Laŭ mia sperto mi scias, ke 1000–1500 radikoj eĉ por komencanta esperantisto estas malmulte. Por alia lingvo tiu kvanto da bazaj vortoj tute sufiĉus — ne pro facileco de la naciaj lingvoj, sed male, pro neceso krom la vortojn studi amason da gramatikaĵoj. En Esperanto la memoro de la lernanto ne estas tiom superŝarĝita, kaj ĝi povas ensorbi pli da radikoj. Sed 4-5 mil radikoj estus tro multe por komencanto. Laŭ mi, la plej bona nombro da bazaj radikoj estas inter 2 kaj 3 mil, kaj verŝajne la ĉ. 2700 radikoj de BER estas optimumo.
La elekto de la radikoj estas farita surbaze de la Baza Radikaro Oficiala, publikigita de la Akademio de Esperanto en 1972. Detala sistemo de notoj ebligas memorfiksi vortojn depende de ilia ofteco.
Iom pri la vort-difinoj. Laŭ la aŭtoro, BER “ne estas difin-vortaro. Ĝia celo estas nur helpi al tiuj, kiuj legas ion en Esperanto kaj renkontas nekonatan vorton en kunteksto, kompreni ĝin, donante indikojn per kiel eble elementaj vortoj”. Do, la proklamita celo estas koncize klarigi ĉiujn radikojn per simplaj vortoj troveblaj en BER.
Tiun celon la aŭtoro atingis, kaj ni vidu, kiel li elturniĝis por tio. Kun kio kompari? Kompreneble, kun PIV.
Apartamento. PIV: “loĝejo, konsistanta el pluraj ĉambroj, ordinare sur unu sama etaĝo, interkomunikiĝantaj”; BER: “kelkĉambra loĝejo”.
Deserto. PIV: “lasta parto de eŭropaj manĝoj, konsistanta el fromaĝo, fruktoj kaj dolĉaĵoj”; BER: “postmanĝo, ofte dolĉa”.
Galo. PIV: “amara, verde flava likvaĵo kontinue sekreciata en la gala veziko kaj intermite ellasata en la duodenon ĉe la digestado”; BER: “amara likvaĵo el hepato”.
Fianĉo. PIV: “viro, kiu formale promesis edziĝi”; BER: “estonta edzo”.
Aparte interese estas, kiel PIV kaj BER solvas la problemon, pri kiu oni disputas dum cent jaroj: kiun nomi esperantisto. PIV: “persono, kiu scias kaj uzas Esperanton”; BER: “iu, kiu parolas Esperanton (kaj ŝatus, ke pli da homoj parolu ĝin)” — ĉu influo de la finvenkismo?
Tute prava estas, laŭ mi, la formo papagi (BER) anstataŭ papagumi (PIV). Krom tio, ke la formo sen um estas pli mallonga, eĉ en PIV troviĝas analoga formo simii (ne simiumi).
Resume: la koncizaj BERaj kvazaŭdifinoj estas sufiĉe bona eltrovo, ĉar ili povas servi kiel modeloj, se oni volas priskribi iun ideon, necesa vorto por kiu estas nekonata aŭ forgesita.
Ofte la gramatika kategorio en BER ne koincidas kun tiu de PIV: abomeni, agordi, alarmi, argumenti, dolori, ekskurso, enketo, flori, glui, honori, skizi (PIV); abomeno, agordo, alarmo, argumento, doloro, ekskursi, enketi, floro, gluo, honoro, skizo (BER). Eble BER simple ignoras la gramatikan kategorion por simpleco kaj klareco de la difinoj. Tia solvo povas esti pravigita por la baza, poŝa vortaro. Krome, en ĉi rilato PIV ofte estas kritikata.
Ankoraŭ unu avantaĝo de BER estas tio, ke ĝi permesas memorfiksi E-vortojn en E-kunteksto, sen interveno de nacia lingvo. Tio gravas por instigo de senpera pensado en Esperanto.
Oni povas konkludi, ke BER estas vere utila kaj ke ĝi povas servi kiel bona bazo por tiel nomata facila Esperanto.
Kiel guton da mazuto al barelo da mielo, mi povas aldoni nur, ke por la Ruslanda E-movado BER ne tre aktualas, ĉar ni havas sufiĉe da bonaj poŝvortaroj. Nia problemego estas alia: manko de grandaj modernaj vortaroj Esperanta-rusa kaj rusa-Esperanta. Sed tio estas temo por alia artikolo.
Boris Kondratjev
La Ondo de Esperanto. 2002. №7 (93)