Esperigo per la vivo

Auld, William. 75 jaroj: Aŭtobiografio, poemoj, bibliografio / Red. Aleksander Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1999 — 48 pĝ + 8 pĝ (kun fotoj).

Finfine aperis libro, kiun certaj uzantoj de Esperanto atendis dum multaj jaroj: Ruslanda eldonejo Sezonoj produktis aŭtobiografion de William Auld. La poeto cedis al la longa persvado de Aleksander Korĵenkov, kaj tiu venis al Skotlando por registri la intervjuon kaj poste fari ĉion ceteran — deĉifri kaj krei la libron. Nemalgrave menciendas sindediĉa kontribuo de pluraj personoj, kiuj kune ebligis la aferon.

Mi ĉiam volis scii pri Auld pli kaj pli, kiam mi unuafoje eklegis lian Spiro de l' pasio en la fama Kvaropo kaj poste kiam mi bonŝance legis La Infanan Rason kaj aliajn originalajn kaj tradukitajn verkojn. Unue, li simple instruis min pri Esperanta vortprovizo — danke al li mi komprenis la esprimpovon de Esperanto. Auld de unu poemo al alia malfermadis al mi sian universon de sentoj kaj ideoj. Do hantis min ĉiama scivolo — kia homo povis tiel senti kaj pensi? Kio kaj kiu(j) influis lin? Kiel li laboris por esti tia, kian ni lin konas el lia riĉega kreaĵo?

Ĉi libro donas respondojn al multaj similaj demandoj. Mem Auld preface avertas kontraŭ eblaj misinterpretoj kaj miskonkludoj ĉerpotaj el liaj verkoj, insistante ke li estas “observanto, ne partoprenanto” de eventoj, kiuj aperas en liaj verkoj. Tra la priskribo de faktoj el la vivo ni povas bildigi nian komprenon pri la fontoj de lia personeco, evoluo, esperantisteco kaj liaj multaj trajtoj de la karaktero.

La volumeto konsistas el kompaktaj kvazaŭĉapitroj priskribantaj diversajn flankojn kaj etapojn de lia vivo. De la unuaj paĝoj iĝas evidente, ke Auld havas pri kio rakonti. Kaj li rakontas, digne kaj simple pri ĉio, kio laŭ li estis grava aŭ havis signifon — de liaj fruaj jaroj ĝis hodiaŭ. Feliĉa infaneco, lernejoj, studenteco, militservo, eklaboro kaj plua laboro, laboro kaj laboro. Sorto enhavoriĉa kaj plena da eventoj — sufiĉas mencii lian partoprenon en la Dua mondmilito kiel elita flugarmeano.

La leganto ekscias detalojn pri la ekapero de liaj unuaj poemoj, kiel li decidis iĝi verkisto nur en Esperanto, kiel li laŭgrade ekhavadis verajn amikojn en Esperantujo, kiujn li mem nombras feliĉe multaj. Li senhezite rakontas pri siaj iamaj kaj nunaj plaĉoj kaj malplaĉoj — cetere ĉiam tolereme kaj digne. Legante oni laŭgrade ensorbas lian rilaton al la vivo, liajn starpunktojn pri tiu aŭ alia fenomeno, evento aŭ detalo. Vi povas ne konsenti kun li pri io, sed vi ne sentas iun ĝenon pro tio.

Avide mi legis pri lia eklerno de Esperanto. Feliĉe lia skoltestro simple donis al li lernolibron demandite pri Esperanto.

Sendube unuj el la ĉefaj fontoj de Aulda personeco, kiu integras kun lia esperantisteco, estas lia ĉiama legemo kaj laboremo, sendube heredita de liaj gepatroj. Verŝajne ankaŭ tio ke lia patro ĉiam klopodis eduki en li memstarecon en liaj decidoj.

Studente li diligente lernis la skotajn lingvon kaj literaturon kiel ankaŭ la francan. Verŝajne lia profunda studo de astronomio ankaŭ multe gravis por tio kion li poste verkis. Ke li persiste uzis Esperanton kun sia amiko John Francis kaj poste, kiam li praktike aliĝis al Esperantujo, kun sia plej bona amiko Reto Rossetti, devis kontribui al lia kreemo en Esperanto. Auld per tuta sia vivo montras al la anoj de la Internacia Lingvo de Zamenhof, kiel oni rilatu al sia lingvo kaj ties kulturo.

