La porinfana libreto de Jon Rømmesmo kaj prezentas al infano literojn de la Esperanta alfabeto kaj — samtempe — donas iom da imago pri interkulturaj aferoj. Tiel, ekzemple, alkoj kutime “atakas anglan aŭton”, belgoj estas bonaj bakistoj, ĉiliaj knabinoj preferas ĉokoladon kaj ĉerizojn, hungaroj havas helajn harojn (!) ktp.
Ĉi tia prezento estas interesa ideo, laŭ mi, sufiĉe utila por konatigi infanon kun fremdaj landonomoj, iliaj popoloj kaj iom da iliaj tradicioj. Ricevinte tiajn amuzajn impresojn pri “rumanaj rajdantoj” kaj “nigruloj el Niĝerio” infano post ioma tempo eble havos plian emon por studi pri aliaj landoj kaj kulturoj pli profunde kaj serioze.
Ĉiukaze jen ni havas interesan ekzemplon de la eldono por internaciaj infanoj, kiuj kreskas en esperantistaj familioj kaj kies gepatroj edukas ilin en Esperanto, krom alia(j) lingvo(j), certe.
Ĝia nomo estas Esperanto ABC, ĝin pretigis norvega entrepreno kun originala nomo Eldonejo Esperanto. Ĝia internacia etoso senteblas sur preskaŭ ĉiu paĝo: “Italo invitis irananon, izraelanon, islandanon kaj indianon al itala insulo”, “aŭstraliano aŭskultas radion el Eŭropo” ktp.
Per ĝi oni povas ankaŭ lerni internaciigitajn nomojn: Eva kaj Edvardo, Gilberto, Helena, Jakobina kaj Jakobo, Ĵeromo, Lina, Marteno, Olavo, Paŭla kaj aliaj estas rolantoj en la libreto.
Precipe al mi plaĉis infanaj kantetoj fine de ABC: provizitaj per tekstoj kaj muziknotoj ili povas fariĝi amuza tempokupo por vi kaj via fil(in)eto, evoluigos ŝian aŭ lian muzik-kapablon kaj samtempe donos unu plian stimulon por uzi la internacian lingvon.
Sed, kiel en preskaŭ ĉiu libro (krom, eble, nur Sanktaj Skriboj), estas io kritikinda ankaŭ en ABC.
Se ni parolas pri internacieco, cetere, aspektas strange ke la koko “kikerikas”, sed ne “kokerikas” kiel bonkonduta esperantista koko. Leganto de ĉi tiu recenzo jam povis rimarki ankoraŭ unu “malkoheraĵon”: ja ni konas loĝantojn de Israelo kiel israelanojn (aŭ eĉ israelidojn — konkreta elekto dependas de la lingvopuremo de la parolanto aŭ sencofaceto, kiun oni enmetas en ĉi tiun vorton), sed certe ne “izraelanojn”.
Alia afero kritikinda estas preskvalito: foje perdiĝas partoj de tutaj vortoj, kio ne estas agrabla, precipe se via infaneto provas legi la libreton mem kaj ĉiufoje stumblas ĉe tiaj fuŝaĵoj.
Kion mi plej malŝatis pri la libreto estas ilustraĵoj: kvazaŭinfanaj, ili evidente estas faritaj per komputilo kaj ilia kvalito estas tiom malalta, ke mi trovas eĉ ne spuron de iu ajn arteco en grafika aspekto de la libro.
Espereble Eldonejo Esperanto notos mian kritikon kaj kritikojn de aliaj legintoj kaj korektos la aferon en (eventuala) re-eldono aŭ en aliaj siaj eldonoj.
Entute la libro lasas bonan impreson — ne nur al infanoj, cetere: miaj amikoj-esperantistoj (plejparte komencantoj) multe amuziĝis legante ĝin, do mi taksus ĝin kiel bonegan aldonlegaĵon por lernantoj de iu elementa (ankaŭ kanta-luda) kurso.
Oleg Izjumenko (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2003. № 2 (100)