĵa kono jam estas utila. Mi komprenas ĉiujn slavajn lingvojn, plurfoje mi eĉ tradukis el slavaj lingvoj kiujn mi neniam lernis. Kompreneble tio estis tre amatoraj tradukoj, sed en koncerna situacio ili tute sufiĉis. Dum la sovetia epoko mi multe legis en la pola, ĉar tiam estis multaj interesaj kaj facile akireblaj libroj en la pola. Nun tio iĝis sensenca, ĉar kun sufiĉe da mono oni povas trovi ĉion en la rusa.
RE: Kial kaj kiel vi iĝis tiel saĝa?
SP: Ĉu oni rajtas nomi saĝa homon, kiu tiom da tempo dediĉas al esperanto?
RE: Kiel vi esperantiĝis?
SP: Dum iu el miaj ferioj fine de la 1970-aj jaroj, forŝirite de miaj libroj, mi serĉis ian intelektan distraĵon. Hazarde en librovendejo Druĵba mi trovis la libron Trigroŝa romano en esperanto. Mi pensis, ke mi scias sufiĉe da lingvoj por facile legi en esperanto (kiel mi antaŭe legis en diversaj slavaj lingvoj). Mi ne sciis la principojn de esperanto, kaj atribuis al ĝi la ideojn de Interlingua: mi pensis, ke malsprita erudicio tute sufiĉos por tuj kompreni ajnan tekston en esperanto. Tiu opinio evidentiĝis malĝusta! Mi stumblis ĉiupaŝe (ĉar mi ne estis preta analizi vortkunmetojn), kaj mi forĵetis la libron. Tamen restis en mi la impreso de defio, kaj fine de junio 1980 mi prenis en la regiona biblioteko broŝureton Esperanto dla wszystkich de Maria Nemirow-Ziólkowska. Mi komencis ĝin legi jam en la apudurba trajno, per kiu mi estis revenanta al la Akademiurbeto. Al mi tre plaĉis la gaja kaj eleganta tono de tiu lernolibro, mi tralegis la tutan broŝureton dum la vojo. Min fascinis la strukturo de la lingvo, kaj solfoje en mia vivo mi preterveturis mian stacion. Sed mi eltrajniĝis esperantisto.
RE: Ĉu vi havas infanojn, kaj ĉu vi edukas ilin esperant-lingve?
SP: Mi havas filinon 11 jarojn aĝan. Antaŭ 5 jaroj ŝi ekinteresiĝis pri esperanto kaj iomete lernis la lingvon, sed baldaŭ ĉesis (poste mi eksciis, ke mia patrino malkonsilis al ŝi lerni). Mi neniam insistis, ke ŝi lernu esperanton, ĉar mi volas ke tio estu ŝia konscia decido. La infano rapide forgesas la lingvon, se li ne aplikas ĝin kaj ne perfektigas siajn sciojn (ĉar kun la aĝo la interesoj ŝanĝiĝas, ekestas bezono pri novaj nocioj kaj esprimmanieroj, kiuj ne estis aktualaj en pli frua aĝo). Nu, mi dubas, ke mi povus seninterrompe subteni ŝian intereson pri la lingvo. Kiam (se iam) mia filino serioze interesiĝos pri la lingvo, ŝi povos rapide ĝin lerni.
Nun ŝi lernas du lingvojn: la anglan kaj la japanan, kiuj okupas egalan nombron da lernohoroj. Kaj la rezultoj estas tre surprizaj por mi.
Ŝi evidente preferas la japanan. Ŝi tiom same ŝatas belajn hieroglifajn rebusojn, kiom ŝi malamas la pedantajn kaj sensencajn komplikaĵojn de la angla ortografio. Mi provis ŝin konvinki, ke tiujn pedantaĵojn oni opinias klero, sed tio ŝin ne impresis.
Rezulte, kvankam ŝi tre ŝatas la verkojn de la angla beletro (precipe la aventurojn de Alica en Mirlando kaj transspegule), ŝi legas ilin nur en rusa traduko. Kaj male, antaŭnelonge ŝi proprainiciate trovis kaj legis ne tre maldikan libreton japanan. Verdire, ĝi estis en simpla skribo (hiraganao kun tre malmulte da hieroglifoj), ĉar destinita por la infanoj; tamen por la japanaj infanoj, ne adaptita por alilandanoj!
RE: Ĉu vi aktivis en la junulara e-ista movado?
SP: Ne. Kiam mi esperantiĝis, mi jam estis 30-jara.
RE: Kiuj personoj influis al via esperantumado?
SP: Grigorij Samuiloviĉ Cejtin, Sergej Romanenko.
RE: Pri kio vi laboras en la Akademio de Esperanto?
SP: La Akademio nun provas difini sian rolon en la esperanto-komunumo, kaj tio estas malfacila problemo. Mi provas respondi al ĉiuj esencaj demandoj, prezentataj al la Akademio.
Ruslanda Esperantisto. 1996. № 12
Li mem skribis pri si:
“Mia rilato al la E-movado cikle evoluas de ardiĝo al distanciĝo kaj inverse. Mi estis aktiva sur loka kaj nacia nivelo”.En 1997–2000 redaktoro de Forumo (bulteno por gejoj). Kunlaboras en Literatura Foiro kaj La Ondo de Esperanto per recenzoj, eseoj kaj tradukoj el diversaj lingvoj. Ekde 1999 redakciano de La Ondo de Esperanto pri traduka beletro. Provlegis kaj lingve reviziis kelkajn librojn de Sezonoj.
En 2001 Sezonoj eldonis, kiel literaturan suplementon, lian tradukon de la novelo de E.T.A.Hoffmann Konsilisto Krespel.
Esperantistiĝis en 1991. Prezidanto de la urba E-klubo. Membro (en 1996–1998 komitatano) de Urala Esperantista Societo. Partoprenis la Universalajn Kongresojn en Tampereo (1995), Prago (1996) kaj Montpeliero (1998).
Li tradukis la romanon de Nikolaj Gogol Malvivaj animoj (Sezonoj, 2001). Liaj tradukoj de novelojn de Tolstoj, Ĉeĥov kaj Gogol aperos en la unua volumo de Rusa Novelaro. Ekde 2002 Vladimir estas konstanta kunlaboranto (do, redakciano) de La Ondo de Esperanto. Lia redakcia tasko estas prizorgano de Mozaiko.