Auld iras sian vojon: tradukas kaj verkas poemojn kaj prozaĵojn, redaktas plurajn elstarajn eldonaĵojn kiaj Esperanto, Belarto, Monda Kulturo, Fonto, Brita Esperantisto; postenas movade, instruas, verkas lernolibrojn kaj informajn studojn, prezidas la Akademion. Ŝajne sekecaj faktoj pri diversaj eventoj kaj travivaĵoj kaptas vian atenton per sia unikeco, kiel ekzemple lia intima kunlaboro kun Ivo Lapenna dum la transportado de UEA el Britio al Nederlando.

Ne hazarde Auld renkontiĝis kun la elstaraj eminentuloj kiaj Gaston Waringhien, Paul Neergaard kaj multaj aliaj. Ĉiuj ili kompletigas unu la alian, kune kreante la escepte allogan — sed dume ne de multaj komprenatan — valoron de la kultura idiomo Esperanto.

Ĉu multaj el ni havas veran multan plezuron en Esperantujo? Ĉu multaj el ni serioze legas Esperanto-literaturon, profunde sentas kaj pripensas prilingvajn kaj prikulturajn problemojn?

Escepte interesaj por mi estas Auldaj opinioj pri la iamaj kaj nunaj esperantistoj, institucioj, fenomenoj kaj literaturaĵoj. Kelkajn faktojn mi nenie antaŭe povis renkonti kaj ofte eĉ imagi.

La vivo de Auld pruvas la nerefuteblajn valorojn, kiujn nia mirakla kaj tiom malfacila lingvo portas kaj donas al tiuj, kiuj elektis partopreni en Esperantujo. Auld konfirmas la miraklecon de Esperanto kaj sobre-optimisme insistas pri stabileco de la Afero en la nuntempa mondo. Apenaŭ oni povus nomi Auld “poeto sen popolo”. Samtempe li sobre kvazaŭ avertas kontraŭ pasiva kaj konsumisma rilato al la lingvo kaj ties kulturo. Auld certas pri la vera internacia intimeco, kiun ebligas Esperanto al ordinaraj homoj.

Endas pensi pri ĉio ĉi, eble eĉ diskuti kaj disputi kun Auld — pri la eblaj evolu-tendencoj de la tuta Esperanto-komunumo, ĉar ofte oni povas renkonti tute malajn inklinojn ĉe Esperantistoj ol simple strebi intimiĝi kun aliaj gentanoj. Samtempe Auld kun bedaŭro notas certajn liavidajn mankojn en Esperantujo, ĉefe la foreston de la vera internacieco de Esperanto-uzantoj kaj milde kritikas la nunan UEA por ties “paroĥismo”.

La bibliografio fine de la libro donas la impreson pri la konkreta kontribuo de Auld al nia kulturo, al kiu normala konscia parolanto de Esperanto ne povas ne senti feliĉon partopreni.

La libro abundas je faktoj, nomoj de personoj kaj aferoj; eventoj, pensoj, pritaksoj. Auld fiere kaj ame rakontas pri siaj familianoj kaj amikoj. Pluraj kortuŝaj bildoj pri Auld en diversaj cirkonstancoj el lia persona arĥivo. Kompletigas la libron poemoj elektitaj de la aŭtoro. Ili ludas apartan rolon. Se troviĝos legonto de la aŭtobiografio, kiu aŭdos la nomon William Auld unuafoje, li aŭ ŝi povos tuj ricevi la enviindan impreson pri la kreado de la majstro. Kaj leginte titolojn de liaj verkoj li aŭ ŝi nepre ekvolu legi la verkon mem.

La libro impresas trafe bona, ĉar ĝi estas sincera, sobra, plena da gravaj faktoj kaj ideoj. Estas nur bedaŭrinde ke tiu ĉi volumeto estas tro mallonga kaj havas tro malmultajn (nur 17) fotaĵojn.

Andrej Peĉonkin (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1999. №11 (61)


Recenzoj