Kantas Anjo Amika

Grizaj ŝtonmuroj kaj kolonoj, faritaj per la amo al la Dio, trankvilaj, senvivaj… Sed kiam la brilaj sunradioj karesas ilin, ili revekiĝas, ekvivas denove. Tiu brilo aperas kristale en virina voĉo, kaj plenumas la sobran, digoplenan palacon de la kredo. Ĝi penetras la piecan silenton, kiel la ora lumo tra la koloraj vitraloj.

Tiel mole kaj humile tuŝis min la kantoj de Anjo Amika en ŝia dimanĉa koncerto. Ŝi entreprenis deflankiĝi de la nuntempe modaj muzikaj tendencoj (kiuj foje eĉ arogante superŝutas nin) kaj prezentas bukedon de religiaj kantoj.

Post siaj nombraj altnivelaj kasedoj LF-koop aperigas nun tiun unikaĵon, kaj ne nur plilarĝigas sian sortimenton, sed samtempe ankaŭ kompletigas la mankantan artospecon de nia muzika merkato.

La repertuaro estis elektita plejparte laŭ la kolektaĵo de A.Burghardt Adoru kantante kun la sindona helpo de Eva Farkas-Tatár.

La enhavo, krom du horaloj de J.S.Bach, estas 12 kantoj, plejparte himnoj, sed ni retrovos la ĉarmajn melodiojn de finna nacia kanto (Jen mia preĝo), usona popolkanto (Venkos ni en gloro), hungaran popolan religian kanton (Kiam David…) kaj ankaŭ tiun perlon kiel la Ave Maria de Gunot. La du koraloj de Bach per orgeno kaj la klara sublima voĉo donas la senton de interna harmonio al kredantoj, nekredantoj kaj ankaŭ al tiuj, kiuj ne komprenas la tekston en esperanto. (Ja en multaj landoj la latinaj psalmoj estas plejparte nekompreneblaj por la kredantoj.)

Tamen estas menciinde, ke ankaŭ tiu ĉi kasedo apartenas al nia lingva trezoro. Kun la natura, bela simpleco montriĝas esperanto ankaŭ tie ĉi, en la originalaj tekstoj kaj en la tradukoj per nekonataj kaj per pli aŭ malpli konataj aŭtoroj kiel Beveridge B.John, A.Burghardt, Butler Montagu Christie, Carlsson, H.A.Hoor kaj G.Silfer.

La registrado okazis ne en neŭtrala medio de studio, sed en provinca preĝejo de hungara vilaĝeto Ocsa, kaj tio eĉ pliprofundigas la intiman etoson, kun la kontribuo de la hungara orgenisto Miklós Teleki. Ni menciu ankaŭ la teknikiston Sándor Kuti, kies rolo por la sukceso de la kasedo estis signifa. Sed tion taksu la fakuloj.

Mia intenco estas nur inviti vin al la Dimanĉa koncerto, partopreni en jam forgesitaj dimanĉoj en nia zorgoplena vivo. Al sankta dimanĉo, kiam oni en festa vestaĵo kun pura koro kunvenis por forgesi la problemojn, timojn, falemon, ĉiutagajn kulpojn kaj turmentojn. Por soleni la dimanĉon kun ĉasta animo, por kredi je dia pieco, por kredi je homa bono, aŭskultante la anĝele klaran voĉon.

Judit Felszeghy (Hungario)

La Ondo de Esperanto. 1995. №1 (20)


Recenzoj