Kvar noveloj

Kovrilpagho de Kvar noveloj

Brjusov, Valerij. Kvar noveloj / Tradukis el la rusa Grigori Arosev, Aleksander Korĵenkov, Ilsia Novikova. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. — 24 paĝoj. — (Serio Rusa literaturo; volumo 5).

La kontribuo de eldonejo Sezonoj al la popularigo de la rusa literaturo riĉiĝis per kajero entenanta kvar novelojn de Valerij Jakovleviĉ Brjusov (1873-1924).

Prefere mi nomus ilin rakontoj, ĉar ĝenerale ili finiĝas tragike. “Rakontoj” estas ankaŭ tiuj de Edgar A. Poe, kies disĉiplo Brjusov estis, kun apudaj modeloj kiel Anatole France kaj Oscar Wilde. Poezia simbolismo kaj gusto por la hororo fakte karakterizas ĉi tiun moskvan aŭtoron, kies plena verkaro (sepvoluma) aperis nur meze de la jaroj 1970aj.

Indas aldoni ion al la prefaco de Aleksander Korĵenkov (ankaŭ tradukinto de du el la kvar noveloj).

Brjusov posedis vastan kulturon, nelacigeblan laboremon, ekzot-impresan avidon: li dediĉis tutajn kantociklojn al la antikva mondo (Oriento, Egiptujo, Babilono, Grekujo, Romo), kaj li ĉerpis tie inspiron por sia, ne tre sukcesa dua romano La altaro de la venko, 1913, konstruita surfone de la romia socio en la kvara jarcento (Korĵenkov tradukis la titolon sen artikoloj, sed ili laŭ mi necesas, krom se li majuskligas Venkon). Pli sukcesa estis la romano La flamanta anĝelo, 1907, pri la germana mezepoko; laŭ Korĵenkov teme proksima al la rakonto Nokta aventuro — mi mem ne vidas kiel, ĉar ĉi tiu estas pli-malpli nur eta sciencfikcia pastiĉo kun demona interveno, iel postlude al Goethe kaj ial prelude al Bulgakov.

Efektive Brjusov estis precipe poeto. Longa trejniĝo kiel traduka poeto (interalie de Eneido) relative ŝirmis lin kontraŭ la tentoj de freŭdismo. Lin pli altiris okultismo, ĉar pli ol la homon li emis esplori la situacion.

La limo inter realo kaj fantazio estas la ĉefa temo de la proponitaj rakontoj. Tiun limon Brjusov esploras ankaŭ lingve, per prozo ne jam eksperimenta, sed ofte tre konotacia. La tasko de recenzisto ne estas resumi la enhavon de la unuopaj ĉapitroj aŭ rakontoj (ni ja ne skribas por ajna magazino, sed por La Ondo...), do mi diros nur, ke komuna fadeno trediĝas tra la kvar rakontoj: la disduiĝo, la konflikto inter la efektiva kaj la virtuala, kiu alprenas la formon jen de maldormanto/sonĝanto — Nun, kiam mi vekiĝis, jen de bildulo/bildiganto — En la spegulo, jen de virino/skulpta portreto — Marmora kapo, jen de fizika/astrala korpo — Nokta aventuro.

Verkon oni (re)legas ankaŭ por enfokusigi la aktualecon. En la nuna mondo, kie cibernetiko kaj telematiko serioze rivalas kontraŭ la tradicia mondpercepto, la sentemo de Valerij Brjusov sugestias en ni plian mesaĝon: frandu la venkon super la spaco kvazaŭ bombonon, kies kerno kaŝas la maldolĉon pro la malvenko super la tempo — eĉ se vi situos ĉie, vi ne daŭros ĉiam. La homo de la tria jarmilo estos pli granda? nu, simple pli brua estos lia kolapso. La sola savo restas en arto: ars longa, vita brevis...

Giorgio Silfer

La novelaro de Brjusov estas legebla en nia ret-paĝaro.

La Ondo de Esperanto. 2000: № 11 (73)


Recenzoj