MIRINDA ANTIKVAĴO RETROVITA

Borovko, Nikolaj. En la tombo: Originala rakonto el la jaro 1892 / Postpar. H.Mayer. — Vieno: Pro Esperanto, 1988. — 20 p. 21 cm. — (Serio Originala literaturo klasika).

La libreto inaŭguras la serion Originala literaturo klasika, kiun lanĉis la eldonejo Pro Esperanto, kaj ĝi enhavas du partojn: la rakonto mem kaj studo de Herbert Mayer Borovko kaj la komenco de esperanto.

Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko (1863–1913) eniris en la historion de esperanto pro tio, ke laŭ lia insista demando L.Zamenhof skribis al li sian faman leteron pri deveno de esperanto. Li tradukis La ŝtonan gaston de Aleksandr Puŝkin (1895), kunlaboris en La Esperantisto kaj Lingvo Internacia, redaktis Jarlibron Esperantistan (Uppsala, 1897), dum 1896-97 estis elektita prezidanto de la societo Espero en Peterburgo, laboris kiel privatinstruisto kaj ĵurnalisto. La originala rakonto En la tombo estis la plej matura el ĉiuj beletraj verkaĵoj de N.Borovko. Ĝi estis vera literatura evento en la tempo, kiam esperanto mem estis nur 5-jaraĝa bebo. En ĝi la aŭtoro tiom talente kaj realisme priskribas fizikajn suferojn, turmentojn kaj egan teruron, kiujn sentas viva entombigito post vekiĝo, ke leganto mem kvazaŭ okazus en la tombo kaj travivus la samajn, kaj ege fortajn, sentojn de teruro kaj malespero. Precipe reliefe la aŭtoro priskribas psikologiajn suferojn de la protagonisto. La rakonto estas skribita en la ĝenro, kiun nuntempe oni titolas thriller (tremaĵo). Kaj, mi eble ripetiĝos, ke la evento priskribita vere konsternas.

Krom ĉarmo de la rakonto mem, la nuna leganto povos eksenti ravan ĝojon pro renkonto kun vera inkunablo de la esperanta literaturo. Mirindas ne nur tiu ĉi sento — tuŝado al vera historio de nia literaturo. Leganto povas, por tiel diri, propraokule certiĝi pri la granda progreso de nia lingvo dum la pasinta jarcento. Por la nuna leganto la lingvaĵo de l' aŭtoro eble ŝajnos arĥaika aŭ eĉ plena de eraroj, sed tio ne estas vera. Kiel prave rimarkas H.Mayer en sia studo, la arĥaismoj “ne nepre estas eraroj, sed evolu-tendencoj ne sekvitaj: En kelkaj punktoj nia lingvo povus aspekti tute alia”. Kaj aldone la leganto povos ĝui la procezon, kiam “lingve produktantaj esperantistoj de la frua epoko tiamaniere fariĝis kunkreantoj de esperanto kaj de ties stiloj. Ni ne miru, ke kelkaj solvoj trovitaj far la pioniroj ne ĝeneraliĝis kaj iĝis arĥaismoj”. Por kelkaj tio eble donos apartan plezuron.

Aparte interesas sufiĉe mallonga, tamen tre enhavoriĉa studo de Herbert Mayer, en kiu li priparolas la procezon de la fariĝo de lingvo: “Fascina …restas tiu tute frua periodo, en kiu la novenaskita lingvo hezite serĉis sian vojon. Legante la pionirajn verkojn, oni kredas kvazaŭ respekti la ekmiron, kiun probable sentis la unuaj aŭtoroj, kiam la lingvo tra ilia plumo konturiĝis kaj konkretiĝis… La praeca stilo (i.a. abundeco de sufiksoj “ad”, “ec” kaj trouzo de partikulo “ĉi”, kelkaj vortoj ŝanĝis sian sencon — NikSt), kiun la nun-tempaj verkistoj povus utiligi por karakterizo de fikcie historiaj tekstoj, restas tro nekonata”. Estante direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, Herbert Mayer aparte kompetentas por skribi la tre interesan skizon pri vivo kaj kreado de la pioniro de nia literaturo. La dokumenta (kaj kvazaŭ detektiva — en serĉo de informoj) laboro de la muzeo, de ties direktoro kaj ankaŭ penoj de la eldonejo Pro esperanto en la serio Originala literaturo klasika savas(os) por ni multajn artajn perlojn kontraŭ forgeso kaj neglekto. La libreton finas tri listoj de libroj, eldonitaj aŭ perataj de l' eldonejo en serioj OLK, La dua jarcento kaj Instruo (entute 12 titoloj). Do, resumante: tre interesa broŝureto. Penu tralegi ĝin. Kaj vi nepre ricevos grandan (aŭ ne tiom grandan — tio dependas…) plezuron.

Nikolaj Stepanov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1992. №2 (3)


Recenzoj