Atesto pri la vivkapablo de la lingvo

Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri. La kosmo kaj ni: galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo: Elementa kurso pri astronomio. — Antverpeno: FEL; Fundación Esperanto, 2001. — 199 paĝoj, il.

Komparante la eldonpraktikon en Esperantujo kun tiu en Ruslando, oni povas konstati ke la falsaj sunoj de la astrologio tute ne kaŝas al la esperantistoj la vidon de la stela ĉielo. Kaj jen bona novaĵo por tiuj, kiuj volus rigardi ĝin pli atente: Flandra Esperanto-Ligo eldonis 200-paĝan monografion pri astronomio. Oni povas nomi ĝin daŭrigo de la internacia esperantista iniciato, kies rezulto estis la apero de la Astronomia Almanako 2000. Ĉi-foje la aŭtoroj — David Galadí-Enríquez (Hispanio) kaj Amri Wandel (Israelo) — prezentas al la publiko koncizan elementan kurson por nefakuloj.

Konsentu, ke la ĉielo okupas tre konsiderindan parton de la homa optika panoramo, eĉ se temas pri tute kabineta homo. Do konsentu, ke estus strange senti neniun intereson pri la tiel granda komponanto de la ĉirkaŭo. Kaj, nature, ni ĝin sentas, kaj eĉ pli — ni ŝatas la ĉielan bluon kaj la brilon de la noktaj astroj; foje tio instigas nin skribi versojn, donas inspiron por impetoj. Sed eĉ pro sola danko al tiu ĉiama belo ni devus esti iom pli scivolemaj: aperigi demandojn kaj trovi respondojn.

La kosmo kaj ni helpos nin en nia serĉo. Ĝi instruas orientiĝi inter steloj kaj planedoj kaj — tio estas ne malpli grava — trovi, mezuri kaj apreci nian propran situon en la mondo.

La enhavo de la kurslibro markas pli ol sufiĉan vastecon: de la kutima homa distancmezuro ĝis la ekstergalaksioj, de la tera rotacio ĝis la serĉado de niaj eventualaj kosmaj najbaroj. Profano trovos ĉi tie la priskribon de ĉefaj modernaj konceptoj astronomiaj kaj astrofizikaj kaj apude — riĉan statistikon. Saĝulo (mi esperas ke tiu rara tipo ne estas absolute rara inter la esperantistoj) havos la eblon taksi la nivelon de la moderna filozofia konsidero de la universaj problemoj, kiuj ne povas ne esti tiuj de la natura (kaj kelkfoje eĉ morala) filozofio. (Ekzemple, tiu de la homa loko en la kosma enormo, aŭ tiu de la interciviliza etiko.)

Certe ĉio ĉi estas tro konciza, tro kura, tro kurta kaj sekve — iom preterpasa, sed ĉu oni povas riproĉi la aŭtorojn, kies tasko — enmeti la kosmon en la libreton — ŝajnas tre serioza. Ili faris sian eblon kaj verkis oportunan gvidilon por la stelaj trampoj — ĉu kabinetaj fantazi-eskapistoj, ĉu ŝatantoj de noktaj promenoj sub la klara firmamento.

Mia sola kritika rimarko pri la enhavo de la libro koncernas la ĉapitron pri la teleskopoj. En ĉi tiu fako mi havas certan amatoran sperton kaj scias, kiel multe helpas al la observanto tre simplaj iloj de la observo. Ne ĉie en la mondo kaj ne ĉiu povas aĉeti teleskopon, sed preskaŭ ĉie kaj preskaŭ ĉiu povas aĉeti (aŭ eĉ mem fari) optikajn vitrojn, kies nekomplika kombino permesas krei tute taŭgan reflektoron aŭ refraktoron. Almenaŭ tiu simpla mekanismo estos pli forta kaj efika ol, ekzemple, normala aĉetebla binoklo. Kaj (tio estas pli grava) la amatoro, kiu mem faris sian instrumenton, rivelas en si kreanton kaj veran astronomon. La aŭtoroj do bone farus, se ili metus en sian libron du aŭ tri skemojn de simplaj teleskopoj. Oni pardonu al mi kalemburon: la universo aludas pri io universalisma, dum la moderna civilizo produktas la stretan specialecon. La moderna homo iom post iom iĝas pli kaj pli limigita, ĉar li perdas la kutimon kaj kapablon fari mem tiun aŭ alian aĵon. Kaj la ĉielo, kiel oni jam diris, estas tre kompleksa nocio. (Oni pardonu al mi tiun astrofizikan inklinon — evidente ĝin kaŭzis la allogo de stelo.)

Fine, La kosmo kaj ni estas ekzemplo de sukcesa apliko de Esperanto ekster la teritorio de ĝia kultura rezervejo. Ĝuste tiaj “ekspansiaj” fenomenoj atestas pri la vivkapablo de la lingvo.

Alen Kris (Ruslando) La Ondo de Esperanto. 2002. №5 (91)


Recenzoj